Jen James Risen. Eble vi scias, ke li estas raportisto, gajninto de premio Pulitzer, kaj laboras por la ĵurnalo New York Times. Longe antaŭ la alveno de iu Edward Snowden, Risen verkis famkonatan libron, en kiu li rivelis, ke la NSA (Agentejo pri Nacia Sekureco) kontraŭleĝe subaŭskultis la telefonvokojn de usonanoj Sed alia ĉapitro de tiu libro probable havos eĉ pli granda efikon. En ĝi, li priskribas fuŝitan usonan informkaptad-operacion, dum kiu CIA afable donacis la planojn pri atombombo al Irano. «Sensencaĵo», vi pensas. Tamen, legu pri ĝi. Ja nekredebla okazaĵo. Nu, laŭ vi, kiu ne ŝatis tiun ĉapitron? La usona registaro. Dum preskaŭ jardeko poste, la usona registaro enketis pri Risen, kaj prokuroroj postulis, ke li atestu kontraŭ unu el siaj supozitaj informintoj. Tiel, li fariĝis viktimo de la lastatempa konduto de la registaro, kiu persekutas denuncantojn kaj spionas ĵurnalistojn. Laŭ la Unua Amendo de nia Konstitucio, ĵurnalistoj rajtas riveli ŝtatsekretojn en la intereso de la publiko. Sed tiu rajto malaperas sen la eblo kolekti informojn kaj protekti la identecon de la kuraĝuloj, kiuj rivelas ilin. Do, kiam la registaro iĝis postulema Risen faris kiel multaj kuraĝaj raportistoj antaŭ li: li opoziciis malkaŝon,kaj diris ke li preferus enkarcerigon. Do, de 2007 ĝis 2015, ebla enprizonigo pendis super lia kapo, ĝis tagojn antaŭ la procezo, kiam strangaĵo okazis. Post insistadi dum jaroj, por ke Risen plenigu siajn postulojn, la registaro rezignis tute pri la afero. Sin vidigis, ke en tiu ĉi epoko de elektronika kontrolado, tre malfacile povas ŝirmi sin ĵurnalistoj kaj denuncantoj. Anstataŭ provi atestigi Risen vane, oni preferis sekvi lian ciferecajn spurojn. Do, plensekrete kaj sen lia konsento, prokuroroj enrigardis liajn telefondosierojn, liajn retmesaĝdosierojn, liajn financajn kaj bankajn transakciojn, liajn kreditdosierojn, eĉ liajn vojaĝojn kaj liston de flugoj per kiuj li veturis. Danke al tiu informaro, oni sukcesis kondamnigi al Jeffrey Sterling, denuncinto de la CIA kaj ebla informfonto de Risen. Bedaŭrinde, tio estas nur unu el multaj similaj kazoj. Prezidento Obama ja promesis protekti denuncantojn, tamen, lia ministrejo pri justico daŭre persekutis ilin, pli ol ĉiuj antaŭaj registaroj. Sendube, vi komprenas la amplekson de la problemo, specife pro tio, ke la registaro konsideras sekreta grandan parton de sia agado. De Sept. 2011, preskaŭ ĉiu grava novaĵo pri nacia sekureco venis de denuncinto pere de ĵurnalisto. La gazetaro riskas trovi sin nekapabla fari laboron teorie protektitan de la Unua Amendo kaŭze de la pli granda kapableco de la registaro ĉiujn spionadi. Sed se teknologio ebligis la registaron ĉirkaŭiri la rajtojn de raportistoj, ĝi ankaŭ ebligas ĵurnalistojn protekti informfontojn pli bone ol antaŭe. Kaj la protekto komencas de la unua konversacio, anstataŭ ĉe la atestejo, postareste. Komunikprogramoj nun ekzistas malsame ol kiam Risen verkis sian libron, kiuj estas multe pli kontraŭtrudiĝemaj, ol retmesaĝoj aŭ telefonoj. Ekzemple, SecureDrop, pordenuncanta alŝutsistemo malfermkoda kreita de la forpasinta interreta geniulo Aaron Schwartz, kaj disvolvigita de la neprofita organizo por kiu mi laboras, Fondaĵo por Preslibereco Anstataŭ sendi retmesaĝon, iru al retpaĝaro de novaĵorganizo, kiel tiu ĉi, de Washington Post. De tie, alŝutu dokumenton aŭ informon preskaŭ kiel per alia simila rimedo. Ĝi estos ciferigita kaj konservita en servilo alirebla nur de la novaĵorganizo celita. La registaro ne plu povos postuli sekrete la informon, kaj grandparte, tiu informo ne plu estos havebla ĉiamaniere. SecureDrop, tamen, estas nur ereto de la tuta solvo por protekti presliberecon en la 21-a jarcento. Bedaŭrinde, registaroj el la tuta mondo ade disvolvigas novajn spionadteknikojn, kiuj prezentas riskon por ni ĉiuj. Endas al ni, de nun, certigi, ke ne nur denuncantoj lertaj pri teknologio, kiel Edward Snowden, havu ilojn por riveli malbonfarojn. Same gravegas protekti sekvan denunconton pri veterana sansistemo, kiu alarmos nin pri trookupataj malsanulejoj, aŭ la ontan mediprotektanton, kiu elparolos pri la netrinkebla akvo de alia Flint-urbo, aŭ internulon de Wall Street, kiu anoncos la venontan financan krizon. Ni memoru, ke tiuj iloj ne servas nur por la kuraĝuloj, kiuj malkaŝas krimojn; ili protektas niajn laŭkonstituciajn rajtojn. Dankon. (Aplaŭdoj)