Apolono, dio de la suno. Plejalta idealo de la juneco kaj la beleco. Fonto de la vera scio kaj simbolo de la racio. Dum jarcentoj li vivis en la universo de la mitoj, persekutante Dafna-n, la nimfo kiu iĝis arbo, konkurante kontraŭ Marsiaso, satiruso kiu defiis lian liron, kaj kundividante sian orakolon kun la vina kaj seksavida dio... Dionizo, simbolo de la instinkto kaj la pasio kiuj fluas subhaŭte. Apolono... ... kaj Dionizo. Du vizaĵoj de sama realaĵo. Du fortoj kiuj difinas nian naturon kaj ĉiutage impulsas nin atingi kion ni deziras, trenante nin en ilian propran mondon. Imaga mondo kiu neniam sin montris... ... ĝis nun. KIAM APOLONO RENKONTIS DIONIZO-N AKTO 1-A Saluton pupulino. Ĉu iu neniam diris al vi, ke vi havas rideton taŭga... ... por reklamo? Permeson... Sufiĉe! Ĉiutage same! Vi ellacigas min! Ĉu vi ne rekonas min? Vi... ĉu vi estas mi? Kaj se mi dirus al vi ke mi estas... ... solvo al ĉiuj viaj problemoj? Kion vi volas diri? Mi volas diri... ... Dafna-n. Ĉu Dafna-n? Vi volas allogi ŝin, ĉu ne? Mi povas helpi vin. Ĉu vi povas...? Haaa! Vi povas helpi min allogi ŝin! Kia ulo! Tre amuza! Haltu konduti vin kiel stultulo! Kaj diru al ŝi kion vi sentas. Tio ne estas tiel facila. Dafna ne estas iu ajn knabino. Hooo... kiom romantika. Ŝi laboras por...! ... “tiu, kiun vi scias”. Kaj ĉu tio kaŭzas problemon al vi? Neniu povas aliĝi al ŝi! La lastan tempon, kiam mi provis... Kaj ĉu vi volas ke via amatino pensu ke ŝia heroo, ... tiu kiu estas savonta ŝin el... ... “tiu, kiun vi scias”... ... estas... ... perdanto? Prave. Kion vi planas? Trankviliĝu, kuraĝulo... Antaŭe mi volas vidi kiel vi sindefendas... ... kontraŭ ŝi. Ek! Ataku! Saluton pupulino. Ĉu iu neniam diris al vi, ke vi havas rideton taŭga... ... por reklamo? Kio okazas? Ke kio okazas? Tio estas la plej ridinda aĵo kiun mi iam aŭdis! Ha, kaj kion sugestas la spertulo? Ne ludu. Estu natura... ... sincera. Konsentite. Dafna... ... mi amas vin. Kio nun? Ne necesas ke vi estu tiom sincera! Ĉi tio estas perdo da tempo! Enfokusiĝu! Ne ĵetu la bantukon tiel baldaŭ! Ja, kiom facila ŝajnas ĉio el tie! Sed estas mi, kiu denove hazardos! Vi pravas. Hej! Hej! Hej! Dankon pro via helpo! “Mi estas la solvo por ĉiuj viaj problemoj"... Vi estas ne pli ol reflektaĵo de mi. Tiel malkuraĝa kiel mi. Atentu. Donu al mi paron da horoj... ... kaj mi certigas al vi ke Dafna... ... estos via. Konsentite? Konsentite. AKTO 2-A "NARCISO ARESTITAS PRO AGRESO" Ĉu iu neniam diris al vi, ke vi havas rideton taŭga... ... por reklamo? Ĉu vi estas reklamisto? Ni diru... ... ke mi scias pri bildoj. Kiom interesa... Ne tiom rapide! Ni ankoraŭ ne finis... AKTO 3-A Misio plenumigite. Kie ŝi estas? Enlitiĝite. Ĉu vi pensas, ke ŝi rimarkos ĝin? Nu, mi estis tre konvinka. Nun ĝi dependas je vi. Ek! Karulo! Ĝi elĉerpiĝis... Estas pli en la kuirejo. Kion vi faris? Mi devis...! ... vi scias. Kial vi ne reenlitiĝas? Ĉar mi ne dormemas! Ek, ek, ek, mi tuj iros! Kaj kial ni ne baniĝas? Nun ne estas taŭga momento! Kaj kial? Ĉar... ne estas varma akvo! Ĉu? Ne, ek, reenlitiĝu, mi tuj estos kun vi. Ĝi feliĉigas min, ke mi eraris pri vi... ... ĉar kiam mi vin vidis unuafoje, mi pensis ke vi estis malsaĝulo. Ankaŭ mi. Ĉu? Mi pensis ke vi estis... ... alimaniere. Ĉu mi ne estas, kiel vi esperis? Ne, ne, ne, ne! Mi volas diri ke vi estas... ... estas... … perfekta. Pardonon. Vi ne estas superstiĉulo, ĉu? Trankviliĝu. Mi tuj revenos. “Trankviliĝu”. Kian nokton mi pasis. Sed ĉio finis. Misio plenumigite. Finfine! Mi pensis ke mi neniam elirus el ĉi tie! Kaj vi neniam eliros. Kion? Ni faris akordon! Ĉu vi diris ion? Nenion. Knabinaj aferoj. KIAM APOLONO RENKONTIS DIONIZO-N Esperante subtekstigite de M. J. Aranda & Jordi Lietor