WEBVTT 00:00:28.409 --> 00:00:34.588 Jen Marcos, el Barcelono, sed tiu povus esti ajna ulo el ajna loko. 00:00:35.799 --> 00:00:41.275 Li vidos ion kio okazas ĉiutage en laborejoj kaj hejmoj de la tuta mondo. 00:01:00.913 --> 00:01:06.151 Printila ilero paneis kaj la fabrikanto konsilas alporti ĝin al la teknika servo. 00:01:08.168 --> 00:01:10.713 Mia teknikulo analizos la problemon, 00:01:10.713 --> 00:01:13.104 sed tio jam kostas 15 € kaj imposton. 00:01:13.104 --> 00:01:16.404 Certe malfacilos trovi la ilerojn por ripari ĝin. 00:01:16.404 --> 00:01:19.778 Vere, ripari ĝin ne estas paginda. 00:01:19.778 --> 00:01:22.245 Tiu reparo kostus 110, 120 €. 00:01:22.245 --> 00:01:24.698 Vi havas printilojn kontraŭ 39€ kaj pli. 00:01:24.698 --> 00:01:28.249 Mi konsilus vin rigardi novajn printilojn. 00:01:28.249 --> 00:01:31.184 Sendube, mi aĉetus novan. 00:01:31.184 --> 00:01:35.965 Ne hazardas, ke la tri vendistoj konsilas aĉeti novan printilon. 00:01:36.842 --> 00:01:42.457 Se Marcos konsentas, li estos plia viktimo de la paneiga programado, 00:01:42.457 --> 00:01:45.818 la motoro sekreta de nia socio konsumema. 00:01:49.143 --> 00:01:52.028 Nia rolo en la vivo ŝajnas limiĝi 00:01:52.028 --> 00:01:54.208 al kreditoj kaj aĉeti aĵojn nebezonatajn. 00:01:56.178 --> 00:02:00.322 Nia socio estas dormanta pro ekonomia kreskado, 00:02:00.322 --> 00:02:04.169 kiu funkcias ne por satigi la bezonojn, 00:02:04.169 --> 00:02:06.116 sed nur por kreski. 00:02:08.466 --> 00:02:12.581 Se homoj ne aĉetas, ekonomio ne kreskas. 00:02:14.993 --> 00:02:16.185 Paneiga programado: 00:02:16.539 --> 00:02:19.223 Deziro en la koro de la konsumanto 00:02:19.823 --> 00:02:24.600 por posedi ion iome pli novan, iome pli frue ol bezonate. 00:02:27.065 --> 00:02:31.334 En jena dokumenta filmo ni montros kiel tia programado 00:02:31.334 --> 00:02:34.188 destinis niajn vivojn ekde 20aj jaroj, 00:02:34.188 --> 00:02:40.307 kiam la fabrikantoj reduktis la vivon de la varoj por plialtigi la vendojn. 00:02:40.768 --> 00:02:45.343 Tiel, ili reduktis la utilan vivon al 1000 horoj. 00:02:47.266 --> 00:02:53.478 Ni malkovros ke dizajnistoj kaj inĝenieroj devigatis havi novajn valorojn kaj celojn. 00:02:53.478 --> 00:02:59.165 Ili devige rekomencis ĉion por krei ion pli rompeblan. 00:02:59.165 --> 00:03:02.650 Tio estas pruvite! VI ĵus pagis ion, 00:03:02.650 --> 00:03:03.900 kaj jam ne plu uzeblas. 00:03:03.900 --> 00:03:06.032 UZI KAJ FORĴETI! 00:03:07.355 --> 00:03:10.426 Ni konos novajn konsumantojn 00:03:10.426 --> 00:03:13.058 kiuj kontraŭas la aliajn fabrikantojn. 00:03:15.212 --> 00:03:19.068 Ĉu realigeblas ekonomio sen paneiga programado 00:03:19.068 --> 00:03:21.341 kaj sen atako al la natura medio? 00:03:22.202 --> 00:03:24.395 Estonteco ne pardonos nin! 00:03:24.395 --> 00:03:29.079 Estonteco malkovros la vivstilon tro malŝpareman 00:03:29.079 --> 00:03:31.226 de evoluintaj landoj. 00:03:38.995 --> 00:03:41.341 Aĉetu, Forĵetu, Aĉetu. La sekreta rakonto pri la paneiga programado. 00:03:44.402 --> 00:03:46.456 Bonvenon al Livermore, Kalifornio, 00:03:46.456 --> 00:03:49.126 hejmo de la ampolo plej malnova tutmonde. 00:03:50.002 --> 00:03:51.626 Mi estas Lynn Owens, 00:03:51.626 --> 00:03:55.064 prezidanto de la Ampola Komitato. 00:03:57.602 --> 00:04:01.579 Je 1972 ni malkovris 00:04:01.579 --> 00:04:05.202 ke ampolo de la fajristejo 00:04:05.202 --> 00:04:07.272 estis gravega ampolo. 00:04:14.982 --> 00:04:20.120 La ampolo de Livermore funkciadas senhalte ekde 1901. 00:04:20.120 --> 00:04:25.223 De nun, jam ĝi konsumis du ret-kameraojn kaj la tria ankoraŭ funkcias. 00:04:33.184 --> 00:04:36.550 Je 2001, kiam la ampolo datrevenis je unu jarcento, 00:04:36.550 --> 00:04:41.005 Livermore organizis festegon datrevenan uson-stile. 00:04:42.126 --> 00:04:45.964 Ni esperis 200 festantojn, 00:04:45.964 --> 00:04:49.264 sed fine prezentiĝis 800, 900 homoj! 00:04:54.768 --> 00:04:58.218 Ĉu vi imagus datrevenan kanton al ampolo? 00:04:58.680 --> 00:05:01.010 Nek ni, sed ili ja kantis. 00:05:15.287 --> 00:05:16.895 La origino de la ampolo estis... 00:05:16.895 --> 00:05:20.072 Ĝin oni faris en urbo Shelbey, en Ohio, 00:05:20.072 --> 00:05:22.264 je 1895 pli malpli. 00:05:22.264 --> 00:05:26.410 Ĝin fiksis tiuj interesaj sinjorinoj, kiuj aperas en miaj bildoj, 00:05:26.410 --> 00:05:29.249 kaj kelkaj akciuloj de la entrepreno. 00:05:30.772 --> 00:05:33.149 La filamento estis invento de Adolphe Chaillet. 00:05:33.149 --> 00:05:35.603 Li inventis sian filamenton por daŭri. 00:05:43.033 --> 00:05:44.995 Kial daŭris tiom? Mi ne scias. 00:05:44.995 --> 00:05:47.895 Estas sekreto kiun li gardis kaj portis tomben. 00:05:48.903 --> 00:05:54.418 La formulo por longdaŭra filamento ne estas la nura mistero de la ampola historio. 00:05:55.049 --> 00:06:00.038 Sekreto eĉ pli grava estas kiel kaj kial ĉi tiu humila varo iĝis 00:06:00.038 --> 00:06:03.229 la unua viktimo de la paneiga programado. 00:06:05.434 --> 00:06:08.411 La kristnaska 1924jara tago estis grava tago. 00:06:08.642 --> 00:06:13.738 En Ĝenevo pluraj sinjoroj belvestitaj rendevuis 00:06:13.738 --> 00:06:15.466 kun sekreta plano. 00:06:15.466 --> 00:06:20.341 Ili kreis la unuan kartelon mondan 00:06:20.341 --> 00:06:24.863 por kontroli la ampolan produktadon 00:06:24.863 --> 00:06:28.501 kaj gardi al si la mondan merkaton ampolan. 00:06:29.963 --> 00:06:32.539 La kartelo nomiĝis Phoebus. 00:06:33.647 --> 00:06:38.947 Phoebus inkluzivis la ĉefajn fabrikantojn de ampoloj eŭropaj kaj usonaj 00:06:38.947 --> 00:06:43.547 kaj eĉ la forajn koloniojn en Azio kaj Afriko. 00:06:44.208 --> 00:06:49.065 Celo estis interŝanĝi patentojn, kontroli la produktadon 00:06:49.065 --> 00:06:52.197 kaj, ĉefe, kontroli la konsumanton. 00:06:52.197 --> 00:06:59.004 Ili deziris ke homoj aĉetu ampolojn ofte. 00:06:59.004 --> 00:07:02.994 Se ampoloj daŭris multe, estis do ekonomia malavantaĝo. 00:07:03.000 --> 00:07:08.611 Origine la celo de fabrikantoj estis longa vivo por siaj ampoloj. 00:07:08.873 --> 00:07:12.050 La 21an oktobron 1871, 00:07:12.050 --> 00:07:14.905 multaj eksperimentoj rezultigis 00:07:14.905 --> 00:07:19.621 lampeton ege rezistan, 00:07:20.005 --> 00:07:23.951 kun filamento tre stabila. 00:07:25.353 --> 00:07:32.821 Je 1881, Edison vendis sian unuan ampolon, ĝi daŭris 1500 horojn. 00:07:34.402 --> 00:07:38.199 Je 1924, kiam ĵus fondiĝis la kartelo Phoebus, 00:07:38.199 --> 00:07:41.774 oni anoncis fiere 2500horan vivdaŭron, 00:07:41.774 --> 00:07:46.187 kaj fabrikantoj insistis pri tiu ampola longa vivdaŭro . 00:07:46.187 --> 00:07:51.865 Sed la uloj de Phoebus decidis redukti la vivdaŭron, 00:07:51.865 --> 00:07:54.159 ĝis 1000 horoj. 00:07:58.743 --> 00:08:03.837 Je 1925 kreiĝis "La komitato de la 1000hora vivdaŭro" 00:08:03.837 --> 00:08:11.375 por redukti teknike la vivdaŭron ampolan. 00:08:14.567 --> 00:08:18.699 Post pli ol 80 jaroj, Berlina historiisto, Helmut Höge, 00:08:18.699 --> 00:08:21.180 trovis pruvojn de la agoj de la komitato 00:08:21.180 --> 00:08:24.854 kaŝitajn inter la komitana dokumentaro. 00:08:24.854 --> 00:08:27.262 Entreprenoj kiel Phillips en Holando, 00:08:27.262 --> 00:08:31.225 Osram en Germanio kaj Lámparas Zeta en Hispanio. 00:08:31.886 --> 00:08:35.897 Jen dokumento de la kartelo. 00:08:35.897 --> 00:08:39.550 "La averaĝa vivdaŭro de la ampoloj 00:08:39.550 --> 00:08:42.584 ne devas esti garantita nek oferita 00:08:42.584 --> 00:08:45.387 por pli ol 1000 horoj" 00:08:49.480 --> 00:08:53.873 Pro la kartelo, la fabrikantoj eksperimentis 00:08:53.873 --> 00:08:56.311 por krei pli rompeblan ampolon 00:08:56.311 --> 00:08:58.735 kiu estus tia, laŭ la nova 1000 hora regulo. 00:09:09.859 --> 00:09:12.977 Fabrikadon oni multe kontrolis 00:09:12.977 --> 00:09:15.720 por certiĝi ke la regulo efektiviĝis. 00:09:17.597 --> 00:09:20.290 Oni muntis bretojn 00:09:20.290 --> 00:09:24.405 kun multaj ampol-ingoj 00:09:24.405 --> 00:09:30.951 por meti ampolojn provatajn. 00:09:30.951 --> 00:09:34.558 Entreprenoj kiel Osram registris rigore 00:09:34.558 --> 00:09:37.222 la vivdaŭrojn ampolajn. 00:09:39.545 --> 00:09:43.840 Phoebus kreis komplikan reton por trudi siajn regulojn. 00:09:43.840 --> 00:09:49.331 Fabrikantojn oni monpunis severe se ili ne agis laŭregule. 00:09:55.223 --> 00:09:59.285 Jen monpuna listo de jaro 1929 00:09:59.285 --> 00:10:03.693 kiu montras kiom da svisaj frankoj 00:10:03.693 --> 00:10:07.178 pagendis de la kartelanoj 00:10:07.178 --> 00:10:11.601 se iliaj ampoloj daŭris 00:10:11.601 --> 00:10:13.824 ekzemple, dum pli ol 1500 horoj. 00:10:20.292 --> 00:10:23.399 Dum la paneiga programado agadis, 00:10:23.399 --> 00:10:25.666 la vivdaŭro ekfalis. 00:10:25.666 --> 00:10:30.909 Dum nur 2 jaroj, ĝi pasis de 2500 horoj al malpli ol 1500. 00:10:34.648 --> 00:10:38.692 Je la 40aj jaroj, la kartelo sukcesis sian celon. 00:10:38.692 --> 00:10:42.302 Kutima ampolo tiam daŭris 1000 horojn. 00:10:43.941 --> 00:10:46.441 Mi komprenas ke tio estis tenta je 1932. 00:10:46.441 --> 00:10:50.879 Tiam ekologia stabileco malpli gravis 00:10:50.879 --> 00:10:54.164 ĉar oni ne vidis ke la mondo 00:10:54.164 --> 00:10:57.310 havas fineblajn krudmaterialojn. 00:10:57.310 --> 00:11:00.564 Ili vidis ĉion de abunda starpunkto. 00:11:02.764 --> 00:11:05.987 Ironie, la ampolo, ĉiam simbolo 00:11:05.987 --> 00:11:08.195 de ideoj kaj inventoj, 00:11:08.195 --> 00:11:13.049 estas unu el la unuaj ekzemploj kun paneiga programado. 00:11:16.849 --> 00:11:21.198 Post 1932, patentiĝis dekoj da novaj ampoloj, 00:11:21.198 --> 00:11:23.839 eĉ unu 100.000hore vivdaŭra. 00:11:25.070 --> 00:11:28.133 Sed nenio enmerkatiĝis. 00:11:29.349 --> 00:11:31.934 Oficiale, Phoebus neniam ekzistis 00:11:31.934 --> 00:11:34.720 sed ĝia spuro neniam malaperis. 00:11:35.182 --> 00:11:40.110 Strategie oni ŝanĝis ĝian nomon. 00:11:40.110 --> 00:11:43.671 Ĝi nomiĝis "Internacia Kartelo De Elektro", 00:11:43.671 --> 00:11:46.341 kaj poste nomiĝis alie. 00:11:46.341 --> 00:11:51.056 Tre gravas ke tiu idearo ankoraŭ ekzistas. 00:11:56.644 --> 00:12:02.699 En Barcelono, Macos ne atentis la vendistajn konsilojn pri reaĉeti printilon. 00:12:02.699 --> 00:12:04.723 Li decidis ripari ĝin 00:12:04.723 --> 00:12:10.179 kaj li trovis iun interrete kiu malkovris tion kio okazas al ĝi. 00:12:13.025 --> 00:12:16.190 Tio estas la fia sekreto de la inkaj printiloj. 00:12:16.190 --> 00:12:19.921 Mi provis printi kaj aperis "kelkaj ileroj printilaj anstataŭendas". 00:12:19.921 --> 00:12:23.252 Mi decidis mem repari ĝin. 00:12:25.006 --> 00:12:26.844 Saluton Marcos, mi ricevis vian mesaĝon. 00:12:26.844 --> 00:12:29.237 Markos ĵus kontaktis la videan aŭtoron. 00:12:31.006 --> 00:12:34.721 Estas spongo en la printilo, 00:12:34.721 --> 00:12:37.867 kien iras inko restanta. 00:12:37.867 --> 00:12:41.060 Printiloj ofte purigas siajn elirigilojn 00:12:41.060 --> 00:12:44.113 de inko 00:12:44.113 --> 00:12:46.075 per tiu spongo. 00:12:46.075 --> 00:12:50.806 Post programita kvanto de purigoj, 00:12:50.806 --> 00:12:53.737 la printilo ĉesas la funkciadon. 00:12:54.629 --> 00:12:57.713 Ili diras ke ili ne volas malpurigi vian tablon. 00:12:57.713 --> 00:13:01.460 Sed mi opinias ke la problemo estas trans tio, temas pri kiel la aparatoj funkcias. 00:13:01.460 --> 00:13:02.917 Oni fabrikas ilin por panei. 00:13:12.963 --> 00:13:16.561 La paneiga programado aperis samtempe al 00:13:16.561 --> 00:13:19.270 la amasa produktado kaj la konsumema socio. 00:13:20.763 --> 00:13:25.606 La problemo de la produktoj faritaj por daŭri malpli 00:13:25.606 --> 00:13:28.951 estas modelo kiu komencis kun la Industria Revolucio. 00:13:28.951 --> 00:13:33.511 El la novaj maŝinoj eliris varoj multe pli malkaraj, 00:13:33.511 --> 00:13:35.919 kaj tio estis mirinda por la konsumantoj. 00:13:35.919 --> 00:13:38.161 Sed ekzistis tiom granda produktado, 00:13:38.161 --> 00:13:40.896 ke homoj ne plu povis konsumi laŭ la ritmo maŝina. 00:13:42.885 --> 00:13:47.602 En 1928 influa revuo de reklamoj avertis: 00:13:48.278 --> 00:13:52.350 "Varo kiu ne elĉerpiĝas estas tragedio por negocoj" 00:13:54.535 --> 00:13:57.962 Fakte, per la amasa produktado, prezoj falis, 00:13:57.962 --> 00:13:59.639 kaj la varoj iĝis pli aĉeteblaj por ĉiuj. 00:13:59.639 --> 00:14:03.024 Homoj ekaĉetis pli por amuzo ol pro neceso. 00:14:03.402 --> 00:14:05.025 La ekonomio akceliĝis. 00:14:26.563 --> 00:14:28.073 Je 1929, 00:14:28.073 --> 00:14:31.916 La krizo Wall Street haltigis la novan konsuman socion 00:14:31.916 --> 00:14:36.468 kaj kondukis Usonon al profunda ekonomia malprospero. 00:14:37.591 --> 00:14:39.711 La senlaboreco timige grandiĝis. 00:14:40.173 --> 00:14:44.151 En 1933, jam atingis la 35% loĝantaron. 00:14:45.332 --> 00:14:50.522 Vicoj ne estis por aĉeti, sed por peti laboron kaj manĝaĵon. 00:14:54.061 --> 00:14:58.329 El Novjorko venis ŝanĝoplena propono por revigligi ekonomion. 00:15:01.283 --> 00:15:03.985 Bernald London, fama konstruaĵa investisto, 00:15:04.278 --> 00:15:08.897 sugestis eliri el la masprospero per devigo uzi la paneigan programadon. 00:15:09.897 --> 00:15:13.151 Tiam estis la unua fojo kiam tiu vorto aperis skribe. 00:15:14.336 --> 00:15:17.952 London proponis ke ĉiuj varoj havu liman vivon 00:15:17.952 --> 00:15:22.883 kun limdaton. Post tiam, oni leĝe konsiderus la varojn mortaj. 00:15:23.538 --> 00:15:27.149 Konsumantoj donus ilin al ia registara servo 00:15:27.149 --> 00:15:28.703 por la varojn detrui. 00:15:30.841 --> 00:15:33.341 Li tiel provis stabiligi kapitalon kaj laboron. 00:15:33.341 --> 00:15:35.964 Tial, ĉiam novaj varoj estus bonvenaj, 00:15:36.380 --> 00:15:38.864 ĉiam oni bezonus laborantojn, 00:15:38.864 --> 00:15:41.149 kaj la kapitalo estus profitdona. 00:15:44.052 --> 00:15:48.228 Bernald London, kredis ke per deviga paneiga programado, 00:15:48.228 --> 00:15:52.120 fabrikoj ade produktus, homoj konsumadus, 00:15:52.120 --> 00:15:54.555 kaj estus laboro por ĉiuj. 00:16:00.385 --> 00:16:04.910 Giles Slade jam troviĝas Novjorke por informiĝi pri la proponinto de tia ideo. 00:16:05.264 --> 00:16:07.684 Li sin demandas ĉu per paneigo, 00:16:07.684 --> 00:16:13.247 Bernald London pretendis plialtigi la profitojn, aŭ helpi la senlaborulojn. 00:16:16.770 --> 00:16:22.511 Dorotia konis al Bernald London en la 30aj jaroj, dum familia ekskurso. 00:16:22.511 --> 00:16:25.503 Ne diru al mi kiu li estas. 00:16:26.688 --> 00:16:28.865 Tre interese! 00:16:29.311 --> 00:16:32.473 Sendube li aspektis tre inteligenta. 00:16:32.626 --> 00:16:35.619 Vi konis lin en 1933... 00:16:35.619 --> 00:16:38.626 Kiam mi estis 16, 17jara, 00:16:38.626 --> 00:16:40.949 miaj gepatroj havis grandegan veturilon Cadillac 00:16:40.949 --> 00:16:43.310 tiom grandan kiom zepelinon. 00:16:43.310 --> 00:16:47.441 Mia patrino veturis, mia patro apudis al ŝi 00:16:47.441 --> 00:16:51.649 kaj la familio London malantaŭe sidis. 00:16:51.649 --> 00:16:55.831 Mia patro petis al Sro London klarigi al mi sian filozofion. 00:16:55.831 --> 00:16:59.731 Kaj tiu interesa homo rakontis min 00:16:59.731 --> 00:17:02.754 pri sia ideo por redukti la malprosperon. 00:17:03.200 --> 00:17:07.470 Ekonomio estis katastrofa, eĉ pli ol nun. 00:17:07.885 --> 00:17:10.339 Li obsedis sin kun tia ideo, 00:17:10.339 --> 00:17:13.962 same kiel artistoj faras kun siaj pentraĵoj. 00:17:13.962 --> 00:17:18.231 Li flustris miaorele, kvazaŭ li timus 00:17:18.231 --> 00:17:22.623 ke tio estis ideo tro ekstrema. 00:17:23.692 --> 00:17:27.478 Fakte, la ideo de Bernalh London kaptis nenies atenton, 00:17:27.478 --> 00:17:31.002 kaj la paneigo deviga neniam uziĝis. 00:17:36.448 --> 00:17:41.876 20 jaroj poste, en la 50aj, la paneiga programado reaperis. 00:17:41.876 --> 00:17:47.492 Sed kun granda ŝanĝo. Ne plu temis pri devigi, sed pri logi la konsumanton. 00:17:48.376 --> 00:17:50.553 Paneiga programado: 00:17:50.553 --> 00:17:53.638 deziro en koro de la konsumanto 00:17:53.638 --> 00:17:54.753 por havi ion 00:17:54.753 --> 00:17:57.561 iome pli novan, iome pli bonan, 00:17:57.561 --> 00:18:00.230 iome antaŭe ol bezonate. 00:18:02.138 --> 00:18:06.536 Jen la voĉo de Brooks Stevens, granda subtenanto de la paneiga programado 00:18:06.536 --> 00:18:08.367 en la usono postmilita. 00:18:09.044 --> 00:18:12.730 Tiu eleganta dizajnisto kreis hejmajn aparatojn 00:18:12.730 --> 00:18:17.344 kaj eĉ veturilojn kaj trajnojn, uzante ĉiam la paneigan programadon. 00:18:20.852 --> 00:18:25.826 Laŭ la ŝatoj tiamaj, la dizajnoj de Brooks Stevens aperis rapidaj kaj modernaj. 00:18:25.826 --> 00:18:28.450 Eĉ lia hejmo estis nekutima. 00:18:29.450 --> 00:18:32.057 Mia patro dizajnis ĉi tiun hejmon, kie mi kreskiĝis. 00:18:32.734 --> 00:18:35.080 Dum ĝia konstruado, 00:18:35.080 --> 00:18:37.827 ĉiuj kredis ke ĝi estus busa stacidomo 00:18:37.827 --> 00:18:41.050 ĉar ĝi ne ŝajnis kiel kutima domo. 00:18:43.819 --> 00:18:46.457 Por mia patro, plej gravis 00:18:46.457 --> 00:18:49.111 ke la vara dizajno havu karakteron. 00:18:49.111 --> 00:18:52.211 Li malŝatis la neviglajn varojn 00:18:52.211 --> 00:18:54.911 kiuj ne donis al la konsumanto 00:18:54.911 --> 00:18:58.950 deziron por aĉeti ĝin. 00:19:01.350 --> 00:19:04.157 La malnova eŭropa filozofio 00:19:04.157 --> 00:19:07.596 estis krei la plej bonan varon kiu daŭru ĉiame. 00:19:07.596 --> 00:19:11.511 Oni aĉetis bonan veston por surmeti ĝin ekde la nupto 00:19:11.511 --> 00:19:15.180 ĝis via entombiĝo, sen renovigi ĝin. 00:19:15.180 --> 00:19:17.465 La usona filozofio 00:19:17.465 --> 00:19:20.303 estis krei konsumanton nekontentan 00:19:20.303 --> 00:19:23.988 pro la varo ĝuita, 00:19:23.988 --> 00:19:26.657 ke tiu vendu ĝin duamane 00:19:26.657 --> 00:19:30.527 kaj aĉetu la plej novan kun plej nova dizajno. 00:19:31.768 --> 00:19:35.332 Brooks Stevens vojaĝis ĉie en Usono 00:19:35.332 --> 00:19:38.720 instigante la paneigan programadon per paroladoj. 00:19:38.720 --> 00:19:41.508 Lia ideo sukcesis kaj eĥe sonis. 00:19:47.801 --> 00:19:52.301 Homoj atentas pli la ŝajnon de la varoj. 00:19:52.947 --> 00:19:55.232 Ili priatentas 00:19:55.232 --> 00:19:58.778 ĉion novan, belan kaj modernan. 00:20:02.759 --> 00:20:05.719 La dezajno kaj merkatiko tentis la konsumanton 00:20:05.719 --> 00:20:07.909 por ĉiam deziri la lastan version. 00:20:08.386 --> 00:20:10.625 Mia patro neniam dizajnis varon 00:20:10.625 --> 00:20:12.786 por panei intence 00:20:12.786 --> 00:20:16.409 aŭ funkcie malmoderniĝi dum ioma tempo. 00:20:16.856 --> 00:20:21.494 La paneiga programado dependas de la konsumanto. 00:20:22.463 --> 00:20:28.086 Neniu devigas iri al vendejo kaj aĉeti varon. 00:20:28.086 --> 00:20:31.833 Ili memvole iras, mem-elekte. 00:20:37.595 --> 00:20:44.174 Libereco kaj feliĉo per senlima konsumo. La usona vivmaniero de la 50aj jaroj 00:20:44.174 --> 00:20:46.743 metis la bazon de nia nuna konsuma socio. 00:21:02.805 --> 00:21:05.569 Sen paneiga programado, 00:21:05.569 --> 00:21:07.414 ĉi tiuj lokoj ne ekzistus. 00:21:09.660 --> 00:21:13.191 Ne estus varoj, ne estus industrio, 00:21:13.499 --> 00:21:16.245 ne estus dizajnistoj, arkitekturistoj, 00:21:16.245 --> 00:21:19.191 vendistoj, purigistoj, 00:21:19.191 --> 00:21:21.660 sekuristoj... 00:21:21.660 --> 00:21:23.150 Ĉiuj laborantoj malaperus. 00:21:23.611 --> 00:21:25.742 Kiom ofte vi ŝanĝas vian poŝtelefonon? 00:21:26.219 --> 00:21:27.457 -Post 18 monatoj. 00:21:27.457 --> 00:21:29.342 -Ĉiujare. 00:21:29.999 --> 00:21:35.243 Nuntempe, paneigan programadon oni instruas en lernejoj de dizajno kaj inĝenierarto. 00:21:36.271 --> 00:21:39.015 Boris Sknuf instruas pri la vara viv-ciklo, 00:21:39.445 --> 00:21:42.680 la moderna eŭfemismo samsignifa al paneiga programado. 00:21:43.572 --> 00:21:45.492 Mi aĉetiris, 00:21:46.361 --> 00:21:48.231 kaj jen miaj varoj; 00:21:48.231 --> 00:21:49.561 pato, 00:21:50.992 --> 00:21:53.846 salo, ĉemizo, alia ĉemizo... 00:21:54.761 --> 00:22:00.190 Oni instruas al studantoj dizajni por entreprena mondo regata de ununura celo: 00:22:00.190 --> 00:22:02.686 oftaj kaj ripetitaj aĉetoj. 00:22:02.983 --> 00:22:07.113 Mi volas ke vi diru kiom ili daŭros ĝis panei, 00:22:07.113 --> 00:22:08.983 kiom longa estos ties uz-vivo. 00:22:12.321 --> 00:22:15.944 Dizajnistoj devas kompreni por kiaj entreprenoj ili laboras. 00:22:15.944 --> 00:22:18.444 La entrepreno destinas, per sia negoca idealo, 00:22:18.444 --> 00:22:22.652 la ofton de renovigo de siaj varoj. 00:22:23.790 --> 00:22:27.363 Dizajnistoj ricevas tiun informon 00:22:27.363 --> 00:22:31.433 kaj devas dizajni la varon ĝuste 00:22:31.433 --> 00:22:35.179 laŭ la strategio negoca de la entrepreno. 00:22:37.449 --> 00:22:42.596 La paneiga programado estas la radiko de la granda kresko ekonomia 00:22:42.596 --> 00:22:46.286 kie vivis la okcidenta mondo ekde la 50aj jaroj. 00:22:48.440 --> 00:22:53.696 De tiam, kresko estas la centro de nia ekonomio. 00:22:56.189 --> 00:22:58.858 Ni vivas en socio de kresko 00:22:58.858 --> 00:23:02.727 kiu ne kreskas por sati la bezonojn, 00:23:02.727 --> 00:23:04.689 sed kreskas nur por kreski. 00:23:04.689 --> 00:23:08.696 Kreski senlime, per senlima produktado. 00:23:08.696 --> 00:23:13.858 Kaj por pravigi tion, la konsumo devas kreski sen limoj. 00:23:15.583 --> 00:23:19.931 Serge Latouche, elstara kritikisto de la socio de kresko, 00:23:19.931 --> 00:23:22.557 ofte skribas pri ĝiaj moviloj. 00:23:24.111 --> 00:23:27.201 Estas tri gravaj iloj: 00:23:27.201 --> 00:23:31.793 reklamado, paneiga programado, kaj kredito. 00:23:39.501 --> 00:23:40.985 En la lasta generacio, 00:23:40.985 --> 00:23:43.470 nia rolo en la vivo limiĝas al peti kreditojn 00:23:43.470 --> 00:23:45.462 por aĉeti aĵojn nebezonatajn. 00:23:45.462 --> 00:23:47.624 Tio ne estas logika laŭ mi. 00:23:50.238 --> 00:23:55.141 La kritikistoj al la kresksocio avertas ke ĉi tio estas nesubtenebla longtempvide, 00:23:55.757 --> 00:23:58.492 ĉar ĝi baziĝas en evidenta kontraŭdiro. 00:23:59.585 --> 00:24:02.685 Tiu, kiu kredas ke kreskado senlima 00:24:02.685 --> 00:24:05.200 kongruas kun kunlima mondo, 00:24:05.200 --> 00:24:06.562 estas freneza 00:24:06.562 --> 00:24:08.062 aŭ estas ekonomiisto. 00:24:08.062 --> 00:24:11.946 Estas tradegedio ke nun ni ĉiuj estas ekonomiistoj. 00:24:13.728 --> 00:24:17.982 Kial novan varon oni kreas tutmonde ĉiun 3 minutojn? 00:24:17.982 --> 00:24:20.005 Ĉu tio necesas? 00:24:20.764 --> 00:24:24.141 Multaj homoj rimarkas ke la aferoj devas ŝanĝiĝi tiam 00:24:24.141 --> 00:24:28.257 kiam politikistoj diras ke aĉetiri kaj konsumi 00:24:28.257 --> 00:24:31.418 estas la plej bona solvo por revigligi la ekonomion. 00:24:31.418 --> 00:24:34.918 Ni povus diri ke per la kreskosocio, 00:24:34.918 --> 00:24:37.618 ni estas kvazaŭ en rapida veturilo 00:24:37.618 --> 00:24:40.995 sen veturanto, 00:24:42.180 --> 00:24:43.957 veturilo sen bremsoj 00:24:43.957 --> 00:24:45.564 kies cela loko 00:24:45.564 --> 00:24:49.526 estas bato en muron, 00:24:49.526 --> 00:24:51.207 aŭ fali en klifon. 00:25:08.022 --> 00:25:10.917 Legante instrukci-librojn, 00:25:10.917 --> 00:25:13.627 Marcos rimarkas ke la inĝenieroj 00:25:13.627 --> 00:25:17.869 destinas la uzvivon de multaj printiloj, kiam ili dizajnis. 00:25:25.945 --> 00:25:30.670 Ili sukcesas tion metante blaton en la printilon. 00:25:42.292 --> 00:25:44.192 Mi trovis la blaton. 00:25:44.192 --> 00:25:47.077 Ĝi estas blato EEPROM, kie registriĝas 00:25:47.077 --> 00:25:48.392 nombrado de printadoj. 00:25:49.354 --> 00:25:51.546 Kiam atingiĝas specifa kvanto, 00:25:51.546 --> 00:25:53.708 la printilo malŝlosiĝas kaj ne plu printas. 00:26:02.934 --> 00:26:06.888 Kion opinias inĝenieroj pro dizajni varon por ke tiu paneu? 00:26:06.888 --> 00:26:12.037 La dilemo videblas en tiu ĉi brita filmo de 1951, 00:26:12.037 --> 00:26:15.772 kie juna kemiisto inventas fadenon neniam elĉerpeblan 00:26:16.388 --> 00:26:19.258 La kemiisto kredas ke li havis grandan sukceson, 00:26:27.608 --> 00:26:29.916 sed al kelkaj ne plaĉas la invento, 00:26:30.947 --> 00:26:34.769 kaj post tempeto post-iris lin ne nur la posedantoj fabrikaj 00:26:34.769 --> 00:26:37.970 sed ankaŭ la laborantoj kiuj timis senlaborecon. 00:26:39.386 --> 00:26:42.623 Tio estas vere interesa, kaj memorigas al mi 00:26:42.623 --> 00:26:44.585 ion okazinta en la ŝtofa industrio. 00:26:47.318 --> 00:26:53.201 En 1949, granda kemia entrepreno Dupont prezentis revolucian fibron homfaritan, 00:26:53.201 --> 00:26:54.368 la nilonon. 00:26:58.984 --> 00:27:03.618 Por virinoj ŝtrumpeto longdaŭra estis granda sukceso, 00:27:03.618 --> 00:27:05.352 sed ĝojo ne tiom daŭris. 00:27:06.598 --> 00:27:08.459 Mia patro laboris ĉe Dupont 00:27:08.459 --> 00:27:11.973 en la nilona fabrikado kaj antaŭ kaj post la milito. 00:27:11.973 --> 00:27:16.122 Li rakontis min ke kiam la nilono aperis 00:27:16.122 --> 00:27:19.530 kaj estis provita por krei ŝtrumpojn, 00:27:19.791 --> 00:27:23.992 liaj kunlaborantoj alportis ŝtrumpojn hejmen 00:27:23.992 --> 00:27:27.143 por siaj edzinoj aŭ koramikinoj. 00:27:27.143 --> 00:27:29.643 Mia patro alportis kelkajn al mia patrino 00:27:29.643 --> 00:27:34.235 kaj la unuaj plaĉegis al ŝi pro la granda rezisteco. 00:27:38.582 --> 00:27:42.911 La Dupontaj kemiistoj ja rajtis fieri. 00:27:42.911 --> 00:27:46.617 Eĉ viroj miris al la nilonŝtrumpa rezisto! 00:27:47.383 --> 00:27:49.902 Problemo estis ke ili daŭris tro longe. 00:27:49.902 --> 00:27:53.433 Virinoj feliĉegis ĉar ne aperis ŝirstrekoj, 00:27:53.433 --> 00:27:57.433 sed tio signifis ke la fabrikantoj 00:27:57.433 --> 00:27:59.364 ne vendus multajn ŝtrumpojn. 00:28:02.564 --> 00:28:05.876 DuPont donis novan celon al Nicole Fox kaj liaj kunlaborantoj. 00:28:09.167 --> 00:28:12.621 Ili ree devis kemenci ĉion 00:28:12.621 --> 00:28:14.829 por krei fibrojn pli malfortajn. 00:28:15.198 --> 00:28:20.236 Kaj malkovri ion pli ŝireblan 00:28:20.236 --> 00:28:23.105 por ke la ŝtrumpoj ne tiom daŭru. 00:28:25.900 --> 00:28:30.362 La samaj kemiistoj kiuj cerbumis tiom por krei longdaŭran nilonon, 00:28:30.362 --> 00:28:34.354 iris laŭ la epoka fluo kaj tiel kreis pli malfortan. 00:28:34.354 --> 00:28:38.053 Tiu ĉiamdaŭra fadenon malaperis el la fabrikoj, 00:28:38.053 --> 00:28:39.720 same kiel en la filmo. 00:28:39.720 --> 00:28:42.503 Ni volas la plenan posedon de tiu malkovro. 00:28:42.503 --> 00:28:45.118 Se vi akceptas, ni pagos duoblon de la kontrakto. 00:28:45.118 --> 00:28:47.418 Kvaronan milionon... 00:28:48.464 --> 00:28:49.364 -Por forigi ĝin? 00:28:49.364 --> 00:28:50.187 -Jes. 00:28:50.695 --> 00:28:55.818 Kion opiniis la kemiistoj Dupontaj pri intence redukti la uzvivon varan? 00:28:56.772 --> 00:28:59.664 Ja devis esti ĉagrena por la inĝenieroj 00:28:59.664 --> 00:29:03.227 devige uzi siajn konojn por krei subnivelan varon, 00:29:03.227 --> 00:29:06.574 post tiom da penoj por krei bonan varon. 00:29:06.574 --> 00:29:12.197 Sed mi supozas ke tio estas ekstera vidpunkto. 00:29:12.966 --> 00:29:15.343 Eble ili nur plenumis sian laboron. 00:29:15.343 --> 00:29:18.350 Fortigi aŭ malfortigi ĝin estis ilia laboro. 00:29:21.224 --> 00:29:24.000 Etike tiuj estis komplikaj tempoj por la inĝenieroj. 00:29:24.000 --> 00:29:27.962 Tiu alfrontado igis al ili repensi 00:29:27.962 --> 00:29:30.616 siajn etikajn ideojn plej fundamentajn. 00:29:32.647 --> 00:29:35.577 La maljuna filozofio apogis 00:29:35.577 --> 00:29:38.600 la varojn longdaŭrajn, neniam rompeblajn. 00:29:38.600 --> 00:29:41.885 La junaj filozofiuloj, helpataj de la merkato, 00:29:41.885 --> 00:29:43.693 deziris krei varojn 00:29:43.693 --> 00:29:45.685 tiel forĵeteblaj kiel eble. 00:29:45.685 --> 00:29:48.770 La debato finiĝis 00:29:48.770 --> 00:29:52.439 kiam la nova filozofio gajnis la ludadon. 00:29:56.834 --> 00:30:00.893 La paneiga programado ne nur trafis la inĝenierojn. 00:30:00.893 --> 00:30:05.569 La ĉagreno de la konsumantoj videblis en la elstara teatraĵo de Arthur Miller: 00:30:05.569 --> 00:30:07.103 Morto de vojaĝanto. 00:30:07.118 --> 00:30:10.767 Tiel, kiel Willy Loman, la konsumantoj nur rajtis plendi. 00:30:11.183 --> 00:30:14.281 Eĉ nur unu fojon en mia vivo, mi dezirus posedi ion antaŭ rompiĝi! 00:30:14.281 --> 00:30:16.584 Estas ada senĉesa batalo kontraŭ la rubejego! 00:30:16.584 --> 00:30:19.544 Mi ĵus pagis la veturilon kaj jam ĝi misfunkcias. 00:30:19.544 --> 00:30:23.900 La fridujo konsumas rimenojn senĉese. 00:30:24.916 --> 00:30:26.646 Tio estas pruvite! 00:30:26.646 --> 00:30:28.858 VI ĵus pagis ion kaj ne plu uzeblas. 00:30:31.685 --> 00:30:36.184 Konsumantoj ne sciis, ke malantaŭ la Fera Kurteno, 00:30:36.184 --> 00:30:37.757 en la landoj de la orienta bloko, 00:30:37.757 --> 00:30:41.805 ekzistis tuta ekonomio sen paneiga programado. 00:30:48.466 --> 00:30:54.434 La komunisma ekonomio ne baziĝas sur libera merkato, sed sur registara planado. 00:30:54.605 --> 00:30:58.999 Ĝi ne estis tre efika, kaj ĝi suferis oftan mankon de resursoj. 00:30:59.337 --> 00:31:04.192 En tia ekonomio, paneiga programado neniel logikis. 00:31:08.253 --> 00:31:13.056 En la pasinta orienta Germanio, tiu estas la komunisma ekonomio plej efika, 00:31:13.056 --> 00:31:20.031 la reguloj diris ke fridujoj kaj lavmaŝinoj funkciendis por 25 jaroj. 00:31:23.047 --> 00:31:28.114 Mi aĉetis ĉi tiun fridujon en la Orienta Germanio je 1985, 00:31:28.114 --> 00:31:31.538 ĝi jam estas 24jara almenaŭ. 00:31:32.722 --> 00:31:36.557 Mi neniam bezonis ŝanĝi la ampolon, 00:31:36.557 --> 00:31:38.888 ĝi estas preskaŭ 25jara. 00:31:42.103 --> 00:31:49.354 En 1981, orient-Berlina fabriko ekproduktis ampolon longdaŭran kaj 00:31:49.354 --> 00:31:54.213 oni prezentis ĝin en internacia foiro por trovi okcidentaj aĉetantoj. 00:31:55.244 --> 00:31:58.242 Kiam la fabrikantoj de la orienta Germanio 00:31:58.242 --> 00:32:01.164 prezentis tiujn ampolojn 00:32:01.164 --> 00:32:03.145 en la ferio de Hanover en 1981, 00:32:03.837 --> 00:32:07.379 iliaj kolegoj de okcidento diris: "Ili senlaboriĝos". 00:32:07.379 --> 00:32:10.309 La inĝenieroj de orient-Germanio diris: 00:32:10.309 --> 00:32:12.907 "Ne, male. 00:32:12.907 --> 00:32:16.315 Ni gardos niajn postenojn 00:32:16.315 --> 00:32:19.907 se ni enŝparas materialojn kaj ne malŝparas volframon." 00:32:23.138 --> 00:32:26.466 La okcidentuloj malakceptis la ampolon. 00:32:27.374 --> 00:32:30.522 En 1989 falis la muro Berlina, 00:32:31.291 --> 00:32:36.711 la fabriko fermiĝis kaj la longdaŭra ampolo ne plu produktiĝis. 00:32:38.249 --> 00:32:42.404 Nun nur eblas vidi ĝin en ekspozicioj kaj muzeoj. 00:32:52.173 --> 00:32:57.206 20 jaroj post la falo Berlin-mura, la konsumemo sen-brensa 00:32:57.206 --> 00:33:00.202 okazas kaj oriente kaj okcidente. 00:33:06.726 --> 00:33:10.066 Kun unu malsimileco, en la interreta epoko 00:33:10.066 --> 00:33:14.454 la konsumantoj pretas lukti kontraŭ la paneiga programado. 00:33:15.315 --> 00:33:16.843 Nia unua laboro sukcesplena 00:33:16.843 --> 00:33:19.420 estis filmeto pri la iPod. 00:33:20.389 --> 00:33:23.166 Mi estis sen-mone kaj aĉetis iPod 00:33:23.166 --> 00:33:25.743 kiu kostis 400, 500 dolarojn. 00:33:26.958 --> 00:33:30.981 Post 8, 12 monatoj la baterio mortis. 00:33:31.920 --> 00:33:35.804 Mi telefonis al Apple por peti ke ili ŝanĝu la baterion, 00:33:35.804 --> 00:33:39.673 kaj ilia tiama politiko estis tiu, diri al klientoj 00:33:39.673 --> 00:33:41.849 ke ili aĉetu alian iPod. 00:33:41.849 --> 00:33:43.784 Pli bone aĉeti novan. 00:33:43.784 --> 00:33:44.894 Apple ne oferas. 00:33:44.894 --> 00:33:45.575 Ne. 00:33:45.575 --> 00:33:48.557 Ĉu Apple ne oferas anstataŭan baterion? 00:33:48.557 --> 00:33:49.294 Ne. 00:33:49.294 --> 00:33:52.000 Kio ĝenis ne estis la morto bateria. 00:33:52.000 --> 00:33:54.718 Se tio okazas al mia poŝtelefono Nokia, 00:33:54.718 --> 00:33:56.554 mi aĉetas novan baterion. 00:33:56.554 --> 00:33:59.153 Eĉ al mia komputileto Apple 00:33:59.153 --> 00:34:01.799 mi povas ŝanĝi la baterion. 00:34:01.799 --> 00:34:04.517 Sed por la iPod, tiom kara, mortinte la baterio 00:34:04.517 --> 00:34:07.906 oni devis ŝanĝi la tutan aparaton. 00:34:10.322 --> 00:34:14.849 Mia frato havis la ideon krei filmeton pri tio. 00:34:14.849 --> 00:34:17.844 Ni iris kun ŝablono kaj aspergilo, 00:34:17.844 --> 00:34:21.072 pentrante sur la reklamojn de iPod viditajn. 00:34:21.072 --> 00:34:24.208 "La baterio ne-reŝanĝebla de iPod nur vivas 18 monatojn." 00:34:27.538 --> 00:34:31.718 Ni enretigis la videon en www.ipodsdirtysecret.com 00:34:31.718 --> 00:34:33.354 En la una monato ĝi havis 00:34:33.354 --> 00:34:36.074 5 aŭ 6 milionojn da vizitoj 00:34:36.074 --> 00:34:38.742 kaj la retejo freneziĝis. 00:34:41.493 --> 00:34:46.400 Advokato de San Francisco, Elizabeth Pritzker, aŭdis pri la video 00:34:46.400 --> 00:34:49.952 kaj decidis procesi al Apple pro la iPod-bateria temo. 00:34:50.353 --> 00:34:54.485 Duon-jarcenton post la kartela okazo, la paneiga programado 00:34:54.485 --> 00:34:56.807 fine alvenis al la tribunalo. 00:34:58.486 --> 00:35:00.663 Kiam la procesado ekis, 00:35:00.663 --> 00:35:03.657 jam du jarojn post la enmerkatiĝo de iPod, 00:35:03.657 --> 00:35:05.074 Apple jam vendis 00:35:05.074 --> 00:35:07.976 3 milionojn da iPodoj en Usono. 00:35:10.032 --> 00:35:13.300 Multaj el tiuj iPodoj havis problemojn bateriajn 00:35:13.300 --> 00:35:16.846 kaj la posedantoj pretis iri tribunalen. 00:35:17.738 --> 00:35:20.957 Unu el tiuj estis Andrew Westley. 00:35:21.927 --> 00:35:25.238 Inter la konsumantoj kiuj vokis nin, 00:35:25.238 --> 00:35:30.017 ni elektis reprezentantojn por opa procesado. 00:35:33.940 --> 00:35:36.467 Opa procesado 00:35:36.467 --> 00:35:38.976 estas usona aparta mekanismo: 00:35:38.976 --> 00:35:43.796 Persona grupeto reprezentas pli grandan grupon 00:35:43.796 --> 00:35:46.266 por prezenti proceson al tribunalo. 00:35:48.960 --> 00:35:53.070 Mia rolo ĉi-procese estis reprezenti milojn, 00:35:53.070 --> 00:35:56.181 eble dekmilojn da homoj. 00:35:56.181 --> 00:35:59.804 La proceso konatiĝis kiel Westley kontraŭ Apple. 00:36:02.893 --> 00:36:07.280 Kiam miaj amikoj kaj familio aŭdis pri tiu grava proceso, 00:36:07.280 --> 00:36:10.972 ili kredis ke mi estis radikaliĝanta, 00:36:10.972 --> 00:36:13.990 ke mi estis la venonta Erin Brockovich. 00:36:16.918 --> 00:36:20.966 Je decembro 2003, Elizabeth Pritzker proceson prezentis 00:36:20.966 --> 00:36:23.335 al tribunalo de la graflando San Mateo 00:36:23.335 --> 00:36:26.344 ege proksime al la sidejo de Apple. 00:36:29.441 --> 00:36:33.635 Ni petis al Apple plurajn teknikajn dokumentojn 00:36:33.635 --> 00:36:37.048 rilate al la uzvivo de la iPoda baterio 00:36:37.048 --> 00:36:39.556 kaj ni ricevis multaj teknikajn datenojn 00:36:39.556 --> 00:36:43.155 pri la dizajna procezo kaj la bateriaj provoj. 00:36:43.155 --> 00:36:44.688 Tiel, ni malkovris ke 00:36:44.688 --> 00:36:49.215 la litia baterio iPoda dizajniĝis 00:36:49.215 --> 00:36:51.653 dekomence 00:36:51.653 --> 00:36:53.813 por vivi mallonge. 00:36:58.155 --> 00:37:01.221 La kondiĉo por krei la iPodon 00:37:01.221 --> 00:37:04.425 estis la paneiga programado. 00:37:06.748 --> 00:37:11.135 Post monatoj de premoj, ambaŭ flankoj atingis interkonsenton. 00:37:11.135 --> 00:37:16.407 Apple kreis anstataŭaĵan servon kaj plilongigis la garantion ĝis 2 jaroj. 00:37:16.407 --> 00:37:19.958 La procesantoj ricevis kompenson. 00:37:21.601 --> 00:37:24.789 Io, kio persone tedas min 00:37:24.789 --> 00:37:27.367 estas ke Apple prezentiĝas 00:37:27.367 --> 00:37:31.429 kiel moderna, juna kaj progresema entrepreno. 00:37:31.429 --> 00:37:36.585 Ke entrepreno tia ne havas naturmedian politikon 00:37:36.585 --> 00:37:38.762 kiu permesas al konsumanto 00:37:38.762 --> 00:37:42.018 redoni la varon por ĝia recikligo kaj forigo, 00:37:42.018 --> 00:37:45.710 tio estas kontraŭintuicia kaj kontraŭas ĝian mesaĝon. 00:37:54.086 --> 00:37:58.690 La paneiga programado estigas fluon senhaltan da forĵetaĵoj 00:37:58.690 --> 00:38:02.521 kiuj fine restas en landoj trimondaj kiel Ganao, en Afriko. 00:38:03.938 --> 00:38:06.329 Ekde ok, naŭ jaroj 00:38:06.329 --> 00:38:08.660 mi ekrimarkis ke al Ganao alvenis 00:38:08.660 --> 00:38:11.113 multaj konteneroj de elektronikaj forĵetaĵoj. 00:38:13.098 --> 00:38:15.362 Ni parolas pri paneaj kaj komputiloj 00:38:15.362 --> 00:38:18.032 kaj televidiloj 00:38:18.032 --> 00:38:21.166 kiujn neniu volas en la evoluintaj landoj. 00:38:22.722 --> 00:38:26.159 Traktaĵo internacia malpermesas sendi elektronikajn forĵetaĵojn 00:38:26.159 --> 00:38:27.878 al la tria mondo. 00:38:27.878 --> 00:38:30.873 Sed komercistoj uzas simplan lertaĵon: 00:38:30.873 --> 00:38:34.007 deklari ilin varoj duamanaj. 00:38:39.974 --> 00:38:43.411 Pli ol 80% el la forĵetaĵoj elektronikaj kiuj iras Ganen 00:38:43.411 --> 00:38:47.911 ne ripareblas kaj restas forlasitaj en la rubejegoj de la tuta lando. 00:38:50.081 --> 00:38:52.722 Ni troviĝas en la rubejego Agbogbloshie. 00:38:52.722 --> 00:38:56.739 Ĉi tie estis belega rivero Odaw, 00:38:56.739 --> 00:39:00.152 kiu serpentis ĉirkaŭe. 00:39:00.152 --> 00:39:03.195 Ĝi vivigis ĉion, estis multaj fiŝoj. 00:39:03.195 --> 00:39:07.514 Mi iradis al proksima lernejo, 00:39:07.514 --> 00:39:10.532 ni venis por ludi piedpilkon kaj pasigi tempon. 00:39:10.532 --> 00:39:14.643 Fiŝistoj organizadis promenojn surboatajn. 00:39:14.643 --> 00:39:17.382 Nun ĉio malaperis. 00:39:17.382 --> 00:39:20.494 Kaj tio tre tristigas kaj kolerigas min 00:39:25.488 --> 00:39:29.851 Nuntempe ne ekzistas infanoj ludantaj post iri lernejen. 00:39:29.851 --> 00:39:34.681 Anstataŭ tio, junuloj de malriĉaj infanoj venas por serĉi rubon. 00:39:36.213 --> 00:39:40.951 Ili bruligas la plastikaĵon kablan por preni la metalon enan. 00:39:47.345 --> 00:39:52.072 La infanoj pli etaj reserĉas por trovi 00:39:52.072 --> 00:39:55.719 ajnajn metaletojn kiujn granduloj forgesis. 00:40:12.446 --> 00:40:14.735 Kiuj sendas al ni tian rubon diras: 00:40:14.735 --> 00:40:17.940 "Ni volas malfermi tiun digitalan breĉon 00:40:17.940 --> 00:40:21.353 inter Eŭropo kaj Ameriko, kaj la cetera Afriko kaj Ganao." 00:40:21.353 --> 00:40:24.766 Sed la senditaj komputiloj 00:40:24.766 --> 00:40:26.554 ne funkcias. 00:40:29.713 --> 00:40:31.975 Ne logikas ricevi forĵetaĵojn 00:40:31.975 --> 00:40:35.146 se ne eblas ripari ilin, des malpli se ne estas viaj 00:40:35.146 --> 00:40:38.072 kaj via lando iĝas monda rubejego. 00:40:46.849 --> 00:40:49.914 La rubo kiun oni kaŝis al vido dum tiom longe 00:40:49.914 --> 00:40:52.659 dum la industria erao, nun venas al niaj vivoj 00:40:52.659 --> 00:40:54.813 kaj ni ne povas eviti ĝin. 00:40:54.813 --> 00:40:58.250 La malŝparema ekonomio alvenas al sia fino 00:40:58.250 --> 00:41:01.753 ĉar ne plu restas lokoj por surmeti la forĵetaĵojn. 00:41:01.753 --> 00:41:05.865 Danke al pasigo tempa ni rimarkis 00:41:05.865 --> 00:41:09.326 ke la planedon ne povas subteni porĉiame tion ĉi. 00:41:09.326 --> 00:41:11.972 La resursoj materialaj kaj energiaj 00:41:11.972 --> 00:41:15.340 kiujn ni havas estas kunlimaj. 00:41:16.201 --> 00:41:18.382 Estonteco neniam pardonos nin. 00:41:18.382 --> 00:41:23.327 Oni malkovros la vivstilon malŝpareman 00:41:23.327 --> 00:41:26.206 de la evoluintaj landoj. 00:41:28.806 --> 00:41:34.183 Homoj el ĉie ekagas nun kontraŭ la paneiga programado. 00:41:35.814 --> 00:41:39.628 Mike Anane batalas ekde la katena fino, 00:41:39.628 --> 00:41:42.478 li komencis kolektante informojn. 00:41:42.878 --> 00:41:47.918 Ĉi tie mi gardas la forĵetaĵojn kun indentigaj etiketoj. 00:41:47.918 --> 00:41:52.095 Ĉi tie legeblas Centralo AMU en Zelando, Danlando. 00:41:53.909 --> 00:41:57.090 Ĉi tio venas el Germanio, oni sendis tien ĉi por forĵeti. 00:41:57.090 --> 00:41:58.715 Universitato Westminster. 00:41:58.715 --> 00:42:00.432 Apple estas entrepreno 00:42:00.432 --> 00:42:03.079 kiu fanfaronas esti ekologiista. 00:42:03.079 --> 00:42:05.983 Sed multaj varoj de Apple fine restas ĉi tie. 00:42:07.376 --> 00:42:11.856 Mi havas datenbankon kun etiketoj kaj kontaktoj 00:42:11.856 --> 00:42:15.271 de la entreprenoj kiuj posedis 00:42:15.271 --> 00:42:18.103 la rubon forĵetitan en Ganao. 00:42:20.210 --> 00:42:24.070 Mike planas el tiuj datenoj igi pruvojn 00:42:24.070 --> 00:42:26.119 por denunco en tribunalo. 00:42:30.667 --> 00:42:34.240 Ni devas ekagi per punrimedoj, 00:42:34.240 --> 00:42:36.028 procesi homojn 00:42:36.028 --> 00:42:38.375 por ke ne plia rubo alvenu al Ganao. 00:42:49.798 --> 00:42:55.463 Marcos retumas denove, li serĉas kiel longigi la vivon de sia printilo. 00:42:57.711 --> 00:43:02.105 Retejo el Rusio ŝajnas oferi programaron senpagan 00:43:02.105 --> 00:43:04.724 por printiloj kun nombrila blato. 00:43:06.038 --> 00:43:10.882 La programisto penigis sin por klarigi sian personan motivon. 00:43:10.882 --> 00:43:13.807 Tio ĉi okazas pro malbona muntado. 00:43:13.807 --> 00:43:16.130 Tiu estas ilia negoca modelo. 00:43:16.130 --> 00:43:19.380 Ĝi estas malbona por la uzanto kaj la naturmedio. 00:43:19.380 --> 00:43:23.514 Tial, mi trovis rimedon por krei programaron 00:43:23.514 --> 00:43:27.275 permesantan reekigi la blaton nombrilan. 00:43:28.599 --> 00:43:34.335 Marcos ne scias kio okazeblas, sed li fine decidas elŝuti la programaron. 00:43:36.726 --> 00:43:41.280 El vilaĝeto francia, John Thackara batalas kontraŭ la paneiga programado, 00:43:41.280 --> 00:43:45.804 li helpas homojn el la tuta mondo kundividi ideojn negocajn kaj dizajnajn. 00:43:46.806 --> 00:43:51.147 En la plej malriĉaj landoj, aĵojn oni ĉiam riparas. 00:43:51.147 --> 00:43:54.675 La ideo forĵeti varon nur ĉar ĝi paneis 00:43:54.675 --> 00:43:58.012 estas nepensebla por homoj el la sudo. 00:43:59.690 --> 00:44:02.680 En barato ekzistas vorto "jugaad" 00:44:02.680 --> 00:44:06.133 por priskribi tiun kutimon ripari aĵojn, 00:44:06.133 --> 00:44:08.956 senzorge la malfacilecon. 00:44:12.369 --> 00:44:16.293 Ni provas trovi homojn kun realaj projektoj, 00:44:16.293 --> 00:44:21.052 kiuj ne diru al si asertojn absktraktajn 00:44:21.052 --> 00:44:23.561 pri kiel malbone iras ĉio aŭ kio ŝanĝendas. 00:44:28.623 --> 00:44:34.195 Unu el tiuj estas Warlden Phillips, ido de la fabrikantoj ampolaj. 00:44:38.747 --> 00:44:41.184 Mi memoras ke mia avo alportis min 00:44:41.184 --> 00:44:42.507 al fabriko de Phillips 00:44:42.507 --> 00:44:47.454 por ke mi vidu kiel oni fabrikas ampolojn, 00:44:47.454 --> 00:44:48.755 tio estas mirinda. 00:44:53.826 --> 00:44:56.811 Preskaŭ jarcenton post la kartelo ampola, 00:44:56.811 --> 00:45:02.152 Warlden Phillips daŭrigas la familian kutimon, sed kun malsimila vidpunkto. 00:45:02.152 --> 00:45:05.588 Li produktas ampolon LEDan kiu daŭras 25 jarojn. 00:45:10.257 --> 00:45:14.413 Ne ekzistas mondo ekologia kaj mondo negoca. 00:45:16.658 --> 00:45:19.151 Negoco kaj subtenebleco iras mane kune. 00:45:19.151 --> 00:45:21.913 Fakte, tio estas la plej bona bazo por negoco. 00:45:21.913 --> 00:45:24.997 Kaj la sola rimedo sukcesi tion 00:45:24.997 --> 00:45:27.509 estas konsideri la realan koston 00:45:27.509 --> 00:45:30.039 de la resursoj uzitaj. 00:45:30.039 --> 00:45:32.268 Kaj konsideri same la konsumon energian, 00:45:32.268 --> 00:45:35.938 aldone al la transportokonsumo nedirekta. 00:45:35.938 --> 00:45:39.911 Se la transportistoj pagus la koston realan transportan, 00:45:39.911 --> 00:45:44.182 sen mencii ke la nafto estas resurso ne renovebla 00:45:44.182 --> 00:45:47.083 nek ankoraŭ anstataŭebla, 00:45:47.083 --> 00:45:50.833 la kostoj 20obliĝus aŭ 30obliĝus! 00:45:52.690 --> 00:45:55.628 Se oni konsideras tion por ĉiu varo produktita, 00:45:55.628 --> 00:46:01.271 la entreprenistoj tutmondaj havus grandajn emigojn 00:46:01.271 --> 00:46:03.500 por produkti varojn ĉiamdaŭreblajn. 00:46:06.007 --> 00:46:09.538 Ankaŭ bataleblas kontraŭ la paneiga programado 00:46:09.538 --> 00:46:13.448 se oni repensas pri la vara inĝenierio kaj produktado. 00:46:13.878 --> 00:46:17.711 Nova vidpunkto: "El lulilo al lulilo" 00:46:17.711 --> 00:46:21.077 asertas ke se fabrikoj funkcius kiel naturo 00:46:21.077 --> 00:46:24.082 la mema paneigo paneus. 00:46:25.133 --> 00:46:28.989 Kiam ni parolas pri protekti la naturmedion, 00:46:28.989 --> 00:46:32.637 ni ĉiam pensas pri tranĉi, rezigni, redukti. 00:46:33.313 --> 00:46:36.960 Sed en printempo, ĉerizarbo 00:46:36.960 --> 00:46:39.462 nek tranĉas ion nek rezignas. 00:46:43.818 --> 00:46:46.827 La natura ciklo produktas abunde, 00:46:46.827 --> 00:46:51.797 sed la falintaj floroj kaj sekaj folioj ne estas forĵetaĵoj, 00:46:51.797 --> 00:46:54.327 sed nutraĵoj por aliaj vivaĵoj. 00:46:56.324 --> 00:47:00.364 Naturo ne produktas forĵetaĵojn, nur nutraĵojn. 00:47:03.012 --> 00:47:08.128 Braungart kredas ke la industrio povas imiti la virtan ciklon naturan. 00:47:08.482 --> 00:47:14.552 Kaj li pruvis tion kiam li redezajnis la procezon produktadan de svisa ŝtofa fabriko. 00:47:17.333 --> 00:47:21.425 Kiam vi kovras sofon per ŝtofoj tiaj, 00:47:21.425 --> 00:47:25.070 la eltondaĵoj estas tiom venenaj 00:47:25.070 --> 00:47:29.204 ke ili devas esti forigitaj kune kun la venenaj restaĵoj. 00:47:31.876 --> 00:47:38.561 Braungart malkovris ke la fabriko uzis konstante centojn da farboj kaj kemiaj produktoj. 00:47:38.561 --> 00:47:39.838 tre venenaj. 00:47:40.893 --> 00:47:45.969 Por produkti la novajn teksaĵojn, Braungart kaj lia teamo reduktis la liston 00:47:45.969 --> 00:47:48.049 ĝis nur 36 substancoj, 00:47:48.049 --> 00:47:49.661 ĉiuj biomalkomponeblaj. 00:47:51.170 --> 00:47:55.001 Ni elektis ingrediencojn manĝeblajn. 00:47:55.001 --> 00:47:58.112 Se vi ŝatus, vi povus aldoni ilin al via mueslio. 00:47:59.282 --> 00:48:01.126 En malŝparema socio, 00:48:01.126 --> 00:48:03.325 varo mallongviva kreas problemon de forĵetaĵoj. 00:48:03.325 --> 00:48:06.612 Se socio produktas nutraĵojn, 00:48:06.612 --> 00:48:10.047 la varoj mallongvivaj iĝas io nova. 00:48:11.404 --> 00:48:14.831 Por la plej radikalaj kritikantoj kontraŭ la paneiga programado, 00:48:14.831 --> 00:48:17.965 ne sufiĉas reformi la procezojn produktadajn, 00:48:17.965 --> 00:48:21.612 ili volas repensi nian ekonomion kaj niajn valorojn. 00:48:22.426 --> 00:48:26.092 Estas vera revolucio, revolucio kultura, 00:48:26.092 --> 00:48:29.555 ĉar tio estas ŝanĝo de paradigmo kaj pensmaniero. 00:48:30.318 --> 00:48:33.894 Tiu revolucio nomiĝas: Malkreskado. 00:48:33.894 --> 00:48:37.066 Serge Latouche vojaĝas de parolado al parolado klarigante 00:48:37.066 --> 00:48:41.094 kiel forlasi la socion kreskecan porĉiame. 00:48:42.340 --> 00:48:45.969 La malkresko estas provoka slogano 00:48:45.969 --> 00:48:51.635 kiu provas rompi la eŭforian paroladon 00:48:51.635 --> 00:48:55.885 pri kreskado farebla, senlima kaj subtenebla. 00:48:55.885 --> 00:49:00.832 Ĝi provas pruvi la neceson por ŝanĝi la logikon. 00:49:03.278 --> 00:49:05.590 La esenco de la malkresko 00:49:05.590 --> 00:49:08.934 resumeblas per sola vorto: redukti. 00:49:08.934 --> 00:49:13.206 Redukti nian ekologian spuron, 00:49:13.206 --> 00:49:15.737 la tro-produktadon kaj la tro-konsumadon. 00:49:16.759 --> 00:49:20.195 Reduktante la konsumon kaj produktadon, 00:49:20.195 --> 00:49:22.151 ni povas liberigi tempon 00:49:22.151 --> 00:49:25.536 por disvolvi aliajn tipojn de riĉeco 00:49:25.536 --> 00:49:30.250 kiuj avantaĝe ne elĉerpiĝas dum uzado, 00:49:30.250 --> 00:49:32.478 same kiel amikeco aŭ kono. 00:49:35.461 --> 00:49:37.865 Pli kaj pli, ni dependas de objektoj 00:49:37.865 --> 00:49:40.400 por nia identeco kaj memestimo 00:49:40.400 --> 00:49:43.764 Tio estas konsekvenco de la krizo de tio 00:49:43.764 --> 00:49:45.992 kio kutimis indentigi nin, 00:49:45.992 --> 00:49:48.523 kiel la rilato kun la komunumo aŭ lando. 00:49:48.523 --> 00:49:51.054 Aŭ pri tiuj simplaj aferoj 00:49:51.054 --> 00:49:53.958 kiujn konsumismo jam anstataŭis. 00:49:58.021 --> 00:50:03.199 Se feliĉo dependus de la nivelo konsuma, 00:50:03.199 --> 00:50:06.681 ni devus esti absolute feliĉaj, 00:50:06.681 --> 00:50:11.650 ĉar ni konsumas 26oble pli ol en la tempoj de Marx. 00:50:11.650 --> 00:50:13.485 Sed enketoj montras, 00:50:13.485 --> 00:50:16.110 ke homoj ne estas 20oble pli feliĉaj, 00:50:16.110 --> 00:50:18.733 ĉar feliĉo estas ĉiam subjektiva. 00:50:23.353 --> 00:50:27.835 La kritikistoj kontraŭ la malkresko timas tion, ke ĝi detruos la ekonomion 00:50:27.835 --> 00:50:30.760 kaj alportos nin reen al la ŝtonepoko. 00:50:33.161 --> 00:50:36.009 Reveni al subtenebla socio, 00:50:36.009 --> 00:50:40.398 kies ekologia spuro ne pli grandas ol planedo, 00:50:40.398 --> 00:50:43.856 ne signifas reveni al ŝtona epoko, sed reveni, 00:50:43.856 --> 00:50:47.108 konsiderante la parametrojn de lando kiel Francio, 00:50:47.108 --> 00:50:49.731 al la 1960aj jaroj, jaroj tute ne estas Ŝtonepokaj. 00:50:52.608 --> 00:50:57.603 La socio de malkresko realigas la vizion de Gandhi: 00:50:57.603 --> 00:51:00.644 "La mondo sufiĉe grandas por ĉies bezonoj 00:51:00.644 --> 00:51:02.851 por satigi ĉies bezonojn 00:51:02.851 --> 00:51:05.150 sed ĉiam tro malgrandas 00:51:05.150 --> 00:51:06.891 por la avido de kelkuloj." 00:51:33.293 --> 00:51:38.023 Marcos nun instalas la rusan programaron en sia komputilo. 00:51:42.032 --> 00:51:47.409 Per la nova programo li povas irigi al nulo la presilan nombril-blaton. 00:51:50.661 --> 00:51:53.842 La presilo malŝlosiĝas tuj. 00:52:07.217 --> 00:52:08.216 Ĉu la fino? 00:52:08.694 --> 00:52:12.153 Subtekstigita de Alex Escomu (Facebook-e)