0:00:00.782,0:00:02.687 Imagu, ke vi estas en Romo 0:00:02.711,0:00:05.914 proksime al [br]la Vatikanaj Muzeoj. 0:00:06.301,0:00:09.544 Vi jam marŝis[br]laŭ longaj koridoroj, 0:00:09.568,0:00:14.008 antaŭ statuoj, freskoj,[br]amaso da aĵoj. 0:00:14.380,0:00:16.725 Vi direktas vin [br]al la Siksta Kapelo. 0:00:16.749,0:00:22.125 Finfine -- longa koridoro,[br]ŝtuparo kaj pordo. 0:00:22.149,0:00:25.147 Jen vi estas je la sojlo[br]de la Siksta Kapelo. 0:00:25.171,0:00:26.935 Nu, kion vi bildigis al vi? 0:00:26.959,0:00:29.483 Alten leviĝantajn kupolojn?[br]Ĥorojn de anĝeloj? 0:00:29.507,0:00:31.965 Vere, nenion tian ni havas tie. 0:00:32.109,0:00:35.998 Anstataŭe, vi povus demandi,[br]kion ni ja havas? 0:00:36.022,0:00:38.646 Nu, leviĝu la kurtenoj [br]de la Siksta Kapelo. 0:00:38.670,0:00:41.625 Kaj mi parolas laŭvorte, [br]vi estas ĉirkaŭita de pentritaj kurtenoj, 0:00:41.649,0:00:44.064 la originala dekoracio de [br]tiu ĉi Kapelo. 0:00:44.088,0:00:48.632 Preĝejoj uzis tapetojn ne nur[br]por forpuŝi malvarmon dum la longaj mesoj, 0:00:48.656,0:00:52.111 sed kiel metodo por prezenti[br]la grandan teatraĵon de la vivo. 0:00:52.631,0:00:57.762 La homa dramo en kiu ĉiu el ni [br]ludas rolon estas granda historio, 0:00:57.786,0:01:00.595 historio, kiu entenas la tutan mondon 0:01:00.619,0:01:03.684 kaj disvolviĝis[br]en la tri etapoj 0:01:03.708,0:01:05.950 de la pripentrado de la Siksta Kapelo. 0:01:06.382,0:01:09.743 Nu, tiu ĉi artaĵo ekis[br]kiel spaco por malgranda grupo 0:01:09.767,0:01:12.109 de riĉaj, kleraj kristanaj pastroj. 0:01:12.528,0:01:15.205 Ili preĝis tie.[br]Ili elektis sian Papon tie. 0:01:15.229,0:01:16.381 Antaŭ kvin jarcentoj, 0:01:16.405,0:01:18.912 ĝi estis senkompara ternesto [br]de religiuloj. 0:01:19.548,0:01:25.419 Tiel, vi povus demandi, kial[br]ĝi altiras kaj plezurigas 0:01:25.443,0:01:28.109 kvin milionojn [br]da personoj ĉiujare 0:01:28.133,0:01:30.372 el plej diversaj devenoj? 0:01:30.396,0:01:34.932 Ĉar en tiu limigita spaco,[br]okazis kreiva eksplodo 0:01:34.956,0:01:39.788 ekbruligita de la elektra ekscitiĝo[br]de la novaj geopolitikaj limoj, 0:01:39.812,0:01:44.107 kiu animis la malnovan[br]misian tradicion de la Eklezio 0:01:44.131,0:01:47.409 kaj estigis unu el la plej grandaj[br]artaj ĉefverkoj en la historio. 0:01:48.064,0:01:52.578 Tio okazis[br]kiel granda evoluado, 0:01:52.626,0:01:55.361 ekite de malgranda elito, 0:01:55.361,0:01:58.792 kiu fine kaptis la atenton[br]de publikoj 0:01:58.816,0:02:00.838 de la tuta mondo. 0:02:01.222,0:02:03.976 Tiu ĉi evoluado okazis en tri fazoj, 0:02:04.000,0:02:07.111 ĉiu el ili ligita al historia okazintaĵo. 0:02:07.135,0:02:09.166 La unua estis iom limigita. 0:02:09.190,0:02:11.723 Ĝi spegulis iom mallarĝan pensmanieron. 0:02:12.096,0:02:16.350 La dua okazis post kiam[br]la mondkoncepto ege ŝanĝiĝis 0:02:16.374,0:02:19.065 pro la historia vojaĝo de Kolumbo; 0:02:19.089,0:02:20.496 kaj la tria, 0:02:20.520,0:02:23.496 kiam la Epoko de la Malkovro[br]jam estis bone ekmarŝinta 0:02:23.520,0:02:26.029 kaj por la Eklezio ekaperis la defio 0:02:26.053,0:02:27.456 iĝi globa. 0:02:28.330,0:02:32.342 La originala dekoracio de tiu ĉi preĝejo[br]spegulis pli malgrandan mondon. 0:02:32.366,0:02:33.680 Tie estis plenaj scenoj 0:02:33.704,0:02:37.561 kiuj rakontis la vivojn[br]de Jesuo kaj Moseo, 0:02:37.585,0:02:41.622 pere de la evoluo[br]de la Juda kaj Kristana popoloj. 0:02:41.646,0:02:43.983 Tiu kiu komisiis tion,[br]la Papo Siksto la 4a 0:02:44.007,0:02:47.326 kunigis idealan teamon [br]de florencaj artistoj, 0:02:47.350,0:02:50.249 inkluzive homojn kiel Sandro Botticelli 0:02:50.273,0:02:53.850 kaj tiu, kiu poste estos [br]la instruisto de Michelangelo, 0:02:53.874,0:02:55.412 Ghirlandaio. 0:02:55.436,0:03:00.781 Ili kovris la murojn[br]per frizo de puraj koloroj, 0:03:00.805,0:03:04.106 kaj en tiuj historioj vi rimarkos[br]konatajn panoramojn 0:03:04.130,0:03:07.996 ĉar la artistoj uzis romajn monumentojn[br]aŭ toskanajn pejzaĝojn 0:03:08.020,0:03:11.448 por fari malnovan historion[br]iom pli proksima. 0:03:11.472,0:03:15.117 Aldonante bildojn de la amikoj[br]kaj de familio de la Papo, 0:03:15.141,0:03:17.974 ili faris perfektan dekoracion[br]por malgranda kortego 0:03:17.998,0:03:19.767 limigita al la Eŭropa kontinento. 0:03:20.244,0:03:25.114 Sed, en 1492, la Nova Mondo [br]estis malkovrita, 0:03:25.138,0:03:27.082 horizontoj plilarĝiĝis, 0:03:27.106,0:03:33.462 kaj tiu ĉi malgranda 133x46 futa [br]mikrokosmo devis ankaŭ plilarĝiĝi. 0:03:33.486,0:03:34.806 Kaj tio okazis, 0:03:34.830,0:03:36.782 dank'al krea genio, 0:03:36.806,0:03:39.623 viziulo kaj eksterordinara historio. 0:03:40.208,0:03:42.757 La kreiva genio estis[br]Michelangelo Buonarroti, 0:03:42.781,0:03:47.171 33-jara kiam li komencis la dekoracion [br]de 12 000 kvadrataj futoj de plafono 0:03:47.195,0:03:49.020 kaj ĉio estis kontraŭ li --[br] 0:03:49.020,0:03:52.020 Li studis pentrarton sed [br]rezignis tion favore al skulptarto. 0:03:52.020,0:03:55.478 En Florenco koleris mecenatoj[br]ĉar li estis lasinta tie amason 0:03:55.502,0:03:57.176 da nefinitaj laboroj, 0:03:57.200,0:04:00.863 altirite al Romo de la espero[br]pri granda skulptarta projekto, 0:04:00.887,0:04:03.468 kaj tiu projekto ne materiiĝis. 0:04:03.492,0:04:06.621 Al li restis nur la komisio[br]pentri la 12 apostolojn 0:04:06.645,0:04:09.566 sur dekoracia fono[br]en la plafono de la Siksta Kapelo, 0:04:09.590,0:04:13.128 kiu tiam similus al[br]ĉiu ajn alia plafono en Italio. 0:04:13.615,0:04:15.446 Sed la genio levis la ganton. 0:04:15.470,0:04:18.968 En epoko kiam homo kuraĝis [br]veli tra la Atlantika Oceano, 0:04:18.992,0:04:22.520 Michelangelo kuraĝis preni[br]nekonatan direkton. 0:04:23.027,0:04:25.263 Li ankaŭ estis skribonta historion -- 0:04:25.287,0:04:28.819 neniu Apostolo -- sed historion[br]de granda komenco, 0:04:28.843,0:04:30.515 la historion de Genezo. 0:04:31.087,0:04:34.018 Efektive ne facila tasko,[br]historioj sur plafono. 0:04:34.042,0:04:38.850 Kiel legi densan scenon[br]de 62 futoj malsupre? 0:04:38.874,0:04:41.729 La pentraĵaj teknikoj disponeblaj [br]en la lastaj 200 jaroj 0:04:41.753,0:04:45.067 en la Florencaj metiejoj ne estis taŭgaj[br]por tia tasko. 0:04:45.694,0:04:48.662 Sed Michelangelo vere ne[br]estis pentristo 0:04:48.686,0:04:50.970 kaj tiel li valorigis sian talenton. 0:04:50.994,0:04:54.476 Anstataŭ plenigi spacojn[br]pere de denseco, kiel kutime, 0:04:54.500,0:04:58.299 li prenis martelon kaj cizelilon[br]kaj forprenis pecojn da marmoro 0:04:58.323,0:05:00.753 por malkovri la ene kaŝitan figuron. 0:05:00.777,0:05:02.945 Michelangelo estis esenculo; 0:05:02.969,0:05:07.355 li volis rakonti[br]per masivaj kaj dinamikaj korpoj. 0:05:07.379,0:05:12.146 Tiu plano estis akceptita[br]de la mita Papo Julio la Dua, 0:05:12.170,0:05:15.791 kiu ne timis la senhontan genion[br]de Michelangelo. 0:05:15.815,0:05:17.697 Li estis nevo de la[br]Papo Siksto la Kvara, 0:05:17.721,0:05:21.828 kaj li estis trempiĝinta en arto[br]dum 30 jaroj kaj konsciis pri ĝia povo. 0:05:21.852,0:05:24.916 Historio kromnomis lin[br]la Militema Papo, 0:05:24.940,0:05:28.730 sed lia heredaĵo al Vatikano –[br]ne estis fortikaĵoj aŭ artilerio, 0:05:28.754,0:05:30.070 estis arto. 0:05:30.094,0:05:32.673 Li postlasis la Ĉambrojn de Rafaelo,[br]la Sikstan Kapelon. 0:05:32.697,0:05:34.342 Li postlasis la Bazilikon [br]Sankta Petro 0:05:34.366,0:05:40.069 kaj eksterordinaran kolekton[br]de grek-romanaj skulptaĵoj – 0:05:40.093,0:05:44.233 tute ne Kristanaj artverkoj[br]kiu iĝos la semopreta grundo 0:05:44.257,0:05:48.142 de la unua moderna muzeo,[br]la Vatikana Muzeo. 0:05:48.847,0:05:50.271 Julio estis ulo, 0:05:50.295,0:05:54.079 kiu antaŭvidis Vatikanon[br]eterne elstaran 0:05:54.103,0:05:56.192 pere de grandeco kaj beleco, 0:05:56.216,0:05:57.588 kaj li pravis. 0:05:57.612,0:06:02.600 La renkontiĝo de tiuj ĉi du gigantoj,[br]Michelangelo kaj Julio la Dua. 0:06:02.624,0:06:05.061 donis al ni la Sikstan Kapelon. 0:06:05.641,0:06:08.428 Michelangelo estis tiom kaptiĝinta[br]pri tiu ĉi projekto 0:06:08.452,0:06:12.835 ke li sukcesis fini la taskon[br]en tri jaroj kaj duono, 0:06:12.859,0:06:17.128 kun eta teamo, pasigante la plejparton[br]de la tempo, horojn kaj horojn, 0:06:17.152,0:06:20.843 kun la brakoj levitaj super la kapo[br]al la pentraĵoj sur la plafono. 0:06:21.424,0:06:23.474 Nu, ni rigardu al tiu ĉi plafono 0:06:23.498,0:06:26.329 kaj ni vidu rakonton [br]kiu iĝis globa. 0:06:26.353,0:06:30.765 Neniu rilato al la [br]ĉirkaŭa mondo. 0:06:30.789,0:06:35.432 Nur spaco kaj[br]strukturo kaj energio; 0:06:35.456,0:06:40.053 monumenta pentrita framo[br]kiu malfermiĝas laŭ naŭ paneloj, 0:06:40.077,0:06:44.010 pli direktitaj de skulptaj formoj[br]ol pentraĵaj koloroj. 0:06:44.034,0:06:47.811 Kaj ni staras en la fundo[br]ĉe la enirejo, 0:06:47.835,0:06:51.941 malproksime de la altaro kaj de la [br]kradita ĉirkaŭbarilo por la klerikaro 0:06:51.965,0:06:57.212 kaj ni funde esploras,[br]serĉante komencon. 0:06:57.236,0:07:01.252 Kaj ĉu en scienca esploro[br]aŭ en biblia tradicio, 0:07:01.276,0:07:04.596 ni pensas laŭ[br]praa fajrero. 0:07:04.620,0:07:06.753 Michelangelo donis al ni [br]komencan energion 0:07:06.777,0:07:09.518 kiam li donis al ni la disigon[br]de lumo kaj mallumo, 0:07:09.542,0:07:12.931 kirlanta figuro nebula [br]en la malproksimeco, 0:07:12.955,0:07:15.439 kunpremita en mallarĝa spaco. 0:07:15.463,0:07:17.792 La sekvanta bildo aperas pli larĝa 0:07:17.816,0:07:21.243 kaj vi vidas figuron sagantan[br]de unu flanko al la alia. 0:07:21.267,0:07:26.253 Li lasas post li sunon, lunon [br]kaj vegetaĵoj. 0:07:26.277,0:07:30.284 Michelangelo ne enfokusigis[br]la materion kreitan 0:07:30.308,0:07:31.788 malsame al la aliaj artistoj. 0:07:32.376,0:07:35.719 Li enfokusigis la momenton de la kreado. 0:07:35.743,0:07:40.117 Kaj poste la movo fermiĝas [br]kiel cezuro en poezio 0:07:40.141,0:07:41.393 kaj la kreinto superŝvebas. 0:07:41.417,0:07:42.696 Nu, kion li estas faranta? 0:07:42.720,0:07:45.575 Ĉu li estas kreanta landon? [br]Ĉu li estas kreanta maron? 0:07:45.599,0:07:50.290 Aŭ ĉu li trarigardas sian verkon,[br]la universon kaj la trezorojn 0:07:50.314,0:07:52.045 kiel Michelangelo, 0:07:52.069,0:07:54.666 rigardante sian verkon sur la plafono 0:07:54.690,0:07:57.484 kaj asertante, "tio estas bona"? 0:07:58.388,0:08:00.493 Nun la scenejo estas preta 0:08:00.517,0:08:04.195 kaj vi vidas la kulminon de la kreado,[br]la homo. 0:08:04.219,0:08:08.549 Adamo saltas al la okuloj, luma figuro[br]kontraŭ malluma fono. 0:08:08.573,0:08:10.331 Sed, rigardante ĝin pli proksime, 0:08:10.355,0:08:13.007 tiu kruro estas iomete langvora[br]sur la grundo, 0:08:13.031,0:08:15.321 la brako delasita sur la genuo. 0:08:15.345,0:08:19.022 Adamo malhavas la enan fajreron 0:08:19.046,0:08:21.334 kiu pelos lin al grandeco. 0:08:21.358,0:08:26.123 La fajrero estas donota[br]de la Kreinto per tiu fingro, 0:08:26.147,0:08:28.818 kiu malproksimas unu milimetron[br]de la mano de Adamo. 0:08:28.842,0:08:30.787 Ĝi puŝas nin sur la rando de niaj seĝoj, 0:08:30.811,0:08:33.826 ĉar ni ja estas unu momenton[br]antaŭ tiu kontakto 0:08:33.850,0:08:36.751 per kiu tiu homo[br]malkovros sian celon, 0:08:36.775,0:08:39.759 eksaltos kaj prenos sian lokon[br]en la pinaklo de la kreado. 0:08:39.783,0:08:43.044 Kaj poste Michelangelo fripone superruzis. 0:08:43.068,0:08:44.896 Kiu estas en la alia brako? 0:08:45.531,0:08:47.227 Eva, la unua virino. 0:08:47.251,0:08:50.160 Ŝi ne estas posta pensado.[br]Ŝi estas parto de la plano. 0:08:50.184,0:08:52.657 Ŝi estis ĉiam en lia menso. 0:08:52.681,0:08:56.886 Rigardu ŝin, tiom intima kun Dio ke ŝia [br]mano ĉirkaŭvolviĝas ĉirkaŭ lia brako. 0:08:57.329,0:09:02.737 Kaj al mi, usona art-historiistino[br]en la 21-a jarcento, 0:09:02.761,0:09:05.613 tiu ĉi estis la momento en kiu[br]la pentraĵo elokventis. 0:09:05.637,0:09:08.985 Ĉar mi komprenis ke tiu bildo[br]pri la homa dramo 0:09:09.009,0:09:11.922 ĉiam temis pri viroj kaj virinoj – 0:09:11.946,0:09:15.736 tiom, ke la ekzakta centro,[br]la koro de la plafono 0:09:15.760,0:09:18.174 estas la kreado de la virino,[br]ne de Adamo. 0:09:18.198,0:09:22.122 Kaj fakte, ke kiam oni rigardas [br]ilin kune en la Edena Ĝardeno 0:09:22.146,0:09:23.683 ili falas kune 0:09:23.707,0:09:28.099 kaj ilia kuna orgojla pozo[br]ŝanĝiĝas en kurbiganta honto. 0:09:28.647,0:09:31.316 Nun vi estas en kritika punkto[br]de la plafono. 0:09:31.340,0:09:34.423 Vi estas ekzakte en la punkto[br]kie vi kaj mi ne povas 0:09:34.447,0:09:35.902 pluiri en la preĝejo. 0:09:35.926,0:09:39.282 La kradita ĉirkaŭbarilo tenas nin[br]for de la ena sanktejo, 0:09:39.306,0:09:41.819 kaj ni estas forpelitaj[br]tre simile al Adamo kaj Eva. 0:09:41.843,0:09:43.599 La ceteraj scenoj en la plafono 0:09:43.623,0:09:46.467 reprezentas la densan ĥaoson[br]de la mondo ĉirkaŭ ni. 0:09:46.491,0:09:48.715 Jen Noa kaj lia arkeo kaj la diluvo. 0:09:48.739,0:09:52.329 Jen Noa. Li oferas al Dio kaj[br]interkonsentas kun li. 0:09:52.353,0:09:53.639 Eble li estas la savonto. 0:09:54.031,0:09:57.763 Ho, ne, Noa estas la unua[br]kiu kreskigis vinberojn, inventis vinon, 0:09:57.787,0:09:59.945 ebriiĝis kaj svenis nuda [br]en sia stalo. 0:10:00.385,0:10:02.759 Estas ja stranga maniero[br]desegni la plafonon, 0:10:02.783,0:10:04.707 komencante per Dio kiu kreas vivon 0:10:04.731,0:10:07.226 kaj - je la fino - kun ulo[br]aĉe ebriiĝinta en stalo. 0:10:07.250,0:10:09.706 Kaj tiel, kompare kun Adamo, 0:10:09.730,0:10:12.248 vi povus pensi ke Michelangelo[br]mokas nin. 0:10:12.693,0:10:14.736 Sed li estas dispelonta la mallumon 0:10:14.760,0:10:18.278 per tiuj brilaj koloroj[br]tuj malsupre de Noa: 0:10:18.302,0:10:21.692 smeraldo, topazo, skarlato[br]por la profeto Zakario. 0:10:21.716,0:10:24.695 Zakario antaŭvidas lumon [br]kiu venas de oriento 0:10:24.719,0:10:28.407 kaj ni estas turnigitaj al tiu punkto[br]al nova celo 0:10:28.431,0:10:32.306 kun sibiloj kaj profetoj,[br]kiuj malfermos por ni paradon. 0:10:32.330,0:10:35.628 Jen herooj kaj heroinoj[br]kiuj sekurigas la vojon, 0:10:35.652,0:10:38.136 kaj ni sekvas patrinojn kaj patrojn. 0:10:38.160,0:10:42.245 Ili estas la motoro de tiu ĉi granda [br]homa maŝino, ĝin antaŭenpuŝante. 0:10:42.269,0:10:45.176 Kaj nun ni estas [br]ĉe la ĉefŝtono de la plafono, 0:10:45.200,0:10:47.379 la kulmino de la tuta afero, 0:10:47.403,0:10:50.633 jen figuro kiu estas ŝajne [br]ekfalonta de sia spaco 0:10:50.657,0:10:51.997 en nian spacon, 0:10:52.021,0:10:53.304 invadante nian spacon. 0:10:53.328,0:10:55.869 Tiu ĉi estas la plej grava punkto. 0:10:55.893,0:10:57.765 La estinteco renkontas la estantecon 0:10:57.789,0:11:01.005 Tiu ĉi figuro, Jona, kiu pasigis tri tagojn[br]en la ventro de la baleno, 0:11:01.029,0:11:03.882 por la Kristanoj estas la simbolo[br]de la renoviĝo de la homaro 0:11:03.906,0:11:05.169 pere de la memofero de Jesuo, 0:11:05.193,0:11:07.941 sed por tiuj, kiuj amase[br]vizitas tiun muzeon, 0:11:07.965,0:11:10.735 ĉiutagaj vizitantoj de ĉiuj kredoj, 0:11:10.759,0:11:17.345 li estas la momento en kiu malproksima [br]estinteco renkontas tujan realecon. 0:11:18.091,0:11:22.684 Ĉio kondukas nin al la malfermita [br]arko de la altara muro, 0:11:22.708,0:11:25.471 kie ni vidas la Lastan Juĝon [br]de Michelangelo, 0:11:25.495,0:11:29.361 pentrita en 1534 post kiam la mondo[br]estis de nove ŝanĝinta. 0:11:29.385,0:11:31.409 La Reformacio splitis la Eklezion, 0:11:31.433,0:11:34.301 la Otomana Imperio faris[br]Islamon konata vorto 0:11:34.325,0:11:37.819 kaj Magelano trafis vojon[br]al la Pacifika Oceano. 0:11:37.843,0:11:42.505 Kiel 59-jaraĝa artisto kiu neniam [br]transpasis Venecion 0:11:42.529,0:11:44.723 povis alparoli tiun ĉi novan mondon? 0:11:44.747,0:11:47.790 Michelangelo decidis pentri destinon, 0:11:47.814,0:11:49.634 tiun universalan deziron 0:11:49.658,0:11:51.278 kiun ni ĉiuj samhavas, 0:11:51.302,0:11:54.471 lasi altkvalitan heredaĵon. 0:11:54.495,0:11:57.426 Laŭ la Kristana perspektivo[br]de la Lasta Juĝo, 0:11:57.450,0:11:58.762 la mondofino, 0:11:58.786,0:12:01.924 Michelangelo donis al ni[br]sinsekvon de figuroj 0:12:01.948,0:12:05.103 kun eksterordinare belaj korpoj. 0:12:05.127,0:12:07.849 Ili havas neniun protektilon[br]neniun portreton 0:12:07.873,0:12:09.110 krom unu paro. 0:12:09.134,0:12:11.852 Estas komponaĵo eksklusive de korpoj, 0:12:11.876,0:12:15.262 391 el ili, neniu simila al alia, 0:12:15.286,0:12:17.740 ununuraj kiel ĉiu el ni. 0:12:17.764,0:12:21.506 Ili komenciĝas en la malalta angulo,[br]ekrompiĝantaj de la tereno 0:12:21.530,0:12:24.252 luktantaj kaj celantaj supreniri. 0:12:24.276,0:12:26.732 Suprenirintoj etendas [br]la manon por helpi la aliajn, 0:12:26.756,0:12:28.593 kaj, en mirigega vinjeto, 0:12:28.617,0:12:31.709 jen nigrulo kaj blankulo[br]eltiritaj kune 0:12:31.733,0:12:34.455 laŭ nekredebla perspektivo [br]de homa unuiĝo 0:12:34.479,0:12:35.921 en tiu ĉi nova mondo. 0:12:35.945,0:12:39.452 La plej granda parto de la spaco[br]iras al la rondo de la venkantoj. 0:12:39.476,0:12:44.312 Jen viroj kaj virinoj[br]tute nudaj kiel atletoj. 0:12:44.336,0:12:46.648 Ili estas la unuaj kiuj[br]venkis malfacilaĵojn, 0:12:46.672,0:12:50.386 kaj la ideo de Michelangelo[br]pri homoj venkantaj malfacilaĵojn, 0:12:50.410,0:12:51.684 kiuj subigas obstaklojn -- 0:12:51.708,0:12:53.602 ili estas ĝuste kiel atletoj. 0:12:53.626,0:12:57.055 Tiel, jen viroj kaj virinoj[br]fleksiĝantaj kaj pozantaj 0:12:57.079,0:12:59.163 sur tiu eksterordinara scenejo. 0:12:59.555,0:13:02.100 Tian asembleon prezidas Jesuo, 0:13:02.124,0:13:04.142 jam suferanta viro krucigita, 0:13:04.166,0:13:06.570 nun glora reganto en la Ĉielo. 0:13:06.594,0:13:09.612 Kaj kiel Michelangelo pruvis[br]en siaj pentraĵoj 0:13:09.636,0:13:12.214 suferado, malhelpoj kaj obstakloj 0:13:12.238,0:13:15.472 ne limigas bonegecon;[br]ili forĝas ĝin. 0:13:16.276,0:13:18.864 Nun tio irigas nin al stranga afero. 0:13:18.888,0:13:20.705 Tiu ĉi estas la privata Kapelo de la Papo, 0:13:20.729,0:13:23.886 kaj la plej efika priskribo pria [br]estas ja stufaĵo de nudoj. 0:13:23.910,0:13:27.673 Sed Michelangelo klopodis uzi[br]nur la plej efikan artan lingvon, 0:13:27.697,0:13:30.285 la plej universalan artan lingvon[br]kiun li povis elpensi: 0:13:30.309,0:13:32.069 tiu de la homa korpo. 0:13:32.093,0:13:37.899 Kaj tiel anstataŭ montri virton [br]kiel animforto aŭ sinregado 0:13:37.923,0:13:42.188 li prunteprenis de Julio la Dua[br]belegan kolekton da skulptaĵoj 0:13:42.212,0:13:46.463 kun la celo montri enan forton[br]kiel eksteran povon. 0:13:47.368,0:13:50.733 Nu, samtempulo skribis 0:13:50.757,0:13:54.615 ke la Kapelo estis tro bela[br]por ne esti kaŭzo de disputado. 0:13:54.639,0:13:55.988 Kaj tiel estis. 0:13:56.012,0:13:59.550 Michelangelo rapide konstatis[br]ke dank'al presado 0:13:59.574,0:14:02.696 plendoj pro nudeco[br]ĉie disvastiĝis, 0:14:02.720,0:14:07.016 kaj rapide sia ĉefverko pri la homa dramo[br]estis etikedita kiel pornografio, 0:14:07.040,0:14:09.215 kaj tiam li aldonis[br]du kromajn portretojn, 0:14:09.239,0:14:11.723 unu de la ulo kiu kritikis lin,[br]papa kortegano, 0:14:11.747,0:14:15.879 kaj la alia memportreto[br]kiel seka ŝelo, ne atleto, 0:14:15.903,0:14:18.324 en la manoj de daŭre suferanta martiro. 0:14:18.348,0:14:22.016 En la jaro kiam li mortis, li vidis[br]plurajn el tiuj ĉi bildoj kovritaj, 0:14:22.040,0:14:27.659 triumfo por krommalgravaĵoj kontraŭ [br]sia granda alvoko al gloro. 0:14:28.167,0:14:29.931 Kaj nun ni staras 0:14:29.955,0:14:31.685 ĉi tie kaj nun. 0:14:31.709,0:14:34.029 Ni estas kaptitaj en tiu spaco 0:14:34.053,0:14:36.318 inter la komenco kaj la fino 0:14:36.342,0:14:40.574 en la granda, grandega tuteco[br]de la homa sperto. 0:14:40.598,0:14:44.569 La Seksta Kapelo devigas nin[br]ĉirkaŭrigardi kvazaŭ se ĝi estus spegulo. 0:14:44.593,0:14:45.890 Kiu mi estas en tiu ĉi pentraĵo? 0:14:45.914,0:14:47.220 Ĉu mi estas unu el la homamaso? 0:14:47.244,0:14:48.617 Ĉu mi estas la ebriulo? 0:14:48.641,0:14:50.097 Ĉu mi estas atleto? 0:14:50.121,0:14:52.381 Kaj kiam ni foriras de tiu haveno[br]de edifa beleco, 0:14:52.405,0:14:56.349 ni estas inspiritaj pridemandi[br]la plej grandaj demandosignojn de la vivo: 0:14:56.373,0:15:01.211 Kiu estas mi, kaj kian rolon mi ludas[br]en tiu ĉi granda teatro de la vivo? 0:15:01.549,0:15:02.720 Dankon. 0:15:02.744,0:15:06.192 (Aplaŭdoj) 0:15:06.216,0:15:09.187 Bruno Giussani: Elisabeth Lev, dankon. 0:15:09.211,0:15:13.067 Elisabeth, vi menciis[br]tiun ĉi globan problemon de pornografio, 0:15:13.091,0:15:17.904 tro da nudoj kaj tro da ĉiutagaj scenoj[br]kaj netaŭgaĵoj 0:15:18.555,0:15:20.420 por tiamaj tempoj. 0:15:20.444,0:15:22.050 Sed fakte la historio estas pli ampleksa. 0:15:22.074,0:15:25.094 Ne temas pri retuŝo kaj rekovro [br]de iuj bildoj. 0:15:25.118,0:15:27.742 Tiu ĉi ĉefverko estis preskaŭ [br]detruita pro tio. 0:15:28.383,0:15:31.408 Elisabet Lev: La impreso de la [br]Lasta Juĝo estis ega. 0:15:31.432,0:15:34.382 Pere de la presada komuniko, [br]certe ĉiuj vidis ĝin 0:15:34.406,0:15:37.691 Kaj tio ne okazis dum du semajnoj. 0:15:37.715,0:15:42.183 Ĝi okazis dum 20 jaroj 0:15:42.207,0:15:44.131 pere de ĉefartikoloj kaj plendoj, 0:15:44.155,0:15:45.323 kiuj diris al la Eklezio 0:15:45.347,0:15:47.922 "Vi ne povas moraladmoni nin. 0:15:47.946,0:15:51.286 Ĉu vi ne rimarkis ke estas [br]pornografio en la Kapelo de la Papo? 0:15:51.310,0:15:53.770 Kaj tiel post plendoj kaj insistoj 0:15:53.794,0:15:56.510 por ke oni detruu tiun ĉi verkon, 0:15:56.534,0:15:58.695 la jaron kiam fine[br]Michelangelo mortis 0:15:58.719,0:16:00.800 la Eklezio [br]trovis kompromison, 0:16:00.824,0:16:02.355 manieron por savi la pentraĵon, 0:16:02.379,0:16:05.696 kaj tio estis surmeti[br]30 kovrilojn, 0:16:05.720,0:16:08.467 tiel ke jen la figfolio ekestis. 0:16:08.491,0:16:10.079 Tio estas kie ĉio naskiĝis 0:16:10.103,0:16:14.233 kaj okazis ĉar la Eklezio [br]klopodis savi ĉefverkon, 0:16:14.257,0:16:16.428 certe ne difekti aŭ detrui ĝin. 0:16:16.888,0:16:19.675 BG: Kion vi doni al ni ne estas[br]la klasika vizito 0:16:19.699,0:16:22.673 kiun oni ĝuas [br]kiam oni eniras la Sikstan Kapelon 0:16:22.697,0:16:24.800 (Ridado) 0:16:24.824,0:16:26.605 EL: Mi ne scias, ĉu ĝi [br]estas reklamilo? 0:16:26.629,0:16:28.306 (Ridado) 0:16:28.330,0:16:31.318 BG: Ne, ne, ne ne necese,[br]Tio estas aserto. 0:16:31.342,0:16:35.256 Arto hodiaŭ havas problemojn. 0:16:35.280,0:16:38.155 Tro da personoj volas vidi ĝin tie 0:16:38.179,0:16:41.306 kaj fine jen kvin milionoj da personoj[br]tra tiu etega pordo 0:16:41.330,0:16:43.647 farante sperton pri ĝi[br]en tute malsimila maniero 0:16:43.671,0:16:44.837 al tiu, kiun ni ĵus faris. 0:16:44.861,0:16:48.390 EL: Prave. Mi konsentas. Mi taksas vere [br]agrable havi la ŝancon paŭzi kaj rigardi. 0:16:48.414,0:16:50.715 Sed ankaŭ kompreni,[br]eĉ en tiuj tagoj 0:16:50.739,0:16:52.751 kiam 28.000 personoj ĉeestas, 0:16:52.775,0:16:55.885 eĉ en tiuj tagoj kiam vi estas ene[br]kun ĉiuj aliaj personoj, 0:16:55.909,0:16:58.314 ĉirkaŭrigardi kaj pripensi kiom[br]mirinde estas 0:16:58.338,0:17:01.934 ke iuj pentritaj 500-jaraĝaj stukaĵoj 0:17:01.958,0:17:05.066 povas ankoraŭ altiri ĉiujn tiujn personojn[br]gapantajn apud vi 0:17:05.089,0:17:07.065 rigardante supren kun falintaj makzeloj: 0:17:07.089,0:17:12.013 Tiu ĉi estas granda aserto pri kiel beleco[br]povas vere paroli al ni 0:17:12.038,0:17:14.724 tra la tempo kaj tra la geografia spaco. 0:17:14.749,0:17:15.943 BG: Liz, grazie. 0:17:15.967,0:17:17.174 EL: Grazie a te 0:17:17.198,0:17:18.374 BG: Dankon 0:17:18.397,0:17:20.261 (Aplaŭdoj)