Return to Video

Fotoj, kiuj donas voĉon al la animala regno

  • 0:01 - 0:04
    Homaro ludas centran rolon ĉe TED,
  • 0:04 - 0:07
    sed mi ŝatus aldoni voĉon por la bestoj,
  • 0:07 - 0:13
    kies korpoj, mensoj kaj spiritoj
    formis nin.
  • 0:13 - 0:16
    Antaŭ kelkaj jaroj, estis mia bonŝanco
  • 0:16 - 0:18
    renkonti triban grandaĝulon sur insulo
  • 0:18 - 0:21
    ne for de Vankuvero.
  • 0:21 - 0:23
    Lia nomo estas Jimmy Smith,
  • 0:23 - 0:25
    kaj li dividis rakonton kun mi
  • 0:25 - 0:28
    kiu estis rakontita en lia popolo,
  • 0:28 - 0:31
    kiu sin nomas la Kwikwasut'inuxw.
  • 0:31 - 0:34
    Iam, li rakontis al mi,
  • 0:34 - 0:37
    ĉiuj bestoj sur la Tero estis unu.
  • 0:37 - 0:40
    Kvankam ili aspektas malsamaj ekstere,
  • 0:40 - 0:43
    ene, ili ja ĉiuj estas la sama,
  • 0:43 - 0:45
    kaj de tempo al tempo ili kunvenis
  • 0:45 - 0:48
    enĉe sankta kaverno profunde en la arbaro
  • 0:48 - 0:51
    por festi sian unuecon.
  • 0:51 - 0:52
    Kiam ili alvenis,
  • 0:52 - 0:55
    ili ĉiuj demetis siajn haŭtojn.
  • 0:55 - 0:58
    Korako demetis siajn plumojn,
    urso sian pelton,
  • 0:58 - 1:01
    kaj salmo siajn skvamojn,
  • 1:01 - 1:04
    kaj poste, ili dancis.
  • 1:04 - 1:07
    Sed iun tagon, iu homo
    malkovris la kavernon
  • 1:07 - 1:09
    kaj priridis tion, kion li vidis
  • 1:09 - 1:12
    ĉar li ne komprenis.
  • 1:12 - 1:15
    Embarasitaj, la bestoj fuĝis,
  • 1:15 - 1:17
    kaj tio estis la lasta fojo kiam
  • 1:17 - 1:21
    ili malkaŝis sin tiamaniere.
  • 1:21 - 1:23
    La antikva intuicio, ke sub
  • 1:23 - 1:26
    siaj apartaj identecoj,
    ĉiuj bestoj estas unu,
  • 1:26 - 1:30
    estis potenca inspiro por mi.
  • 1:30 - 1:33
    Mi ŝatas preteriri la pelton, la plumojn
  • 1:33 - 1:35
    kaj la skvamojn.
  • 1:35 - 1:37
    Mi volas iri sub la haŭton.
  • 1:37 - 1:40
    Ne gravas ĉu mi alfrontas
    gigantan elefanton
  • 1:40 - 1:42
    aŭ etan arbaran ranon,
  • 1:42 - 1:49
    mia celo estas konekti nin kun ili, okulo al okulo.
  • 1:49 - 1:52
    Vi eble demandas vin, ĉu mi iam fotas homojn?
  • 1:52 - 1:56
    Certe. Homoj ĉiam
    ĉeestas en miaj fotoj,
  • 1:56 - 1:58
    ne gravas ĉu ili ŝajnas
  • 1:58 - 2:01
    reprezenti testudojn
  • 2:01 - 2:02
    aŭ pumojn
  • 2:02 - 2:04
    aŭ leonojn.
  • 2:04 - 2:09
    Vi nur devas lerni kiel vidi
    preter iliaj maskoj.
  • 2:09 - 2:10
    Kiel fotisto,
  • 2:10 - 2:13
    mi provas atingi preter la diferencojn
  • 2:13 - 2:15
    de nia genetika konsisto
  • 2:15 - 2:19
    por aprezi kion ni havas komune
  • 2:19 - 2:22
    kun ĉiuj aliaj vivantaĵoj.
  • 2:22 - 2:25
    Kiam mi uzas mian fotilon,
  • 2:25 - 2:26
    mi faligas mian haŭton
  • 2:26 - 2:29
    kiel la bestoj en tiu kaverno
  • 2:29 - 2:33
    por ke mi povu montri tion, kio
    ili vere estas.
  • 2:33 - 2:35
    Kiel bestoj dotitaj
  • 2:35 - 2:39
    per la potenco de racia pensado,
  • 2:39 - 2:43
    ni povas miri pri
    la komplikeco de la vivo.
  • 2:43 - 2:46
    Kiel civitanoj de planedo endanĝerigita,
  • 2:46 - 2:49
    estas nia morala respondeco
  • 2:49 - 2:54
    trakti la draman perdon
    de la diverseco de la vivo.
  • 2:54 - 2:56
    Sed kiel homoj kun koroj,
  • 2:56 - 3:00
    ni ĉiuj povas ĝoji pri
    la unueco de la vivo,
  • 3:00 - 3:03
    kaj eble ni povas ŝanĝi
  • 3:03 - 3:07
    tion, kio iam okazis
    en tiu sankta kaverno.
  • 3:07 - 3:12
    Ni trovu manieron aliĝi al la danco.
  • 3:12 - 3:15
    Dankon.
  • 3:15 - 3:17
    (Aplaŭdoj)
Title:
Fotoj, kiuj donas voĉon al la animala regno
Speaker:
Frans Lanting
Description:

Naturfotisto Frans Lanting uzas multkolorajn bildojn por proksimigi nin al la mondo de la bestoj. En tiu mallonga bildoplena prelego, li instigas nin rekrei ligojn kun la aliaj kunloĝantoj de nia planedo, kaj forlasi la metaforajn haŭtojn, kiuj disigas nin.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
03:30

Esperanto subtitles

Revisions