Kio estas la higzo?
-
0:00 - 0:04Kio estas la higzo?
-
0:04 - 0:07Ekde 1964 ni havas ideon
-
0:08 - 0:11proponitan de Englert, Brout kaj Higgs
-
0:12 - 0:15ke malplena spaco estas kiel medio
-
0:16 - 0:20kaj dum partikloj vojaĝas tra tiu medio
-
0:20 - 0:22iuj interagas kun ĝi,
-
0:22 - 0:24aliaj ne interagas kun ĝi.
-
0:24 - 0:27Kiuj interagas la medion,
-
0:27 - 0:29tiuj akiras mason,
-
0:29 - 0:31kaj kiuj ne interagas la medion,
-
0:32 - 0:34tiuj estas partikloj senmasaj.
-
0:34 - 0:36Mi montru per analogio:
-
0:36 - 0:40imagu senliman kampon da neĝo
-
0:40 - 0:43etendantan tra ĉiom da spaco,
-
0:43 - 0:47platan, sentrajtan, ĉiudirektan,
-
0:47 - 0:50eble meze de Siberio.
-
0:50 - 0:52Nun imagu ke vi provas transiri
-
0:52 - 0:54tiun neĝan kampon.
-
0:54 - 0:56Do eble vi skias
-
0:56 - 0:59kaj vi tuŝflugas la suprejon,
-
0:59 - 1:00nu tio estas kiel partiklo
-
1:00 - 1:02kiu ne interagas kun la higzejo,
-
1:02 - 1:06ĝi ne sinkas en la neĝon, ĝi rapidegas,
-
1:06 - 1:10tio estas kiel partiklo senmasa lumrapidanta.
-
1:11 - 1:13Sed eble vi surportas neĝŝuojn,
-
1:13 - 1:17kaj tiukaze vi ja iom sinkas en la higzan neĝan kampon,
-
1:17 - 1:21vi malpli rapidas ol la skianto,
-
1:21 - 1:23malpli ol la lumrapido,
-
1:23 - 1:26nu tio estas kiel partiklo kun maso, ĉar vi
-
1:26 - 1:29konektiĝas, interagas, kun la neĝa higzejo.
-
1:30 - 1:33Kaj fine, se vi surportas botojn,
-
1:33 - 1:36tiam vi enprofundiĝas en la neĝon,
-
1:36 - 1:38kaj vi tre malrapidas,
-
1:38 - 1:40kaj tio estas kiel partiklo masega.
-
1:41 - 1:45Do, pensu la higzejon kiel
-
1:45 - 1:47tiu universala neĝejo.
-
1:48 - 1:52Nu, pri kio temas la higza bosono?
-
1:52 - 1:55Ĉiu scias el kio neĝo kreiĝas, ĉu ne.
-
1:55 - 1:57El neĝeroj.
-
1:57 - 2:02Sammaniere, la higzejo
-
2:02 - 2:05konsistas el etaj kvantumoj,
-
2:05 - 2:10tiuj kvantumoj estas kiel la neĝeroj, kaj ni nomas ilin higzaj bosonoj.
-
2:13 - 2:17La higza bosono, la higzo, funkcias masigi
-
2:17 - 2:19al ĉiuj aliaj partikloj.
-
2:22 - 2:25Se vi konsideras la bazajn ekvaciojn
-
2:25 - 2:30de la Norma Modelo, kiel skribita sur mia toĉemizo,
-
2:30 - 2:33rimarkindas ke ili tre simetrias, tiel ke
-
2:33 - 2:36ĉiuj partikloj ŝajnas samaj.
-
2:36 - 2:39Almenaŭ je la supraj du linioj, estas nenio
-
2:39 - 2:43por distingi la partiklojn kiuj posedas malsamajn masojn ekzemple.
-
2:44 - 2:46Sed tiu simetrio rompiĝendas,
-
2:47 - 2:49elektronoj malpli pezas ol muonoj,
-
2:49 - 2:51verkvarko multe multe pli pezas
-
2:51 - 2:54ol la kvarkoj de ĉiutagaj nukleoj.
-
2:54 - 2:58Do, la du supraj linioj, la simetriaj linioj,
-
2:58 - 2:59ne povas esti la tuto,
-
2:59 - 3:02devas ekzisti io por distingi
-
3:03 - 3:05inter la malsamaj partiklaj specoj.
-
3:06 - 3:08Kaj jen la funkcio de la higzo,
-
3:08 - 3:11jen la funkcio de la du malsupraj linioj.
-
3:11 - 3:15Depende de kiel la diversspecaj kvarkoj,
-
3:16 - 3:18la elektrono aŭ muono,
-
3:18 - 3:23depende de kiel ili interagas kun la higzejo, la higzaj bosonoj,
-
3:23 - 3:25ni kredas ke ili akiras malsamajn masojn.
-
3:25 - 3:28La simetrio inter tiuj partikloj rompiĝis.
- Title:
- Kio estas la higzo?
- Description:
-
John Ellis,teoria fizikisto, respondas la demandon " Kio estas la Bosono de Higgs?" prepare por la gazetara konferenco post la seminario sur LHC 2012 rezultoj sur la serĉo por la higzo (la 4-a de julio 2012 ĉe CERN). Por pli da detaloj: http://cern.ch/press/PressReleases/Releases2012/PR16.12E.html
[video ankaŭ ĉe https://cdsweb.cern.ch/record/1458922]
- Video Language:
- English
- Team:
- Volunteer
- Duration:
- 03:30
povorin edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel edited Esperanto subtitles for What is the Higgs boson? | ||
irvdel added a translation |