Saluton, mi estas Asa Dotzler de Mozilla, kaj mi estas ĉi tie por montri al vi kiom simplas la komuto al Fajrovulpo. Simple iru al getfirefox.com per via aktuala retumilo kaj klaku la verdan deŝuto-butonon sur la retejo por registri la instalilon sur via labortablo. Fermu la krozilon kaj lanĉ-klaku la bildeton de la Fajrovulpa instalilo, kaj tio komencas la instalon. Tiam sekvu la simplajn surekranajn paŝojn kaj Fajrovulpo estos instalita sur via komputilo. Fajrovulpo povas eĉ importi viajn personajn agordojn de via aktuala retumilo, ekzemple, viajn paĝosignojn kaj pasvortojn. Finu la instalon kaj vi pretas surfi la interreton Fajrovulpe. La rapida, sekura, agordebla retumilo de Mozilla.