Estas viro ie,
kiu aspektas iom kiel aktoro Idris Elba,
nu, aspektis kiel li, antaŭ 20 jaroj.
Mi scias nenion alian pri li,
krom ke li savis mian vivon
endanĝerigante sian propran.
Li kuris trans kvar irejojn
de trafiko en meznokto,
por sekurigi min
post aŭto-akcidento, kiu
povus mortigi min.
La tuta afero skuis min, evidente,
kaj ankaŭ lasis en mi ardan scivolemon
pri kial li faris tion,
kia forto en li kaŭzis lin
decidi savi min,
riskante sian propran vivon por
savi iun nekonaton?
Alivorte, kio igis lin, aŭ
igas iun alian altruisma?
Unue mi diru al vi, kio okazis.
Tiunokte, mi, 19-jaraĝa,
veturis hejmen en Tacoma, Vaŝingtono,
laŭ la interŝtata aŭtovojo 5,
kiam malgranda hundo ekkuris
antaŭ mia aŭto.
Kaj mi faris ĝuste tion kion oni ne faru,
t.e. deturni por eviti ĝin.
Mi tiam eltrovis kial oni ne faru tion.
Mi trafis la hundon malgraŭe
kaj la aŭto joris,
turniĝis trans la vojon
ĝis ĝi haltis en rapid-irejo
kontraŭ la trafiko,
kaj la motoro difektiĝis.
Tiumomente, mi certis, ke mi
baldaŭ mortos,
sed tio ne okazis,
pro la agoj de tiu kuraĝulo
kiu faris decidon en frakcio de sekundo,
vidante mian senmovan aŭton,
haltis sian aŭton kaj kuris trans
kvar irejojn plenaj je trafiko
en mallumo
por savi mian vivon.
Post li restartigis mian aŭton,
kaj certiĝis, ke mi estas sekura
kaj trankviligita,
li forveturis.
Li neniam diris al mi sian nomon,
kaj mi estas certa, ke mi
forgesis danki lin.
Do antaŭ ol pluparoli,
mi vere volas halti momenton
kaj diri dankon al tiu nekonato.
(Aplaŭdo)
Mi diras al vi ĉion tion ĉi,
ĉar la evento de tiu nokto iom
ŝangis mian vivovojon.
Mi fariĝis psikologia esploristo,
kaj klopodas kompreni la kapablon
de homoj zorgi pri aliulojn.
De kie ĝi venas, kaj kiel ĝi evoluas,
kaj kio estas la ekstremaj formoj,
kiujn ĝi povas alpreni?
Tiuj demandoj estas gravaj por
kompreni bazajn ecojn
de homa socia naturo.
Multaj homoj, inkluzive de filozofoj,
ekonomiistoj, kaj
ordinaruloj,
kredas ke la homa naturo estas
fundamente malsindonema,
ke ni estas motivitaj nur de
nia propra bonfarto.
Sed se tio estas vera, kial iuj,
kiel la nekonato kiu savis min,
faras sindonajn agojn por helpi aliulojn
je granda risko kaj kosto por si mem?
Respondi tiun ĉi demandon
necesigas esplori la radikon de
eksterordinaraj agoj de altruismo,
kaj tion, kio distingas homojn
kiuj faras tiujn agojn de la aliaj.
Sed ĝis lastatempe, oni malmulte
studis tiun temon.
La agoj de la viro, kiu savis min
kontentigas la plej rigoran
difinon de altruismo,
t.e. volonta, multekosta ago
instigita de la deziro helpi aliulon.
Do temas pri sindona ago eksklusive
por la bonfarto de aliulo.
Kio kapablus ekspliki tian agon?
Unu respondo estas kompato,
evidente,
kiu estas kerna pelilo de altruismo.
Nu, tiam la demando fariĝas:
kial kelkaj ŝajne havas pli da ĝi ol aliaj?
Kaj la respondo eble estas, ke
la cerbo de pli altruismaj homoj
estas malsama fundamente.
Sed por eltrovi kiel,
mi efektive komencis ĉe la
kontraŭa ekstremo,
kun psikopatiuloj.
Komuna metodo por kompreni bazajn
ecojn de homa naturo,
kiel la deziron helpi aliulojn,
estas esplori homojn, al kiuj
mankas tiu deziro,
kaj psikopatiuloj estas ĝuste tiaj.
Psikopatio estas evolua malordo
kun forte genetika deveno,
kaj ĝi rezultigas personecon, kiu
estas apatia kaj senzorgema,
kun emo pri kontraŭsocia kaj
foje tre perforta konduto.
Miaj kolegoj kaj mi ĉe Nacia
Instituto de Mensa Sano
faris kelkajn el la unuafojaj esploroj
de cerbo-bildigado
pri adoleskaj psikopatiuloj.
Niaj eltrovoj kaj la nunaj eltrovoj
de aliaj esploristoj,
montras, ke homoj kun psikopatio
sufiĉe regule elmontras tri karakterojn.
Unue, kvankam ili ne estas ĝenerale
nesentemaj pri aliulaj emocioj,
ili estas nesentemaj al indikoj, ke
aliuloj estas en aflikto.
Kaj precipe,
ili havas malfacilon rekoni
timajn mienojn kiel tiu ĉi.
Timaj esprimoj montras urĝan
bezonon kaj emocian aflikton,
kaj ili kutime eltiras kompaton
kaj deziron helpi
de tiuj kiuj vidas ilin.
Do estas prudente, ke homoj
kun tendenco al manko de kompato,
ankaŭ tendencas neatenti al ĉi tiuj indikoj.
La cerboparto
la plej grava por
rekoni timajn esprimojn
nomiĝas amigdalo.
Tre rare, al homo tute mankas amigdalo
kaj tio ege difektigas la rekonon
de timaj esprimoj.
Sanaj homoj kaj infanoj
kutime montras grandajn pikojn
en amigdala aktivo,
kiam ili rigardas timajn esprimojn,
sed amigdaloj de psikopatiuloj
estas inertaj pri tiuj esprimoj.
Foje ili tute ne reagas.
Tio povus esti kial ili havas problemon
kompreni tiujn indikojn.
Fine, psikopatiulaj amigdaloj estas
pli etaj ol la mezumo
je ĉ. 18 aŭ 20%.
Do ĉiuj ĉi eltrovoj estas
kredindaj kaj fortikaj,
kaj ili estas tre interesaj.
Sed memoru, ke mia ĉefa intereso
ne estas kompreni kial homoj
estas malzorgemaj.
Mi volas kompreni kial
ili estas zorgemaj.
Tial la vera demando estas,
ĉu eksterordinara altruismo,
t.e. la malo de psikopatio
rilate al kompato kaj deziro
helpi aliulojn,
povus veni el cerbo, kiu ankaŭ
estas la malo de psikopatia?
Ia kontraŭpsikopatia cerbo,
kiu pli bone rekonas timon ĉe aliuloj,
amigdalo, kiu estas pli reageca
al tiu ĉi esprimo,
kaj eble ankaŭ pli granda
ol la ordinara?
Kiel mia esploro montras,
ĉiuj tri aferoj estas veraj.
Kaj ni eltrovis ĉi tion
per esploro de aro da vere
elstaraj altruistoj.
Temas pri homoj, kiuj donacis
unu el siaj renoj
al iu tute nekonata.
Ili akceptis gravan operacion
por ke oni greftu unu el siaj renoj
al tre malsana nekonato,
kiun ili neniam renkontis kaj
eble neniam renkontos.
“Kial oni volus fari tion?”
estas tre ofta demando.
Kaj la respondo povus esti,
ke la cerboj de tiuj
elstaraj altruistoj
havas certajn apartajn karakterojn.
Ili pli bone rekonas timon ĉe aliuloj.
Ili laŭvorte pli bone komprenas
kiam iu estas en aflikto.
Parte povus esti, ke ilia amigdalo
estas pli reageca al ĉi tiuj esprimoj.
Kaj memoru, ke temas
pri la sama cerboparto,
kiun ni trovis subreageca
ĉe psikopatiuloj.
Kaj fine, iliaj amigdaloj
estas pli grandaj,
je ĉ. 8%.
Do kune, tiuj informoj subkomprenigas,
ke ekzistas io kiel kontinuaĵo
en la mondo.
Ĉe unu fino troviĝas
homoj ege psikopatiaj,
kaj ĉe la alia,
homoj tre kompataj
kaj ege altruismaj.
Mi devas aldoni, ke elstaraj
altruistoj estas tiel malsamaj
ne nur, pro tio ke ili estas
pli kompataj ol ordinaruloj.
Ili ja estas.
Sed eĉ pli nekutima:
ili estas kompataj kaj altruismaj
ne nur pri homoj
el sia plej intima rondo
de amikoj kaj familianoj. Ĉu ne?
Kompati al homoj, kiujn oni amas
kaj kun kiuj oni identiĝas
ne estas eksterordinare.
La kompato de ege elstaraj altruistoj
foretendiĝas ekster tiu rondo,
eĉ ekster iliaj pli vasta
rondo de konatoj
ĝis homoj kiuj estas ekster
ilia socia rondo entute,
t.e. puraj nekonatoj,
ĝuste kiel la viro kiu savis min.
Kaj mi havis la oportunon pridemandi
multe da altruismaj rendonacintoj
kiel ili akiris tian vastan
rondon de kompato,
ke ili akceptis donaci
al pura nekonato sian renon.
Kaj mi trovis, ke estas vere
malfacile por ili respondi.
Mi diras: “Kial vi volas fari tion
dum multe aliaj, ne?
Vi estas unu el la malpli ol 2000 usonanoj
kiuj ja donacis renon al nekonato.
Kio igas vin tiel speciala?”
Kaj kion ili respondas?
Ili diras: “Nenio.
Estas nenio speciala pri mi.
Mi nur estas la sama, kiel ĉiuj aliaj.”
Kaj mi pensas, ke estas
vere riveliga respondo,
ĉar ĝi montras, ke la rondoj de tiuj
altruistoj ne similas al tio,
sed al tio ĉi.
Ili ne havas centron.
Tiuj altruistoj laŭvorte
ne pensas pri si mem
kiel centro de io,
kiel homoj pli bonaj aŭ
pli gravaj ol iu alia.
Kiam mi demandis unu altruiston kial
donaci ŝian renon ŝajnis prudenta al ŝi,
ŝi diris: “Ĉar ne temas pri mi.”
Alia diris:
“Mi ne estas malsama. Mi ne estas unika.
Via studo eltrovos, ke mi
estas nur sama kiel vi.”
Mi pensas, ke la plej bona priskribo
por tiu miriga manko de egocentrismo
estas humileco,
la kvalito, kiu, laŭ
la vortoj de sankta Aŭgusteno,
igas homojn kiel anĝeloj.
Kaj kial?
La kialo estas, ke en rondo sencentra
ne ekzistas ringoj internaj aŭ eksteraj,
kaj neniu en ĝi estas pli aŭ malpli
inda je prizorgo kaj kompato
ol iu alia.
Kaj mi pensas, ke ĉi tio vere distingas
elstarajn altruistojn
de ordinaruloj.
Sed mi ankaŭ pensas, ke tio estas mond-
koncepto atingebla de multaj,
kaj eĉ de la plimulto de homoj.
Kaj mi pensas tiel, ĉar
ĉe la socia nivelo,
vastigo de altruismo kaj kompato
jam okazas ĉie.
Psikologo Steven Pinker kaj aliaj
jam montris,
ke tra la tuta mondo homoj fariĝas
ĉiam malpli toleremaj
pri sufero en ĉiam pli vastiĝantaj
rondoj de aliuloj.
Tio estigas malpliiĝon de
ĉia krueleco kaj perforto,
de besto-fitrakto al hejma perforto,
al mortopuno.
Kaj ĝi estigas pliigon de ĉiaj altruismoj.
Antaŭ cent jaroj,
homoj opinius ridinde
la hodiaŭ normalan kaj ordinaran
donacon de
sango kaj osta medolo
al puraj nekonatoj.
Ĉu eblas, ke post cent jaroj,
homoj pensos, ke donaci renon al nekonato
estas tiel normale kaj ordinare
kiel donaci sangon kaj
ostan medolon ŝajnas al ni hodiaŭ?
Eble.
Do kio estas la radiko de
ĉiuj ĉi mirigaj ŝanĝoj?
Parte, ŝajne, estas
altigo de riĉeco kaj vivnivelo.
Socioj fariĝas pli riĉaj
kaj bonhavaj,
kaj homoj ŝajne turnas sian
atenton eksteren.
Rezulte: ĉiaj altruismoj
al nekonatoj pliiĝas,
de volontado ĝis almozdonacado
kaj eĉ altruismaj rendonacoj.
Sed ĉiuj ĉi ŝanĝoj ankaŭ estigas
strangan kaj paradoksan rezulton.
Tio estas, ke kvankam la mondo fariĝas
pli bona kaj pli humana,
-- tia ĝi estas --
ekzistas tre ofta percepto, ke
ĝi fariĝas pli malbona
kaj pli kruela -- tia ĝi ne estas.
Kvankam mi ne scias ekzakte kial,
mi pensas, ke eble ni konscias tiom
pri la sufero de nekonatoj
en foraj lokoj,
ke sekve ni nun zorgas multe pli
pri la sufero de tiuj foraj nekonatoj.
Sed estas klare, ke la ŝanĝoj
kiujn ni vidas, montras
ke la radikoj de altruismo kaj kompato
estas tiel parto de homa naturo,
kiel krueleco kaj perforto,
eble eĉ multe pli.
Do dum iuj ŝajnas
denaske pli sentemaj
por la sufero de foraj aliuloj,
mi vere kredas, ke la kapablo eligi sin
el la centro kaj
vastigi la rondon de kompato eksteren
ĝis ĝi inkluzivas eĉ nekonatojn
estas atingebla de preskaŭ ĉiuj.
Dankon.
(Aplaŭdo)