Return to Video

Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!

  • 0:01 - 0:03
    Mi scias tion, kion vi pensas.
  • 0:03 - 0:05
    Vi pensas, ke mi perdiĝis,
  • 0:05 - 0:07
    kaj iu baldaŭ venos surscenejen
  • 0:07 - 0:09
    por ĝentile regvidi min al mia seĝo.
  • 0:09 - 0:15
    (aplaŭdo)
  • 0:15 - 0:18
    Mi ofte spertas tion en Dubajo.
  • 0:18 - 0:20
    "Vi venis por ferii, ĉu ne, s-ino?"
  • 0:20 - 0:22
    (ridoj)
  • 0:22 - 0:25
    "Aŭ por viziti la infanojn, ĉu?
  • 0:25 - 0:27
    Kiom longe vi restos?"
  • 0:27 - 0:30
    Nu fakte, dum ankoraŭ longa tempo, mi esperas.
  • 0:30 - 0:33
    Mi loĝas kaj instruas ĉe la Persa Golfo
  • 0:33 - 0:35
    dum pli ol 30 jaroj.
  • 0:35 - 0:39
    (aplaŭdo)
  • 0:39 - 0:43
    Kaj dum tiu tempo, mi vidis multajn ŝanĝojn.
  • 0:43 - 0:45
    Nu, tiu statistiko
  • 0:45 - 0:47
    estas ege ŝoka.
  • 0:47 - 0:49
    Kaj mi volas paroli al vi hodiaŭ
  • 0:49 - 0:51
    pri malapero de lingvoj
  • 0:51 - 0:54
    kaj la tutmondiĝo de la angla.
  • 0:54 - 0:56
    Mi volas rakonti al vi pri mia amikino,
  • 0:56 - 0:59
    kiu instruis la anglan al plenkreskuloj en Abudabio.
  • 0:59 - 1:01
    Kaj iun tagon,
  • 1:01 - 1:03
    ŝi decidis fari lecionon en la ĝardeno
  • 1:03 - 1:05
    por instrui al ili vortojn pri la naturo.
  • 1:05 - 1:07
    Sed je la fino estis ŝi, kiu lernis
  • 1:07 - 1:09
    la arabajn vortojn por la lokaj plantoj,
  • 1:09 - 1:11
    kune kun la diversaj manieroj uzi ilin --
  • 1:11 - 1:14
    resanige, ŝminke,
  • 1:14 - 1:17
    kuire, kiel herboj.
  • 1:17 - 1:19
    Kiel tiuj studentoj eksciis pri ĉio ĉi?
  • 1:19 - 1:21
    Evidente, de siaj geavoj
  • 1:21 - 1:24
    kaj eĉ de la pra-geavoj.
  • 1:24 - 1:27
    Mi ne bezonas klarigi al vi kiom gravas
  • 1:27 - 1:29
    la eblo komuniki
  • 1:29 - 1:31
    tra la generacioj.
  • 1:31 - 1:33
    Sed bedaŭrinde, nuntempe,
  • 1:33 - 1:35
    lingvoj formortas
  • 1:35 - 1:37
    je rapideco kiel neniam antaŭe.
  • 1:37 - 1:40
    Unu lingvo formortas ĉiun 14-an tagon.
  • 1:41 - 1:43
    Nu, samtempe,
  • 1:43 - 1:45
    la angla estas la senkonkura tutmonda lingvo.
  • 1:45 - 1:47
    Ĉu tiuj faktoj estas ligitaj?
  • 1:47 - 1:49
    Mi ne scias.
  • 1:49 - 1:52
    Sed mi ja scias, ke mi vidis multajn ŝanĝojn.
  • 1:52 - 1:55
    Kiam mi unuafoje venis al la Persa Golfo, mi venis al Kuvajto
  • 1:55 - 1:58
    en periodo kiam la vivo tie estis ankoraŭ malfacila.
  • 1:58 - 2:00
    Fakte, antaŭ ne tiom longa tempo.
  • 2:00 - 2:03
    Tio estas iom tro frua.
  • 2:03 - 2:05
    Sed ĉiukaze,
  • 2:05 - 2:07
    la Brita Konsilio dungis min
  • 2:07 - 2:09
    kaj ĉirkaŭ 25 aliajn geinstruistojn.
  • 2:09 - 2:11
    Kaj ni estis la unuaj ne-islamanaj
  • 2:11 - 2:14
    instruistoj en la ŝtataj lernejoj tie en Kuvajto.
  • 2:14 - 2:16
    Oni venigis nin por instrui la anglan
  • 2:16 - 2:20
    ĉar la registaro volis modernigi la landon
  • 2:20 - 2:23
    kaj fortikigi la civitanojn per edukado.
  • 2:23 - 2:25
    Kaj evidente, ankaŭ Britio profitis
  • 2:25 - 2:28
    pro iom de la bela nafta riĉeco.
  • 2:28 - 2:30
    Bone.
  • 2:30 - 2:33
    Jen la plej grava ŝanĝo, kiun mi vidis --
  • 2:33 - 2:35
    la instruado de la angla
  • 2:35 - 2:37
    nun ŝanĝiĝis
  • 2:37 - 2:41
    de reciproke avantaĝa afero
  • 2:41 - 2:44
    al grandega internacia komerco tia, kia ĝi estas hodiaŭ.
  • 2:44 - 2:48
    Ne plu simple unu fremda lingvo en la lerneja fakaro.
  • 2:48 - 2:50
    Kaj ne plu la ekskluziva tereno
  • 2:50 - 2:52
    de la patrina lando Anglio.
  • 2:52 - 2:54
    Ĝi iĝis laŭmoda komerco
  • 2:54 - 2:57
    por ĉiu angla-parolanta lando de la tero.
  • 2:57 - 2:59
    Kaj kial ne?
  • 2:59 - 3:02
    Ne forgesu, ke la plej bona edukado --
  • 3:02 - 3:05
    laŭ la plej lasta Tutmonda Vicordigo de Universitatoj --
  • 3:05 - 3:07
    troviĝas en la universitatoj
  • 3:07 - 3:11
    de Britio kaj Usono.
  • 3:11 - 3:15
    Do ĉiu volas havi anglalingvan edukadon, kompreneble.
  • 3:15 - 3:17
    Sed se vi ne estas denaska anglaparolanto,
  • 3:17 - 3:19
    vi devas fari teston.
  • 3:19 - 3:21
    Nu, ĉu estas pravigeble
  • 3:21 - 3:23
    malakcepti studonton
  • 3:23 - 3:25
    laŭ nur lingva kriterio?
  • 3:25 - 3:27
    Eble vi havus komputilan scienciston,
  • 3:27 - 3:29
    kiu estas geniulo.
  • 3:29 - 3:32
    Ĉu vere li bezonus la saman lingvokapablon kiel advokato, ekzemple?
  • 3:32 - 3:35
    Nu, mi kredas, ke ne.
  • 3:36 - 3:39
    Ni instruistoj de la angla malakceptadas ilin ĉiutage.
  • 3:39 - 3:41
    Ni starigas halt-ŝildon,
  • 3:41 - 3:43
    kaj ni abrupte haltigas ilin.
  • 3:43 - 3:45
    Ili ne rajtas plu sekvadi siajn revojn
  • 3:45 - 3:48
    ĝis kiam ili sukcesos kun la angla lingvo.
  • 3:49 - 3:52
    Nu, imagu tion:
  • 3:52 - 3:56
    se mi renkontus unulingvan nederlandanon,
  • 3:56 - 3:58
    kiu havus la kuracilon kontraŭ kancero,
  • 3:58 - 4:01
    ĉu mi rifuzus al li studlokon en mia brita universitato?
  • 4:01 - 4:03
    Mi dirus, ke ne.
  • 4:03 - 4:06
    Tamen, ja precize tion ni faras.
  • 4:06 - 4:09
    Ni instruistoj de la angla estas la gardistoj ĉe la pordego.
  • 4:09 - 4:12
    Kaj vi devas unue montri al ni,
  • 4:12 - 4:15
    ke vi sufiĉe bone regas la anglan.
  • 4:16 - 4:18
    Povas esti danĝere
  • 4:18 - 4:21
    doni tro da povo
  • 4:21 - 4:23
    al iu mallarĝa segmento de la socio.
  • 4:23 - 4:26
    Eble la barilo estus tro universala.
  • 4:26 - 4:28
    Bone.
  • 4:28 - 4:31
    "Sed," mi aŭdas vin diri,
  • 4:31 - 4:33
    "kio pri la esplorado?
  • 4:33 - 4:35
    Ĉio estas en la angla."
  • 4:35 - 4:37
    Do la libroj estas en la angla,
  • 4:37 - 4:39
    la ĵurnaloj estas en la angla,
  • 4:39 - 4:42
    sed tio estas memplenuma profetaĵo
  • 4:42 - 4:44
    Tio plifortigas la neprigon de la angla.
  • 4:44 - 4:46
    Kaj tiel plu.
  • 4:46 - 4:49
    Mi demandas vin, kio pri tradukado?
  • 4:49 - 4:53
    Pensu pri la Islama Ora Epoko,
  • 4:53 - 4:56
    kiam okazis multege da tradukado.
  • 4:56 - 4:59
    Ili tradukis el la latina kaj la greka
  • 4:59 - 5:01
    al la araba kaj la persa,
  • 5:01 - 5:03
    kaj sekvis tradukoj
  • 5:03 - 5:05
    al la ĝermanaj lingvoj de Eŭropo
  • 5:05 - 5:07
    kaj la latinidaj lingvoj.
  • 5:07 - 5:11
    Kaj tiel, lumo brilis sur la Malluma Epoko de Eŭropo.
  • 5:12 - 5:14
    Nu, ne miskomprenu min,
  • 5:14 - 5:16
    ĉiuj vi instruistoj de la angla:
  • 5:16 - 5:18
    mi ne kontraŭas la instruadon de la angla.
  • 5:18 - 5:20
    Mi ŝategas, ke ni havas tutmondan lingvon.
  • 5:20 - 5:23
    Ni bezonas tion nun pli ol iam ajn antaŭe.
  • 5:23 - 5:25
    Sed mi kontraŭas uzi ĝin
  • 5:25 - 5:27
    kiel barilon.
  • 5:27 - 5:30
    Ĉu vere ni volas troviĝi kun nur 600 lingvoj
  • 5:30 - 5:33
    kaj unu ĉeflingvo, eble la angla, eble la ĉina?
  • 5:33 - 5:36
    Ni bezonas pli ol tion. Kie ni metu la limon?
  • 5:36 - 5:38
    Tiu sistemo
  • 5:38 - 5:41
    egaligas inteligenton
  • 5:41 - 5:44
    al scipovo de la angla
  • 5:44 - 5:46
    kaj tio estas tute arbitra.
  • 5:46 - 5:52
    (aplaŭdo)
  • 5:52 - 5:54
    Mi volas rememorigi vin
  • 5:54 - 5:57
    ke la gigantoj, sur kies ŝultroj
  • 5:57 - 5:59
    staras la hodiaŭa intelektularo
  • 5:59 - 6:01
    ne estis devigataj posedi la anglan,
  • 6:01 - 6:03
    ili ne devis havi diplomon pri la angla.
  • 6:03 - 6:06
    Jen bona ekzemplo: Einstein.
  • 6:07 - 6:10
    Flanke, oni konsideris lin nelernema en la lernejo,
  • 6:10 - 6:12
    ĉar li fakte estis disleksia.
  • 6:12 - 6:14
    Sed feliĉe por la mondo,
  • 6:14 - 6:17
    li ne devis sukcesi en ekzameno pri la angla.
  • 6:17 - 6:20
    Ĉar tio komenciĝis nur en 1964,
  • 6:20 - 6:22
    kun la t.n. TOEFL,
  • 6:22 - 6:24
    la usona testo pri la angla.
  • 6:24 - 6:26
    Nun tio eksplodis.
  • 6:26 - 6:29
    Estas multege da testoj pri la angla.
  • 6:29 - 6:31
    Kaj milionoj kaj milionoj da lernantoj
  • 6:31 - 6:33
    ĉiujare faras tiujn testojn.
  • 6:33 - 6:35
    Nu, eble vi pensas — vi kaj mi —
  • 6:35 - 6:37
    ke la prezoj por tio ne estas tiom altaj,
  • 6:37 - 6:39
    sed ili estas maleblige altaj
  • 6:39 - 6:41
    por multaj milionoj da malriĉaj homoj.
  • 6:41 - 6:43
    Do ni tuj malakceptas tiujn homojn.
  • 6:43 - 6:46
    (aplaŭdo)
  • 6:46 - 6:49
    Mi memoras titolon en gazeto, kiun mi ĵus vidis:
  • 6:49 - 6:51
    "Edukado: La Granda Disiĝo."
  • 6:51 - 6:53
    Nun mi komprenas,
  • 6:53 - 6:56
    kial homoj koncentriĝas je la angla.
  • 6:56 - 6:59
    Ili volas doni al siaj infanoj la plej bonan ŝancon por la vivo.
  • 7:00 - 7:03
    Kaj por fari tion, ili bezonas riĉlandan edukadon.
  • 7:03 - 7:05
    Ĉar, evidente, la plej bonajn laborlokojn
  • 7:05 - 7:08
    prenas homoj el la riĉlandaj universitatoj,
  • 7:08 - 7:10
    kiel mi antaŭe montris.
  • 7:10 - 7:12
    Estas diabla cirklo.
  • 7:12 - 7:14
    Jen.
  • 7:14 - 7:16
    Aŭskultu rakonton pri du sciencistoj,
  • 7:16 - 7:18
    du anglaj sciencistoj.
  • 7:18 - 7:20
    Ili faris eksperimenton
  • 7:20 - 7:22
    pri genetiko
  • 7:22 - 7:25
    rilate al antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj de bestoj.
  • 7:25 - 7:27
    Kaj ili ne trovis la rezultojn, kiujn ili serĉis.
  • 7:27 - 7:29
    Ili vere ne sciis kion fari,
  • 7:29 - 7:32
    ĝis kiam alvenis germana sciencisto
  • 7:32 - 7:35
    kiu rimarkis, ke ili uzis du apartajn vortojn
  • 7:35 - 7:37
    por la antaŭaj kaj malantaŭaj gamboj,
  • 7:37 - 7:41
    sed la genetiko ne konas tiun distingon,
  • 7:41 - 7:43
    same kiel la germana lingvo.
  • 7:43 - 7:45
    Do trovite,
  • 7:45 - 7:47
    problemo solvita.
  • 7:47 - 7:49
    Se vi ne kapablas havi iun penson,
  • 7:49 - 7:52
    vi blokiĝas.
  • 7:52 - 7:54
    Sed se alia lingvo ja ebligas tiun penson,
  • 7:54 - 7:56
    tiam, per kunlaboro,
  • 7:56 - 7:59
    ni povas atingi kaj lerni tiom pli multe.
  • 8:01 - 8:03
    Mia filino
  • 8:03 - 8:06
    venis al Anglio de Kuvajto.
  • 8:06 - 8:09
    Ŝi estis studinta sciencon kaj matematikon per la araba,
  • 8:09 - 8:12
    en arablingva lernejo.
  • 8:12 - 8:15
    Ŝi devis angligi ĝin en la gimnazio.
  • 8:15 - 8:17
    Kaj ŝi estis la plej bona lernanto en la klasoj
  • 8:17 - 8:19
    pri tiuj fakoj.
  • 8:19 - 8:21
    Tio montras ke,
  • 8:21 - 8:23
    kiam lernantoj venas al ni el fremdaj landoj,
  • 8:23 - 8:25
    eble ni ne sufiĉe rekonas
  • 8:25 - 8:27
    ties sciojn
  • 8:27 - 8:30
    kiam ili scias tion en sia propra lingvo.
  • 8:30 - 8:32
    Kiam lingvo mortas,
  • 8:32 - 8:35
    ni ne scias kion ni perdas kun tiu lingvo.
  • 8:35 - 8:39
    Tiel estas -- mi ne scias ĉu vi vidis tion per CNN --
  • 8:39 - 8:41
    ili donis Heroan Premion
  • 8:41 - 8:44
    al juna ŝafista knabo en Kenjo
  • 8:44 - 8:47
    kiu ne povis studi vespere en sia vilaĝo
  • 8:47 - 8:49
    samkiel la aliaj vilaĝaj infanoj,
  • 8:49 - 8:51
    ĉar la kerosena lampo fumis
  • 8:51 - 8:53
    kaj tio damaĝis liajn okulojn.
  • 8:53 - 8:56
    Kaj ĉiukaze, ili neniam havis sufiĉe da keroseno,
  • 8:56 - 8:59
    ĉar kion oni povas aĉeti per po unu dolaro tage?
  • 8:59 - 9:01
    Do, li inventis
  • 9:01 - 9:04
    senkostan persunan lampon.
  • 9:04 - 9:06
    Kaj nun la infanoj en lia vilaĝo
  • 9:06 - 9:08
    same sukcesas en la lernejo
  • 9:08 - 9:12
    kiel la infanoj, kiuj havas elektron hejme.
  • 9:12 - 9:18
    (aplaŭdo)
  • 9:18 - 9:20
    Kiam li ricevis la premion,
  • 9:20 - 9:22
    li diris tiujn belajn vortojn:
  • 9:22 - 9:25
    "La infanoj povas gvidi Afrikon el ĝia hodiaŭa stato,
  • 9:25 - 9:27
    malluma kontinento,
  • 9:27 - 9:29
    al lumplena kontinento."
  • 9:29 - 9:31
    Jen simpla ideo,
  • 9:31 - 9:34
    sed ĝi povus havi tre longdistancajn konsekvencojn.
  • 9:35 - 9:37
    Sen lumo --
  • 9:37 - 9:40
    ĉu fizika aŭ metafora --
  • 9:40 - 9:43
    homoj ne povas sukcesi en niaj ekzamenoj,
  • 9:43 - 9:46
    kaj ni neniam povas scii tion, kion ili scias.
  • 9:46 - 9:49
    Ni ne lasu ilin kaj nin
  • 9:49 - 9:51
    en la mallumo.
  • 9:51 - 9:54
    Ni festu la diversecon.
  • 9:54 - 9:57
    Okupiĝu pri via lingvo.
  • 9:57 - 10:01
    Uzu ĝin por disvastigi plej bonajn ideojn.
  • 10:01 - 10:08
    (aplaŭdo) "Neniu vidas flori tiun belan floron, Kaj en soleco ĝi malŝparas sian gloron."
  • 10:08 - 10:10
    Koran dankon.
  • 10:10 - 10:13
    (aplaŭdo)
Title:
Patricia Ryan: Ne insistu je la angla!
Speaker:
Patricia Ryan
Description:

Ĉe TEDxDubai, Patricia RYAN — longtempa instruistino pri la angla lingvo — starigas provokan demandon: Ĉu la tutmonda fokuso je la angla malhelpas la disvastigon de altvaloraj ideoj en aliaj lingvoj? (Ekzemple: Kio okazus, se Einstein estus devigata fari la TOEFL-ekzamenon?) Jen pasia defendo de tradukado kaj kunhavigo de ideoj.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
10:14
Tim Morley added a translation

Esperanto subtitles

Revisions