1 00:00:00,875 --> 00:00:03,897 Dezajno estas malfacile komprenebla fenomeno, 2 00:00:03,921 --> 00:00:07,182 kies signifo ŝanĝis tra la tempo. 3 00:00:07,206 --> 00:00:11,474 Sed ĉiuj vere inspirantaj dezajnprojektoj havas ion komunan: 4 00:00:11,498 --> 00:00:13,324 ili komencis per revo. 5 00:00:13,369 --> 00:00:15,117 Kaj ju pli aŭdaca la revo, 6 00:00:15,141 --> 00:00:18,782 des pli granda la mirindaĵo postulita por realigi ĝin. 7 00:00:18,806 --> 00:00:22,700 Jen kial la plej gravaj dezajnistoj preskaŭ ĉiam estas 8 00:00:22,724 --> 00:00:26,412 grandaj revuloj, ribeluloj, kaj disidentoj. 9 00:00:26,787 --> 00:00:29,570 Tio vidiĝas tra historio, 10 00:00:29,594 --> 00:00:33,515 jam de la jaro 300 a.K., 11 00:00:33,539 --> 00:00:36,658 kiam 13-jaraĝulo fariĝis reĝo 12 00:00:36,682 --> 00:00:41,125 de fora, malriĉa, kaj malgranda azia lando. 13 00:00:41,475 --> 00:00:44,960 Li revis akiri teritorion, riĉecon kaj potencon 14 00:00:44,984 --> 00:00:46,651 per milita konkero. 15 00:00:46,675 --> 00:00:48,058 Kaj lia dezajnkompetenteco - 16 00:00:48,082 --> 00:00:49,905 kiel neverŝajna ĝi povas ŝajni - 17 00:00:49,929 --> 00:00:52,974 ludis esencan rolon tiurilate. 18 00:00:53,605 --> 00:00:54,755 Tiutempe, 19 00:00:54,779 --> 00:00:58,189 ĉiuj armiloj estis faritaj permane laŭ individuaj specifoj. 20 00:00:58,213 --> 00:01:01,519 Do se arkpafisto eluzis sagojn dum batalo, 21 00:01:01,543 --> 00:01:05,465 li nepre ne povis pafi sagojn de aliulo 22 00:01:05,489 --> 00:01:07,338 per sia pafarko. 23 00:01:07,362 --> 00:01:10,923 Tio kompreneble signifis, ke li estis malpli efika en batalo 24 00:01:10,947 --> 00:01:13,191 kaj ankaŭ tre endanĝerigita. 25 00:01:13,339 --> 00:01:14,941 Ying solvis tiun problemon, 26 00:01:14,965 --> 00:01:19,056 insistante, por ke ĉiuj pafarkoj kaj sagoj estu identaj 27 00:01:19,080 --> 00:01:20,811 kaj interŝanĝeblaj. 28 00:01:20,835 --> 00:01:24,837 Kaj li faris same por ponardoj, hakiloj, lancoj, ŝildoj, 29 00:01:24,861 --> 00:01:27,346 kaj ĉiu alia formo de armilaro. 30 00:01:28,002 --> 00:01:31,908 Lia imponege ekipita armeo venkis batalon post batalo, 31 00:01:31,932 --> 00:01:33,722 kaj post 15 jaroj, 32 00:01:33,746 --> 00:01:36,904 lia eta regno sukcesis konkeri 33 00:01:36,928 --> 00:01:39,753 ĉiujn pli grandajn, pli riĉajn, pli potencajn najbarojn, 34 00:01:39,777 --> 00:01:42,800 kaj iĝis la fortan Ĉinan Imperion. 35 00:01:43,041 --> 00:01:44,570 Neniu, kompreneble, 36 00:01:44,594 --> 00:01:48,372 pensis nomi al Ying Zheng dezajnisto, tiam - 37 00:01:48,396 --> 00:01:49,894 kial oni faru tion? 38 00:01:49,898 --> 00:01:53,431 Tamen, li uzis dezajnon senkonscie kaj instinkte, 39 00:01:53,455 --> 00:01:55,415 kun ega inĝenieco 40 00:01:55,439 --> 00:01:57,607 por atingi siajn celojn. 41 00:01:57,631 --> 00:02:02,171 Tute samkiel egale neprobabla, akcidenca dezajnisto, 42 00:02:02,195 --> 00:02:05,950 kiu ankaŭ ne hezitis uzi perforton por atingi tion, kion li volis. 43 00:02:06,376 --> 00:02:11,636 Tiu estis Edward Teach, pli bone konata kiel la brita pirato Nigrabarbo. 44 00:02:12,012 --> 00:02:14,277 Dum la ora epoko de piratado, 45 00:02:14,301 --> 00:02:17,974 piratoj kiel Teach teroris la altajn marojn. 46 00:02:17,998 --> 00:02:19,967 Kolonia komerco viglis, 47 00:02:19,991 --> 00:02:22,252 kaj piratado estis tre profitodona. 48 00:02:22,276 --> 00:02:27,115 Piratoj kiel li sciis, ke por plejgrandigi siajn rabaĵojn, 49 00:02:27,139 --> 00:02:31,540 ili devis ataki la malamikojn sufiĉe brutale, 50 00:02:31,540 --> 00:02:33,583 por ke ili tuj kapitulacu. 51 00:02:33,607 --> 00:02:34,758 Alivorte, 52 00:02:34,782 --> 00:02:37,328 ili volis kapti ŝipojn sen malŝpari municion 53 00:02:37,352 --> 00:02:39,393 aŭ suferi perdojn. 54 00:02:39,417 --> 00:02:43,082 Tial, Edward Teach redezajnis sin en Nigrabarbon 55 00:02:43,106 --> 00:02:45,358 ludante la rolon de senkompata kruelulo. 56 00:02:45,794 --> 00:02:49,819 Li portis pezajn jakojn kaj grandajn ĉapelojn por akcenti sian altecon. 57 00:02:49,843 --> 00:02:53,338 Li kreskigis tufan nigran barbon, kiu malheligis lian vizaĝon. 58 00:02:53,362 --> 00:02:56,909 Li portis pistolingojn sur ambaŭ ŝultro. 59 00:02:56,933 --> 00:03:00,831 Li eĉ alkroĉis alumetojn al la rando de sia ĉapelo kaj ekbruligis ilin, 60 00:03:00,855 --> 00:03:04,985 por ke ili zumu minace kiam lia ŝipo estis preta por ataki. 61 00:03:05,009 --> 00:03:07,581 Kiel multaj piratoj de tiu epoko, 62 00:03:07,605 --> 00:03:10,494 li hisis flagon, kiu portis la timigajn simbolojn 63 00:03:10,518 --> 00:03:13,978 de homa kranio kaj paro da krucigitaj ostoj, 64 00:03:14,002 --> 00:03:19,693 ĉar tiuj de jarcentoj signifas morton en multaj kulturoj, 65 00:03:19,717 --> 00:03:22,579 kaj ilia signifo estis tuj rekonebla, 66 00:03:22,603 --> 00:03:26,143 eĉ en la senleĝa, analfabeteca mondo de la alta maro: 67 00:03:26,167 --> 00:03:28,643 kapitulacu, se ne vi suferos. 68 00:03:28,667 --> 00:03:31,922 Kompreneble, ĉiuj saĝaj viktimoj rezignis je vido. 69 00:03:32,646 --> 00:03:33,976 Tiel, 70 00:03:34,000 --> 00:03:38,675 estas facile vidi kial Edward Teach kaj siajn kolegojn 71 00:03:38,699 --> 00:03:43,174 oni vidis kiel pionirojn de moderna komunikado-dezajno, 72 00:03:43,198 --> 00:03:45,122 kaj kial sia minaca simbolo - 73 00:03:45,146 --> 00:03:46,208 (Ridoj) 74 00:03:46,232 --> 00:03:47,383 - estas pli - 75 00:03:47,407 --> 00:03:50,392 kial sia minaca simbolo de kranio kaj ostokruco 76 00:03:50,416 --> 00:03:52,706 antaŭis la hodiaŭajn emblemojn, 77 00:03:52,730 --> 00:03:56,077 iel, kiel la grandaj ruĝaj literoj malantaŭ mi, 78 00:03:56,101 --> 00:03:58,280 sed kompreneble kun malsama mesaĝo. 79 00:03:58,304 --> 00:03:59,308 (Ridoj) 80 00:03:59,332 --> 00:04:02,342 Tamen dezajno ankaŭ estis uzita por pli nobla celo 81 00:04:02,366 --> 00:04:06,580 de same genia kaj same neprobabla dezajnisto, 82 00:04:06,604 --> 00:04:10,440 la 19-a jarcenta brita flegistino Florence Nightingale. 83 00:04:10,464 --> 00:04:14,783 Ŝia misio estis doni al ĉiuj taŭgan sanservon. 84 00:04:15,367 --> 00:04:19,783 Nightingale naskiĝis en sufiĉe grava, tre riĉa brita familio, 85 00:04:19,807 --> 00:04:23,848 kiu estis ŝokita, kiam ŝi volontulis por labori en militaj hospitaloj 86 00:04:23,872 --> 00:04:25,796 dum la Krimea Milito. 87 00:04:25,963 --> 00:04:28,292 Tie, ŝi rapide eksciis, 88 00:04:28,316 --> 00:04:31,929 ke pli da pacientoj mortas pro infektoj 89 00:04:31,953 --> 00:04:33,921 kaŭzitaj de la malpuregaj, fetoraj ĉambroj, 90 00:04:33,945 --> 00:04:35,698 ol pro batalvundoj. 91 00:04:35,722 --> 00:04:40,008 Tial ŝi postulis, ke pli puraj, helaj, kaj aerumitaj klinikoj 92 00:04:40,032 --> 00:04:41,788 estu dezajnitaj kaj konstruitaj. 93 00:04:42,389 --> 00:04:43,574 Revene al Britio, 94 00:04:43,598 --> 00:04:45,088 ŝi starigis alian kampanjon, 95 00:04:45,112 --> 00:04:47,170 ĉi-tempe por civilaj hospitaloj, 96 00:04:47,194 --> 00:04:51,067 kaj insistis apliki la samajn dezajnprincipojn. 97 00:04:51,496 --> 00:04:54,248 La Nightingale-flegejo, kiel oni nomas ĝin, 98 00:04:54,272 --> 00:04:57,952 regis hospitalan dezajnon dum jardekoj, 99 00:04:57,976 --> 00:05:01,018 kaj elementoj de ĝi estas ankoraŭ uzataj hodiaŭ. 100 00:05:01,834 --> 00:05:03,089 Sed tiutempe, 101 00:05:03,113 --> 00:05:06,141 dezajno jam estis vidata kiel ilo de la Industria Epoko. 102 00:05:06,165 --> 00:05:08,891 Ĝi fariĝis laŭregula profesio, 103 00:05:08,915 --> 00:05:11,408 sed limigita al specifaj roloj 104 00:05:11,432 --> 00:05:14,510 kaj ĝenerale aplikita al komercaj celoj 105 00:05:14,534 --> 00:05:16,809 anstataŭ esti uzata intuicie, 106 00:05:16,833 --> 00:05:21,059 kiel faris Florence Nightingale, Nigrabarbo, kaj Ying Zheng. 107 00:05:21,412 --> 00:05:22,882 En la 20-a jarcento, 108 00:05:22,906 --> 00:05:25,919 ĉi tiu komerca etoso estis tiel potenca, 109 00:05:25,943 --> 00:05:28,467 ke la dezajnistoj, kiuj deviis de ĝi 110 00:05:28,491 --> 00:05:32,098 riskis esti rigarditaj kiel stranguloj aŭ disidentoj. 111 00:05:32,538 --> 00:05:36,354 Inter la disidentoj estas unu el miaj gravaj dezajnherooj, 112 00:05:36,378 --> 00:05:38,906 la genia Laszlo Moholy-Nagy. 113 00:05:38,930 --> 00:05:41,697 Li estis hungara artisto kaj dezajnisto, 114 00:05:41,721 --> 00:05:45,977 kies eksperimentoj pri la efekto de teknologio sur la ĉiutaga vivo 115 00:05:46,001 --> 00:05:47,167 estis tiel potenca, 116 00:05:47,191 --> 00:05:50,491 ke ili ankoraŭ influas la dezajnon de la ciferecaj bildoj, 117 00:05:50,515 --> 00:05:53,237 kiujn oni vidas sur telefonaj kaj komputilaj ekranoj. 118 00:05:53,658 --> 00:05:58,355 Li radikaligis la Bahaus-an dezajnon de la 1920-aj jaroj en Germanio, 119 00:05:58,379 --> 00:06:01,126 tamen kelkaj el liaj iamaj kolegoj evitadis lin 120 00:06:01,150 --> 00:06:05,768 kiam li klopodis starigi novan Bauhaus-movadon en Ĉikago jarojn poste. 121 00:06:06,194 --> 00:06:10,408 La ideoj de Moholy estis ĉiam aŭdacaj kaj novigaj, 122 00:06:10,432 --> 00:06:14,159 sed lia aliro al dezajno estis tro eksperimenta, 123 00:06:14,183 --> 00:06:17,667 samkiel estis lia insisto vidi ĝin 124 00:06:17,691 --> 00:06:21,990 kiel sintenon, anstataŭ profesio, por konkordi kun la tempoj. 125 00:06:22,782 --> 00:06:24,635 Malfeliĉe, la sama okazis 126 00:06:24,659 --> 00:06:29,143 pri alia dezajno-nekonformulo: Richard Buckminster Fuller. 127 00:06:29,167 --> 00:06:32,857 Ankaŭ li estis genia dezajnviziulo 128 00:06:32,881 --> 00:06:34,298 kaj dezajnaktivisto, 129 00:06:34,322 --> 00:06:38,886 kiu tute sindonis al dezajni daŭrigeblan socion 130 00:06:38,910 --> 00:06:40,790 tiel avangarde 131 00:06:40,814 --> 00:06:44,154 ke li komencis paroli pri la gravecon de ekologiismo 132 00:06:44,178 --> 00:06:46,931 en dezajno en la 1920-aj jaroj. 133 00:06:47,632 --> 00:06:50,085 Malgraŭ lia strebado, 134 00:06:50,109 --> 00:06:54,842 multaj en la dezajnrondo oftege mokis tiun strangulon, 135 00:06:54,866 --> 00:06:56,034 kaj fakte 136 00:06:56,058 --> 00:06:57,851 kelkaj el liaj eksperimentoj malsukcesis, 137 00:06:57,875 --> 00:07:00,869 ekzemple la fluganta aŭto, kiu neniam soriris. 138 00:07:00,893 --> 00:07:02,941 Tamen, la geodezia kupolo, 139 00:07:02,965 --> 00:07:06,289 lia dezajnformulo por konstrui krizokazan loĝejon 140 00:07:06,313 --> 00:07:08,994 el pecoj de ligno, metalo, plasto, 141 00:07:09,018 --> 00:07:12,264 partoj de arbo, malnovaj litkovriloj, plastofolio 142 00:07:12,288 --> 00:07:15,035 - fakte, ĉia ajn havebla tiumomente - 143 00:07:15,059 --> 00:07:18,630 estas unu el la plej grandaj atingoj de humana dezajno, 144 00:07:18,654 --> 00:07:21,317 kaj donis urĝe bezonatan rifuĝon 145 00:07:21,341 --> 00:07:24,564 al multaj homoj en senesperaj cirkonstancoj. 146 00:07:24,588 --> 00:07:25,819 ekde ĝia invento. 147 00:07:26,446 --> 00:07:30,484 La kuraĝo kaj vervo de radikalaj dezajnistoj 148 00:07:30,508 --> 00:07:32,360 kiel Bucky kaj Moholy 149 00:07:32,384 --> 00:07:34,657 altiris min al dezajno. 150 00:07:34,681 --> 00:07:38,717 Komence, mi estis ĵurnalistino kaj eksterlanda korespondantino. 151 00:07:38,741 --> 00:07:42,159 Mi raportis pri politiko, ekonomio, kaj entreprenaj aferoj, 152 00:07:42,183 --> 00:07:46,009 kaj mi povus specialigi en iu ajn el tiuj kampoj. 153 00:07:46,033 --> 00:07:47,777 Sed mi elektis dezajnon, 154 00:07:47,801 --> 00:07:51,509 ĉar mi kredas, ke ĝi estas unu el la plej potencaj iloj 155 00:07:51,533 --> 00:07:53,952 por plibonigi nian kvaliton de vivo. 156 00:07:55,755 --> 00:07:58,333 Dankon, TED dezajno-geamikoj. 157 00:07:58,357 --> 00:08:00,021 (Aplaŭdo) 158 00:08:00,045 --> 00:08:04,453 Kvankam mi multe admiras la atingojn de profesiaj dezajnistoj, 159 00:08:04,477 --> 00:08:07,072 kiuj estis eksterordinaraj kaj grandegaj, 160 00:08:07,096 --> 00:08:08,557 mi ankaŭ kredas, 161 00:08:08,581 --> 00:08:12,074 ke dezajno profitas multe de la originaleco, 162 00:08:12,098 --> 00:08:13,416 la nekutima pensado, 163 00:08:13,440 --> 00:08:17,155 kaj la inĝenieco de ĝiaj ribeluloj kaj disidentoj. 164 00:08:17,683 --> 00:08:21,629 Ni vivas en rimarkinda epoko de dezajno, 165 00:08:21,653 --> 00:08:26,457 ĉar hodiaŭ la du grupoj proksimiĝas unu al la alia. 166 00:08:26,481 --> 00:08:30,772 Ĉar eĉ tre bazaj antaŭeniroj en cifereca teknologio 167 00:08:30,796 --> 00:08:35,080 ebligis ilin labori pli sendepende, 168 00:08:35,104 --> 00:08:37,518 en aŭ ekster komerca kunteksto, 169 00:08:37,542 --> 00:08:42,591 kaj strebi atingi pli ambiciajn kaj eklektikajn celojn. 170 00:08:42,615 --> 00:08:44,260 En teorio, 171 00:08:44,284 --> 00:08:49,572 bazaj ideoj kiel amasfinancado, nubo-komputado, sociaj amasinformiloj 172 00:08:49,596 --> 00:08:53,040 donas pligrandan liberecon al profesiaj dezajnistoj, 173 00:08:53,064 --> 00:08:56,549 kaj donas pli da rimedoj por la improvizistoj, 174 00:08:56,573 --> 00:08:57,730 kaj espereble, 175 00:08:57,754 --> 00:09:00,259 pli akcepteman respondon por iliaj ideoj. 176 00:09:00,671 --> 00:09:04,838 Iuj el miaj plejŝatataj ekzemploj priaj troviĝas en Afriko, 177 00:09:04,862 --> 00:09:06,989 kie nova generacio de dezajnistoj 178 00:09:07,013 --> 00:09:10,558 disvolvigas nekredeblajn teknologiojn de la Interreto de Aĵoj 179 00:09:10,582 --> 00:09:15,186 por plenumi la revon de Florence Nightingale pri plibonigo de sanzorgo 180 00:09:15,210 --> 00:09:18,758 en landoj kie pli da homoj nun havas aliron al poŝtelefono 181 00:09:18,782 --> 00:09:20,967 ol al pura, trinkebla akvo. 182 00:09:20,991 --> 00:09:23,618 Inter ili estas Arturo Zang. 183 00:09:23,642 --> 00:09:26,512 Li estas juna, kameruna dezajninĝeniero 184 00:09:26,536 --> 00:09:30,681 kiu prenis tabulkomputilon por fari sian Cardiopad-on, 185 00:09:30,705 --> 00:09:33,128 movebla koro-kontrolaparato. 186 00:09:33,152 --> 00:09:37,493 Ĝi povas kontroli la korojn de pacientoj en fora kamparo. 187 00:09:37,517 --> 00:09:40,163 La datumoj estas senditaj tra ĉela reto 188 00:09:40,187 --> 00:09:43,217 al modernaj malsanulejoj centojn da mejloj for 189 00:09:43,241 --> 00:09:44,417 por analizo. 190 00:09:44,441 --> 00:09:47,746 Se iuj problemoj malkovriĝas, specialistoj tie 191 00:09:47,770 --> 00:09:50,994 tuj rekomendos taŭgan traktadon. 192 00:09:51,018 --> 00:09:53,329 Tio kompreneble sendevigas multajn pacientojn 193 00:09:53,353 --> 00:09:58,558 fari longajn, penigajn, multekostajn kaj ofte senutilajn vojaĝojn 194 00:09:58,582 --> 00:09:59,900 al malsanulejoj, 195 00:09:59,924 --> 00:10:02,203 dum iliaj koroj tamen 196 00:10:02,227 --> 00:10:04,828 estos efektive kontrolataj. 197 00:10:05,298 --> 00:10:08,620 Arturo Zang komencis labori pri la Cardiopad-o antaŭ ok jaroj, 198 00:10:08,644 --> 00:10:11,367 en sia fina jaro ĉe universitato. 199 00:10:11,391 --> 00:10:14,806 Li malsukcesis persvadi konvenciajn monfontojn 200 00:10:14,830 --> 00:10:18,257 investi en sia projekto. 201 00:10:18,281 --> 00:10:20,154 Li publikigis la ideon ĉe Fejsbuko, 202 00:10:20,178 --> 00:10:22,834 kie kameruna registaroficisto vidis ĝin 203 00:10:22,858 --> 00:10:25,811 kaj sukcesis ekhavi registaran stipendion al li. 204 00:10:26,119 --> 00:10:29,155 Li nun evoluigas ne nur la Cardiopad-on, 205 00:10:29,179 --> 00:10:33,807 sed ankaŭ aliajn moveblajn aparatojn por diversajn malsanojn. 206 00:10:33,831 --> 00:10:35,477 Kaj li ne estas sola, 207 00:10:35,501 --> 00:10:40,424 ĉar ekzistas multaj aliaj entreprenemaj dezajnistoj, 208 00:10:40,448 --> 00:10:44,340 kiuj ankaŭ disvolvas siajn proprajn elstarajn projektojn. 209 00:10:44,364 --> 00:10:47,910 Mi tuj finos konsiderante nur kelkajn el ili. 210 00:10:47,934 --> 00:10:50,189 Unu estas Peek Vision. 211 00:10:50,213 --> 00:10:53,288 Temas pri grupo de kuracistoj kaj dezajnistoj en Kenjo, 212 00:10:53,312 --> 00:10:56,521 kiu jam disvolvis sian propran teknologion de Interreto de Aĵoj, 213 00:10:56,545 --> 00:10:59,146 kiel porteblan ilaron por okulekzameno. 214 00:10:59,639 --> 00:11:01,561 Ankaŭ estas Gabriel Maher, 215 00:11:01,585 --> 00:11:03,659 kiu disvolvas novan dezajno-lingvo 216 00:11:03,683 --> 00:11:08,803 por esprimi la subtilecojn de nia ŝanĝanta genra identeco, 217 00:11:08,827 --> 00:11:11,712 sen uzi tradiciajn stereotipojn. 218 00:11:11,736 --> 00:11:16,003 Ĉiuj tiuj dezajnistoj kaj multaj aliaj realigas siajn revojn, 219 00:11:16,027 --> 00:11:18,653 profitante sian ĵus trovitan liberecon, 220 00:11:18,677 --> 00:11:21,575 per la disciplino de profesiaj dezajnistoj 221 00:11:21,599 --> 00:11:24,501 kaj la inĝenieco de ribeluloj kaj disidentoj. 222 00:11:24,525 --> 00:11:26,587 Kaj ni ĉiuj gajnas de tio. 223 00:11:26,611 --> 00:11:27,774 Dankon. 224 00:11:27,798 --> 00:11:31,317 (Aplaŭdo)