Return to Video

Kio estas la higzo?

  • 0:00 - 0:04
    Kio estas la higza kampo kaj higza bosono?
  • 0:04 - 0:07
    Ekde 1964 ni havas ideon
  • 0:08 - 0:11
    proponitan de Englert, Brout kaj Higgs
  • 0:12 - 0:15
    ke malplena spaco estas kiel medio
  • 0:16 - 0:20
    kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio,
  • 0:20 - 0:22
    iuj interagas kun ĝi,
  • 0:22 - 0:24
    aliaj ne interagas kun ĝi.
  • 0:24 - 0:27
    Kiuj interagas la medion,
  • 0:27 - 0:29
    tiuj akiras mason,
  • 0:29 - 0:31
    kaj, kiuj ne interagas la medion,
  • 0:32 - 0:34
    tiuj estas partikloj senmasaj.
  • 0:34 - 0:36
    Mi montru per analogio:
  • 0:36 - 0:40
    imagu senliman kampon da neĝo
  • 0:40 - 0:43
    etendatan tra ĉiom da spaco,
  • 0:43 - 0:47
    platan, sentrajtan, ĉiudirektan,
  • 0:47 - 0:50
    eble meze de Siberio.
  • 0:50 - 0:52
    Nun imagu ke vi provas transiri
  • 0:52 - 0:54
    tiun neĝan kampon.
  • 0:54 - 0:56
    Do eble vi skias
  • 0:56 - 0:59
    kaj vi tuŝflugas la suprejon,
  • 0:59 - 1:00
    nu tio estas kiel partiklo
  • 1:00 - 1:02
    kiu ne interagas kun la higzejo,
  • 1:02 - 1:06
    ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas.
  • 1:06 - 1:10
    Tio estas kiel partiklo senmasa lumrapidanta.
  • 1:11 - 1:13
    Sed eble vi surportas neĝŝuojn,
  • 1:13 - 1:17
    kaj tiukaze vi ja iom sinkas en la higzan neĝan kampon,
  • 1:17 - 1:21
    vi malpli rapidas ol la skianto,
  • 1:21 - 1:23
    malpli ol la lumrapido,
  • 1:23 - 1:26
    nu tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi
  • 1:26 - 1:29
    konektiĝas, interagas, kun la neĝa higzejo.
  • 1:30 - 1:33
    Kaj fine, se vi surportas botojn,
  • 1:33 - 1:36
    tiam vi enprofundiĝas en la neĝon,
  • 1:36 - 1:38
    kaj vi tre malrapidas,
  • 1:38 - 1:40
    kaj tio estas kiel partiklo masega.
  • 1:41 - 1:45
    Do, konsideru la higzejon kiel
  • 1:45 - 1:47
    tiu universala neĝejo.
  • 1:48 - 1:52
    Nu, pri kio temas la higza bosono mem?
  • 1:52 - 1:55
    Ĉiu scias el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne.
  • 1:55 - 1:57
    El neĝeroj.
  • 1:57 - 2:02
    Sammaniere, la higzejo
  • 2:02 - 2:05
    konsistas el etaj kvantumoj,
  • 2:05 - 2:10
    kaj tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj.
  • 2:13 - 2:17
    La higza bosono, la higzo, funkcias masigi
  • 2:17 - 2:19
    al ĉiuj aliaj partikloj.
  • 2:22 - 2:25
    Se vi pripensas la bazajn ekvaciojn
  • 2:25 - 2:30
    de la Norma Modelo, kiel skribita sur mia toĉemizo,
  • 2:30 - 2:33
    rimarkindas ke ili tre simetrias, tiel ke
  • 2:33 - 2:36
    ĉiuj partikloj ŝajnas samaj.
  • 2:36 - 2:39
    Almenaŭ je la supraj du linioj, estas nenio
  • 2:39 - 2:43
    por distingi la partiklojn kiuj posedas malsamajn masojn ekzemple.
  • 2:44 - 2:46
    Sed tiu simetrio rompiĝendas,
  • 2:47 - 2:49
    elektronoj malpli pezas ol muonoj,
  • 2:49 - 2:51
    la ver-kvarko multe multe pli pezas
  • 2:51 - 2:54
    ol la kvarkoj de ĉiutagaj nukleoj.
  • 2:54 - 2:58
    Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj,
  • 2:58 - 2:59
    ne povas esti la tuto,
  • 2:59 - 3:02
    devas ekzisti io por distingi
  • 3:03 - 3:05
    inter la malsamaj partiklaj specoj.
  • 3:06 - 3:08
    Kaj jen la funkcio de la higzo,
  • 3:08 - 3:11
    jen la funkcio de la du malsupraj linioj.
  • 3:11 - 3:15
    Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj
  • 3:16 - 3:18
    aŭ la elektrono kaj muono,
  • 3:18 - 3:23
    depende de kiel ili interagas kun la higzejo, la higzaj bosonoj,
  • 3:23 - 3:25
    ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn.
  • 3:25 - 3:28
    La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.
Title:
Kio estas la higzo?
Description:

John Ellis,teoria fizikisto, respondas la demandon "Kio estas la Bosono de Higgs?" prepare por la gazetara konferenco post la seminario sur LHC 2012 rezultoj sur la serĉo por la higzo (la 4-a de julio 2012 ĉe CERN). Por pli da detaloj: http://cern.ch/press/PressReleases/Releases2012/PR16.12E.html

[video ankaŭ ĉe https://cdsweb.cern.ch/record/1458922]

more » « less
Video Language:
English
Team:
Volunteer
Duration:
03:30

Esperanto subtitles

Revisions Compare revisions