Bonvenon al la prezento pri BAZA ADICIO. Mi scias kion vi pensas: "Sal, adicio ne ŝajnas tiel baza al mi." Nu, mi pardonpetas. Mi esperas mi -- Espereble, antaŭ la fino de ĉi tiu prezento, aŭ post du semajnoj, la afero ŝajnos baza. Do ni komencu per, nu, iuj problemoj. Nu, mi komencas kun malnova klasikaĵo. 1 + 1. Kaj mi kredas, ke vi jam scias kiel fari ĉi tion. Sed, mi montros al vi manieron, se vi ne enmemorigis ĉi tion, aŭ vi ne jam majstris ĉi tion. Vi diru: Nu, se mi havas unu (Ni nomu tion avokado.) Se mi havas 1 avokadon, kaj tiam vi donus al mi plian avokadon, kiom da avokadoj mi nun havas? Nu, ni vidu. Mi havas 1 ... 2 avokadojn. Do, 1 + 1 estas egala al 2. Nun, mi scias kion vi pensas: "Tio estis tro facila." Do, mi donu al vi io, kiu estas iom pli malfacila. Mi ŝatas la avokadojn. Mi daŭrigos kun tiu temo. Kio estas 3 + 4? Hmm. Ĉi tio estas, mi pensas, problemo pli malfacila. Do, plia avokada. Se vi ne scias kio estas avokado, ĝi estas frukto tre bongusta Ĝi estas la plej grashava de ĉiuj fruktoj Vi verŝajne eĉ ne taksis ĝin frukto. Do, ni supozu, ke mi havas tri avokadojn. unu, du, tri. Ni supozu, ke vi donas al mi kvar pliajn avokadojn, flavajn, por ke vi sciu, ke ili estas la donitaj Unu, du, tri, kvar Do, kiom da avokadoj mi havas en tute? Unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep avokadoj Do, tri kaj kvar egalas sep. Mi montros al vi plian manieron por konsideri ĉi tion Mi fakte pensas, ke ĝi estas mia maniero kiam mi forgesas. Se mi ne parkerigis. Por numerlinio