Return to Video

La nekonata historio de la Siksta Kapelo

  • 0:01 - 0:03
    Imagu, ke vi estas en Romo
  • 0:03 - 0:06
    proksime al
    la Vatikanaj Muzeoj.
  • 0:06 - 0:10
    Vi jam marŝis
    laŭ longaj koridoroj,
  • 0:10 - 0:14
    antaŭ statuoj, freskoj,
    amaso da aĵoj.
  • 0:14 - 0:17
    Vi direktas vin
    al la Siksta Kapelo.
  • 0:17 - 0:22
    Finfine -- longa koridoro,
    ŝtuparo kaj pordo.
  • 0:22 - 0:25
    Jen vi estas je la sojlo
    de la Siksta Kapelo.
  • 0:25 - 0:27
    Nu, kion vi bildigis al vi?
  • 0:27 - 0:29
    Alten leviĝantajn kupolojn?
    Ĥorojn de anĝeloj?
  • 0:30 - 0:32
    Vere, nenion tian ni havas tie.
  • 0:32 - 0:36
    Anstataŭe, vi povus demandi,
    kion ni ja havas?
  • 0:36 - 0:39
    Nu, leviĝu la kurtenoj
    de la Siksta Kapelo.
  • 0:39 - 0:42
    Kaj mi parolas laŭvorte,
    vi estas ĉirkaŭita de pentritaj kurtenoj,
  • 0:42 - 0:44
    la originala dekoracio de
    tiu ĉi Kapelo.
  • 0:44 - 0:49
    Preĝejoj uzis tapetojn ne nur
    por forpuŝi malvarmon dum la longaj mesoj,
  • 0:49 - 0:52
    sed kiel metodo por prezenti
    la grandan teatraĵon de la vivo.
  • 0:53 - 0:58
    La homa dramo en kiu ĉiu el ni
    ludas rolon estas granda historio,
  • 0:58 - 1:01
    historio, kiu entenas la tutan mondon
  • 1:01 - 1:04
    kaj disvolviĝis
    en la tri etapoj
  • 1:04 - 1:06
    de la pripentrado de la Siksta Kapelo.
  • 1:06 - 1:10
    Nu, tiu ĉi artaĵo ekis
    kiel spaco por malgranda grupo
  • 1:10 - 1:12
    de riĉaj, kleraj kristanaj pastroj.
  • 1:13 - 1:15
    Ili preĝis tie.
    Ili elektis sian Papon tie.
  • 1:15 - 1:16
    Antaŭ kvin jarcentoj,
  • 1:16 - 1:19
    ĝi estis senkompara ternesto
    de religiuloj.
  • 1:20 - 1:25
    Tiel, vi povus demandi, kial
    ĝi altiras kaj plezurigas
  • 1:25 - 1:28
    kvin milionojn
    da personoj ĉiujare
  • 1:28 - 1:30
    el plej diversaj devenoj?
  • 1:30 - 1:35
    Ĉar en tiu limigita spaco,
    okazis kreiva eksplodo
  • 1:35 - 1:40
    ekbruligita de la elektra ekscitiĝo
    de la novaj geopolitikaj limoj,
  • 1:40 - 1:44
    kiu animis la malnovan
    misian tradicion de la Eklezio
  • 1:44 - 1:47
    kaj estigis unu el la plej grandaj
    artaj ĉefverkoj en la historio.
  • 1:48 - 1:53
    Tio okazis
    kiel granda evoluado,
  • 1:53 - 1:55
    ekite de malgranda elito,
  • 1:55 - 1:59
    kiu fine kaptis la atenton
    de publikoj
  • 1:59 - 2:01
    de la tuta mondo.
  • 2:01 - 2:04
    Tiu ĉi evoluado okazis en tri fazoj,
  • 2:04 - 2:07
    ĉiu el ili ligita al historia okazintaĵo.
  • 2:07 - 2:09
    La unua estis iom limigita.
  • 2:09 - 2:12
    Ĝi spegulis iom mallarĝan pensmanieron.
  • 2:12 - 2:16
    La dua okazis post kiam
    la mondkoncepto ege ŝanĝiĝis
  • 2:16 - 2:19
    pro la historia vojaĝo de Kolumbo;
  • 2:19 - 2:20
    kaj la tria,
  • 2:21 - 2:23
    kiam la Epoko de la Malkovro
    jam estis bone ekmarŝinta
  • 2:24 - 2:26
    kaj por la Eklezio ekaperis la defio
  • 2:26 - 2:27
    iĝi globa.
  • 2:28 - 2:32
    La originala dekoracio de tiu ĉi preĝejo
    spegulis pli malgrandan mondon.
  • 2:32 - 2:34
    Tie estis plenaj scenoj
  • 2:34 - 2:38
    kiuj rakontis la vivojn
    de Jesuo kaj Moseo,
  • 2:38 - 2:42
    pere de la evoluo
    de la Juda kaj Kristana popoloj.
  • 2:42 - 2:44
    Tiu kiu komisiis tion,
    la Papo Siksto la 4a
  • 2:44 - 2:47
    kunigis idealan teamon
    de florencaj artistoj,
  • 2:47 - 2:50
    inkluzive homojn kiel Sandro Botticelli
  • 2:50 - 2:54
    kaj tiu, kiu poste estos
    la instruisto de Michelangelo,
  • 2:54 - 2:55
    Ghirlandaio.
  • 2:55 - 3:01
    Ili kovris la murojn
    per frizo de puraj koloroj,
  • 3:01 - 3:04
    kaj en tiuj historioj vi rimarkos
    konatajn panoramojn
  • 3:04 - 3:08
    ĉar la artistoj uzis romajn monumentojn
    aŭ toskanajn pejzaĝojn
  • 3:08 - 3:11
    por fari malnovan historion
    iom pli proksima.
  • 3:11 - 3:15
    Aldonante bildojn de la amikoj
    kaj de familio de la Papo,
  • 3:15 - 3:18
    ili faris perfektan dekoracion
    por malgranda kortego
  • 3:18 - 3:20
    limigita al la Eŭropa kontinento.
  • 3:20 - 3:25
    Sed, en 1492, la Nova Mondo
    estis malkovrita,
  • 3:25 - 3:27
    horizontoj plilarĝiĝis,
  • 3:27 - 3:33
    kaj tiu ĉi malgranda 133x46 futa
    mikrokosmo devis ankaŭ plilarĝiĝi.
  • 3:33 - 3:35
    Kaj tio okazis,
  • 3:35 - 3:37
    dank'al krea genio,
  • 3:37 - 3:40
    viziulo kaj eksterordinara historio.
  • 3:40 - 3:43
    La kreiva genio estis
    Michelangelo Buonarroti,
  • 3:43 - 3:47
    33-jara kiam li komencis la dekoracion
    de 12 000 kvadrataj futoj de plafono
  • 3:47 - 3:49
    kaj ĉio estis kontraŭ li --
  • 3:49 - 3:52
    Li studis pentrarton sed
    rezignis tion favore al skulptarto.
  • 3:52 - 3:55
    En Florenco koleris mecenatoj
    ĉar li estis lasinta tie amason
  • 3:56 - 3:57
    da nefinitaj laboroj,
  • 3:57 - 4:01
    altirite al Romo de la espero
    pri granda skulptarta projekto,
  • 4:01 - 4:03
    kaj tiu projekto ne materiiĝis.
  • 4:03 - 4:07
    Al li restis nur la komisio
    pentri la 12 apostolojn
  • 4:07 - 4:10
    sur dekoracia fono
    en la plafono de la Siksta Kapelo,
  • 4:10 - 4:13
    kiu tiam similus al
    ĉiu ajn alia plafono en Italio.
  • 4:14 - 4:15
    Sed la genio levis la ganton.
  • 4:15 - 4:19
    En epoko kiam homo kuraĝis
    veli tra la Atlantika Oceano,
  • 4:19 - 4:23
    Michelangelo kuraĝis preni
    nekonatan direkton.
  • 4:23 - 4:25
    Li ankaŭ estis skribonta historion --
  • 4:25 - 4:29
    neniu Apostolo -- sed historion
    de granda komenco,
  • 4:29 - 4:31
    la historion de Genezo.
  • 4:31 - 4:34
    Efektive ne facila tasko,
    historioj sur plafono.
  • 4:34 - 4:39
    Kiel legi densan scenon
    de 62 futoj malsupre?
  • 4:39 - 4:42
    La pentraĵaj teknikoj disponeblaj
    en la lastaj 200 jaroj
  • 4:42 - 4:45
    en la Florencaj metiejoj ne estis taŭgaj
    por tia tasko.
  • 4:46 - 4:49
    Sed Michelangelo vere ne
    estis pentristo
  • 4:49 - 4:51
    kaj tiel li valorigis sian talenton.
  • 4:51 - 4:54
    Anstataŭ plenigi spacojn
    pere de denseco, kiel kutime,
  • 4:54 - 4:58
    li prenis martelon kaj cizelilon
    kaj forprenis pecojn da marmoro
  • 4:58 - 5:01
    por malkovri la ene kaŝitan figuron.
  • 5:01 - 5:03
    Michelangelo estis esenculo;
  • 5:03 - 5:07
    li volis rakonti
    per masivaj kaj dinamikaj korpoj.
  • 5:07 - 5:12
    Tiu plano estis akceptita
    de la mita Papo Julio la Dua,
  • 5:12 - 5:16
    kiu ne timis la senhontan genion
    de Michelangelo.
  • 5:16 - 5:18
    Li estis nevo de la
    Papo Siksto la Kvara,
  • 5:18 - 5:22
    kaj li estis trempiĝinta en arto
    dum 30 jaroj kaj konsciis pri ĝia povo.
  • 5:22 - 5:25
    Historio kromnomis lin
    la Militema Papo,
  • 5:25 - 5:29
    sed lia heredaĵo al Vatikano –
    ne estis fortikaĵoj aŭ artilerio,
  • 5:29 - 5:30
    estis arto.
  • 5:30 - 5:33
    Li postlasis la Ĉambrojn de Rafaelo,
    la Sikstan Kapelon.
  • 5:33 - 5:34
    Li postlasis la Bazilikon
    Sankta Petro
  • 5:34 - 5:40
    kaj eksterordinaran kolekton
    de grek-romanaj skulptaĵoj –
  • 5:40 - 5:44
    tute ne Kristanaj artverkoj
    kiu iĝos la semopreta grundo
  • 5:44 - 5:48
    de la unua moderna muzeo,
    la Vatikana Muzeo.
  • 5:49 - 5:50
    Julio estis ulo,
  • 5:50 - 5:54
    kiu antaŭvidis Vatikanon
    eterne elstaran
  • 5:54 - 5:56
    pere de grandeco kaj beleco,
  • 5:56 - 5:58
    kaj li pravis.
  • 5:58 - 6:03
    La renkontiĝo de tiuj ĉi du gigantoj,
    Michelangelo kaj Julio la Dua.
  • 6:03 - 6:05
    donis al ni la Sikstan Kapelon.
  • 6:06 - 6:08
    Michelangelo estis tiom kaptiĝinta
    pri tiu ĉi projekto
  • 6:08 - 6:13
    ke li sukcesis fini la taskon
    en tri jaroj kaj duono,
  • 6:13 - 6:17
    kun eta teamo, pasigante la plejparton
    de la tempo, horojn kaj horojn,
  • 6:17 - 6:21
    kun la brakoj levitaj super la kapo
    al la pentraĵoj sur la plafono.
  • 6:21 - 6:23
    Nu, ni rigardu al tiu ĉi plafono
  • 6:23 - 6:26
    kaj ni vidu rakonton
    kiu iĝis globa.
  • 6:26 - 6:31
    Neniu rilato al la
    ĉirkaŭa mondo.
  • 6:31 - 6:35
    Nur spaco kaj
    strukturo kaj energio;
  • 6:35 - 6:40
    monumenta pentrita framo
    kiu malfermiĝas laŭ naŭ paneloj,
  • 6:40 - 6:44
    pli direktitaj de skulptaj formoj
    ol pentraĵaj koloroj.
  • 6:44 - 6:48
    Kaj ni staras en la fundo
    ĉe la enirejo,
  • 6:48 - 6:52
    malproksime de la altaro kaj de la
    kradita ĉirkaŭbarilo por la klerikaro
  • 6:52 - 6:57
    kaj ni funde esploras,
    serĉante komencon.
  • 6:57 - 7:01
    Kaj ĉu en scienca esploro
    aŭ en biblia tradicio,
  • 7:01 - 7:05
    ni pensas laŭ
    praa fajrero.
  • 7:05 - 7:07
    Michelangelo donis al ni
    komencan energion
  • 7:07 - 7:10
    kiam li donis al ni la disigon
    de lumo kaj mallumo,
  • 7:10 - 7:13
    kirlanta figuro nebula
    en la malproksimeco,
  • 7:13 - 7:15
    kunpremita en mallarĝa spaco.
  • 7:15 - 7:18
    La sekvanta bildo aperas pli larĝa
  • 7:18 - 7:21
    kaj vi vidas figuron sagantan
    de unu flanko al la alia.
  • 7:21 - 7:26
    Li lasas post li sunon, lunon
    kaj vegetaĵoj.
  • 7:26 - 7:30
    Michelangelo ne enfokusigis
    la materion kreitan
  • 7:30 - 7:32
    malsame al la aliaj artistoj.
  • 7:32 - 7:36
    Li enfokusigis la momenton de la kreado.
  • 7:36 - 7:40
    Kaj poste la movo fermiĝas
    kiel cezuro en poezio
  • 7:40 - 7:41
    kaj la kreinto superŝvebas.
  • 7:41 - 7:43
    Nu, kion li estas faranta?
  • 7:43 - 7:46
    Ĉu li estas kreanta landon?
    Ĉu li estas kreanta maron?
  • 7:46 - 7:50
    Aŭ ĉu li trarigardas sian verkon,
    la universon kaj la trezorojn
  • 7:50 - 7:52
    kiel Michelangelo,
  • 7:52 - 7:55
    rigardante sian verkon sur la plafono
  • 7:55 - 7:57
    kaj asertante, "tio estas bona"?
  • 7:58 - 8:00
    Nun la scenejo estas preta
  • 8:01 - 8:04
    kaj vi vidas la kulminon de la kreado,
    la homo.
  • 8:04 - 8:09
    Adamo saltas al la okuloj, luma figuro
    kontraŭ malluma fono.
  • 8:09 - 8:10
    Sed, rigardante ĝin pli proksime,
  • 8:10 - 8:13
    tiu kruro estas iomete langvora
    sur la grundo,
  • 8:13 - 8:15
    la brako delasita sur la genuo.
  • 8:15 - 8:19
    Adamo malhavas la enan fajreron
  • 8:19 - 8:21
    kiu pelos lin al grandeco.
  • 8:21 - 8:26
    La fajrero estas donota
    de la Kreinto per tiu fingro,
  • 8:26 - 8:29
    kiu malproksimas unu milimetron
    de la mano de Adamo.
  • 8:29 - 8:31
    Ĝi puŝas nin sur la rando de niaj seĝoj,
  • 8:31 - 8:34
    ĉar ni ja estas unu momenton
    antaŭ tiu kontakto
  • 8:34 - 8:37
    per kiu tiu homo
    malkovros sian celon,
  • 8:37 - 8:40
    eksaltos kaj prenos sian lokon
    en la pinaklo de la kreado.
  • 8:40 - 8:43
    Kaj poste Michelangelo fripone superruzis.
  • 8:43 - 8:45
    Kiu estas en la alia brako?
  • 8:46 - 8:47
    Eva, la unua virino.
  • 8:47 - 8:50
    Ŝi ne estas posta pensado.
    Ŝi estas parto de la plano.
  • 8:50 - 8:53
    Ŝi estis ĉiam en lia menso.
  • 8:53 - 8:57
    Rigardu ŝin, tiom intima kun Dio ke ŝia
    mano ĉirkaŭvolviĝas ĉirkaŭ lia brako.
  • 8:57 - 9:03
    Kaj al mi, usona art-historiistino
    en la 21-a jarcento,
  • 9:03 - 9:06
    tiu ĉi estis la momento en kiu
    la pentraĵo elokventis.
  • 9:06 - 9:09
    Ĉar mi komprenis ke tiu bildo
    pri la homa dramo
  • 9:09 - 9:12
    ĉiam temis pri viroj kaj virinoj –
  • 9:12 - 9:16
    tiom, ke la ekzakta centro,
    la koro de la plafono
  • 9:16 - 9:18
    estas la kreado de la virino,
    ne de Adamo.
  • 9:18 - 9:22
    Kaj fakte, ke kiam oni rigardas
    ilin kune en la Edena Ĝardeno
  • 9:22 - 9:24
    ili falas kune
  • 9:24 - 9:28
    kaj ilia kuna orgojla pozo
    ŝanĝiĝas en kurbiganta honto.
  • 9:29 - 9:31
    Nun vi estas en kritika punkto
    de la plafono.
  • 9:31 - 9:34
    Vi estas ekzakte en la punkto
    kie vi kaj mi ne povas
  • 9:34 - 9:36
    pluiri en la preĝejo.
  • 9:36 - 9:39
    La kradita ĉirkaŭbarilo tenas nin
    for de la ena sanktejo,
  • 9:39 - 9:42
    kaj ni estas forpelitaj
    tre simile al Adamo kaj Eva.
  • 9:42 - 9:44
    La ceteraj scenoj en la plafono
  • 9:44 - 9:46
    reprezentas la densan ĥaoson
    de la mondo ĉirkaŭ ni.
  • 9:46 - 9:49
    Jen Noa kaj lia arkeo kaj la diluvo.
  • 9:49 - 9:52
    Jen Noa. Li oferas al Dio kaj
    interkonsentas kun li.
  • 9:52 - 9:54
    Eble li estas la savonto.
  • 9:54 - 9:58
    Ho, ne, Noa estas la unua
    kiu kreskigis vinberojn, inventis vinon,
  • 9:58 - 10:00
    ebriiĝis kaj svenis nuda
    en sia stalo.
  • 10:00 - 10:03
    Estas ja stranga maniero
    desegni la plafonon,
  • 10:03 - 10:05
    komencante per Dio kiu kreas vivon
  • 10:05 - 10:07
    kaj - je la fino - kun ulo
    aĉe ebriiĝinta en stalo.
  • 10:07 - 10:10
    Kaj tiel, kompare kun Adamo,
  • 10:10 - 10:12
    vi povus pensi ke Michelangelo
    mokas nin.
  • 10:13 - 10:15
    Sed li estas dispelonta la mallumon
  • 10:15 - 10:18
    per tiuj brilaj koloroj
    tuj malsupre de Noa:
  • 10:18 - 10:22
    smeraldo, topazo, skarlato
    por la profeto Zakario.
  • 10:22 - 10:25
    Zakario antaŭvidas lumon
    kiu venas de oriento
  • 10:25 - 10:28
    kaj ni estas turnigitaj al tiu punkto
    al nova celo
  • 10:28 - 10:32
    kun sibiloj kaj profetoj,
    kiuj malfermos por ni paradon.
  • 10:32 - 10:36
    Jen herooj kaj heroinoj
    kiuj sekurigas la vojon,
  • 10:36 - 10:38
    kaj ni sekvas patrinojn kaj patrojn.
  • 10:38 - 10:42
    Ili estas la motoro de tiu ĉi granda
    homa maŝino, ĝin antaŭenpuŝante.
  • 10:42 - 10:45
    Kaj nun ni estas
    ĉe la ĉefŝtono de la plafono,
  • 10:45 - 10:47
    la kulmino de la tuta afero,
  • 10:47 - 10:51
    jen figuro kiu estas ŝajne
    ekfalonta de sia spaco
  • 10:51 - 10:52
    en nian spacon,
  • 10:52 - 10:53
    invadante nian spacon.
  • 10:53 - 10:56
    Tiu ĉi estas la plej grava punkto.
  • 10:56 - 10:58
    La estinteco renkontas la estantecon
  • 10:58 - 11:01
    Tiu ĉi figuro, Jona, kiu pasigis tri tagojn
    en la ventro de la baleno,
  • 11:01 - 11:04
    por la Kristanoj estas la simbolo
    de la renoviĝo de la homaro
  • 11:04 - 11:05
    pere de la memofero de Jesuo,
  • 11:05 - 11:08
    sed por tiuj, kiuj amase
    vizitas tiun muzeon,
  • 11:08 - 11:11
    ĉiutagaj vizitantoj de ĉiuj kredoj,
  • 11:11 - 11:17
    li estas la momento en kiu malproksima
    estinteco renkontas tujan realecon.
  • 11:18 - 11:23
    Ĉio kondukas nin al la malfermita
    arko de la altara muro,
  • 11:23 - 11:25
    kie ni vidas la Lastan Juĝon
    de Michelangelo,
  • 11:25 - 11:29
    pentrita en 1534 post kiam la mondo
    estis de nove ŝanĝinta.
  • 11:29 - 11:31
    La Reformacio splitis la Eklezion,
  • 11:31 - 11:34
    la Otomana Imperio faris
    Islamon konata vorto
  • 11:34 - 11:38
    kaj Magelano trafis vojon
    al la Pacifika Oceano.
  • 11:38 - 11:43
    Kiel 59-jaraĝa artisto kiu neniam
    transpasis Venecion
  • 11:43 - 11:45
    povis alparoli tiun ĉi novan mondon?
  • 11:45 - 11:48
    Michelangelo decidis pentri destinon,
  • 11:48 - 11:50
    tiun universalan deziron
  • 11:50 - 11:51
    kiun ni ĉiuj samhavas,
  • 11:51 - 11:54
    lasi altkvalitan heredaĵon.
  • 11:54 - 11:57
    Laŭ la Kristana perspektivo
    de la Lasta Juĝo,
  • 11:57 - 11:59
    la mondofino,
  • 11:59 - 12:02
    Michelangelo donis al ni
    sinsekvon de figuroj
  • 12:02 - 12:05
    kun eksterordinare belaj korpoj.
  • 12:05 - 12:08
    Ili havas neniun protektilon
    neniun portreton
  • 12:08 - 12:09
    krom unu paro.
  • 12:09 - 12:12
    Estas komponaĵo eksklusive de korpoj,
  • 12:12 - 12:15
    391 el ili, neniu simila al alia,
  • 12:15 - 12:18
    ununuraj kiel ĉiu el ni.
  • 12:18 - 12:22
    Ili komenciĝas en la malalta angulo,
    ekrompiĝantaj de la tereno
  • 12:22 - 12:24
    luktantaj kaj celantaj supreniri.
  • 12:24 - 12:27
    Suprenirintoj etendas
    la manon por helpi la aliajn,
  • 12:27 - 12:29
    kaj, en mirigega vinjeto,
  • 12:29 - 12:32
    jen nigrulo kaj blankulo
    eltiritaj kune
  • 12:32 - 12:34
    laŭ nekredebla perspektivo
    de homa unuiĝo
  • 12:34 - 12:36
    en tiu ĉi nova mondo.
  • 12:36 - 12:39
    La plej granda parto de la spaco
    iras al la rondo de la venkantoj.
  • 12:39 - 12:44
    Jen viroj kaj virinoj
    tute nudaj kiel atletoj.
  • 12:44 - 12:47
    Ili estas la unuaj kiuj
    venkis malfacilaĵojn,
  • 12:47 - 12:50
    kaj la ideo de Michelangelo
    pri homoj venkantaj malfacilaĵojn,
  • 12:50 - 12:52
    kiuj subigas obstaklojn --
  • 12:52 - 12:54
    ili estas ĝuste kiel atletoj.
  • 12:54 - 12:57
    Tiel, jen viroj kaj virinoj
    fleksiĝantaj kaj pozantaj
  • 12:57 - 12:59
    sur tiu eksterordinara scenejo.
  • 13:00 - 13:02
    Tian asembleon prezidas Jesuo,
  • 13:02 - 13:04
    jam suferanta viro krucigita,
  • 13:04 - 13:07
    nun glora reganto en la Ĉielo.
  • 13:07 - 13:10
    Kaj kiel Michelangelo pruvis
    en siaj pentraĵoj
  • 13:10 - 13:12
    suferado, malhelpoj kaj obstakloj
  • 13:12 - 13:15
    ne limigas bonegecon;
    ili forĝas ĝin.
  • 13:16 - 13:19
    Nun tio irigas nin al stranga afero.
  • 13:19 - 13:21
    Tiu ĉi estas la privata Kapelo de la Papo,
  • 13:21 - 13:24
    kaj la plej efika priskribo pria
    estas ja stufaĵo de nudoj.
  • 13:24 - 13:28
    Sed Michelangelo klopodis uzi
    nur la plej efikan artan lingvon,
  • 13:28 - 13:30
    la plej universalan artan lingvon
    kiun li povis elpensi:
  • 13:30 - 13:32
    tiu de la homa korpo.
  • 13:32 - 13:38
    Kaj tiel anstataŭ montri virton
    kiel animforto aŭ sinregado
  • 13:38 - 13:42
    li prunteprenis de Julio la Dua
    belegan kolekton da skulptaĵoj
  • 13:42 - 13:46
    kun la celo montri enan forton
    kiel eksteran povon.
  • 13:47 - 13:51
    Nu, samtempulo skribis
  • 13:51 - 13:55
    ke la Kapelo estis tro bela
    por ne esti kaŭzo de disputado.
  • 13:55 - 13:56
    Kaj tiel estis.
  • 13:56 - 14:00
    Michelangelo rapide konstatis
    ke dank'al presado
  • 14:00 - 14:03
    plendoj pro nudeco
    ĉie disvastiĝis,
  • 14:03 - 14:07
    kaj rapide sia ĉefverko pri la homa dramo
    estis etikedita kiel pornografio,
  • 14:07 - 14:09
    kaj tiam li aldonis
    du kromajn portretojn,
  • 14:09 - 14:12
    unu de la ulo kiu kritikis lin,
    papa kortegano,
  • 14:12 - 14:16
    kaj la alia memportreto
    kiel seka ŝelo, ne atleto,
  • 14:16 - 14:18
    en la manoj de daŭre suferanta martiro.
  • 14:18 - 14:22
    En la jaro kiam li mortis, li vidis
    plurajn el tiuj ĉi bildoj kovritaj,
  • 14:22 - 14:28
    triumfo por krommalgravaĵoj kontraŭ
    sia granda alvoko al gloro.
  • 14:28 - 14:30
    Kaj nun ni staras
  • 14:30 - 14:32
    ĉi tie kaj nun.
  • 14:32 - 14:34
    Ni estas kaptitaj en tiu spaco
  • 14:34 - 14:36
    inter la komenco kaj la fino
  • 14:36 - 14:41
    en la granda, grandega tuteco
    de la homa sperto.
  • 14:41 - 14:45
    La Seksta Kapelo devigas nin
    ĉirkaŭrigardi kvazaŭ se ĝi estus spegulo.
  • 14:45 - 14:46
    Kiu mi estas en tiu ĉi pentraĵo?
  • 14:46 - 14:47
    Ĉu mi estas unu el la homamaso?
  • 14:47 - 14:49
    Ĉu mi estas la ebriulo?
  • 14:49 - 14:50
    Ĉu mi estas atleto?
  • 14:50 - 14:52
    Kaj kiam ni foriras de tiu haveno
    de edifa beleco,
  • 14:52 - 14:56
    ni estas inspiritaj pridemandi
    la plej grandaj demandosignojn de la vivo:
  • 14:56 - 15:01
    Kiu estas mi, kaj kian rolon mi ludas
    en tiu ĉi granda teatro de la vivo?
  • 15:02 - 15:03
    Dankon.
  • 15:03 - 15:06
    (Aplaŭdoj)
  • 15:06 - 15:09
    Bruno Giussani: Elisabeth Lev, dankon.
  • 15:09 - 15:13
    Elisabeth, vi menciis
    tiun ĉi globan problemon de pornografio,
  • 15:13 - 15:18
    tro da nudoj kaj tro da ĉiutagaj scenoj
    kaj netaŭgaĵoj
  • 15:19 - 15:20
    por tiamaj tempoj.
  • 15:20 - 15:22
    Sed fakte la historio estas pli ampleksa.
  • 15:22 - 15:25
    Ne temas pri retuŝo kaj rekovro
    de iuj bildoj.
  • 15:25 - 15:28
    Tiu ĉi ĉefverko estis preskaŭ
    detruita pro tio.
  • 15:28 - 15:31
    Elisabet Lev: La impreso de la
    Lasta Juĝo estis ega.
  • 15:31 - 15:34
    Pere de la presada komuniko,
    certe ĉiuj vidis ĝin
  • 15:34 - 15:38
    Kaj tio ne okazis dum du semajnoj.
  • 15:38 - 15:42
    Ĝi okazis dum 20 jaroj
  • 15:42 - 15:44
    pere de ĉefartikoloj kaj plendoj,
  • 15:44 - 15:45
    kiuj diris al la Eklezio
  • 15:45 - 15:48
    "Vi ne povas moraladmoni nin.
  • 15:48 - 15:51
    Ĉu vi ne rimarkis ke estas
    pornografio en la Kapelo de la Papo?
  • 15:51 - 15:54
    Kaj tiel post plendoj kaj insistoj
  • 15:54 - 15:57
    por ke oni detruu tiun ĉi verkon,
  • 15:57 - 15:59
    la jaron kiam fine
    Michelangelo mortis
  • 15:59 - 16:01
    la Eklezio
    trovis kompromison,
  • 16:01 - 16:02
    manieron por savi la pentraĵon,
  • 16:02 - 16:06
    kaj tio estis surmeti
    30 kovrilojn,
  • 16:06 - 16:08
    tiel ke jen la figfolio ekestis.
  • 16:08 - 16:10
    Tio estas kie ĉio naskiĝis
  • 16:10 - 16:14
    kaj okazis ĉar la Eklezio
    klopodis savi ĉefverkon,
  • 16:14 - 16:16
    certe ne difekti aŭ detrui ĝin.
  • 16:17 - 16:20
    BG: Kion vi doni al ni ne estas
    la klasika vizito
  • 16:20 - 16:23
    kiun oni ĝuas
    kiam oni eniras la Sikstan Kapelon
  • 16:23 - 16:25
    (Ridado)
  • 16:25 - 16:27
    EL: Mi ne scias, ĉu ĝi
    estas reklamilo?
  • 16:27 - 16:28
    (Ridado)
  • 16:28 - 16:31
    BG: Ne, ne, ne ne necese,
    Tio estas aserto.
  • 16:31 - 16:35
    Arto hodiaŭ havas problemojn.
  • 16:35 - 16:38
    Tro da personoj volas vidi ĝin tie
  • 16:38 - 16:41
    kaj fine jen kvin milionoj da personoj
    tra tiu etega pordo
  • 16:41 - 16:44
    farante sperton pri ĝi
    en tute malsimila maniero
  • 16:44 - 16:45
    al tiu, kiun ni ĵus faris.
  • 16:45 - 16:48
    EL: Prave. Mi konsentas. Mi taksas vere
    agrable havi la ŝancon paŭzi kaj rigardi.
  • 16:48 - 16:51
    Sed ankaŭ kompreni,
    eĉ en tiuj tagoj
  • 16:51 - 16:53
    kiam 28.000 personoj ĉeestas,
  • 16:53 - 16:56
    eĉ en tiuj tagoj kiam vi estas ene
    kun ĉiuj aliaj personoj,
  • 16:56 - 16:58
    ĉirkaŭrigardi kaj pripensi kiom
    mirinde estas
  • 16:58 - 17:02
    ke iuj pentritaj 500-jaraĝaj stukaĵoj
  • 17:02 - 17:05
    povas ankoraŭ altiri ĉiujn tiujn personojn
    gapantajn apud vi
  • 17:05 - 17:07
    rigardante supren kun falintaj makzeloj:
  • 17:07 - 17:12
    Tiu ĉi estas granda aserto pri kiel beleco
    povas vere paroli al ni
  • 17:12 - 17:15
    tra la tempo kaj tra la geografia spaco.
  • 17:15 - 17:16
    BG: Liz, grazie.
  • 17:16 - 17:17
    EL: Grazie a te
  • 17:17 - 17:18
    BG: Dankon
  • 17:18 - 17:20
    (Aplaŭdoj)
Title:
La nekonata historio de la Siksta Kapelo
Speaker:
Elisabeth Lev
Description:

La Siksta Kapelo estas unu el la plej famkonataj konstruaĵoj en la mondo -- sed verŝajne multo pri ĝi ne estas sciata. En tiu ĉi intensa alparolo, arthistoriistino Elisabeth Lev vidigas al ni la plafonon de la fama konstruaĵo kaj la esencan bildigon de tradiciaj historioj de Michelangelo, montrante kiel la pentristo transpasis la siatempan religian ikonografion. Kvin jarcentojn post kiam la artisto pentris ĝin, diras Lev, la Siksta Kapelo devigas nin rigardi ĉirkaŭe kvazaŭ ĝi estus spegulo kaj demandi "Kiu mi estas kaj kian rolon mi ludas en tiu ĉi granda teatro de la vivo?"

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
17:33

Esperanto subtitles

Revisions