Bonan tagon!
Ĉu vi estas maldormaj?
Oni forprenis mian nometikedon,
sed jen demando por vi:
Ĉu iu, ĉi tie, skribis sian nomon
en la araba?
Ĉu iu? Neniu?
Bone, ne gravas.
Iam, antaŭ nelonge,
kune kun amiko, mi volis mendi manĝaĵon
en iu restoracio.
Al la kelnero mi diris:
"Ĉu vi havas menuon?"
uzante la araban vorton.
Li rigardis min strange,
kvazaŭ li misaŭdis.
Li respondis: "Sorry?"
Mi repetis arabe:
"La menuon, mi petas."
Li rebatis:
"Ĉu vi ne scias kiel ĝi nomiĝas?"
"Ja scias mi."
Li diris: "Ne! ĝi nomiĝas "menu" (angle),
aŭ "menu" (france)."
Ĉu bonas mia franca prononco?
"Venu, venu, servu tiun ĉi!"
li fine diris.
Li ŝajnis naŭzita parolante al mi,
kvazaŭ li estis pensanta:
"Eĉ se ŝi estus la tutlasta ino sur la Tero,
mi ŝin senhesite ignorus!"
Kion signifas
diri "menuon" en la araba?
Tiu vorto igis junan Libanulon
taksi samlandaninon neprogresema
kaj nescia.
Kiel ŝi povas paroli tiele?
Tiumomente, mi komencis pripensi.
Tio kolerigis min,
sendube vundis min!
Ĉu oni malpermesas min paroli
mian propran lingvon en mia hejmlando?
Kie povus okazi tielaĵo?
Kiel ĝi povis estiĝi?
Nu, pri tiu punkto,
estas multaj homoj kiel mi,
kiuj dum siaj vivoj atingas fazon,
en kiu ili pretas nevolonte forlasi
ĉion, kio devenas de la pasinteco,
nur por ke ili povas diri sin modernaj
kaj civilizitaj.
Ĉu mi devus forgesi mian kulturon, pensojn,
intelekton kaj ĉiujn memoraĵojn?
Niaj infanmemoraĵoj estas eble
la plej bonaj, kiujn ni havas pri la milito!
Ĉu mi devus forgesi ĉion,
kion mi lernis en la araba, nur por konformiĝi?
Por esti unu el ili?
Ĉu logike?
Malgraŭ ĉio,
mi strebis kompreni lin.
Mi ne volis juĝi lin tiel kruele,
kiel li juĝis min.
La araba lingvo
ne sufiĉas por la bezonoj hodiaŭaj.
Ne estas lingvo por scienco,
esplorado, ne estas
lingvo kutima en universitatoj,
lingvo kutima en la laborejo,
lingvo, kiun ni uzus por
esplorprojekto progresema,
kaj tute ne lingvo
uzita en flughaveno.
Se ni uzus ĝin tie,
oni tuj pripalpserĉus nin.
Kie ĝi estas uzebla, tiam?
Jen demando por ni ĉiuj!
Nu, vi volas, ke ni uzu la araban...
Sed kie do?
Jen unu realo nia.
Sed estas alia realo, pli grava,
kiun ni devus pripensi.
La araba estas nia patrolingvo.
Laŭ esploroj, la estreco de fremdaj lingvoj postulas estrecon de la patrolingvo.
Estreco de la patrolingvo estas antaŭkondiĉo
por kreiva esprimeco en aliaj lingvoj.
Kiel?
Ĝibran Ĥalil Ĝibran.
Kiam li komencis verkadi,
li uzis la araban.
Liaj ideoj, lia imagpovo, lia filosofio
devenis tute de tiu knabeto
el la vilaĝo
kie li kreskis,
flarante specifajn odorojn,
aŭdante specifajn voĉojn,
kaj pensante specifajn pensojn.
Do kiam li komencis verki angle
li jam havis solidan fundamenton.
Eĉ angle,
kiam oni legas lin angle,
oni retrovas la samajn odorojn,
la samajn sentojn.
Eblas imagi lin
verkante en la angla,
tiun saman knabeton
el iu Libana monta vilaĝo.
Jen do ekzemplo neniel pridisputinda.
Due, oni ofte diras,
ke por mortigi nacion,
la nura maniero,
estas mortigi ĝian lingvon.
Tiun fakton disvolvigitaj socioj
tute prikonscias.
Germanoj, Francoj, Japanoj, Ĉinoj,
ĉiuj estas konsciaj pri tio.
Jen kial ili perleĝe
protektas siajn lingvojn.
Ili faras ilin sakraĵoj.
Jen kial ili uzas ilin ĉiumaniere,
kaj multpagas por disvolvigi ilin.
Ĉu ni estas pli astutaj ol ili?
Kompreneble,
ni ne estas parto de la plej modernaj landoj,
tia aŭdaca pensmaniero
ankoraŭ ne trafis nin,
sed ni devus strebi
samniveliĝi kun ili.
Landoj, kiuj antaŭe estis je nia nivelo,
sed firmdecidis disvolviĝi,
faras esplorojn,
kaj sukcesas samniveliĝi,
landoj kiel Turkio, Malajzio k.a.,
kunportas siajn lingvojn
dum ili supreniras la progresmonton,
kaj protektas ilin kvazaŭ diamantoj,
kaj vartas ilin.
Ĉar se vi aĉetas aĵon
el Turkio aŭ aliloke
kaj la etiketo estas ne en la turka,
nacia varo ĝi ne estas.
Ĝi ne estis farita en la lando mem.
La aĉetinto estas ne plu faranto,
li nur aĉetas, kiel ni,
plejofte.
Do por esti novigantoj kaj produktantoj,
ili nepre protektis siajn lingvojn.
Se mi diras: "Libereco, memregadeco,
sendependeco" en la araba,
pri kio mi memorigas vin?
Ĝi neniel eĥas ĉe vi, ĉu?
Ne gravas, kiu diris la vortojn
nek kiel aŭ kial.
Lingvoj ne utilas nur por konversacii,
ne estas nur elbuŝigitaj vortoj.
Ili korespondas al specifaj periodoj
el niaj vivoj,
kaj al terminaroj
ligitaj al niaj emocioj.
Kiam oni diras:
"Libereco, memregadeco, sendependeco"
ĉiu el vi bildigas ion specifan
en via menso,
specifajn emociojn
pri specifa tago
en specifa historiperiodo.
Lingvoj estas ne unu, du
aŭ tri vortoj aŭ literoj kunigitaj.
Estas interna ideo, kiu rilatas
al nia maniero pensi,
kaj vidi la aliajn.
Kio estas nia intelekto?
Kiel scii, ĉu la alia
ja komprenas vin?
Se mi dirus: "Freedom, sovereignty,
independence",
aŭ se via filo alparolus vin kaj dirus:
"Paĉjo, ĉu vi travivis la periodon,
kiam uziĝis la slogano "Freedom"?
Kion vi sentus?
Se problemon vi ne vidas,
mi tuj eliru la scenejon,
ĉar mi parolas vane.
Esprimoj tiaj memorigas nin pri specifaj ideoj.
Francparolanta amikino mia
edzigis Francon.
Iam, mi demandis al ŝi, kiel iras ŝian geedziĝon.
"Ĉio glatas", diris ŝi,
"sed iam mi pasigis tutan nokton
provante traduki
la sencon de 'toqborni' en la francan".
(Ridoj)
(Aplaŭdoj)
La malfeliĉulino faris la eraron diri
"toqborni" al li,
kaj devis pasigi tutan nokton
klarigi la esprimon.
Li estis ege konsternigita...
Kia krueleco!
Ĉu ŝi volas sinmortigi?
"Enterigu min"?
Estas nur unu el multaj ekzemploj.
Ni kune konstatis, ke ŝi ne povas diri
tiun esprimon al sia edzo,
ĉar ĝi estas nekomprenebla de li,
kaj prave;
lia pensmaniero malsamas.
Ŝi ankaŭ rakontis:
"Fajruz ni aŭskultas kune,
kaj iun vesperon,
mi provis traduki por li,
por ke li sentu tion, kion mi sentas
aŭsukultante al Fajruz".
La kompatindulino provis francigi:
"El ili mi etendis la manojn
kaj ŝtelis vin --"
(Ridoj)
Kaj jen la stumbligaĵo:
"Sed vi apartenas al ili,
kaj mi reprenis la manojn kaj lasis vin".
Traduku tion por mi.
(Ridoj)
Traduku tion por mi.
(Aplaŭdoj)
Do, kion ni faris
por protekti la araban?
Ni faris tiun problemon
socia zorgado,
kaj starigis kampanjon por protekti la araban.
Malgraŭ ke multaj diris:
"Kiucele havigi al vi penon tian?
Forgesu pri tio kaj amuziĝu".
Nenia problemo!
La kampanjo por protekti la araban
uzis sloganon, kiu diris:
"Mi alparolas vin oriente,
sed vi respondas okcidente".
Ni ne diris:
"Ne! Ni rifuzas tion aŭ tion ĉi".
Ni elektis alian stilon,
por ke oni komprenu nin.
Kaj kiam oni parolas al mi tiel,
mi malŝatas la araban.
Ni diras --
(Aplaŭdoj)
Ni volas ŝanĝi nian realon,
kaj konvinki per maniero konforma
al niaj revoj, niaj aspiroj kaj nia ĉiutaga vivo.
Per maniero, kiu similas al ni
kaj pensas kiel ni.
Tiukiale, "Mi alparolas vin oriente,
sed vi respondas okcidente"
estis ja trafe.
Io plej facila,
tamen kreiva kaj persvadiva.
Poste,
ni starigis alian kampanjon
per leteroj sternitaj surteren.
Vi vidas ekzemplon ekstere,
iun leteron kadritan
de nigra kaj flava glubendo,
kiu diras: "Ne mortigu vian lingvon!"
Kial? Serioze, ne mortigu vian lingvon.
Ni devus ja ne mortigi nian lingvon.
Se ni mortigus ĝin,
neprus trovi identecon.
Neprus trovi ekzistadon.
Ni devus reveni al la komenco.
Tio transas nur maltrafi nian ŝancon
esti modernaj kaj civilizitaj.
Poste, ni publikigis fotojn
de gejunuloj portantaj arabajn literojn.
Fotoj de "cool" genujuloj.
Ja "cool" ni estas!
Kaj al ĉiuj, kiuj diros:
"Ha! Vi ĵus uzis anglan vorton!"
Mi respondos,
"Ne! Mi alproprigas al mi la vorton 'cool'".
Obĵetu kion ajn vi volas,
sed donu al mi vorton pli bonan,
kiu pli bone rilatas al la mondo.
Mi ne ĉesos diri "Internet"
Mi ne diros:
"Mi iras en la Tut-Tera Teksaĵo"
(Ridoj)
Ne rilatas al ni!
Ni ne mensogu al ni mem.
Sed por atingi tiun punkton,
ni devas esti konvinkitaj,
ke ni ne permesu
al iu pli granda, aŭ al iu
kiu pensas rajti estri nin
lingvo-rilate,
kontroli nin, aŭ igi nin pensi kaj senti
kion ajn li volas.
Kreivo estas neceso.
Se ni ne povas atingi la foran spacon
aŭ fari raketon, ktp,
ni estu kreivaj.
Tiun momenton mem, ĉiu el vi
estas kreiva projekto.
La kreivo de via patrolingvo
estas la vojo.
Ni eku je tiu momento.
Ni verku romanon
aŭ faru mallongan kinaĵon.
Simpla romano tutmondigus nin denove.
Ĝi denove unuarangigus la araban.
Ne pravas, ke ne estas solvo;
solvo estas ja!
Sed tion ni devas scii, konvinkiĝi ke solvo ekzistas,
ke estas nia devo
esti parto de tiu solvo.
Konklude, kion vi povas fari hodiaŭ?
Nu, pepadoj... Kiu ĉi tie pepadas?
Mi petas... petegas vin,
kvankam mia tempo estas preskaŭ finita,
en la araba, la angla, la franca aŭ la ĉina.
Sed ne skribu en la araba
per latinaj literoj miksitaj kun numeroj!
(Aplaŭdoj)
Kia katastrofo!
Tio estas ne lingvo.
Estas la virtuala lingvo
de virtuala mondo.
Ne facilas reveni
el tia mondo kaj disvolviĝi.
Jen la unua afero farebla.
Due, multaj aliaj faroj
entrepreneblas.
Ni estas ĉi tie hodiaŭ
ne por konvinki unujn la aliajn.
Ni volas priatentigi la neceson
protekti nian lingvon.
Nun, jen sekreto.
Bebo rekonas sian patron unue
per lia lingvo.
Kiam naskiĝos mian filinon, mi diros al ŝi:
"Jen via patro, kara".
Mi ne diros:
"This is your dad, honey".
Ĉe la supermerkato,
mi promesis al mia filino Noor,
ke se iam ŝi diras:
"Dankon" en la araba,
Mi ne respondos: "Dis: 'Merci, Maman'",
esperante, ke neniu aŭdis ŝin.
(Aplaŭdoj)
Ni forigu tiun kulturan malestimon.
(Aplaŭdoj)