Facilaj memfaradaj projektoj por infanaj inĝenieroj
-
0:01 - 0:03Mi dezajnas inĝenieriajn projektojn
-
0:03 - 0:05por mez- kaj alt-lernejaj studentoj,
-
0:05 - 0:09ofte uzante materialojn
neatenditajn. -
0:09 - 0:13Mia inspiro venas el problemoj
de mia ĉiutaga vivo. -
0:13 - 0:14Ekzemple,
-
0:14 - 0:18foje mi bezonis kostumon
por bildstria kunveno, -
0:18 - 0:20sed ne volis elspezi tro da mono,
-
0:20 - 0:21do mi mem faris ĝin ...
-
0:23 - 0:25kun prilumita krono kaj jupo.
-
0:25 - 0:26(Ridoj)
-
0:27 - 0:28Alifoje,
-
0:28 - 0:32mi estis konsternita
ĉar mia plejŝatata movebla ludo, -
0:32 - 0:33'Flappy Bird',
-
0:33 - 0:35estis forigita de la aplikaĵo-vendejo
-
0:35 - 0:37(Ridoj)
-
0:37 - 0:38Mi estis metita antaŭ dilemo:
-
0:39 - 0:42aŭ neniam ĝisdatigi la telefonon,
aŭ neniam plu ludi al Flappy Bird. -
0:42 - 0:44(Ridoj)
-
0:45 - 0:47Ne ŝatante ambaŭ elektojn,
-
0:47 - 0:50mi faris la solan aĵon,
kiu ŝajnis senca al mi. -
0:50 - 0:52Mi faris fizikan version de 'Flappy Bird',
-
0:52 - 0:55kiu neniel estos forigita
de la aplikaĵo-vendejo. -
0:55 - 0:56(Ridoj)
-
0:57 - 1:00(Muziko)
-
1:02 - 1:04(Pepado)
-
1:05 - 1:07(Muziko)
-
1:07 - 1:08(Ridoj)
-
1:09 - 1:12Kelkaj amikoj estas maniuloj pri la ludo,
-
1:12 - 1:15kaj mi invitis ankaŭ ilin ludi.
-
1:15 - 1:16Amiko: Ah!
-
1:16 - 1:18(Ridoj)
-
1:19 - 1:21Amiko: Diable!
-
1:21 - 1:22(Ridoj)
-
1:22 - 1:26Kaj ili diris, ke ĝi estas
tiel incita kiel la originala. -
1:26 - 1:27(Ridoj)
-
1:27 - 1:30Mi alŝutis demonstraĵon
de tiu projekto enrete, -
1:30 - 1:33kaj, surprize ĝi furoris rapide.
-
1:33 - 1:36Pli ol 2 milionoj da vidadoj
en nur kelkaj tagoj. -
1:36 - 1:37(Ridoj)
-
1:38 - 1:41Kaj eĉ pli interesaj estas la komentoj.
-
1:41 - 1:43Multaj volis havigi ĝin al si,
-
1:43 - 1:45aŭ demandis kiel fari ĝin.
-
1:45 - 1:49Tio kongruis kun mia ideo, ke
per kreema projekto, -
1:49 - 1:52oni povas instrui homojn pri inĝenierio.
-
1:52 - 1:55Per la mono gajnita per la filmeto,
-
1:55 - 1:57ni ebligis studentojn
en la klasĉambro -
1:57 - 1:59fari iliajn proprajn ludojn en skatoleto.
-
2:00 - 2:01Kvankam tio malfacilegis,
-
2:01 - 2:05ili lernis multe da novaj konceptoj
pri inĝenierio kaj programado. -
2:05 - 2:08Ili avide lernis,
cele al fini la ludon. -
2:09 - 2:10(Ridoj)
-
2:10 - 2:13Antaŭ la 'Flappy Bird' skatoleto,
-
2:13 - 2:19mi havis ideon uzi kreemajn inĝenieriajn
projektojn por instrui studentojn. -
2:19 - 2:21Kiam mi instruis en mezlernejo,
-
2:21 - 2:26ni petis studentojn konstrui roboton
el standarda teknika ekipaĵo. -
2:26 - 2:29Mi rimarkis, ke multaj el
ili ŝajne enuiĝis. -
2:29 - 2:31Kaj kelkaj ekuzis pecojn de papero
-
2:31 - 2:33kaj ornamis siajn robotojn.
-
2:33 - 2:35Poste pli el ili partoprenis,
-
2:35 - 2:38kaj tiel interesiĝis
pri la projekto. -
2:38 - 2:41Tial, mi ekserĉis pli kreemajn vojojn
-
2:41 - 2:43por prezenti teknologion al studentoj.
-
2:44 - 2:48Mi malkovris, ke la plejparto de
teknologiaj ekipaĵoj -
2:48 - 2:50aspektas iom timiganta.
-
2:50 - 2:53Ili estas faritaj el plastikpecoj,
kiujn oni ne povas personecigi. -
2:54 - 2:56Plue, ili estas multekostaj:
-
2:56 - 2:59-- centojn da dolaroj po ekipaĵo.
-
2:59 - 3:03Tio ne estas ĉipa kompare al
kutimaj klasĉambraj buĝetoj. -
3:03 - 3:05Ĉar mi ne trovis ion ajn,
-
3:05 - 3:07mi decidis fari ion mi mem.
-
3:07 - 3:10Mi komencis kun papero kaj teksaĵo.
-
3:10 - 3:13Ni ĉiuj ludis kun tiuj ekde infanaĝo,
-
3:13 - 3:15kaj ili estas malmultekostaj
-
3:15 - 3:18kaj troviĝas ĉie en la domo.
-
3:18 - 3:20Kaj mi dezajnis projekton
-
3:20 - 3:22por kiu studentoj povas krei
prilumitan kreitaĵon -
3:23 - 3:25per teksaĵo kaj turn-okuloj.
-
3:25 - 3:27Ili ĉiuj helpis unu la alian
en klasĉambroj, -
3:27 - 3:30kaj ridis kaj diskutis pri la projekto.
-
3:30 - 3:31Kaj plej grave,
-
3:31 - 3:34ili povis enmeti propran kreemon
en la projekton. -
3:35 - 3:37Pro la sukceso de tiu projekto,
-
3:37 - 3:39mi daŭre kreis pli da inĝenieriajn
projektojn -
3:39 - 3:41por strebigi miajn studentojn.
-
3:41 - 3:45Mi ankaŭ ofertis tiujn laborsesiojn
ekster la lernejo -
3:45 - 3:47kaj en la komunumo.
-
3:47 - 3:49Kaj io vere interesa okazis.
-
3:49 - 3:52Mi rimarkis, ke multe da homoj de tre
diversaj spertoj -
3:52 - 3:55ekvenis al niaj laborsesioj.
-
3:55 - 3:56Kaj specife,
-
3:56 - 4:01ĉeestis multe pli da virinoj kaj
minoritatanoj ol atenditaj, -
4:01 - 4:04homoj, kiujn oni kutime ne vidas
en tradiciaj inĝenieriaj renkontiĝoj. -
4:05 - 4:11Jen raporto pri dungitoj ĉe granda
teknologia firmao en 2016. -
4:11 - 4:15Virinoj konstituas nur 19% de la
teknologia laborforto. -
4:15 - 4:19Kaj minoritatanoj konstituas nur 4%.
-
4:19 - 4:21Tiu statistiko ŝajnas ordinara
-
4:22 - 4:25rilate al altlerneja
robotika klubo -
4:25 - 4:28aŭ kolegia inĝenieria klaso.
-
4:28 - 4:31Multe da diversaj problemoj
-
4:31 - 4:36kaŭzas mankon de diverseco en la
teknologia laborforto. -
4:36 - 4:38Por trovi solvon, oni eble povus
-
4:39 - 4:43prezenti teknologion al studentoj
per kreemaj projektoj. -
4:44 - 4:47Mi ne diras, ke tiu povas solvi ĉion,
-
4:47 - 4:50sed tio povus konigi teknologion
-
4:50 - 4:53al homoj kiuj antaŭe
ne interesiĝis pri ĝi -
4:53 - 4:56pro la maniero per kiu oni prezentas
kaj instruas ĝin en lernejo. -
4:57 - 5:02Do kiel ni ekŝanĝas la percepton
pri teknologio? -
5:02 - 5:07Plejparto de studentoj pensas
ke ĝi estas enua kaj malloganta, -
5:07 - 5:10tial mi ĉiam dezajnas projektojn
laŭ tri principoj. -
5:10 - 5:13Unue, malalta bazo:
-
5:13 - 5:16la projekto estas
facile komencebla. -
5:17 - 5:20Vidu tiun ĉi instruilon.
-
5:20 - 5:22Kiel unua projekto, ni petis studentoj
-
5:22 - 5:24fari cirkviton sur papero.
-
5:24 - 5:27Kiel vi vidas, oni ne bezonas
longan tempon por lerni, -
5:27 - 5:29kaj ĝi estas facila eĉ por komencantoj.
-
5:30 - 5:34Malalta bazo ankaŭ signifas,
ke ni forigas la financan barilon -
5:34 - 5:37kiu malebligas homojn plenigi projekton.
-
5:37 - 5:41Do kun papero, kupra bendo,
ampolo kaj baterio, -
5:41 - 5:45oni povas plenigi tiun projekton
kun malpli ol dolaro. -
5:45 - 5:49Dua principo:
alta supra limo. -
5:49 - 5:52Tio signifas, ke ekzistas sufiĉa
spaco por kreski, -
5:52 - 5:54kaj studentoj estas
ĉiam antaŭenpelitaj. -
5:55 - 5:58Komence, eble estas nur
prilumita kreitaĵo, -
5:58 - 6:01sed poste oni povas aldoni sensilojn
kaj mikroregilojn, -
6:01 - 6:05kaj ekprogrami la kreitaĵon por
interago kun la medio. -
6:05 - 6:06(Ridoj)
-
6:06 - 6:07Kaj finfine,
-
6:07 - 6:10la tria principo: personecigo.
-
6:10 - 6:15Tio signifas, ke la projekto
povas utili kaj allogi al ĉiu ajn. -
6:15 - 6:17Jen la avantaĝo uzi
ĉiutagajn materialojn; -
6:17 - 6:21estas tre facile personecigi
per papero kaj teksaĵo. -
6:21 - 6:24Do se vi ne ŝatas 'Flappy Bird'-on,
-
6:24 - 6:26vi povas fari vian propran ludon.
-
6:27 - 6:30Studento:
Nia ludo temas pri Justin Bieber, -
6:30 - 6:33ĉar li trorapidas,
-
6:33 - 6:37la celo estas ebligi lin
forkuri de la polico -- -
6:37 - 6:40(Ridoj)
-
6:40 - 6:42Studento:
Jes, sed li ŝanĝas, kaj -- -
6:42 - 6:44ni estas parto de lia grupaĉo.
-
6:44 - 6:46(Ridoj)
-
6:46 - 6:48Dankon.
-
6:48 - 6:50(Aplaŭdo)
- Title:
- Facilaj memfaradaj projektoj por infanaj inĝenieroj
- Speaker:
- Fawn Qiu
- Description:
-
TED-stipendiulino Fawn Qiu dezajnas amuzajn, malmultekostajn projektojn, kiuj uzas ĉiutagajn materialojn, kiel paperon kaj teksaĵon por prezenti inĝenierion al infanoj. En tiu ĉi rapida, lerta parolado, ŝi prezentas, kiel netradiciaj laborsesioj kiel ŝiaj povas ŝanĝi la percepto pri teknologio kaj inspiras studentojn partopreni en ĝia kreado.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 07:03
TED Translators admin approved Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault accepted Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers | ||
Karine Breault edited Esperanto subtitles for Easy DIY projects for kid engineers |