WEBVTT 00:00:01.834 --> 00:00:04.389 La diktatoro de Tomainia, 00:00:04.389 --> 00:00:06.525 la konkerinto de Osterliĉ, 00:00:06.525 --> 00:00:11.401 la estonta imperiestro...! de la mondo. 00:00:11.401 --> 00:00:14.071 Vi parolendas. 00:00:14.071 --> 00:00:15.373 Mi ne povas. 00:00:15.373 --> 00:00:18.477 Vi devas. Tio estas nia lasta espero. 00:00:20.862 --> 00:00:22.419 Espero... 00:00:24.157 --> 00:01:10.147 (Malrapida kaj melankolia muziko) 00:01:10.147 --> 00:01:15.418 Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi. 00:01:15.418 --> 00:01:18.461 Mi volas regi aŭ konkeri neniun. 00:01:18.461 --> 00:01:23.685 Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon. 00:01:23.685 --> 00:01:27.168 Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia. 00:01:27.168 --> 00:01:30.558 Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj. 00:01:30.558 --> 00:01:33.214 Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian. 00:01:33.214 --> 00:01:38.562 Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn. 00:01:38.562 --> 00:01:40.937 La vivovojo povas esti libera kaj bela. 00:01:40.937 --> 00:01:43.468 Sed ni maltrafis tiun vojon. 00:01:43.468 --> 00:01:48.994 La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo. 00:01:48.994 --> 00:01:51.821 Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado. 00:01:51.821 --> 00:01:55.264 Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi. 00:01:55.264 --> 00:01:58.190 Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco. 00:01:58.190 --> 00:02:02.137 Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj. 00:02:02.137 --> 00:02:05.204 Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas. 00:02:05.204 --> 00:02:07.803 Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon. 00:02:07.803 --> 00:02:11.193 Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon. 00:02:11.193 --> 00:02:15.869 Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita. 00:02:16.069 --> 00:02:18.902 La aviadilo kaj la radio kunigis nin. 00:02:18.902 --> 00:02:22.083 La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro. 00:02:22.083 --> 00:02:25.334 Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj. 00:02:25.334 --> 00:02:28.218 Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo. 00:02:28.218 --> 00:02:32.011 Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj, 00:02:32.011 --> 00:02:36.851 viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn. 00:02:36.851 --> 00:02:40.520 Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu". 00:02:40.520 --> 00:02:43.631 La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro, 00:02:43.631 --> 00:02:47.648 la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson. 00:02:47.648 --> 00:02:54.637 Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo, 00:02:54.637 --> 00:02:58.611 kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero. 00:02:59.119 --> 00:03:04.668 Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin, 00:03:04.668 --> 00:03:08.709 kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti, 00:03:08.709 --> 00:03:13.129 kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono. 00:03:13.129 --> 00:03:19.483 Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj. 00:03:19.483 --> 00:03:23.276 Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj. 00:03:23.276 --> 00:03:25.676 Vi havas homaran amon en viaj koroj. 00:03:25.676 --> 00:03:30.164 Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj. 00:03:30.164 --> 00:03:33.391 Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero. 00:03:33.391 --> 00:03:37.223 En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”. 00:03:37.223 --> 00:03:41.240 Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo. 00:03:41.240 --> 00:03:46.255 Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon. 00:03:46.255 --> 00:03:52.455 Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro. 00:03:52.455 --> 00:03:56.784 Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu! 00:03:57.076 --> 00:04:02.370 Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori, 00:04:02.370 --> 00:04:05.899 al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon. 00:04:05.899 --> 00:04:09.684 Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis. 00:04:09.684 --> 00:04:12.471 Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin. 00:04:12.471 --> 00:04:16.534 La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon. 00:04:16.534 --> 00:04:19.947 Nun ni batalu por realigi tiun promeson. 00:04:19.947 --> 00:04:23.732 Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn, 00:04:23.732 --> 00:04:27.370 por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon. 00:04:27.370 --> 00:04:34.924 Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco. 00:04:34.924 --> 00:04:39.197 Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu! 00:04:39.197 --> 00:04:52.976 (Aklamado)