1 00:00:00,611 --> 00:00:04,212 Mi konas la respondon al oftega demando. 2 00:00:04,212 --> 00:00:05,329 Kaj tiu demando estas : 3 00:00:05,329 --> 00:00:07,613 Kial la litero X 4 00:00:07,613 --> 00:00:09,611 reprezentas la nekonaton ? 5 00:00:09,611 --> 00:00:12,578 Nu, tion oni lernas en kursoj pri matematikoj 6 00:00:12,578 --> 00:00:14,329 sed hodiaŭ ĝi estas trakultura nocio -- 7 00:00:14,329 --> 00:00:17,130 pensu pri la X-Files, ekzemple, 8 00:00:17,130 --> 00:00:21,053 aŭ TEDx. 9 00:00:21,053 --> 00:00:23,048 De kio tio devenas ? 10 00:00:23,048 --> 00:00:24,266 Antaŭ ses jaroj, pli-malpli, 11 00:00:24,266 --> 00:00:26,982 mi decidis lerni la araban, 12 00:00:26,982 --> 00:00:30,934 kaj tiam malkovris ege logikan lingvon. 13 00:00:30,934 --> 00:00:33,251 Skribi vorton aŭ propozicion 14 00:00:33,251 --> 00:00:34,932 aŭ frazon en la araba 15 00:00:34,932 --> 00:00:37,165 similas al imagi ekvacion, 16 00:00:37,165 --> 00:00:39,531 ĉar ĉiu ero estas treege preciza 17 00:00:39,531 --> 00:00:42,383 kaj enhavas multe da donitaĵoj. 18 00:00:42,383 --> 00:00:43,733 Jen unu el la kialoj tiom el tio kion 19 00:00:43,733 --> 00:00:45,248 ni nun konsideras kiel okcidentaj 20 00:00:45,248 --> 00:00:49,067 sciencoj kaj matematikoj kaj inĝenierarto 21 00:00:49,067 --> 00:00:52,389 estis fakte eltrovita dum la unuaj jarcentoj de nia erao 22 00:00:52,389 --> 00:00:55,705 de la Persoj, Araboj kaj Turkoj. 23 00:00:55,705 --> 00:00:58,022 Tiu sciaro inkluzivas araban sistemeton 24 00:00:58,022 --> 00:00:59,738 nomitan "al-jebra", 25 00:00:59,738 --> 00:01:02,906 nomo, kiun oni povas traduki kiel 26 00:01:02,906 --> 00:01:06,605 "sistemo por akordigi malsamajn partojn". 27 00:01:06,605 --> 00:01:10,655 Al-jebr fariĝis en nia lingvo Algebro. 28 00:01:10,655 --> 00:01:12,822 Estas unu ekzemplo inter multaj. 29 00:01:12,822 --> 00:01:16,788 La arabaj tekstoj, kiuj enhavis tiun matematikan saĝecon 30 00:01:16,788 --> 00:01:18,571 finfine atingis Eŭropon -- 31 00:01:18,571 --> 00:01:19,857 tio estas, Hispanujon -- 32 00:01:19,857 --> 00:01:22,322 dum la 11a kaj 12a jarcentoj. 33 00:01:22,322 --> 00:01:23,472 Alveninte, 34 00:01:23,472 --> 00:01:25,355 ili estigis grandan bezonon 35 00:01:25,355 --> 00:01:27,089 traduki tiun sciaron 36 00:01:27,089 --> 00:01:28,738 en eŭropan lingvon. 37 00:01:28,738 --> 00:01:30,756 Bedaŭrinde, la entrepreno malfacilis. 38 00:01:30,756 --> 00:01:32,473 Unue, 39 00:01:32,473 --> 00:01:35,106 kelkaj sonoj de la araba 40 00:01:35,106 --> 00:01:38,105 estas neprononceblaj de eŭropaj buŝoj 41 00:01:38,105 --> 00:01:40,372 sen longa ekzercado. 42 00:01:40,372 --> 00:01:42,106 Kredu min prie. 43 00:01:42,106 --> 00:01:44,323 Due, tiuj sonoj mem 44 00:01:44,323 --> 00:01:46,237 plej ofte ne estas prezenteblaj 45 00:01:46,237 --> 00:01:49,825 per la literoj uzataj en eŭropaj lingvoj. 46 00:01:49,825 --> 00:01:51,639 Jen unu el la netranslitereblaĵoj. 47 00:01:51,639 --> 00:01:53,523 La litero SHeen, 48 00:01:53,523 --> 00:01:57,122 kiu respondas al nia "Ŝ". 49 00:01:57,122 --> 00:01:59,724 Ĝi estas la unua litero 50 00:01:59,724 --> 00:02:02,156 de la vorto "shalan", 51 00:02:02,156 --> 00:02:03,950 kiu signifas "io" 52 00:02:03,950 --> 00:02:05,798 ĝuste kiel nia tabelvorto -- 53 00:02:05,798 --> 00:02:09,084 iu nedefinita aĵo. 54 00:02:09,084 --> 00:02:10,249 En la araba, 55 00:02:10,249 --> 00:02:11,450 eblas igi ĝin difina 56 00:02:11,450 --> 00:02:13,598 aldonante la difinan artikolon "al". 57 00:02:13,598 --> 00:02:16,200 Tiel, jen "al-shalan" -- 58 00:02:16,200 --> 00:02:17,850 la nekonitaĵo. 59 00:02:17,850 --> 00:02:21,153 En la fruaj matematikoj, oni vidas ĝin ofte, 60 00:02:21,153 --> 00:02:28,353 kiel en tiu ĉi 10-jarcenta derivo de pruvoj. 61 00:02:28,353 --> 00:02:30,863 La problemo de la mezepokaj hispanaj kleruloj, 62 00:02:30,863 --> 00:02:33,431 kiujn oni taskigis traduki 63 00:02:33,431 --> 00:02:37,913 estas ke la litero "SHeen" kaj la vorto "shalan" 64 00:02:37,913 --> 00:02:39,863 ne translitereblas en la hispana, 65 00:02:39,863 --> 00:02:42,449 ĉar la lingvo ne havas tiun "ŝ", 66 00:02:42,449 --> 00:02:43,746 tiun ŝ-sonon. 67 00:02:43,746 --> 00:02:45,328 Laŭ konvencio tiama, 68 00:02:45,328 --> 00:02:46,994 oni perregule anstataŭigis ĝin 69 00:02:46,994 --> 00:02:51,212 per la k-sono 70 00:02:51,212 --> 00:02:52,960 de la helena lingvo, 71 00:02:52,960 --> 00:02:55,641 sub la formo de la litero Kai. 72 00:02:55,641 --> 00:02:58,360 Poste, kiam oni tradukis tiun tekstaron 73 00:02:58,360 --> 00:03:00,708 en la komunan eŭropan lingvon, 74 00:03:00,708 --> 00:03:02,758 tiam, la latina, 75 00:03:02,758 --> 00:03:04,791 oni simple anstataŭigis la literon Kai 76 00:03:04,791 --> 00:03:07,141 per la latina X. 77 00:03:07,141 --> 00:03:08,410 Kaj kiam tio okazis, 78 00:03:08,410 --> 00:03:10,875 kiam tiu dokumentaro estis latinigita, 79 00:03:10,875 --> 00:03:14,458 ĝi fariĝis bazo por matematikaj lernolibroj 80 00:03:14,458 --> 00:03:16,541 por preskaŭ 600 jarojn. 81 00:03:16,541 --> 00:03:18,559 Kaj nun, ni havas la respondon al la demando: 82 00:03:18,559 --> 00:03:21,340 Kial X reprezentas la nekonaton? 83 00:03:21,340 --> 00:03:23,163 X reprezentas la nekonaton 84 00:03:23,163 --> 00:03:26,945 ĉar la Hispanoj ne kapablas prononci la "Ŝ"-n, 85 00:03:26,945 --> 00:03:29,329 (Ridoj) 86 00:03:29,329 --> 00:03:31,646 kaj mi pensis, ke tio interesus vin. 87 00:03:31,646 --> 00:03:34,763 (Aplaŭdoj)