Kial iuj homoj estas pli altruismaj ol aliaj
-
0:01 - 0:03Estas viro ie,
-
0:03 - 0:06kiu aspektas iom kiel aktoro Idris Elba,
-
0:06 - 0:08nu, aspektis kiel li, antaŭ 20 jaroj.
-
0:08 - 0:10Mi scias nenion alian pri li,
-
0:10 - 0:11krom ke li savis mian vivon
-
0:11 - 0:14endanĝerigante sian propran.
-
0:14 - 0:20Li kuris trans kvar irejojn
de trafiko en meznokto, -
0:20 - 0:22por sekurigi min
-
0:22 - 0:25post aŭto-akcidento, kiu
povus mortigi min. -
0:25 - 0:27La tuta afero skuis min, evidente,
-
0:27 - 0:31kaj ankaŭ lasis en mi ardan scivolemon
-
0:31 - 0:33pri kial li faris tion,
-
0:34 - 0:35kia forto en li kaŭzis lin
-
0:35 - 0:38decidi savi min,
-
0:38 - 0:42riskante sian propran vivon por
savi iun nekonaton? -
0:42 - 0:47Alivorte, kio igis lin, aŭ
igas iun alian altruisma? -
0:48 - 0:50Unue mi diru al vi, kio okazis.
-
0:50 - 0:51Tiunokte, mi, 19-jaraĝa,
-
0:51 - 0:54veturis hejmen en Tacoma, Vaŝingtono,
-
0:54 - 0:56laŭ la interŝtata aŭtovojo 5,
-
0:56 - 0:58kiam malgranda hundo ekkuris
antaŭ mia aŭto. -
0:58 - 1:00Kaj mi faris ĝuste tion kion oni ne faru,
-
1:01 - 1:02t.e. deturni por eviti ĝin.
-
1:02 - 1:05Mi tiam eltrovis kial oni ne faru tion.
-
1:05 - 1:07Mi trafis la hundon malgraŭe
-
1:07 - 1:10kaj la aŭto joris,
-
1:10 - 1:13turniĝis trans la vojon
-
1:13 - 1:16ĝis ĝi haltis en rapid-irejo
-
1:16 - 1:19kontraŭ la trafiko,
-
1:19 - 1:21kaj la motoro difektiĝis.
-
1:21 - 1:25Tiumomente, mi certis, ke mi
baldaŭ mortos, -
1:26 - 1:27sed tio ne okazis,
-
1:27 - 1:30pro la agoj de tiu kuraĝulo
-
1:30 - 1:33kiu faris decidon en frakcio de sekundo,
-
1:33 - 1:34vidante mian senmovan aŭton,
-
1:34 - 1:39haltis sian aŭton kaj kuris trans
kvar irejojn plenaj je trafiko -
1:39 - 1:41en mallumo
-
1:41 - 1:43por savi mian vivon.
-
1:43 - 1:46Post li restartigis mian aŭton,
-
1:46 - 1:49kaj certiĝis, ke mi estas sekura
kaj trankviligita, -
1:49 - 1:51li forveturis.
-
1:51 - 1:53Li neniam diris al mi sian nomon,
-
1:53 - 1:56kaj mi estas certa, ke mi
forgesis danki lin. -
1:56 - 1:58Do antaŭ ol pluparoli,
-
1:58 - 2:00mi vere volas halti momenton
-
2:00 - 2:03kaj diri dankon al tiu nekonato.
-
2:03 - 2:07(Aplaŭdo)
-
2:11 - 2:12Mi diras al vi ĉion tion ĉi,
-
2:12 - 2:16ĉar la evento de tiu nokto iom
ŝangis mian vivovojon. -
2:16 - 2:18Mi fariĝis psikologia esploristo,
-
2:18 - 2:23kaj klopodas kompreni la kapablon
de homoj zorgi pri aliulojn. -
2:23 - 2:25De kie ĝi venas, kaj kiel ĝi evoluas,
-
2:25 - 2:28kaj kio estas la ekstremaj formoj,
kiujn ĝi povas alpreni? -
2:28 - 2:31Tiuj demandoj estas gravaj por
kompreni bazajn ecojn -
2:31 - 2:33de homa socia naturo.
-
2:33 - 2:35Multaj homoj, inkluzive de filozofoj,
-
2:35 - 2:38ekonomiistoj, kaj
ordinaruloj, -
2:38 - 2:42kredas ke la homa naturo estas
fundamente malsindonema, -
2:42 - 2:46ke ni estas motivitaj nur de
nia propra bonfarto. -
2:46 - 2:50Sed se tio estas vera, kial iuj,
kiel la nekonato kiu savis min, -
2:50 - 2:53faras sindonajn agojn por helpi aliulojn
-
2:53 - 2:56je granda risko kaj kosto por si mem?
-
2:56 - 2:57Respondi tiun ĉi demandon
-
2:57 - 3:01necesigas esplori la radikon de
eksterordinaraj agoj de altruismo, -
3:01 - 3:04kaj tion, kio distingas homojn
-
3:04 - 3:06kiuj faras tiujn agojn de la aliaj.
-
3:06 - 3:09Sed ĝis lastatempe, oni malmulte
studis tiun temon. -
3:10 - 3:12La agoj de la viro, kiu savis min
-
3:12 - 3:15kontentigas la plej rigoran
difinon de altruismo, -
3:15 - 3:17t.e. volonta, multekosta ago
-
3:17 - 3:20instigita de la deziro helpi aliulon.
-
3:21 - 3:24Do temas pri sindona ago eksklusive
por la bonfarto de aliulo. -
3:25 - 3:27Kio kapablus ekspliki tian agon?
-
3:28 - 3:30Unu respondo estas kompato,
evidente, -
3:30 - 3:32kiu estas kerna pelilo de altruismo.
-
3:33 - 3:34Nu, tiam la demando fariĝas:
-
3:34 - 3:37kial kelkaj ŝajne havas pli da ĝi ol aliaj?
-
3:38 - 3:42Kaj la respondo eble estas, ke
la cerbo de pli altruismaj homoj -
3:42 - 3:45estas malsama fundamente.
-
3:45 - 3:47Sed por eltrovi kiel,
-
3:47 - 3:50mi efektive komencis ĉe la
kontraŭa ekstremo, -
3:50 - 3:51kun psikopatiuloj.
-
3:53 - 3:56Komuna metodo por kompreni bazajn
ecojn de homa naturo, -
3:56 - 3:58kiel la deziron helpi aliulojn,
-
3:58 - 4:01estas esplori homojn, al kiuj
mankas tiu deziro, -
4:01 - 4:04kaj psikopatiuloj estas ĝuste tiaj.
-
4:04 - 4:07Psikopatio estas evolua malordo
-
4:07 - 4:09kun forte genetika deveno,
-
4:09 - 4:12kaj ĝi rezultigas personecon, kiu
estas apatia kaj senzorgema, -
4:12 - 4:16kun emo pri kontraŭsocia kaj
foje tre perforta konduto. -
4:16 - 4:19Miaj kolegoj kaj mi ĉe Nacia
Instituto de Mensa Sano -
4:19 - 4:22faris kelkajn el la unuafojaj esploroj
de cerbo-bildigado -
4:22 - 4:24pri adoleskaj psikopatiuloj.
-
4:24 - 4:27Niaj eltrovoj kaj la nunaj eltrovoj
de aliaj esploristoj, -
4:27 - 4:29montras, ke homoj kun psikopatio
-
4:29 - 4:32sufiĉe regule elmontras tri karakterojn.
-
4:33 - 4:38Unue, kvankam ili ne estas ĝenerale
nesentemaj pri aliulaj emocioj, -
4:38 - 4:42ili estas nesentemaj al indikoj, ke
aliuloj estas en aflikto. -
4:42 - 4:43Kaj precipe,
-
4:43 - 4:47ili havas malfacilon rekoni
timajn mienojn kiel tiu ĉi. -
4:47 - 4:50Timaj esprimoj montras urĝan
bezonon kaj emocian aflikton, -
4:50 - 4:53kaj ili kutime eltiras kompaton
kaj deziron helpi -
4:53 - 4:54de tiuj kiuj vidas ilin.
-
4:54 - 4:57Do estas prudente, ke homoj
kun tendenco al manko de kompato, -
4:57 - 4:59ankaŭ tendencas neatenti al ĉi tiuj indikoj.
-
5:01 - 5:02La cerboparto
-
5:02 - 5:05la plej grava por
rekoni timajn esprimojn -
5:05 - 5:06nomiĝas amigdalo.
-
5:06 - 5:09Tre rare, al homo tute mankas amigdalo
-
5:09 - 5:13kaj tio ege difektigas la rekonon
de timaj esprimoj. -
5:13 - 5:16Sanaj homoj kaj infanoj
-
5:16 - 5:18kutime montras grandajn pikojn
en amigdala aktivo, -
5:18 - 5:20kiam ili rigardas timajn esprimojn,
-
5:20 - 5:24sed amigdaloj de psikopatiuloj
estas inertaj pri tiuj esprimoj. -
5:24 - 5:25Foje ili tute ne reagas.
-
5:25 - 5:29Tio povus esti kial ili havas problemon
kompreni tiujn indikojn. -
5:29 - 5:32Fine, psikopatiulaj amigdaloj estas
pli etaj ol la mezumo -
5:32 - 5:34je ĉ. 18 aŭ 20%.
-
5:35 - 5:39Do ĉiuj ĉi eltrovoj estas
kredindaj kaj fortikaj, -
5:39 - 5:40kaj ili estas tre interesaj.
-
5:40 - 5:42Sed memoru, ke mia ĉefa intereso
-
5:42 - 5:45ne estas kompreni kial homoj
estas malzorgemaj. -
5:45 - 5:48Mi volas kompreni kial
ili estas zorgemaj. -
5:48 - 5:50Tial la vera demando estas,
-
5:50 - 5:52ĉu eksterordinara altruismo,
-
5:52 - 5:55t.e. la malo de psikopatio
-
5:55 - 5:58rilate al kompato kaj deziro
helpi aliulojn, -
5:58 - 6:02povus veni el cerbo, kiu ankaŭ
estas la malo de psikopatia? -
6:02 - 6:05Ia kontraŭpsikopatia cerbo,
-
6:06 - 6:09kiu pli bone rekonas timon ĉe aliuloj,
-
6:09 - 6:11amigdalo, kiu estas pli reageca
al tiu ĉi esprimo, -
6:11 - 6:13kaj eble ankaŭ pli granda
ol la ordinara? -
6:14 - 6:16Kiel mia esploro montras,
-
6:16 - 6:17ĉiuj tri aferoj estas veraj.
-
6:17 - 6:19Kaj ni eltrovis ĉi tion
-
6:19 - 6:22per esploro de aro da vere
elstaraj altruistoj. -
6:22 - 6:24Temas pri homoj, kiuj donacis
unu el siaj renoj -
6:24 - 6:26al iu tute nekonata.
-
6:27 - 6:30Ili akceptis gravan operacion
-
6:30 - 6:32por ke oni greftu unu el siaj renoj
-
6:32 - 6:34al tre malsana nekonato,
-
6:34 - 6:37kiun ili neniam renkontis kaj
eble neniam renkontos. -
6:37 - 6:40“Kial oni volus fari tion?”
estas tre ofta demando. -
6:40 - 6:42Kaj la respondo povus esti,
-
6:42 - 6:44ke la cerboj de tiuj
elstaraj altruistoj -
6:44 - 6:46havas certajn apartajn karakterojn.
-
6:47 - 6:50Ili pli bone rekonas timon ĉe aliuloj.
-
6:50 - 6:54Ili laŭvorte pli bone komprenas
kiam iu estas en aflikto. -
6:54 - 6:58Parte povus esti, ke ilia amigdalo
estas pli reageca al ĉi tiuj esprimoj. -
6:58 - 7:01Kaj memoru, ke temas
pri la sama cerboparto, -
7:01 - 7:04kiun ni trovis subreageca
ĉe psikopatiuloj. -
7:04 - 7:06Kaj fine, iliaj amigdaloj
estas pli grandaj, -
7:06 - 7:08je ĉ. 8%.
-
7:08 - 7:10Do kune, tiuj informoj subkomprenigas,
-
7:10 - 7:13ke ekzistas io kiel kontinuaĵo
en la mondo. -
7:13 - 7:17Ĉe unu fino troviĝas
homoj ege psikopatiaj, -
7:17 - 7:19kaj ĉe la alia,
homoj tre kompataj -
7:19 - 7:22kaj ege altruismaj.
-
7:23 - 7:27Mi devas aldoni, ke elstaraj
altruistoj estas tiel malsamaj -
7:27 - 7:29ne nur, pro tio ke ili estas
pli kompataj ol ordinaruloj. -
7:29 - 7:31Ili ja estas.
-
7:31 - 7:33Sed eĉ pli nekutima:
-
7:33 - 7:35ili estas kompataj kaj altruismaj
-
7:35 - 7:38ne nur pri homoj
el sia plej intima rondo -
7:38 - 7:40de amikoj kaj familianoj. Ĉu ne?
-
7:40 - 7:43Kompati al homoj, kiujn oni amas
kaj kun kiuj oni identiĝas -
7:43 - 7:45ne estas eksterordinare.
-
7:46 - 7:50La kompato de ege elstaraj altruistoj
foretendiĝas ekster tiu rondo, -
7:50 - 7:52eĉ ekster iliaj pli vasta
rondo de konatoj -
7:52 - 7:55ĝis homoj kiuj estas ekster
ilia socia rondo entute, -
7:55 - 7:57t.e. puraj nekonatoj,
-
7:57 - 7:59ĝuste kiel la viro kiu savis min.
-
8:00 - 8:03Kaj mi havis la oportunon pridemandi
multe da altruismaj rendonacintoj -
8:03 - 8:08kiel ili akiris tian vastan
rondon de kompato, -
8:08 - 8:11ke ili akceptis donaci
al pura nekonato sian renon. -
8:11 - 8:15Kaj mi trovis, ke estas vere
malfacile por ili respondi. -
8:15 - 8:19Mi diras: “Kial vi volas fari tion
-
8:19 - 8:21dum multe aliaj, ne?
-
8:21 - 8:23Vi estas unu el la malpli ol 2000 usonanoj
-
8:23 - 8:26kiuj ja donacis renon al nekonato.
-
8:26 - 8:28Kio igas vin tiel speciala?”
-
8:28 - 8:30Kaj kion ili respondas?
-
8:31 - 8:33Ili diras: “Nenio.
-
8:34 - 8:36Estas nenio speciala pri mi.
-
8:36 - 8:38Mi nur estas la sama, kiel ĉiuj aliaj.”
-
8:39 - 8:42Kaj mi pensas, ke estas
vere riveliga respondo, -
8:42 - 8:46ĉar ĝi montras, ke la rondoj de tiuj
altruistoj ne similas al tio, -
8:47 - 8:49sed al tio ĉi.
-
8:49 - 8:51Ili ne havas centron.
-
8:51 - 8:54Tiuj altruistoj laŭvorte
ne pensas pri si mem -
8:54 - 8:56kiel centro de io,
-
8:56 - 8:59kiel homoj pli bonaj aŭ
pli gravaj ol iu alia. -
9:00 - 9:03Kiam mi demandis unu altruiston kial
donaci ŝian renon ŝajnis prudenta al ŝi, -
9:03 - 9:06ŝi diris: “Ĉar ne temas pri mi.”
-
9:07 - 9:09Alia diris:
-
9:09 - 9:11“Mi ne estas malsama. Mi ne estas unika.
-
9:11 - 9:14Via studo eltrovos, ke mi
estas nur sama kiel vi.” -
9:14 - 9:19Mi pensas, ke la plej bona priskribo
por tiu miriga manko de egocentrismo -
9:19 - 9:20estas humileco,
-
9:20 - 9:24la kvalito, kiu, laŭ
la vortoj de sankta Aŭgusteno, -
9:24 - 9:26igas homojn kiel anĝeloj.
-
9:26 - 9:28Kaj kial?
-
9:28 - 9:31La kialo estas, ke en rondo sencentra
-
9:31 - 9:33ne ekzistas ringoj internaj aŭ eksteraj,
-
9:33 - 9:36kaj neniu en ĝi estas pli aŭ malpli
inda je prizorgo kaj kompato -
9:36 - 9:38ol iu alia.
-
9:38 - 9:41Kaj mi pensas, ke ĉi tio vere distingas
elstarajn altruistojn -
9:41 - 9:43de ordinaruloj.
-
9:43 - 9:47Sed mi ankaŭ pensas, ke tio estas mond-
koncepto atingebla de multaj, -
9:47 - 9:49kaj eĉ de la plimulto de homoj.
-
9:49 - 9:51Kaj mi pensas tiel, ĉar
ĉe la socia nivelo, -
9:51 - 9:55vastigo de altruismo kaj kompato
jam okazas ĉie. -
9:56 - 9:58Psikologo Steven Pinker kaj aliaj
jam montris, -
9:58 - 10:02ke tra la tuta mondo homoj fariĝas
ĉiam malpli toleremaj -
10:02 - 10:04pri sufero en ĉiam pli vastiĝantaj
rondoj de aliuloj. -
10:04 - 10:07Tio estigas malpliiĝon de
ĉia krueleco kaj perforto, -
10:07 - 10:11de besto-fitrakto al hejma perforto,
al mortopuno. -
10:11 - 10:14Kaj ĝi estigas pliigon de ĉiaj altruismoj.
-
10:14 - 10:17Antaŭ cent jaroj,
homoj opinius ridinde -
10:17 - 10:19la hodiaŭ normalan kaj ordinaran
-
10:19 - 10:22donacon de
sango kaj osta medolo -
10:22 - 10:24al puraj nekonatoj.
-
10:25 - 10:27Ĉu eblas, ke post cent jaroj,
-
10:27 - 10:29homoj pensos, ke donaci renon al nekonato
-
10:29 - 10:31estas tiel normale kaj ordinare
-
10:31 - 10:34kiel donaci sangon kaj
ostan medolon ŝajnas al ni hodiaŭ? -
10:34 - 10:35Eble.
-
10:36 - 10:39Do kio estas la radiko de
ĉiuj ĉi mirigaj ŝanĝoj? -
10:39 - 10:40Parte, ŝajne, estas
-
10:41 - 10:44altigo de riĉeco kaj vivnivelo.
-
10:45 - 10:47Socioj fariĝas pli riĉaj
kaj bonhavaj, -
10:47 - 10:50kaj homoj ŝajne turnas sian
atenton eksteren. -
10:50 - 10:54Rezulte: ĉiaj altruismoj
al nekonatoj pliiĝas, -
10:54 - 10:59de volontado ĝis almozdonacado
kaj eĉ altruismaj rendonacoj. -
10:59 - 11:02Sed ĉiuj ĉi ŝanĝoj ankaŭ estigas
-
11:02 - 11:06strangan kaj paradoksan rezulton.
-
11:06 - 11:09Tio estas, ke kvankam la mondo fariĝas
pli bona kaj pli humana, -
11:09 - 11:10-- tia ĝi estas --
-
11:10 - 11:13ekzistas tre ofta percepto, ke
ĝi fariĝas pli malbona -
11:13 - 11:16kaj pli kruela -- tia ĝi ne estas.
-
11:16 - 11:18Kvankam mi ne scias ekzakte kial,
-
11:18 - 11:21mi pensas, ke eble ni konscias tiom
-
11:21 - 11:25pri la sufero de nekonatoj
en foraj lokoj, -
11:25 - 11:27ke sekve ni nun zorgas multe pli
-
11:27 - 11:30pri la sufero de tiuj foraj nekonatoj.
-
11:30 - 11:34Sed estas klare, ke la ŝanĝoj
kiujn ni vidas, montras -
11:34 - 11:36ke la radikoj de altruismo kaj kompato
-
11:36 - 11:39estas tiel parto de homa naturo,
kiel krueleco kaj perforto, -
11:39 - 11:41eble eĉ multe pli.
-
11:41 - 11:45Do dum iuj ŝajnas
denaske pli sentemaj -
11:45 - 11:47por la sufero de foraj aliuloj,
-
11:47 - 11:50mi vere kredas, ke la kapablo eligi sin
-
11:50 - 11:52el la centro kaj
-
11:52 - 11:56vastigi la rondon de kompato eksteren
ĝis ĝi inkluzivas eĉ nekonatojn -
11:56 - 11:59estas atingebla de preskaŭ ĉiuj.
-
12:00 - 12:01Dankon.
-
12:01 - 12:07(Aplaŭdo)
- Title:
- Kial iuj homoj estas pli altruismaj ol aliaj
- Speaker:
- Abigail Marsh
- Description:
-
Kial iuj homoj faras sindonaĵojn, kaj helpas aliulojn eĉ je risko de sia propra bonfarto? Psikologia esploristo Abigail Marsh esploras la motivojn de homoj kiuj faras ege altruismajn agojn kiel donaci renon al pura nekonato. Ĉu iliaj cerboj fakte estas malsamaj?
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 12:21
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Why some people are more altruistic than others |