Return to Video

Bildoj, kiuj atestas pri nuntempa sklaveco

  • 0:01 - 0:07
    Kontraŭleĝa Ganaa minejo, 150 futojn subtere.
  • 0:07 - 0:11
    En la ŝakto, varmo kaj polvo plenigas la aeron
  • 0:11 - 0:15
    kaj malfaciligas la spiradon.
  • 0:15 - 0:18
    Mi sentas la proksimecon de ŝvitantaj korpoj
  • 0:18 - 0:22
    preterpasantaj min, sed apenaŭ vidas.
  • 0:22 - 0:26
    Voĉojn mi aŭdas, sed precipe
  • 0:26 - 0:30
    regas en la ŝakto kakofonio de tusoj
  • 0:30 - 0:34
    kaj de ŝtono fendita per primitivaj iloj.
  • 0:34 - 0:38
    Kiel por la aliaj, flagretanta
    ĉipa poŝlampo estas ligita
  • 0:38 - 0:43
    al mia kapo per eluzita elastbando,
  • 0:43 - 0:46
    kaj mi apenaŭ eblas vidi la glitigajn branĉojn
  • 0:46 - 0:49
    subtenantajn la murojn de la trifutkvadrata truo
  • 0:49 - 0:54
    malsuprenanta centojn da futoj subtere.
  • 0:54 - 0:57
    Kiam ekglitas mia mano, mi subite memoras
  • 0:57 - 1:01
    ministon renkontitan tagojn antaŭe,
  • 1:01 - 1:06
    kiu glitfalis ĝisfunde de tiu ŝakto.
  • 1:06 - 1:08
    Kaj dum mi elvokas tiujn homojn,
  • 1:08 - 1:12
    ili ankoraŭ estas funde de tiu minejo,
  • 1:12 - 1:15
    sen pagado nek kompenso riskante siajn vivojn,
  • 1:15 - 1:19
    kaj ofte perdante ĝin.
  • 1:19 - 1:24
    Mi povis elgrimpi tiun truon kaj reiri hejme,
    sed ili probable
  • 1:24 - 1:30
    neniam sukcesos, ĉar sklaveco forrabis ilin.
  • 1:30 - 1:33
    Dum la lastaj 28 jaroj, mi dokumentis
  • 1:33 - 1:35
    indiĝenajn kulturojn el pli ol 70 landoj
  • 1:35 - 1:39
    sur ses kontinentoj, kaj en 2009,
    mi ricevis la grandan honoron
  • 1:39 - 1:44
    esti la sola prezentanto ĉe la Vankuvera
    estra konferenco pri paco.
  • 1:44 - 1:47
    Mi renkontis plurajn eksterordinarajn
    homojn tie, inter alie,
  • 1:47 - 1:50
    subtenanton de Liberigu la Sklavojn,
    neregistara organizado
  • 1:50 - 1:56
    kiu dediĉas sin al la forigo de moderna sklaveco.
  • 1:56 - 1:59
    Ni komencis paroli pri la temo,
  • 1:59 - 2:01
    kaj mi lernis multe pri ĝi,
  • 2:01 - 2:05
    ĉar kvankam mi jam konsciis pri ĝia ekzistado,
  • 2:05 - 2:08
    mi ne konis la gravecon de la problemo.
  • 2:08 - 2:11
    Parolinte kun li, mi sentis min konsternita
  • 2:11 - 2:15
    kaj vere honta pri mia propra nescio
  • 2:15 - 2:18
    koncerne tiun nuntempan abomenaĵon, kaj mi pensis:
  • 2:18 - 2:23
    se mi tiom malmulte scias, kiom da aliaj homoj
    ankaŭ vivas nesciante?
  • 2:23 - 2:27
    Tiu ideo fariĝis premobseso, kaj post kelkaj semajnoj,
  • 2:27 - 2:30
    mi veturis al Los-Anĝeleso por renkonti la estron
  • 2:30 - 2:33
    de Liberigu la Slavojn kaj proponi mian helpon.
  • 2:33 - 2:38
    Tiel komencis mia malkovro de nuntempa sklaveco.
  • 2:38 - 2:41
    Strange, plurajn el la koncernataj landoj mi jam vizitis.
  • 2:41 - 2:44
    Kelkajn mi eĉ konsideris kiel dua hejmo.
  • 2:44 - 2:52
    Tiutempe, tamen, mi iris tien elterigi
    terurajn sekretojn.
  • 2:52 - 2:54
    Laŭ prudenta takso, tramonde estas
  • 2:54 - 2:58
    pli ol 27 milionoj da sklavoj.
  • 2:58 - 3:02
    Estas duoble pli ol la nombro de Afrikanoj forkaptitaj
  • 3:02 - 3:06
    dum la tuta periodo de la transatlantika
    sklava komerco.
  • 3:06 - 3:09
    Antaŭ 150 jaroj, sklavo por agrikulturo
  • 3:09 - 3:13
    kostis proksimume trioble la jara salajro
  • 3:13 - 3:15
    de usona laboristo.
  • 3:15 - 3:19
    En nuntempa mono, tio signifas pli-malpli 50 000$.
  • 3:19 - 3:24
    Tamen, hodiaŭ tutajn familiojn oni povas sklavigi
  • 3:24 - 3:29
    dum generacioj pro apenaŭ dekok-dolara ŝuldo.
  • 3:29 - 3:32
    Surprizege, sklaveco generas profitojn superantajn
  • 3:32 - 3:37
    13 miliardoj da dolaroj tutmonde ĉiun jaron.
  • 3:37 - 3:40
    Multajn homojn oni trompallogis
  • 3:40 - 3:45
    per malveraj promesoj pri bona edukado
    aŭ pli bona laboro;
  • 3:45 - 3:48
    anstataŭ, oni trudis ilin laboradi senpage
  • 3:48 - 3:54
    sub minacoj de perforto, kaj ili ne eblas eskapi.
  • 3:54 - 3:57
    La kampo de la hodiaŭa sklaveco estas komerco;
  • 3:57 - 4:01
    la varoj produktitaj de sklavoj havas valuton,
  • 4:01 - 4:06
    sed la sklavoj mem estas forĵetindaj.
  • 4:06 - 4:11
    Sklaveco ekzistas preskaŭ ĉie tra la mondo,
  • 4:11 - 4:18
    kvankam leĝoj punas ĝin en ĉiuj landoj.
  • 4:18 - 4:22
    En Barato kaj Nepalo, mi vizitis brikbakfornojn.
  • 4:22 - 4:25
    Stranga kaj konsterniganta spektaklo: ŝajnis
  • 4:25 - 4:29
    kvazaŭ vizito ĉe antikva Egiptio aŭ ĉe la Danta Infero
  • 4:29 - 4:33
    Ŝvitantaj en 130°F-temperaturoj,
  • 4:33 - 4:37
    viroj, virinoj, geinfanoj, tutaj familioj, fakte,
  • 4:37 - 4:40
    estis kovritaj de dika polvo.
  • 4:40 - 4:43
    Ĉiu stakigis brikojn sur sia kapo,
  • 4:43 - 4:46
    foje 18 entute, kaj portis ilin de la brulantaj fornoj
  • 4:46 - 4:51
    al ŝarĝaŭtoj atendantaj centojn da jardoj for.
  • 4:51 - 4:55
    Sensentigitaj pro monotoneco kaj elĉerpo,
  • 4:55 - 5:00
    ili laboras silente, plenumante tiun trudtaskon
  • 5:00 - 5:04
    16-17 horojn ĉiutage.
  • 5:04 - 5:07
    Ili ne paŭzas por manĝi nek trinki akvon,
  • 5:07 - 5:10
    kaj severa deshidratigo silentigas
  • 5:10 - 5:13
    la bezonon urini.
  • 5:13 - 5:15
    Tiel intensaj estis la varmego kaj polvo,
  • 5:15 - 5:19
    ke mia fotilo iĝis netuŝebla
  • 5:19 - 5:21
    kaj ĉesis funkcii. Ĉiu 20 minutoj,
  • 5:21 - 5:24
    mi devis kure reiri al nia vehiklo
    por purigi mian aparataron
  • 5:24 - 5:27
    kaj malvarmigi la tutaĵon kun la klimatizilo.
  • 5:27 - 5:31
    Dum tiuj paŭzoj, mi havis oportunon pensi
  • 5:31 - 5:35
    kiel mia fotilo estis multe pli bone taksita,
  • 5:35 - 5:37
    ol la tieaj homoj.
  • 5:37 - 5:40
    Returne ĉe la bakfornoj, mi sentis emon plori,
  • 5:40 - 5:44
    sed la aboliciisto apud mi kroĉis min je la brako
  • 5:44 - 5:48
    kaj flustris: «Lisa, ne faru tion. Nepre ne ĉi tie.»
  • 5:48 - 5:52
    Klarigante, li diris, ke elmontri emociojn
  • 5:52 - 5:54
    estas danĝerege en lokoj tiaj,
  • 5:54 - 5:58
    ne nur por mi, sed ankaŭ por la aliaj.
  • 5:58 - 6:02
    Mi ne povis helpi ilin rekte,
  • 6:02 - 6:05
    ne povis doni monon al ili.
  • 6:05 - 6:06
    Mi ne estis civitanino de tiu lando.
  • 6:06 - 6:09
    Mi riskintus malplibonigi ilian situacion.
  • 6:09 - 6:12
    Mi devis fidi
  • 6:12 - 6:14
    ke Liberigu la Sklavojn petos
  • 6:14 - 6:17
    al la Justico liberigi ilin,
  • 6:17 - 6:21
    kaj pri tio mi estis certa.
  • 6:21 - 6:24
    Miaflanke, nur hejme
  • 6:24 - 6:28
    mi povus esprimi mian animstaton.
  • 6:28 - 6:31
    En la Himalajo, mi trovis infanojn portantajn ŝtonojn
  • 6:31 - 6:34
    trans mejloj da monta tereno
  • 6:34 - 6:37
    ĝis ŝarĝaŭtoj, kiuj atendis sur malsupraj vojoj.
  • 6:37 - 6:39
    La grandaj tavoloj de ardezo pezis pli
  • 6:39 - 6:42
    ol la infanoj ilin portantaj,
  • 6:42 - 6:44
    kaj la etuloj hisis ilin de sur siaj kapoj
  • 6:44 - 6:48
    per tiuj krudaj iloj el bastonetoj, ŝnuroj
  • 6:48 - 6:50
    kaj ŝirita teksaĵo.
  • 6:50 - 6:54
    Spekti ion tiel emociegantan oni malfacile eltenas.
  • 6:54 - 6:57
    Kiel kontraŭbatali ion tiel insidan,
  • 6:57 - 7:00
    tamen potencan?
  • 7:00 - 7:02
    Kelkaj el ili, kiuj laboras 16-17 horojn tage senpage,
  • 7:02 - 7:07
    eĉ ne scias, ke ili estas sklavoj,
  • 7:07 - 7:11
    ĉar ili tion faris la tutan vivon.
  • 7:11 - 7:15
    Ili ne povas fari komparon al alia situacio.
  • 7:15 - 7:18
    Kiam tiuj vilaĝanoj depostulis sian liberecon,
  • 7:18 - 7:24
    la sklavestroj forbruligis iliajn domojn.
  • 7:24 - 7:26
    La vilaĝanoj posedis nenion alian;
  • 7:26 - 7:29
    ili estis konsternegitaj kaj volis rezigni,
  • 7:29 - 7:33
    sed la virino centre kuraĝigis ilin daŭrigi,
  • 7:33 - 7:35
    kaj la lokaj aboliciistoj
  • 7:35 - 7:38
    helpis ilin pagi la lukontrakton de propra ŝtonejo.
  • 7:38 - 7:41
    Nun, ili faras la saman elĉerpigantan laboron,
  • 7:41 - 7:45
    sed por ili mem, kontraŭ pago;
  • 7:45 - 7:49
    ili laboras propravolonte.
  • 7:49 - 7:51
    Aŭdante la vorton «sklaveco»
  • 7:51 - 7:53
    oni plejofte pensas pri trudprostituado.
  • 7:53 - 7:55
    Ĉar estas konata la problemo ĉirkaŭ la mondo,
  • 7:55 - 7:58
    oni avertis min, ke estos malfacile
    por mi labori sekure
  • 7:58 - 8:00
    rilate al tiu specifa industrio.
  • 8:00 - 8:03
    En Katmanduo, akompanite de virinoj,
  • 8:03 - 8:07
    kiuj antaŭe laboris kiel seksosklavinoj, mi sekrete
  • 8:07 - 8:09
    malsupris malstreĉan ŝtuparon al malpura kelo
  • 8:09 - 8:15
    prilumita malforte per fluoreskaj lampoj.
  • 8:15 - 8:17
    Ne vere bordelo,
  • 8:17 - 8:19
    la loko pli similis al restoracio.
  • 8:19 - 8:21
    Restoracioj kun privatejoj, kiel oni nomas ilin
  • 8:21 - 8:24
    en tiu mondo, servas por trudprostituado.
  • 8:24 - 8:27
    En malgrandaj privatejoj, sklavoj,
  • 8:27 - 8:30
    virinoj, junaj geknaboj,
  • 8:30 - 8:32
    foje apenaŭ sepjaraj,
  • 8:32 - 8:34
    estas devigitaj amuzi la klientaron,
  • 8:34 - 8:38
    igi ĝin konsumi pli da manĝaĵoj kaj alkoholo.
  • 8:38 - 8:41
    Ĉiu ĉelaĉo estas malluma kaj malpura,
  • 8:41 - 8:45
    identigita per farbita nombro
  • 8:45 - 8:49
    sur la ligna muro.
  • 8:49 - 8:53
    La malliberuloj ofte suferas terurajn seksajn perfortojn
  • 8:53 - 8:55
    fare de la klientoj.
  • 8:55 - 8:58
    En la preskaŭa mallumo, mi memoras
  • 8:58 - 9:02
    kian fortegan timon mi sentis, kaj tiumomente,
  • 9:02 - 9:05
    mi nur povis imagi kion oni sentas sin
  • 9:05 - 9:07
    kaptite en infero tia.
  • 9:07 - 9:12
    Estis nur unu elirejo: la ŝtuparo, kiun mi ĵus uzis.
  • 9:12 - 9:14
    Neniu malantaŭa pordo.
  • 9:14 - 9:16
    Neniu fenestro sufiĉe granda por servi kiel eskapilo.
  • 9:16 - 9:21
    Tiuj malfeliĉuloj havas nenian eskaprimedon,
  • 9:21 - 9:24
    kaj konsiderante tiel malfacilan temon,
  • 9:24 - 9:28
    rimarkindas la fakto, ke sklaveco,
  • 9:28 - 9:31
    inklusive de seksŝakro, okazas ankaŭ en niaj landoj.
  • 9:31 - 9:36
    Miloj estas ensklavigitaj por agrikulturo,
  • 9:36 - 9:39
    en restoracioj, por hejma laborado,
  • 9:39 - 9:41
    kaj tiel plu.
  • 9:41 - 9:44
    Lastatempe, la ĵurnalo New York Times raportis,
  • 9:44 - 9:50
    ke inter 100 000 kaj 300 000 Usonaj infanoj
  • 9:50 - 9:54
    estas venditaj kiel seksaj sklavoj ĉiujare.
  • 9:54 - 10:00
    La problemo estas ĉie. Ni simple ne vidas ĝin.
  • 10:00 - 10:04
    La teksaĵindustrio ankaŭ estas kampo
  • 10:04 - 10:06
    pri kio oni ofte mencias trudlaboron.
  • 10:06 - 10:11
    Mi vizitis vilaĝojn en Barato, kie tutaj familioj
  • 10:11 - 10:13
    servis kiel sklavoj por la komerco de silko.
  • 10:13 - 10:16
    Jen portreto de familio.
  • 10:16 - 10:20
    La nigraj manoj estas tiuj de la patro;
  • 10:20 - 10:22
    la bluaj kaj ruĝaj apartenas al la filoj.
  • 10:22 - 10:25
    Ili miksas tinkturon en tiuj grandaj bareloj,
  • 10:25 - 10:29
    kaj merĝigas la silkon en la likvido ĝiskubute,
  • 10:29 - 10:34
    sed la tinkturo estas toksa.
  • 10:34 - 10:37
    Dank'al mia interpretisto, mi aŭdis pri ilia vivo.
  • 10:37 - 10:41
    «Nenian liberon ni havas», diris ili.
  • 10:41 - 10:44
    «Malgraŭ ĉio, ni esperas povi forlasi tiun domon iam,
  • 10:44 - 10:46
    kaj iri tie, kie oni pagos nin
  • 10:46 - 10:52
    por fari tiun laboron.»
  • 10:52 - 10:57
    Oni taksas, ke pli ol 4000 infanoj
  • 10:57 - 10:59
    laboras kiel sklavoj sur la lago Volta,
  • 10:59 - 11:04
    la plej granda artefarita lago en la mondo.
  • 11:04 - 11:07
    Kiam mi alvenis tie, mi tuj ĵetis rigardon,
  • 11:07 - 11:10
    kaj vidis familianojn, kiuj kune kaptis fiŝojn sur boato:
  • 11:10 - 11:14
    du pliaĝaj fratoj, kelkaj junuloj… tute normale, ĉu ne?
  • 11:14 - 11:18
    Ne. Ĉiuj estas sklavoj.
  • 11:18 - 11:21
    Oni forrabas la infanojn el iliaj familioj
  • 11:21 - 11:23
    kaj vendas ilin. Ili malaperas,
  • 11:23 - 11:26
    kaj oni trudas ilin laboradi senfine sur tiuj boatoj,
  • 11:26 - 11:31
    malgraŭ ke ili ne scipovas naĝi.
  • 11:31 - 11:33
    Tiu knabo estas okjara.
  • 11:33 - 11:36
    Li trembladis kiam proksimiĝis nia boato,
  • 11:36 - 11:39
    temante, ke ni sinkos sian kanueton. Li estis
  • 11:39 - 11:42
    paralizita pro la timo, ke kolizio pelpuŝos lin enakve.
  • 11:42 - 11:45
    La branĉoj de la merĝigitaj skeletsimilaj arboj
  • 11:45 - 11:49
    ofte kroĉas la fiŝnetojn, kaj oni ĵetas
  • 11:49 - 11:53
    lacegajn kaj terurigitajn infanojn en la lagon,
  • 11:53 - 11:55
    por ke ili malimplikigu la fadenojn.
  • 11:55 - 11:58
    Pluraj el ili dronas.
  • 11:58 - 12:01
    De kiam li povas memori, li estis trudita
  • 12:01 - 12:03
    laboradi sur la lago.
  • 12:03 - 12:07
    Terurite de sia estro, li ne kuraĝas fuĝi,
  • 12:07 - 12:10
    kaj ĉar oni traktis lin kruele lian tutan vivon,
  • 12:10 - 12:13
    li mem same traktas la pli junajn sklavojn,
  • 12:13 - 12:16
    kiujn li estras.
  • 12:16 - 12:18
    Mi renkontis tiujn knabojn je la kvina matene,
  • 12:18 - 12:20
    dum ili haŭlis la lastajn netojn,
  • 12:20 - 12:23
    sed ili estis laborantaj de la unua matene
  • 12:23 - 12:27
    en malvarma ventoblovata nokto.
  • 12:27 - 12:30
    Notinde estas, ke tiuj netoj pezas
  • 12:30 - 12:34
    pli ol mil pundoj kiam ili estas plenaj je fiŝoj.
  • 12:34 - 12:39
    Jen Kofi.
  • 12:39 - 12:42
    Oni savis lin de fiŝkaptista vilaĝo.
  • 12:42 - 12:45
    Mi renkontis lin en rifuĝejo kie Liberigu la Sklavojn
  • 12:45 - 12:49
    resanigas la viktimojn de la sklavkomerco.
  • 12:49 - 12:51
    Jen li estas, banante sin ĉe la puto,
  • 12:51 - 12:54
    verŝante grandajn sitojn da akvo sur sia kapo,
  • 12:54 - 12:56
    kaj la bona novaĵo estas ke,
  • 12:56 - 12:58
    dum ni estas tie ĉi parolante pri li,
  • 12:58 - 13:01
    Kofi nun loĝas ĉe sia familio,
  • 13:01 - 13:04
    kaj eĉ pli bone, sia familio ricevis vivgajnajn ilojn,
  • 13:04 - 13:10
    kiuj protektos la geinfanojn.
  • 13:10 - 13:14
    Kofi enkorpigas ĉiajn eblojn.
  • 13:14 - 13:19
    Kian celon li atingos ĉar iuj kontraŭbatalis sklavecon
  • 13:19 - 13:22
    kaj alkuris por helpi lin?
  • 13:22 - 13:25
    Mi estis veturanta sur vojo en Ganao
  • 13:25 - 13:27
    kun amikoj de Liberigu la Sklavojn
  • 13:27 - 13:30
    kiam aboliciisto, kiu sekvis nin per mopedo,
  • 13:30 - 13:33
    atingis nin kaj frapetis sur la fenestro.
  • 13:33 - 13:37
    Li petis, ke ni sekvu lin laŭ ĝangala vojstreko.
  • 13:37 - 13:40
    Fine de la vojo, li faris nin eliri la vehiklon
  • 13:40 - 13:43
    kaj foririgis la kondukiston.
  • 13:43 - 13:46
    Montrante apenaŭ videblan padon,
  • 13:46 - 13:50
    li diris: «Jen la pado; jen ĝi. Iru.» Ni eksekvis
  • 13:50 - 13:54
    la padon, flankenpuŝante la grimpoplantojn
  • 13:54 - 13:58
    blokantajn la vojon. Post unuhora marŝo, ni konstatis,
  • 13:58 - 14:03
    ke la padon ĵusaj pluvoj estis inundinta,
  • 14:03 - 14:05
    do mi levis mian fotilon super mian kapon
  • 14:05 - 14:10
    dum ni vadis en la akvo ĝisbruste.
  • 14:10 - 14:13
    Post du horoj pliaj, la serpenta pado
  • 14:13 - 14:18
    abrupte finis en senarbaro, kaj antaŭ ni
  • 14:18 - 14:20
    kuŝis truaro
  • 14:20 - 14:23
    granda kiel futbalejo.
  • 14:23 - 14:29
    En ĉiu truo laboradis sklavigitaj homoj.
  • 14:29 - 14:32
    Multaj virinoj havis infanojn strapitajn surdorse
  • 14:32 - 14:34
    dum ili orlavis,
  • 14:34 - 14:39
    vadante en akvo venenigita de hidrargo.
  • 14:39 - 14:43
    Oni uzas hidrargon por la ekstraktprocezo.
  • 14:43 - 14:47
    Tiuj ministoj laboras kiel sklavoj en ŝakto
  • 14:47 - 14:50
    en alia regiono de Ganao.
  • 14:50 - 14:52
    Kiam ili eliris el la ŝakto, ili estis ĝisoste trempitaj
  • 14:52 - 14:55
    de sia propra ŝvito.
  • 14:55 - 14:59
    Mi memoras iliajn lacajn sangostriajn okulojn,
  • 14:59 - 15:04
    ĉar multaj el ili estis restintaj subtere 72 horojn.
  • 15:04 - 15:08
    La ŝaktoj descendas ĝis 300 futojn subtere.
  • 15:08 - 15:12
    Tie, ili portas pezajn sakojn de ŝtonoj,
  • 15:12 - 15:15
    kiuj poste estos transportitaj alie, kie la ŝtonoj
  • 15:15 - 15:19
    estos pistitaj por ekstrakti oron.
  • 15:19 - 15:23
    Unuavide, la pistejo ŝajnas okupita de fortaj viroj,
  • 15:23 - 15:28
    sed pli atenta rigardo montras,
  • 15:28 - 15:32
    ke kelkaj malpli bonŝanculoj laboras periferie,
  • 15:32 - 15:35
    ankaŭ kun infanoj.
  • 15:35 - 15:42
    Ĉiuj estis trafitaj de vundoj, malsanoj kaj perfortoj.
  • 15:42 - 15:46
    Fakte, estas tre probable, ke tiu ĉi muskolulo
  • 15:46 - 15:50
    similos al tiu homo, suferanta pro tuberkulozo
  • 15:50 - 15:55
    kaj hidrarga venenado post kelkaj jaroj.
  • 15:55 - 15:59
    Jen Manuru. Kiam mortis lia patro, lia onklo
  • 15:59 - 16:03
    vendis lin por ke ankaŭ la nepo laboru en minoj.
  • 16:03 - 16:07
    Kiam mortis la onklo, Manuru surprenis lian ŝuldon
  • 16:07 - 16:12
    kio trudis lin plu sklavlabori.
  • 16:12 - 16:15
    Kiam mi lin renkontis, li estis laboranta tie
  • 16:15 - 16:20
    de 14 jaroj, kaj la vundo, kiun vi vidas ĉe lia kruro
  • 16:20 - 16:22
    rezultas el minakcidento. Ĝi estas tiel grava,
  • 16:22 - 16:27
    ke kuracistoj diris ke necesas amputo.
  • 16:27 - 16:31
    Eĉ pli aĉe, Manuru suferas pro tuberkulozo;
  • 16:31 - 16:34
    tamen oni trudas lin labori tage kaj nokte
  • 16:34 - 16:36
    en tiu ŝakto.
  • 16:36 - 16:41
    Malgraŭ ĉio, li revas pri liberigo
  • 16:41 - 16:44
    kaj edukado kun la helpo de lokaj aktivuloj
  • 16:44 - 16:47
    de Liberigu la Sklavoj,
  • 16:47 - 16:49
    kaj tiu rezoluteco,
  • 16:49 - 16:53
    spite grandegajn malfacilaĵojn,
  • 16:53 - 17:00
    plenigas min je admirego.
  • 17:00 - 17:04
    Mi volas forlevi la vualon kovrantan sklavecon.
  • 17:04 - 17:06
    Kiam mi enketis, mi kunportis
  • 17:06 - 17:09
    multajn kandelojn,
  • 17:09 - 17:11
    kaj kun la helpo de mia interpretisto,
  • 17:11 - 17:14
    mi klarigis al tiuj, kiujn mi fotis,
  • 17:14 - 17:17
    ke mi celas prilumi iliajn vivojn
  • 17:17 - 17:19
    kaj dramon, do kiam estis
  • 17:19 - 17:22
    sekure por mi kaj por ili,
  • 17:22 - 17:26
    mi faris tiujn fotojn.
  • 17:26 - 17:28
    Ili konsciis, ke tiuj bildoj estos viditaj
  • 17:28 - 17:30
    de homoj kiel vi tra la mondo.
  • 17:30 - 17:34
    Mi volis, ke ili sciu kiel ni estos atestantoj
  • 17:34 - 17:37
    pri ilia kondiĉo, kaj ke ni faros ĉion kion ni povos
  • 17:37 - 17:42
    por helpi ilin ŝanĝi ilian vivon.
  • 17:42 - 17:46
    Mi tutkore kredas, ke se ni vidas unuj la aliajn
  • 17:46 - 17:50
    kiel gefratojn, toleri teruraĵojn
  • 17:50 - 17:55
    kiel sklaveco iĝos malfacilege.
  • 17:55 - 17:59
    Tiuj bildoj ne estas pri problemoj. Ili estas pri homoj,
  • 17:59 - 18:02
    realaj homoj, kiel vi kaj mi.
  • 18:02 - 18:06
    Ili meritas la samajn rajtojn, dignecon
  • 18:06 - 18:08
    kaj respekton kiel ni.
  • 18:08 - 18:11
    Ne pasas tago sen ke mi ne pensas
  • 18:11 - 18:16
    pri multaj el tiuj mirindaj, mistraktitaj homoj,
  • 18:16 - 18:21
    kiujn mi havis la honoron renkonti.
  • 18:21 - 18:25
    Mi esperas, ke tiuj bildoj vekigos forton
  • 18:25 - 18:28
    en tiuj, kiuj vidos ilin, en homoj kiel vi,
  • 18:28 - 18:32
    kaj mi esperas ke tiu forto ekbruligos fajron
  • 18:32 - 18:37
    kiu rivelos la hidan vizaĝon de sklaveco.
  • 18:37 - 18:41
    Sen tiu lumo, la bestaĉo
  • 18:41 - 18:44
    plu restos kaŭrita en la ombro.
  • 18:44 - 18:47
    Koran dankon.
  • 18:47 - 19:00
    (Aplaŭdoj)
Title:
Bildoj, kiuj atestas pri nuntempa sklaveco
Speaker:
Lisa Kristine
Description:

Dum la lastaj du jaroj, fotistino Lisa Kristine vojaĝis tra la mondo por riveli la neelteneblan kruelecon de nuntempa sklaveco. Ŝi montras belegajn kaj teruregajn bildojn pri Kongoaj ministoj, Nepalaj masonistoj -- bildojn pri la dramo de 27 milionoj da mizeruloj sklavigitaj ĉie. (Prezentita okaze de TEDxMaui)

more » « less
Video Language:
English
Team:
closed TED
Project:
TEDTalks
Duration:
19:21

Esperanto subtitles

Revisions