Return to Video

Jen la venonta fabrikada revolucio

  • 0:02 - 0:04
    Uloj, ni havas problemon.
  • 0:04 - 0:05
    (Ridoj)
  • 0:05 - 0:09
    Kresko velkas, kaj tio tre gravas.
  • 0:09 - 0:12
    La monda ekonomio ĉesas kreski.
  • 0:12 - 0:13
    Tio ne estas nova.
  • 0:13 - 0:17
    Kresko fakte jam falas
    de la lastaj 50 jaroj.
  • 0:17 - 0:20
    Se ĝi daŭras tiel, ni bezonos lerni
  • 0:20 - 0:24
    kiel vivi en mondo sen kresko
    en la sekva jardeko.
  • 0:24 - 0:28
    Tio estas timiga, ĉar kiam la
    ekonomio ne plu kreskas,
  • 0:28 - 0:30
    niaj infanoj ne havas pli bonan vivon.
  • 0:30 - 0:34
    Eĉ pli timige: kiam
    la kuko ne kreskas,
  • 0:34 - 0:36
    ĉiu ricevas pli etan pecon.
  • 0:36 - 0:38
    Ni tiam pretiĝas batali
    por pli granda peco.
  • 0:38 - 0:41
    Tio kaŭzas streĉiĝojn kaj
    gravajn konfliktojn.
  • 0:41 - 0:44
    Kresko ja gravas.
  • 0:45 - 0:48
    Se ni rigardas la historion de kresko,
  • 0:48 - 0:50
    tempoj de granda kresko
    ĉiam estas stimulitaj
  • 0:50 - 0:53
    de grandaj fabrikadaj revolucioj.
  • 0:53 - 0:56
    Okazis tri fojojn, ĉiu 50-60 jaroj.
  • 0:56 - 1:00
    La vapormotoro en la
    mezo de la 19-a jarcento,
  • 1:00 - 1:04
    la amasprodukta modelo je la
    komenco de la 20-a jarcento --
  • 1:04 - 1:06
    dankon, S-ro Ford.
  • 1:06 - 1:10
    Kaj la unua aŭtomacia ondo
    en la 1970-aj jaroj.
  • 1:10 - 1:12
    Kial tiuj fabrikadrevolucioj
  • 1:12 - 1:15
    kreis egan kreskon en niaj ekonomioj?
  • 1:16 - 1:19
    Ĉar ili estigis egan plibonigon
    pri produktiveco
  • 1:19 - 1:21
    Estas tre simple:
  • 1:21 - 1:24
    por kreski, vi devas produkti pli,
  • 1:24 - 1:27
    enmeti pli en la ekonomion.
  • 1:27 - 1:33
    Tio signifas pli da laboro, aŭ pli da
    kapitalo, aŭ pli da produktiveco.
  • 1:33 - 1:37
    Ĉiufoje, produktiveco estas
    la levilo de kresko.
  • 1:38 - 1:40
    Hodiaŭ mi volas demonstri al vi
  • 1:41 - 1:44
    ke ni estas je la komenco
    de alia ega ŝanĝo,
  • 1:44 - 1:48
    kaj ke tiu ĉi ŝanĝo, sufice suprize,
  • 1:48 - 1:51
    venos de la fabrikado denove.
  • 1:51 - 1:55
    Ĝi eltiros nin el la nuna malprospero
  • 1:55 - 1:58
    kaj ŝanĝos radikale
    la mekanismonde tutmondiĝo
  • 1:58 - 2:00
    de la lasta jardeko.
  • 2:00 - 2:05
    Mi volas paroli pri la mirinda
    4-a fabrikadrevolucio
  • 2:05 - 2:07
    kiu nuntempe okazas.
  • 2:07 - 2:10
    Ne kredu, ke nenio
    okazis rilate al fabrikado
  • 2:10 - 2:11
    de post la lasta revolucio.
  • 2:11 - 2:13
    Fakte, ni faris kelkajn netaŭgajn provojn
  • 2:13 - 2:15
    por revigligi ĝin.
  • 2:15 - 2:18
    Sed neniu el ili estas la granda revizio
  • 2:18 - 2:20
    kion ni vere bezonas por kreski denove.
  • 2:20 - 2:25
    Ekzemple, ni provis translokigi
    la fabrikojn alilanden
  • 2:25 - 2:28
    por redukti koston kaj
    profiti de ĉipa laboristaro.
  • 2:29 - 2:33
    Ne nur tio ne estigis produktivecon,
  • 2:33 - 2:35
    sed tio nur ŝparis monon por
    mallonga periodo,
  • 2:35 - 2:38
    ĉar ĉipaj laboristoj
    ne restis tiel longe.
  • 2:38 - 2:42
    Poste, ni provis pligrandigi
    niajn fabrikojn
  • 2:42 - 2:45
    kaj specialigis ilin laŭ produkto.
  • 2:45 - 2:49
    La celo estis fari
    multe da iu produkto
  • 2:49 - 2:52
    kaj enstokigi ilin por vendi laŭ peto.
  • 2:52 - 2:55
    Tio ja helpis produktivecon momente
  • 2:55 - 2:59
    sed enmetis multajn rigidecojn
    en la provizada ĉeno.
  • 2:59 - 3:01
    Ekzemple, en moda detalado,
  • 3:01 - 3:03
    tradiciaj vestaĵfirmaoj
  • 3:03 - 3:09
    konstruis eksterlandajn, tutmondajn,
    rigidajn provizajn ĉenojn.
  • 3:09 - 3:12
    Kiam rapidmodaj konkurantoj kiel Zara
  • 3:12 - 3:14
    komencis replenigi siajn
    stokojn pli rapide
  • 3:14 - 3:18
    irante de du kolektoj jare
    al unu monate,
  • 3:18 - 3:20
    neniu kapablis elteni tian kadencon.
  • 3:20 - 3:23
    Plejparto el ili spertas
    grandajn malfacilaĵojn hodiaŭ.
  • 3:24 - 3:27
    Tamen, malgraŭ ĉiuj siaj mankoj,
  • 3:27 - 3:29
    tiuj estas la fabrikoj,
    kiujn ni konas hodiaŭ.
  • 3:30 - 3:31
    Kiam oni eniras ilin,
  • 3:31 - 3:34
    ili aspektas ĝuste kiel antaŭ 50 jaroj.
  • 3:34 - 3:40
    Ni ŝanĝis nur la lokojn, grandecon,
    kaj funkciadon.
  • 3:40 - 3:43
    Ĉu io ajn alia aspektas
  • 3:43 - 3:44
    kiel antaŭ 50 jaroj?
  • 3:44 - 3:46
    Estas freneze.
  • 3:46 - 3:49
    Ni faris al la modelo ĉiujn
    retuŝojn kiujn ni povis,
  • 3:49 - 3:53
    kaj nun ni trafis la limojn.
  • 3:53 - 3:58
    Post ĉiuj niaj provoj ripari
    la fabrikadmodelon malsukcesis,
  • 3:58 - 4:01
    ni opiniis ke kresko povus
    veni de aliloke.
  • 4:01 - 4:03
    Ni turnis nin al la teknologia sektoro,
  • 4:03 - 4:05
    en kiu abundas novigaĵoj.
  • 4:05 - 4:07
    Unu ekzemplo: la interreto.
  • 4:07 - 4:10
    Ni esperis, ke ĝi povos estigi kreskon.
  • 4:10 - 4:12
    Kaj fakte, ĝi ŝanĝis nian vivon.
  • 4:12 - 4:17
    Ĝi furoris rilate al amaskomunikiloj,
    servoj, kaj distraĵoj.
  • 4:17 - 4:20
    Sed ĝi ne faris multe por produktiveco.
  • 4:20 - 4:24
    Fakte, estas mirinde, ke produktiveco
    estas malkreskanta
  • 4:24 - 4:27
    malgraŭ ĉiuj tiuj novigaj penadoj.
  • 4:27 - 4:31
    Nu, ĉu ne strange? Faris nin
    malpli produktivaj dumlabora
  • 4:31 - 4:35
    konsultado de Fejsbuko
    kaj spektado de Jutubaj filmetoj.
  • 4:35 - 4:36
    Vere strange.
  • 4:36 - 4:38
    (Ridoj)
  • 4:38 - 4:40
    Jen kial ni ne kreskas.
  • 4:40 - 4:44
    Ni malsukcesis reinventi
    la fabrikadspacon
  • 4:44 - 4:48
    kaj grandaj teknologiaj novigaĵoj forlasis ĝin.
  • 4:49 - 4:52
    Sed kio se ni povus kombini tiujn fortojn?
  • 4:52 - 4:57
    Kio se la estanta fabrikado kaj
    granda teknologia novigo
  • 4:57 - 5:01
    kreus kune la sekvan
    grandan fabrikadan reinventon.
  • 5:01 - 5:03
    Bingo!
  • 5:03 - 5:05
    Tiu estas la 4-a fabrikada revolucio,
  • 5:05 - 5:07
    kaj ĝi okazas ĝuste nun.
  • 5:07 - 5:11
    Gravaj teknologioj eniras
    en la fabrikadejojn
  • 5:11 - 5:12
    per grande malfermitaj pordoj.
  • 5:12 - 5:16
    Ili akcelos industrian produktivecon
    je pli ol triono.
  • 5:16 - 5:20
    Tio estas ege granda, kaj
    kreos multe da kresko.
  • 5:21 - 5:23
    Mi parolu iom pri ili.
  • 5:24 - 5:27
    Ĉu vi jam renkontis altgradajn
    fabrikadrobotojn?
  • 5:28 - 5:30
    Tiel altaj kiel homoj,
  • 5:30 - 5:32
    ili vere kunlaboras kun ili,
  • 5:32 - 5:33
    kaj povas esti programitaj
  • 5:33 - 5:37
    por kompleksaj,
    neripetajn taskojn.
  • 5:37 - 5:43
    Hodiaŭ en la fabrikoj, nur 8%
    de la taskoj estas aŭtomatigitaj,
  • 5:43 - 5:46
    t.e. la malpli kompleksaj,
    la pli ripetaj.
  • 5:46 - 5:49
    Estos 25% post 10 jaroj.
  • 5:49 - 5:52
    Tio signifas, ke en 2025,
  • 5:52 - 5:55
    altgradaj robotoj aldoniĝos al laboristoj
  • 5:55 - 5:58
    por, sume, 20% pli da produktiveco,
  • 5:58 - 6:00
    por 20% pli da elfaraĵoj,
  • 6:00 - 6:02
    kaj 20% da aldona kresko.
  • 6:03 - 6:06
    Tio ne estas fantazia, futurisma ideo.
  • 6:06 - 6:09
    Tiuj robotoj laboras por ni nun.
  • 6:10 - 6:16
    Lastjare en Usono, ili helpis Amazon
    prepari kaj elsendi ĉiujn produktojn
  • 6:16 - 6:18
    necesaj por Ciber-lundo,
  • 6:18 - 6:20
    la jara pinto de enreta detalado.
  • 6:20 - 6:22
    Lastjare en Usono,
  • 6:22 - 6:28
    tiu tago estis la plej granda enreta
    butikumado de la jaro kaj de historio.
  • 6:29 - 6:32
    Konsumantoj elspezis 3 miliardojn
    da dolaroj por elektronikaĵoj tiutage.
  • 6:32 - 6:35
    Jen reala ekonomia kresko.
  • 6:35 - 6:40
    Pensu ankaŭ pri aldonfabrikado, 3-D presado.
  • 6:40 - 6:44
    3-D presado jam plibonigis
    plastan fabrikadon
  • 6:44 - 6:47
    kaj ĝi nun povas prilabori metalon.
  • 6:47 - 6:49
    Tiuj ne estas malgrandaj industrioj.
  • 6:49 - 6:52
    Plasto kaj metaloj reprezentas 25%
  • 6:52 - 6:55
    de tutmonda fabrikado.
  • 6:55 - 6:57
    Ni prenu realan ekzemplon.
  • 6:57 - 7:00
    En la aerospaca industrio,
  • 7:00 - 7:04
    karburaĵajutoj estas kelkaj el la plej
    kompleksaj partoj fabrikitaj,
  • 7:04 - 7:06
    pro unu kialo:
  • 7:06 - 7:09
    ili konsistas el 20 malsamaj partoj
  • 7:09 - 7:12
    kiuj devas esti aparte produktitaj
  • 7:12 - 7:15
    kaj poste pene kunmetitaj.
  • 7:15 - 7:18
    Aerospacaj entreprenoj
    nun uzas 3-D presadon,
  • 7:18 - 7:22
    kio ebligas ilin transformi
    la 20 malsamajn partojn
  • 7:22 - 7:23
    en nur unu parton.
  • 7:23 - 7:25
    La rezultoj?
  • 7:25 - 7:27
    40% pli da produktiveco,
  • 7:27 - 7:31
    40% pli da elfaraĵoj, 40% pli da kresko
  • 7:31 - 7:33
    por tiu specifa industrio.
  • 7:33 - 7:40
    Sed fakte, la plej entuziasmiga parto de
    tiu nova fabrikadrevolucio
  • 7:40 - 7:42
    grande preteriras produktivecon.
  • 7:43 - 7:46
    Temas pri produkti pli inteligente
    pli bonajn aĵojn.
  • 7:46 - 7:49
    Temas pri skala personigo.
  • 7:49 - 7:54
    Imagu mondon, kie vi povas aĉeti
    ekzakte tion, kion vi volas,
  • 7:54 - 7:56
    kun la funkcioj, kiujn vi bezonas,
  • 7:56 - 7:58
    kun la dezajno, kiun vi volas,
  • 7:58 - 8:00
    je la sama prezo kaj produkadtempo
  • 8:00 - 8:02
    kiel aĵo amasproduktita,
  • 8:02 - 8:05
    kiel via aŭto, aŭ viaj vestaĵoj,
    aŭ via poŝtelefono.
  • 8:05 - 8:08
    La nova fabrikadrevolucio
    ebligas tion.
  • 8:09 - 8:11
    Altgradaj robotoj povas esti programitaj
  • 8:11 - 8:15
    por elfari ajnan produktan formon
  • 8:15 - 8:18
    sen plia temparanĝo aŭ suprenigo.
  • 8:18 - 8:24
    3-D presiloj rapide produktas
    ajnan personigitan dezajnon.
  • 8:24 - 8:29
    Ni nun povas produkti unu
    produkton, vian,
  • 8:29 - 8:33
    je la sama kosto kaj tempo
    kiel aro da multaj.
  • 8:34 - 8:38
    Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj
    de la fabrikadrevolucio.
  • 8:38 - 8:43
    Fabrikado ne nur iĝos pli produktiva,
  • 8:43 - 8:46
    ĝi ankaŭ iĝos pli transformebla,
  • 8:46 - 8:51
    kaj tiuj estas ĝuste la elementoj
    de kresko kiuj mankas al ni.
  • 8:51 - 8:55
    Sed fakte, estas eĉ
    pli grandaj ebloj
  • 8:55 - 9:00
    por ni, kiam fabrikado trovos
    vojon ree en la spoton.
  • 9:00 - 9:04
    Ĝi kreos grandegan makro-
    ekonomian ŝanĝon.
  • 9:05 - 9:10
    Unue, fabrikoj estos translokigitaj
    en la hejmajn merkatojn.
  • 9:10 - 9:12
    En la mondo de skala personigo,
  • 9:12 - 9:15
    konsumanto-proksimeco
    estas la nova normo.
  • 9:16 - 9:20
    Kaj, niaj fabrikoj estos
    pli malgrandaj, viglaj.
  • 9:20 - 9:23
    Skalo ne gravas plu,
    gravas transformebleco.
  • 9:24 - 9:28
    Ili faros multajn produktojn
    laŭ peto.
  • 9:28 - 9:30
    La ŝanĝo estos drasta.
  • 9:30 - 9:35
    Tutmondiĝo eniros novan epokon.
  • 9:35 - 9:38
    Komercaj fluoj de Oriento al Okcidento
  • 9:38 - 9:41
    estos anstataŭitaj de regionaj
    komercaj fluoj.
  • 9:41 - 9:43
    Oriento por Oriento,
    Okcidento por Okcidento.
  • 9:43 - 9:46
    Kiam oni pensas pri ĝi,
  • 9:46 - 9:49
    la malnova modelo estis preskaŭ freneza.
  • 9:49 - 9:53
    Amasigi varojn, igi produktojn
    vojaĝi tra la tuta mondo
  • 9:53 - 9:55
    por ke ili atingu siajn
    finajn konsumantojn.
  • 9:55 - 9:59
    La nova modelo, produkti nur
    apud la konsumanta merkato,
  • 9:59 - 10:04
    estos multe pli pura,
    pli bona por nia medio.
  • 10:04 - 10:08
    En maturaj ekonomioj,
    fabrikado revenos hejmen,
  • 10:08 - 10:11
    kreante pli da dungado,
  • 10:11 - 10:14
    da produktiveco kaj kresko.
  • 10:14 - 10:16
    Bona novaĵo, ĉu ne?
  • 10:16 - 10:18
    Sed jen la afero pri kresko --
  • 10:18 - 10:20
    ĝi ne venas aŭtomate.
  • 10:20 - 10:23
    Maturaj ekonomioj devos ekkapti ĝin.
  • 10:23 - 10:26
    Ni devos amase retrejni
    la laborforton.
  • 10:26 - 10:29
    En plej multaj landoj, kiel
    en mia lando, Francio,
  • 10:29 - 10:32
    ni diris al infanoj, ke fabrikado
    havas neniun estontecon,
  • 10:32 - 10:34
    ke tio okazas malproksime.
  • 10:34 - 10:36
    Ni devas inversigi tion
  • 10:36 - 10:39
    kaj instrui fabrikadon
    denove en universitatoj.
  • 10:39 - 10:43
    Nur la landoj kiuj sentime reformiĝos
  • 10:43 - 10:45
    povos ekkapti tiun kreskon.
  • 10:46 - 10:50
    Ĝi ankaŭ estas ŝanco por
    evoluantaj ekonomioj.
  • 10:50 - 10:54
    Kompreneble, Ĉinio kaj
    aliaj emerĝantaj ekonomioj
  • 10:54 - 10:57
    ne estos la fabriko de la mondo plu.
  • 10:57 - 11:02
    Fakte, ĝi ne estis longtempa
    daŭrigebla modelo,
  • 11:02 - 11:05
    ĉar tiuj landoj iĝas pli riĉaj.
  • 11:06 - 11:11
    Pasintjare, estis jam tiel multekosta
    produkti en Brazilo
  • 11:11 - 11:13
    kiel produkti en Francio.
  • 11:14 - 11:21
    En 2018, fabrikadaj kostoj en Ĉinio
    estos egalaj al tiuj en Usono.
  • 11:21 - 11:24
    La nova fabrikadrevolucio
  • 11:24 - 11:28
    akcelos la transiron de tiuj
    emerĝantaj ekonomioj
  • 11:28 - 11:32
    al modelo pelita de hejma konsumo.
  • 11:32 - 11:33
    Kaj tio estas bona:
  • 11:33 - 11:36
    jen kie la kresko estos kreita.
  • 11:36 - 11:38
    En la venontaj kvin jaroj,
  • 11:38 - 11:43
    la sekva miliardo da konsumantoj en
    Ĉinio estigos pli da kresko
  • 11:43 - 11:46
    ol la supraj kvin eŭropaj merkatoj kune.
  • 11:48 - 11:53
    Tiu 4-a fabrikadrevolucio
    estas ŝanco por ni ĉiuj.
  • 11:53 - 11:55
    Se ni agas taŭge,
  • 11:55 - 11:59
    ni vidos daŭrigeblan kreskon
    en ĉiuj niaj ekonomioj.
  • 11:59 - 12:03
    Tio signifas pli da riĉeco
    distribuita al ĉiuj
  • 12:03 - 12:05
    kaj pli bonan estontecon
    por niaj infanoj.
  • 12:05 - 12:06
    Dankon.
  • 12:06 - 12:12
    (Aplaŭdo)
Title:
Jen la venonta fabrikada revolucio
Speaker:
Olivier Scalabre
Description:

Ekonomia kreskado malrapidiĝas jam de 50 jaroj, sed repliboniĝo eble venos de fonto neatendita -- nova formo de fabrikado kiu estas nek kion vi opiniis nek de kie vi supozis. Industria sistema pensulo Olivier Scalabre klarigas kiel kvara fabrikada revolucio kreos makroekonomian ŝanĝon kaj akcelos dungadon, produktivecon, kaj kreskadon.

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
12:26

Esperanto subtitles

Revisions