WEBVTT 00:00:00.875 --> 00:00:03.897 Dezajno estas malfacile komprenebla fenomeno, 00:00:03.921 --> 00:00:07.182 kies signifo ŝanĝis tra la tempo. 00:00:07.206 --> 00:00:11.474 Sed ĉiuj vere inspirantaj dezajnprojektoj havas ion komunan: 00:00:11.498 --> 00:00:13.324 ili komencis per revo. 00:00:13.369 --> 00:00:15.117 Kaj ju pli aŭdaca la revo, 00:00:15.141 --> 00:00:18.782 des pli granda la mirindaĵo postulita por realigi ĝin. 00:00:18.806 --> 00:00:22.700 Jen kial la plej gravaj dezajnistoj preskaŭ ĉiam estas 00:00:22.724 --> 00:00:26.412 grandaj revuloj, ribeluloj, kaj disidentoj. 00:00:26.787 --> 00:00:29.570 Tio vidiĝas tra historio, 00:00:29.594 --> 00:00:33.515 jam de la jaro 300 a.K., 00:00:33.539 --> 00:00:36.658 kiam 13-jaraĝulo fariĝis reĝo 00:00:36.682 --> 00:00:41.125 de fora, malriĉa, kaj malgranda azia lando. 00:00:41.475 --> 00:00:44.960 Li revis akiri teritorion, riĉecon kaj potencon 00:00:44.984 --> 00:00:46.651 per milita konkero. 00:00:46.675 --> 00:00:48.058 Kaj lia dezajnkompetenteco - 00:00:48.082 --> 00:00:49.905 kiel neverŝajna ĝi povas ŝajni - 00:00:49.929 --> 00:00:52.974 ludis esencan rolon tiurilate. 00:00:53.605 --> 00:00:54.755 Tiutempe, 00:00:54.779 --> 00:00:58.189 ĉiuj armiloj estis faritaj permane laŭ individuaj specifoj. 00:00:58.213 --> 00:01:01.519 Do se arkpafisto eluzis sagojn dum batalo, 00:01:01.543 --> 00:01:05.465 li nepre ne povis pafi sagojn de aliulo 00:01:05.489 --> 00:01:07.338 per sia pafarko. 00:01:07.362 --> 00:01:10.923 Tio kompreneble signifis, ke li estis malpli efika en batalo 00:01:10.947 --> 00:01:13.191 kaj ankaŭ tre endanĝerigita. 00:01:13.339 --> 00:01:14.941 Ying solvis tiun problemon, 00:01:14.965 --> 00:01:19.056 insistante, por ke ĉiuj pafarkoj kaj sagoj estu identaj 00:01:19.080 --> 00:01:20.811 kaj interŝanĝeblaj. 00:01:20.835 --> 00:01:24.837 Kaj li faris same por ponardoj, hakiloj, lancoj, ŝildoj, 00:01:24.861 --> 00:01:27.346 kaj ĉiu alia formo de armilaro. 00:01:28.002 --> 00:01:31.908 Lia imponege ekipita armeo venkis batalon post batalo, 00:01:31.932 --> 00:01:33.722 kaj post 15 jaroj, 00:01:33.746 --> 00:01:36.904 lia eta regno sukcesis konkeri 00:01:36.928 --> 00:01:39.753 ĉiujn pli grandajn, pli riĉajn, pli potencajn najbarojn, 00:01:39.777 --> 00:01:42.800 kaj iĝis la fortan Ĉinan Imperion. 00:01:43.041 --> 00:01:44.570 Neniu, kompreneble, 00:01:44.594 --> 00:01:48.372 pensis nomi al Ying Zheng dezajnisto, tiam - 00:01:48.396 --> 00:01:49.894 kial oni faru tion? 00:01:49.898 --> 00:01:53.431 Tamen, li uzis dezajnon senkonscie kaj instinkte, 00:01:53.455 --> 00:01:55.415 kun ega inĝenieco 00:01:55.439 --> 00:01:57.607 por atingi siajn celojn. 00:01:57.631 --> 00:02:02.171 Tute samkiel egale neprobabla, akcidenca dezajnisto, 00:02:02.195 --> 00:02:05.950 kiu ankaŭ ne hezitis uzi perforton por atingi tion, kion li volis. 00:02:06.376 --> 00:02:11.636 Tiu estis Edward Teach, pli bone konata kiel la brita pirato Nigrabarbo. 00:02:12.012 --> 00:02:14.277 Dum la ora epoko de piratado, 00:02:14.301 --> 00:02:17.974 piratoj kiel Teach teroris la altajn marojn. 00:02:17.998 --> 00:02:19.967 Kolonia komerco viglis, 00:02:19.991 --> 00:02:22.252 kaj piratado estis tre profitodona. 00:02:22.276 --> 00:02:27.115 Piratoj kiel li sciis, ke por plejgrandigi siajn rabaĵojn, 00:02:27.139 --> 00:02:31.540 ili devis ataki la malamikojn sufiĉe brutale, 00:02:31.540 --> 00:02:33.583 por ke ili tuj kapitulacu. 00:02:33.607 --> 00:02:34.758 Alivorte, 00:02:34.782 --> 00:02:37.328 ili volis kapti ŝipojn sen malŝpari municion 00:02:37.352 --> 00:02:39.393 aŭ suferi perdojn. 00:02:39.417 --> 00:02:43.082 Tial, Edward Teach redezajnis sin en Nigrabarbon 00:02:43.106 --> 00:02:45.358 ludante la rolon de senkompata kruelulo. 00:02:45.794 --> 00:02:49.819 Li portis pezajn jakojn kaj grandajn ĉapelojn por akcenti sian altecon. 00:02:49.843 --> 00:02:53.338 Li kreskigis tufan nigran barbon, kiu malheligis lian vizaĝon. 00:02:53.362 --> 00:02:56.909 Li portis pistolingojn sur ambaŭ ŝultro. 00:02:56.933 --> 00:03:00.831 Li eĉ alkroĉis alumetojn al la rando de sia ĉapelo kaj ekbruligis ilin, 00:03:00.855 --> 00:03:04.985 por ke ili zumu minace kiam lia ŝipo estis preta por ataki. 00:03:05.009 --> 00:03:07.581 Kiel multaj piratoj de tiu epoko, 00:03:07.605 --> 00:03:10.494 li hisis flagon, kiu portis la timigajn simbolojn 00:03:10.518 --> 00:03:13.978 de homa kranio kaj paro da krucigitaj ostoj, 00:03:14.002 --> 00:03:19.693 ĉar tiuj de jarcentoj signifas morton en multaj kulturoj, 00:03:19.717 --> 00:03:22.579 kaj ilia signifo estis tuj rekonebla, 00:03:22.603 --> 00:03:26.143 eĉ en la senleĝa, analfabeteca mondo de la alta maro: 00:03:26.167 --> 00:03:28.643 kapitulacu, se ne vi suferos. 00:03:28.667 --> 00:03:31.922 Kompreneble, ĉiuj saĝaj viktimoj rezignis je vido. 00:03:32.646 --> 00:03:33.976 Tiel, 00:03:34.000 --> 00:03:38.675 estas facile vidi kial Edward Teach kaj siajn kolegojn 00:03:38.699 --> 00:03:43.174 oni vidis kiel pionirojn de moderna komunikado-dezajno, 00:03:43.198 --> 00:03:45.122 kaj kial sia minaca simbolo - 00:03:45.146 --> 00:03:46.208 (Ridoj) 00:03:46.232 --> 00:03:47.383 - estas pli - 00:03:47.407 --> 00:03:50.392 kial sia minaca simbolo de kranio kaj ostokruco 00:03:50.416 --> 00:03:52.706 antaŭis la hodiaŭajn emblemojn, 00:03:52.730 --> 00:03:56.077 iel, kiel la grandaj ruĝaj literoj malantaŭ mi, 00:03:56.101 --> 00:03:58.280 sed kompreneble kun malsama mesaĝo. 00:03:58.304 --> 00:03:59.308 (Ridoj) 00:03:59.332 --> 00:04:02.342 Tamen dezajno ankaŭ estis uzita por pli nobla celo 00:04:02.366 --> 00:04:06.580 de same genia kaj same neprobabla dezajnisto, 00:04:06.604 --> 00:04:10.440 la 19-a jarcenta brita flegistino Florence Nightingale. 00:04:10.464 --> 00:04:14.783 Ŝia misio estis doni al ĉiuj taŭgan sanservon. 00:04:15.367 --> 00:04:19.783 Nightingale naskiĝis en sufiĉe grava, tre riĉa brita familio, 00:04:19.807 --> 00:04:23.848 kiu estis ŝokita, kiam ŝi volontulis por labori en militaj hospitaloj 00:04:23.872 --> 00:04:25.796 dum la Krimea Milito. 00:04:25.963 --> 00:04:28.292 Tie, ŝi rapide eksciis, 00:04:28.316 --> 00:04:31.929 ke pli da pacientoj mortas pro infektoj 00:04:31.953 --> 00:04:33.921 kaŭzitaj de la malpuregaj, fetoraj ĉambroj, 00:04:33.945 --> 00:04:35.698 ol pro batalvundoj. 00:04:35.722 --> 00:04:40.008 Tial ŝi postulis, ke pli puraj, helaj, kaj aerumitaj klinikoj 00:04:40.032 --> 00:04:41.788 estu dezajnitaj kaj konstruitaj. 00:04:42.389 --> 00:04:43.574 Revene al Britio, 00:04:43.598 --> 00:04:45.088 ŝi starigis alian kampanjon, 00:04:45.112 --> 00:04:47.170 ĉi-tempe por civilaj hospitaloj, 00:04:47.194 --> 00:04:51.067 kaj insistis apliki la samajn dezajnprincipojn. 00:04:51.496 --> 00:04:54.248 La Nightingale-flegejo, kiel oni nomas ĝin, 00:04:54.272 --> 00:04:57.952 regis hospitalan dezajnon dum jardekoj, 00:04:57.976 --> 00:05:01.018 kaj elementoj de ĝi estas ankoraŭ uzataj hodiaŭ. 00:05:01.834 --> 00:05:03.089 Sed tiutempe, 00:05:03.113 --> 00:05:06.141 dezajno jam estis vidata kiel ilo de la Industria Epoko. 00:05:06.165 --> 00:05:08.891 Ĝi fariĝis laŭregula profesio, 00:05:08.915 --> 00:05:11.408 sed limigita al specifaj roloj 00:05:11.432 --> 00:05:14.510 kaj ĝenerale aplikita al komercaj celoj 00:05:14.534 --> 00:05:16.809 anstataŭ esti uzata intuicie, 00:05:16.833 --> 00:05:21.059 kiel faris Florence Nightingale, Nigrabarbo, kaj Ying Zheng. 00:05:21.412 --> 00:05:22.882 En la 20-a jarcento, 00:05:22.906 --> 00:05:25.919 ĉi tiu komerca etoso estis tiel potenca, 00:05:25.943 --> 00:05:28.467 ke la dezajnistoj, kiuj deviis de ĝi 00:05:28.491 --> 00:05:32.098 riskis esti rigarditaj kiel stranguloj aŭ disidentoj. 00:05:32.538 --> 00:05:36.354 Inter la disidentoj estas unu el miaj gravaj dezajnherooj, 00:05:36.378 --> 00:05:38.906 la genia Laszlo Moholy-Nagy. 00:05:38.930 --> 00:05:41.697 Li estis hungara artisto kaj dezajnisto, 00:05:41.721 --> 00:05:45.977 kies eksperimentoj pri la efekto de teknologio sur la ĉiutaga vivo 00:05:46.001 --> 00:05:47.167 estis tiel potenca, 00:05:47.191 --> 00:05:50.491 ke ili ankoraŭ influas la dezajnon de la ciferecaj bildoj, 00:05:50.515 --> 00:05:53.237 kiujn oni vidas sur telefonaj kaj komputilaj ekranoj. 00:05:53.658 --> 00:05:58.355 Li radikaligis la Bahaus-an dezajnon de la 1920-aj jaroj en Germanio, 00:05:58.379 --> 00:06:01.126 tamen kelkaj el liaj iamaj kolegoj evitadis lin 00:06:01.150 --> 00:06:05.768 kiam li klopodis starigi novan Bauhaus-movadon en Ĉikago jarojn poste. 00:06:06.194 --> 00:06:10.408 La ideoj de Moholy estis ĉiam aŭdacaj kaj novigaj, 00:06:10.432 --> 00:06:14.159 sed lia aliro al dezajno estis tro eksperimenta, 00:06:14.183 --> 00:06:17.667 samkiel estis lia insisto vidi ĝin 00:06:17.691 --> 00:06:21.990 kiel sintenon, anstataŭ profesio, por konkordi kun la tempoj. 00:06:22.782 --> 00:06:24.635 Malfeliĉe, la sama okazis 00:06:24.659 --> 00:06:29.143 pri alia dezajno-nekonformulo: Richard Buckminster Fuller. 00:06:29.167 --> 00:06:32.857 Ankaŭ li estis genia dezajnviziulo 00:06:32.881 --> 00:06:34.298 kaj dezajnaktivisto, 00:06:34.322 --> 00:06:38.886 kiu tute sindonis al dezajni daŭrigeblan socion 00:06:38.910 --> 00:06:40.790 tiel avangarde 00:06:40.814 --> 00:06:44.154 ke li komencis paroli pri la gravecon de ekologiismo 00:06:44.178 --> 00:06:46.931 en dezajno en la 1920-aj jaroj. 00:06:47.632 --> 00:06:50.085 Malgraŭ lia strebado, 00:06:50.109 --> 00:06:54.842 multaj en la dezajnrondo oftege mokis tiun strangulon, 00:06:54.866 --> 00:06:56.034 kaj fakte 00:06:56.058 --> 00:06:57.851 kelkaj el liaj eksperimentoj malsukcesis, 00:06:57.875 --> 00:07:00.869 ekzemple la fluganta aŭto, kiu neniam soriris. 00:07:00.893 --> 00:07:02.941 Tamen, la geodezia kupolo, 00:07:02.965 --> 00:07:06.289 lia dezajnformulo por konstrui krizokazan loĝejon 00:07:06.313 --> 00:07:08.994 el pecoj de ligno, metalo, plasto, 00:07:09.018 --> 00:07:12.264 partoj de arbo, malnovaj litkovriloj, plastofolio 00:07:12.288 --> 00:07:15.035 - fakte, ĉia ajn havebla tiumomente - 00:07:15.059 --> 00:07:18.630 estas unu el la plej grandaj atingoj de humana dezajno, 00:07:18.654 --> 00:07:21.317 kaj donis urĝe bezonatan rifuĝon 00:07:21.341 --> 00:07:24.564 al multaj homoj en senesperaj cirkonstancoj. 00:07:24.588 --> 00:07:25.819 ekde ĝia invento. 00:07:26.446 --> 00:07:30.484 La kuraĝo kaj vervo de radikalaj dezajnistoj 00:07:30.508 --> 00:07:32.360 kiel Bucky kaj Moholy 00:07:32.384 --> 00:07:34.657 altiris min al dezajno. 00:07:34.681 --> 00:07:38.717 Komence, mi estis ĵurnalistino kaj eksterlanda korespondantino. 00:07:38.741 --> 00:07:42.159 Mi raportis pri politiko, ekonomio, kaj entreprenaj aferoj, 00:07:42.183 --> 00:07:46.009 kaj mi povus specialigi en iu ajn el tiuj kampoj. 00:07:46.033 --> 00:07:47.777 Sed mi elektis dezajnon, 00:07:47.801 --> 00:07:51.509 ĉar mi kredas, ke ĝi estas unu el la plej potencaj iloj 00:07:51.533 --> 00:07:53.952 por plibonigi nian kvaliton de vivo. 00:07:55.755 --> 00:07:58.333 Dankon, TED dezajno-geamikoj. 00:07:58.357 --> 00:08:00.021 (Aplaŭdo) 00:08:00.045 --> 00:08:04.453 Kvankam mi multe admiras la atingojn de profesiaj dezajnistoj, 00:08:04.477 --> 00:08:07.072 kiuj estis eksterordinaraj kaj grandegaj, 00:08:07.096 --> 00:08:08.557 mi ankaŭ kredas, 00:08:08.581 --> 00:08:12.074 ke dezajno profitas multe de la originaleco, 00:08:12.098 --> 00:08:13.416 la nekutima pensado, 00:08:13.440 --> 00:08:17.155 kaj la inĝenieco de ĝiaj ribeluloj kaj disidentoj. 00:08:17.683 --> 00:08:21.629 Ni vivas en rimarkinda epoko de dezajno, 00:08:21.653 --> 00:08:26.457 ĉar hodiaŭ la du grupoj proksimiĝas unu al la alia. 00:08:26.481 --> 00:08:30.772 Ĉar eĉ tre bazaj antaŭeniroj en cifereca teknologio 00:08:30.796 --> 00:08:35.080 ebligis ilin labori pli sendepende, 00:08:35.104 --> 00:08:37.518 en aŭ ekster komerca kunteksto, 00:08:37.542 --> 00:08:42.591 kaj strebi atingi pli ambiciajn kaj eklektikajn celojn. 00:08:42.615 --> 00:08:44.260 En teorio, 00:08:44.284 --> 00:08:49.572 bazaj ideoj kiel amasfinancado, nubo-komputado, sociaj amasinformiloj 00:08:49.596 --> 00:08:53.040 donas pligrandan liberecon al profesiaj dezajnistoj, 00:08:53.064 --> 00:08:56.549 kaj donas pli da rimedoj por la improvizistoj, 00:08:56.573 --> 00:08:57.730 kaj espereble, 00:08:57.754 --> 00:09:00.259 pli akcepteman respondon por iliaj ideoj. 00:09:00.671 --> 00:09:04.838 Iuj el miaj plejŝatataj ekzemploj priaj troviĝas en Afriko, 00:09:04.862 --> 00:09:06.989 kie nova generacio de dezajnistoj 00:09:07.013 --> 00:09:10.558 disvolvigas nekredeblajn teknologiojn de la Interreto de Aĵoj 00:09:10.582 --> 00:09:15.186 por plenumi la revon de Florence Nightingale pri plibonigo de sanzorgo 00:09:15.210 --> 00:09:18.758 en landoj kie pli da homoj nun havas aliron al poŝtelefono 00:09:18.782 --> 00:09:20.967 ol al pura, trinkebla akvo. 00:09:20.991 --> 00:09:23.618 Inter ili estas Arturo Zang. 00:09:23.642 --> 00:09:26.512 Li estas juna, kameruna dezajninĝeniero 00:09:26.536 --> 00:09:30.681 kiu prenis tabulkomputilon por fari sian Cardiopad-on, 00:09:30.705 --> 00:09:33.128 movebla koro-kontrolaparato. 00:09:33.152 --> 00:09:37.493 Ĝi povas kontroli la korojn de pacientoj en fora kamparo. 00:09:37.517 --> 00:09:40.163 La datumoj estas senditaj tra ĉela reto 00:09:40.187 --> 00:09:43.217 al modernaj malsanulejoj centojn da mejloj for 00:09:43.241 --> 00:09:44.417 por analizo. 00:09:44.441 --> 00:09:47.746 Se iuj problemoj malkovriĝas, specialistoj tie 00:09:47.770 --> 00:09:50.994 tuj rekomendos taŭgan traktadon. 00:09:51.018 --> 00:09:53.329 Tio kompreneble sendevigas multajn pacientojn 00:09:53.353 --> 00:09:58.558 fari longajn, penigajn, multekostajn kaj ofte senutilajn vojaĝojn 00:09:58.582 --> 00:09:59.900 al malsanulejoj, 00:09:59.924 --> 00:10:02.203 dum iliaj koroj tamen 00:10:02.227 --> 00:10:04.828 estos efektive kontrolataj. 00:10:05.298 --> 00:10:08.620 Arturo Zang komencis labori pri la Cardiopad-o antaŭ ok jaroj, 00:10:08.644 --> 00:10:11.367 en sia fina jaro ĉe universitato. 00:10:11.391 --> 00:10:14.806 Li malsukcesis persvadi konvenciajn monfontojn 00:10:14.830 --> 00:10:18.257 investi en sia projekto. 00:10:18.281 --> 00:10:20.154 Li publikigis la ideon ĉe Fejsbuko, 00:10:20.178 --> 00:10:22.834 kie kameruna registaroficisto vidis ĝin 00:10:22.858 --> 00:10:25.811 kaj sukcesis ekhavi registaran stipendion al li. 00:10:26.119 --> 00:10:29.155 Li nun evoluigas ne nur la Cardiopad-on, 00:10:29.179 --> 00:10:33.807 sed ankaŭ aliajn moveblajn aparatojn por diversajn malsanojn. 00:10:33.831 --> 00:10:35.477 Kaj li ne estas sola, 00:10:35.501 --> 00:10:40.424 ĉar ekzistas multaj aliaj entreprenemaj dezajnistoj, 00:10:40.448 --> 00:10:44.340 kiuj ankaŭ disvolvas siajn proprajn elstarajn projektojn. 00:10:44.364 --> 00:10:47.910 Mi tuj finos konsiderante nur kelkajn el ili. 00:10:47.934 --> 00:10:50.189 Unu estas Peek Vision. 00:10:50.213 --> 00:10:53.288 Temas pri grupo de kuracistoj kaj dezajnistoj en Kenjo, 00:10:53.312 --> 00:10:56.521 kiu jam disvolvis sian propran teknologion de Interreto de Aĵoj, 00:10:56.545 --> 00:10:59.146 kiel porteblan ilaron por okulekzameno. 00:10:59.639 --> 00:11:01.561 Ankaŭ estas Gabriel Maher, 00:11:01.585 --> 00:11:03.659 kiu disvolvas novan dezajno-lingvo 00:11:03.683 --> 00:11:08.803 por esprimi la subtilecojn de nia ŝanĝanta genra identeco, 00:11:08.827 --> 00:11:11.712 sen uzi tradiciajn stereotipojn. 00:11:11.736 --> 00:11:16.003 Ĉiuj tiuj dezajnistoj kaj multaj aliaj realigas siajn revojn, 00:11:16.027 --> 00:11:18.653 profitante sian ĵus trovitan liberecon, 00:11:18.677 --> 00:11:21.575 per la disciplino de profesiaj dezajnistoj 00:11:21.599 --> 00:11:24.501 kaj la inĝenieco de ribeluloj kaj disidentoj. 00:11:24.525 --> 00:11:26.587 Kaj ni ĉiuj gajnas de tio. 00:11:26.611 --> 00:11:27.774 Dankon. 00:11:27.798 --> 00:11:31.317 (Aplaŭdo)