WEBVTT 00:00:01.295 --> 00:00:02.921 Bonan tagon! 00:00:03.340 --> 00:00:05.889 Ĉu vi estas maldormaj? 00:00:06.679 --> 00:00:08.983 Oni forprenis mian nometikedon, sed jen demando por vi: 00:00:09.183 --> 00:00:11.773 Ĉu iu, ĉi tie, skribis sian nomon en la araba? 00:00:11.900 --> 00:00:17.294 Ĉu iu? Neniu? Bone, ne gravas. 00:00:17.529 --> 00:00:21.492 Iam, antaŭ nelonge, 00:00:21.632 --> 00:00:26.014 kune kun amiko, mi volis mendi manĝaĵon en iu restoracio. 00:00:26.477 --> 00:00:29.997 Al la kelnero mi diris: 00:00:30.087 --> 00:00:32.959 "Ĉu vi havas menuon?" uzante la araban vorton. 00:00:33.683 --> 00:00:37.443 Li rigardis min strange, kvazaŭ li misaŭdis. 00:00:37.633 --> 00:00:39.706 Li respondis: "Sorry?" 00:00:40.132 --> 00:00:43.550 Mi repetis arabe: "La menuon, mi petas." 00:00:44.110 --> 00:00:47.403 Li rebatis: "Ĉu vi ne scias kiel ĝi nomiĝas?" 00:00:47.714 --> 00:00:49.008 "Ja scias mi." 00:00:49.133 --> 00:00:52.618 Li diris: "Ne! ĝi nomiĝas "menu" (angle), aŭ "menu" (france)." 00:00:52.688 --> 00:00:54.613 Ĉu bonas mia franca prononco? 00:00:54.663 --> 00:00:57.053 "Venu, venu, servu tiun ĉi!" li fine diris. 00:00:57.123 --> 00:01:01.358 Li ŝajnis naŭzita parolante al mi, kvazaŭ li estis pensanta: 00:01:01.458 --> 00:01:05.400 "Eĉ se ŝi estus la tutlasta ino sur la Tero, mi ŝin senhesite ignorus!" 00:01:05.450 --> 00:01:07.507 Kion signifas diri "menuon" en la araba? 00:01:07.578 --> 00:01:15.583 Tiu vorto igis junan Libanulon taksi samlandaninon neprogresema 00:01:16.323 --> 00:01:18.350 kaj nescia. 00:01:18.820 --> 00:01:23.996 Kiel ŝi povas paroli tiele? 00:01:24.346 --> 00:01:27.031 Tiumomente, mi komencis pripensi. 00:01:27.059 --> 00:01:28.107 Tio kolerigis min, 00:01:28.152 --> 00:01:29.236 sendube vundis min! 00:01:29.326 --> 00:01:32.391 Ĉu oni malpermesas min paroli mian propran lingvon en mia hejmlando? 00:01:32.441 --> 00:01:34.312 Kie povus okazi tielaĵo? 00:01:34.392 --> 00:01:37.672 Kiel ĝi povis estiĝi? 00:01:37.732 --> 00:01:41.504 Nu, pri tiu punkto, estas multaj homoj kiel mi, 00:01:41.674 --> 00:01:45.082 kiuj dum siaj vivoj atingas fazon, en kiu ili pretas nevolonte forlasi 00:01:45.132 --> 00:01:47.420 ĉion, kio devenas de la pasinteco, 00:01:47.420 --> 00:01:49.559 nur por ke ili povas diri sin modernaj 00:01:49.699 --> 00:01:51.840 kaj civilizitaj. 00:01:51.920 --> 00:01:54.745 Ĉu mi devus forgesi mian kulturon, pensojn, 00:01:54.835 --> 00:01:59.440 intelekton kaj ĉiujn memoraĵojn? 00:01:59.690 --> 00:02:02.995 Niaj infanmemoraĵoj estas eble la plej bonaj, kiujn ni havas pri la milito! 00:02:03.118 --> 00:02:08.303 Ĉu mi devus forgesi ĉion, kion mi lernis en la araba, nur por konformiĝi? 00:02:08.423 --> 00:02:11.588 Por esti unu el ili? 00:02:11.878 --> 00:02:14.022 Ĉu logike? 00:02:14.132 --> 00:02:17.690 Malgraŭ ĉio, mi strebis kompreni lin. 00:02:17.780 --> 00:02:23.946 Mi ne volis juĝi lin tiel kruele, kiel li juĝis min. 00:02:23.946 --> 00:02:27.712 La araba lingvo ne sufiĉas por la bezonoj hodiaŭaj. 00:02:27.902 --> 00:02:29.694 Ne estas lingvo por scienco, 00:02:29.764 --> 00:02:31.215 esplorado, ne estas 00:02:31.275 --> 00:02:33.234 lingvo kutima en universitatoj, 00:02:33.294 --> 00:02:35.374 lingvo kutima en la laborejo, 00:02:35.694 --> 00:02:41.798 lingvo, kiun ni uzus por esplorprojekto progresema, 00:02:41.888 --> 00:02:44.555 kaj tute ne lingvo uzita en flughaveno. 00:02:44.555 --> 00:02:47.360 Se ni uzus ĝin tie, oni tuj pripalpserĉus nin. 00:02:48.780 --> 00:02:52.328 Kie ĝi estas uzebla, tiam? Jen demando por ni ĉiuj! 00:02:52.408 --> 00:02:55.980 Nu, vi volas, ke ni uzu la araban... Sed kie do? 00:02:56.660 --> 00:02:59.130 Jen unu realo nia. 00:02:59.240 --> 00:03:04.488 Sed estas alia realo, pli grava, kiun ni devus pripensi. 00:03:04.878 --> 00:03:07.807 La araba estas nia patrolingvo. 00:03:07.867 --> 00:03:13.692 Laŭ esploroj, la estreco de fremdaj lingvoj postulas estrecon de la patrolingvo. 00:03:13.718 --> 00:03:17.214 Estreco de la patrolingvo estas antaŭkondiĉo por kreiva esprimeco en aliaj lingvoj. 00:03:17.679 --> 00:03:24.344 Kiel? 00:03:24.514 --> 00:03:25.819 Ĝibran Ĥalil Ĝibran. 00:03:26.199 --> 00:03:27.899 Kiam li komencis verkadi, li uzis la araban. 00:03:28.489 --> 00:03:32.390 Liaj ideoj, lia imagpovo, lia filosofio 00:03:32.540 --> 00:03:38.872 devenis tute de tiu knabeto el la vilaĝo 00:03:39.122 --> 00:03:42.589 kie li kreskis, flarante specifajn odorojn, 00:03:42.869 --> 00:03:44.980 aŭdante specifajn voĉojn, 00:03:45.150 --> 00:03:46.361 kaj pensante specifajn pensojn. 00:03:46.421 --> 00:03:47.986 Do kiam li komencis verki angle li jam havis solidan fundamenton. 00:03:48.206 --> 00:03:52.787 Eĉ angle, 00:03:52.917 --> 00:03:55.185 kiam oni legas lin angle, oni retrovas la samajn odorojn, 00:03:55.265 --> 00:03:58.976 la samajn sentojn. 00:03:59.157 --> 00:04:00.871 Eblas imagi lin verkante en la angla, 00:04:01.147 --> 00:04:04.733 tiun saman knabeton el iu Libana monta vilaĝo. 00:04:04.813 --> 00:04:10.077 Jen do ekzemplo neniel pridisputinda. 00:04:10.730 --> 00:04:17.091 Due, oni ofte diras, ke por mortigi nacion, 00:04:17.401 --> 00:04:21.981 la nura maniero, 00:04:22.060 --> 00:04:24.841 estas mortigi ĝian lingvon. 00:04:25.006 --> 00:04:26.465 Tiun fakton disvolvigitaj socioj tute prikonscias. 00:04:26.875 --> 00:04:31.995 Germanoj, Francoj, Japanoj, Ĉinoj, ĉiuj estas konsciaj pri tio. 00:04:32.352 --> 00:04:38.666 Jen kial ili perleĝe protektas siajn lingvojn. 00:04:38.876 --> 00:04:42.712 Ili faras ilin sakraĵoj. 00:04:42.842 --> 00:04:45.243 Jen kial ili uzas ilin ĉiumaniere, kaj multpagas por disvolvigi ilin. 00:04:45.323 --> 00:04:50.830 Ĉu ni estas pli astutaj ol ili? 00:04:51.340 --> 00:04:53.706 Kompreneble, 00:04:54.116 --> 00:04:55.116 ni ne estas parto de la plej modernaj landoj, 00:04:55.122 --> 00:04:56.949 tia aŭdaca pensmaniero ankoraŭ ne trafis nin, 00:04:56.949 --> 00:04:59.167 sed ni devus strebi samniveliĝi kun ili. 00:04:59.257 --> 00:05:01.901 Landoj, kiuj antaŭe estis je nia nivelo, sed firmdecidis disvolviĝi, 00:05:03.181 --> 00:05:07.224 faras esplorojn, 00:05:07.514 --> 00:05:08.950 kaj sukcesas samniveliĝi, 00:05:09.100 --> 00:05:10.933 landoj kiel Turkio, Malajzio k.a., 00:05:10.994 --> 00:05:13.773 kunportas siajn lingvojn dum ili supreniras la progresmonton, 00:05:13.933 --> 00:05:17.604 kaj protektas ilin kvazaŭ diamantoj, 00:05:17.724 --> 00:05:21.011 kaj vartas ilin. 00:05:21.131 --> 00:05:22.640 Ĉar se vi aĉetas aĵon el Turkio aŭ aliloke 00:05:22.690 --> 00:05:26.940 kaj la etiketo estas ne en la turka, 00:05:27.030 --> 00:05:29.106 nacia varo ĝi ne estas. 00:05:29.616 --> 00:05:32.065 Ĝi ne estis farita en la lando mem. 00:05:32.195 --> 00:05:34.778 La aĉetinto estas ne plu faranto, 00:05:35.168 --> 00:05:37.640 li nur aĉetas, kiel ni, plejofte. 00:05:37.800 --> 00:05:43.153 Do por esti novigantoj kaj produktantoj, ili nepre protektis siajn lingvojn. 00:05:43.463 --> 00:05:49.334 Se mi diras: "Libereco, memregadeco, sendependeco" en la araba, 00:05:51.187 --> 00:05:55.521 pri kio mi memorigas vin? 00:05:56.101 --> 00:05:58.555 Ĝi neniel eĥas ĉe vi, ĉu? 00:06:00.625 --> 00:06:02.241 Ne gravas, kiu diris la vortojn nek kiel aŭ kial. 00:06:02.819 --> 00:06:06.520 Lingvoj ne utilas nur por konversacii, ne estas nur elbuŝigitaj vortoj. 00:06:07.580 --> 00:06:13.658 Ili korespondas al specifaj periodoj el niaj vivoj, 00:06:13.798 --> 00:06:18.500 kaj al terminaroj ligitaj al niaj emocioj. 00:06:18.690 --> 00:06:23.723 Kiam oni diras: "Libereco, memregadeco, sendependeco" 00:06:23.723 --> 00:06:26.155 ĉiu el vi bildigas ion specifan en via menso, 00:06:26.155 --> 00:06:29.565 specifajn emociojn 00:06:29.778 --> 00:06:32.374 pri specifa tago en specifa historiperiodo. 00:06:32.444 --> 00:06:35.001 Lingvoj estas ne unu, du aŭ tri vortoj aŭ literoj kunigitaj. 00:06:35.121 --> 00:06:38.425 Estas interna ideo, kiu rilatas al nia maniero pensi, 00:06:38.765 --> 00:06:41.339 kaj vidi la aliajn. 00:06:41.339 --> 00:06:47.003 Kio estas nia intelekto? 00:06:47.003 --> 00:06:48.707 Kiel scii, ĉu la alia ja komprenas vin? 00:06:48.977 --> 00:06:51.499 Se mi dirus: "Freedom, sovereignty, independence", 00:06:51.639 --> 00:06:59.368 aŭ se via filo alparolus vin kaj dirus: 00:07:00.164 --> 00:07:02.153 "Paĉjo, ĉu vi travivis la periodon, kiam uziĝis la slogano "Freedom"? 00:07:02.265 --> 00:07:06.851 Kion vi sentus? 00:07:06.971 --> 00:07:08.651 Se problemon vi ne vidas, 00:07:09.741 --> 00:07:13.465 mi tuj eliru la scenejon, ĉar mi parolas vane. 00:07:13.665 --> 00:07:17.144 Esprimoj tiaj memorigas nin pri specifaj ideoj. 00:07:17.334 --> 00:07:22.600 Francparolanta amikino mia edzigis Francon. 00:07:23.250 --> 00:07:28.586 Iam, mi demandis al ŝi, kiel iras ŝian geedziĝon. 00:07:28.946 --> 00:07:32.163 "Ĉio glatas", diris ŝi, 00:07:32.253 --> 00:07:33.789 "sed iam mi pasigis tutan nokton provante traduki 00:07:33.921 --> 00:07:38.370 la sencon de 'toqborni' en la francan". 00:07:38.370 --> 00:07:40.970 (Ridoj) 00:07:40.970 --> 00:07:42.359 (Aplaŭdoj) 00:07:42.385 --> 00:07:45.495 La malfeliĉulino faris la eraron diri "toqborni" al li, 00:07:50.013 --> 00:07:53.363 kaj devis pasigi tutan nokton klarigi la esprimon. 00:07:53.483 --> 00:07:56.335 Li estis ege konsternigita... Kia krueleco! 00:07:56.335 --> 00:07:59.863 Ĉu ŝi volas sinmortigi? 00:08:00.093 --> 00:08:01.779 "Enterigu min"? 00:08:02.369 --> 00:08:04.585 Estas nur unu el multaj ekzemploj. 00:08:05.085 --> 00:08:07.533 Ni kune konstatis, ke ŝi ne povas diri tiun esprimon al sia edzo, 00:08:07.623 --> 00:08:10.772 ĉar ĝi estas nekomprenebla de li, 00:08:10.772 --> 00:08:13.461 kaj prave; lia pensmaniero malsamas. 00:08:13.461 --> 00:08:16.382 Ŝi ankaŭ rakontis: "Fajruz ni aŭskultas kune, 00:08:16.862 --> 00:08:20.176 kaj iun vesperon, mi provis traduki por li, 00:08:20.446 --> 00:08:24.861 por ke li sentu tion, kion mi sentas aŭsukultante al Fajruz". 00:08:24.991 --> 00:08:28.250 La kompatindulino provis francigi: 00:08:28.310 --> 00:08:30.500 "El ili mi etendis la manojn kaj ŝtelis vin --" 00:08:30.590 --> 00:08:34.695 (Ridoj) 00:08:34.755 --> 00:08:35.830 Kaj jen la stumbligaĵo: 00:08:36.000 --> 00:08:37.405 "Sed vi apartenas al ili, kaj mi reprenis la manojn kaj lasis vin". 00:08:37.405 --> 00:08:41.500 Traduku tion por mi. 00:08:41.500 --> 00:08:42.616 (Ridoj) 00:08:42.765 --> 00:08:44.080 Traduku tion por mi. 00:08:44.140 --> 00:08:51.674 (Aplaŭdoj) 00:08:51.804 --> 00:08:55.849 Do, kion ni faris por protekti la araban? 00:08:56.129 --> 00:08:59.265 Ni faris tiun problemon socia zorgado, 00:08:59.495 --> 00:09:02.199 kaj starigis kampanjon por protekti la araban. 00:09:02.279 --> 00:09:05.594 Malgraŭ ke multaj diris: "Kiucele havigi al vi penon tian? 00:09:05.644 --> 00:09:08.677 Forgesu pri tio kaj amuziĝu". NOTE Paragraph 00:09:08.717 --> 00:09:10.254 Nenia problemo! 00:09:10.434 --> 00:09:13.527 La kampanjo por protekti la araban uzis sloganon, kiu diris: 00:09:13.527 --> 00:09:16.360 "Mi alparolas vin oriente, sed vi respondas okcidente". 00:09:16.620 --> 00:09:23.928 Ni ne diris: "Ne! Ni rifuzas tion aŭ tion ĉi". 00:09:24.188 --> 00:09:29.053 Ni elektis alian stilon, por ke oni komprenu nin. 00:09:29.203 --> 00:09:32.647 Kaj kiam oni parolas al mi tiel, mi malŝatas la araban. 00:09:32.947 --> 00:09:34.279 Ni diras -- 00:09:34.359 --> 00:09:37.181 (Aplaŭdoj) 00:09:37.271 --> 00:09:39.653 Ni volas ŝanĝi nian realon, 00:09:39.703 --> 00:09:44.385 kaj konvinki per maniero konforma al niaj revoj, niaj aspiroj kaj nia ĉiutaga vivo. 00:09:44.655 --> 00:09:49.950 Per maniero, kiu similas al ni kaj pensas kiel ni. 00:09:49.950 --> 00:09:52.823 Tiukiale, "Mi alparolas vin oriente, sed vi respondas okcidente" 00:09:52.823 --> 00:09:54.476 estis ja trafe. 00:09:54.476 --> 00:09:58.169 Io plej facila, tamen kreiva kaj persvadiva. 00:09:58.579 --> 00:10:01.677 Poste, ni starigis alian kampanjon 00:10:02.277 --> 00:10:05.685 per leteroj sternitaj surteren. 00:10:05.795 --> 00:10:08.104 Vi vidas ekzemplon ekstere, 00:10:08.284 --> 00:10:12.666 iun leteron kadritan de nigra kaj flava glubendo, 00:10:12.666 --> 00:10:15.508 kiu diras: "Ne mortigu vian lingvon!" 00:10:15.508 --> 00:10:19.122 Kial? Serioze, ne mortigu vian lingvon. 00:10:19.212 --> 00:10:22.126 Ni devus ja ne mortigi nian lingvon. 00:10:22.266 --> 00:10:27.304 Se ni mortigus ĝin, neprus trovi identecon. 00:10:27.424 --> 00:10:29.313 Neprus trovi ekzistadon. 00:10:29.383 --> 00:10:31.698 Ni devus reveni al la komenco. 00:10:31.768 --> 00:10:38.260 Tio transas nur maltrafi nian ŝancon esti modernaj kaj civilizitaj. 00:10:39.260 --> 00:10:45.200 Poste, ni publikigis fotojn de gejunuloj portantaj arabajn literojn. 00:10:45.620 --> 00:10:48.133 Fotoj de "cool" genujuloj. 00:10:48.263 --> 00:10:50.424 Ja "cool" ni estas! 00:10:50.904 --> 00:10:55.198 Kaj al ĉiuj, kiuj diros: "Ha! Vi ĵus uzis anglan vorton!" 00:10:55.278 --> 00:10:59.070 Mi respondos, "Ne! Mi alproprigas al mi la vorton 'cool'". 00:10:59.120 --> 00:11:02.865 Obĵetu kion ajn vi volas, sed donu al mi vorton pli bonan, 00:11:02.895 --> 00:11:05.531 kiu pli bone rilatas al la mondo. 00:11:05.591 --> 00:11:07.565 Mi ne ĉesos diri "Internet" 00:11:07.565 --> 00:11:10.389 Mi ne diros: "Mi iras en la Tut-Tera Teksaĵo" 00:11:10.399 --> 00:11:12.175 (Ridoj) 00:11:12.175 --> 00:11:15.446 Ne rilatas al ni! Ni ne mensogu al ni mem. 00:11:15.686 --> 00:11:19.355 Sed por atingi tiun punkton, ni devas esti konvinkitaj, 00:11:19.885 --> 00:11:22.020 ke ni ne permesu al iu pli granda, aŭ al iu 00:11:22.020 --> 00:11:25.356 kiu pensas rajti estri nin lingvo-rilate, 00:11:25.356 --> 00:11:30.815 kontroli nin, aŭ igi nin pensi kaj senti kion ajn li volas. 00:11:31.685 --> 00:11:35.443 Kreivo estas neceso. 00:11:35.653 --> 00:11:38.213 Se ni ne povas atingi la foran spacon aŭ fari raketon, ktp, 00:11:38.213 --> 00:11:40.113 ni estu kreivaj. 00:11:40.113 --> 00:11:43.880 Tiun momenton mem, ĉiu el vi estas kreiva projekto. 00:11:43.950 --> 00:11:46.468 La kreivo de via patrolingvo estas la vojo. 00:11:46.798 --> 00:11:50.244 Ni eku je tiu momento. 00:11:50.534 --> 00:11:52.536 Ni verku romanon aŭ faru mallongan kinaĵon. 00:11:52.596 --> 00:11:55.874 Simpla romano tutmondigus nin denove. 00:11:55.934 --> 00:11:59.700 Ĝi denove unuarangigus la araban. 00:12:00.380 --> 00:12:04.231 Ne pravas, ke ne estas solvo; solvo estas ja! 00:12:04.231 --> 00:12:08.230 Sed tion ni devas scii, konvinkiĝi ke solvo ekzistas, 00:12:08.230 --> 00:12:11.229 ke estas nia devo esti parto de tiu solvo. 00:12:11.929 --> 00:12:14.716 Konklude, kion vi povas fari hodiaŭ? 00:12:14.836 --> 00:12:18.000 Nu, pepadoj... Kiu ĉi tie pepadas? 00:12:20.060 --> 00:12:25.335 Mi petas... petegas vin, kvankam mia tempo estas preskaŭ finita, 00:12:25.430 --> 00:12:30.487 en la araba, la angla, la franca aŭ la ĉina. 00:12:30.577 --> 00:12:36.158 Sed ne skribu en la araba per latinaj literoj miksitaj kun numeroj! 00:12:36.298 --> 00:12:40.358 (Aplaŭdoj) 00:12:40.408 --> 00:12:43.556 Kia katastrofo! Tio estas ne lingvo. 00:12:43.866 --> 00:12:47.412 Estas la virtuala lingvo de virtuala mondo. 00:12:47.562 --> 00:12:50.244 Ne facilas reveni el tia mondo kaj disvolviĝi. 00:12:50.724 --> 00:12:52.806 Jen la unua afero farebla. 00:12:52.896 --> 00:12:55.499 Due, multaj aliaj faroj entrepreneblas. 00:12:55.499 --> 00:12:57.904 Ni estas ĉi tie hodiaŭ ne por konvinki unujn la aliajn. 00:12:57.904 --> 00:13:01.438 Ni volas priatentigi la neceson protekti nian lingvon. 00:13:01.438 --> 00:13:04.313 Nun, jen sekreto. 00:13:05.303 --> 00:13:10.490 Bebo rekonas sian patron unue 00:13:10.490 --> 00:13:12.557 per lia lingvo. 00:13:12.557 --> 00:13:17.716 Kiam naskiĝos mian filinon, mi diros al ŝi: "Jen via patro, kara". 00:13:17.796 --> 00:13:22.324 Mi ne diros: "This is your dad, honey". 00:13:22.585 --> 00:13:25.770 Ĉe la supermerkato, mi promesis al mia filino Noor, 00:13:25.770 --> 00:13:27.986 ke se iam ŝi diras: "Dankon" en la araba, 00:13:28.086 --> 00:13:32.753 Mi ne respondos: "Dis: 'Merci, Maman'", esperante, ke neniu aŭdis ŝin. 00:13:32.813 --> 00:13:35.900 (Aplaŭdoj) 00:13:43.980 --> 00:13:48.877 Ni forigu tiun kulturan malestimon. 00:13:49.297 --> 00:13:52.343 (Aplaŭdoj)