0:00:00.942,0:00:02.738 Jen James Risen. 0:00:03.174,0:00:05.568 Eble vi scias, ke li estas raportisto,[br]gajninto de premio Pulitzer, 0:00:05.568,0:00:07.640 kaj laboras por la ĵurnalo New York Times. 0:00:07.688,0:00:10.432 Longe antaŭ la alveno de iu[br]Edward Snowden, 0:00:10.442,0:00:13.358 Risen verkis famkonatan libron,[br]en kiu li rivelis, ke la NSA 0:00:13.382,0:00:17.318 (Agentejo pri Nacia Sekureco)[br]kontraŭleĝe subaŭskultis [br]la telefonvokojn de usonanoj 0:00:17.842,0:00:19.612 Sed alia ĉapitro de tiu libro 0:00:19.636,0:00:21.651 probable havos eĉ pli granda efikon. 0:00:22.405,0:00:27.223 En ĝi, li priskribas fuŝitan usonan[br]informkaptad-operacion, 0:00:27.247,0:00:30.336 dum kiu CIA afable donacis la planojn 0:00:30.360,0:00:32.146 pri atombombo al Irano. 0:00:32.662,0:00:34.457 «Sensencaĵo», vi pensas. Tamen, legu pri ĝi. 0:00:34.481,0:00:35.972 Ja nekredebla okazaĵo. 0:00:36.456,0:00:38.520 Nu, laŭ vi, kiu ne ŝatis tiun ĉapitron? 0:00:38.893,0:00:40.043 La usona registaro. 0:00:40.592,0:00:42.806 Dum preskaŭ jardeko poste, 0:00:42.830,0:00:46.083 la usona registaro enketis pri Risen, 0:00:46.107,0:00:48.476 kaj prokuroroj postulis,[br]ke li atestu kontraŭ 0:00:48.500,0:00:50.404 unu el siaj supozitaj informintoj. 0:00:50.829,0:00:54.904 Tiel, li fariĝis viktimo de la [br]lastatempa konduto de la registaro, 0:00:54.928,0:00:57.947 kiu persekutas denuncantojn[br]kaj spionas ĵurnalistojn. 0:00:58.381,0:01:00.349 Laŭ la Unua Amendo de nia Konstitucio, 0:01:00.373,0:01:04.000 ĵurnalistoj rajtas riveli ŝtatsekretojn[br]en la intereso de la publiko. 0:01:04.024,0:01:09.158 Sed tiu rajto malaperas sen la eblo[br]kolekti informojn 0:01:09.182,0:01:12.438 kaj protekti la identecon[br]de la kuraĝuloj, 0:01:12.462,0:01:13.812 kiuj rivelas ilin. 0:01:14.087,0:01:16.119 Do, kiam la registaro iĝis postulema 0:01:16.143,0:01:19.184 Risen faris kiel multaj kuraĝaj [br]raportistoj antaŭ li: 0:01:19.208,0:01:20.563 li opoziciis malkaŝon,kaj diris 0:01:20.577,0:01:22.398 ke li preferus enkarcerigon. 0:01:22.611,0:01:25.594 Do, de 2007 ĝis 2015, 0:01:25.618,0:01:28.412 ebla enprizonigo pendis super lia kapo, 0:01:28.976,0:01:33.023 ĝis tagojn antaŭ la procezo,[br]kiam strangaĵo okazis. 0:01:33.912,0:01:37.713 Post insistadi dum jaroj, [br]por ke Risen plenigu siajn postulojn, 0:01:37.737,0:01:40.427 la registaro rezignis tute pri la afero. 0:01:40.912,0:01:43.460 Sin vidigis, ke en tiu ĉi epoko[br]de elektronika kontrolado, 0:01:43.484,0:01:46.372 tre malfacile povas ŝirmi sin[br]ĵurnalistoj kaj denuncantoj. 0:01:46.959,0:01:50.554 Anstataŭ provi atestigi Risen vane, 0:01:50.578,0:01:53.625 oni preferis sekvi lian ciferecajn spurojn. 0:01:54.585,0:01:57.101 Do, plensekrete kaj sen lia konsento, 0:01:57.125,0:01:59.395 prokuroroj enrigardis liajn telefondosierojn, 0:01:59.903,0:02:04.419 liajn retmesaĝdosierojn,[br]liajn financajn kaj bankajn transakciojn, 0:02:04.443,0:02:06.196 liajn kreditdosierojn, 0:02:06.220,0:02:08.990 eĉ liajn vojaĝojn kaj liston[br]de flugoj per kiuj li veturis. 0:02:09.808,0:02:13.593 Danke al tiu informaro, oni sukcesis[br]kondamnigi al Jeffrey Sterling, 0:02:13.617,0:02:16.736 denuncinto de la CIA[br]kaj ebla informfonto de Risen. 0:02:18.035,0:02:20.450 Bedaŭrinde, tio estas nur unu [br]el multaj similaj kazoj. 0:02:21.152,0:02:24.759 Prezidento Obama ja promesis[br]protekti denuncantojn, 0:02:24.783,0:02:28.045 tamen, lia ministrejo pri justico[br]daŭre persekutis ilin, 0:02:28.069,0:02:30.560 pli ol ĉiuj antaŭaj registaroj. 0:02:31.179,0:02:33.283 Sendube, vi komprenas [br]la amplekson de la problemo, 0:02:33.307,0:02:37.774 specife pro tio, ke la registaro konsideras [br]sekreta grandan parton de sia agado. 0:02:38.758,0:02:43.258 De Sept. 2011, preskaŭ ĉiu grava[br]novaĵo pri nacia sekureco 0:02:43.282,0:02:46.202 venis de denuncinto pere de ĵurnalisto. 0:02:46.670,0:02:49.568 La gazetaro riskas trovi sin [br]nekapabla fari laboron 0:02:49.592,0:02:51.791 teorie protektitan de la Unua Amendo 0:02:51.815,0:02:54.822 kaŭze de la pli granda kapableco [br]de la registaro ĉiujn spionadi. 0:02:55.487,0:02:57.940 Sed se teknologio ebligis la registaron 0:02:57.964,0:03:00.671 ĉirkaŭiri la rajtojn de raportistoj, 0:03:00.695,0:03:02.869 ĝi ankaŭ ebligas ĵurnalistojn 0:03:02.893,0:03:05.233 protekti informfontojn pli bone ol antaŭe. 0:03:05.698,0:03:08.810 Kaj la protekto komencas [br]de la unua konversacio, 0:03:08.834,0:03:11.261 anstataŭ ĉe la atestejo, postareste. 0:03:12.197,0:03:14.289 Komunikprogramoj nun ekzistas 0:03:14.313,0:03:16.845 malsame ol kiam Risen verkis sian libron, 0:03:16.869,0:03:20.868 kiuj estas multe pli kontraŭtrudiĝemaj,[br]ol retmesaĝoj aŭ telefonoj. 0:03:21.789,0:03:25.461 Ekzemple, SecureDrop, 0:03:25.461,0:03:28.716 pordenuncanta alŝutsistemo malfermkoda 0:03:28.740,0:03:32.788 kreita de la forpasinta interreta[br]geniulo Aaron Schwartz, 0:03:32.812,0:03:35.477 kaj disvolvigita de la neprofita [br]organizo por kiu mi laboras, 0:03:35.501,0:03:37.032 Fondaĵo por Preslibereco 0:03:37.824,0:03:39.476 Anstataŭ sendi retmesaĝon, 0:03:39.500,0:03:41.541 iru al retpaĝaro de novaĵorganizo, 0:03:41.565,0:03:43.565 kiel tiu ĉi, de Washington Post. 0:03:44.010,0:03:47.953 De tie, alŝutu dokumenton aŭ informon 0:03:47.977,0:03:50.406 preskaŭ kiel per alia simila rimedo. 0:03:50.715,0:03:53.334 Ĝi estos ciferigita kaj [br]konservita en servilo 0:03:53.358,0:03:55.906 alirebla nur de la novaĵorganizo celita. 0:03:56.351,0:03:59.724 La registaro ne plu povos [br]postuli sekrete la informon, 0:03:59.748,0:04:01.852 kaj grandparte, tiu informo 0:04:01.876,0:04:03.835 ne plu estos havebla ĉiamaniere. 0:04:04.475,0:04:07.439 SecureDrop, tamen, estas nur ereto[br]de la tuta solvo 0:04:07.463,0:04:10.410 por protekti presliberecon [br]en la 21-a jarcento. 0:04:11.035,0:04:13.408 Bedaŭrinde, registaroj[br]el la tuta mondo 0:04:13.432,0:04:16.802 ade disvolvigas novajn spionadteknikojn,[br]kiuj prezentas riskon por ni ĉiuj. 0:04:18.043,0:04:20.741 Endas al ni, de nun, certigi, 0:04:20.765,0:04:23.265 ke ne nur denuncantoj [br]lertaj pri teknologio, 0:04:23.289,0:04:26.574 kiel Edward Snowden, havu ilojn [br]por riveli malbonfarojn. 0:04:27.408,0:04:32.155 Same gravegas protekti [br]sekvan denunconton pri veterana sansistemo, 0:04:32.179,0:04:35.487 kiu alarmos nin pri trookupataj malsanulejoj, 0:04:35.511,0:04:37.838 aŭ la ontan mediprotektanton, 0:04:37.862,0:04:41.060 kiu elparolos pri la netrinkebla [br]akvo de alia Flint-urbo, 0:04:41.084,0:04:42.764 aŭ internulon de Wall Street, 0:04:42.788,0:04:44.965 kiu anoncos la venontan financan krizon. 0:04:45.869,0:04:49.997 Ni memoru, ke tiuj iloj [br]ne servas nur por la kuraĝuloj, 0:04:50.021,0:04:51.559 kiuj malkaŝas krimojn; 0:04:51.583,0:04:54.817 ili protektas niajn laŭkonstituciajn rajtojn. 0:04:55.460,0:04:56.611 Dankon. 0:04:56.635,0:04:59.944 (Aplaŭdoj)