Ni vivas en mondo de nehaltigebla ŝanĝo.
Amasa migrado de homoj al novaj urbegoj
kiu plenigas ĉielstrebajn konstruaĵojn
kaj vastajn domaĉarojn.
Grandaj deziroj por brulaĵoj kaj manĝaĵo,
neantaŭvidebla klimatŝanĝo
kaj ĉio tio en mondo,
kie la loĝantaro daŭre kreskas.
Ĉu ni maltrankviliĝu?
Ĉu ni timu?
Kiel ni interpretu kaj komprenu ĉion?
7 miliardoj da homoj nun vivas sur nia
planedo. Ĉu ĝi ne estas bela?
Sed kiam kelkaj homoj pensas pri la mondo
kaj ĝia estonteco, ili panikas!
Aliaj preferas ne pensi pri tio entute.
Sed ĉi-vesperon mi montros al vi kiel
vere statas la mondo.
Mia nomo estas Hans Rosling. Mi estas
statistikisto ĉe...
NE, NE, NE, NE... Ne malŝaltu!
Per la plej novaj datumoj de ĉiuj landoj,
mi montros al vi la mondon nove.
Mi rakontos al vi kiel
la mondloĝantaro ŝanĝiĝas
kaj kion la datumoj de hodiaŭ diras pri
la estonteco de la mondo.
Sendube ni havas grandegajn
defiojn antaŭ ni
sed feliĉe la estonteco eble
ne estos tiom senespera
kaj la homaro jam fartas
pli bone ol multaj el vi supozas!
Ne paniku!
La vero pri la mondloĝantaro
kun profesoro Hans Rosling
Beboj.
Ĉiu estas beno.
Sed multaj homoj pensas,
ke la loĝantaro kreskas senbremse.
Kelkaj eĉ parolas pri loĝantara bombo!
Ĉu ili pravas?
Do kiel ni statas pri la loĝantaro
hodiaŭ? Kaj kiel ni alvenis ĉi tien?
Mi rakontos al vi historion
pri ĉiu, kiu iam ajn vivis.
Nu, almenaŭ dum la lastaj kelkmil jaroj.
Ek!
Jen du aksoj.
Ĉi tiu estas tempo en jaroj, kaj ĉi tiu
estas la mondloĝantaro en miliardoj.
en la jaro 10 000 antaŭ Kristo,
kiam ekestis la unuaj terkultivistoj,
la arĥeologoj kredas ke la
mondloĝantaro estis nur 10 milionoj.
Imagu: 10 milionoj! Tio estas
kiel Svedio de hodiaŭ!
Mondo de nur svedoj!
Jarmiloj pasis... Kun bienistoj, manĝaĵo
kaj homoj, grandaj imperioj ekestis.
Egipto, Ĉinio, Barato, kaj finfine Eŭropo.
Kaj la loĝantaro kreskadis,
sed malrapidege.
Kaj ĉi tie mi haltas, en la jaro 1800.
Ĉar en la jaro 1800 la mondloĝantaro iĝis
unu miliardo.
Imagu... Ĉiu tia tempo, la kresko estis
nur frakcio de procento, dum jarmiloj.
En 1800, kun la industria revolucio, ĉio
ŝanĝiĝis kaj la loĝantaro rapide kreskis.
Dum apenaŭ 100 jaroj
ĝi atingis 2 miliardojn.
Kaj tiam, kiam mi estis en lernejo,
estis 3 miliardoj.
Multaj homoj diris: "La planedo ne povas
subteni pli." - diris ankaŭ la spertuloj.
Sed jen kio okazis...
Ni iĝis 4 miliardoj... 5 miliardoj...
6 miliardoj... 7 miliardoj!
Imagu... Pli ol duono de la mondloĝantaro
aldoniĝis dum mia vivtempo.
Kaj la numero daŭre altiĝas.
Plejparto de la kresko, lasttempe,
estis en aziaj landoj.
Kiel ĉi tie, en Bangladeŝo, kie la
loĝantaro triobliĝis dum mia vivtempo.
De 50 millionoj al pli ol 150 milionoj.
Ĝi nun estas unu el la landoj kun
la plej densa loĝantaro de la mondo.
Ĉirkaŭ 15 milionoj loĝas jam en la
homdensa ĉefurbo Dhaka.
Homoj ĉi tie, enurbe aŭ enkampare,
intense zorgas pri la familigrandeco.
Sed nova Bangladeŝo ekaperas...
Kiel la familio Khan. Patrino
Taslima, filinoj Tanjina kaj eta Sadia.
Kaj patro Hannan.
"Virinoj bezonas pli da tempo por
pretiĝi ol viroj"
"Se vi simple forigas ĝin, kial vi
surmetas ŝminkon?
Ambaŭ, Talisma kaj Hannan,
mem venas el grandaj familioj,
Sed ili decidis havi nur du gefilojn.
En Bangladeŝo estas
devizo kiun oni aŭdas ĉie
"Ne pli ol du infanoj,
unu estas eĉ pli bone"
"Estas bonŝanco havi nur du filinojn
"Se mi havus pli, do mi ne povus pagi."
"Kun du infanoj,
mi povas aĉeti kion ili volas."
"Miaj poŝoj nun estas malplenaj!"
Taslima kaj Hannan partoprenas
kulturan ŝanĝon el grandaj familioj
Kaj por Taslima, tio ankaŭ iĝis laboro.
Ŝi laboras por la registara
Familia Planado Servo
kiu dungas virinojn kiel ŝin en ĉiu vilaĝo
Ŝi iras de pordo al pordo helpante
al aliuloj havi pli malgrandajn familiojn.
Kiam estis via lasta menstruo?
Ĝi estis je 22a.
Vi ne uzas ion kontraŭ-
koncipmetodon?
Ĉu ne estos problemo se vi
iĝas graveda?
Mi ne gravediĝas facile.
Sed vi jam havas du filojn.
Mi ne havas tempon por iri al la hospitalo.
Taslima oferas konsilon,
moralan apogon kaj
plej grave, gamon da
kontraŭkoncipiloj.
Vi jam havas tri filinojn,
ĉu vi vere volas havi pli da infanoj?
Tio dependas de la patro.
Vi naskas, kial ĝi dependas de li?
Vi devas suferi la doloron, ne li.
Kiu devas suferi la doloron?
Se mi suferas la doloron,
sed li volas filon, kion mi povas fari?
Jen piloloj, glutu ilin je komenco
de via periodo.
"Estas malfacila kiam
ili estas malpli edukitaj.
Sed la mesaĝo disvastiĝas iom post iom.
Do, kiom sukcesaj Taslima kaj Bangladeŝo
estas en malgrandigado de fekundeco?
TIo estas la nombro da beboj po virino.
En Svedio ni komencis
la Gapminder Foundation
por atingebligi mondajn datumojn
kaj komprenigi ilin por ĉiuj.
Do, mi povas montri situacion
en Bangladeŝo kaj kio okazis.
Jen, horizontala akso, beboj po virino
El 1 al 2... 7 ĝis 8.
kaj la vertikala akso estas vivdaŭro.
vivekspekto, kiom da tempo
ĵus naskita ekspektas vivi.
El 30 ĝis 90
Do, ni komencas en 1972,
gravega jaro por Bangladeŝo, la unua
kompleta jaro de sendependeco.
Tiu jaro, Bangladeŝo estis tie
kaj ili havis averaĝe 7 bebojn po virino
kaj vivdaŭro estis malpli ol 50 jaroj.
Kio okazis post la sendependiĝo?
Ĉu vivo plilongiĝis?
Infanoj malpliiĝis?
Jen la datumoj. Ek, Bangladeŝo!
Certe, vivo plilongiĝas kaj
beboj, malpli... 6... 5...
kaj vivo eĉ pli longa... 4... 3...
kaj nun estas ĉe preskaŭ 2. Estas 2.2.
Kaj vivekspekto estas 70.
Estas nekredebla! En 40 jaroj,
Bangladeŝo iris
de 7... 6... 5… 4… 3… 2…
Miraklo okazis en Bangladeŝo!
Ĉu nur en Bangladeŝo?
Nu, mi montros al vi la tutan mondon.
Mi reeniras 50 jarojn, al 1963.
Jen ĉiuj el la landoj.
La verdaj estas Ameriko, nordo kaj sudo.
Flavaj Eŭropo, oriento kaj okcidento.
Blua Afriko, nordo, sudo de Saharo.
Ruĝa Azio, kun Aŭstralio kaj Novzelando.
La grandeco de la bublo montras
grandecon de la popolo. Vidu:
La pli grandaj tie estas Ĉinio kaj Barato.
Bangladeŝo estas tuj malantaŭ.
En 1963 la averaĝo da beboj naskitaj
je virino en la mondo estis 5.
Sed estis dividita mondo...
Ĉu vi vidas tion?
La landoj ĉi tie, la evoluitaj, havis
malgrandajn familiojn kaj longajn vivojn.
Kaj estis la evoluantaj landoj,
kun grandaj familioj kaj mallongaj vivoj.
Kaj malmultaj landoj estis en la mezo.
Sed nun ni vidos kio okazis.
Mi ekos la mondon!
Ek!
Vi vidas ke Ĉinio, la granda bublo,
ekhavos pli bonan sanon kaj
kiam ili komencos familiplanadon,
familioj iĝas pli malgrandaj.
La granda verda, rigardu Meksikon,
venas nun!
Jen Brazilo, ankaŭ la verda en
Latinameriko.
Jen Barato sekvas. La grandaj ruĝaj
estas aziaj landoj survojantaj tien.
Multaj afrikanoj estas daŭre en
"multaj beboj pro virino".
Nun Bangladeŝo preterpasas Barato
al la vojo al la malgranda familio.
Kaj nun preskaŭ ĉiu lando
Ho! La tertremo en Haiti!
Kaj nun ĉiuj estas tie.
Kia ŝanĝo!
Hodiaŭ, la averaĝo en la mondo
estas 2.5.
Antaŭ kvindek jaroj estis kvin.
La mondo ŝanĝiĝis: la averaĝa numero da
beboj pro virinoj iris de 5 al 2.5.
Kaj daŭre malkreskas... Kia granda ŝanĝo!
Homoj pensas ke Bangladeŝo kaj similaj
kandoj estas centroj de popolkreska bombo.
Ili ne povus pli malpravi.
Por mi, sanlaboristoj kiel
Sinjorino Taslima kaj ŝiaj kolegoj,
kiuj prenis iliajn landojn de tiu flanko -
la tutan vojon - en nur jardekoj
al pli bona sano kaj malgrandaj familioj,
ili estas la herooj de nia tempo!
Estas nekredebla ŝanĝo, kio okazis.
Ni ne plu loĝas en dividita mondo.
Sed kiom multe homoj scias pri tia
mirinda ŝanĝo?
En Gapminder ni ne nur montras datumojn,
ni mezuras kion homoj scias pri la mondo.
Ni faris la unuan demandaron en Svedio.
La rezultoj estis deprimigaj.
Ni faris nian duan en Britio. Ni havis
altajn esperojn, ĉar britoj estis ĉie.
Ni pensis ke ni ricevus bonajn rezultojn
ĉi tie.
La unu demando estis: kiom da beboj
havas la virinoj averaĝe en Bangladeŝo?
Kaj ni donis kvar alternativojn:
2.5, 3.5, 4.5 aŭ 5.5
Jen la rezultoj de la brita demandaro.
Sed vi scias la ĝustan respondon:
estas 2.5
Nur 12 procentoj de la britoj pravis.
Ni pensis ke eble estas malbone edukitaj
homoj, kiuj malbonigis la rezulton.
Do ni disdividis tiujn, kiuj iris al bonaj
britaj universitatoj kaj havis degree?
Kaj jen. La rezulto.
Se io, ili estis eĉ pli malbonaj!
Kaj nun vi eble pensus, ke al britoj
mankas scio pri la mondo.
Ne, ne!
Kio se ni demandintus ĉi tiun
ĉimpanzon kaj liaj amikoj?
Mi skribintus malsamajn respondojn ĉe
bananoj kaj lasus ili ĉiuj elekti po unu.
Jen la rezulto, kiun mi ricevintus.
Kompreneble ĉimpanzoj nenion
scias pri Bangladeŝo.
Sed hazarde, ili elektus dufoje
pli ĝustaj respondoj ol la britoj.
Pli ol duono de la britoj pensas
ke estas 4.5 aŭ pli.
La problemo ne estas manko
da scio, sed antaŭjuĝoj.
La britoj ne povas imagi,
nek diveni
ke virinoj en Bangladeŝo havas 2.5 bebojn
averaĝe. Kaj vere estas jam 2.2.
Tio estas kion la britoj ne scias: ke
Taslima kaj ŝia familio estas la normo.
Kaj ne nur tie, sed ĉie en la mondo.
En Brazilo, familioj kun du infanoj.
Vjetnamio, familioj kun du infanoj.
Kaj eĉ en Barato, la plej ofta grandeco
de familioj estas hodiaŭ du infanoj.
Kaj ĉe la afrika kontinento, kiam vi iras
al grandaj urboj kiel Addis Abeba.
Estas malpli ol 2 infanoj po virino
en Addis Abeba.
Ili povas esti islamanoj, budhistoj,
hinduoj, kristanoj...
Ne estas unu religio, unu kulturo, unu
kontinento
kie 2-infanaj familioj ne
povas okazi.
Tiu ŝanĝo de grandaj al
2-infanaj familioj
estas unu el la plej gravaj aferoj kio
okazis en la mondo dum mia vivo.
Estas neniam antaŭe vidita en
homa historio!
Jen ni, reen en Bangladeŝo.
Lasu nin trovi la kialojn
por tia historia kaj daŭra ŝanĝo
de grandaj al malgrandaj familioj.
Preskaŭ ĉiu knabino en islama Bangladeŝo,
kiel 15-jaraĝa Tanjina, iras al lernejo.
La registaro eĉ pagas familiojn monon
por lasi la filinojn post baza edukado.
En la lernejo de Tanjina, nun estas pli
da knabinoj ol knaboj.
Kia tipo da familio tio estas?
Granda familio!
Ĉu al ili mankos manĝaĵo?
Vi ne povas maltrafi la celon de
tia leciono.
Kia tipo da familio estas tia?
Ĉu ili havos problemojn?
Ne!
Edukado estas efika kaj ankaŭ estas
novaj ŝancoj por inoj en Bangladeŝo.
Malgraŭ malegalecoj, estas pli da
laborebloj kaj Tanjina havas altajn celojn.
Mi amas iri al la lernejo.
En la tempo de mia patrino,
ili june edziniĝis.
Ili ne havis eblon studi
Sed nun ni povas havi grandajn revojn
de iĝi kuracisto aŭ inĝeniero.
Pli kaj pli da junulinoj ĉi tie vidas
ke aferoj povas esti malsamaj por ili
Mi ne povas kompreni ke vi
edziniĝis kun 17 jaroj.
Mi ne povus imagi edziniĝi en nur
du jaroj.
Estas neimagebla.
Ni ne komprenis tiam.
Sed homoj scias pli bone nun.
Do en kia aĝo vi pripensas edziĝi?
Dudekkvin
Mi finos mian edukadon kaj ekhavos laboron
Mi iĝos kuracisto kaj poste edziniĝos.
Vi estas tiom inteligenta!
Estas mirinda vidi Taslima tiom esperplena
pri la estonteco de ŝiaj filinoj.
Sed estas unu esenca ŝanĝo, surbaze de la
ŝanĝo en Bangladeŝo.
Estas grandega plibonigo de infantravivo.
Nun estas Ramadano, la islama monato
da fasto kaj introspekto.
En tia grava tempo, Hanan helpas siajn
gepatrojn prizorgi la familian tombejon.
Premu la teron per viaj manoj,
Tri el la gefratoj de Hanan mortis kiam
ili estis tre junaj. Ili entombiĝis ĉi tie.
Ili mortis de morbilo.
Ni ploris multege, estis tiom trista.
Se kuracistoj estintus, ili povintus esti
kuracitaj
Eble unu travivintus
Kiel mi povas forgesi? Mi memoros ilin
mian tutan vivon.
Kiam la gepatroj de Hanan estis juna paro,
1 el 5 infanoj en Bangladeŝo mortis
antaŭ atingi 5 jarojn.
Ĉiu familio vivis kun la senĉesa timo
perdi unu aŭ pli el la infanoj.
Vi daŭre havis unu infanon post la alian.
Kiam unu mortis, ne restis nur unu.
Tiel estis.
Ni ne pensis ke ni havis tro da infanoj,
aŭ pri kiel ilia estonteco estos
En la lastaj jardekoj Bangladeŝo baza sano
multe progresis, specife infantravivo.
Vakcinoj, kuraciloj de infektoj kaj
pli bona nutrado kaj higieno
savis la vivon de milionoj da infanoj.
Kaj kiam gepatroj vidas ke iliaj infanoj
verŝajne travivos
la plej granda obstaklo al familiplanado
fine malaperis.
Eĉ en la domaĉoj de Dhaka, virinoj nun
havas averaĝe nur du infanoj.
Infantravivo estas la ŝlosilo.
Lasu nin iri reen en historio.
Kial la loĝantare de la mondo tiom
malrapide kreskis antaŭ 1800?
Tra historio, ĉiuj el la dokumentoj
montras ke averaĝe
du gepatroj havis ses infanojn.
Sed tio aspektas kiel ege rapida kresko
de la loĝantaro. Do kial ne kreskis?
Ĉar 1... 2... 3... 4 de la infanoj mortis
antaŭ kreski por mem iĝi gepatroj.
Homoj en la pasinteco ne vivis en
ekologia ekvilibro kun la naturo,
ili mortis en ekologia ekvilibro kun
naturo.
Estis vere tragika!
Sed kun la industria revolucio,
tio ŝanĝiĝis.
Pli bonaj salajroj, pli da manĝaĵo,
kranakvo, pli bona higieno, sapo, medicinaj pliboniĝoj
Pro pliboniĝoj, kial la loĝantaro kreskis?
Ĉu kial ili havis pli da infanoj?
Ne! En 1963 kiam mi estis en lernejo,
infanoj po virino malkreskis al 5.
Kaj la kialo por rapida popolkresko
estis la pliboniĝo en infantravivo.
4 travivis tiam.
Sed ankoraŭ 1 de 4 mortis,
estis daŭre terura.
Nur en la lastaj jardekoj plejparte de la
landoj progresis en infantravivo.
Do nun ni alproksimiĝas al nova ekvilibro.
Kaj estas bona ekvilibro: du gepatroj
averaĝe havas du infanojn kiuj travivas
Ni havas familiojn en
vere feliĉa ekvilibro.
Tio estas la plej kutima familia situacio
en la mondo nuntempe.
Kaj kio tio signifas por la estonteco?
Mi montros al vi nian plej bonan
projekcion en la estonteco,
de la plej bonaj demografiistoj de la
Popola Divisio de la Unuiĝintaj Nacioj.
Kaj aspektas tiel.
Unue daŭrigas tiel, al 8... al 9...
kaj poste iras tien...
Sed vidu: malrapidiĝas!
Je la fino de la jarcento ĝi pli platiĝas.
Kaj se ni iras pli proksimen, vi vidos
ke ni esperas malrapidiĝon kaj la fino
de rapida popolkresko.
Sed kompreneble tio estas projekcio kun
granda malcerteco.
Sed ni estas certaj ke la fino de rapida
popolkresko venas ĉi tiun jarcenton.
Kaj ĉio pro la efiko de la falanta kvoto
de infanhavado.
Jen, vidu, se ni revenas
mi montros tion pere de la
kvanto da infanoj en la mondo.
La numero da infanoj de 0 al 15 jaraĝaj.
Jen ili venas. Vidu:
La numero da infanoj malrapide kreskis...
kaj poste rapide kreskis...
Je la fino de la jarcento ĉi tie
estis du bilionoj da infanoj en la mondo
Por mi estis vere grava jaro, ĉar tiam
Doris naskiĝis, mia unua nepino.
Ŝi naskiĝis en vere speciala tempo
por infanoj de la mondo.
Ĉar la specialigitaj demografoj taksas
ke ekde tia jaro
la kvanto de infanoj daŭrigos tiel.
Ne plu kreskos.
Je la fino de la jarcento, ni daŭre havos
2 bilionoj da infanoj en la mondo.
Kiam Doris naskiĝis, la mondo eniris
la tempon de infankulmino.
La kvanto de infanoj ne kreskas.
Nu, tio konfuzigos vin.
Ĉar... kiel la loĝantaro povas kreski tiel,
se la kvanto de infanoj ne kreskas?
De kie venos la plenkreskuloj?
Por klarigi tion, mi lasos la tro belajn
digitalajn aĵojn
kaj montros al vi vere povan edukan
materialon kiun ni kreis.
Mi montros al vi la mondan
loĝantaron, sinjorinoj kaj sinjoroj...
En la formo de ŝaŭmblokoj.
Unu bloko estas unu miliardo
Kaj tio signifas ke ni havas pli ol 2
miliardoj da infanoj en la mondo
Kaj ni havas 2 miliardoj inter 15 kaj
30 jaroj
Tio estas rondigitaj nombroj.
1 miliardo inter 30 kaj 45 jaroj,
1 miliardo inter 45 kaj 60 jaroj
kaj mia bloko: 60 jaroj kaj pli aĝa.
Jen je la supra parto.
Tio estas la monda popolo hodiaŭ.
Vi povas vidi ke 3 miliardoj mankas
ĉi tie.
Nur malmultaj mankas ĉar ili mortis.
Plejparte el ili mankas ĉar ili neniam
naskiĝis.
Ĉar antaŭ 1980 estis multe malpli
da infanoj naskitaj en la mondo,
ĉar estis malpli da virinoj,
kiuj naskis infanojn.
Do jen estas hodiaŭ.
Nu, kio okazos en la estonteco?
Ĉu vi scias kio okazos al maljunuloj
kiel mi?
Ili mortos!
Jes! Estis iu ĉi tiu kiu laboras en
malsanulejoj.
Do... Ili mortas!
La resto iĝas 15 jaroj pli aĝaj kaj
havos 2 miliardojn da infanoj.
Tiuj estas maljunaj, tempo por morti.
Kaj tiuj iĝas 15 jaroj pli aĝaj kaj
havos 2 miliardojn da infanoj.
kaj ĉi tiu mortas. La aliaj... 15 jaroj
pli aĝaj kaj havos 2 miliardojn infanojn.
Ho!
Sen altigi la nombro da infanoj,
sen plilongigi la longeco de la vivo,
ni havas 3 miliardoj pli pri tio granda
kaj neevitebla kresko da plenkreskuloj.
Kio okazas kiam grandaj junaj generacioj
plenkreskiĝas.
Jen unu plia detalo, bona novaĵo por tiuj,
kiuj estas aĝaj, kiel mi.
Oni taksas ke maljunuloj vivos iomete
pli longe.
Do ni devas aldoni 1 miliardo por la
maljunuloj ĉi tie supre.
Kaj mi senespere esperas ke mi estos
parto de tiu grupo.
Ĉar tiel mi povas vivi longe kaj legi
jarstatistikojn kiam ili ĉiujare raportiĝas.
Sed kiam mi parolas kun multaj bonaj
aktivuloj por la medio, kio zorgas
ili ofte diras al mi ke ni devas halti
la popolkreskiĝon je 8 miliardoj
Kiam mi parolas kun ili... Unue, ili ne
scias ke ni jam atingis la infanpinton
kaj ili estas tute nekonsciaj ke la resto de
la kresko estas neevitable plenkreskuloj
Do ni pli-malpli atingos tiun kvanton
da homoj
Do, ni scios kiom multe da miliardoj
estos. Sed kie ili vivos?
Nun kaj en la estonteco.
Jen la mondo. Jen la sep miliardoj.
De la sep miliardoj, 1 vivas en Ameriko,
nordo kaj sudo kune.
1 en Eŭropo, 1 en Afriko,
kaj 4 en Azio.
Tio estas nuntempe. Kiel ni
povas memori tion?
Mi havas unu simplan manieron:
mi metas la nombrojn tiel
kaj mi diras ke estas la pinkodo
de la mondo: 1114.
Nun, kio okazos mezo de la jarcento?
Tion ni scias sufiĉe bone.
Eŭropo... Neniu kresko. Fakte, la
eŭropa popolo malkreskas.
En Ameriko, iom malpli da homoj.
Plejparte pensiuloj en Sudameriko.
Do estas preskaŭ neniu diferenco,
preskaŭ la samon.
En Azio ni havos 1 miliardon pli,
kaj poste la kresko en Azio
finiĝas.
En Afriko, en la venontaj 40 jaroj,
la popolo duobliĝos.
Nun... je la fino de la jarcento
Nu, ni scias ke ne estos pli en Eŭropo,
nek en Ameriko, nek en Azio...
Sed en Afriko, laŭ la datumoj de hodiaŭ,
estos plia duobligo.
Do estos 4 miliardoj en Afriko
je 2100 kaj verŝajne tiu pinkodo
iĝos 1145.
En 2100 estos vere malsama mondo.
La homoj kiuj vivos en kion mi nomiĝas
la malnova okcidento,
en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko,
estos malpli ol 10 procentoj de la mondo.
80 procentoj de la monda popolo vivos
en Azio kaj Afriko.
Sed, ĉu estos sufiĉe da rimedoj por
vivteni ilin?
Nu, tio estos grandega defio kaj nenio
alvenos aŭtomate.
Sed mia versio de tio estas ke estos
ebla por tiuj miliardoj vivi bone kune.
Certe estas ebla vidi la potencialon de
riĉa kaj paca Azio, kun 5 miliardoj
Japanio, Suda Koreio kaj aliaj jam
estas riĉaj.
Sekvante ilian vojon al riĉeco, grandaj
partoj de Ĉinio, Barato, Indonezio...
Eĉ en malpli riĉaj aziaj landoj, pli kaj
pli ekhavas sufiĉe bonan vivon.
Sed kio pri la estonta Afriko, de tiom
multe kiel 4 miliardoj?
Ĉu ne plejparte el ili vivos en terura
malriĉeco?
Mi vidis enorman malriĉecon en Afriko.
Antaŭ 30 jaroj mi pasigis la du plej
intensajn jarojn de mia kuracista vivo
en unu el la plej malriĉaj landoj,
Mozambiko, je la orientafrika marbordo.
Mozambiko estis ĵus sendependiĝinta post
longa milito kontraŭ la kolonia povo Portugalio.
Mi deĵoris kiel unu el du kuracistoj, ambaŭ
ni eksterlandanoj, por 300.000 homoj.
Kaj jen la tiama hospitalo. Mia edzino
ankaŭ laboris tie kiel akuŝisto.
Jen la tuta personaro de la hospitalo.
Tiuj blanke vestitaj bonŝancis dum la kolonia periodo ricevi profesian trejnadon de minimume unu jaro.
La aliaj ... multaj el ili eĉ ne kapablis legi kaj skribi.
Sed ili ĉiuj laboris kun tiom
da sindediĉo kaj motiviĝo!
Sed la pacientoj venis kun la
plej aĉaj malsanoj de malriĉego
kaj niaj resursoj ofte ne sufiĉis.
Kaj precipe miaj kapabloj kiel juna kuracisto
ne plenumis la bezonojn de la pacientoj.
Mozambiko ankoraŭ nun
estas tre malriĉa lando.
Sed la aferoj treege pliboniĝis
ekde mia ĉeesto antaŭ 30 jaroj.
Unue, nun ekzistas tute nova hospitalo
en la urbo kie mi laboris antaŭ 30 jaroj.
La nova, multe pli granda hospitalo havas
15 kuracistojn, 11 el ili mozambikanoj.
La tuta personaro nun estas bone trejnita.
La direktoro de la hospitalo estas
D-ro Cashimo, la obstetrikisto.
Ĉio montras ...
ke estos ...
ĝemeloj!
La transformiĝo ĉi tie mirigas min!
Ni havas servojn de urĝecmedicino,
pediatrio kaj ortopedia kirurgio.
Ni havas grandajn laboratoriojn kaj
apotekon laborante dum 24h ĉiutage.
Ili rutine savas naskantajn virinojn per
cezera sekco, tio estis miatempe neebla.
Nuntempe, ni povas fari tion ĉi tie,
kun profesia teamo
en operaciejo same bone
ekipita kiel ĉie ajn en la mondo.
Ĉio tiom multe pliboniĝis.
Kiu naskiĝas en Mozambiko
hodiaŭ atendos pli brilan estontecon.
Ne nur pro pli bona sano, sed
ankaŭ pro kreskiganta ekonomio
kun viglaj havenoj kaj merkatoj
kaj novaj industrioj kun
multaj novaj laborpostenoj.
Mi scias ke eble vi pensas ke tiaj
bonnovaĵoj nur koncernas urbegojn kaj urbojn.
Kaj tio veras!
La plej granda defio estas en la kamparaj
regionoj, kie loĝas la plejmulto da homoj.
Sed aferoj ŝanĝiĝas ankaŭ ĉi tie.
For en kampara norda Mozambiko
situas la distrikto de Mogovolas.
Tio estas la hejmo de Olivia,
Andre kaj ilia juna familio.
Kiel tiom multe da aliaj malriĉuloj en
la mondo, Olivia kaj Andre estas agraruloj
kies manĝaĵo dependas
de kion ili kultivas.
Estas la 4-a frumatene
kaj la tagaj taskoj vokas.
Andre direktiĝas rekte al la kampoj.
Olivia unue iras alporti akvon.
Ambaŭ devas marŝi mejlojn por atingi ion.
Mi bezonas du horojn por alveni.
Se tie estas okupata,
foje necesas du horojn.
Kiam mi revenas, mi lacas kaj malsatas.
Sen iu alia transportilo
ĉio devas esti portata.
Olivia kaj Andre havas ok infanojn.
Fekundeco estas ankoraŭ tre alta
multloke en kampara Afriko.
Estas la plej malriĉaj familioj kiuj bezonas
manĝigi la plej grandan nombron da buŝoj.
Ĉion ŝpareblan tiu familio vendos.
Mi vere baraktas.
Mi plantas ĉiajn kultivaĵojn,
sed eĉ per ĉio ĉi ...
mi tamen ne gajnas sufiĉe da
mono por prizorgi miajn infanojn.
Tamen la ekonomia kresko ja
nun malrapide fluetas kamparen.
Mi ŝparis dum tri jaroj por
ekhavi tiun tegmenton por mia domo.
Nun Andre strebas al unu afero,
konvinkita ke tiu ŝanĝos ĉion.
Mi urĝe bezonas biciklon!
Mi povas nenien alveni sen ĝi.
Bicicloj povas fari grandegan diferencon
por la vivoj de la kamparanaj malriĉuloj.
Ili ŝparas plurajn horojn tage
kaj dume povas finfari pli da laboro.
Per biciklo ili kapablas transporti
multe pli pezan ŝarĝon al la bazaro
kaj gajni pli da mono.
Ili povas vojaĝi por trovi laboron
kaj se ili malsaniĝas ili povas
ĝustatempe atingi malsanulejon.
Se mi akiros biciclon, mi tiom ĝojos.
Ĉar domo sen biciklo ne estas hejmo.
Andre kaj Olivia estas ŝparintaj monon
jam du jarojn. Ĝi ankoraŭ ne sufiĉas.
Ĉio nun dependas de la
aktuala sezama rikolto.
Se ili atingos bonan prezon,
ili eble sukcesos.
Andre kaj Olivia loĝas en
unu el la plej malriĉaj landoj.
Kaj ili loĝas en la kampara regiono,
kiu estas la plej malrica parto de tiu lando.
Do, kiom da homoj en la mondo vivas kiel
tiuj? Kaj kiom da malriĉuloj estas?
Mi montros al vi tiun ĉi mezurilon.
Tre simpla. Malriĉa .. kaj .. riĉa.
Jen mi havas la sep miliardojn denove.
Ili estas en tre simpligita maniero ordigitaj
de la plej malriĉaj ĝis la plej riĉaj.
Nu, kiom enspezas la plej
riĉa miliardo ĉi tie, dolarojn tage?
Ni rigardu ĉi tien.
Hoo .. hooo ..
Ĝi kreskas, ĝi kreskas ...
uj uj uj ...
Mi eĉ ne povas atingi ĝin. $100 tage.
Sekve ni rigardu la mezan
miliardon. Kiom enspezas tiuj?
Ĝi venos, jes ... nur $10.
Kaj nun mi iru al la plej malriĉa
miliardo. Kiom ili enspezas?
Nu ...
Nur $1.
Ĉi tio estas la diferenco en
la mondo hodiaŭ.
La ekonomiistoj strekas linion kiun
ili nomas "la linio de treega malriĉeco".
Je iom pli ol $1.
Tie vi apenaŭ havas sufiĉe da manĝo por la
familio, vi ne certas havi manĝon ĉiutage.
Tamen unu miliardo klare estas sub tio.
La dua miliardo estas iel
dividita per tiu linio.
Kaj la aliaj estas super ĝi.
La plej malriĉaj homoj
apenaŭ povas aĉeti ŝuojn.
kaj kiam ili akiris ŝuojn,
la sekva celo de ŝparado estas biciklo.
Ĉi tie troviĝas Andre kaj Olivia.
Kaj post biciklo vi ŝparos por motorciklo.
Kaj tiam, post la motorciklo sekvos la aŭtomobilo.
Kaj mi memoras kiam mia familio ekhavis sian unuan aŭton, ĝi estis malgranda griza Volkswagen.
La unua afero kiun ni faris estis veturi al Norvegio por ferii, ĉar Norvegio estas tiom pli bela ol Svedio.
Estis mirinda vojaĝo!
Kaj nun mi estas en tiu ĉi grupo. Mi povas veturi kiel la plej riĉa miliardo, ni povas veturi ferien per aviadiloj.
Kompreneble ekzistas homoj kiuj estas multe pli riĉaj ol la aviadiluloj.
Kelkaj estas tiom riĉaj ke ili eĉ pripensas vojaĝi kiel turistoj en la kosmon.
Kaj la enspeza diferenco inter la aviadiluloj kaj la plej riĉaj tie
estas preskaŭ same granda kiel ĝi estas inter la aviadiluloj ĉi tie
kaj la plej malriĉaj tiuflanke.
Nu, la plej grava aspekto por memori el tiu ĉi grafikaĵo estas la jena:
Por montri tion al vi mi bezonas mian ŝtupetaron.
Foje bezonatas ankaŭ iom da malnova, bone funkcianta teknologio.
Jen.
Nun mi atingis la supron.
La problemo por ni vivante kun $100 tage estas, ke kiam ni rigardas malsupren
al tiuj kiuj havas $10 aŭ $1 ili aspektas same malriĉaj.
Ni ne kapablas vidi la diferencon.
Aspektas kvazaŭ ĉiu vivas kun la sama monkvanto.
Kaj oni diras "ho, ili ĉiuj estas malriĉaj".
Ne, mi povas certigi al vi, ĉar mi renkontis homojn kaj parolis kun homoj kiuj vivas ĉi-sube
kaj mi povas aserti al vi, ke la ĉi-subaj homoj
ili scias tre bone, kiom multe pli bone vivo estus se ili progresus de $1 al $10.
La dekobla enspezo!
Tio estas grandega diferenco.
Por kompreni tion, ĝuste tion Olivia kaj Andre provas fari nun.
Ĉiu malgranda paŝo laŭ ĉi tiu linio
de la ŝuoj al la biciklo
ŝajne malgranda el fora distanco havas gravan efikon al iliaj vivoj.
Kaj se Andre kaj Olivia akirus tiun biciklon tio rapidigus ilin al pli bona vivo kaj bonfarto tiudirekten.
Hodiaŭ Andre kaj Olivia prepariĝas por vendi la rikoltaĵon de sezamo kiun ili kultivis dum multaj monatoj.
La prezo antaŭe estis je 25 metikaloj.
Ĉi-jare ĝi estas pli bona.
Ni esperas ĝin vendi je 40-45 metikaloj.
Sed Andre kaj Olivia devas esti atentaj por ricevi la ĝustan prezon.
Ni eltrovis, ke iuj aĉetantoj manipulis la pesilon.
Do, se ni pesas ĝin mem kaj ĝi pezas 10 kilogramojn,
poste alportas ĝin al la aĉetontoj, eble tiuj dirus al ni ke estas 7 aŭ 8.
Andre estos faranta la vendadon.
Kaj espereble la lastan fojon li bezozas helpon por transporti la rikoltaĵon al la bazaro.
Andre devas agi sprite nun.
Ho, ho, amiko mia! Faru la kalkuladon dece!
La negoco faritas. Kaj Andre ĝojas pri la ricevita prezo.
Nun mi elspezos mian monon!
Estas la momento cele al kiu la familio tiom penige laboris.
La vojiro de Andre al la bazaro postulis tutan matenon de piedirado.
Nun, dum malpli ol horo li povas bicikli hejmen.
Vi aĉetis biciklon!
Jes, karulino, mi aĉetis biciklon!
La biciklon oni tuj ekuzas.
La infanoj alportas akvon per ĝi.
Andre transportas pli da rikoltaĵoj al la bazaro.
Kaj, same grave, Olivia kaj Andre povas nun facile atingi siajn lecionojn por plenaĝuloj
do povas pli bone lerni kalkuli, legi kaj skribi.
Nun mi celas ŝpari por aĉeti motorciklon por veturigi mian edzinon kaj miajn infanojn.
Tio estas mia sekva celo.
Estas grandioze vidi kiel Olivia kaj Andre pedalas for de la ekstrema malriĉeco.
Kaj ili uzas la biciklon por iri al legokapabligaj lecionoj.
Edukado tiom gravas por la progreso de homoj kaj nacioj.
Sed kiom da homoj scias, kiel efektive evoluis edukado en la mondo?
Tempo por la granda brita nescio-enketo denove.
Ek.
Ni demandis: kiu elcentaĵo de la plenaĝuloĵ en la mondo scipovas legi kaj skribi?
Ĉu mi povas demandi la aŭskultantaron? Kiom el vi taksas ke 20%? Levu la manojn!
40% ?
60% ?
Kaj 80% ? Ah, jes, jes.
Jen la rezulto de la brita muestro.
Nun uzeblas la rezulto de la brita enketo por eltrovi la korektan respondon, ĉu ne?
Kompreneble, 80% estas la ĝusta respondo.
Vi almenaŭ klare superis la britan averaĝon.
Jes, 80% de la monda loĝantaro nuntempe scipovas legi kaj skribi.
Legkapablo estas je 80%, fakte la plej aktuala nombro estas iom pli alta.
Do, se mi estus komparinta tion kun la ĉimpanzoj denove, nu ...
ankoraŭfoje vi havas nur hazardajn rezultojn por la ĉimpanzoj.
Sed vi ricevas trioblan kvanton de koraktaj respondoj ol de la britoj.
Kaj nun la universitatuloj.
Eble ili scias tion ... ve, eĉ pli malbone.
Kion do oni instruas en britaj universitatoj?
La komuna vido concerne la mondon estas eksdata je pluraj jardekoj. La amasinformiloj preterlasis komuniki tion.
Sed eble tio okazis ĉar la mondo tiom rapide ŝanĝiĝas.
Sinjorinoj kaj sinjoroj,
Mi donos al vi mian absolute preferatan diagramon.
Mi montros al vi la historion de 200 landoj dum 200 jaroj ene de malpli ol unu minuto.
Mi havas akson por enspezo. Mi havas akson por vivodaŭro.
Mi komencas en 1800, kaj jen ĉiuj landoj.
Kaj tiam en 1800 ĉiu estis sube en la malriĉa kaj malsana angulo, ĉu vi vidas?
Mallonga vivodaŭro, malmulte da mono.
Kaj jen la efiko de la industria revolucio.
Kompreneble, la landoj en okcidenta Eŭropo altigas sian bonstaton, sed ne iĝas multe pli sanaj komence.
Kaj tiuj sub koloniinisma regado neniel profitas tie.
Ili restas tie en la malsana kaj malriĉa angulo.
Kaj nun sano malrapide kreskas, ĝi altiĝas ĉi tien kaj ni eniras la novan jarcenton.
Kaj la terura Unua Mondmilito kaj post tio la ekonomia regreso.
Kaj poste la Dua Mondmilito.
Ho. Kaj nun sendependiĝo.
Kaj kun sendependeco sano kreskas pli rapide ol iam en tiuj aliaj landoj.
Kaj nun sekvas la rapida ekonomia rekapto de Ĉinio kaj latinamerikaj landoj.
Jen ili alvenas.
Kaj Barato sekvas tie kaj ankaŭ la afrikaj landoj sekvas.
Estas miriga ŝango okazinta en la mondo.
Vidu, je la antaŭo ĉi tie ni nun havas Usonon kaj Brition, sed ili ne plu moviĝas tiom rapide.
La rapide moviĝantaj estas ĉi tie en la mezo.
Ĉinio moviĝas rapidege por rekapti. Kaj Bangladeŝo ...
Vidu, Bangladeŝo jam estas ĉi tie, nun sufiĉe sana kaj ekkomencante rapidan ekonomian kreskon.
Kaj Mozambiko... Jes, Mozambiko estas malantaŭe tie, sed nun rapide moviĝanta en la ĝustan direkton.
Sed ĉio kion mi montras al vi estas landaj averaĝoj.
Kio pri homoj? Ĉu ankaŭ homoj havas pli bonan vivon?
Mi montros al vi nun ion, kio ekscitegas min estante statistikisto.
Mi montros al vi la distribuon de enspezoj. La diferencon inter homoj.
Kaj por tion fari, mi remetos la bobelon je 50 jaroj
kaj tiam ni rigardos nur al mono.
Kaj por fari tion necesas etendi kaj alĝustigi la akson, ĉar la plej riĉa estas tiom riĉa kaj la plej malriĉa tiom malriĉa,
do la diferenco estos pli granda ol je la landoj.
Kaj nun ni faligu la landojn ĉi-tien - jen Usono -
kaj sternu por montri la amplekson ene de la lando.
Kaj mi faligas ĉiujn landojn de la Amerikoj.
Kaj nun vi povas spekti, de la plej riĉa ĝis la plej malriĉa persono.
Kaj la alteco ĉi-tie montras kiom da personoj troviĝas je ĉiu enspeznivelo.
Kaj nun ni faligu Eŭropon.
Kaj supren mi metos Afrikon.
Kaj fine, la regionon kun plej multe da homoj, plej supre, Azion.
Nu, en 1963 la mondo konsistis el du ĝiboj:
unue, la plej riĉa ĝibo, ĝi estas kiel kamelo, ĉu ne?
La unua ĝibo ĉi-tie kun la plej riĉaj ĉefe estas Eŭropo kaj la Amerikoj.
Kaj la plej malriĉa ĝibo tie estas ĉefe Azio kaj Afriko.
Kaj la limo de malriĉeco estis tie.
Ĉu vi povas vidi kiom da homoj ekzistis en ekstrema malriĉeco antaŭ 50 jaroj?
Kaj la plejmulto el ili estis en Azio.
Kaj homoj diris ke Azio neniam eliros malriĉecon, ekzakte kiel kelkaj diras tion ankoraŭ nun pri Afriko.
Nu, kio okazis?
Mi lanĉas la mondon.
Kaj vi povas vidi ke multaj homoj estas nasktitaj en malriĉecon, sed Azio iras al pli granda enspezo
kaj unu miliardo eliras ekstreman malriĉecon tiamaniere
kaj la tuta fasono de la mondo ŝanĝiĝas, kaj la kamelo estas morta!
Ĝi renaskiĝis kiel dromedaro.
Kaj kion vi vidas ĉi tie, do,
estas la varianco de la plej riĉaj, tio estas la plimulto de homoj en la mezo,
kaj estas nun multe pli malgranda proporcio de la mondo en ekstrema malriĉeco.
Sed atentu, daŭre tio estas multaj homoj: pli ol unu miliardo da homoj en ekstrema malriĉeco.
Nun la demando estas: ĉu tiu "moviĝo el ekstrema malriĉeco" povos nun daŭradi
por tiuj en Afriko kaj eĉ por la novaj miliardoj en Afriko?
Mi opinias ke eblas, eĉ probablas, ke la plejmulto da landoj en Afriko ankaŭ leviĝos el malriĉeco.
Necesos saĝan agadon kaj gigantan investadon, sed ĝi povas realiĝi.
La multnombraj landoj de Afriko ne ĉiuj progresas samrapide.
Malmultaj progresas rapidege, aliaj estas kaptitaj en konfliktoj.
Sed la plimulto, tiel kiel Mozambiko, nun konstante progresas.
Kaj kio pri la nutrado de ĉiuj novaj Afrikanoj estontece?
Jes, ekzistas manko nun, sed samtempe multe da potencialo.
Agrokultura produktaĵo estas nur ono de tio, kio eblus kun pli bona teknologio.
Kaj la riveroj de Afriko apenaŭ estas utiligataj por akvumado.
Unu tagon Afriko povus zumi pro rikoltaj draŝmaŝinoj kaj traktoroj kaj kultivi nutraĵojn por pliaj miliardoj.
Kaj bonvolu ne pensi ke mi estas la sola kiu opinias ke Afriko povos sukcesi.
Unuiĝintaj Nacioj estas fiksontaj novan oficialan celon: forigi ekstreman malriĉecon ene de 20 jaroj.
Ĉiuj komprenas, ke tio estas grandega defio, sed mi serioze kredas, ke ĝi eblas.
Imagu se tio okazus.
Nu, kion ni vidis ĝis nun estas, ke la riĉa fino moviĝas ...
kaj la mezo ... ĝi moviĝas. Sed tiu plej malriĉa fino restas.
Estas ĉi tie en ekstrema malriĉeco kie ni trovas preskaŭ la tutan analfabetecon.
Ĉi tie ni trovas altan infanmortecon kaj ankoraŭ po multajn bebojn naskitajn de virinoj.
Estas kvazaŭ ekstrema malriĉeco memreproduktiĝas se vi ne ĉesigas ĝin rapide.
Sed Andre kaj Olivia kaj tiaj homoj laboras tiom forte por eskapi de ĝi,
kaj se ili nur povas akiri la ĝustan helpon de sia registaro kaj de la mondo ĝenerale
kun aferoj kiel lernejo, sano, vakcinoj, vojoj, elektro, kontraŭkoncipiloj,
tiam ili sukcesos, sed ili ĉefe sukcesos per sia propra diligenta laborado.
Jen ni iras ... sekvas Andre kaj Olivia trans la linion.
Ĝi estas ebla, ene de kelkaj jardekoj. Jes!
Sed eliri malriĉecon estas nur la komenco.
Homoj volas daŭrigi laŭ ĉi tiu linio al bona vivo.
Sed kion signifas bona vivo?
Por plej multaj homoj en la mondo la bona vivo al kiu ili strebas signifos pli da maŝinoj kaj multe pli da energikonsumo.
Do jen problemo. Ĉar ĉio ĉi aldoniĝas al unu el la grandaj minacoj por la estonteco: severa klimata ŝanĝiĝo.
80% de la energio uzata de la mondo estas ankoraŭ fosiliaj fueloj,
kaj la scienco montras, ke la klimato eble ŝanĝiĝos draste en la estonteco
pro la ellaso de karbona dioksido el la daŭra bruligado de ĉiuj tiuj fosiliaj fueloj.
Mi ne estas la plej bona persono por diri al vi, kiom malbone estos la klimata ŝanĝo
nek estas mi fakulo pri kiel malhelpi ĝin.
Kion mi ja povas fari estas montri al vi datumojn por komprenigi vin, kiu ellasas la karbonan dioksidon.
Mi montros tion.
Vi memoras la mezurilon de la plej malriĉa miliardo ĝis la plej riĉa miliardo
de tiu, kiu apenaŭ povas pagi ŝuojn ĝis tiu, kiu flugas per aviadiloj
Nu ĉi tio montras la tutan kvanton da fosiliaj fueloj uzataj en la mondo dum unu jaro:
karbo, nafto kaj tergaso.
Kaj ĝi reprezentas pli-malpli la totalan ellason de karbona dioksido.
Nun, kiom da ĝi estas uzata de la plej riĉa miliardo?
Duono.
Nun la dua plej riĉa miliardo.
La duono de kio restas.
Kaj vi komprenas kiom uzas la tria: la duonon de kio restas.
Kaj la aliaj uzas apenaŭ ion ajn.
Tio estas rondigitaj nombroj, sed ĝi klare montras, ke preskaŭ ĉiuj fosiliaj fueloj estas uzataj ĉi tie de la 1, 2, 3 plej riĉaj miliardoj.
Pli ol 85 elcentojn ili uzas.
Nun la plej riĉa miliardo almenaŭ ĉesis kreski, sed ni ankoraŭ devos vidi, ĉu ili malkreskos.
Kaj dum la venontaj jardekoj estas la ekonomia kresko de tiuj du
kiu plialtigos la uzon de fosiliaj fueloj kaj la ellason de karbona dioksido.
Eĉ se tiuj ĉi tie eliros ekstreman malriĉecon kaj pliriĉiĝos ĝis la motorciklo
tio ne multe kontribuos al la ellaso de karbona dioksido.
Kaj rilate la kreskon de la loĝantaro, la plimulto de la aldonaj miliardoj dum la sekvaj 40 jaroj estos en ĉi tiu grupo.
Sed tamen, se vi demandas homojn je la plej riĉa fino ili ŝajne ĉion miskomprenas.
Ili malsuprenrigardas al la mondo, el siaj tre altaj emisioj, kaj jen ili diras:
"Ho, tiuj je la alia flanko, vi ne povas vivi kiel ni, vi detruos la planedon".
Vidu, mi trovas la argumenton de la homoj ĉi tie progresantaj multe pli ĝusta kaj logika.
Ili diras: "Ve! Kiuj vi estas, dirante al ni ke ni ne povas vivi kiel vi?
Vi prefere mem ŝanĝiĝu unue se vi volas ke ni agu alimaniere."
Plenumendas multaj bazaj kondiĉoj por havi bonan vivon, kiujn miliardoj en la mondo ankoraŭ ne havas.
La vilaĝo kaj la domo de Andre kaj tiom multaj similaj eĉ ne havas elektron.
Mozambiko havas grandegajn karborezervojn
kaj se ĝi kaj la aliaj plej malriĉaj landoj konstruas pageblajn novajn energicentralojn bruligante karbon pro elektro kaj industrio
mi ne opinias, ke iu ajn, kiu mem ellasas pli da karbona dioksido intermiksiĝu.
Nun mi starigos al vi du demandojn, kiujn mi ofte demandas al miaj svedaj gestudentoj.
La unua estas: kiom el vi ne veturis per aviadilo ĉi-jare?
Ho.
Relative mulmultaj aranĝiĝas sen flugi. Do la sekva demando estas:
Kiom el vi restis for de lavmaŝinoj kaj lavis permane ĉiujn littutokjn,
vestaĵojn kaj tolaĵojn dum la lasta jaro?
Mi atendis tion, neniu.
Ĉiu kiu povas permesi tion al si uzas lavmaŝinon, eĉ la fanatikaj mediprotektantoj.
Kaj mi ankoraŭ nun memoras la tagon, kiam mia familio ekhavis lavmaŝinon.
Estis la 1a de novembro 1952.
Avinjo estis invitita esti la unua kiu plenigu la maŝinon.
Ŝi estis lavinta permane sian tutan vivon por familio de 9 personoj.
Kaj pleniginte la maŝinon ŝi sidiĝis sur tabureton kaj ŝi spektis la tutan programon dum unu horo.
Ŝi estis tute sorĉita.
Por mia patrino tio ankaŭ signifis multe pli da libera tempo por fari aliajn aferojn.
Ŝi povis legi librojn al mi, mi kredas ke tio igis min profesoro.
Ne mirigas, ke ni diris dankon ŝtalfabriko,
dankon lavpulvorofabriko, dankon elektrocentralo.
Nu...
Pripensante kien ĉio ĉi kondukas nin, mi havas nur unu etan modestan konsilon al vi,
apud ĉio alia: rigardu la datumojn.
Rigardu la faktojn pri la mondo.
Kaj vi vidos kie ni estas hodiaŭ kaj kiel ni povas antaŭeniri kun ĉiuj ĉi miliardoj sur nia mirinda planedo.
La defioj de ekstrema malriĉeco estis draste reduktitaj
kaj nun la unuan fojon dum historio ni havas la povon ĉesigi ĝin por ĉiam.
La defio de kreskanta loĝantaro fakte estas jam solvata,
la nombro da infanoj ĉesis kreski.
Kaj koncerne la defion de klimata ŝanĝo, ni ankoraŭ povas eviti la plej malbonan.
Sed tio postulas ke la plej riĉaj kiel eble plej frue
trovos manieron alĝustigi sian uzon de resursoj kaj energio al nivelo kiu, paŝon post paŝo,
taŭgas por 10 miliardoj aŭ 11 miliardoj antaŭ la fino de ĉi tiu jarcento.
Mi neniam nomis min optimisto,
sed mi ja diras ke mi estas eblisto.
Kaj mi ankaŭ diras ke la mondo estas pli
bona ol multaj el vi pensas.
Koran dankon!