Return to Video

Kial "X" reprezentas la nekonaton ?

  • 0:01 - 0:04
    Mi konas la respondon al oftega demando.
  • 0:04 - 0:05
    Kaj tiu demando estas :
  • 0:05 - 0:08
    Kial la litero X
  • 0:08 - 0:10
    reprezentas la nekonaton ?
  • 0:10 - 0:13
    Nu, tion oni lernas en kursoj pri matematikoj
  • 0:13 - 0:14
    sed hodiaŭ ĝi estas trakultura nocio --
  • 0:14 - 0:17
    pensu pri la X-Files, ekzemple,
  • 0:17 - 0:21
    aŭ TEDx.
  • 0:21 - 0:23
    De kio tio devenas ?
  • 0:23 - 0:24
    Antaŭ ses jaroj, pli-malpli,
  • 0:24 - 0:27
    mi decidis lerni la araban,
  • 0:27 - 0:31
    kaj tiam malkovris ege logikan lingvon.
  • 0:31 - 0:33
    Skribi vorton aŭ propozicion
  • 0:33 - 0:35
    aŭ frazon en la araba
  • 0:35 - 0:37
    similas al imagi ekvacion,
  • 0:37 - 0:40
    ĉar ĉiu ero estas treege preciza
  • 0:40 - 0:42
    kaj enhavas multe da donitaĵoj.
  • 0:42 - 0:44
    Jen unu el la kialoj tiom el tio kion
  • 0:44 - 0:45
    ni nun konsideras kiel okcidentaj
  • 0:45 - 0:49
    sciencoj kaj matematikoj kaj inĝenierarto
  • 0:49 - 0:52
    estis fakte eltrovita dum
    la unuaj jarcentoj de nia erao
  • 0:52 - 0:56
    de la Persoj, Araboj kaj Turkoj.
  • 0:56 - 0:58
    Tiu sciaro inkluzivas araban sistemeton
  • 0:58 - 1:00
    nomitan "al-jebra",
  • 1:00 - 1:03
    nomo, kiun oni povas traduki kiel
  • 1:03 - 1:07
    "sistemo por akordigi malsamajn partojn".
  • 1:07 - 1:11
    Al-jebr fariĝis en nia lingvo Algebro.
  • 1:11 - 1:13
    Estas unu ekzemplo inter multaj.
  • 1:13 - 1:17
    La arabaj tekstoj, kiuj enhavis
    tiun matematikan saĝecon
  • 1:17 - 1:19
    finfine atingis Eŭropon --
  • 1:19 - 1:20
    tio estas, Hispanujon --
  • 1:20 - 1:22
    dum la 11a kaj 12a jarcentoj.
  • 1:22 - 1:23
    Alveninte,
  • 1:23 - 1:25
    ili estigis grandan bezonon
  • 1:25 - 1:27
    traduki tiun sciaron
  • 1:27 - 1:29
    en eŭropan lingvon.
  • 1:29 - 1:31
    Bedaŭrinde, la entrepreno malfacilis.
  • 1:31 - 1:32
    Unue,
  • 1:32 - 1:35
    kelkaj sonoj de la araba
  • 1:35 - 1:38
    estas neprononceblaj de eŭropaj buŝoj
  • 1:38 - 1:40
    sen longa ekzercado.
  • 1:40 - 1:42
    Kredu min prie.
  • 1:42 - 1:44
    Due, tiuj sonoj mem
  • 1:44 - 1:46
    plej ofte ne estas prezenteblaj
  • 1:46 - 1:50
    per la literoj uzataj en eŭropaj lingvoj.
  • 1:50 - 1:52
    Jen unu el la netranslitereblaĵoj.
  • 1:52 - 1:54
    La litero SHeen,
  • 1:54 - 1:57
    kiu respondas al nia "Ŝ".
  • 1:57 - 2:00
    Ĝi estas la unua litero
  • 2:00 - 2:02
    de la vorto "shalan",
  • 2:02 - 2:04
    kiu signifas "io"
  • 2:04 - 2:06
    ĝuste kiel nia tabelvorto --
  • 2:06 - 2:09
    iu nedefinita aĵo.
  • 2:09 - 2:10
    En la araba,
  • 2:10 - 2:11
    eblas igi ĝin difina
  • 2:11 - 2:14
    aldonante la difinan artikolon "al".
  • 2:14 - 2:16
    Tiel, jen "al-shalan" --
  • 2:16 - 2:18
    la nekonitaĵo.
  • 2:18 - 2:21
    En la fruaj matematikoj, oni vidas ĝin ofte,
  • 2:21 - 2:28
    kiel en tiu ĉi 10-jarcenta derivo de pruvoj.
  • 2:28 - 2:31
    La problemo de la mezepokaj hispanaj kleruloj,
  • 2:31 - 2:33
    kiujn oni taskigis traduki
  • 2:33 - 2:38
    estas ke la litero "SHeen" kaj la vorto "shalan"
  • 2:38 - 2:40
    ne translitereblas en la hispana,
  • 2:40 - 2:42
    ĉar la lingvo ne havas tiun "ŝ",
  • 2:42 - 2:44
    tiun ŝ-sonon.
  • 2:44 - 2:45
    Laŭ konvencio tiama,
  • 2:45 - 2:47
    oni perregule anstataŭigis ĝin
  • 2:47 - 2:51
    per la k-sono
  • 2:51 - 2:53
    de la helena lingvo,
  • 2:53 - 2:56
    sub la formo de la litero Kai.
  • 2:56 - 2:58
    Poste, kiam oni tradukis tiun tekstaron
  • 2:58 - 3:01
    en la komunan eŭropan lingvon,
  • 3:01 - 3:03
    tiam, la latina,
  • 3:03 - 3:05
    oni simple anstataŭigis la literon Kai
  • 3:05 - 3:07
    per la latina X.
  • 3:07 - 3:08
    Kaj kiam tio okazis,
  • 3:08 - 3:11
    kiam tiu dokumentaro estis latinigita,
  • 3:11 - 3:14
    ĝi fariĝis bazo por matematikaj lernolibroj
  • 3:14 - 3:17
    por preskaŭ 600 jarojn.
  • 3:17 - 3:19
    Kaj nun, ni havas la respondon al la demando:
  • 3:19 - 3:21
    Kial X reprezentas la nekonaton?
  • 3:21 - 3:23
    X reprezentas la nekonaton
  • 3:23 - 3:27
    ĉar la Hispanoj ne kapablas prononci la "Ŝ"-n,
  • 3:27 - 3:29
    (Ridoj)
  • 3:29 - 3:32
    kaj mi pensis, ke tio interesus vin.
  • 3:32 - 3:35
    (Aplaŭdoj)
Title:
Kial "X" reprezentas la nekonaton ?
Speaker:
Terry Moore
Description:

Ĉu vi scias kial la litero X reprezentas la nekonaton ? En tiu ĉi mallonga kaj amuza prelego, Terry Moore rivelas la surprizan respondon.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
03:57
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why is 'x' the unknown?
Show all

Esperanto subtitles

Revisions