Jen James Risen.
Eble vi scias, ke li estas raportisto,
gajninto de premio Pulitzer,
kaj laboras por la ĵurnalo New York Times.
Longe antaŭ la alveno de iu
Edward Snowden,
Risen verkis famkonatan libron,
en kiu li rivelis, ke la NSA
(Agentejo pri Nacia Sekureco)
kontraŭleĝe subaŭskultis
la telefonvokojn de usonanoj
Sed alia ĉapitro de tiu libro
probable havos eĉ pli granda efikon.
En ĝi, li priskribas fuŝitan usonan
informkaptad-operacion,
dum kiu CIA afable donacis la planojn
pri atombombo al Irano.
«Sensencaĵo», vi pensas. Tamen, legu pri ĝi.
Ja nekredebla okazaĵo.
Nu, laŭ vi, kiu ne ŝatis tiun ĉapitron?
La usona registaro.
Dum preskaŭ jardeko poste,
la usona registaro enketis pri Risen,
kaj prokuroroj postulis,
ke li atestu kontraŭ
unu el siaj supozitaj informintoj.
Tiel, li fariĝis viktimo de la
lastatempa konduto de la registaro,
kiu persekutas denuncantojn
kaj spionas ĵurnalistojn.
Laŭ la Unua Amendo de nia Konstitucio,
ĵurnalistoj rajtas riveli ŝtatsekretojn
en la intereso de la publiko.
Sed tiu rajto malaperas sen la eblo
kolekti informojn
kaj protekti la identecon
de la kuraĝuloj,
kiuj rivelas ilin.
Do, kiam la registaro iĝis postulema
Risen faris kiel multaj kuraĝaj
raportistoj antaŭ li:
li opoziciis malkaŝon,kaj diris
ke li preferus enkarcerigon.
Do, de 2007 ĝis 2015,
ebla enprizonigo pendis super lia kapo,
ĝis tagojn antaŭ la procezo,
kiam strangaĵo okazis.
Post insistadi dum jaroj,
por ke Risen plenigu siajn postulojn,
la registaro rezignis tute pri la afero.
Sin vidigis, ke en tiu ĉi epoko
de elektronika kontrolado,
tre malfacile povas ŝirmi sin
ĵurnalistoj kaj denuncantoj.
Anstataŭ provi atestigi Risen vane,
oni preferis sekvi lian ciferecajn spurojn.
Do, plensekrete kaj sen lia konsento,
prokuroroj enrigardis liajn telefondosierojn,
liajn retmesaĝdosierojn,
liajn financajn kaj bankajn transakciojn,
liajn kreditdosierojn,
eĉ liajn vojaĝojn kaj liston
de flugoj per kiuj li veturis.
Danke al tiu informaro, oni sukcesis
kondamnigi al Jeffrey Sterling,
denuncinto de la CIA
kaj ebla informfonto de Risen.
Bedaŭrinde, tio estas nur unu
el multaj similaj kazoj.
Prezidento Obama ja promesis
protekti denuncantojn,
tamen, lia ministrejo pri justico
daŭre persekutis ilin,
pli ol ĉiuj antaŭaj registaroj.
Sendube, vi komprenas
la amplekson de la problemo,
specife pro tio, ke la registaro konsideras
sekreta grandan parton de sia agado.
De Sept. 2011, preskaŭ ĉiu grava
novaĵo pri nacia sekureco
venis de denuncinto pere de ĵurnalisto.
La gazetaro riskas trovi sin
nekapabla fari laboron
teorie protektitan de la Unua Amendo
kaŭze de la pli granda kapableco
de la registaro ĉiujn spionadi.
Sed se teknologio ebligis la registaron
ĉirkaŭiri la rajtojn de raportistoj,
ĝi ankaŭ ebligas ĵurnalistojn
protekti informfontojn pli bone ol antaŭe.
Kaj la protekto komencas
de la unua konversacio,
anstataŭ ĉe la atestejo, postareste.
Komunikprogramoj nun ekzistas
malsame ol kiam Risen verkis sian libron,
kiuj estas multe pli kontraŭtrudiĝemaj,
ol retmesaĝoj aŭ telefonoj.
Ekzemple, SecureDrop,
pordenuncanta alŝutsistemo malfermkoda
kreita de la forpasinta interreta
geniulo Aaron Schwartz,
kaj disvolvigita de la neprofita
organizo por kiu mi laboras,
Fondaĵo por Preslibereco
Anstataŭ sendi retmesaĝon,
iru al retpaĝaro de novaĵorganizo,
kiel tiu ĉi, de Washington Post.
De tie, alŝutu dokumenton aŭ informon
preskaŭ kiel per alia simila rimedo.
Ĝi estos ciferigita kaj
konservita en servilo
alirebla nur de la novaĵorganizo celita.
La registaro ne plu povos
postuli sekrete la informon,
kaj grandparte, tiu informo
ne plu estos havebla ĉiamaniere.
SecureDrop, tamen, estas nur ereto
de la tuta solvo
por protekti presliberecon
en la 21-a jarcento.
Bedaŭrinde, registaroj
el la tuta mondo
ade disvolvigas novajn spionadteknikojn,
kiuj prezentas riskon por ni ĉiuj.
Endas al ni, de nun, certigi,
ke ne nur denuncantoj
lertaj pri teknologio,
kiel Edward Snowden, havu ilojn
por riveli malbonfarojn.
Same gravegas protekti
sekvan denunconton pri veterana sansistemo,
kiu alarmos nin pri trookupataj malsanulejoj,
aŭ la ontan mediprotektanton,
kiu elparolos pri la netrinkebla
akvo de alia Flint-urbo,
aŭ internulon de Wall Street,
kiu anoncos la venontan financan krizon.
Ni memoru, ke tiuj iloj
ne servas nur por la kuraĝuloj,
kiuj malkaŝas krimojn;
ili protektas niajn laŭkonstituciajn rajtojn.
Dankon.
(Aplaŭdoj)