Piratoj, flegistinoj, kaj aliaj ribelaj dezajnistoj
-
0:01 - 0:04Dezajno estas malfacile
komprenebla fenomeno, -
0:04 - 0:07kies signifo ŝanĝis
tra la tempo. -
0:07 - 0:11Sed ĉiuj vere inspirantaj
dezajnprojektoj havas ion komunan: -
0:11 - 0:13ili komencis per revo.
-
0:13 - 0:15Kaj ju pli aŭdaca la revo,
-
0:15 - 0:19des pli granda la mirindaĵo
postulita por realigi ĝin. -
0:19 - 0:23Jen kial la plej gravaj
dezajnistoj preskaŭ ĉiam estas -
0:23 - 0:26grandaj revuloj, ribeluloj,
kaj disidentoj. -
0:27 - 0:30Tio vidiĝas tra historio,
-
0:30 - 0:34jam de la jaro 300 a.K.,
-
0:34 - 0:37kiam 13-jaraĝulo fariĝis reĝo
-
0:37 - 0:41de fora, malriĉa, kaj malgranda
azia lando. -
0:41 - 0:45Li revis akiri teritorion,
riĉecon kaj potencon -
0:45 - 0:47per milita konkero.
-
0:47 - 0:48Kaj lia dezajnkompetenteco -
-
0:48 - 0:50kiel neverŝajna ĝi povas ŝajni -
-
0:50 - 0:53ludis esencan rolon tiurilate.
-
0:54 - 0:55Tiutempe,
-
0:55 - 0:58ĉiuj armiloj estis faritaj
permane laŭ individuaj specifoj. -
0:58 - 1:02Do se arkpafisto eluzis
sagojn dum batalo, -
1:02 - 1:05li nepre ne povis
pafi sagojn de aliulo -
1:05 - 1:07per sia pafarko.
-
1:07 - 1:11Tio kompreneble signifis,
ke li estis malpli efika en batalo -
1:11 - 1:13kaj ankaŭ tre endanĝerigita.
-
1:13 - 1:15Ying solvis tiun problemon,
-
1:15 - 1:19insistante, por ke ĉiuj pafarkoj
kaj sagoj estu identaj -
1:19 - 1:21kaj interŝanĝeblaj.
-
1:21 - 1:25Kaj li faris same por ponardoj,
hakiloj, lancoj, ŝildoj, -
1:25 - 1:27kaj ĉiu alia formo de armilaro.
-
1:28 - 1:32Lia imponege ekipita armeo
venkis batalon post batalo, -
1:32 - 1:34kaj post 15 jaroj,
-
1:34 - 1:37lia eta regno sukcesis konkeri
-
1:37 - 1:40ĉiujn pli grandajn, pli riĉajn,
pli potencajn najbarojn, -
1:40 - 1:43kaj iĝis la fortan Ĉinan Imperion.
-
1:43 - 1:45Neniu, kompreneble,
-
1:45 - 1:48pensis nomi al Ying Zheng
dezajnisto, tiam - -
1:48 - 1:50kial oni faru tion?
-
1:50 - 1:53Tamen, li uzis dezajnon
senkonscie kaj instinkte, -
1:53 - 1:55kun ega inĝenieco
-
1:55 - 1:58por atingi siajn celojn.
-
1:58 - 2:02Tute samkiel egale neprobabla,
akcidenca dezajnisto, -
2:02 - 2:06kiu ankaŭ ne hezitis uzi perforton
por atingi tion, kion li volis. -
2:06 - 2:12Tiu estis Edward Teach, pli bone konata
kiel la brita pirato Nigrabarbo. -
2:12 - 2:14Dum la ora epoko de piratado,
-
2:14 - 2:18piratoj kiel Teach teroris
la altajn marojn. -
2:18 - 2:20Kolonia komerco viglis,
-
2:20 - 2:22kaj piratado estis tre profitodona.
-
2:22 - 2:27Piratoj kiel li sciis, ke por
plejgrandigi siajn rabaĵojn, -
2:27 - 2:32ili devis ataki la malamikojn
sufiĉe brutale, -
2:32 - 2:34por ke ili tuj kapitulacu.
-
2:34 - 2:35Alivorte,
-
2:35 - 2:37ili volis kapti ŝipojn
sen malŝpari municion -
2:37 - 2:39aŭ suferi perdojn.
-
2:39 - 2:43Tial, Edward Teach redezajnis sin
en Nigrabarbon -
2:43 - 2:45ludante la rolon de senkompata kruelulo.
-
2:46 - 2:50Li portis pezajn jakojn kaj grandajn
ĉapelojn por akcenti sian altecon. -
2:50 - 2:53Li kreskigis tufan nigran barbon,
kiu malheligis lian vizaĝon. -
2:53 - 2:57Li portis pistolingojn
sur ambaŭ ŝultro. -
2:57 - 3:01Li eĉ alkroĉis alumetojn al la rando de
sia ĉapelo kaj ekbruligis ilin, -
3:01 - 3:05por ke ili zumu minace kiam lia ŝipo
estis preta por ataki. -
3:05 - 3:08Kiel multaj piratoj de tiu epoko,
-
3:08 - 3:10li hisis flagon, kiu portis la
timigajn simbolojn -
3:11 - 3:14de homa kranio kaj paro da
krucigitaj ostoj, -
3:14 - 3:20ĉar tiuj de jarcentoj signifas
morton en multaj kulturoj, -
3:20 - 3:23kaj ilia signifo estis tuj rekonebla,
-
3:23 - 3:26eĉ en la senleĝa, analfabeteca
mondo de la alta maro: -
3:26 - 3:29kapitulacu, se ne vi suferos.
-
3:29 - 3:32Kompreneble, ĉiuj saĝaj
viktimoj rezignis je vido. -
3:33 - 3:34Tiel,
-
3:34 - 3:39estas facile vidi kial
Edward Teach kaj siajn kolegojn -
3:39 - 3:43oni vidis kiel pionirojn de
moderna komunikado-dezajno, -
3:43 - 3:45kaj kial sia minaca simbolo -
-
3:45 - 3:46(Ridoj)
-
3:46 - 3:47- estas pli -
-
3:47 - 3:50kial sia minaca simbolo
de kranio kaj ostokruco -
3:50 - 3:53antaŭis la hodiaŭajn emblemojn,
-
3:53 - 3:56iel, kiel la grandaj
ruĝaj literoj malantaŭ mi, -
3:56 - 3:58sed kompreneble kun malsama mesaĝo.
-
3:58 - 3:59(Ridoj)
-
3:59 - 4:02Tamen dezajno ankaŭ estis uzita
por pli nobla celo -
4:02 - 4:07de same genia kaj same
neprobabla dezajnisto, -
4:07 - 4:10la 19-a jarcenta brita flegistino
Florence Nightingale. -
4:10 - 4:15Ŝia misio estis doni
al ĉiuj taŭgan sanservon. -
4:15 - 4:20Nightingale naskiĝis en sufiĉe
grava, tre riĉa brita familio, -
4:20 - 4:24kiu estis ŝokita, kiam ŝi volontulis
por labori en militaj hospitaloj -
4:24 - 4:26dum la Krimea Milito.
-
4:26 - 4:28Tie, ŝi rapide eksciis,
-
4:28 - 4:32ke pli da pacientoj mortas
pro infektoj -
4:32 - 4:34kaŭzitaj de la malpuregaj,
fetoraj ĉambroj, -
4:34 - 4:36ol pro batalvundoj.
-
4:36 - 4:40Tial ŝi postulis, ke pli puraj,
helaj, kaj aerumitaj klinikoj -
4:40 - 4:42estu dezajnitaj kaj konstruitaj.
-
4:42 - 4:44Revene al Britio,
-
4:44 - 4:45ŝi starigis alian kampanjon,
-
4:45 - 4:47ĉi-tempe por civilaj hospitaloj,
-
4:47 - 4:51kaj insistis apliki la samajn
dezajnprincipojn. -
4:51 - 4:54La Nightingale-flegejo,
kiel oni nomas ĝin, -
4:54 - 4:58regis hospitalan dezajnon dum jardekoj,
-
4:58 - 5:01kaj elementoj de ĝi estas
ankoraŭ uzataj hodiaŭ. -
5:02 - 5:03Sed tiutempe,
-
5:03 - 5:06dezajno jam estis vidata kiel
ilo de la Industria Epoko. -
5:06 - 5:09Ĝi fariĝis laŭregula profesio,
-
5:09 - 5:11sed limigita al specifaj roloj
-
5:11 - 5:15kaj ĝenerale aplikita al komercaj celoj
-
5:15 - 5:17anstataŭ esti uzata intuicie,
-
5:17 - 5:21kiel faris Florence Nightingale,
Nigrabarbo, kaj Ying Zheng. -
5:21 - 5:23En la 20-a jarcento,
-
5:23 - 5:26ĉi tiu komerca etoso estis tiel potenca,
-
5:26 - 5:28ke la dezajnistoj, kiuj deviis de ĝi
-
5:28 - 5:32riskis esti rigarditaj
kiel stranguloj aŭ disidentoj. -
5:33 - 5:36Inter la disidentoj estas unu
el miaj gravaj dezajnherooj, -
5:36 - 5:39la genia Laszlo Moholy-Nagy.
-
5:39 - 5:42Li estis hungara artisto kaj dezajnisto,
-
5:42 - 5:46kies eksperimentoj pri la efekto
de teknologio sur la ĉiutaga vivo -
5:46 - 5:47estis tiel potenca,
-
5:47 - 5:50ke ili ankoraŭ influas la dezajnon
de la ciferecaj bildoj, -
5:51 - 5:53kiujn oni vidas sur telefonaj
kaj komputilaj ekranoj. -
5:54 - 5:58Li radikaligis la Bahaus-an dezajnon
de la 1920-aj jaroj en Germanio, -
5:58 - 6:01tamen kelkaj el liaj iamaj
kolegoj evitadis lin -
6:01 - 6:06kiam li klopodis starigi novan
Bauhaus-movadon
en Ĉikago jarojn poste. -
6:06 - 6:10La ideoj de Moholy estis
ĉiam aŭdacaj kaj novigaj, -
6:10 - 6:14sed lia aliro al dezajno estis
tro eksperimenta, -
6:14 - 6:18samkiel estis lia insisto vidi ĝin
-
6:18 - 6:22kiel sintenon, anstataŭ profesio,
por konkordi kun la tempoj. -
6:23 - 6:25Malfeliĉe, la sama okazis
-
6:25 - 6:29pri alia dezajno-nekonformulo:
Richard Buckminster Fuller. -
6:29 - 6:33Ankaŭ li estis
genia dezajnviziulo -
6:33 - 6:34kaj dezajnaktivisto,
-
6:34 - 6:39kiu tute sindonis al dezajni
daŭrigeblan socion -
6:39 - 6:41tiel avangarde
-
6:41 - 6:44ke li komencis paroli pri la
gravecon de ekologiismo -
6:44 - 6:47en dezajno en la 1920-aj jaroj.
-
6:48 - 6:50Malgraŭ lia strebado,
-
6:50 - 6:55multaj en la dezajnrondo
oftege mokis tiun strangulon, -
6:55 - 6:56kaj fakte
-
6:56 - 6:58kelkaj el liaj eksperimentoj
malsukcesis, -
6:58 - 7:01ekzemple la fluganta aŭto,
kiu neniam soriris. -
7:01 - 7:03Tamen, la geodezia kupolo,
-
7:03 - 7:06lia dezajnformulo por konstrui
krizokazan loĝejon -
7:06 - 7:09el pecoj de ligno, metalo, plasto,
-
7:09 - 7:12partoj de arbo, malnovaj litkovriloj,
plastofolio -
7:12 - 7:15- fakte, ĉia ajn havebla tiumomente -
-
7:15 - 7:19estas unu el la plej grandaj atingoj
de humana dezajno, -
7:19 - 7:21kaj donis urĝe bezonatan rifuĝon
-
7:21 - 7:25al multaj homoj en senesperaj
cirkonstancoj. -
7:25 - 7:26ekde ĝia invento.
-
7:26 - 7:30La kuraĝo kaj vervo de radikalaj dezajnistoj
-
7:31 - 7:32kiel Bucky kaj Moholy
-
7:32 - 7:35altiris min al dezajno.
-
7:35 - 7:39Komence, mi estis ĵurnalistino
kaj eksterlanda korespondantino. -
7:39 - 7:42Mi raportis pri politiko, ekonomio,
kaj entreprenaj aferoj, -
7:42 - 7:46kaj mi povus specialigi en
iu ajn el tiuj kampoj. -
7:46 - 7:48Sed mi elektis dezajnon,
-
7:48 - 7:52ĉar mi kredas, ke ĝi estas unu
el la plej potencaj iloj -
7:52 - 7:54por plibonigi nian kvaliton de vivo.
-
7:56 - 7:58Dankon, TED dezajno-geamikoj.
-
7:58 - 8:00(Aplaŭdo)
-
8:00 - 8:04Kvankam mi multe admiras la atingojn
de profesiaj dezajnistoj, -
8:04 - 8:07kiuj estis eksterordinaraj kaj grandegaj,
-
8:07 - 8:09mi ankaŭ kredas,
-
8:09 - 8:12ke dezajno profitas multe
de la originaleco, -
8:12 - 8:13la nekutima pensado,
-
8:13 - 8:17kaj la inĝenieco de ĝiaj ribeluloj
kaj disidentoj. -
8:18 - 8:22Ni vivas en rimarkinda
epoko de dezajno, -
8:22 - 8:26ĉar hodiaŭ la du grupoj
proksimiĝas unu al la alia. -
8:26 - 8:31Ĉar eĉ tre bazaj antaŭeniroj en
cifereca teknologio -
8:31 - 8:35ebligis ilin labori pli sendepende,
-
8:35 - 8:38en aŭ ekster komerca kunteksto,
-
8:38 - 8:43kaj strebi atingi pli ambiciajn
kaj eklektikajn celojn. -
8:43 - 8:44En teorio,
-
8:44 - 8:50bazaj ideoj kiel amasfinancado,
nubo-komputado, sociaj amasinformiloj -
8:50 - 8:53donas pligrandan liberecon al
profesiaj dezajnistoj, -
8:53 - 8:57kaj donas pli da rimedoj
por la improvizistoj, -
8:57 - 8:58kaj espereble,
-
8:58 - 9:00pli akcepteman respondon por iliaj ideoj.
-
9:01 - 9:05Iuj el miaj plejŝatataj ekzemploj
priaj troviĝas en Afriko, -
9:05 - 9:07kie nova generacio de dezajnistoj
-
9:07 - 9:11disvolvigas nekredeblajn teknologiojn
de la Interreto de Aĵoj -
9:11 - 9:15por plenumi la revon de Florence
Nightingale pri plibonigo de sanzorgo -
9:15 - 9:19en landoj kie pli da homoj nun
havas aliron al poŝtelefono -
9:19 - 9:21ol al pura, trinkebla akvo.
-
9:21 - 9:24Inter ili estas Arturo Zang.
-
9:24 - 9:27Li estas juna, kameruna dezajninĝeniero
-
9:27 - 9:31kiu prenis tabulkomputilon
por fari sian Cardiopad-on, -
9:31 - 9:33movebla koro-kontrolaparato.
-
9:33 - 9:37Ĝi povas kontroli la korojn de pacientoj
en fora kamparo. -
9:38 - 9:40La datumoj estas senditaj tra ĉela reto
-
9:40 - 9:43al modernaj malsanulejoj
centojn da mejloj for -
9:43 - 9:44por analizo.
-
9:44 - 9:48Se iuj problemoj malkovriĝas,
specialistoj tie -
9:48 - 9:51tuj rekomendos taŭgan traktadon.
-
9:51 - 9:53Tio kompreneble sendevigas
multajn pacientojn -
9:53 - 9:59fari longajn, penigajn, multekostajn
kaj ofte senutilajn vojaĝojn -
9:59 - 10:00al malsanulejoj,
-
10:00 - 10:02dum iliaj koroj tamen
-
10:02 - 10:05estos efektive kontrolataj.
-
10:05 - 10:09Arturo Zang komencis labori pri la
Cardiopad-o antaŭ ok jaroj, -
10:09 - 10:11en sia fina jaro ĉe universitato.
-
10:11 - 10:15Li malsukcesis persvadi
konvenciajn monfontojn -
10:15 - 10:18investi en sia projekto.
-
10:18 - 10:20Li publikigis la ideon ĉe Fejsbuko,
-
10:20 - 10:23kie kameruna registaroficisto vidis ĝin
-
10:23 - 10:26kaj sukcesis ekhavi registaran
stipendion al li. -
10:26 - 10:29Li nun evoluigas ne nur la Cardiopad-on,
-
10:29 - 10:34sed ankaŭ aliajn moveblajn
aparatojn por diversajn malsanojn. -
10:34 - 10:35Kaj li ne estas sola,
-
10:36 - 10:40ĉar ekzistas multaj aliaj
entreprenemaj dezajnistoj, -
10:40 - 10:44kiuj ankaŭ disvolvas siajn
proprajn elstarajn projektojn. -
10:44 - 10:48Mi tuj finos konsiderante nur
kelkajn el ili. -
10:48 - 10:50Unu estas Peek Vision.
-
10:50 - 10:53Temas pri grupo de kuracistoj kaj
dezajnistoj en Kenjo, -
10:53 - 10:57kiu jam disvolvis sian propran
teknologion de Interreto de Aĵoj, -
10:57 - 10:59kiel porteblan ilaron por okulekzameno.
-
11:00 - 11:02Ankaŭ estas Gabriel Maher,
-
11:02 - 11:04kiu disvolvas novan dezajno-lingvo
-
11:04 - 11:09por esprimi la subtilecojn de nia
ŝanĝanta genra identeco, -
11:09 - 11:12sen uzi tradiciajn stereotipojn.
-
11:12 - 11:16Ĉiuj tiuj dezajnistoj kaj multaj aliaj
realigas siajn revojn, -
11:16 - 11:19profitante sian
ĵus trovitan liberecon, -
11:19 - 11:22per la disciplino
de profesiaj dezajnistoj -
11:22 - 11:25kaj la inĝenieco de ribeluloj
kaj disidentoj. -
11:25 - 11:27Kaj ni ĉiuj gajnas de tio.
-
11:27 - 11:28Dankon.
-
11:28 - 11:31(Aplaŭdo)
- Title:
- Piratoj, flegistinoj, kaj aliaj ribelaj dezajnistoj
- Speaker:
- Alice Rawsthorn
- Description:
-
En tiu homaĝo al dezajno-disidentoj, Alice Rawsthorn emfazas la laboron de neverŝajnaj herooj, de Nigrabarbo ĝis Florence Nightingale. Kunligante tiujn aŭdacajn pensulojn kun iuj fruaj modernaj viziuloj kiel Buckminster Fuller, Rawsthorn montras kiel la plej gravaj dezajnistoj estas ofte la plej ribelemaj.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 11:44
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Pirates, nurses and other rebel designers |