Richard St. John - 8 sekretoj de sukceso
-
0:00 - 0:03Fakte temas pri duhora prezentado kiun mi faras en lernejoj,
-
0:03 - 0:04mallongigita al tri minutoj.
-
0:04 - 0:07Kaj komenciĝis ĉio tio iun tagon en aviadilo, survoje al TED,
-
0:07 - 0:08antaŭ sep jaroj.
-
0:08 - 0:09Kaj en la seĝo apud mi
-
0:09 - 0:13estis lernejano, adoleskantino,
-
0:13 - 0:15kaj ŝi estis de tre malriĉa familio.
-
0:15 - 0:18Kaj ŝi volis ion fari per sia vivo,
-
0:18 - 0:19kaj ŝi demandis min simplan demandeton.
-
0:19 - 0:21Ŝi diris, "Kio kondukas al sukceso?"
-
0:21 - 0:23Kaj mi sentis vere malbone,
-
0:23 - 0:25ĉar mi ne povis doni bonan respondon al ŝi.
-
0:25 - 0:28Do mi iris el la aviadilo, kaj venis al TED.
-
0:28 - 0:31Kaj mi pensas, ho ve, mi estas meze en ĉambro de sukcesplenaj homoj!
-
0:31 - 0:34Do kial mi ne demandu al ili kio helpis ilin sukcesi,
-
0:34 - 0:36kaj diru tion al infanoj?
-
0:36 - 0:40Do jen ni estas, post sep jaroj kaj 500 intervjuoj,
-
0:40 - 0:43kaj mi diros al vi tion, kio vere kondukas al sukceso
-
0:43 - 0:45kaj funkciigas TED-ulojn.
-
0:45 - 0:47Kaj la unua afero estas pasio.
-
0:47 - 0:50Freeman Thomas diras, "Mi estas pelata de mia pasio."
-
0:50 - 0:53TED-uloj laboras pro amo, ne por la mono.
-
0:53 - 0:56Carol Coletta diras, "Mi pagus iun por fari tion kion mi faras."
-
0:56 - 0:58Kaj la interesa afero estas,
-
0:58 - 1:00se vi laboras pro amo, la mono venas kiel ajn.
-
1:00 - 1:04Laboro! Rupert Murdoch diris al mi, "Estas simple laborego.
-
1:04 - 1:06Nenio venas facile. Sed mi vere amuziĝas."
-
1:06 - 1:10Ĉu li amuziĝas? Rupert? Jes!
-
1:10 - 1:14TED-uloj amuziĝas laborante. Kaj ili laboregas.
-
1:14 - 1:17Mi pensis, ili ne estas laboremuloj, sed laboramantoj.
-
1:18 - 1:24Bone! Alex Garden diras, "Por esti sukcesplena vi komencu pri io
-
1:24 - 1:25kaj fariĝu simple bonega je tio."
-
1:25 - 1:28Ne estas magio, estas praktiko, praktiko, praktiko.
-
1:28 - 1:31Kaj estas fokuso. Normal Jewison diris al mi,
-
1:31 - 1:34"Mi pensas ke rilatas tute al fokusado de si al unu afero"
-
1:34 - 1:38Kaj puŝi! David Gallo diras, "Puŝu vin.
-
1:38 - 1:40Fizike, mense, vi puŝu, puŝu, puŝu."
-
1:40 - 1:43Vi devas vin puŝi tra sinĝeno kaj sindubo.
-
1:43 - 1:46Goldie Hawn diras, "Mi ĉiam dubis pri mi.
-
1:46 - 1:48Mi ne sufiĉe bonis, mi ne sufiĉe inteligentis.
-
1:48 - 1:50Mi ne pensis ke mi sukcesus."
-
1:50 - 1:52Nu, ne ĉiam simplas puŝi vin,
-
1:52 - 1:57kaj tial inventiĝis patrinoj. (Rido)
-
1:57 - 2:00Frank Gehry -- Frank Gehry diris al mi,
-
2:00 - 2:01"Mia patrino puŝis min."
-
2:02 - 2:07Servi! Sherwin Nuland diras, "Estis privilegio servi kiel kuracisto."
-
2:07 - 2:10Nu multaj infanoj diras min ke ili volas esti milionuloj.
-
2:10 - 2:11Kaj la unua afero kiun mi diras al ili estas,
-
2:11 - 2:13"Bone, nu vi ne povas servi vin mem,
-
2:13 - 2:15vi devas servi aliajn per io valora.
-
2:15 - 2:18Ĉar tiel homoj vere riĉiĝas."
-
2:19 - 2:23Ideoj. TED-ulo Bill Gates diras, "Mi havis ideon --
-
2:23 - 2:26fondi la unuan mikro-komputilan programarkompanion."
-
2:26 - 2:28Mi dirus ke estas sufiĉe bona ideo.
-
2:28 - 2:31Kaj ne estas magio en la kreemo por ekhavi ideojn,
-
2:31 - 2:33estas simple farado de vere simplaj aferoj.
-
2:33 - 2:35Kaj mi donas multan pruvon.
-
2:35 - 2:37Persisto. Joe Kraus diras,
-
2:37 - 2:40"Persisto estas kialo numero unu por nia sukceso."
-
2:40 - 2:44Vi devas persisti en fiaskoj. Vi devas persisti en aĉaĵoj (krap).
-
2:44 - 2:47Kio kompreneble signifas "Kritiko, retiro, aĉuloj kaj premo"
-
2:47 - 2:49(Rido)
-
2:50 - 2:54Do la granda -- la respondo al la demando simplas:
-
2:54 - 2:57Pagu 4000 dolarojn kaj venu al TED.
-
2:57 - 3:00Aŭ se vi ne sukcesas je tio, faru la ok aferojn -- kaj fidu min,
-
3:00 - 3:04tio estas la ok grandaj aferoj kiuj kondukas al sukceso.
-
3:04 - 3:06Dankon TED-uloj por ĉiuj viaj intervjuoj!
- Title:
- Richard St. John - 8 sekretoj de sukceso
- Speaker:
- Richard St. John
- Description:
-
Kiel homoj sukcesas? Ĉu ĉar ili estas inteligentaj? Aŭ ĉu ili simple bonŝancas? Ambaŭ ne. Analizisto Richard St. John densigas jarojn da intervjuoj en nemaltrafeblan 3-minutan prezentadon pri la veraj sekretoj de sukceso.
- Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 03:13