Paroli la araban estas ne "uncool"!
-
0:01 - 0:03Bonan tagon!
-
0:03 - 0:06Ĉu vi estas maldormaj?
-
0:07 - 0:09Oni forprenis mian nometikedon,
sed jen demando por vi: -
0:09 - 0:12Ĉu iu, ĉi tie, skribis sian nomon
en la araba? -
0:12 - 0:17Ĉu iu? Neniu?
Bone, ne gravas. -
0:18 - 0:21Iam, antaŭ nelonge,
-
0:22 - 0:26kune kun amiko, mi volis mendi manĝaĵon
en iu restoracio. -
0:26 - 0:30Al la kelnero mi diris:
-
0:30 - 0:33"Ĉu vi havas menuon?"
uzante la araban vorton. -
0:34 - 0:37Li rigardis min strange,
kvazaŭ li misaŭdis. -
0:38 - 0:40Li respondis: "Sorry?"
-
0:40 - 0:44Mi repetis arabe:
"La menuon, mi petas." -
0:44 - 0:47Li rebatis:
"Ĉu vi ne scias kiel ĝi nomiĝas?" -
0:48 - 0:49"Ja scias mi."
-
0:49 - 0:53Li diris: "Ne! ĝi nomiĝas "menu" (angle),
aŭ "menu" (france)." -
0:53 - 0:55Ĉu bonas mia franca prononco?
-
0:55 - 0:57"Venu, venu, servu tiun ĉi!"
li fine diris. -
0:57 - 1:01Li ŝajnis naŭzita parolante al mi,
kvazaŭ li estis pensanta: -
1:01 - 1:05"Eĉ se ŝi estus la tutlasta ino sur la Tero,
mi ŝin senhesite ignorus!" -
1:05 - 1:08Kion signifas
diri "menuon" en la araba? -
1:08 - 1:16Tiu vorto igis junan Libanulon
taksi samlandaninon neprogresema -
1:16 - 1:18kaj nescia.
-
1:19 - 1:24Kiel ŝi povas paroli tiele?
-
1:24 - 1:27Tiumomente, mi komencis pripensi.
-
1:27 - 1:28Tio kolerigis min,
-
1:28 - 1:29sendube vundis min!
-
1:29 - 1:32Ĉu oni malpermesas min paroli
mian propran lingvon en mia hejmlando? -
1:32 - 1:34Kie povus okazi tielaĵo?
-
1:34 - 1:38Kiel ĝi povis estiĝi?
-
1:38 - 1:42Nu, pri tiu punkto,
estas multaj homoj kiel mi, -
1:42 - 1:45kiuj dum siaj vivoj atingas fazon,
en kiu ili pretas nevolonte forlasi -
1:45 - 1:47ĉion, kio devenas de la pasinteco,
-
1:47 - 1:50nur por ke ili povas diri sin modernaj
-
1:50 - 1:52kaj civilizitaj.
-
1:52 - 1:55Ĉu mi devus forgesi mian kulturon, pensojn,
-
1:55 - 1:59intelekton kaj ĉiujn memoraĵojn?
-
2:00 - 2:03Niaj infanmemoraĵoj estas eble
la plej bonaj, kiujn ni havas pri la milito! -
2:03 - 2:08Ĉu mi devus forgesi ĉion,
kion mi lernis en la araba, nur por konformiĝi? -
2:08 - 2:12Por esti unu el ili?
-
2:12 - 2:14Ĉu logike?
-
2:14 - 2:18Malgraŭ ĉio,
mi strebis kompreni lin. -
2:18 - 2:24Mi ne volis juĝi lin tiel kruele,
kiel li juĝis min. -
2:24 - 2:28La araba lingvo
ne sufiĉas por la bezonoj hodiaŭaj. -
2:28 - 2:30Ne estas lingvo por scienco,
-
2:30 - 2:31esplorado, ne estas
-
2:31 - 2:33lingvo kutima en universitatoj,
-
2:33 - 2:35lingvo kutima en la laborejo,
-
2:36 - 2:42lingvo, kiun ni uzus por
esplorprojekto progresema, -
2:42 - 2:45kaj tute ne lingvo
uzita en flughaveno. -
2:45 - 2:47Se ni uzus ĝin tie,
oni tuj pripalpserĉus nin. -
2:49 - 2:52Kie ĝi estas uzebla, tiam?
Jen demando por ni ĉiuj! -
2:52 - 2:56Nu, vi volas, ke ni uzu la araban...
Sed kie do? -
2:57 - 2:59Jen unu realo nia.
-
2:59 - 3:04Sed estas alia realo, pli grava,
kiun ni devus pripensi. -
3:05 - 3:08La araba estas nia patrolingvo.
-
3:08 - 3:14Laŭ esploroj, la estreco de fremdaj lingvoj postulas estrecon de la patrolingvo.
-
3:14 - 3:17Estreco de la patrolingvo estas antaŭkondiĉo
por kreiva esprimeco en aliaj lingvoj. -
3:18 - 3:24Kiel?
-
3:25 - 3:26Ĝibran Ĥalil Ĝibran.
-
3:26 - 3:28Kiam li komencis verkadi,
li uzis la araban. -
3:28 - 3:32Liaj ideoj, lia imagpovo, lia filosofio
-
3:33 - 3:39devenis tute de tiu knabeto
el la vilaĝo -
3:39 - 3:43kie li kreskis,
flarante specifajn odorojn, -
3:43 - 3:45aŭdante specifajn voĉojn,
-
3:45 - 3:46kaj pensante specifajn pensojn.
-
3:46 - 3:48Do kiam li komencis verki angle
li jam havis solidan fundamenton. -
3:48 - 3:53Eĉ angle,
-
3:53 - 3:55kiam oni legas lin angle,
oni retrovas la samajn odorojn, -
3:55 - 3:59la samajn sentojn.
-
3:59 - 4:01Eblas imagi lin
verkante en la angla, -
4:01 - 4:05tiun saman knabeton
el iu Libana monta vilaĝo. -
4:05 - 4:10Jen do ekzemplo neniel pridisputinda.
-
4:11 - 4:17Due, oni ofte diras,
ke por mortigi nacion, -
4:17 - 4:22la nura maniero,
-
4:22 - 4:25estas mortigi ĝian lingvon.
-
4:25 - 4:26Tiun fakton disvolvigitaj socioj
tute prikonscias. -
4:27 - 4:32Germanoj, Francoj, Japanoj, Ĉinoj,
ĉiuj estas konsciaj pri tio. -
4:32 - 4:39Jen kial ili perleĝe
protektas siajn lingvojn. -
4:39 - 4:43Ili faras ilin sakraĵoj.
-
4:43 - 4:45Jen kial ili uzas ilin ĉiumaniere,
kaj multpagas por disvolvigi ilin. -
4:45 - 4:51Ĉu ni estas pli astutaj ol ili?
-
4:51 - 4:54Kompreneble,
-
4:54 - 4:55ni ne estas parto de la plej modernaj landoj,
-
4:55 - 4:57tia aŭdaca pensmaniero
ankoraŭ ne trafis nin, -
4:57 - 4:59sed ni devus strebi
samniveliĝi kun ili. -
4:59 - 5:02Landoj, kiuj antaŭe estis je nia nivelo,
sed firmdecidis disvolviĝi, -
5:03 - 5:07faras esplorojn,
-
5:08 - 5:09kaj sukcesas samniveliĝi,
-
5:09 - 5:11landoj kiel Turkio, Malajzio k.a.,
-
5:11 - 5:14kunportas siajn lingvojn
dum ili supreniras la progresmonton, -
5:14 - 5:18kaj protektas ilin kvazaŭ diamantoj,
-
5:18 - 5:21kaj vartas ilin.
-
5:21 - 5:23Ĉar se vi aĉetas aĵon
el Turkio aŭ aliloke -
5:23 - 5:27kaj la etiketo estas ne en la turka,
-
5:27 - 5:29nacia varo ĝi ne estas.
-
5:30 - 5:32Ĝi ne estis farita en la lando mem.
-
5:32 - 5:35La aĉetinto estas ne plu faranto,
-
5:35 - 5:38li nur aĉetas, kiel ni,
plejofte. -
5:38 - 5:43Do por esti novigantoj kaj produktantoj,
ili nepre protektis siajn lingvojn. -
5:43 - 5:49Se mi diras: "Libereco, memregadeco,
sendependeco" en la araba, -
5:51 - 5:56pri kio mi memorigas vin?
-
5:56 - 5:59Ĝi neniel eĥas ĉe vi, ĉu?
-
6:01 - 6:02Ne gravas, kiu diris la vortojn
nek kiel aŭ kial. -
6:03 - 6:07Lingvoj ne utilas nur por konversacii,
ne estas nur elbuŝigitaj vortoj. -
6:08 - 6:14Ili korespondas al specifaj periodoj
el niaj vivoj, -
6:14 - 6:18kaj al terminaroj
ligitaj al niaj emocioj. -
6:19 - 6:24Kiam oni diras:
"Libereco, memregadeco, sendependeco" -
6:24 - 6:26ĉiu el vi bildigas ion specifan
en via menso, -
6:26 - 6:30specifajn emociojn
-
6:30 - 6:32pri specifa tago
en specifa historiperiodo. -
6:32 - 6:35Lingvoj estas ne unu, du
aŭ tri vortoj aŭ literoj kunigitaj. -
6:35 - 6:38Estas interna ideo, kiu rilatas
al nia maniero pensi, -
6:39 - 6:41kaj vidi la aliajn.
-
6:41 - 6:47Kio estas nia intelekto?
-
6:47 - 6:49Kiel scii, ĉu la alia
ja komprenas vin? -
6:49 - 6:51Se mi dirus: "Freedom, sovereignty,
independence", -
6:52 - 6:59aŭ se via filo alparolus vin kaj dirus:
-
7:00 - 7:02"Paĉjo, ĉu vi travivis la periodon,
kiam uziĝis la slogano "Freedom"? -
7:02 - 7:07Kion vi sentus?
-
7:07 - 7:09Se problemon vi ne vidas,
-
7:10 - 7:13mi tuj eliru la scenejon,
ĉar mi parolas vane. -
7:14 - 7:17Esprimoj tiaj memorigas nin pri specifaj ideoj.
-
7:17 - 7:23Francparolanta amikino mia
edzigis Francon. -
7:23 - 7:29Iam, mi demandis al ŝi, kiel iras ŝian geedziĝon.
-
7:29 - 7:32"Ĉio glatas", diris ŝi,
-
7:32 - 7:34"sed iam mi pasigis tutan nokton
provante traduki -
7:34 - 7:38la sencon de 'toqborni' en la francan".
-
7:38 - 7:41(Ridoj)
-
7:41 - 7:42(Aplaŭdoj)
-
7:42 - 7:45La malfeliĉulino faris la eraron diri
"toqborni" al li, -
7:50 - 7:53kaj devis pasigi tutan nokton
klarigi la esprimon. -
7:53 - 7:56Li estis ege konsternigita...
Kia krueleco! -
7:56 - 8:00Ĉu ŝi volas sinmortigi?
-
8:00 - 8:02"Enterigu min"?
-
8:02 - 8:05Estas nur unu el multaj ekzemploj.
-
8:05 - 8:08Ni kune konstatis, ke ŝi ne povas diri
tiun esprimon al sia edzo, -
8:08 - 8:11ĉar ĝi estas nekomprenebla de li,
-
8:11 - 8:13kaj prave;
lia pensmaniero malsamas. -
8:13 - 8:16Ŝi ankaŭ rakontis:
"Fajruz ni aŭskultas kune, -
8:17 - 8:20kaj iun vesperon,
mi provis traduki por li, -
8:20 - 8:25por ke li sentu tion, kion mi sentas
aŭsukultante al Fajruz". -
8:25 - 8:28La kompatindulino provis francigi:
-
8:28 - 8:30"El ili mi etendis la manojn
kaj ŝtelis vin --" -
8:31 - 8:35(Ridoj)
-
8:35 - 8:36Kaj jen la stumbligaĵo:
-
8:36 - 8:37"Sed vi apartenas al ili,
kaj mi reprenis la manojn kaj lasis vin". -
8:37 - 8:42Traduku tion por mi.
-
8:42 - 8:43(Ridoj)
-
8:43 - 8:44Traduku tion por mi.
-
8:44 - 8:52(Aplaŭdoj)
-
8:52 - 8:56Do, kion ni faris
por protekti la araban? -
8:56 - 8:59Ni faris tiun problemon
socia zorgado, -
8:59 - 9:02kaj starigis kampanjon por protekti la araban.
-
9:02 - 9:06Malgraŭ ke multaj diris:
"Kiucele havigi al vi penon tian? -
9:06 - 9:09Forgesu pri tio kaj amuziĝu".
-
9:09 - 9:10Nenia problemo!
-
9:10 - 9:14La kampanjo por protekti la araban
uzis sloganon, kiu diris: -
9:14 - 9:16"Mi alparolas vin oriente,
sed vi respondas okcidente". -
9:17 - 9:24Ni ne diris:
"Ne! Ni rifuzas tion aŭ tion ĉi". -
9:24 - 9:29Ni elektis alian stilon,
por ke oni komprenu nin. -
9:29 - 9:33Kaj kiam oni parolas al mi tiel,
mi malŝatas la araban. -
9:33 - 9:34Ni diras --
-
9:34 - 9:37(Aplaŭdoj)
-
9:37 - 9:40Ni volas ŝanĝi nian realon,
-
9:40 - 9:44kaj konvinki per maniero konforma
al niaj revoj, niaj aspiroj kaj nia ĉiutaga vivo. -
9:45 - 9:50Per maniero, kiu similas al ni
kaj pensas kiel ni. -
9:50 - 9:53Tiukiale, "Mi alparolas vin oriente,
sed vi respondas okcidente" -
9:53 - 9:54estis ja trafe.
-
9:54 - 9:58Io plej facila,
tamen kreiva kaj persvadiva. -
9:59 - 10:02Poste,
ni starigis alian kampanjon -
10:02 - 10:06per leteroj sternitaj surteren.
-
10:06 - 10:08Vi vidas ekzemplon ekstere,
-
10:08 - 10:13iun leteron kadritan
de nigra kaj flava glubendo, -
10:13 - 10:16kiu diras: "Ne mortigu vian lingvon!"
-
10:16 - 10:19Kial? Serioze, ne mortigu vian lingvon.
-
10:19 - 10:22Ni devus ja ne mortigi nian lingvon.
-
10:22 - 10:27Se ni mortigus ĝin,
neprus trovi identecon. -
10:27 - 10:29Neprus trovi ekzistadon.
-
10:29 - 10:32Ni devus reveni al la komenco.
-
10:32 - 10:38Tio transas nur maltrafi nian ŝancon
esti modernaj kaj civilizitaj. -
10:39 - 10:45Poste, ni publikigis fotojn
de gejunuloj portantaj arabajn literojn. -
10:46 - 10:48Fotoj de "cool" genujuloj.
-
10:48 - 10:50Ja "cool" ni estas!
-
10:51 - 10:55Kaj al ĉiuj, kiuj diros:
"Ha! Vi ĵus uzis anglan vorton!" -
10:55 - 10:59Mi respondos,
"Ne! Mi alproprigas al mi la vorton 'cool'". -
10:59 - 11:03Obĵetu kion ajn vi volas,
sed donu al mi vorton pli bonan, -
11:03 - 11:06kiu pli bone rilatas al la mondo.
-
11:06 - 11:08Mi ne ĉesos diri "Internet"
-
11:08 - 11:10Mi ne diros:
"Mi iras en la Tut-Tera Teksaĵo" -
11:10 - 11:12(Ridoj)
-
11:12 - 11:15Ne rilatas al ni!
Ni ne mensogu al ni mem. -
11:16 - 11:19Sed por atingi tiun punkton,
ni devas esti konvinkitaj, -
11:20 - 11:22ke ni ne permesu
al iu pli granda, aŭ al iu -
11:22 - 11:25kiu pensas rajti estri nin
lingvo-rilate, -
11:25 - 11:31kontroli nin, aŭ igi nin pensi kaj senti
kion ajn li volas. -
11:32 - 11:35Kreivo estas neceso.
-
11:36 - 11:38Se ni ne povas atingi la foran spacon
aŭ fari raketon, ktp, -
11:38 - 11:40ni estu kreivaj.
-
11:40 - 11:44Tiun momenton mem, ĉiu el vi
estas kreiva projekto. -
11:44 - 11:46La kreivo de via patrolingvo
estas la vojo. -
11:47 - 11:50Ni eku je tiu momento.
-
11:51 - 11:53Ni verku romanon
aŭ faru mallongan kinaĵon. -
11:53 - 11:56Simpla romano tutmondigus nin denove.
-
11:56 - 12:00Ĝi denove unuarangigus la araban.
-
12:00 - 12:04Ne pravas, ke ne estas solvo;
solvo estas ja! -
12:04 - 12:08Sed tion ni devas scii, konvinkiĝi ke solvo ekzistas,
-
12:08 - 12:11ke estas nia devo
esti parto de tiu solvo. -
12:12 - 12:15Konklude, kion vi povas fari hodiaŭ?
-
12:15 - 12:18Nu, pepadoj... Kiu ĉi tie pepadas?
-
12:20 - 12:25Mi petas... petegas vin,
kvankam mia tempo estas preskaŭ finita, -
12:25 - 12:30en la araba, la angla, la franca aŭ la ĉina.
-
12:31 - 12:36Sed ne skribu en la araba
per latinaj literoj miksitaj kun numeroj! -
12:36 - 12:40(Aplaŭdoj)
-
12:40 - 12:44Kia katastrofo!
Tio estas ne lingvo. -
12:44 - 12:47Estas la virtuala lingvo
de virtuala mondo. -
12:48 - 12:50Ne facilas reveni
el tia mondo kaj disvolviĝi. -
12:51 - 12:53Jen la unua afero farebla.
-
12:53 - 12:55Due, multaj aliaj faroj
entrepreneblas. -
12:55 - 12:58Ni estas ĉi tie hodiaŭ
ne por konvinki unujn la aliajn. -
12:58 - 13:01Ni volas priatentigi la neceson
protekti nian lingvon. -
13:01 - 13:04Nun, jen sekreto.
-
13:05 - 13:10Bebo rekonas sian patron unue
-
13:10 - 13:13per lia lingvo.
-
13:13 - 13:18Kiam naskiĝos mian filinon, mi diros al ŝi:
"Jen via patro, kara". -
13:18 - 13:22Mi ne diros:
"This is your dad, honey". -
13:23 - 13:26Ĉe la supermerkato,
mi promesis al mia filino Noor, -
13:26 - 13:28ke se iam ŝi diras:
"Dankon" en la araba, -
13:28 - 13:33Mi ne respondos: "Dis: 'Merci, Maman'",
esperante, ke neniu aŭdis ŝin. -
13:33 - 13:36(Aplaŭdoj)
-
13:44 - 13:49Ni forigu tiun kulturan malestimon.
-
13:49 - 13:52(Aplaŭdoj)
- Title:
- Paroli la araban estas ne "uncool"!
- Speaker:
- Suzanne Talhouk
- Description:
-
En tiu ĉi prelego, Suzanne Talhouk postulas iniciativojn por revigligi la araban, per ĝi modernigo kaj ĝia kreiva uzado.
- Video Language:
- Arabic
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 14:12
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for من قال بأن الحديث بالعربية ينزع عنا صفة "الكوول" |