Profilbildoj kaj Twitter-desegno
Jen Nik, li estas ĉe Twitter, legante pepaĵojn de ĉiuj mojosaj uzantoj kiujn li sekvas
Sed jen problemo: Li neniam alŝutis fotojn por sia propra profilo
do kiam uloj vizitas lian paĝon, li estas nur senverva purpura ovo
sed ne timu! ŝanĝi tion estas facila, kaj jen kiel fari tion:
aliru la reguligejon en via konto kaj alklaku "Redakti Profilon".
Ĉe la supro de ĉi paĝo vi vidos ke vi povas alŝuti bildon, aŭ fote fari novan bildon
per la instalita kamerao de via komputilo
kiel grandioza estas tio?
vi eĉ povas ŝanĝi la formaton kaj posicion por emfazi vian belan vizaĝon
kaj jen! Via profilo tuj aktualiĝas ĉe ĉiuj aparatoj
kaj nun, por la vere varmega bovlo de kapsiketa viandaĵo
Kapaj fotoj!
Ĝuste sub via profilbildo vi povas alŝuti
kapbildon videbla kaj interrete kaj poŝtelefone
denove, vi povos altranĉi la foton por ke ĝi aspektu ĝuste bona.
Finfine, Nik povas aliri la Desegno-langeto
kaj alŝuti fonbildon, alia maniero kunhavigi
pecon de lia personeco ĉe Twitter
Kimraj ŝafhundoj eksterteraj. Mirinde.
Vi ankaŭ povas fari ŝanĝojn survoje
deloke de la "mi"-langeto ĉe la iPhone-a kaj Android-a Twitter-programetoj
simple frapetu la dentradon kaj elektu "Redakti Profilon"
Vi nun povas ŝanĝi viajn profilon kaj kapbildojn kie ajn vi estas
Ĉiukaze, inĝenieroj ĉe Twitter forte laboris
por havigi al vi ĉi funkciojn
do iru ensaluti, alŝutu viajn profilan, kapan kaj fonan bildon hodiaŭ.
Kaj kiel ĉiam, ĝojan pepadon! (Kaj Ne Forgesu Mojosi.)