Return to Video

Kial Briteliro okazis, kaj kion fari poste.

  • 0:00 - 0:04
    Mi estas brita.
  • 0:04 - 0:06
    (Ridado)
  • 0:06 - 0:09
    (Aplaŭdo)
  • 0:09 - 0:13
    Neniam antaŭe la frazo "mi estas brita"
    vekis tiom da kompato.
  • 0:13 - 0:15
    (Ridado)
  • 0:15 - 0:18
    Mi venas de insulo
    kie multaj el ni emas kredi
  • 0:18 - 0:21
    ke estis granda kontinueco
    dum la lastaj mil jaroj.
  • 0:21 - 0:24
    Ni historie ofte altrudis ŝanĝojn al aliaj
  • 0:24 - 0:26
    sed multe malpli ofte al ni.
  • 0:27 - 0:30
    Do okazis grandega ŝoko ĉe mi
  • 0:30 - 0:33
    kiam mi vekiĝis matene la 24-an de junio
  • 0:33 - 0:36
    eksciante, ke mia lando voĉdone
    decidis eliri el la Eŭropa Unio,
  • 0:37 - 0:38
    mia ĉefministro demisiis,
  • 0:38 - 0:41
    kaj Skotlando konsideras referendumon,
  • 0:41 - 0:46
    kiu povus ĉesigi la ekziston mem de Britio.
  • 0:47 - 0:50
    Do ŝokego por mi,
  • 0:50 - 0:52
    kaj ŝokego por multaj aliaj,
  • 0:53 - 0:57
    sed estis ankaŭ io, kio dum la sekvaj tagoj,
  • 0:57 - 0:59
    kreis tutan politikan disfalon
  • 0:59 - 1:01
    en mia lando.
  • 1:01 - 1:03
    Oni postulis duan referendumon,
  • 1:03 - 1:06
    kvazaŭ, post sporta ludo,
  • 1:06 - 1:09
    oni rajtus peti reludojn ĝis venko.
  • 1:09 - 1:11
    Ĉiuj kulpigis ĉiujn aliajn.
  • 1:11 - 1:13
    Homoj kulpigis la ĉefministron
  • 1:13 - 1:15
    pro lia lanĉo de la referendumo.
  • 1:15 - 1:18
    Ili kulpigis la opoziciestron, dirante ke
    li ne batalis sufiĉe forte.
  • 1:18 - 1:20
    Junuloj akuzis maljunulojn.
  • 1:20 - 1:23
    La kleraj kulpigis la malpli klerajn.
  • 1:23 - 1:27
    La disfalego eĉ pli aĉis
  • 1:27 - 1:29
    pro plej tragika elemento:
  • 1:29 - 1:33
    ksenofobio kaj rasisma fitrakto
    en la stratoj de Britio
  • 1:33 - 1:35
    ĝis nivelo kiun mi neniam antaŭe vidis
  • 1:35 - 1:36
    dum mia vivdaŭro.
  • 1:38 - 1:42
    Homoj nun demandas, ĉu mia lando
    ekiĝas "Etmensa Anglio",
  • 1:42 - 1:44
    aŭ, kiel unu el miaj kolegoj esprimis,
  • 1:44 - 1:48
    ĉu ni baldaŭ iĝos nostalgia
    amuzparko pri la 1950-aj jaroj
  • 1:49 - 1:51
    flosanta sur la atlantika oceano?
  • 1:51 - 1:53
    (Ridado)
  • 1:54 - 1:56
    Sed mia demando vere estas:
  • 1:56 - 2:01
    ĉu ĉe ni estu tiom da ŝoko?
  • 2:01 - 2:04
    Ĉu ĉio tio ĉi okazis subite en unu nokto?
  • 2:04 - 2:08
    Aŭ ĉu pli profundaj strukturaj faktoroj
    kondukis nin al nia hodiaŭa situacio?
  • 2:08 - 2:13
    Tial mi volas malantaŭenpaŝi
    kaj fari du tre bazajn demandojn.
  • 2:13 - 2:16
    Unue, kion Briteliro reprezentas,
  • 2:16 - 2:17
    ne nur por mia lando,
  • 2:17 - 2:20
    sed ankaŭ por ĉiuj tutmonde?
  • 2:20 - 2:23
    Kaj due, kion ni povas fari pri ĝi?
  • 2:23 - 2:26
    Kiel ni ĉiuj reagu?
  • 2:26 - 2:28
    Do unue, kion Briteliro reprezentas?
  • 2:29 - 2:31
    Postkompreno estas mirinda afero.
  • 2:32 - 2:36
    Briteliro instruas al ni multajn
    aferojn pri nia socio
  • 2:36 - 2:38
    kaj pri socioj tutmonde.
  • 2:39 - 2:43
    Briteliro substrekas kiom,
    embarase nekonscie de ni,
  • 2:43 - 2:44
    niaj socioj estas dividitaj.
  • 2:45 - 2:51
    La voĉdonintaj disdividiĝis laŭ aĝo,
    edukado, klaso kaj geografio.
  • 2:51 - 2:54
    Gejunuloj ne voĉdonis grandnombre,
  • 2:54 - 2:56
    sed tiuj, kiuj tion ja faris
    volis resti en la EU,
  • 2:56 - 3:00
    dum grandaĝuloj vere volis
    eliri el la Eŭropa Unio.
  • 3:00 - 3:04
    Geografie, Londono kaj
    Skotlando plej forte
  • 3:04 - 3:06
    volis resti en la Eŭropa Unio,
  • 3:06 - 3:10
    dum en aliaj partoj de la lando
    regis tre forta ambivalenco.
  • 3:11 - 3:15
    Tiajn dividojn ni vere
    devas rekoni kaj taksi serioze.
  • 3:15 - 3:18
    Sed pli profunde,
    la voĉdono instruis al ni ion
  • 3:18 - 3:21
    pri la naturo de politiko hodiaŭ.
  • 3:21 - 3:25
    Nuntempa politiko jam ne plu temas
    nur pri dekstro kaj livo,
  • 3:25 - 3:28
    jam ne plu temas nur
    pri imposto kaj elspezo.
  • 3:28 - 3:30
    Ĝi temas pri tutmondiĝo.
  • 3:30 - 3:34
    La faŭlto en nuntempa politiko estas
    inter tiuj, kiuj adoptas tutmondiĝon
  • 3:34 - 3:37
    kaj tiuj, kiuj timas tutmondiĝon.
  • 3:38 - 3:41
    (Aplaŭdo)
  • 3:44 - 3:46
    Se ni konsideras
    kial tiuj, kiuj volis forlasi
  • 3:46 - 3:49
    (oni nomas ilin "Lasantoj",
    kontraste al "Restantoj")
  • 3:49 - 3:51
    ni vidas du faktorojn en la opinisondoj
  • 3:51 - 3:53
    kiuj vere gravas.
  • 3:53 - 3:56
    La unua estis enmigrado,
    kaj la dua suvereneco.
  • 3:56 - 4:01
    Kaj ĉi tiuj reprezentas deziron de homoj
    repreni la regadon de siaj propraj vivoj
  • 4:01 - 4:05
    kaj la sento ke ili estas
    fuŝreprezentitaj de politikistoj.
  • 4:07 - 4:12
    Sed tiuj ideoj signifas sentojn
    de timo kaj fremdiĝo.
  • 4:12 - 4:17
    Ili reprezentas retiriĝon malantaŭen
    al naciismo kaj landlimoj,
  • 4:17 - 4:19
    kiun multaj el ni malakceptus.
  • 4:20 - 4:23
    Kion mi volas sugesti, estas ke
    la bildo pli malsimplas ol tio.
  • 4:23 - 4:24
    Ke liberalaj internaciistoj,
  • 4:24 - 4:28
    kaj mi certe estas unu el ili,
  • 4:28 - 4:30
    devas meti sin denove en la bildon
  • 4:30 - 4:34
    por kompreni kiel la hodiaŭa situacio okazis.
  • 4:35 - 4:38
    Kiam ni rigardas mapojn
    pri la voĉdono tra Britio,
  • 4:38 - 4:41
    ni povas klare vidi la dividojn.
  • 4:41 - 4:44
    En bluo -- Resti,
  • 4:44 - 4:46
    kaj en ruĝo -- Forlasi.
  • 4:46 - 4:47
    Rigardante la mapon,
  • 4:47 - 4:51
    frapas mian atenton tio,
    ke ege mallongan tempon en mia vivo
  • 4:51 - 4:54
    mi pasigis en la ruĝaj regionoj.
  • 4:54 - 4:59
    Mi subite ekkonsciis
    ke el la 50 pintaj lokoj en Britio
  • 4:59 - 5:01
    kun plej fortaj «Forlasi» voĉdonoj,
  • 5:01 - 5:07
    mi pasigis entute
    nur kvar tagojn de mia vivo.
  • 5:08 - 5:09
    Pri iuj el tiuj lokoj,
  • 5:09 - 5:13
    mi eĉ ne sciis la nomojn
    de la voĉdonaj distriktoj.
  • 5:13 - 5:15
    Vere ŝokis al mi,
  • 5:15 - 5:17
    kaj ĝi sugestis, ke homoj kiel mi
  • 5:17 - 5:21
    kiuj taksas sin inklusivigantaj,
    malfermitaj kaj toleremaj,
  • 5:21 - 5:23
    eble ne scias siajn proprajn
    landojn kaj sociojn
  • 5:23 - 5:26
    tiom bone kiom ili opinias.
  • 5:26 - 5:29
    (Aplaŭdo)
  • 5:36 - 5:40
    Kaj la defio kiu venas de tio estas
    ke ni devas trovi novan manieron
  • 5:40 - 5:43
    rakonti tutmondiĝon al tiuj homoj.
  • 5:43 - 5:47
    Rekoni ke por tiuj kiuj ne studis
    universitatnivele,
  • 5:48 - 5:50
    ne pasigis sian
    junaĝon kun interreto,
  • 5:50 - 5:52
    ne ricevis ŝancojn vojaĝadi,
  • 5:52 - 5:56
    eble ne estas persvadaj
    tiaj rakontoj, kiajn ni opinias konvinkaj
  • 5:56 - 5:58
    en niaj ofte liberalaj mondetoj.
  • 5:59 - 6:01
    (Aplaŭdo)
  • 6:04 - 6:07
    Ĝi signifas, ke ni devas etendi
    la manon kaj kompreni plue.
  • 6:08 - 6:14
    En la voĉdono kontraŭ EU,
    malplimulto fiuzis timon kaj malamon,
  • 6:14 - 6:16
    kreante mensogojn kaj malfidojn
  • 6:16 - 6:19
    pri ekzemple la ideo
    ke voĉdono por lasi EU
  • 6:19 - 6:23
    povus redukti la nombron
    de rifuĝintoj kaj aziloserĉantoj,
  • 6:23 - 6:26
    tamen la voĉdono neniel
    koncernis enmigradon
  • 6:26 - 6:28
    de ekster la Eŭropa Unio.
  • 6:29 - 6:33
    Sed por granda plimulto de la Lasantoj
  • 6:33 - 6:36
    la zorgo estis seniluziiĝo
    pri la politikista klaso.
  • 6:36 - 6:39
    Multaj homoj konsideris la referendumon
    kiel protesta voĉdono,
  • 6:39 - 6:41
    ili sentis, ke neniu reprezentas ilin,
  • 6:41 - 6:44
    ke ili ne povas trovi politikan
    partion kiu parolas por ili,
  • 6:44 - 6:48
    kaj sekve ili malakceptis
    tiun politikistan klason.
  • 6:49 - 6:54
    Tio repetiĝas tra Eŭropo kaj granda parto
    de la liberala demokrata mondo.
  • 6:55 - 6:59
    Ni vidas ĝin en la leviĝo de populareco
    de Donald Trump en Usono,
  • 6:59 - 7:03
    kun la kreskanta naciismo
    de Viktor Orbán en Hungario,
  • 7:04 - 7:08
    kun la pli granda populareco
    de Marine Le Pen en Francio.
  • 7:08 - 7:12
    La spirito de Briteliro minacas
    ĉiujn niajn sociojn.
  • 7:13 - 7:16
    Do mia dua demando estas la demandenda:
  • 7:16 - 7:19
    kiel ni kolektive reagu?
  • 7:19 - 7:25
    Ĉiuj el ni, kiuj deziras krei
    liberalajn, malfermitajn, toleremajn sociojn
  • 7:25 - 7:28
    urĝe bezonas novan vizion,
  • 7:28 - 7:32
    vizio pri pli tolerema,
    inkluziviganta tutmondiĝo,
  • 7:32 - 7:35
    kiu kuntrenas homojn kun ni,
    kaj ne lasas ilin malantaŭe.
  • 7:37 - 7:39
    Tiu vizio pri tutmondiĝo
  • 7:39 - 7:43
    devas komenci per rekono
    de la avantaĝoj de tutmondiĝo.
  • 7:43 - 7:46
    La interkonsentiĝo inter ekonomikistoj
  • 7:46 - 7:49
    estas tio, ke libera komercado,
    la cirkulado de mono,
  • 7:49 - 7:51
    la movado de homoj trans landlimoj
  • 7:51 - 7:54
    utilas al ĉiuj sume.
  • 7:54 - 7:56
    La interkonsentiĝo inter
    fakuloj pri internaciaj rilatoj
  • 7:56 - 7:59
    estas ke tutmondiĝo kreas interdependecon,
  • 7:59 - 8:02
    kiu kuntrenas kunlaboron kaj pacon.
  • 8:02 - 8:06
    Sed, tutmondiĝo ankaŭ
    havas redistribuajn efikojn.
  • 8:06 - 8:09
    Ĝi kreas gajnintojn kaj malgajnintojn.
  • 8:09 - 8:11
    Ekzemple, migrado:
  • 8:11 - 8:15
    ni scias, ke enmigrado pozitivas
    por la tuta ekonomio
  • 8:15 - 8:17
    en preskaŭ ĉiuj cirkonstancoj.
  • 8:18 - 8:21
    Sed ni ankaŭ devas esti tre konsciaj
  • 8:21 - 8:24
    pri la redistribuaj sekvaĵoj.
  • 8:24 - 8:28
    Grave, enmigrado de malpli
    kvalifikitaj laboristoj
  • 8:28 - 8:32
    povas malpliigi salajrojn
    por la plej malriĉaj en niaj socioj
  • 8:32 - 8:34
    kaj ankaŭ premas al domprezoj.
  • 8:34 - 8:37
    Malgraŭe, la bilanco ja pozitivas,
  • 8:37 - 8:40
    sed estas necese, ke pli da homoj
    dividu la gajnojn
  • 8:40 - 8:41
    kaj rekonu ilin.
  • 8:43 - 8:48
    En 2002, la eksa Ĝenerala Sekretario
    de la Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan,
  • 8:48 - 8:51
    parolis ĉe la Universitato de Yale,
  • 8:51 - 8:55
    pri inkluziviganta tutmondiĝo,
  • 8:55 - 8:58
    termino, kiun li elpensis en sia alparolo.
  • 8:58 - 9:01
    Kaj li diris, miaparafraze,
  • 9:01 - 9:06
    "La rompiĝema domo de tutmondiĝo
    devas esti enirebla de ĉiuj
  • 9:06 - 9:09
    por ke ĝi restu sekura.
  • 9:09 - 9:13
    Maltoleremo kaj nescio
  • 9:13 - 9:19
    estas la malbelecoj de neinkluziviganta,
    antagonisma tutmondiĝo."
  • 9:19 - 9:24
    Tiu ideo estis
    nelonge revivigita en 2008
  • 9:24 - 9:27
    en konferenco pri progresa regado
  • 9:27 - 9:30
    kun patropreno de multaj gvidantoj
    de eŭropaj landoj.
  • 9:31 - 9:35
    Sed pro la financkrizo kaj
    elspezreduktegoj de 2008,
  • 9:35 - 9:38
    la koncepto malaperis preskaŭ senspure.
  • 9:38 - 9:43
    Tutmondiĝo estas vidata kiel subteno
    por novliberalisma tagordo.
  • 9:43 - 9:46
    Oni konsideras ĝin kiel
    parto de elita tagordo
  • 9:46 - 9:48
    kaj ne kiel io, kio utilas al ĉiuj.
  • 9:48 - 9:52
    Kaj oni devas ĝin proprigi al si
    sur multe pli inkluziviganta bazo
  • 9:52 - 9:53
    ol hodiaŭ.
  • 9:54 - 9:57
    Do la demando estas,
    kiel ni povas atingi tiun celon?
  • 9:57 - 10:02
    Kiel ni povas ekvilibri unuflanke
    traktadon de timo kaj fremdiĝo
  • 10:02 - 10:06
    kaj aliflanke pasian rifuzadon
  • 10:06 - 10:09
    submetiĝi al ksenofobio kaj naciismo?
  • 10:09 - 10:12
    Jen la demando por ni ĉiuj.
  • 10:12 - 10:13
    Kaj mi opinias, kiel sociologo,
  • 10:13 - 10:16
    ke sociologio posedas
    iujn bonajn deirpunktojn.
  • 10:17 - 10:22
    Nia transformiĝo devas esti pri
    kaj ideaj kaj materialaj ŝanĝoj,
  • 10:22 - 10:26
    kaj mi volas doni al vi
    kvar deirpunktajn ideojn.
  • 10:26 - 10:30
    La unua rilatas al la ideo
    de civita edukado.
  • 10:30 - 10:32
    Kio elstaras pri Briteliro
  • 10:32 - 10:36
    estas la diferenco inter publika percepto
    kaj empiria realaĵo.
  • 10:36 - 10:40
    Oni sugestas, ke ni jam eniris
    postfaktan eraon,
  • 10:40 - 10:43
    en kiu pruvoj kaj veroj ne plu gravas,
  • 10:43 - 10:47
    kaj mensogoj egalstatusas
    al la klareco de pruvoj.
  • 10:47 - 10:48
    Do kiel ni povas...
  • 10:48 - 10:51
    (Aplaŭdo)
  • 10:51 - 10:56
    Kiel ni povas rekonstrui respekton al vereco
    kaj pruvado en nia liberalaj demokratioj?
  • 10:56 - 10:58
    Ni komencu per edukado,
  • 10:58 - 11:01
    sed antaŭe, ni rekonu
    ke estas grandegaj mankoj.
  • 11:02 - 11:07
    En 2014, la opinisondisto Ipsos MORI
  • 11:07 - 11:10
    publikigis enketon pri sintenoj
    rilate al enmigrado,
  • 11:10 - 11:14
    kaj ĝi montris ke ju pli da enmigrintoj,
  • 11:14 - 11:17
    des pli da publika maltrankviliĝo pri enmigrado,
  • 11:17 - 11:20
    kvankam ĝi evidente ne klarigis kaŭzecon,
  • 11:20 - 11:23
    ĉar tio povus rilati ne tiom al nombroj
  • 11:23 - 11:25
    sed al politikaj kaj amaskomunikilaj
    rakontoj priaj.
  • 11:26 - 11:30
    Sed la sama enketo ankaŭ montris
  • 11:30 - 11:32
    grandegan publikan misinformadon
  • 11:32 - 11:35
    kaj miskomprenon pri enmigrado.
  • 11:36 - 11:39
    Ekzemple, pro tiuj sintenoj, en Britio,
  • 11:39 - 11:41
    la publiko taksis, ke azilpetantoj
  • 11:42 - 11:45
    formas pli grandan proporcion
    de enmigrantoj ol vere,
  • 11:45 - 11:48
    sed ankaŭ kredis, ke studento-migrantoj
  • 11:48 - 11:52
    formas multe malpli grandan
    proporcion de enmigrantoj
  • 11:52 - 11:53
    ol reale.
  • 11:53 - 11:56
    Tial, ni devas trakti
    ĉi tiujn misinformojn,
  • 11:56 - 12:00
    la diferencon inter percepto kaj realo
    pri kernaj aspektoj de tutmondiĝo.
  • 12:00 - 12:03
    Kaj oni ne lasu tion
    al niaj lernejoj,
  • 12:03 - 12:06
    kvankam ja gravas komenci fruaĝe.
  • 12:06 - 12:09
    Temas pri dumviva civita partopreno
  • 12:09 - 12:13
    kaj publika okupiĝo, nepre
    instigendaj de niaj socioj.
  • 12:14 - 12:17
    La dua afero kiun mi opinias oportuno
  • 12:17 - 12:21
    estas la ideo pri instigado al pli da
    interrilatado inter diversaj komunumoj.
  • 12:21 - 12:24
    (Aplaŭdo)
  • 12:26 - 12:29
    Unu afero kiu frape elstaras por mi,
  • 12:29 - 12:32
    rigardante la sintenojn
    pri enmigrado en Britio,
  • 12:32 - 12:34
    estas tio, ke paradokse
    la regionoj de mia lando
  • 12:34 - 12:36
    kiuj estas la plej toleremaj
    de enmigrintoj
  • 12:36 - 12:39
    havas la plej altajn nombrojn
    de enmigrintoj.
  • 12:39 - 12:43
    Tiel ekzemple, Londono kaj la Sudoriento
    havas la plej multajn enmigrintojn,
  • 12:44 - 12:47
    kaj ili ankaŭ estas nedisputeble
    la plej toleremaj regionoj.
  • 12:47 - 12:50
    Tiuj lokoj de la lando kiuj havas
    la plej malaltajn nivelojn de enmigrado
  • 12:50 - 12:55
    efektive estas la plej malinkluzivigantaj
    kaj maltoleremaj al migrintoj.
  • 12:55 - 12:58
    Tial ni devas instigi
    interŝanĝajn programojn.
  • 12:58 - 13:01
    Ni devas certigi ke la pli aĝaj generacioj
    kiuj eble ne povas vojaĝi
  • 13:01 - 13:03
    povas disponi la interreton.
  • 13:03 - 13:06
    Ni devas instigi,
    sur lokaj kaj naciaj niveloj,
  • 13:06 - 13:08
    pli da movado, pli da partopreno,
  • 13:08 - 13:11
    pli da interrilatado kun tiuj,
    kiujn ni ne konas
  • 13:11 - 13:14
    kaj pri kies vidpunktojn
    ni eble ne konsentas.
  • 13:15 - 13:17
    La tria afero kiun mi taksas kerna,
  • 13:17 - 13:19
    kaj kiu vere fundamentas,
  • 13:19 - 13:21
    estas ke ni devas certigi ke la gajnoj
  • 13:21 - 13:24
    de tutmondiĝo estas dividitaj de ĉiuj.
  • 13:25 - 13:29
    Ilustraĵo de la post-britelira
    Financial Times vere frapas.
  • 13:29 - 13:33
    Ĝi montras tragike ke tiuj,
    kiuj voĉdonis por eliri el la EU
  • 13:33 - 13:36
    estis tiuj, kiuj efektive plej profitis
  • 13:36 - 13:38
    de komerco kun la Eŭropa Unio.
  • 13:39 - 13:42
    Sed la problemo estas ke
    tiuj homoj, en tiuj lokoj,
  • 13:42 - 13:44
    ne perceptis sin kiel profitantoj.
  • 13:44 - 13:47
    Ili ne kredis, ke ili vere akiris aliron
  • 13:47 - 13:53
    al materiala gajno de plia komerco
    kaj plia moviĝebleco tutmonde.
  • 13:54 - 13:58
    Mi esploras demandojn
    plejparte pri rifuĝintoj,
  • 13:58 - 14:00
    kaj unu el la ideoj pri kiuj
    mi ade predikas,
  • 14:00 - 14:03
    plejparte al evolulandoj tutmonde,
  • 14:03 - 14:07
    estas tio, ke por instigi
    la integriĝon de rifuĝintoj,
  • 14:07 - 14:09
    ni devas ne nur utili
    al la rifuĝintoj mem,
  • 14:09 - 14:14
    ni ankaŭ devas trakti la zorgojn
    de la lokaj gastigantaj komunumoj.
  • 14:15 - 14:17
    Sed rilate al tio,
  • 14:17 - 14:20
    ni devas provizi
  • 14:20 - 14:23
    superproporcie pli bonajn
    edukajn kaj sanigajn instalaĵojn,
  • 14:24 - 14:25
    kaj alirojn al socialaj servoj,
  • 14:25 - 14:28
    en tiuj regionoj kun alta enmigrado
  • 14:28 - 14:30
    por senzorgigi la lokan loĝantaron.
  • 14:30 - 14:33
    Sed dum ni instigas tion por
    evolulandoj ĉirkaŭ la mondo,
  • 14:33 - 14:35
    ni ne aplikas tiujn lecionojn
    al nia propra hejmo
  • 14:36 - 14:38
    por niaj propraj socioj.
  • 14:39 - 14:42
    Cetere, se ni vere seriozas
  • 14:42 - 14:45
    pri la neceso certigi ĉies kungajnadon
    de ekonomiaj avantaĝoj,
  • 14:45 - 14:49
    niaj komercaj entreprenoj kaj kompanioj
    bezonas modelon de tutmondiĝo
  • 14:49 - 14:52
    kiu rekonas ke ankaŭ ili devas
    zorgi pri homoj.
  • 14:53 - 14:56
    La kvara, kaj fina, ideo
    kiun mi volas proponi
  • 14:57 - 14:59
    estas ke ni bezonas
    pli respondecan politikon.
  • 15:00 - 15:03
    Malmultas la sociologiaj indikoj
  • 15:03 - 15:06
    kiuj komparas sintenojn pri tutmondiĝo.
  • 15:06 - 15:09
    Sed el la enketoj kiuj ja ekzistas,
  • 15:09 - 15:13
    ni povas vidi variegon laŭ landoj
  • 15:13 - 15:16
    kaj tempo en tiuj landoj
  • 15:16 - 15:17
    rilate al sintenoj kaj toleremo
  • 15:17 - 15:21
    pri migrado kaj moviĝebleco unuflanke
  • 15:21 - 15:23
    kaj libera komercado aliflanke.
  • 15:23 - 15:28
    Sed laŭ mi unu hipotezo elstaras
    el supraĵa rigardo de tiuj datumoj:
  • 15:28 - 15:34
    frakciiĝitaj socioj estas
    multe malpli toleremaj de tutmondiĝo.
  • 15:34 - 15:37
    Estas la socioj kiel
    Svedio en la pasinteco,
  • 15:37 - 15:39
    kiel Kanado hodiaŭ,
  • 15:39 - 15:40
    kie regas centrisma politiko,
  • 15:40 - 15:42
    kaj dekstra kaj liva kunlaboras,
  • 15:43 - 15:47
    kiuj instigas helpemajn
    sintenojn al tutmondiĝo.
  • 15:47 - 15:50
    Kaj tio, kion ni vidas tutmonde
    hodiaŭ estas tragika frakciiĝo,
  • 15:50 - 15:53
    malsukceso atingi dialogon
    inter la politikaj ekstremoj,
  • 15:53 - 15:56
    kaj manko je la liberala centrejo
  • 15:56 - 16:00
    kiu povus instigi komunikadon
    kaj kunkomprenon.
  • 16:00 - 16:02
    Ni eble ne atingos tion hodiaŭ,
  • 16:02 - 16:06
    sed almenaŭ ni devas alvoki al
    niaj politikistoj kaj amaskomunikiloj
  • 16:06 - 16:09
    ĉesigi la timegotaktikojn kaj esti
    multe pli toleremaj unu al la aliaj.
  • 16:09 - 16:12
    (Aplaŭdo)
  • 16:18 - 16:21
    Ĉi tiuj ideoj estas ankoraŭ nedifinitaj,
  • 16:21 - 16:25
    parte pro tio, ke ĉi tiu idearo devas esti
    inkluziviganta kaj kunprenita projekto.
  • 16:26 - 16:28
    Mi estas ankoraŭ brita.
  • 16:29 - 16:31
    Mi estas ankoraŭ eŭropa.
  • 16:32 - 16:35
    Mi estas ankoraŭ tutmonda civitano.
  • 16:35 - 16:37
    Por tiuj el ni, kiuj kredas
  • 16:37 - 16:41
    ke multidentecoj eblas,
    ke niaj identecoj ne reciproke ekskluzivas,
  • 16:41 - 16:44
    ni ĉiuj devas kunlabori por certigi
  • 16:44 - 16:48
    ke la tutmondiĝo kunportas ĉiujn
  • 16:48 - 16:50
    kaj postlasas neniun.
  • 16:50 - 16:56
    Nur tiam ni vere repacigos
    demokration kaj tutmondiĝon.
  • 16:56 - 16:57
    Dankon.
  • 16:57 - 17:09
    (Aplaŭdo)
Title:
Kial Briteliro okazis, kaj kion fari poste.
Speaker:
Alexander Betts
Description:

Ni embarase ne scias kiel duigitaj estas niaj socioj, kaj Briteliro kreskis el profunda neantaŭvidita divido inter tiuj, kiuj timas tutmondiĝon kaj tiuj, kiuj alprenas ĝin, diras sociologo Alexander Betts. Kiel ni povas nun trakti tiun timon kaj ankaŭ la kreskantan seniluziiĝon pri la politikista klaso, samtempe rifuzante submetiĝi al ksenofobio kaj naciismo? Sinjoro Betts diskutas kvar postbritelirajn paŝojn por pli inkluziviganta mondo.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
17:22

Esperanto subtitles

Revisions