La ludo kiuj povas doni al vi 10 ekstrajn jarojn de vivo.
-
0:01 - 0:05Mi estas ludantino, do mi ŝatas havi celojn.
-
0:05 - 0:09Mi ŝatas specialajn misiojn kaj sekretajn celojn.
-
0:09 - 0:12Do jen mia speciala misio por ĉi tiu prelego:
-
0:12 - 0:15Mi provos plilongigi la vivdaŭron
-
0:15 - 0:18de ĉiu homo en ĉi tiu ejo
-
0:18 - 0:20je sep kaj duona minutoj.
-
0:20 - 0:23Vere, vi vivos je sep kaj duona minutoj pli longe
-
0:23 - 0:24ol vi vivus alikaze
-
0:24 - 0:26nur ĉar vi spektas ĉi tiun prelegon.
-
0:26 - 0:30Bone, iuj el vi ŝajnas iom skeptikaj.
-
0:30 - 0:31Tio estas en ordo, ĉar jen -
-
0:31 - 0:34mi havas matematikon por pruvi ke tio eblas.
-
0:34 - 0:36Kaj ĝi ne tre sencos nun.
-
0:36 - 0:37Mi klarigos ĉion tion poste,
-
0:37 - 0:39nur atentu pri la numero je la subo:
-
0:39 - 0:42plus 7.68245837 minutoj
-
0:42 - 0:46tio estos mia donaco por vi se mi sukcesos mian mision.
-
0:46 - 0:49Kaj vi havas sekretan mision ankaŭ.
-
0:49 - 0:53Via misio estas elpensi kiel vi volas pasigi viajn
-
0:53 - 0:55kromajn sep kaj duonan minutojn.
-
0:55 - 0:57Kaj mi pensas ke vi devus fari ion nekutiman dum ili,
-
0:57 - 1:00ĉar ili estas bonusaj minutoj. Vi ne havintus ilin ĉiukaze.
-
1:00 - 1:05Ĉar mi estas lud-kreisto, vi eble pensas:
-
1:05 - 1:07"Mi scias kion ŝi volas ke ni faru kun tiuj minutoj,
-
1:07 - 1:10ŝi volas ke ni pasigu ilin ludante."
-
1:10 - 1:12Kaj tio estas tute senca supozo,
-
1:12 - 1:15konsiderante ke mi sufiĉe kutimas kuraĝigi homojn
-
1:15 - 1:17pasigi pli da tempo ludante.
-
1:17 - 1:18Ekzemple en mia unua TED-prelego
-
1:18 - 1:23mi proponis ke ni kiel planeto pasigu 21 miliardojn da horoj
-
1:23 - 1:25semajne ludante videoludojn.
-
1:25 - 1:2821 miliardoj da horoj estas multe da tempo.
-
1:28 - 1:33Tiom multe da tempo, ke fakte la plej ofta nedezirata reago
-
1:33 - 1:35kiun mi aŭdis de homoj en la tuta mondo
-
1:35 - 1:37ekde kiam mi faris tiun prelegon, estis:
-
1:37 - 1:41Jane, ludoj estas bona afero, sed ĉu sur via mortlito
-
1:41 - 1:45vi vere deziros ke vi pasigintu pli da tempo ludante Angry Birds?
-
1:45 - 1:50La opinio estas tiom oftega - ke ludoj estas tempoperdo
-
1:50 - 1:53kiun ni bedaŭros - ke mi aŭdas ĝin vere ĉie.
-
1:53 - 1:56Ekzemple, vera rakonto: Nur antaŭ kelkaj semajnoj
-
1:56 - 2:00taksiŝoforo, eksciinte ke mi kaj mia amiko estis en la urbo
-
2:00 - 2:02por ĉeesti konferencon de ludkreantoj,
-
2:02 - 2:04turniĝis kaj diris - kaj mi citas -
-
2:04 - 2:10"Mi malamas ludojn. Perdo de vivo. Imagu kiam venos la fino de via vivo
-
2:10 - 2:12kaj vi bedaŭros tiun tempon."
-
2:12 - 2:15Mi volas trakti tiun problemon serioze.
-
2:15 - 2:18Mi celas, mi volas ke ludoj estu povo de bono en la mondo.
-
2:18 - 2:21Mi ne volas ke ludantoj bedaŭru la tempon pasigitan ludante,
-
2:21 - 2:23tempon kiun mi kuraĝis ili pasigi tiel.
-
2:23 - 2:26Do, mi pensadis pri tiu ĉi demando
-
2:26 - 2:29Kiam ni estos en nia mortlito, ĉu ni bedaŭros
-
2:29 - 2:31la tempon pasigitan ludante?
-
2:31 - 2:34Tio ĉi eble surprizos vin, sed evidentiĝas
-
2:34 - 2:38ke fakte ekzistas sciencaj esploroj pri tiu demando.
-
2:38 - 2:40Vere. Hospic-laborantoj
-
2:40 - 2:43la homoj kiu zorgas pri ni je la fino de niaj vivoj,
-
2:43 - 2:48antaŭnelonge publikigis raporton pri la plej ofte esprimitaj bedaŭroj
-
2:48 - 2:52kiujn homojn havas kiam ili estas laŭvorte sur la mortlito.
-
2:52 - 2:54Kaj tion mi volas kundividi kun vi hodiaŭ -
-
2:54 - 2:59la plej oftaj bedaŭroj de la mortantoj.
-
2:59 - 3:06Unue: Mi deziras ke mi ne laborintu tiom multe.
-
3:06 - 3:12Due: Mi deziras ke mi restintu en kontakto kun miaj geamikoj.
-
3:12 - 3:18Trie: Mi deziras ke mi permesintu al mi esti pli feliĉa.
-
3:18 - 3:24Kvare: Mi deziras ke mi kuraĝintu esprimi mian veran memon.
-
3:24 - 3:27Kaj kvine: Mi deziras ke mi vivintu vivon de miaj revoj,
-
3:27 - 3:32anstataŭ kion aliaj atendis de mi.
-
3:32 - 3:35Laŭ mia scio neniu diris al la hospiclaborantoj
-
3:35 - 3:38"Mi deziras ke mi pasigintu pli da tempo ludante",
-
3:38 - 3:41sed kiam mi aŭdas tiujn ĉi kvin bedaŭrojn de la mortantoj,
-
3:41 - 3:44mi aŭdas la kvin plej oftajn homajn deziregojn
-
3:44 - 3:46kiujn ludoj fakte helpas plenumi.
-
3:46 - 3:49Ekzemple, "se mi ne laborintus tiom multe"
-
3:49 - 3:51Por multaj tio signifas: Mi deziras ke mi pasigintu
-
3:51 - 3:54pli da tempo kun mia familio, kun miaj kreskantaj infanoj.
-
3:54 - 3:57Ni ĉiuj scias ke komuna ludado havas egajn
-
3:57 - 3:58familiajn avantaĝojn.
-
3:58 - 4:01Nova esploro de la Lernejo de Familia Vivo
-
4:01 - 4:03de la Brighama Juna Universitato raportis ke gepatroj
-
4:03 - 4:06kiuj pasigas pli da tempo ludante videoludojn kun siaj infanoj
-
4:06 - 4:11havas multe pli fortan realvivan rilaton kun ili.
-
4:11 - 4:13"Se mi restintus en kontakto kun miaj geamikoj"
-
4:13 - 4:15Ja centoj da milionoj da homoj
-
4:15 - 4:18uzas sociajn ludojn kiel FarmVille aŭ Words With Friends
-
4:18 - 4:21por resti en ĉiutaga kontakto kun siaj realvivaj amikoj kaj familio
-
4:21 - 4:25Nova esploro de la MIĉigana Universitato montris
-
4:25 - 4:29ke tiuj ĉi ludoj estas ege potencaj
-
4:29 - 4:31iloj por rilat-organizado.
-
4:31 - 4:35Ili helpas al ni resti konektikaj kun homoj en nia socia reto
-
4:35 - 4:37de kiuj ni alikaze distanciĝus
-
4:37 - 4:39se ni ne ludus kune.
-
4:39 - 4:42Mi permesintu al mi esti pli feliĉa.
-
4:42 - 4:45Nu, ĉi tie mi ne povas ne pensi pri la inovativaj klinikaj esploroj
-
4:45 - 4:48faritaj ĉe la Orient-Kalifornia Universitato
-
4:48 - 4:51kiuj montris ke retaj ludoj povas pli efiki
-
4:51 - 4:54ol medikamentoj por kuraci klinikan anksion kaj deprimiĝon
-
4:54 - 4:58Nur 30 minutoj de retludado ĉiutage
-
4:58 - 5:01sufiĉis por krei egajn humor-plibonigojn
-
5:01 - 5:04kaj longdaŭran plialtigon de feliĉo.
-
5:04 - 5:08Mi havintu la kuraĝon esprimi mian veran memon.
-
5:08 - 5:12Nu, avataroj estas maniero esprimi niajn verajn memojn,
-
5:12 - 5:15nian plej heroan, idealigitan version de kiu ni povas iĝi.
-
5:15 - 5:19Vi povas vidi tion en tiu ĉi portreto de Robbie Cooper
-
5:19 - 5:21pri ludanto kaj sia avataro.
-
5:21 - 5:25Kaj la Universitatao de Stanford esploris dum jam 5 jaroj
-
5:25 - 5:29por dokumenti kiel ludi ludon kun idealigita avataro
-
5:29 - 5:31ŝanĝas kiel ni pensas kaj agas en realvivo,
-
5:31 - 5:35igante nin pli kuraĝaj, ambiciaj,
-
5:35 - 5:39sindediĉaj al niaj celoj.
-
5:39 - 5:40Mi permesintus min vivi kiel mi revis,
-
5:40 - 5:42kaj ne kiel aliaj atendis de mi.
-
5:42 - 5:44Ĉu ludoj faras tion? Mi ne certas,
-
5:44 - 5:47tial mi lasis demandsignon, Super Mario demandsignon
-
5:47 - 5:49Kaj ni revenos al tio.
-
5:49 - 5:52Sed nun, eble vi sindemandas,
-
5:52 - 5:56kiu estas tiu ĉi lud-kreanto por paroli al ni
-
5:56 - 5:57pri mortlitaj bedaŭroj?
-
5:57 - 6:01Kaj veras, mi neniam laboris en hospico,
-
6:01 - 6:03mi neniam estis en mia mortlito.
-
6:03 - 6:09Sed antaŭnelonge mi pasigis 3 monatojn lite, dezirante morti.
-
6:09 - 6:12Vere dezirante morti.
-
6:12 - 6:14Nun lasu min rakonti tion.
-
6:14 - 6:17Estis antaŭ tri jaroj, kiam mi batis mian kapon kaj ekhavis malversacion.
-
6:17 - 6:19La malversacio ne resaniĝis bone,
-
6:19 - 6:23kaj post 30 tagoj mi daŭre havis simptomojn kiel senĉesan kapdoloron,
-
6:23 - 6:26naŭzon, vertigon, memorperdon, mensan nebulon.
-
6:26 - 6:29Mia kuracisto diris ke por sanigi mian cerbon,
-
6:29 - 6:30mi devas ripozigi ĝin.
-
6:30 - 6:33Do mi devis eviti ĉion, kio vekis miajn simptomojn.
-
6:33 - 6:36Por mi tio signifis ne legi, ne skribi, ne videoludi,
-
6:36 - 6:38ne labori aŭ retpoŝti, ne kuri, ne alkoholo, ne kafeino.
-
6:38 - 6:41Nome -- kaj mi pensas ke vi vidas kien tio iras --
-
6:41 - 6:43neniu kialo por vivi.
-
6:43 - 6:45Klare tio volas esti amuza,
-
6:45 - 6:50sed serioze, sinmortiga elpensado estas sufiĉe kutima
-
6:50 - 6:51kun traŭmataj damaĝoj de la cerbo.
-
6:51 - 6:55Okazas al unu el tri, kaj ĝi okazis al mi.
-
6:55 - 7:00Mia cerbo ekdiris al mi, Jane, vi volas morti.
-
7:00 - 7:03Ĝi diris, vi neniam pliboniĝos.
-
7:03 - 7:07Ĝi diris, la doloro neniam finiĝos.
-
7:07 - 7:11Kaj tiuj voĉoj iĝis tiom insistaj kaj konvinkaj
-
7:11 - 7:17ke mi ekis prave timi por mia vivo,
-
7:17 - 7:21kaj tio estas la tempo kiam mi diris al mi post 34 tagoj
-
7:21 - 7:23kaj mi neniam forgesos la momenton
-
7:23 - 7:26mi diris, aŭ mi memmortigos
-
7:26 - 7:29aŭ mi transformos tion al ludo.
-
7:29 - 7:30Do, kial ludo?
-
7:30 - 7:34Mi sciis el pli ol dekjara esplorado pri la psiĥologio de ludoj
-
7:34 - 7:38ke kiam ni ludas -- kaj tio estas en la scienca literaturo --
-
7:38 - 7:41ni alfrontas durajn defiojn pli kreive,
-
7:41 - 7:43persiste, optimisme,
-
7:43 - 7:45kaj ni pli verŝajne dialogas kun aliuloj por helpo.
-
7:45 - 7:48Kaj mi volis porti tiujn trajtojn de ludanto al mia realviva defio,
-
7:48 - 7:50do mi kreis kuracigan rolludon
-
7:50 - 7:52"Jane la Murdisto de la Malversacioj".
-
7:52 - 7:55Tio iĝis mia nova sekreta identeco,
-
7:55 - 7:57kaj la unua afero, kiun mi faris kiel murdisto
-
7:57 - 8:01estis alvoki mian ĝemelinon -- mi havas ĝemelinon, Kelly --
-
8:01 - 8:04kaj diri al ŝi, mi ludas por kuraci mian cerbon,
-
8:04 - 8:06kaj mi volas ke vi ludu kun mi.
-
8:06 - 8:10Tio estis plu facila maniero por peti helpon.
-
8:10 - 8:13Ŝi iĝis mia unua aliancano en la ludo,
-
8:13 - 8:15mia edzo Kiyash aliĝis poste,
-
8:15 - 8:18kaj kune ni identigis kaj batalis la "malbonulojn".
-
8:18 - 8:21Tiuj estas ĉio kio povus veki miajn simptomojn,
-
8:21 - 8:24kaj tiel malrapidigi la resaniĝon,
-
8:24 - 8:26kiel brilaj ludoj kaj homplenaj spacoj.
-
8:26 - 8:29Ni ankaŭ kolektis kaj aktivigis "ŝaltilojn".
-
8:29 - 8:32Tiuj estis ĉio kion mi povintus fari eĉ en la malplej bonaj tagoj
-
8:32 - 8:34por farti nur iomete pli bone,
-
8:34 - 8:36nur iomete produktiva.
-
8:36 - 8:39Aferoj kiel dorloti mian hundon dum 10 minutoj,
-
8:39 - 8:42aŭ ellitiĝi kaj promeni ĉirkaŭ la kvartalo nur unufoje.
-
8:42 - 8:44Kaj la ludo estis tiom simpla:
-
8:44 - 8:47surpreni sekretan identecon, varbi aliancanojn,
-
8:47 - 8:50venki la malbonulojn, aktivigi la ŝaltilojn.
-
8:50 - 8:52Sed eĉ per tiom simpla ludo,
-
8:52 - 8:54en nur du tagoj ekde la komenco,
-
8:54 - 8:57tiu nebulo de deprimiĝo kaj anksio
-
8:57 - 9:01foriris. Simple estingiĝis. Tio ŝajnis miraklo.
-
9:01 - 9:04Ĝi ne estis mirakla kuracilo por kapdoloroj,
-
9:04 - 9:05aŭ la mensaj simptomoj.
-
9:05 - 9:06Tiuj daŭris dum pli ol jaro,
-
9:06 - 9:09kaj estis la malplej facila jaro de mia vivo ĝis nun.
-
9:09 - 9:11Sed eĉ kiam mi ankoraŭ havis la simptomojn,
-
9:11 - 9:16eĉ kiam mi daŭre havis doloron, mi ĉesis suferi.
-
9:16 - 9:19Kio okazis poste pri la ludo mirigis min.
-
9:19 - 9:21Mi metis kelkajn blogaĵojn kaj videojn en la reto,
-
9:21 - 9:23klarigante kiel ludi.
-
9:23 - 9:25Sed ne ĉiuj havas malversacion, klare,
-
9:25 - 9:28ne ĉiuj volas esti "la murdisto",
-
9:28 - 9:30do mi renomis la ludon SuperBetter.
-
9:30 - 9:33Kaj tuj mi ekaŭdis de homoj el la tuta mondo
-
9:33 - 9:36kiuj surprenis sian sekretan identecon,
-
9:36 - 9:39varbis siajn aliancanojn, kaj iĝis "supere pli bonaj"
-
9:39 - 9:42alfrontante defiojn kiel kanceron kaj kronikan doloron,
-
9:42 - 9:45deprimiĝon kaj malsanon de Crohn.
-
9:45 - 9:49Homoj estis eĉ ludantaj por finstadiaj malsanoj kiel SLA.
-
9:49 - 9:53Kaj mi povus diri el iliaj mesaĝoj kaj videoj
-
9:53 - 9:56ke la ludo helpis ilin same
-
9:56 - 9:57kiel helpis min.
-
9:57 - 10:00Ili parolis pri sento de pliforteco kaj kuraĝo.
-
10:00 - 10:04Ili parolis pri pli bona kompreno el amikoj kaj familianoj.
-
10:04 - 10:07Kaj ili eĉ parolis pri sento de plifeliĉo,
-
10:07 - 10:10eĉ se ili havis doloron, eĉ se ili alfrontis
-
10:10 - 10:12la malplej facilajn defiojn de siaj vivoj.
-
10:12 - 10:16Kio estis okazanta? Mi celas, en mia kazo, tiutempe.
-
10:16 - 10:21Kiel povis ludo tiom sensignifa interveni tiom forte,
-
10:21 - 10:25je cirkonstancoj tiom seriozaj, foje eĉ aferoj de vivo aŭ morto?
-
10:25 - 10:27Se tio ne funkciintus por mi,
-
10:27 - 10:29mi neniam pensus ke eblas.
-
10:29 - 10:32Oni trovis ke ekzistas scienca bazo ankaŭ ĉi tie.
-
10:32 - 10:37Kelkaj homoj sentiĝas pli fortaj kaj pli feliĉaj post traŭmata evento.
-
10:37 - 10:39Kaj tio estas, kio estis okazanta al ni.
-
10:39 - 10:41La ludo helpis nin sperti tion,
-
10:41 - 10:45kion sciencistoj nomas post-traŭmata kresko,
-
10:45 - 10:47kio estas afero, pri kiu oni ne ofte aŭdas .
-
10:47 - 10:50Kutime oni aŭdas pri post-traŭmata stresa malordo.
-
10:50 - 10:53Sed sciencistoj nun scias ke traŭmata evento
-
10:53 - 10:55ne kondamnas nin suferi nedifinite.
-
10:55 - 10:58Anstataŭe ni povas uzi ĝin kiel saltotabulon,
-
10:58 - 11:01por deĉenigi niajn plej bonajn kvalitojn kaj vivi pli feliĉaj.
-
11:01 - 11:04Jen la kvin unuaj aferoj, kiujn diras homoj
-
11:04 - 11:05kun post-traŭmata kresko:
-
11:05 - 11:10miaj prioritatoj ŝanĝiĝis. Mi ne timas fari tion, kion feliĉigas min.
-
11:10 - 11:13Mi sentas min pli proksima al amikoj kaj familio.
-
11:13 - 11:17Mi komprenas min mem pli bone. Nun mi scias kiu mi vere estas.
-
11:17 - 11:21Mi havas grandan senton de la signifo kaj la senco de la vivo.
-
11:21 - 11:24Mi kapablas koncentriĝi pli bone sur revoj kaj celoj.
-
11:24 - 11:26Ĉu tio sonas konata?
-
11:26 - 11:31Ĝi devus, ĉar la listo de la trajtoj de post-traŭmata kresko
-
11:31 - 11:36estas esence la ĝusta malo de la listo de turmentoj de la mortantoj.
-
11:36 - 11:38Interese, ĉu ne?
-
11:38 - 11:42Ŝajnas ke, iel, traŭmata evento povas funkciigi nian kapablon
-
11:42 - 11:45stiri la vivon kun malpli da bedaŭroj.
-
11:45 - 11:46Sed kiel tio funkcias?
-
11:46 - 11:48Kiel oni iras de la traŭmato al la kresko?
-
11:48 - 11:51Aŭ pli ĝuste, ĉu ekzistas maniero atingi ĉiujn tiujn profitojn
-
11:51 - 11:54de post-traŭmata kresko sen suferi traŭmaton,
-
11:54 - 11:56sen frapo ĉe la kapo?
-
11:56 - 11:58Estus pli bone, ĉu ne?
-
11:58 - 12:00Mi volis pli bone kompreni la fenomenon,
-
12:00 - 12:03do mi formanĝis multe da scienca literaturo, kaj jen kion mi lernis.
-
12:03 - 12:07Estas kvar formoj de forto, aŭ rezisto,
-
12:07 - 12:10kiuj kontribuas al la post-traŭmata kresko,
-
12:10 - 12:12kaj estas aktivecoj science pruvitaj,
-
12:12 - 12:17kiujn vi povas fari ĉiutage por konstrui tiujn kvar specojn de rezisto,
-
12:17 - 12:19ne necesas sperti traŭmaton.
-
12:19 - 12:21Mi povus diri al vi kiuj estas ĉi tiuj kvar tipoj de forto,
-
12:21 - 12:23sed mi preferas igi vin sperti persone.
-
12:23 - 12:26Mi preferas ke ni komencu konstrui ilin kune nun.
-
12:26 - 12:28Jen tion, kion ni faros.
-
12:28 - 12:30Ni starigos rapidan ludon.
-
12:30 - 12:32Nun estas la momento kiam vi gajnos tiujn 7 kaj duonan minutojn da vivo,
-
12:32 - 12:34kiujn mi promesis antaŭe.
-
12:34 - 12:37Ĉio kion vi devas fari estas sukcese plenumi
-
12:37 - 12:39la unuajn kvar defiojn de SuperBetter.
-
12:39 - 12:42Kaj mi sentas ke vi sukcesos. Mi fidas pri vi.
-
12:42 - 12:45Ĉu vi ĉiuj pretas? Tiu estas la unua defio. Ek.
-
12:45 - 12:48Elektu unu: stariĝu kaj faru tri paŝojn,
-
12:48 - 12:51aŭ fermu viajn manojn en pugnoj kaj levu ilin super via kapo,
-
12:51 - 12:53plej eble alte dum kvin sekundoj. Ek!
-
12:53 - 12:57Perfekte, mi ŝatas la homojn, kiuj faras ambaŭ. Vi estas ambiciaj.
-
12:57 - 12:59Tre bone. (Rido)
-
12:59 - 13:01Perfekte. Tio valoras kroman poenton
-
13:01 - 13:04de fizika rezisto, kaj signifas, ke via korpo povas
-
13:04 - 13:07kontraŭstari streĉon kaj resaniĝi pli rapide.
-
13:07 - 13:09Ni scias el esploroj, ke la unua afero farinda,
-
13:09 - 13:13por stimuli fizikan reziston estas ne sidi senmovaj.
-
13:13 - 13:14Ne necesas pli. Ĉiun sekundon, kiam vi ne sidas senmova,
-
13:14 - 13:17Ĉiun sekundon, kiam vi ne sidas senmova,
-
13:17 - 13:20vi aktive plibonigas la sanon de la koro,
-
13:20 - 13:21de la pulmoj kaj de la cerbo.
-
13:21 - 13:23Ĉu vi pretas por la sekva defio?
-
13:23 - 13:26Mi volas ke vi klaku viajn fingrojn 50 fojojn,
-
13:26 - 13:30aŭ ke vi retrokalkulu ekde 100, po 7, do: 100. 93 ... Ek!
-
13:30 - 13:31Ek!
-
13:31 - 13:34(Klakoj)
-
13:34 - 13:36Ne haltu.
-
13:36 - 13:38(Klakoj)
-
13:38 - 13:40Ne lasu tiujn, kiuj retrokalktulas,
-
13:40 - 13:41interferi kun vi, kiuj kalkulas ĝis 50.
-
13:41 - 13:47(Ridado)
-
13:47 - 13:50Nu, uao! Estas la unua fojo ke mi vidas ion similan.
-
13:50 - 13:53Bonuso fizika rezisto.
-
13:53 - 13:56Bone, ĉiuj. Tiu ĉi valoras plian poenton de mensa forto,
-
13:56 - 13:58kio signifas ke vi havas grandan mensan fokuson, disciplinon,
-
13:58 - 14:00determinon kaj forton de volo.
-
14:00 - 14:02Ni scias el sciencaj esploroj ke la forto de volo
-
14:02 - 14:04funkcias kiel muskolo.
-
14:04 - 14:06Ĝi plifortiĝas per ekzerco.
-
14:06 - 14:10Alfronti malgrandan defion sen rezigni,
-
14:10 - 14:14eĉ defion absurdan kiel klaki la fingrojn ekzakte 50 fojojn,
-
14:14 - 14:15aŭ retrokalkuli 100 po sep
-
14:15 - 14:19estas science pruvita vojo por relanĉi la forton de volo.
-
14:19 - 14:21Bonegan laboron! Tria defio.
-
14:21 - 14:23Elektu unu. Konsiderante la ĉambron en kiu ni estas
-
14:23 - 14:25la destino jam elektis por vi, sed estas du ebloj.
-
14:25 - 14:28Se vi estas ene, trovu fenestron kaj rigardu eksteren.
-
14:28 - 14:30Se vi estas ekstere, trovu fenestron kaj rigardu enen.
-
14:30 - 14:33Aŭ faru rapidan serĉon en Google Bildoj por
-
14:33 - 14:35"ido [via favorita besto]."
-
14:35 - 14:36Vi povas fari tion en via telefono,
-
14:36 - 14:38aŭ vi povas simple krii la nomojn de iuj bestoj,
-
14:38 - 14:39mi trovos ion kaj projekcios sur la ekrano por ĉiuji.
-
14:39 - 14:41Kion ni volas?
-
14:41 - 14:46Bradipon, ĝirafon, elefanton, serpenton. Bone, ni vidos kion ni havas.
-
14:46 - 14:51Ido de delfeno kaj de lamo. Rigardu.
-
14:51 - 14:53Vidite?
-
14:53 - 14:57Bone, alia. Ido de elefanto.
-
14:57 - 14:58Pro tio ni aplaŭdas?
-
14:58 - 15:00Mirinde.
-
15:00 - 15:02Bone, nun ni sentas
-
15:02 - 15:03ke ni havas plian poenton de emocia rezisto,
-
15:03 - 15:06kio signifas, ke ni havas la kapablon por estigi potencajn
-
15:06 - 15:09emociojn, pozitivajn, kiel la kuriozecon aŭ la amon,
-
15:09 - 15:10kiun ni sentas kiam ni rigardas bestidon,
-
15:10 - 15:12kiam ni tion plej bezonas.
-
15:12 - 15:14Kaj jen estas la sekreto, el la scienca literaturo.
-
15:14 - 15:18Se vi povas estigi tri pozitivajn emociojn
-
15:18 - 15:22por ĉiu negativa emocio dum horo,
-
15:22 - 15:25tago, semajno, vi radikale plibonigos
-
15:25 - 15:28la sanon kaj la kapablon sukcese trakti
-
15:28 - 15:30ajnan problemon, kiun vi alfrontas.
-
15:30 - 15:33Tio nomiĝas raporto unu al tri de la pozitivaj emocioj.
-
15:33 - 15:35Ĝi estas mia plejŝatata truko de SuperBetter, do daŭrigu tiel.
-
15:35 - 15:38Bone, vi elektu finan defion.
-
15:38 - 15:39Premu la manojn de aliulo dum ses sekundoj,
-
15:39 - 15:41aŭ sendu iun rapidan dankmesaĝon
-
15:41 - 15:43per retpoŝto, Facebook aŭ Twitter. Ek!
-
15:43 - 15:48(Bruo)
-
15:48 - 15:50Ŝajnas bone farite.
-
15:50 - 15:53Bone, bone.
-
15:53 - 15:56Daŭrigu tiel. Mi ŝatas tion!
-
15:56 - 16:00Perfekte, unu poento de socia rezisto,
-
16:00 - 16:03kio signifas ke vi ricevas forton el amikoj,
-
16:03 - 16:05najbaroj, familio, komunumo.
-
16:05 - 16:08Dankemo estas bonega maniero por stimuli socian rezistadon
-
16:08 - 16:10Fizika kontakto eĉ pli bonas.
-
16:10 - 16:12Jen alia sekreto por vi:
-
16:12 - 16:14manpremi iun dum ses sekundoj
-
16:14 - 16:17radikale pliigas la nivelon de oksitoĉino en la sango,
-
16:17 - 16:18la hormono de konfido.
-
16:18 - 16:21Tio signifas ke tiuj el vi, kiuj premis la manojn,
-
16:21 - 16:24estas bio-kemie preparitaj por aprezi, kaj pretas helpi unu la alian.
-
16:24 - 16:27Tiu volo daŭras dum la paŭzo,
-
16:27 - 16:29do utiligu ŝancojn de kontakto.
-
16:29 - 16:31(Ridado)
-
16:31 - 16:33Bone, vi sukcese kompletigis la kvar defiojn,
-
16:33 - 16:36ni vidu ĉu mi sukcese plenumis la mision
-
16:36 - 16:38por doni sep minutojn kaj duonon da kroma vivo.
-
16:38 - 16:40Kaj ĉi tie mi kunpartigos kun vi iomete da scienco.
-
16:40 - 16:43Oni malkovris ke homoj, kiuj regule
-
16:43 - 16:44stimulas tiujn kvar tipojn de rezisto
-
16:44 - 16:47fizika, mensa, emocia kaj socia,
-
16:47 - 16:50vivas 10 jarojn pli ol la aliaj.
-
16:50 - 16:51Tio estas vero.
-
16:51 - 16:53Se vi efektivigas regule la raporton 3 al 1
-
16:53 - 16:55de pozitivaj emocioj,
-
16:55 - 16:58se vi ne sidas dum pli ol unu horo sinsekve,
-
16:58 - 17:02se vi tenas kontakton ĉiutage kun amata homo,
-
17:02 - 17:06se vi alfrontas malgrandajn celojn por stimuli la forton de volo,
-
17:06 - 17:08vi vivos 10 jarojn pli longe ol iu alia,
-
17:08 - 17:11kaj de tie devenas la kalkulo, kiun mi montris al vi antaŭe.
-
17:11 - 17:15La averaĝa vivdaŭro en Usono kaj Britio estas 78,1 jaroj,
-
17:15 - 17:18sed ni scias el sciencaj studoj pri pli ol 1.000 homoj,
-
17:18 - 17:20ke vi povas aldoni 10 jarojn de vivo stimulante
-
17:20 - 17:22la kvar tipojn de rezisto.
-
17:22 - 17:24Kiam vi stimulas kvar tipojn de rezistado,
-
17:24 - 17:25ĉiujare
-
17:25 - 17:27vi gajnas 0,128 jarojn de vivo
-
17:27 - 17:3246 tagojn de vivo, aŭ 67 298 minutojn de vivo plia
-
17:32 - 17:37kio signifas, ke ĉiutage vi gajnos 184 minutojn de vivo
-
17:37 - 17:40aŭ ĉiun horon kiam stimulis la kvar specojn de rezistado,
-
17:40 - 17:43kiel ni ĵus faris kune, vi gajnas 7.68245837
-
17:43 - 17:44minutojn da vivo.
-
17:44 - 17:46Gratulon, tiuj sep minutoj kaj duono
-
17:46 - 17:48estas ĉiuj viaj. Vi gajnis ilin.
-
17:48 - 17:49(Aplaudoj)
-
17:49 - 17:53Jes! Mojose!.
-
17:53 - 17:56Atendu, atendu.
-
17:56 - 17:58Vi ankoraŭ havas specialan mision,
-
17:58 - 17:59vian sekretan mision.
-
17:59 - 18:01Kiel pasigi tiujn sep kaj duonan minutojn
-
18:01 - 18:02de vivo?
-
18:02 - 18:03Jen mia sugesto.
-
18:03 - 18:07Tiuj sep kaj duona minutoj da vivo similas al la deziroj de la geniulo de la lampo.
-
18:07 - 18:11Vi povas uzi vian unuan deziron por voli milionon pli da deziroj.
-
18:11 - 18:12Ruze, ĉu ne?
-
18:12 - 18:15Do se vi pasigos tiujn sep kaj duonan minutojn
-
18:15 - 18:18farante ion, kio feliĉigas vin
-
18:18 - 18:20aŭ igas vin fizike aktiva,
-
18:20 - 18:23aŭ metas vin en kontakto kun iu amato,
-
18:23 - 18:25aŭ eĉ nur alfrontigas malgrandan defion,
-
18:25 - 18:27vi stimulos vian reziston,
-
18:27 - 18:29kaj gajnos pliajn minutojn.
-
18:29 - 18:32Kaj la bona novaĵo estas ke vi povas daŭrigi senfine.
-
18:32 - 18:34Ĉiun horon de la tago, ĉiun tagon de la vivo,
-
18:34 - 18:36ĝis via morto-lito,
-
18:36 - 18:38kiu nun estos 10 jarojn post kiam ĝi devintus esti.
-
18:38 - 18:42Kaj kiam vi alvenos al ĝi,
-
18:42 - 18:45vi verŝajne ne havos tiujn kvin bedaŭrojn,
-
18:45 - 18:48ĉar vi estos konstruinta forton kaj reziston
-
18:48 - 18:51por vivi la vivon tiel, kiel vi deziras.
-
18:51 - 18:55Kaj kun tiuj 10 kromaj jaroj, eble eĉ restos sufiĉe da tempo
-
18:55 - 18:57por ludi kelkajn pliajn ludojn.
-
18:57 - 18:58Dankon.
-
18:58 - 19:09(Aplaŭdoj)
- Title:
- La ludo kiuj povas doni al vi 10 ekstrajn jarojn de vivo.
- Speaker:
- Jane McGonigal
- Description:
-
Kiam la lud-kreisto Jane McGonigal troviĝis devigita resti enlite kaj elpensante memmortigon post grava malversacio, ŝi havis mirigan ideon por farti pli bone. Ŝi merĝiĝis en sciencan esploron kaj kreis kuracigan ludon, SuperBetter.
En tiu ĉi kortuŝa prelego, McGonigal klarigis kiel ludo povas stimuli reziston -- kaj promesas aldoni 7,5 minutojn al via vivo. - Video Language:
- English
- Team:
- closed TED
- Project:
- TEDTalks
- Duration:
- 19:30
Dimitra Papageorgiou approved Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Manuela Ronco accepted Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Manuela Ronco edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life | ||
Paulina Kozuchova edited Esperanto subtitles for The game that can give you 10 extra years of life |