Twitter-Profilaj, Kapaj, & Fonaj Fotoj!
-
0:01 - 0:05Profilbildoj kaj Twitter-desegno
-
0:05 - 0:10Jen Nik, li estas ĉe Twitter, legante pepaĵojn de ĉiuj mojosaj uzantoj kiujn li sekvas
-
0:10 - 0:14Sed jen problemo: Li neniam alŝutis fotojn por sia propra profilo
-
0:14 - 0:18do kiam uloj vizitas lian paĝon, li estas nur senverva purpura ovo
-
0:18 - 0:22sed ne timu! ŝanĝi tion estas facila, kaj jen kiel fari tion:
-
0:22 - 0:25aliru la reguligejon en via konto kaj alklaku "Redakti Profilon".
-
0:25 - 0:30Ĉe la supro de ĉi paĝo vi vidos ke vi povas alŝuti bildon, aŭ fote fari novan bildon
-
0:30 - 0:32per la instalita kamerao de via komputilo
-
0:32 - 0:33kiel grandioza estas tio?
-
0:33 - 0:37vi eĉ povas ŝanĝi la formaton kaj posicion por emfazi vian belan vizaĝon
-
0:37 - 0:40kaj jen! Via profilo tuj aktualiĝas ĉe ĉiuj aparatoj
-
0:40 - 0:43kaj nun, por la vere varmega bovlo de kapsiketa viandaĵo
-
0:43 - 0:45Kapaj fotoj!
-
0:45 - 0:47Ĝuste sub via profilbildo vi povas alŝuti
-
0:47 - 0:50kapbildon videbla kaj interrete kaj poŝtelefone
-
0:50 - 0:54denove, vi povos altranĉi la foton por ke ĝi aspektu ĝuste bona.
-
0:54 - 0:57Finfine, Nik povas aliri la Desegno-langeto
-
0:57 - 0:59kaj alŝuti fonbildon, alia maniero kunhavigi
-
0:59 - 1:01pecon de lia personeco ĉe Twitter
-
1:01 - 1:05Kimraj ŝafhundoj eksterteraj. Mirinde.
-
1:05 - 1:06Vi ankaŭ povas fari ŝanĝojn survoje
-
1:06 - 1:10deloke de la "mi"-langeto ĉe la iPhone-a kaj Android-a Twitter-programetoj
-
1:10 - 1:12simple frapetu la dentradon kaj elektu "Redakti Profilon"
-
1:12 - 1:16Vi nun povas ŝanĝi viajn profilon kaj kapbildojn kie ajn vi estas
-
1:16 - 1:19Ĉiukaze, inĝenieroj ĉe Twitter forte laboris
-
1:19 - 1:20por havigi al vi ĉi funkciojn
-
1:20 - 1:26do iru ensaluti, alŝutu viajn profilan, kapan kaj fonan bildon hodiaŭ.
-
1:26 - 1:29Kaj kiel ĉiam, ĝojan pepadon! (Kaj Ne Forgesu Mojosi.)
- Title:
- Twitter-Profilaj, Kapaj, & Fonaj Fotoj!
- Description:
-
Lernu kiel alŝuti profilan, kapan, kaj fonan foton helpe de ĉi mallonga kartuno. Jen helpa artikolo: https://bitly.com/TDSBpJ
Filmo de https://twitter.com/origiful
Voĉo de https://twitter.com/BenWard
Krea Konsilanto kaj Konsultanto: https://twitter.com/chaostails7muziko liverita de apmmusic.com
- Video Language:
- English
- Duration:
- 01:31