Fakte temas pri duhora prezentado kiun mi faras en lernejoj,
mallongigita al tri minutoj.
Kaj komenciĝis ĉio tio iun tagon en aviadilo, survoje al TED,
antaŭ sep jaroj.
Kaj en la seĝo apud mi
estis lernejano, adoleskantino,
kaj ŝi estis de tre malriĉa familio.
Kaj ŝi volis ion fari per sia vivo,
kaj ŝi demandis min simplan demandeton.
Ŝi diris, "Kio kondukas al sukceso?"
Kaj mi sentis vere malbone,
ĉar mi ne povis doni bonan respondon al ŝi.
Do mi iris el la aviadilo, kaj venis al TED.
Kaj mi pensas, ho ve, mi estas meze en ĉambro de sukcesplenaj homoj!
Do kial mi ne demandu al ili kio helpis ilin sukcesi,
kaj diru tion al infanoj?
Do jen ni estas, post sep jaroj kaj 500 intervjuoj,
kaj mi diros al vi tion, kio vere kondukas al sukceso
kaj funkciigas TED-ulojn.
Kaj la unua afero estas pasio.
Freeman Thomas diras, "Mi estas pelata de mia pasio."
TED-uloj laboras pro amo, ne por la mono.
Carol Coletta diras, "Mi pagus iun por fari tion kion mi faras."
Kaj la interesa afero estas,
se vi laboras pro amo, la mono venas kiel ajn.
Laboro! Rupert Murdoch diris al mi, "Estas simple laborego.
Nenio venas facile. Sed mi vere amuziĝas."
Ĉu li amuziĝas? Rupert? Jes!
TED-uloj amuziĝas laborante. Kaj ili laboregas.
Mi pensis, ili ne estas laboremuloj, sed laboramantoj.
Bone! Alex Garden diras, "Por esti sukcesplena vi komencu pri io
kaj fariĝu simple bonega je tio."
Ne estas magio, estas praktiko, praktiko, praktiko.
Kaj estas fokuso. Normal Jewison diris al mi,
"Mi pensas ke rilatas tute al fokusado de si al unu afero"
Kaj puŝi! David Gallo diras, "Puŝu vin.
Fizike, mense, vi puŝu, puŝu, puŝu."
Vi devas vin puŝi tra sinĝeno kaj sindubo.
Goldie Hawn diras, "Mi ĉiam dubis pri mi.
Mi ne sufiĉe bonis, mi ne sufiĉe inteligentis.
Mi ne pensis ke mi sukcesus."
Nu, ne ĉiam simplas puŝi vin,
kaj tial inventiĝis patrinoj. (Rido)
Frank Gehry -- Frank Gehry diris al mi,
"Mia patrino puŝis min."
Servi! Sherwin Nuland diras, "Estis privilegio servi kiel kuracisto."
Nu multaj infanoj diras min ke ili volas esti milionuloj.
Kaj la unua afero kiun mi diras al ili estas,
"Bone, nu vi ne povas servi vin mem,
vi devas servi aliajn per io valora.
Ĉar tiel homoj vere riĉiĝas."
Ideoj. TED-ulo Bill Gates diras, "Mi havis ideon --
fondi la unuan mikro-komputilan programarkompanion."
Mi dirus ke estas sufiĉe bona ideo.
Kaj ne estas magio en la kreemo por ekhavi ideojn,
estas simple farado de vere simplaj aferoj.
Kaj mi donas multan pruvon.
Persisto. Joe Kraus diras,
"Persisto estas kialo numero unu por nia sukceso."
Vi devas persisti en fiaskoj. Vi devas persisti en aĉaĵoj (krap).
Kio kompreneble signifas "Kritiko, retiro, aĉuloj kaj premo"
(Rido)
Do la granda -- la respondo al la demando simplas:
Pagu 4000 dolarojn kaj venu al TED.
Aŭ se vi ne sukcesas je tio, faru la ok aferojn -- kaj fidu min,
tio estas la ok grandaj aferoj kiuj kondukas al sukceso.
Dankon TED-uloj por ĉiuj viaj intervjuoj!