0:00:01.834,0:00:04.389 La diktatoro de Tomainia, 0:00:04.389,0:00:06.525 la konkerinto de Osterliĉ, 0:00:06.525,0:00:11.401 la estonta imperiestro...! de la mondo. 0:00:11.401,0:00:14.071 Vi parolendas. 0:00:14.071,0:00:15.373 Mi ne povas. 0:00:15.373,0:00:18.477 Vi devas. Tio estas nia lasta espero. 0:00:20.862,0:00:22.419 Espero... 0:00:24.157,0:01:10.147 (Malrapida kaj melankolia muziko) 0:01:10.147,0:01:15.418 Mi bedaŭras, sed mi ne volas esti imperiestro - tio ne taŭgas al mi. 0:01:15.418,0:01:18.461 Mi volas regi aŭ konkeri neniun. 0:01:18.461,0:01:23.685 Mi ŝatus helpi ĉiujn se eblas: judon, nejudon, nigrulon, blankulon. 0:01:23.685,0:01:27.168 Ni ĉiuj volas helpi unu la alian. La homaro estas tia. 0:01:27.168,0:01:30.558 Ni volas vivi per la feliĉeco de aliaj, ne per la mizereco de aliaj. 0:01:30.558,0:01:33.214 Ni ne volas malami kaj malestimi unu la alian. 0:01:33.214,0:01:38.562 Ĉi-monde estas loko por ĉiuj, kaj la bona Tero estas riĉplena kaj povas subteni ĉiujn. 0:01:38.562,0:01:40.937 La vivovojo povas esti libera kaj bela. 0:01:40.937,0:01:43.468 Sed ni maltrafis tiun vojon. 0:01:43.468,0:01:48.994 La avareco venenigis la homan animon - ĝi starigis barikadon de malamo en la mondo. 0:01:48.994,0:01:51.821 Gvidis nin al mizereco kaj sangverŝado. 0:01:51.821,0:01:55.264 Ni disvolvis rapidecon, sed ni enfermiĝis en ĝi. 0:01:55.264,0:01:58.190 Maŝinoj, kiuj donas al ni abundecon, lasis nin en malabundeco. 0:01:58.190,0:02:02.137 Nia scienco igis nin cinikaj, nia lerteco sensentaj kaj malafablaj. 0:02:02.137,0:02:05.204 Ni tromulte pensas kaj tro malmulte sentas. 0:02:05.204,0:02:07.803 Pli ol maŝinojn, ni bezonas homecon. 0:02:07.803,0:02:11.193 Pli ol inteligentecon, ni bezonas afablecon kaj mildecon. 0:02:11.193,0:02:15.869 Sen tiuj ecoj, la vivo estos perforta kaj ĉio estos perdita. 0:02:16.069,0:02:18.902 La aviadilo kaj la radio kunigis nin. 0:02:18.902,0:02:22.083 La naturo de tiaj elpensaĵoj vokas la bonecon de la homaro. 0:02:22.083,0:02:25.334 Ili krias por la universala fraterneco, por la unuiĝo de ni ĉiuj. 0:02:25.334,0:02:28.218 Eĉ nun, mia voĉo atingas milionojn da aŭskultantoj ĉirkaŭ la mondo. 0:02:28.218,0:02:32.011 Milionoj da senesperaj viroj, virinoj kaj knabetoj, 0:02:32.011,0:02:36.851 viktimoj de sistemo kiu turmentas la homojn kaj kiu enkarcerigas senkulpulojn. 0:02:36.851,0:02:40.520 Por tiuj kiuj povas aŭdi min, mi diras "ne malesperiĝu". 0:02:40.520,0:02:43.631 La mizero kiu ĉirkaŭas nin estas nur dummomenta ĉeesto de la avaro, 0:02:43.631,0:02:47.648 la amaro de tiuj kiuj timas la homan progreson. 0:02:47.648,0:02:54.637 Preterpasos la malamo de la homoj, kaj mortos la diktatoroj, kaj la povo kiu estis prenita de la popolo revenos al la popolo, 0:02:54.637,0:02:58.611 kaj dum daŭre mortados la homoj, neniam mortos la libero. 0:02:59.119,0:03:04.668 Soldatoj - ne obeu brutulojn, virojn kiuj malestimas kaj malliberigas vin, 0:03:04.668,0:03:08.709 kiuj estras viajn vivojn, kiuj diras al vi kion fari, pensi kaj senti, 0:03:08.709,0:03:13.129 kiuj trejnas vin, nutras vin, kaj traktas vin kiel bovaron, kiel manĝaĵon de kanono. 0:03:13.129,0:03:19.483 Ne donu vin al tiuj nenaturaj viroj, maŝinaj viroj kun maŝinaj mensoj kaj maŝinaj koroj. 0:03:19.483,0:03:23.276 Vi ne estas maŝinoj. Vi ne estas bovaro. Vi estas viroj. 0:03:23.276,0:03:25.676 Vi havas homaran amon en viaj koroj. 0:03:25.676,0:03:30.164 Vi ne malamas; malamas sole la neamataj, la neamataj kaj la nenaturaj. 0:03:30.164,0:03:33.391 Soldatoj - ne batalu por sklaveco, batalu por libero. 0:03:33.391,0:03:37.223 En la 17-a ĉapitro de Sankta Luko estas dirita: “la regno de Dio estas ene de la viroj”. 0:03:37.223,0:03:41.240 Ne nur ene de unu viro nek ene grupo de viroj - sed en la homaro mem - en vi la popolo. 0:03:41.240,0:03:46.255 Vi la popolo havas la povon, la povon por fari maŝinoj, la povon por krei feliĉecon. 0:03:46.255,0:03:52.455 Vi la popolo havas la povon fari la vivon libera kaj bela, la povon fari la vivon mirinda aventuro. 0:03:52.455,0:03:56.784 Do, en la nomo de demokratio, ni uzu tiun povon - ni kuniĝu! 0:03:57.076,0:04:02.370 Ni batalu por nova mondo, deca mondo kiu donos al viroj la eblecon labori, 0:04:02.370,0:04:05.899 al la junularo la estontecon, kaj al la maljunularo la sekurecon. 0:04:05.899,0:04:09.684 Per la promeso de tiaj aferoj, brutuloj kaptis la povon, sed ili mensogis. 0:04:09.684,0:04:12.471 Ili ne realigas sian promeson kaj neniam realigos ĝin. 0:04:12.471,0:04:16.534 La diktatoroj sin mem liberigas, tamen ili sklavigas la popolon. 0:04:16.534,0:04:19.947 Nun ni batalu por realigi tiun promeson. 0:04:19.947,0:04:23.732 Ni batalu por liberigi la mondon, por forigi naciajn landlimojn, 0:04:23.732,0:04:27.370 por forigi la avarecon, la malamon kaj netolerecon. 0:04:27.370,0:04:34.924 Ni batalu por racia mondo, mondo kie scienco kaj progreso gvidos la homaron al feliĉeco. 0:04:34.924,0:04:39.197 Soldatoj - por la demokratio, ni kuniĝu! 0:04:39.197,0:04:52.976 (Aklamado)