Multaj revolucioj okazis dum la lasta jarcento, sed eble neniu estis tiel signifoplena kiel la revolucio de longviveco. Nuntempe ni vivas averaĝe 34 jarojn pli ol niaj praavoj. Pripensu tion. TIo estas plena dua vivo de plenkreskulo kiu aldoniĝis al nia vivdaŭro. Tamen grandparte nia kulturo ne adaptiĝis al la signifo de ĉi tio. Ni daŭre vivas kadre de la malnova vidpunkto el kiu aĝo estas arko. Tiu estas la ŝablono, la malnova ŝablono. Oni naskiĝas, oni atingas pinton je la meza vivo, kaj oni kliniĝas ĝis plenkaduko. (Ridoj) Aĝo kvasaŭ malsano. Sed multaj homoj nuntempe -- filozofoj, artistoj, kuracistoj, sciencistoj -- novmaniere rigardas tion kion mi nomas la trian akton, la lastaj tri jardekoj de la vivo. Ili ekkomprenas ke ĉi tiu fakte estas evolua vivfazo kun propra signifo -- tiom malsama ol meza aĝo, kiom adolesko estas ol infaneco. Kaj ili demandas sin - ni ĉiuj devus demandi -- kiel ni uzu tiun tempon? Kiel ni vivu sukcese? Kiu estas la ĝusta metaforo pri maljuniĝo? Mi dum la lasta jaro serĉadis kaj verkis pri tio, kaj tiel ekkomprenis ke pli taŭga metaforo pri maljuniĝo estas ŝtuparo -- la supreniron de la homa spirito, kiu enigas nin en saĝecon, plenecon kaj aŭtentikecon. Aĝo tute ne estas kvazaŭ malsano; aĝo estas ŝanco. Divenu kial? Ĉi tiu ŝanco ne estas por la malmultaj bonŝanculoj. Oni konstatas ke la plejmulto de homoj super kvindek jaroj fartas plibone, malpli streĉite, pli amikemaj, pli trankvilaj. Ni emas vidi komunajn trajtojn pli ol diferencojn. Kelkaj pristudoj eĉ diras ke ni estas pli feliĉaj. Ne tion mi atendis, verdire. Mi venas de longa vico de deprimuloj Kiam mi alproksimiĝis al miaj lastaj kvardekaj jaroj, kiam mi vekiĝis matene miaj unuaj ses pensoj estis ĉiuj negativaj. Mi timegis. Mi pensis, diable, mi iĝos malsprita maljunulino. Sed hodiaŭ, dum mi trafis ĝuste mezen de mia tria akto, mi komprenas ke mi neniam estis pli feliĉa ol nun. Mi tiel plene bonfartas. Kaj mi malkovris ke kiam vi estas interne de maljuneco, kontraste al rigardi ĝin el ekstere, timo malpliiĝas. Vi komprenas ke vi ankoraŭ estas vi mem, eble eĉ pli tiel. Picasso iam diris, "oni bezonas multan tempon por iĝi junaj." (Ridoj) Mi ne volas romantikigi maljuniĝon. Sendube estas neniu garantio ke ĝi povu esti tempo de ĝuo kaj evoluo. Parte tio dependas de bonŝanco. Parto, nedirinde, estas genetika. Fakte triono devenas el genetiko. Kaj pri tio ni malmulton povas fari. Sed tio implicas ke pri du trionoj de nia eblo bonfarti dum la tria akto ni ion povas fari. Ni pridiskutos kion ni povas fari por igi ĉi tiujn aldonajn jarojn ĝueblaj kaj profiti el ili por akiri malsaman rezulton. Lasu min diri ion pri la ŝtuparo kiu povas ŝajnj kiel stranga diraĵo por maljunulo pro tio ke multajn maljunulojn malhelpas ŝtuparoj. (Ridoj) Ankaŭ min. Kiel vi eble scias, la tuta mondo funkcias kadre de universala leĝo: entropio, la dua leĝo de termodinamiko. Entropio signifas ke ĉio en la mondo, nepre ĉio, malpliiĝas kaj kadukas, do la arko. Nur ekzistas unu escepto al tiu universala leĝo, tiu estas la homa spirito, kiu povas daŭrigi evoluon supren -- do la ŝtuparo -- kiu enigas nin en plenecon, aŭtentikecon kaj saĝecon. Jen ekzemplo de tio kion mi celas. Tiu suprenira evoluo povas okazi eĉ fronte al plej serioza fizika malhelpo. Antaŭ ĉirkaŭ tri jaroj mi legis artikolon en New York Times. Temis pri viro nomata Neil Selinger -- 57 jaraĝa, emerita advokato -- kiu aliĝis grupon de verkistoj ĉe Sarah Lawrence kie li trovis sian verkokapablon. Post du jaroj oni anoncis al li diagnozon de ALS -- la malsano de Lou Gehrig. Estas terura malsano, nepre mortiga. Ĝi detruas la korpon, sed la menso plufunkcias. En tiu artikolo, s-ro Selinger skribis la jenon por priskribi kio okazas al li. Mi transkopias: "Dum miaj muskoloj malfortiĝas mia verkado plifortiĝas. Dum mi malrapide perdas mian parolkapablon mi atingas mian plenan voĉon. Dum mi malpliiĝas, mi kreskas. Dum mi perdis tiom multe mi ektrovis min mem." Neil Selinger, laŭ mi, estas la enkarniĝo de grimpado de la ŝtuparo. en sia tria akto. Ni ĉiuj je naskiĝo ricevis spiriton, ĉiuj, sed ofte ĝi estas subpremata sub la batoj de la vivo, violento, perforto, senzorgo. Eble niaj gepatroj suferis deprimon. Eble ili ne kapablis ami nin preter niaj atingoj en la mondo. Eble ni plusuferas pro psika sufero, pro iu vundo. Eble ni sentas ke multaj el niaj rilatoj ne plenumiĝis. Tial ni povas senti nin malkompletaj. Eble la celo de la tria akto estas kompleti la taskon finkonstrui nin mem. Por mi tio ekis kiam mi alproksimiĝis al mia tria akto, mia 60-a datreveno. Kiel mi travivu ĝin? Kion mi atingu dum tiu fina akto? Mi komprenis ke por ekscii kien mi iru, mi devis ekscii kien mi estis irinta. Do mi rigardis malantaŭen kaj taksis miajn unuajn du aktojn, klopodis vidi kiu mi tiam estis, kiu mi vere estis -- ne kiu gepatroj aŭ aliuloj diris ke mi estas, aŭ traktis min kvazaŭ mi estas. Sed kiu estis mi? Kiu estis miaj gepatroj -- ne kiel gepatroj, sed kiel homoj? Kiuj estis miaj avoj? Kiel ili traktis miajn gepatrojn? Tiaj demandoj. Post du jaroj mi malkovris ke ĉi tiun procezon kiun mi trairis psikologistoj nomas "revizii sian vivon." Ili diras ke ĝi povas doni novan signifon kaj klarecon kaj enhavon al vivo de homo. Vi povus malkovri, kiel mi, ke multaj konvinkoj viaj estis eraraj, multaj aferoj kiujn vi kredis pri vi fakte ne vere rilatis al vi. Ne kulpas vi, vi nur ekscias. Do vi povas nun rigardi malantaŭen pardoni ilin kaj pardoni vin mem. Vi povas liberigi vin mem de via estinto. Vi povas ŝanĝi vian rilaton al via pasinteco. Dum mi verkis pri tio mi trafis hazarde libron: "Homa serĉado pri signifo" fare de Viktor Frankl. Viktor Frankl estis germana psikiatristo kiu travivis kvin jarojn en Nazia koncentrejo. Kaj li skribis ke dum li estis en la koncentrejo, li povis distingi, se iam ili liberiĝos, kiuj el ili postvivos bonfarte kaj kiuj ne. Li skribis jene: "Ĉio kion vi posedas en via vivo povas esti forprenita krom unu afero: via libereco elekti, kiel vi respondos al via situacio. Estas ĉi tio kio estigas la kvaliton del nia pasinta vivo -- ne ĉu oni estis riĉa aŭ malriĉa, fama aŭ nekonata, sana aŭ suferanta. Kio fiksas la kvaliton de nia vivo estas nia rilato al tiaj realaĵoj, kiun signifon ni atribuas al ili, kia estas nia sinteno fronte al ili, kian mensan staton ni lasas ke ili estigu." Eble la ĉefa celo de la tria akto estas iri malantaŭen kaj klopodi, se eblas, ŝanĝi nian rilaton al nia pasinteco. Ŝajnas ke prikona serĉado montras kiam ni kapablas fari tion, ĝi evidentiĝas neurologie -- en la cerbo novaj neŭraj konektoj kreiĝas. Jen, se vi en la pasinteco reagis nee al okazaĵoj kaj homoj, neŭraj padoj formiĝas per ĥemiaj kaj elektraj signaloj senditaj tra la cerbo. Plurripete tiuj neŭraj padoj solidiĝas kaj iĝas la kondutregulo eĉ se tio estas por ni malbono ĉar ĝi kaŭzas streĉon kaj anksiecon. Se tamen ni povas rigardi malantaŭen kaj ŝanĝi nian rilaton, reinspekti nian rilaton al pasintaj homoj kaj okazaĵoj, la neŭraj padoj povas ŝanĝi. Se ni povas pluteni la pli pozitivajn reagojn pri la pasinteco, tio iĝas la nova normo. Estas kiel refiksi termoregulilon. Ne estas sperti travivaĵojn kio saĝigas nin, male estas ordigi pripensante niajn spertojn kio saĝigas nin kaj helpas nin iĝi pleneca, favoras saĝecon kaj verecon. Tio helpas nin iĝi tion, kion ni povintus iĝi. Virinoj sentas sin tuj kompletaj, ĉu ne? tio estas, kiel knabinoj ni tre vervas - "Jes, kiu diris tion?" Ni pretas agi. Ni estras nian vivon. Sed tre ofte multaj se ne la plejmulto de ni, atingante puberecon, maltrankvilas pri taŭgeco kaj populareco. Tiel ni iĝas kaj subjektoj kaj objektoj de la vivoj de aliuloj. Sed nun, en nia tria akto, povas iĝi eble reveni al la komenco kaj la unuan fojon kompreni ĝin. Kaj se ni povas atingi tion, ne nur estos por ni mem. Maljunulinoj estas la plej ampleksa demografia grupo en la mondo. Se ni povas rigardi reen kaj redifini nin mem kaj iĝi plenecaj, ĉi tio kaŭzos kulturan ŝanĝon en la mondo, kaj havigos ekzemplon al la junaj generacioj tiel ili povos rekoncepti ilian vivtempon, Mi ege dankas vin. (Aplaŭdoj)