0:00:15.664,0:00:19.026 Ni estis ĉasistoj kaj furaĝistoj. 0:00:19.028,0:00:22.998 La limoj ĉieis. 0:00:22.998,0:00:29.998 Ni limigitas nur per tero, kaj oceano, kaj ĉielo. 0:00:30.428,0:00:35.640 La malferma vojo ankoraŭ mole vokas. 0:00:35.640,0:00:42.640 Nia eta tera-akva globo frenezas inter tiuj centoj, miloj, milionoj da mondoj. 0:00:45.259,0:00:49.308 Ni, kiuj eĉ ne povas bonordigi nian propran planedon, 0:00:49.308,0:00:51.808 disfenditaj per rivalecoj kaj malamoj, 0:00:51.808,0:00:56.299 ĉu estas ni, kiuj kuraĝus iri kosmen? 0:00:56.299,0:00:59.788 Kiam ni pretos novhejmigi eĉ la plej proksimajn fremdplanedojn, 0:00:59.789,0:01:03.079 ni jam estos ŝanĝitaj. 0:01:03.079,0:01:06.180 La simpla pasado de tiom multe da generacioj ŝanĝos nin. 0:01:06.180,0:01:09.620 La neceso ŝanĝos nin. 0:01:09.620,0:01:14.079 Nia specio estas adaptebla. 0:01:14.079,0:01:19.219 Ne estos ni nun, kiuj atingos Alfan Centaŭron kaj la aliajn proksimajn stelojn, 0:01:19.219,0:01:21.939 estos specio similega 0:01:21.939,0:01:24.469 sed kun pli da niaj fortoj 0:01:24.469,0:01:27.200 kaj malpli da niaj malfortoj. 0:01:27.200,0:01:34.200 Pli memfida, forvidanta, kapabla, kaj prudenta. 0:01:34.840,0:01:39.719 Malgraŭ niaj mankoj, malgraŭ niaj limoj kaj eraremoj, 0:01:39.719,0:01:46.060 ni homoj kapablas je glorgrandeco. 0:01:46.060,0:01:48.799 Kiuj novaj miroj, neniam imagitaj en nia tempo, 0:01:48.799,0:01:52.030 estos prilaboritaj venontgeneracie? 0:01:52.030,0:01:53.317 Kaj venontvenontgeneracie? 0:01:53.317,0:02:00.040 Kiom malproksimen nia nomada specio vagos antaŭ la fino de la sekvonta jarcento? 0:02:01.359,0:02:06.269 Kaj la sekvonta jarmilo? 0:02:06.269,0:02:12.310 Niaj foraj posteuloj, sekure arigitaj sur multaj mondoj tra la sunsistemo kaj pretere, 0:02:12.310,0:02:15.830 estos unuiĝintaj 0:02:15.830,0:02:21.560 per ilia komuna heredaĵo, per ilia respekto por ilia hejmplanedo, 0:02:21.560,0:02:27.449 kaj per la scio ke, kio ajn eventualaj alivivaĵoj, la solaj homoj en la tuta komso 0:02:27.449,0:02:30.810 originas de la Tero. 0:02:30.810,0:02:37.140 Ili rigardos supren kaj streĉos trovi la bluan punkton en iliaj ĉieloj. 0:02:37.139,0:02:43.979 Ili miros pri kiom endanĝerigita la deponejo de nia kruda potencialo iam estis, 0:02:43.979,0:02:46.560 kiom riskita nia infaneco, 0:02:46.560,0:02:52.080 kiom humilaj niaj komencaĵoj, 0:02:52.080,0:02:56.990 kaj kiom da riveroj transirendaj ĝis kiam ni trovis nian bonvojon.