1 00:00:00,760 --> 00:00:02,856 Estas viro ie, 2 00:00:02,880 --> 00:00:05,780 kiu aspektas iom kiel aktoro Idris Elba, 3 00:00:05,780 --> 00:00:08,130 nu, aspektis kiel li, antaŭ 20 jaroj. 4 00:00:08,130 --> 00:00:09,960 Mi scias nenion alian pri li, 5 00:00:09,960 --> 00:00:11,480 krom ke li savis mian vivon 6 00:00:11,480 --> 00:00:14,480 endanĝerigante sian propran. 7 00:00:14,480 --> 00:00:19,976 Li kuris trans kvar irejojn de trafiko en meznokto, 8 00:00:20,000 --> 00:00:21,776 por sekurigi min 9 00:00:21,800 --> 00:00:24,576 post aŭto-akcidento, kiu povus mortigi min. 10 00:00:24,600 --> 00:00:27,050 La tuta afero skuis min, evidente, 11 00:00:27,050 --> 00:00:31,446 kaj ankaŭ lasis en mi ardan scivolemon 12 00:00:31,446 --> 00:00:33,430 pri kial li faris tion, 13 00:00:33,760 --> 00:00:35,440 kia forto en li kaŭzis lin 14 00:00:35,440 --> 00:00:38,440 decidi savi min, 15 00:00:38,440 --> 00:00:41,910 riskante sian propran vivon por savi iun nekonaton? 16 00:00:42,080 --> 00:00:47,080 Alivorte, kio igis lin, aŭ igas iun alian altruisma? 17 00:00:47,840 --> 00:00:49,856 Unue mi diru al vi, kio okazis. 18 00:00:49,880 --> 00:00:51,336 Tiunokte, mi, 19-jaraĝa, 19 00:00:51,360 --> 00:00:53,736 veturis hejmen en Tacoma, Vaŝingtono, 20 00:00:53,760 --> 00:00:55,576 laŭ la interŝtata aŭtovojo 5, 21 00:00:55,600 --> 00:00:58,136 kiam malgranda hundo ekkuris antaŭ mia aŭto. 22 00:00:58,160 --> 00:01:00,496 Kaj mi faris ĝuste tion kion oni ne faru, 23 00:01:00,520 --> 00:01:02,040 t.e. deturni por eviti ĝin. 24 00:01:02,480 --> 00:01:05,069 Mi tiam eltrovis kial oni ne faru tion. 25 00:01:05,319 --> 00:01:07,096 Mi trafis la hundon malgraŭe 26 00:01:07,096 --> 00:01:09,656 kaj la aŭto joris, 27 00:01:09,656 --> 00:01:12,576 turniĝis trans la vojon 28 00:01:12,576 --> 00:01:15,896 ĝis ĝi haltis en rapid-irejo 29 00:01:15,920 --> 00:01:18,856 kontraŭ la trafiko, 30 00:01:18,880 --> 00:01:21,240 kaj la motoro difektiĝis. 31 00:01:21,240 --> 00:01:25,080 Tiumomente, mi certis, ke mi baldaŭ mortos, 32 00:01:25,540 --> 00:01:27,096 sed tio ne okazis, 33 00:01:27,120 --> 00:01:29,856 pro la agoj de tiu kuraĝulo 34 00:01:29,880 --> 00:01:32,576 kiu faris decidon en frakcio de sekundo, 35 00:01:32,576 --> 00:01:34,416 vidante mian senmovan aŭton, 36 00:01:34,440 --> 00:01:38,766 haltis sian aŭton kaj kuris trans kvar irejojn plenaj je trafiko 37 00:01:38,766 --> 00:01:40,656 en mallumo 38 00:01:40,680 --> 00:01:42,656 por savi mian vivon. 39 00:01:42,680 --> 00:01:45,576 Post li restartigis mian aŭton, 40 00:01:45,600 --> 00:01:49,216 kaj certiĝis, ke mi estas sekura kaj trankviligita, 41 00:01:49,240 --> 00:01:50,776 li forveturis. 42 00:01:50,800 --> 00:01:53,136 Li neniam diris al mi sian nomon, 43 00:01:53,160 --> 00:01:56,150 kaj mi estas certa, ke mi forgesis danki lin. 44 00:01:56,440 --> 00:01:58,376 Do antaŭ ol pluparoli, 45 00:01:58,400 --> 00:01:59,856 mi vere volas halti momenton 46 00:01:59,880 --> 00:02:02,800 kaj diri dankon al tiu nekonato. 47 00:02:03,280 --> 00:02:07,210 (Aplaŭdo) 48 00:02:10,739 --> 00:02:12,136 Mi diras al vi ĉion tion ĉi, 49 00:02:12,160 --> 00:02:16,190 ĉar la evento de tiu nokto iom ŝangis mian vivovojon. 50 00:02:16,190 --> 00:02:18,016 Mi fariĝis psikologia esploristo, 51 00:02:18,040 --> 00:02:22,640 kaj klopodas kompreni la kapablon de homoj zorgi pri aliulojn. 52 00:02:22,640 --> 00:02:25,176 De kie ĝi venas, kaj kiel ĝi evoluas, 53 00:02:25,200 --> 00:02:28,140 kaj kio estas la ekstremaj formoj, kiujn ĝi povas alpreni? 54 00:02:28,140 --> 00:02:31,190 Tiuj demandoj estas gravaj por kompreni bazajn ecojn 55 00:02:31,190 --> 00:02:33,030 de homa socia naturo. 56 00:02:33,320 --> 00:02:35,320 Multaj homoj, inkluzive de filozofoj, 57 00:02:35,320 --> 00:02:38,270 ekonomiistoj, kaj ordinaruloj, 58 00:02:38,270 --> 00:02:41,616 kredas ke la homa naturo estas fundamente malsindonema, 59 00:02:41,640 --> 00:02:45,816 ke ni estas motivitaj nur de nia propra bonfarto. 60 00:02:45,840 --> 00:02:49,980 Sed se tio estas vera, kial iuj, kiel la nekonato kiu savis min, 61 00:02:49,980 --> 00:02:52,656 faras sindonajn agojn por helpi aliulojn 62 00:02:52,680 --> 00:02:55,580 je granda risko kaj kosto por si mem? 63 00:02:55,880 --> 00:02:57,176 Respondi tiun ĉi demandon 64 00:02:57,200 --> 00:03:01,296 necesigas esplori la radikon de eksterordinaraj agoj de altruismo, 65 00:03:01,320 --> 00:03:03,696 kaj tion, kio distingas homojn 66 00:03:03,720 --> 00:03:05,576 kiuj faras tiujn agojn de la aliaj. 67 00:03:05,600 --> 00:03:09,090 Sed ĝis lastatempe, oni malmulte studis tiun temon. 68 00:03:09,800 --> 00:03:11,736 La agoj de la viro, kiu savis min 69 00:03:11,760 --> 00:03:14,736 kontentigas la plej rigoran difinon de altruismo, 70 00:03:14,760 --> 00:03:17,376 t.e. volonta, multekosta ago 71 00:03:17,400 --> 00:03:20,170 instigita de la deziro helpi aliulon. 72 00:03:20,590 --> 00:03:24,260 Do temas pri sindona ago eksklusive por la bonfarto de aliulo. 73 00:03:24,560 --> 00:03:27,480 Kio kapablus ekspliki tian agon? 74 00:03:28,120 --> 00:03:30,056 Unu respondo estas kompato, evidente, 75 00:03:30,080 --> 00:03:32,170 kiu estas kerna pelilo de altruismo. 76 00:03:32,520 --> 00:03:34,136 Nu, tiam la demando fariĝas: 77 00:03:34,160 --> 00:03:37,390 kial kelkaj ŝajne havas pli da ĝi ol aliaj? 78 00:03:38,120 --> 00:03:42,016 Kaj la respondo eble estas, ke la cerbo de pli altruismaj homoj 79 00:03:42,040 --> 00:03:44,960 estas malsama fundamente. 80 00:03:45,120 --> 00:03:47,016 Sed por eltrovi kiel, 81 00:03:47,040 --> 00:03:49,530 mi efektive komencis ĉe la kontraŭa ekstremo, 82 00:03:50,160 --> 00:03:51,360 kun psikopatiuloj. 83 00:03:52,680 --> 00:03:55,776 Komuna metodo por kompreni bazajn ecojn de homa naturo, 84 00:03:55,800 --> 00:03:57,816 kiel la deziron helpi aliulojn, 85 00:03:57,840 --> 00:04:00,976 estas esplori homojn, al kiuj mankas tiu deziro, 86 00:04:01,000 --> 00:04:03,620 kaj psikopatiuloj estas ĝuste tiaj. 87 00:04:04,200 --> 00:04:06,576 Psikopatio estas evolua malordo 88 00:04:06,600 --> 00:04:08,610 kun forte genetika deveno, 89 00:04:08,610 --> 00:04:11,610 kaj ĝi rezultigas personecon, kiu estas apatia kaj senzorgema, 90 00:04:11,610 --> 00:04:15,614 kun emo pri kontraŭsocia kaj foje tre perforta konduto. 91 00:04:16,040 --> 00:04:19,296 Miaj kolegoj kaj mi ĉe Nacia Instituto de Mensa Sano 92 00:04:19,320 --> 00:04:21,935 faris kelkajn el la unuafojaj esploroj de cerbo-bildigado 93 00:04:21,959 --> 00:04:24,096 pri adoleskaj psikopatiuloj. 94 00:04:24,120 --> 00:04:26,976 Niaj eltrovoj kaj la nunaj eltrovoj de aliaj esploristoj, 95 00:04:27,000 --> 00:04:29,296 montras, ke homoj kun psikopatio 96 00:04:29,320 --> 00:04:32,190 sufiĉe regule elmontras tri karakterojn. 97 00:04:33,160 --> 00:04:37,776 Unue, kvankam ili ne estas ĝenerale nesentemaj pri aliulaj emocioj, 98 00:04:37,800 --> 00:04:41,576 ili estas nesentemaj al indikoj, ke aliuloj estas en aflikto. 99 00:04:41,600 --> 00:04:42,816 Kaj precipe, 100 00:04:42,840 --> 00:04:46,736 ili havas malfacilon rekoni timajn mienojn kiel tiu ĉi. 101 00:04:46,760 --> 00:04:50,456 Timaj esprimoj montras urĝan bezonon kaj emocian aflikton, 102 00:04:50,480 --> 00:04:53,096 kaj ili kutime eltiras kompaton kaj deziron helpi 103 00:04:53,120 --> 00:04:54,376 de tiuj kiuj vidas ilin. 104 00:04:54,400 --> 00:04:57,096 Do estas prudente, ke homoj kun tendenco al manko de kompato, 105 00:04:57,120 --> 00:04:59,480 ankaŭ tendencas neatenti al ĉi tiuj indikoj. 106 00:05:00,520 --> 00:05:01,736 La cerboparto 107 00:05:01,760 --> 00:05:04,656 la plej grava por rekoni timajn esprimojn 108 00:05:04,680 --> 00:05:05,936 nomiĝas amigdalo. 109 00:05:05,960 --> 00:05:09,376 Tre rare, al homo tute mankas amigdalo 110 00:05:09,400 --> 00:05:13,256 kaj tio ege difektigas la rekonon de timaj esprimoj. 111 00:05:13,280 --> 00:05:15,656 Sanaj homoj kaj infanoj 112 00:05:15,680 --> 00:05:18,296 kutime montras grandajn pikojn en amigdala aktivo, 113 00:05:18,320 --> 00:05:20,456 kiam ili rigardas timajn esprimojn, 114 00:05:20,460 --> 00:05:23,636 sed amigdaloj de psikopatiuloj estas inertaj pri tiuj esprimoj. 115 00:05:23,640 --> 00:05:25,296 Foje ili tute ne reagas. 116 00:05:25,320 --> 00:05:28,600 Tio povus esti kial ili havas problemon kompreni tiujn indikojn. 117 00:05:29,240 --> 00:05:32,376 Fine, psikopatiulaj amigdaloj estas pli etaj ol la mezumo 118 00:05:32,400 --> 00:05:34,210 je ĉ. 18 aŭ 20%. 119 00:05:34,920 --> 00:05:38,736 Do ĉiuj ĉi eltrovoj estas kredindaj kaj fortikaj, 120 00:05:38,760 --> 00:05:40,216 kaj ili estas tre interesaj. 121 00:05:40,240 --> 00:05:41,896 Sed memoru, ke mia ĉefa intereso 122 00:05:41,920 --> 00:05:45,456 ne estas kompreni kial homoj estas malzorgemaj. 123 00:05:45,480 --> 00:05:47,810 Mi volas kompreni kial ili estas zorgemaj. 124 00:05:47,880 --> 00:05:50,176 Tial la vera demando estas, 125 00:05:50,200 --> 00:05:52,456 ĉu eksterordinara altruismo, 126 00:05:52,480 --> 00:05:54,696 t.e. la malo de psikopatio 127 00:05:54,720 --> 00:05:58,136 rilate al kompato kaj deziro helpi aliulojn, 128 00:05:58,160 --> 00:06:02,176 povus veni el cerbo, kiu ankaŭ estas la malo de psikopatia? 129 00:06:02,200 --> 00:06:04,580 Ia kontraŭpsikopatia cerbo, 130 00:06:05,880 --> 00:06:08,976 kiu pli bone rekonas timon ĉe aliuloj, 131 00:06:09,000 --> 00:06:11,416 amigdalo, kiu estas pli reageca al tiu ĉi esprimo, 132 00:06:11,440 --> 00:06:13,280 kaj eble ankaŭ pli granda ol la ordinara? 133 00:06:13,920 --> 00:06:15,936 Kiel mia esploro montras, 134 00:06:15,960 --> 00:06:17,416 ĉiuj tri aferoj estas veraj. 135 00:06:17,440 --> 00:06:18,696 Kaj ni eltrovis ĉi tion 136 00:06:18,720 --> 00:06:21,736 per esploro de aro da vere elstaraj altruistoj. 137 00:06:21,760 --> 00:06:24,416 Temas pri homoj, kiuj donacis unu el siaj renoj 138 00:06:24,440 --> 00:06:25,640 al iu tute nekonata. 139 00:06:26,600 --> 00:06:29,696 Ili akceptis gravan operacion 140 00:06:29,720 --> 00:06:32,336 por ke oni greftu unu el siaj renoj 141 00:06:32,360 --> 00:06:34,416 al tre malsana nekonato, 142 00:06:34,440 --> 00:06:36,750 kiun ili neniam renkontis kaj eble neniam renkontos. 143 00:06:37,040 --> 00:06:40,170 “Kial oni volus fari tion?” estas tre ofta demando. 144 00:06:40,440 --> 00:06:41,896 Kaj la respondo povus esti, 145 00:06:41,920 --> 00:06:44,286 ke la cerboj de tiuj elstaraj altruistoj 146 00:06:44,286 --> 00:06:46,460 havas certajn apartajn karakterojn. 147 00:06:47,040 --> 00:06:50,256 Ili pli bone rekonas timon ĉe aliuloj. 148 00:06:50,280 --> 00:06:53,696 Ili laŭvorte pli bone komprenas kiam iu estas en aflikto. 149 00:06:53,720 --> 00:06:58,376 Parte povus esti, ke ilia amigdalo estas pli reageca al ĉi tiuj esprimoj. 150 00:06:58,400 --> 00:07:01,270 Kaj memoru, ke temas pri la sama cerboparto, 151 00:07:01,270 --> 00:07:03,710 kiun ni trovis subreageca ĉe psikopatiuloj. 152 00:07:03,710 --> 00:07:05,866 Kaj fine, iliaj amigdaloj estas pli grandaj, 153 00:07:05,866 --> 00:07:07,856 je ĉ. 8%. 154 00:07:07,880 --> 00:07:09,616 Do kune, tiuj informoj subkomprenigas, 155 00:07:09,640 --> 00:07:13,256 ke ekzistas io kiel kontinuaĵo en la mondo. 156 00:07:13,280 --> 00:07:16,816 Ĉe unu fino troviĝas homoj ege psikopatiaj, 157 00:07:16,840 --> 00:07:19,336 kaj ĉe la alia, homoj tre kompataj 158 00:07:19,360 --> 00:07:21,550 kaj ege altruismaj. 159 00:07:22,760 --> 00:07:26,696 Mi devas aldoni, ke elstaraj altruistoj estas tiel malsamaj 160 00:07:26,720 --> 00:07:29,416 ne nur, pro tio ke ili estas pli kompataj ol ordinaruloj. 161 00:07:29,440 --> 00:07:30,656 Ili ja estas. 162 00:07:30,680 --> 00:07:32,576 Sed eĉ pli nekutima: 163 00:07:32,600 --> 00:07:34,696 ili estas kompataj kaj altruismaj 164 00:07:34,720 --> 00:07:37,716 ne nur pri homoj el sia plej intima rondo 165 00:07:37,716 --> 00:07:39,766 de amikoj kaj familianoj. Ĉu ne? 166 00:07:39,766 --> 00:07:42,936 Kompati al homoj, kiujn oni amas kaj kun kiuj oni identiĝas 167 00:07:42,960 --> 00:07:45,160 ne estas eksterordinare. 168 00:07:46,040 --> 00:07:50,216 La kompato de ege elstaraj altruistoj foretendiĝas ekster tiu rondo, 169 00:07:50,240 --> 00:07:52,456 eĉ ekster iliaj pli vasta rondo de konatoj 170 00:07:52,480 --> 00:07:55,416 ĝis homoj kiuj estas ekster ilia socia rondo entute, 171 00:07:55,440 --> 00:07:56,976 t.e. puraj nekonatoj, 172 00:07:57,000 --> 00:07:58,600 ĝuste kiel la viro kiu savis min. 173 00:07:59,960 --> 00:08:03,456 Kaj mi havis la oportunon pridemandi multe da altruismaj rendonacintoj 174 00:08:03,480 --> 00:08:07,856 kiel ili akiris tian vastan rondon de kompato, 175 00:08:07,880 --> 00:08:11,216 ke ili akceptis donaci al pura nekonato sian renon. 176 00:08:11,240 --> 00:08:14,736 Kaj mi trovis, ke estas vere malfacile por ili respondi. 177 00:08:14,760 --> 00:08:18,816 Mi diras: “Kial vi volas fari tion 178 00:08:18,840 --> 00:08:20,816 dum multe aliaj, ne? 179 00:08:20,840 --> 00:08:23,256 Vi estas unu el la malpli ol 2000 usonanoj 180 00:08:23,280 --> 00:08:25,896 kiuj ja donacis renon al nekonato. 181 00:08:25,920 --> 00:08:27,760 Kio igas vin tiel speciala?” 182 00:08:28,400 --> 00:08:29,680 Kaj kion ili respondas? 183 00:08:31,400 --> 00:08:33,320 Ili diras: “Nenio. 184 00:08:34,080 --> 00:08:35,976 Estas nenio speciala pri mi. 185 00:08:36,000 --> 00:08:37,989 Mi nur estas la sama, kiel ĉiuj aliaj.” 186 00:08:39,200 --> 00:08:42,296 Kaj mi pensas, ke estas vere riveliga respondo, 187 00:08:42,320 --> 00:08:46,410 ĉar ĝi montras, ke la rondoj de tiuj altruistoj ne similas al tio, 188 00:08:47,240 --> 00:08:49,216 sed al tio ĉi. 189 00:08:49,240 --> 00:08:50,820 Ili ne havas centron. 190 00:08:51,220 --> 00:08:53,736 Tiuj altruistoj laŭvorte ne pensas pri si mem 191 00:08:53,760 --> 00:08:56,016 kiel centro de io, 192 00:08:56,040 --> 00:08:59,000 kiel homoj pli bonaj aŭ pli gravaj ol iu alia. 193 00:09:00,000 --> 00:09:03,216 Kiam mi demandis unu altruiston kial donaci ŝian renon ŝajnis prudenta al ŝi, 194 00:09:03,240 --> 00:09:05,960 ŝi diris: “Ĉar ne temas pri mi.” 195 00:09:07,040 --> 00:09:08,776 Alia diris: 196 00:09:08,800 --> 00:09:11,056 “Mi ne estas malsama. Mi ne estas unika. 197 00:09:11,080 --> 00:09:14,416 Via studo eltrovos, ke mi estas nur sama kiel vi.” 198 00:09:14,440 --> 00:09:18,536 Mi pensas, ke la plej bona priskribo por tiu miriga manko de egocentrismo 199 00:09:18,560 --> 00:09:20,416 estas humileco, 200 00:09:20,440 --> 00:09:23,536 la kvalito, kiu, laŭ la vortoj de sankta Aŭgusteno, 201 00:09:23,560 --> 00:09:25,540 igas homojn kiel anĝeloj. 202 00:09:26,120 --> 00:09:27,816 Kaj kial? 203 00:09:27,840 --> 00:09:30,616 La kialo estas, ke en rondo sencentra 204 00:09:30,640 --> 00:09:33,176 ne ekzistas ringoj internaj aŭ eksteraj, 205 00:09:33,200 --> 00:09:36,096 kaj neniu en ĝi estas pli aŭ malpli inda je prizorgo kaj kompato 206 00:09:36,120 --> 00:09:37,590 ol iu alia. 207 00:09:37,920 --> 00:09:41,416 Kaj mi pensas, ke ĉi tio vere distingas elstarajn altruistojn 208 00:09:41,440 --> 00:09:42,990 de ordinaruloj. 209 00:09:43,130 --> 00:09:46,976 Sed mi ankaŭ pensas, ke tio estas mond- koncepto atingebla de multaj, 210 00:09:46,976 --> 00:09:48,506 kaj eĉ de la plimulto de homoj. 211 00:09:48,860 --> 00:09:51,256 Kaj mi pensas tiel, ĉar ĉe la socia nivelo, 212 00:09:51,280 --> 00:09:55,470 vastigo de altruismo kaj kompato jam okazas ĉie. 213 00:09:55,920 --> 00:09:58,376 Psikologo Steven Pinker kaj aliaj jam montris, 214 00:09:58,400 --> 00:10:01,610 ke tra la tuta mondo homoj fariĝas ĉiam malpli toleremaj 215 00:10:01,610 --> 00:10:04,136 pri sufero en ĉiam pli vastiĝantaj rondoj de aliuloj. 216 00:10:04,160 --> 00:10:07,216 Tio estigas malpliiĝon de ĉia krueleco kaj perforto, 217 00:10:07,240 --> 00:10:11,070 de besto-fitrakto al hejma perforto, al mortopuno. 218 00:10:11,480 --> 00:10:14,200 Kaj ĝi estigas pliigon de ĉiaj altruismoj. 219 00:10:14,200 --> 00:10:17,390 Antaŭ cent jaroj, homoj opinius ridinde 220 00:10:17,390 --> 00:10:19,276 la hodiaŭ normalan kaj ordinaran 221 00:10:19,276 --> 00:10:22,256 donacon de sango kaj osta medolo 222 00:10:22,280 --> 00:10:24,330 al puraj nekonatoj. 223 00:10:24,720 --> 00:10:26,816 Ĉu eblas, ke post cent jaroj, 224 00:10:26,840 --> 00:10:29,360 homoj pensos, ke donaci renon al nekonato 225 00:10:29,360 --> 00:10:30,966 estas tiel normale kaj ordinare 226 00:10:30,966 --> 00:10:33,936 kiel donaci sangon kaj ostan medolon ŝajnas al ni hodiaŭ? 227 00:10:33,960 --> 00:10:35,160 Eble. 228 00:10:35,800 --> 00:10:38,696 Do kio estas la radiko de ĉiuj ĉi mirigaj ŝanĝoj? 229 00:10:38,720 --> 00:10:40,496 Parte, ŝajne, estas 230 00:10:40,520 --> 00:10:43,920 altigo de riĉeco kaj vivnivelo. 231 00:10:44,600 --> 00:10:47,336 Socioj fariĝas pli riĉaj kaj bonhavaj, 232 00:10:47,360 --> 00:10:49,976 kaj homoj ŝajne turnas sian atenton eksteren. 233 00:10:50,000 --> 00:10:53,856 Rezulte: ĉiaj altruismoj al nekonatoj pliiĝas, 234 00:10:53,880 --> 00:10:58,600 de volontado ĝis almozdonacado kaj eĉ altruismaj rendonacoj. 235 00:10:59,440 --> 00:11:02,416 Sed ĉiuj ĉi ŝanĝoj ankaŭ estigas 236 00:11:02,440 --> 00:11:05,656 strangan kaj paradoksan rezulton. 237 00:11:05,680 --> 00:11:09,216 Tio estas, ke kvankam la mondo fariĝas pli bona kaj pli humana, 238 00:11:09,240 --> 00:11:10,456 -- tia ĝi estas -- 239 00:11:10,480 --> 00:11:13,176 ekzistas tre ofta percepto, ke ĝi fariĝas pli malbona 240 00:11:13,200 --> 00:11:15,750 kaj pli kruela -- tia ĝi ne estas. 241 00:11:15,890 --> 00:11:17,896 Kvankam mi ne scias ekzakte kial, 242 00:11:17,920 --> 00:11:21,480 mi pensas, ke eble ni konscias tiom 243 00:11:21,480 --> 00:11:24,696 pri la sufero de nekonatoj en foraj lokoj, 244 00:11:24,720 --> 00:11:27,136 ke sekve ni nun zorgas multe pli 245 00:11:27,160 --> 00:11:29,680 pri la sufero de tiuj foraj nekonatoj. 246 00:11:30,240 --> 00:11:33,936 Sed estas klare, ke la ŝanĝoj kiujn ni vidas, montras 247 00:11:33,960 --> 00:11:36,416 ke la radikoj de altruismo kaj kompato 248 00:11:36,440 --> 00:11:39,456 estas tiel parto de homa naturo, kiel krueleco kaj perforto, 249 00:11:39,480 --> 00:11:41,176 eble eĉ multe pli. 250 00:11:41,200 --> 00:11:45,256 Do dum iuj ŝajnas denaske pli sentemaj 251 00:11:45,280 --> 00:11:47,376 por la sufero de foraj aliuloj, 252 00:11:47,400 --> 00:11:50,176 mi vere kredas, ke la kapablo eligi sin 253 00:11:50,200 --> 00:11:51,976 el la centro kaj 254 00:11:52,000 --> 00:11:56,056 vastigi la rondon de kompato eksteren ĝis ĝi inkluzivas eĉ nekonatojn 255 00:11:56,080 --> 00:11:59,040 estas atingebla de preskaŭ ĉiuj. 256 00:12:00,080 --> 00:12:01,296 Dankon. 257 00:12:01,320 --> 00:12:07,148 (Aplaŭdo)