[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:01.83,0:00:04.39,Default,,0000,0000,0000,,La diktatoro de Tomainia, Dialogue: 0,0:00:04.39,0:00:06.52,Default,,0000,0000,0000,,la konkerinto de Osterliĉ, Dialogue: 0,0:00:06.52,0:00:11.40,Default,,0000,0000,0000,,la estonta imperiestro...! de la mondo. Dialogue: 0,0:00:11.40,0:00:14.07,Default,,0000,0000,0000,,Vi parolendas. Dialogue: 0,0:00:14.07,0:00:15.37,Default,,0000,0000,0000,,Mi ne povas. Dialogue: 0,0:00:15.37,0:00:18.48,Default,,0000,0000,0000,,Vi devas. Tio estas nia lasta espero. Dialogue: 0,0:00:20.86,0:00:22.42,Default,,0000,0000,0000,,Espero... Dialogue: 0,0:00:24.16,0:01:10.15,Default,,0000,0000,0000,,(Malrapida kaj melankolia muziko) Dialogue: 0,0:01:10.15,0:01:15.42,Default,,0000,0000,0000,,Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi. Dialogue: 0,0:01:15.42,0:01:18.46,Default,,0000,0000,0000,,Mi volas regi aŭ konkeri neniun. Dialogue: 0,0:01:18.46,0:01:23.68,Default,,0000,0000,0000,,Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon. Dialogue: 0,0:01:23.68,0:01:27.17,Default,,0000,0000,0000,,Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia. Dialogue: 0,0:01:27.17,0:01:30.56,Default,,0000,0000,0000,,Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj. Dialogue: 0,0:01:30.56,0:01:33.21,Default,,0000,0000,0000,,Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian. Dialogue: 0,0:01:33.21,0:01:38.56,Default,,0000,0000,0000,,Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn. Dialogue: 0,0:01:38.56,0:01:40.94,Default,,0000,0000,0000,,La vivovojo povas esti libera kaj bela. Dialogue: 0,0:01:40.94,0:01:43.47,Default,,0000,0000,0000,,Sed ni maltrafis tiun vojon. Dialogue: 0,0:01:43.47,0:01:48.99,Default,,0000,0000,0000,,La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo. Dialogue: 0,0:01:48.99,0:01:51.82,Default,,0000,0000,0000,,Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado. Dialogue: 0,0:01:51.82,0:01:55.26,Default,,0000,0000,0000,,Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi. Dialogue: 0,0:01:55.26,0:01:58.19,Default,,0000,0000,0000,,Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco. Dialogue: 0,0:01:58.19,0:02:02.14,Default,,0000,0000,0000,,Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj. Dialogue: 0,0:02:02.14,0:02:05.20,Default,,0000,0000,0000,,Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas. Dialogue: 0,0:02:05.20,0:02:07.80,Default,,0000,0000,0000,,Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon. Dialogue: 0,0:02:07.80,0:02:11.19,Default,,0000,0000,0000,,Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon. Dialogue: 0,0:02:11.19,0:02:15.87,Default,,0000,0000,0000,,Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita. Dialogue: 0,0:02:16.07,0:02:18.90,Default,,0000,0000,0000,,La aviadilo kaj la radio kunigis nin. Dialogue: 0,0:02:18.90,0:02:22.08,Default,,0000,0000,0000,,La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro. Dialogue: 0,0:02:22.08,0:02:25.33,Default,,0000,0000,0000,,Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj. Dialogue: 0,0:02:25.33,0:02:28.22,Default,,0000,0000,0000,,Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo. Dialogue: 0,0:02:28.22,0:02:32.01,Default,,0000,0000,0000,,Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj, Dialogue: 0,0:02:32.01,0:02:36.85,Default,,0000,0000,0000,,viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn. Dialogue: 0,0:02:36.85,0:02:40.52,Default,,0000,0000,0000,,Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu". Dialogue: 0,0:02:40.52,0:02:43.63,Default,,0000,0000,0000,,La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro, Dialogue: 0,0:02:43.63,0:02:47.65,Default,,0000,0000,0000,,la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson. Dialogue: 0,0:02:47.65,0:02:54.64,Default,,0000,0000,0000,,Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo, Dialogue: 0,0:02:54.64,0:02:58.61,Default,,0000,0000,0000,,kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero. Dialogue: 0,0:02:59.12,0:03:04.67,Default,,0000,0000,0000,,Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin, Dialogue: 0,0:03:04.67,0:03:08.71,Default,,0000,0000,0000,,kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti, Dialogue: 0,0:03:08.71,0:03:13.13,Default,,0000,0000,0000,,kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono. Dialogue: 0,0:03:13.13,0:03:19.48,Default,,0000,0000,0000,,Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj. Dialogue: 0,0:03:19.48,0:03:23.28,Default,,0000,0000,0000,,Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj. Dialogue: 0,0:03:23.28,0:03:25.68,Default,,0000,0000,0000,,Vi havas homaran amon en viaj koroj. Dialogue: 0,0:03:25.68,0:03:30.16,Default,,0000,0000,0000,,Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj. Dialogue: 0,0:03:30.16,0:03:33.39,Default,,0000,0000,0000,,Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero. Dialogue: 0,0:03:33.39,0:03:37.22,Default,,0000,0000,0000,,En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”. Dialogue: 0,0:03:37.22,0:03:41.24,Default,,0000,0000,0000,,Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo. Dialogue: 0,0:03:41.24,0:03:46.26,Default,,0000,0000,0000,,Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon. Dialogue: 0,0:03:46.26,0:03:52.46,Default,,0000,0000,0000,,Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro. Dialogue: 0,0:03:52.46,0:03:56.78,Default,,0000,0000,0000,,Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu! Dialogue: 0,0:03:57.08,0:04:02.37,Default,,0000,0000,0000,,Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori, Dialogue: 0,0:04:02.37,0:04:05.90,Default,,0000,0000,0000,,al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon. Dialogue: 0,0:04:05.90,0:04:09.68,Default,,0000,0000,0000,,Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis. Dialogue: 0,0:04:09.68,0:04:12.47,Default,,0000,0000,0000,,Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin. Dialogue: 0,0:04:12.47,0:04:16.53,Default,,0000,0000,0000,,La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon. Dialogue: 0,0:04:16.53,0:04:19.95,Default,,0000,0000,0000,,Nun ni batalu por realigi tiun promeson. Dialogue: 0,0:04:19.95,0:04:23.73,Default,,0000,0000,0000,,Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn, Dialogue: 0,0:04:23.73,0:04:27.37,Default,,0000,0000,0000,,por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon. Dialogue: 0,0:04:27.37,0:04:34.92,Default,,0000,0000,0000,,Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco. Dialogue: 0,0:04:34.92,0:04:39.20,Default,,0000,0000,0000,,Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu! Dialogue: 0,0:04:39.20,0:04:52.98,Default,,0000,0000,0000,,(Aklamado)