Nia preslibereco, ĉu vere libera?
-
0:01 - 0:03Jen James Risen.
-
0:03 - 0:06Eble vi scias, ke li estas raportisto,
gajninto de premio Pulitzer, -
0:06 - 0:08kaj laboras por la ĵurnalo New York Times.
-
0:08 - 0:10Longe antaŭ la alveno de iu
Edward Snowden, -
0:10 - 0:13Risen verkis famkonatan libron,
en kiu li rivelis, ke la NSA -
0:13 - 0:17(Agentejo pri Nacia Sekureco)
kontraŭleĝe subaŭskultis
la telefonvokojn de usonanoj -
0:18 - 0:20Sed alia ĉapitro de tiu libro
-
0:20 - 0:22probable havos eĉ pli granda efikon.
-
0:22 - 0:27En ĝi, li priskribas fuŝitan usonan
informkaptad-operacion, -
0:27 - 0:30dum kiu CIA afable donacis la planojn
-
0:30 - 0:32pri atombombo al Irano.
-
0:33 - 0:34«Sensencaĵo», vi pensas. Tamen, legu pri ĝi.
-
0:34 - 0:36Ja nekredebla okazaĵo.
-
0:36 - 0:39Nu, laŭ vi, kiu ne ŝatis tiun ĉapitron?
-
0:39 - 0:40La usona registaro.
-
0:41 - 0:43Dum preskaŭ jardeko poste,
-
0:43 - 0:46la usona registaro enketis pri Risen,
-
0:46 - 0:48kaj prokuroroj postulis,
ke li atestu kontraŭ -
0:48 - 0:50unu el siaj supozitaj informintoj.
-
0:51 - 0:55Tiel, li fariĝis viktimo de la
lastatempa konduto de la registaro, -
0:55 - 0:58kiu persekutas denuncantojn
kaj spionas ĵurnalistojn. -
0:58 - 1:00Laŭ la Unua Amendo de nia Konstitucio,
-
1:00 - 1:04ĵurnalistoj rajtas riveli ŝtatsekretojn
en la intereso de la publiko. -
1:04 - 1:09Sed tiu rajto malaperas sen la eblo
kolekti informojn -
1:09 - 1:12kaj protekti la identecon
de la kuraĝuloj, -
1:12 - 1:14kiuj rivelas ilin.
-
1:14 - 1:16Do, kiam la registaro iĝis postulema
-
1:16 - 1:19Risen faris kiel multaj kuraĝaj
raportistoj antaŭ li: -
1:19 - 1:21li opoziciis malkaŝon,kaj diris
-
1:21 - 1:22ke li preferus enkarcerigon.
-
1:23 - 1:26Do, de 2007 ĝis 2015,
-
1:26 - 1:28ebla enprizonigo pendis super lia kapo,
-
1:29 - 1:33ĝis tagojn antaŭ la procezo,
kiam strangaĵo okazis. -
1:34 - 1:38Post insistadi dum jaroj,
por ke Risen plenigu siajn postulojn, -
1:38 - 1:40la registaro rezignis tute pri la afero.
-
1:41 - 1:43Sin vidigis, ke en tiu ĉi epoko
de elektronika kontrolado, -
1:43 - 1:46tre malfacile povas ŝirmi sin
ĵurnalistoj kaj denuncantoj. -
1:47 - 1:51Anstataŭ provi atestigi Risen vane,
-
1:51 - 1:54oni preferis sekvi lian ciferecajn spurojn.
-
1:55 - 1:57Do, plensekrete kaj sen lia konsento,
-
1:57 - 1:59prokuroroj enrigardis liajn telefondosierojn,
-
2:00 - 2:04liajn retmesaĝdosierojn,
liajn financajn kaj bankajn transakciojn, -
2:04 - 2:06liajn kreditdosierojn,
-
2:06 - 2:09eĉ liajn vojaĝojn kaj liston
de flugoj per kiuj li veturis. -
2:10 - 2:14Danke al tiu informaro, oni sukcesis
kondamnigi al Jeffrey Sterling, -
2:14 - 2:17denuncinto de la CIA
kaj ebla informfonto de Risen. -
2:18 - 2:20Bedaŭrinde, tio estas nur unu
el multaj similaj kazoj. -
2:21 - 2:25Prezidento Obama ja promesis
protekti denuncantojn, -
2:25 - 2:28tamen, lia ministrejo pri justico
daŭre persekutis ilin, -
2:28 - 2:31pli ol ĉiuj antaŭaj registaroj.
-
2:31 - 2:33Sendube, vi komprenas
la amplekson de la problemo, -
2:33 - 2:38specife pro tio, ke la registaro konsideras
sekreta grandan parton de sia agado. -
2:39 - 2:43De Sept. 2011, preskaŭ ĉiu grava
novaĵo pri nacia sekureco -
2:43 - 2:46venis de denuncinto pere de ĵurnalisto.
-
2:47 - 2:50La gazetaro riskas trovi sin
nekapabla fari laboron -
2:50 - 2:52teorie protektitan de la Unua Amendo
-
2:52 - 2:55kaŭze de la pli granda kapableco
de la registaro ĉiujn spionadi. -
2:55 - 2:58Sed se teknologio ebligis la registaron
-
2:58 - 3:01ĉirkaŭiri la rajtojn de raportistoj,
-
3:01 - 3:03ĝi ankaŭ ebligas ĵurnalistojn
-
3:03 - 3:05protekti informfontojn pli bone ol antaŭe.
-
3:06 - 3:09Kaj la protekto komencas
de la unua konversacio, -
3:09 - 3:11anstataŭ ĉe la atestejo, postareste.
-
3:12 - 3:14Komunikprogramoj nun ekzistas
-
3:14 - 3:17malsame ol kiam Risen verkis sian libron,
-
3:17 - 3:21kiuj estas multe pli kontraŭtrudiĝemaj,
ol retmesaĝoj aŭ telefonoj. -
3:22 - 3:25Ekzemple, SecureDrop,
-
3:25 - 3:29pordenuncanta alŝutsistemo malfermkoda
-
3:29 - 3:33kreita de la forpasinta interreta
geniulo Aaron Schwartz, -
3:33 - 3:35kaj disvolvigita de la neprofita
organizo por kiu mi laboras, -
3:36 - 3:37Fondaĵo por Preslibereco
-
3:38 - 3:39Anstataŭ sendi retmesaĝon,
-
3:40 - 3:42iru al retpaĝaro de novaĵorganizo,
-
3:42 - 3:44kiel tiu ĉi, de Washington Post.
-
3:44 - 3:48De tie, alŝutu dokumenton aŭ informon
-
3:48 - 3:50preskaŭ kiel per alia simila rimedo.
-
3:51 - 3:53Ĝi estos ciferigita kaj
konservita en servilo -
3:53 - 3:56alirebla nur de la novaĵorganizo celita.
-
3:56 - 4:00La registaro ne plu povos
postuli sekrete la informon, -
4:00 - 4:02kaj grandparte, tiu informo
-
4:02 - 4:04ne plu estos havebla ĉiamaniere.
-
4:04 - 4:07SecureDrop, tamen, estas nur ereto
de la tuta solvo -
4:07 - 4:10por protekti presliberecon
en la 21-a jarcento. -
4:11 - 4:13Bedaŭrinde, registaroj
el la tuta mondo -
4:13 - 4:17ade disvolvigas novajn spionadteknikojn,
kiuj prezentas riskon por ni ĉiuj. -
4:18 - 4:21Endas al ni, de nun, certigi,
-
4:21 - 4:23ke ne nur denuncantoj
lertaj pri teknologio, -
4:23 - 4:27kiel Edward Snowden, havu ilojn
por riveli malbonfarojn. -
4:27 - 4:32Same gravegas protekti
sekvan denunconton pri veterana sansistemo, -
4:32 - 4:35kiu alarmos nin pri trookupataj malsanulejoj,
-
4:36 - 4:38aŭ la ontan mediprotektanton,
-
4:38 - 4:41kiu elparolos pri la netrinkebla
akvo de alia Flint-urbo, -
4:41 - 4:43aŭ internulon de Wall Street,
-
4:43 - 4:45kiu anoncos la venontan financan krizon.
-
4:46 - 4:50Ni memoru, ke tiuj iloj
ne servas nur por la kuraĝuloj, -
4:50 - 4:52kiuj malkaŝas krimojn;
-
4:52 - 4:55ili protektas niajn laŭkonstituciajn rajtojn.
-
4:55 - 4:57Dankon.
-
4:57 - 5:00(Aplaŭdoj)
- Title:
- Nia preslibereco, ĉu vere libera?
- Speaker:
- Trevor Timm
- Description:
-
En Usono, la rajto de la gazetaro riveli sekretojn al la publiko estas protektita de la Unua Amendo de la Konstitucio. Sed kontrolado flanke de la registaro pli kaj pli endanĝerigas denuncantojn, fonto de preskaŭ ĉiu grava informero pri nacia sekureco post septembro 2011. En tiu mallonga sed informplena parolado, la kunfondinto de Freedom of the Press Foundation kaj TED-ano Trevor Timm rakontas la lastatempan agadon de la registaro kontraŭ tiuj, kiuj rivelas krimojn kaj maljustaĵojn, kaj proponas teknologion, kiu povas helpi ilin agi sekure kaj sennome.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 05:13
James Piton approved Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
James Piton accepted Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
James Piton edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for How free is our freedom of the press? |