WEBVTT 00:00:00.942 --> 00:00:02.738 Jen James Risen. 00:00:03.174 --> 00:00:05.568 Eble vi scias, ke li estas raportisto, gajninto de premio Pulitzer, 00:00:05.568 --> 00:00:07.640 kaj laboras por la ĵurnalo New York Times. 00:00:07.688 --> 00:00:10.432 Longe antaŭ la alveno de iu Edward Snowden, 00:00:10.442 --> 00:00:13.358 Risen verkis famkonatan libron, en kiu li rivelis, ke la NSA 00:00:13.382 --> 00:00:17.318 (Agentejo pri Nacia Sekureco) kontraŭleĝe subaŭskultis la telefonvokojn de usonanoj 00:00:17.842 --> 00:00:19.612 Sed alia ĉapitro de tiu libro 00:00:19.636 --> 00:00:21.651 probable havos eĉ pli granda efikon. 00:00:22.405 --> 00:00:27.223 En ĝi, li priskribas fuŝitan usonan informkaptad-operacion, 00:00:27.247 --> 00:00:30.336 dum kiu CIA afable donacis la planojn 00:00:30.360 --> 00:00:32.146 pri atombombo al Irano. 00:00:32.662 --> 00:00:34.457 «Sensencaĵo», vi pensas. Tamen, legu pri ĝi. 00:00:34.481 --> 00:00:35.972 Ja nekredebla okazaĵo. 00:00:36.456 --> 00:00:38.520 Nu, laŭ vi, kiu ne ŝatis tiun ĉapitron? 00:00:38.893 --> 00:00:40.043 La usona registaro. 00:00:40.592 --> 00:00:42.806 Dum preskaŭ jardeko poste, 00:00:42.830 --> 00:00:46.083 la usona registaro enketis pri Risen, 00:00:46.107 --> 00:00:48.476 kaj prokuroroj postulis, ke li atestu kontraŭ 00:00:48.500 --> 00:00:50.404 unu el siaj supozitaj informintoj. 00:00:50.829 --> 00:00:54.904 Tiel, li fariĝis viktimo de la lastatempa konduto de la registaro, 00:00:54.928 --> 00:00:57.947 kiu persekutas denuncantojn kaj spionas ĵurnalistojn. 00:00:58.381 --> 00:01:00.349 Laŭ la Unua Amendo de nia Konstitucio, 00:01:00.373 --> 00:01:04.000 ĵurnalistoj rajtas riveli ŝtatsekretojn en la intereso de la publiko. 00:01:04.024 --> 00:01:09.158 Sed tiu rajto malaperas sen la eblo kolekti informojn 00:01:09.182 --> 00:01:12.438 kaj protekti la identecon de la kuraĝuloj, 00:01:12.462 --> 00:01:13.812 kiuj rivelas ilin. 00:01:14.087 --> 00:01:16.119 Do, kiam la registaro iĝis postulema 00:01:16.143 --> 00:01:19.184 Risen faris kiel multaj kuraĝaj raportistoj antaŭ li: 00:01:19.208 --> 00:01:20.563 li opoziciis malkaŝon,kaj diris 00:01:20.577 --> 00:01:22.398 ke li preferus enkarcerigon. 00:01:22.611 --> 00:01:25.594 Do, de 2007 ĝis 2015, 00:01:25.618 --> 00:01:28.412 ebla enprizonigo pendis super lia kapo, 00:01:28.976 --> 00:01:33.023 ĝis tagojn antaŭ la procezo, kiam strangaĵo okazis. 00:01:33.912 --> 00:01:37.713 Post insistadi dum jaroj, por ke Risen plenigu siajn postulojn, 00:01:37.737 --> 00:01:40.427 la registaro rezignis tute pri la afero. 00:01:40.912 --> 00:01:43.460 Sin vidigis, ke en tiu ĉi epoko de elektronika kontrolado, 00:01:43.484 --> 00:01:46.372 tre malfacile povas ŝirmi sin ĵurnalistoj kaj denuncantoj. 00:01:46.959 --> 00:01:50.554 Anstataŭ provi atestigi Risen vane, 00:01:50.578 --> 00:01:53.625 oni preferis sekvi lian ciferecajn spurojn. 00:01:54.585 --> 00:01:57.101 Do, plensekrete kaj sen lia konsento, 00:01:57.125 --> 00:01:59.395 prokuroroj enrigardis liajn telefondosierojn, 00:01:59.903 --> 00:02:04.419 liajn retmesaĝdosierojn, liajn financajn kaj bankajn transakciojn, 00:02:04.443 --> 00:02:06.196 liajn kreditdosierojn, 00:02:06.220 --> 00:02:08.990 eĉ liajn vojaĝojn kaj liston de flugoj per kiuj li veturis. 00:02:09.808 --> 00:02:13.593 Danke al tiu informaro, oni sukcesis kondamnigi al Jeffrey Sterling, 00:02:13.617 --> 00:02:16.736 denuncinto de la CIA kaj ebla informfonto de Risen. 00:02:18.035 --> 00:02:20.450 Bedaŭrinde, tio estas nur unu el multaj similaj kazoj. 00:02:21.152 --> 00:02:24.759 Prezidento Obama ja promesis protekti denuncantojn, 00:02:24.783 --> 00:02:28.045 tamen, lia ministrejo pri justico daŭre persekutis ilin, 00:02:28.069 --> 00:02:30.560 pli ol ĉiuj antaŭaj registaroj. 00:02:31.179 --> 00:02:33.283 Sendube, vi komprenas la amplekson de la problemo, 00:02:33.307 --> 00:02:37.774 specife pro tio, ke la registaro konsideras sekreta grandan parton de sia agado. 00:02:38.758 --> 00:02:43.258 De Sept. 2011, preskaŭ ĉiu grava novaĵo pri nacia sekureco 00:02:43.282 --> 00:02:46.202 venis de denuncinto pere de ĵurnalisto. 00:02:46.670 --> 00:02:49.568 La gazetaro riskas trovi sin nekapabla fari laboron 00:02:49.592 --> 00:02:51.791 teorie protektitan de la Unua Amendo 00:02:51.815 --> 00:02:54.822 kaŭze de la pli granda kapableco de la registaro ĉiujn spionadi. 00:02:55.487 --> 00:02:57.940 Sed se teknologio ebligis la registaron 00:02:57.964 --> 00:03:00.671 ĉirkaŭiri la rajtojn de raportistoj, 00:03:00.695 --> 00:03:02.869 ĝi ankaŭ ebligas ĵurnalistojn 00:03:02.893 --> 00:03:05.233 protekti informfontojn pli bone ol antaŭe. 00:03:05.698 --> 00:03:08.810 Kaj la protekto komencas de la unua konversacio, 00:03:08.834 --> 00:03:11.261 anstataŭ ĉe la atestejo, postareste. 00:03:12.197 --> 00:03:14.289 Komunikprogramoj nun ekzistas 00:03:14.313 --> 00:03:16.845 malsame ol kiam Risen verkis sian libron, 00:03:16.869 --> 00:03:20.868 kiuj estas multe pli kontraŭtrudiĝemaj, ol retmesaĝoj aŭ telefonoj. 00:03:21.789 --> 00:03:25.461 Ekzemple, SecureDrop, 00:03:25.461 --> 00:03:28.716 pordenuncanta alŝutsistemo malfermkoda 00:03:28.740 --> 00:03:32.788 kreita de la forpasinta interreta geniulo Aaron Schwartz, 00:03:32.812 --> 00:03:35.477 kaj disvolvigita de la neprofita organizo por kiu mi laboras, 00:03:35.501 --> 00:03:37.032 Fondaĵo por Preslibereco 00:03:37.824 --> 00:03:39.476 Anstataŭ sendi retmesaĝon, 00:03:39.500 --> 00:03:41.541 iru al retpaĝaro de novaĵorganizo, 00:03:41.565 --> 00:03:43.565 kiel tiu ĉi, de Washington Post. 00:03:44.010 --> 00:03:47.953 De tie, alŝutu dokumenton aŭ informon 00:03:47.977 --> 00:03:50.406 preskaŭ kiel per alia simila rimedo. 00:03:50.715 --> 00:03:53.334 Ĝi estos ciferigita kaj konservita en servilo 00:03:53.358 --> 00:03:55.906 alirebla nur de la novaĵorganizo celita. 00:03:56.351 --> 00:03:59.724 La registaro ne plu povos postuli sekrete la informon, 00:03:59.748 --> 00:04:01.852 kaj grandparte, tiu informo 00:04:01.876 --> 00:04:03.835 ne plu estos havebla ĉiamaniere. 00:04:04.475 --> 00:04:07.439 SecureDrop, tamen, estas nur ereto de la tuta solvo 00:04:07.463 --> 00:04:10.410 por protekti presliberecon en la 21-a jarcento. 00:04:11.035 --> 00:04:13.408 Bedaŭrinde, registaroj el la tuta mondo 00:04:13.432 --> 00:04:16.802 ade disvolvigas novajn spionadteknikojn, kiuj prezentas riskon por ni ĉiuj. 00:04:18.043 --> 00:04:20.741 Endas al ni, de nun, certigi, 00:04:20.765 --> 00:04:23.265 ke ne nur denuncantoj lertaj pri teknologio, 00:04:23.289 --> 00:04:26.574 kiel Edward Snowden, havu ilojn por riveli malbonfarojn. 00:04:27.408 --> 00:04:32.155 Same gravegas protekti sekvan denunconton pri veterana sansistemo, 00:04:32.179 --> 00:04:35.487 kiu alarmos nin pri trookupataj malsanulejoj, 00:04:35.511 --> 00:04:37.838 aŭ la ontan mediprotektanton, 00:04:37.862 --> 00:04:41.060 kiu elparolos pri la netrinkebla akvo de alia Flint-urbo, 00:04:41.084 --> 00:04:42.764 aŭ internulon de Wall Street, 00:04:42.788 --> 00:04:44.965 kiu anoncos la venontan financan krizon. 00:04:45.869 --> 00:04:49.997 Ni memoru, ke tiuj iloj ne servas nur por la kuraĝuloj, 00:04:50.021 --> 00:04:51.559 kiuj malkaŝas krimojn; 00:04:51.583 --> 00:04:54.817 ili protektas niajn laŭkonstituciajn rajtojn. 00:04:55.460 --> 00:04:56.611 Dankon. 00:04:56.635 --> 00:04:59.944 (Aplaŭdoj)