Kial dietadi kutime ne funckias
-
0:00 - 0:02Antaŭ tri jaroj kaj duono
-
0:02 - 0:05mi faris unu el la plej bonaj decidoj de mia vivo.
-
0:05 - 0:08Kiel novjara decido,
-
0:08 - 0:12mi rezignis dietadon, ĉesis zorgi pri mia pezo,
-
0:12 - 0:15kaj lernis manĝi konscience.
-
0:15 - 0:19Nun mi manĝas kiam ajn mi estas malsata,
-
0:19 - 0:22kaj jam perdis 10 funtojn.
-
0:22 - 0:24Tiu ĉi estas mi je 13,
-
0:24 - 0:27kiam mi komencis mian unuan dieton.
-
0:27 - 0:30Nun kiam mi rigardas al la bildo, mi pensas,
-
0:30 - 0:32ke mi ne bezonis dieton,
-
0:32 - 0:34sed konsilojn pri modo.
-
0:34 - 0:37(Ridado)
-
0:37 - 0:40Sed tiam mi pensis ke mi bezonis maldikiĝi,
-
0:40 - 0:41kaj kiam mi revenis al mia antaŭa pezo,
-
0:41 - 0:45kompreneble mi kulpigis min mem.
-
0:45 - 0:48Kaj dum la venontaj tri dekjaroj,
-
0:48 - 0:50mi spertis diversajn dietojn.
-
0:50 - 0:53Sendepende de kion mi faris,
-
0:53 - 0:55ĉiam la perdita pezo revenis.
-
0:55 - 0:59Mi certas ke multaj el vi konas la senton.
-
0:59 - 1:01Kiel neuroscientistino,
-
1:01 - 1:03mi miris, kial ĝi estas tiom malfacila?
-
1:03 - 1:06Evidente, via pezo dependas
-
1:06 - 1:08de kiom vi manĝas kaj kiom da energio vi forbrulas.
-
1:08 - 1:11Tio, kion multaj homoj ne prikonscias
-
1:11 - 1:13estas ke malsato kaj energiuzo
-
1:13 - 1:15estas kontrolataj de la cerbo,
-
1:15 - 1:18plejparte senkonscie.
-
1:18 - 1:22Via cerbo kaŝe faras multajn taskojn,
-
1:22 - 1:24kaj tio estas bona,
-
1:24 - 1:26ĉar via konscia menso --
-
1:26 - 1:28kiel diri ĝentile? --
-
1:28 - 1:31estas ja distriĝema.
-
1:31 - 1:34Estas bone ke vi ne forgesas spiri
-
1:34 - 1:37dum kaptas vian atenton filmo.
-
1:37 - 1:39Vi ne forgesas kiel marŝi
-
1:39 - 1:42dum vi pensas kion manĝi vespere.
-
1:42 - 1:44Via cerbo ankaŭ havas sian senton
-
1:44 - 1:45pri via pezo,
-
1:45 - 1:48spite al tio, kion vi kredas konscie.
-
1:48 - 1:50Ĝi nomiĝas regulpunkto,
-
1:50 - 1:52sed jen malĝusta termino,
-
1:52 - 1:54ĉar ĝi estas etendiĝo
-
1:54 - 1:56de ĉ. 10 aŭ 15 funtoj.
-
1:56 - 2:00Vi povas elekti vivmanieron por ŝanĝi vian pezon
-
2:00 - 2:02supren kaj suben, ene de tiu etendiĝo,
-
2:02 - 2:06sed estas multe, multe pli malfacile eliĝi
el la etendiĝo. -
2:06 - 2:08La hipotalamuso estas la parto de la cerbo
-
2:08 - 2:10kiu regulas korpopezon.
-
2:10 - 2:12Pli ol dekduo da kemiaj signaloj
-
2:12 - 2:15en la cerbo ordonas vian korpon plialtigi ĝian pezon,
-
2:15 - 2:19pli ol alia dekduo ordonas la malon,
-
2:19 - 2:22kaj la sistemo funkcias kiel termostato,
-
2:22 - 2:24responde al signaloj el via korpo
-
2:24 - 2:28per ĝustigo de malsato, korpa aktivado
kaj metabolismo, -
2:28 - 2:32por teni vian pezon konstata,
malgraŭ eksteraj ŝanĝoj. -
2:32 - 2:34Termostato funkcias tiel, ĉu ne?
-
2:34 - 2:37Ĝi stabiligas la temperaturon de via domo
-
2:37 - 2:40dum la vetero ŝanĝiĝas ekstere.
-
2:40 - 2:43Nun, vi povus klopodi ŝanĝi la temperaturon
-
2:43 - 2:46de via domo, malfermante fenestron dumvintre,
-
2:46 - 2:50sed tio ne ŝanĝos la regulpunkton de la termostato.
-
2:50 - 2:52kiu respondos ŝaltante la fornon
-
2:52 - 2:55por varmigi la lokon kiel antaŭe.
-
2:55 - 2:58Via cerbo funkcias tute same.
-
2:58 - 3:01Ĝi respondas al maldikiĝo per uzo de potencaj iloj
-
3:01 - 3:02por revenigi vian korpopezon
-
3:02 - 3:06al punkto, kiun ĝi konsideras normala.
-
3:06 - 3:08Se vi ege maldikiĝas,
-
3:08 - 3:13via cerbo reagas kvazaŭ vi malsatmortus,
-
3:13 - 3:15kaj ĉu vi komencas dikiĝi aŭ maldikiĝi,
-
3:15 - 3:18la reago de via cerbo estas la sama.
-
3:18 - 3:20Plaĉus al ni, ke la cerbo povus diri
-
3:20 - 3:22ĉu oni bezonas maldikiĝi aŭ ne,
-
3:22 - 3:24sed ĝi ne povas.
-
3:24 - 3:27Se vi perdas multon de via korpopezo,
-
3:27 - 3:29vi malsaltiĝas
-
3:29 - 3:32kaj viaj muskoloj bruligas malpli da energio.
-
3:32 - 3:35Dr. Rudy Leibel el la Universitato de Kolombio
-
3:35 - 3:37malkovris, ke homoj kiuj perdis
-
3:37 - 3:3910 procenton de ilia korpopezo
-
3:39 - 3:42bruligas 250 ĝis 400 kaloriojn malpli
-
3:42 - 3:44ĉar iliaj metabolismoj estas jam subpremitaj
-
3:44 - 3:46Tio estas multe da manĝaĵoj.
-
3:46 - 3:49Tio signifas ke sukcesa dietanto
-
3:49 - 3:52devas por ĉiam manĝi tiomgrande malpli
-
3:52 - 3:53ol sampezano
-
3:53 - 3:55kiu ĉiam estis maldika.
-
3:55 - 3:57Laŭ evoluada perspektivo,
-
3:57 - 4:00rezistado de via korpo kontraŭ maldikiĝo
estas komprenebla. -
4:00 - 4:03Kiam manĝaĵoj mankis, la pluvivado de niaj praavoj
-
4:03 - 4:05dependis de enerĝikonservado,
-
4:05 - 4:08kaj de repreni la perditan pezon kiam manĝaĵoj denove haveblis
-
4:08 - 4:11protektis ilin kontraŭ venontaj manĝomankoj.
-
4:11 - 4:13Dum la historio de la homo,
-
4:13 - 4:16manko de manĝaĵoj estis multe pli grava problemo
-
4:16 - 4:18ol tromanĝado.
-
4:18 - 4:22Tio eble klarigas malĝojigan fakton:
-
4:22 - 4:25regulpunktoj povas plialtiĝi,
-
4:25 - 4:28sed malpliiĝo rare okazas.
-
4:28 - 4:30Nun, se iam via patrino diris,
-
4:30 - 4:32ke la vivo ne estas justa,
-
4:32 - 4:35ŝi parolis pri tiaj aferoj.
-
4:35 - 4:38(Ridado)
-
4:38 - 4:41Sukcesa dieto ne malpliigas vian regulpunkton.
-
4:41 - 4:43Eĉ se vi daŭre malpliigas vian korpopezon
-
4:43 - 4:45dum sep jaroj,
-
4:45 - 4:49via cerbo ade klopodas redikigi vin.
-
4:49 - 4:52Se la maldikiĝo estus pro longdaŭra malsatego,
-
4:52 - 4:54la respondo estus loĝika.
-
4:54 - 4:57En nia moderna mondo kaj siaj ĉeaŭtaj manĝejoj
-
4:57 - 5:01ĝi ne tiel bone efikas por multaj el ni.
-
5:01 - 5:04La diferenco inter la pratempoj
-
5:04 - 5:07kaj la hodiaŭa abundeco de manĝaĵoj
-
5:07 - 5:09estas kial D-ro Yoni Freedhoff
-
5:09 - 5:11el la universitato de Otavo
-
5:11 - 5:14ŝatus reporti keklajn el siaj malsanuloj al la tempo
-
5:14 - 5:16kiam manĝaĵo estis malpli abunda,
-
5:16 - 5:18kaj ankaŭ kial
-
5:18 - 5:20ŝanĝi la manĝadmedion
-
5:20 - 5:24fakte estos la plej efika solvo
-
5:24 - 5:26kontraŭ dikiĝo.
-
5:26 - 5:29Bedaŭrinde, provizora dikiĝo
-
5:29 - 5:31povas fariĝi ĉiama.
-
5:31 - 5:34Se vi restas tropeza dum tro longa periodo,
-
5:34 - 5:37eble dum kelkaj jaroj por multaj el ni,
-
5:37 - 5:41via cerbo povas decidi, ke la nova korpopezo
estas ja normala. -
5:41 - 5:45Psikologoj klasifikas manĝantojn en du grupoj,
-
5:45 - 5:47tiuj kiuj obeas sian malsatecon
-
5:47 - 5:49kaj tiuj, kiuj klopodas kontroli sian manĝadon
-
5:49 - 5:55per volforto, kiel multaj dietanoj.
-
5:55 - 6:02Ni povas nomi ilin intuiciaj kaj kontrolantaj manĝantoj.
-
6:02 - 6:04Interese estas ke intuiciaj manĝantoj
-
6:04 - 6:07malpli riskas fariĝi dikaj,
-
6:07 - 6:10kaj ili pasigas malmultan tempon
pensante pri manĝaĵoj. -
6:10 - 6:14Kontrolantaj manĝantoj estas pliofte senhelpaj
-
6:14 - 6:17rilate al tromanĝado kaŭzita de reklamado,
-
6:17 - 6:21pliigitaj porcioj, kaj laŭvolaj bufedoj.
-
6:21 - 6:22Kaj malgranda urĝvolo,
-
6:22 - 6:26ekzemple, pri la manĝo de unu kulero da glaciaĵo,
-
6:26 - 6:31pliigas la riskon de manĝodiboĉo
-
6:31 - 6:33ĉe kontrolantaj manĝantoj.
-
6:33 - 6:35Geknaboj estas precipe vundeblaj
-
6:35 - 6:38per tiu ĉi ciklo de dieto kaj diboĉo.
-
6:38 - 6:41Pluraj longdaŭraj studoj montris
-
6:41 - 6:45ke knabinoj, kiuj dietas dum siaj dekkelkaj jaroj
-
6:45 - 6:49prezentas probablecon fariĝi tropezaj
-
6:49 - 6:50trioble pli grandan kvin jaroj poste,
-
6:50 - 6:53eĉ se ili komencis kiam ili havis normalan pezon,
-
6:53 - 6:56kaj ĉiuj el tiuj studoj montris ke
-
6:56 - 6:58tiuj samaj faktoroj
-
6:58 - 7:01kiuj kaŭzas dikiĝon
-
7:01 - 7:04ankaŭ kaŭzas manĝadperturbojn.
-
7:04 - 7:06Parenteze, la alia faktoro,
-
7:06 - 7:07por tiuj el vi, kiuj estas gepatroj,
-
7:07 - 7:10estas primokado fare de familianoj
-
7:10 - 7:12pro onia pezo.
-
7:12 - 7:14Do ne faru tion.
-
7:14 - 7:16(Ridado)
-
7:16 - 7:18Mi lasis preskaŭ ĉiun mian grafikaĵon hejme,
-
7:18 - 7:20sed ne povis rezisti montri tiun ĉi,
-
7:20 - 7:23ĉar mi estas giko, kaj tiel mi rolas
-
7:23 - 7:25(Ridado)
-
7:25 - 7:28Jen esploro pri la risko morti
-
7:28 - 7:30dum 14-jara periodo
-
7:30 - 7:32surbaze de kvar sanaj kutimoj:
-
7:32 - 7:34manĝi sufiĉe da fruktoj kaj legomoj,
-
7:34 - 7:36ekzerci trifoje semajne,
-
7:36 - 7:38ne fumi,
-
7:38 - 7:40kaj trinki modere.
-
7:40 - 7:42Ni komencu rigardante al la normala pezo
-
7:42 - 7:43de la homoj pristuditaj
-
7:43 - 7:45La alteco de la stangoj reprezentas
la riskon morti, -
7:45 - 7:48kaj tiuj nombroj, nulo, unu, du, tri kaj kvar
-
7:48 - 7:49sur la horizontala akso
-
7:49 - 7:51estas la nombroj de la sanaj kutimoj
-
7:51 - 7:52kiujn havis ĉiu persono.
-
7:52 - 7:55Kaj kiel vi atendas, ju pli sana la vivostilo,
-
7:55 - 7:58des pli malaltiĝas la risko morti dum la esploro.
-
7:58 - 8:00Nun ni rigardu kio okazas
-
8:00 - 8:01al tropezaj homoj.
-
8:01 - 8:04Tiuj, kiuj havis neniun sanan kutimon
-
8:04 - 8:05montris pli altan mortoriskon.
-
8:05 - 8:07Aldoni nur unu sanan kutimon
-
8:07 - 8:11revenigas tropezulojn malantaŭen al normala spektro.
-
8:11 - 8:13Por dikaj homoj kun neniu sana kutimo,
-
8:13 - 8:16la risko estas tre alta, sepfoje plialta,
-
8:16 - 8:18ol la plejsanaj grupoj en la esploro.
-
8:18 - 8:22Sed sana vivostilo helpas ankaŭ dikajn homojn.
-
8:22 - 8:25Fakte, se vi rigardas nur al la grupo
-
8:25 - 8:27kun ĉiuj kvar sanaj kutimoj,
-
8:27 - 8:29vi povas vidi ke la pezo efikas tre malmulte.
-
8:29 - 8:32Vi povas regi vian sanon
-
8:32 - 8:33per regado de via vivostilo,
-
8:33 - 8:35eĉ se vi ne povas malaltigi vian pezon
-
8:35 - 8:37kaj teni ĝin malalta.
-
8:37 - 8:41Dietoj ne estas vere fidindaj.
-
8:41 - 8:43Kvin jarojn post dieto,
-
8:43 - 8:45la plejmulto de la homoj reprenas
sian perditan pezon. -
8:45 - 8:48Kvardek procento da ili prenas eĉ pli.
-
8:48 - 8:49Se vi pensas pri tio,
-
8:49 - 8:52la tipa rezulto de la dieto
-
8:52 - 8:53estas ke vi riskas pli dikiĝi
-
8:53 - 8:56longdaŭre, ol maldikiĝi.
-
8:56 - 8:59Se mi sukcesis konvinki vin, ke dietado
-
8:59 - 9:01povas esti problemo,
-
9:01 - 9:04la sekvanta demando estas: kion fari pri ĝi?
-
9:04 - 9:08Kaj mia respondo, en unu vorto, estas: konscienco.
-
9:08 - 9:11Mi ne diras, ke vi lernu mediti
-
9:11 - 9:13aŭ praktiku jogon.
-
9:13 - 9:15Mi parolas pri konsciencplena manĝado:
-
9:15 - 9:19lernu kompreni viajn korpajn signalojn
-
9:19 - 9:21por manĝi kiam vi estas malsata
-
9:21 - 9:24kaj fini la manĝadon kiam vi estas sata,
-
9:24 - 9:26ĉar dikiĝo plejofte venas
-
9:26 - 9:29kiam oni manĝas dum oni ne estas malsata.
-
9:29 - 9:30Kiel oni faras tion?
-
9:30 - 9:32Permesu al vi manĝi
-
9:32 - 9:34kiom vi volas, kaj poste klopodu eltrovi
-
9:34 - 9:36kion faras, ke via korpo sentas sin bone.
-
9:36 - 9:40Sidiĝu ĉe regula manĝado sen distraĵo.
-
9:40 - 9:42Pripensu kiel via korpo sentas sin
-
9:42 - 9:44kiam vi komencas manĝi kaj kiam vi finas,
-
9:44 - 9:46kaj permesu ke la malsato decidu
-
9:46 - 9:48kiam vi estas sata.
-
9:48 - 9:50Mi bezonis jaron por tion lerni,
-
9:50 - 9:52sed ĝi vere penvaloris.
-
9:52 - 9:55Mi estas multe pli komforta pri manĝado,
-
9:55 - 9:58ol iam ajn en mia tuta vivo.
-
9:58 - 10:00Mi ofte ne pensas pri ĝi.
-
10:00 - 10:03Mi forgesas, ke ni havas ĉokoladon hejme.
-
10:03 - 10:06Estas kvazaŭ eksterteranoj ekregis mian cerbon.
-
10:06 - 10:09Ĉio estas tute malsama.
-
10:09 - 10:11Mi devas diri,
-
10:11 - 10:14ke tiu maniero vidi manĝadon
eble ne kaŭzos maldikiĝon -
10:14 - 10:17se vi ne ofte manĝas kiam vi ne estas malsata,
-
10:17 - 10:21sed kuracistoj ne konas alian manieron
-
10:21 - 10:25kaŭzi gravan maldikiĝon ĉe multaj homoj,
-
10:25 - 10:29kaj tial multaj homoj nun strebas
-
10:29 - 10:31eviti dikiĝi
-
10:31 - 10:34anstataŭ maldikiĝi.
-
10:34 - 10:36Estu ni verdiraj:
-
10:36 - 10:40se dietoj estus efektivaj, ni ĉiuj estus jam maldikaj.
-
10:40 - 10:42(Ridado)
-
10:42 - 10:43Kial do ni ade faras la samon
-
10:43 - 10:46kaj atendas malsamajn rezultojn?
-
10:46 - 10:48Dietado povas aperi sendanĝera,
-
10:48 - 10:52sed fakte ĝi faras multan preterdomaĝon.
-
10:52 - 10:54En la plej malbonaj kazoj, ĝi ruinigas vivojn:
-
10:54 - 10:57Pripeza obsedo kaŭzas manĝadperturbon,
-
10:57 - 10:59precipe ĉe junuloj.
-
10:59 - 11:04En Usono, 80 procento da 10-jaraj knabinoj
-
11:04 - 11:06diras, ke ili faris dieton.
-
11:06 - 11:08Niaj filinoj lernis mezuri sian valoron
-
11:08 - 11:11per malĝusta skalo.
-
11:11 - 11:14Eĉ en la plej bonaj kazoj,
-
11:14 - 11:16dietadi estas perdo de tempo kaj energio.
-
11:16 - 11:20Ĝi konsumas volforton, kiu povas esti uzata
-
11:20 - 11:23por helpi viajn geknabojn fari siajn hejmtaskojn
-
11:23 - 11:27aŭ fini gravan laboran projekton,
-
11:27 - 11:30kaj ĉar volforto estas limigita,
-
11:30 - 11:35ĉiu strategio bazita sur sia konstanta aplikado
-
11:35 - 11:38estas plejofte kondamnita
-
11:38 - 11:40al finfina malsukceso
-
11:40 - 11:44kiam onia atento iras al alia afero.
-
11:44 - 11:47Kaj nun, unu lasta penso.
-
11:47 - 11:50Kio okazus se ni dirus al tiuj dietantaj knabinoj,
-
11:50 - 11:53ke taŭgas manĝi kiam oni malsatas?
-
11:53 - 11:56Kio, se ni lernigu al ili, ke ili decidu laŭ sia apetito
-
11:56 - 11:58anstataŭ timi ĝin?
-
11:58 - 12:01Mi pensas, ke multaj el ili estus pliĝojaj kaj plisanaj,
-
12:01 - 12:03kaj kiel plenkreskuloj,
-
12:03 - 12:07multaj el ili eble estus malplidikaj.
-
12:07 - 12:09Aĥ, se nur iu estus dirinta tion al mi
-
12:09 - 12:13kiam mi estis 13-jara.
-
12:13 - 12:15Dankon.
-
12:15 - 12:23(Aplaŭdado)
- Title:
- Kial dietadi kutime ne funckias
- Speaker:
- Sandra Aamodt
- Description:
-
En Usono, 80% el 10-jaraj knabinoj jam dietadis. En tiu ĉi honesta kaj rekta parolo, neuroscientistino Sandra Aamodt uzas sian personan sperton por elparoli gravan lecionon pri la maniero per kiu nia cerbo regas nian korpon, dum ŝi esploras la sciencon malantaŭ la fakto, ke dietado ne nur ne funkcias, sed ankaŭ povas esti malutila. Ŝi sugestas ideojn por vivi malpli obsede pir dietoj, intuicie.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 12:42
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault accepted Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work | ||
Stéphane Brault edited Esperanto subtitles for Why dieting doesn't usually work |