La diktatoro de Tomainia, la konkerinto de Osterliĉ, la estonta imperiestro...! de la mondo. Vi parolendas. Mi ne povas. Vi devas. Tio estas nia lasta espero. Espero... (Malrapida kaj melankolia muziko) Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi. Mi volas regi aŭ konkeri neniun. Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon. Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia. Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj. Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian. Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn. La vivovojo povas esti libera kaj bela. Sed ni maltrafis tiun vojon. La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo. Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado. Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi. Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco. Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj. Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas. Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon. Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon. Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita. La aviadilo kaj la radio kunigis nin. La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro. Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj. Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo. Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj, viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn. Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu". La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro, la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson. Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo, kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero. Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin, kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti, kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono. Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj. Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj. Vi havas homaran amon en viaj koroj. Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj. Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero. En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”. Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo. Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon. Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro. Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu! Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori, al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon. Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis. Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin. La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon. Nun ni batalu por realigi tiun promeson. Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn, por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon. Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco. Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu! (Aklamado)