WEBVTT 00:00:00.000 --> 00:00:07.000 Bonan matenon. Kiel vi fartas? Bonega tago, ĉu ne? 00:00:07.000 --> 00:00:11.000 "Ĉu mi kapablas tiel altnivele partopreni?" mi demandas min. 00:00:11.000 --> 00:00:15.000 Fakte ne, mi tuj foriros. (ridoj) 00:00:15.000 --> 00:00:19.000 Estis tri temoj, ĉu ne, 00:00:19.000 --> 00:00:23.000 dum la konferenco, kiuj rilatas al 00:00:23.000 --> 00:00:25.000 mia nuna prelego. 00:00:25.000 --> 00:00:29.000 La unua estas la eksterordinara elmontriĝo de homa kreemo 00:00:29.000 --> 00:00:32.000 en ĉiuj prezentaĵoj, kiujn ni spektis 00:00:32.000 --> 00:00:35.000 kaj en ĉiuj homoj ĉi tie. Simple la diverseco 00:00:35.000 --> 00:00:38.000 kaj la larĝeco imponas. La dua temo estas, 00:00:38.000 --> 00:00:41.000 ke ni nun havas absolute nenian ideon pri la tuja estonteco, 00:00:41.000 --> 00:00:43.000 pri tio, kio okazos poste; 00:00:43.000 --> 00:00:45.000 tute mankas bildo pri tio. NOTE Paragraph 00:00:45.000 --> 00:00:48.000 Mi havas intereson pri edukado -- 00:00:48.000 --> 00:00:51.000 fakte, evidentiĝas al mi, ke ĉiu havas intereson pri edukado. 00:00:51.000 --> 00:00:53.000 Ĉu ne vi? Al mi tio estas tre interesa. 00:00:53.000 --> 00:00:56.000 Se, dum vesperfesto, vi diras, 00:00:56.000 --> 00:00:59.000 ke vi laboras pri edukado -- 00:00:59.000 --> 00:01:06.000 fakte, oni ne ofte vesperumas, honeste, se oni laboras pri edukado. 00:01:06.000 --> 00:01:09.000 (ridoj) Oni ne invitas nin. 00:01:09.000 --> 00:01:14.000 Kaj oni neniam reinvitas nin, strange. Stranga afero. 00:01:14.000 --> 00:01:16.000 Sed se, hazarde, vi vesperumas, kaj vi tion diras al iu... 00:01:16.000 --> 00:01:18.000 iu demandis, "Kaj kion vi faras?" 00:01:18.000 --> 00:01:20.000 kaj vi respondas, ke vi laboras pri edukado, 00:01:20.000 --> 00:01:24.000 vi tuj rimarkas, ke la sango forfandas el ties vizaĝo. Tiu murmuras, 00:01:24.000 --> 00:01:30.000 "Dio mia, kial mi? Dum mia ununura societumado de la semajno." (ridoj) 00:01:30.000 --> 00:01:32.000 Sed se vi demandas pri ties edukado, 00:01:32.000 --> 00:01:34.000 ili ekscitiĝas. Ĉar edukado estas afero, 00:01:34.000 --> 00:01:37.000 kiu tre profunde gravas al multaj homoj, ĉu ne? 00:01:37.000 --> 00:01:40.000 Samkiel religio, kaj mono, inter aliaj. 00:01:40.000 --> 00:01:44.000 Mi havas grandan intereson pri edukado, kaj mi kredas, ke tio samas por ĉiuj. 00:01:44.000 --> 00:01:46.000 Ĝi gravas al ni ĉiuj, ĉar supozeble 00:01:46.000 --> 00:01:49.000 estas edukado, kiu gvidos nin en tiun estontecon, 00:01:49.000 --> 00:01:52.000 kiun ni ne sukcesas antaŭkompreni. 00:01:52.000 --> 00:01:55.000 Pensu pri tio: infanoj, kiuj komencas sian edukadon ĉijare 00:01:55.000 --> 00:02:01.000 finos sian laboran vivon je la jaro 2065. Neniu havas ajnan ideon -- 00:02:01.000 --> 00:02:04.000 malgraŭ la parado de ekspertismo dum la kvar pasintaj tagoj -- 00:02:04.000 --> 00:02:06.000 kiel aspektos la mondo 00:02:06.000 --> 00:02:08.000 eĉ post kvin jaroj. Sed oni tamen atendas, 00:02:08.000 --> 00:02:11.000 ke ni iel utile eduku tiujn infanojn. Do la manko 00:02:11.000 --> 00:02:13.000 de antaŭvidebleco estas eksterordinara. NOTE Paragraph 00:02:13.000 --> 00:02:15.000 Kaj la tria parto de tio estas, 00:02:15.000 --> 00:02:20.000 ke ni ĉiuj tamen konsentas pri la 00:02:20.000 --> 00:02:23.000 nekredeblaj talentoj, kiujn havas infanoj -- 00:02:23.000 --> 00:02:25.000 la kapablo imagi kaj kreadi novaĵojn. Pensu, ekzemple, pri Sirena hieraŭ; 00:02:25.000 --> 00:02:28.000 nekredeble, ĉu ne, tio, kion ŝi faris? 00:02:28.000 --> 00:02:33.000 Kaj jes, ŝi estas neordinara kazo, sed mi dirus, 00:02:33.000 --> 00:02:36.000 ke ŝi ne estas unika kazo el la tuta infanaro. 00:02:36.000 --> 00:02:39.000 Ŝi estas persono kun grandega sindediĉo, 00:02:39.000 --> 00:02:41.000 kiu trovis sian talenton. Kaj mia konjekto estas, 00:02:41.000 --> 00:02:43.000 ke ĉiu infano havas imponegajn talentojn. 00:02:43.000 --> 00:02:45.000 Kaj ni plenmalŝparas ilin, vere senkompate. 00:02:45.000 --> 00:02:48.000 Do mi volas prelegi pri edukado, kaj 00:02:48.000 --> 00:02:51.000 mi volas prelegi pri kreemo. Mia konjekto estas, 00:02:51.000 --> 00:02:54.000 ke kreemo nun estas tiel grava en edukado kiel legokapablo, 00:02:54.000 --> 00:02:58.000 kaj ni traktu ĝin samstate. 00:02:58.000 --> 00:03:06.000 (aplaŭdo) Dankon. Jen ĉio, dankon. 00:03:06.000 --> 00:03:10.000 Ĝis revido. (ridoj) ... Do, restas 15 minutoj... 00:03:10.000 --> 00:03:17.000 Nu, mi naskiĝis en -- ne. (ridoj) NOTE Paragraph 00:03:17.000 --> 00:03:21.000 Mi antaŭnelonge aŭdis bonegan rakonton -- mi ŝategas rakonti ĝin -- 00:03:21.000 --> 00:03:25.000 pri knabineto, kiu partoprenis desegnan lecionon. Ŝi estis sesjaraĝa, 00:03:25.000 --> 00:03:27.000 kaj ŝi sidis, malantaŭe de la klaso, desegnante, 00:03:27.000 --> 00:03:29.000 kaj la instruistino diris, ke tiu knabino apenaŭ iam ajn 00:03:29.000 --> 00:03:33.000 atentis pri siaj kursoj, sed en tiu ĉi leciono, ŝi ja bone aŭskultis. 00:03:33.000 --> 00:03:35.000 Interesiĝis la instruistino, kaj ŝi iris al la knabino 00:03:35.000 --> 00:03:38.000 kaj demandis, "Kion vi desegnas?" 00:03:38.000 --> 00:03:41.000 Kaj la knabino diris, "Mi faras bildon de Dio." 00:03:41.000 --> 00:03:44.000 Kaj la instruistino diris, "Sed neniu scias kiel aspektas Dio." 00:03:44.000 --> 00:03:51.000 Kaj la knabino diris, "Oni scios post kelkaj minutoj." 00:03:51.000 --> 00:03:52.000 (Ridoj) NOTE Paragraph 00:03:52.000 --> 00:03:57.000 Kiam mia filo estis kvarjaraĝa en Anglio -- 00:03:57.000 --> 00:04:00.000 fakte, li estis kvar jaraĝa ĉie, mi devus diri. (ridoj) 00:04:00.000 --> 00:04:06.000 Strikte, mi diru, ke kien ajn li vojaĝis, li estas kvarjaraĝa je tiu jaro. 00:04:06.000 --> 00:04:08.000 Li partoprenis en kristnaska teatraĵeto. 00:04:08.000 --> 00:04:11.000 Ĉu vi memoras pri la historio? Ĝi estis tre fama, 00:04:11.000 --> 00:04:14.000 vere famega. Mel Gibson faris la sekvan filmon. 00:04:14.000 --> 00:04:19.000 Eble vi vidis ĝin: "Kristo, Parto Dua". Sed mia filo Ĝejmz rolis kiel Jozefo, 00:04:19.000 --> 00:04:22.000 kio tre plaĉis al ni. 00:04:22.000 --> 00:04:24.000 Ni konsideris tion, kiel unu el la plej gravaj roloj. 00:04:24.000 --> 00:04:26.000 Ni disdonis amason da T-ĉemizoj kun la slogano: 00:04:26.000 --> 00:04:29.000 "Ĝejmz Robinson ESTAS Jozefo!" (ridoj) 00:04:29.000 --> 00:04:31.000 Li ne devis paroli dum la teatraĵo, sed vi konas la parton, 00:04:31.000 --> 00:04:34.000 kiam alvenas la tri saĝuloj. Ili envenas portante donacojn: 00:04:34.000 --> 00:04:36.000 oron, olibanon, kaj mirhon. 00:04:36.000 --> 00:04:38.000 Nu, tio vere okazis -- ni spektadis, 00:04:38.000 --> 00:04:40.000 kaj mi pensas, ke ili simple maltrafis la sinsekvon 00:04:40.000 --> 00:04:42.000 ĉar ni parolis al la knabo poste kaj ni diris, 00:04:42.000 --> 00:04:44.000 "Ĉu ĉio bonis laŭ vi?" kaj li diris, "Jes, kial? Ĉu estis problemo?" 00:04:44.000 --> 00:04:46.000 Ili simple interŝanĝis, jen ĉio. 00:04:46.000 --> 00:04:47.000 Do, la tri knaboj envenis, 00:04:47.000 --> 00:04:49.000 kvarjaruloj kun viŝtukoj surkape, 00:04:49.000 --> 00:04:52.000 kaj ili prezentis siajn skatolojn 00:04:52.000 --> 00:04:54.000 kaj la unua knabo diris, "Mi donacas oron." 00:04:54.000 --> 00:04:57.000 Kaj la dua knabo diris, "Mi donacas olibanon." 00:04:57.000 --> 00:05:11.000 Kaj la tria knabo diris, "Mi donacas miron. Ĉu vi miras?" (ridoj) NOTE Paragraph 00:05:11.000 --> 00:05:13.000 Jen la komuna aspekto de tiuj rakontoj: infanoj aŭdacas provi ion novan. 00:05:13.000 --> 00:05:16.000 Se ili ne scias, ili aŭdacas provi. 00:05:16.000 --> 00:05:19.000 Ĉu ne? Ne timigas ilin la ebleco erari aŭ maltrafi. 00:05:19.000 --> 00:05:24.000 Nu, mi ne diras, ke "erari" samsignifas kiel "esti kreema". 00:05:24.000 --> 00:05:25.000 Sed ni ja scias, 00:05:25.000 --> 00:05:28.000 ke se vi ne pretas maltrafi, 00:05:28.000 --> 00:05:31.000 vi neniam inventos ion ajn originalan. 00:05:31.000 --> 00:05:34.000 Se vi ne pretas erari. Kaj kiam oni alvenas al plenkresko, 00:05:34.000 --> 00:05:36.000 la granda plejmulto jam perdis tiun kapablon. 00:05:36.000 --> 00:05:39.000 Ili iĝas timemaj je eraroj. 00:05:39.000 --> 00:05:41.000 Kaj, flanke, ĝuste tiel ni funkciigas niajn firmaojn. 00:05:41.000 --> 00:05:44.000 Ni kritikas kaj punas erarojn. Kaj nun ankaŭ en edukado 00:05:44.000 --> 00:05:47.000 ni havas sistemon, en kiu la plej alta peko 00:05:47.000 --> 00:05:50.000 estas fari eraron. 00:05:50.000 --> 00:05:53.000 Kaj la rezulto estas ke ni "edukas" homojn for el 00:05:53.000 --> 00:05:56.000 sia kreemo. Picasso iam diris, 00:05:56.000 --> 00:05:59.000 ke ĉiuj infanoj naskiĝas artistoj. 00:05:59.000 --> 00:06:03.000 La malfacila afero estas daŭre resti artisto kiam ni pliaĝiĝas. Mi pasie kredas, 00:06:03.000 --> 00:06:05.000 ke ni ne kreskas al kreemo, 00:06:05.000 --> 00:06:08.000 sed kreskas for el kreemo. Aŭ, pli ĝuste, ni estas edukitaj for el ĝi. 00:06:08.000 --> 00:06:10.000 Do, kial? NOTE Paragraph 00:06:10.000 --> 00:06:14.000 Ĝis antaŭ kvin jaroj, mi loĝis en Stratford-on-Avon en Britio. 00:06:14.000 --> 00:06:16.000 Fakte, ni transloĝiĝis de Stratford al Los-Anĝeleso. 00:06:16.000 --> 00:06:20.000 Do vi povas imagi kiel tutglata estis tiu transiro. 00:06:20.000 --> 00:06:22.000 (ridoj) Fakte, 00:06:22.000 --> 00:06:24.000 ni loĝis en vilaĝo nomita Snitterfield, 00:06:24.000 --> 00:06:26.000 iom ekster Stratford, kie naskiĝis 00:06:26.000 --> 00:06:31.000 la patro de Ŝekspiro. Ĉu vin ne frapis nova penso? Min, jes ja. 00:06:31.000 --> 00:06:33.000 Oni ne pensas pri Ŝekspiro kiel filo, kun patro, ĉu? 00:06:33.000 --> 00:06:35.000 Ĉar oni ne pensas pri Ŝekspiro 00:06:35.000 --> 00:06:37.000 kiel infano, ĉu ne? 00:06:37.000 --> 00:06:40.000 Ŝekspiro kiel sepjarulo? Mi neniam pensis pri tio. Evidente, 00:06:40.000 --> 00:06:42.000 li iam estis sepjaraĝa. Li estis en 00:06:42.000 --> 00:06:51.000 ies klaso pri la angla lingvo, ĉu ne? Kompatinda instruisto! 00:06:51.000 --> 00:07:05.000 (ridoj) "Devas pli lerte labori." Lia patro forsendas lin al la lito, 00:07:05.000 --> 00:07:08.000 dirante al Ŝekspiro, "Tuj al via lito, 00:07:08.000 --> 00:07:10.000 kaj lasu vian krajonon ĉi tie. 00:07:10.000 --> 00:07:18.000 Kaj ĉesu tiun strangan parolmanieron. Ĉiuj konfuziĝas." 00:07:18.000 --> 00:07:23.000 (ridoj) NOTE Paragraph 00:07:23.000 --> 00:07:26.000 Nu, ni translokiĝis de Stratford en Los-Anĝeleson, 00:07:26.000 --> 00:07:30.000 kaj mi volas paroli mallonge pri tiu ŝanĝo. 00:07:30.000 --> 00:07:33.000 Mi filo ne volis veni kun ni. 00:07:33.000 --> 00:07:36.000 Mi havas du gefilojn. Li nun havas 21 jarojn; mi filino, 16. 00:07:36.000 --> 00:07:38.000 Li ne volis veni al Los Angeles. Li ŝategis ĝin, 00:07:38.000 --> 00:07:43.000 sed li havis koramikinon en Anglio. Ŝi estis la amo de lia vivo, Sarah. 00:07:43.000 --> 00:07:45.000 Li konis ŝin jam de monato. 00:07:45.000 --> 00:07:48.000 Tamen, ili jam festis sian kvaran datrevenon, 00:07:48.000 --> 00:07:52.000 ĉar monato estas longa tempo kiam oni aĝas 16. 00:07:52.000 --> 00:07:54.000 Ĉiukaze, li estis tre plorema en la aviadilo, 00:07:54.000 --> 00:07:56.000 kaj li diris, "Mi neniam retrovos alian knabinon kian Sarah." 00:07:56.000 --> 00:07:58.000 Kaj ni feliĉegis pri tio, honeste, 00:07:58.000 --> 00:08:10.000 ĉar ĉefe pro ŝi ni forfuĝis la landon. 00:08:10.000 --> 00:08:13.000 (ridoj) NOTE Paragraph 00:08:13.000 --> 00:08:16.000 Sed io okulfrapas min, kiam mi translokiĝis al Usono, 00:08:16.000 --> 00:08:18.000 kaj kiam mi vojaĝas ĉirkaŭ la mondo: 00:08:18.000 --> 00:08:22.000 ĉiu eduksistemo sur la tero havas la saman hierarkion de studfakoj. 00:08:22.000 --> 00:08:24.000 Ĉiu, ie ajn en la mondo. 00:08:24.000 --> 00:08:26.000 Oni kredus, ke estus alie, sed ne. 00:08:26.000 --> 00:08:29.000 Supre troviĝas matematiko kaj lingvoj, 00:08:29.000 --> 00:08:31.000 poste la homaj sciencoj, kaj laste estas artoj. 00:08:31.000 --> 00:08:33.000 Ĉie sur la planedo. 00:08:33.000 --> 00:08:36.000 Krome, en preskaŭ ĉiu sistemo, 00:08:36.000 --> 00:08:38.000 estas hierarkio ene de la artoj. 00:08:38.000 --> 00:08:40.000 Desegna arto kaj muziko kutime havas pli altan rangon en lernejoj 00:08:40.000 --> 00:08:43.000 ol teatrado kaj danco. Ne ekzistas sur la tero eduksistemo, 00:08:43.000 --> 00:08:45.000 kiu ĉiutage instruas dancon al infanoj 00:08:45.000 --> 00:08:48.000 same kiel oni instruas al ili matematikon. Kial? 00:08:48.000 --> 00:08:50.000 Kial ne? Mi kredas, ke tio ja gravas. 00:08:50.000 --> 00:08:53.000 Mi kredas, ke matematiko gravas, sed ankaŭ danco. 00:08:53.000 --> 00:08:56.000 Infanoj dancas la tutan tempon se oni permesas tion, ni ĉiuj faras tion. 00:08:56.000 --> 00:08:59.000 Ni ĉiuj havas korpon, ĉu ne? Ĉu mi maltrafis kunsidon? 00:08:59.000 --> 00:09:03.000 (ridoj) Verdire, jen kio okazas: 00:09:03.000 --> 00:09:05.000 dum kiam infanoj kreskas, ni edukas ilin poiome 00:09:05.000 --> 00:09:08.000 de la talio supren. Kaj tiam ni fokusiĝas sur la kapo. 00:09:08.000 --> 00:09:10.000 Kaj iom je unu flanko. NOTE Paragraph 00:09:10.000 --> 00:09:14.000 Se vi vizitus edukadon, kiel eksterterulo, 00:09:14.000 --> 00:09:17.000 kaj demandus, "Kio estas la celo de publika edukado?" 00:09:17.000 --> 00:09:19.000 Vi estus devigata konkludi -- se vi rigardas la rezultojn, 00:09:19.000 --> 00:09:21.000 kiu vere sukcesas laŭ tio, 00:09:21.000 --> 00:09:23.000 kiu faras ĉion, kion ili devus, 00:09:23.000 --> 00:09:26.000 kiu gajnas la konkurson -- 00:09:26.000 --> 00:09:29.000 Mi kredas, ke vi konkludus, ke la ekzisto-kialo 00:09:29.000 --> 00:09:30.000 de publika edukado tra la mondo 00:09:30.000 --> 00:09:34.000 estas produkti universitatajn profesorojn. Ĉu ne? 00:09:34.000 --> 00:09:36.000 Jen la homoj, kiuj finas je la supro de la amaso. 00:09:37.000 --> 00:09:40.000 Kaj mi iam estis unu el tiuj, do jen. (ridoj) 00:09:40.000 --> 00:09:44.000 Kaj mi ja ŝatas universitatajn profesorojn, 00:09:44.000 --> 00:09:48.000 sed ni ne konsideru ilin kiel la plej altan atingon de la homara strebado. 00:09:48.000 --> 00:09:50.000 Ili estas nur vivoformo, 00:09:50.000 --> 00:09:52.000 alia vivoformo. Sed ili estas iom strangaj, 00:09:52.000 --> 00:09:54.000 kaj mi diras tion pro amo por ili. 00:09:54.000 --> 00:09:57.000 Estas io stranga pri profesoroj, laŭ mia sperto -- 00:09:57.000 --> 00:10:00.000 ne ĉiuj, sed tipe -- ili loĝas ene de sia kapo. 00:10:00.000 --> 00:10:02.000 Ili loĝas tie ĉi, kaj iom je unu flanko. 00:10:02.000 --> 00:10:06.000 Ili estas senkorpaj, nu, iom laŭlitere. 00:10:06.000 --> 00:10:08.000 Por ili, la korpo 00:10:08.000 --> 00:10:17.000 estas nur transportilo por la kapo, ĉu ne? 00:10:17.000 --> 00:10:24.000 (ridoj) Ĝi gravas nur por vojaĝigi la kapon al kunsidoj. 00:10:24.000 --> 00:10:27.000 Se vi volas spekti veran eksterkorpan sperton, 00:10:27.000 --> 00:10:30.000 aliĝu al iu konferenco de 00:10:30.000 --> 00:10:32.000 altrangaj profesoroj, 00:10:32.000 --> 00:10:35.000 kaj vizitu la dancejon je la lasta vesperumo. 00:10:35.000 --> 00:10:39.000 (ridoj) Tie vi vidos plenkreskajn virojn kaj virinojn 00:10:39.000 --> 00:10:43.000 dancaĉantajn, ŝajne sen konscia regado de si mem. 00:10:43.000 --> 00:10:47.000 Tio daŭras ĝis la vesperfino, kaj poste ili verkas raporton pri la sperto. NOTE Paragraph 00:10:47.000 --> 00:10:53.000 Nu, nia eduksistemo baziĝas sur la ideo de intelekta kapablo. 00:10:53.000 --> 00:10:56.000 Kaj ja estas kialo. 00:10:56.000 --> 00:10:58.000 La tuta sistemo estis inventita – ĉirkaŭ la mondo, ne ekzistis 00:10:58.000 --> 00:11:00.000 publikaj eduksistemoj, vere, antaŭ la 19-a jarcento. 00:11:00.000 --> 00:11:03.000 Ili ĉiuj estiĝis 00:11:03.000 --> 00:11:04.000 por provizi laŭ la bezonoj de industriismo. 00:11:04.000 --> 00:11:07.000 Do la hierarkio havas radikojn en du ideoj: 00:11:07.000 --> 00:11:11.000 unue, ke plej gravas la studfakoj, kiuj utilas por laboro. 00:11:11.000 --> 00:11:13.000 Do oni verŝajne malinstigis vin ĝentile for 00:11:13.000 --> 00:11:15.000 de aferoj en la lernejo – aferoj, kiujn vi ŝatis – 00:11:15.000 --> 00:11:17.000 pro tio, ke ili ne utilos 00:11:17.000 --> 00:11:20.000 por posta laboro. Ĉu ne? 00:11:20.000 --> 00:11:22.000 Ne faru muzikon, vi neniam estos muzikisto; 00:11:22.000 --> 00:11:24.000 ne faru arton, vi ne estos artisto. 00:11:25.000 --> 00:11:29.000 Senmalicaj konsiloj – nun, profunde mistrafaj. 00:11:29.000 --> 00:11:30.000 La tuta mondo spertas revolucion. 00:11:30.000 --> 00:11:33.000 Kaj due, mensa kapablo, kio nun vere dominas 00:11:33.000 --> 00:11:34.000 nian ideon de inteligenteco, 00:11:34.000 --> 00:11:37.000 ĉar la universitatoj kreis la sistemon laŭ siaj propraj ecoj. 00:11:37.000 --> 00:11:39.000 Fakte, la tuta sistemo 00:11:39.000 --> 00:11:41.000 de publika edukado ĉirkaŭ la mondo estas longega procedo 00:11:41.000 --> 00:11:43.000 por atingi akcepton en universitato. 00:11:43.000 --> 00:11:46.000 Kaj la sekvo de tio estas ke multaj talentplenaj, 00:11:46.000 --> 00:11:48.000 brilaj, kreemaj homoj kredas, ke ili ne estas tiaj, 00:11:48.000 --> 00:11:50.000 ĉar ties talento ne havis valoron en la lernejo 00:11:50.000 --> 00:11:54.000 aŭ eĉ havis malvaloron. 00:11:54.000 --> 00:11:56.000 Kaj ni ne povas tiel daŭrigi la aferon. NOTE Paragraph 00:11:56.000 --> 00:11:58.000 Dum la venontaj 30 jaroj, laŭ UNESCO, 00:11:58.000 --> 00:12:01.000 pli da homoj finos lernejajn studojn 00:12:01.000 --> 00:12:03.000 ol dum la tuta historio de la homa raso. 00:12:03.000 --> 00:12:05.000 Pli da homoj, kaj jen la kombino 00:12:05.000 --> 00:12:07.000 de ĉio, pri kio ni parolis – 00:12:07.000 --> 00:12:10.000 teknologio kaj ĝia ŝanĝiga efiko sur la laboro, kaj demografio 00:12:10.000 --> 00:12:12.000 kaj la kreskego de loĝantaro. 00:12:12.000 --> 00:12:15.000 Subite, diplomo valoras nenion. Ĉu ne? 00:12:15.000 --> 00:12:19.000 Kiam mi estis studento, tiu kiu havas universitatan diplomon aŭtomate havas laboron. 00:12:19.000 --> 00:12:22.000 Tiu, kiu ne havis laboron, simple ne volis laboron. 00:12:22.000 --> 00:12:25.000 Kaj, honeste, mi ne volis. (ridoj) 00:12:25.000 --> 00:12:30.000 Sed nun junaj licenciuloj ofte 00:12:30.000 --> 00:12:31.000 reiras hejmen por daŭre ludi videoludojn, 00:12:31.000 --> 00:12:34.000 ĉar oni bezonas majstriĝon tie, kie antaŭe sufiĉis licencion, 00:12:34.000 --> 00:12:37.000 kaj la alia laboro neprigas doktoriĝon... 00:12:37.000 --> 00:12:39.000 Temas pri eduka inflacio. 00:12:39.000 --> 00:12:41.000 Kaj tio montras al ni, ke la tuta strukturo de edukado 00:12:41.000 --> 00:12:43.000 ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. Ni devas radikale repensi 00:12:43.000 --> 00:12:44.000 nian ideon pri inteligento. NOTE Paragraph 00:12:44.000 --> 00:12:46.000 Ni scias tri aferojn pri inteligento. 00:12:46.000 --> 00:12:49.000 Unue, ĝi estas diversa. Ni pensas pri la mondo per ĉiu rimedo, 00:12:49.000 --> 00:12:51.000 per kio oni spertas ĝin. Ni pensas vide, 00:12:51.000 --> 00:12:54.000 ni pensas aŭde, ni pensas tuŝe. 00:12:54.000 --> 00:12:57.000 Ni pensas abstrakte, ni pensas move. 00:12:57.000 --> 00:12:59.000 Due, inteligento estas moviĝema. 00:12:59.000 --> 00:13:02.000 Se oni konsideras la interagojn de la homa cerbo, kiel ni aŭdis 00:13:02.000 --> 00:13:05.000 hieraŭ dum kelkaj prelegoj. 00:13:05.000 --> 00:13:07.000 inteligento estas belege interagema. 00:13:07.000 --> 00:13:10.000 La cerbo ne estas dividita en diversaj fakoj. 00:13:10.000 --> 00:13:13.000 Fakte, kreemo – kiun mi difinas kiel la procedo 00:13:13.000 --> 00:13:15.000 havi originalajn ideojn, kiuj havas valoron – 00:13:15.000 --> 00:13:18.000 plej ofte okazas per la interago 00:13:18.000 --> 00:13:21.000 de diversaj vidpunktoj pri aferoj. NOTE Paragraph 00:13:21.000 --> 00:13:23.000 La cerbo intence estas – nu, flanke, 00:13:23.000 --> 00:13:26.000 estas fasko de nervoj, kiu kunligas la du duonojn de la cerbo, 00:13:26.000 --> 00:13:28.000 kaj ĝi nomiĝas la "corpus callosum". Ĝi estas pli dika en virinoj. 00:13:28.000 --> 00:13:30.000 Sekve al tio, kion diris Helen hieraŭ, mi kredas, ke verŝajne 00:13:30.000 --> 00:13:34.000 estas pro tio, ke virinoj pli bone traktas plurajn aferojn samtempe. 00:13:34.000 --> 00:13:36.000 Ĉar tio ja estas la vero, ĉu ne? 00:13:36.000 --> 00:13:39.000 Estas amaso de priesplorado pri tio, sed mi scias tion el mia persona vivo. 00:13:39.000 --> 00:13:41.000 Se mia edzino preparas manĝaĵon hejme – 00:13:41.000 --> 00:13:45.000 tio ne ofte fariĝas, feliĉe. (ridoj) 00:13:45.000 --> 00:13:48.000 Sed se ŝi faras tion – nu, ŝi ja havas aliajn talentojn – 00:13:48.000 --> 00:13:50.000 sed se ŝi kuiras, 00:13:50.000 --> 00:13:52.000 ŝi samtempe parolas telefone, 00:13:52.000 --> 00:13:55.000 ŝi parolas kun la infanoj, ŝi farbas la plafonon, 00:13:55.000 --> 00:13:58.000 ŝi faras ĥirurgian operacion tie. 00:13:58.000 --> 00:14:01.000 Se estas mi la kuiranto, mi fermas la pordon, forpelas la infanojn, 00:14:01.000 --> 00:14:04.000 mi ignoras la telefonon, kaj se ŝi envenas, mi ĉagreniĝas. 00:14:04.000 --> 00:14:17.000 Mi diras, "Teri, mi petas, mi provas friti ovon ĉi tie. Lasu min trankvile." (ridoj) 00:14:17.000 --> 00:14:19.000 Fakte, ĉu vi konas tiun malnovan filozofian demandon, 00:14:19.000 --> 00:14:22.000 se arbo falas en la arbaro kaj neniu aŭdas ĝin, 00:14:22.000 --> 00:14:25.000 ĉu ĝi okazis? Ĉu vi memoras pri tio? 00:14:25.000 --> 00:14:28.000 Mi vidis bonegan T-ĉemizon, kun surskribo, "Se viro diras sian opinion 00:14:28.000 --> 00:14:31.000 en arbaro, kaj neniu virino aŭdas lin, 00:14:31.000 --> 00:14:40.000 ĉu li ankoraŭ malpravas?" (ridoj) NOTE Paragraph 00:14:40.000 --> 00:14:42.000 Kaj la tria afero pri inteligento estas, 00:14:43.000 --> 00:14:45.000 ĝi estas aparta. Mi verkas novan libron aktuale 00:14:45.000 --> 00:14:47.000 nomitan "Epifanio", kiu baziĝas sur serio de 00:14:47.000 --> 00:14:49.000 intervjuoj kun homoj pri la maniero, per kiu ili 00:14:49.000 --> 00:14:51.000 malkovris sian talenton. Interesegas min kiel homoj alvenis al tio. 00:14:51.000 --> 00:14:54.000 Ĝi venas origine de konversacio, kiun mi havis 00:14:54.000 --> 00:14:56.000 kun mirinda virino, kiun eble la plej multo 00:14:56.000 --> 00:14:58.000 ne konas, ŝi nomiĝas Ĝilian Lin, 00:14:58.000 --> 00:15:00.000 ĉu vi konas la nomon? Nur kelkaj. Ŝi estas baletestrino 00:15:00.000 --> 00:15:02.000 kaj ŝia laboro estas tre bone konata. 00:15:02.000 --> 00:15:04.000 Ŝi faris la dancojn por la spektakloj "Katoj" kaj "La Fantomo de la Opero". 00:15:04.000 --> 00:15:08.000 Ŝi estas mirinda. Mi antaŭe estis estrarano de la Reĝa Baleta Kompanio, en Anglio, 00:15:08.000 --> 00:15:10.000 kiel vi povas vidi. 00:15:10.000 --> 00:15:12.000 Nu, dum tagmanĝo kun Ĝilian, mi demandis al ŝi, 00:15:12.000 --> 00:15:14.000 "Ĝilian, kiel vi iĝis dancisto?" kaj ŝi diris, 00:15:14.000 --> 00:15:16.000 estas interese, kiam ŝi estas lernejanino, 00:15:16.000 --> 00:15:19.000 ŝi estis terure malbona. Kaj la lernejo, dum la jaroj 1930-aj, 00:15:19.000 --> 00:15:21.000 skribis al ŝiaj gepatroj, "Ni kredas, 00:15:21.000 --> 00:15:23.000 ke Ĝilian havas prilernan problemon." Ne eblis al ŝi koncentriĝi, 00:15:23.000 --> 00:15:25.000 ŝi ĉiam moviĝemis. Nuntempe verŝajne, 00:15:25.000 --> 00:15:29.000 oni nomus tion ADHD, ĉu ne? Sed en la 1930-aj jaroj, 00:15:29.000 --> 00:15:32.000 oni ankoraŭ ne inventis ADHD. 00:15:32.000 --> 00:15:35.000 Tiu malsano ankoraŭ ne disponeblis. (ridoj) 00:15:35.000 --> 00:15:39.000 La homoj ne konsciis, ke ili povas havi tion. NOTE Paragraph 00:15:39.000 --> 00:15:43.000 Ĉiukaze, ŝi iris al iu specialisto. Kaj en tiu kverk-mura ĉambro, 00:15:43.000 --> 00:15:46.000 jen ŝi kun ŝia patrino, 00:15:46.000 --> 00:15:49.000 kaj oni sidigis ŝin en seĝon, 00:15:49.000 --> 00:15:51.000 kaj ŝi sidis sur siaj manoj dum 20 minutoj, 00:15:51.000 --> 00:15:53.000 dum la viro diskutis kun ŝia patrino 00:15:53.000 --> 00:15:57.000 pri la problemoj de Ĝilian en la lernejo. Kaj je la fino – 00:15:57.000 --> 00:15:59.000 ĉar ŝi ĝenadis homojn, 00:15:59.000 --> 00:16:01.000 la hejmtaskoj ĉiam alvenis malfrue, kaj simile, 00:16:01.000 --> 00:16:04.000 de tiu ok-jaraĝulo – finfine, la kuracisto sidiĝis apud Ĝilian, 00:16:04.000 --> 00:16:06.000 kaj diris al ŝi, "Ĝilian, 00:16:06.000 --> 00:16:08.000 mi aŭskultis ĉion, kion diris via patrino, 00:16:08.000 --> 00:16:10.000 kaj nun mi bezonas paroli kun ŝi private." 00:16:10.000 --> 00:16:13.000 Li diris, "Vi atendu ĉi tie, ni revenos post mallonga tempo." 00:16:13.000 --> 00:16:15.000 Kaj ili foriris kaj lasis ŝin. 00:16:15.000 --> 00:16:17.000 Sed kiam ili eliris la ĉambron, li ŝaltis la radion 00:16:17.000 --> 00:16:19.000 sur sia labortablo. Kaj elirinte, 00:16:19.000 --> 00:16:21.000 li diris al ŝia patrino, 00:16:21.000 --> 00:16:24.000 "Ni simple rigardu ŝin." Kaj tuj kiam ili foriris, 00:16:24.000 --> 00:16:28.000 ŝi diris, ŝi stariĝis kaj moviĝis laŭ la muziko. 00:16:28.000 --> 00:16:30.000 Kaj ili rigardis dum kelkaj minutoj 00:16:30.000 --> 00:16:33.000 kaj li turniĝis al la patrino kaj diris, 00:16:33.000 --> 00:16:37.000 "S-ino Lin, Ĝilian ne malsanas. Ŝi estas dancistino. 00:16:37.000 --> 00:16:39.000 Enkonduku ŝin en danclernejo." NOTE Paragraph 00:16:39.000 --> 00:16:41.000 Mi demandis, "Do kio okazis?" 00:16:41.000 --> 00:16:44.000 Ŝi diris, "Mi patrino faris tion. Mi ne kapablas priparoli kiel bonega ĝi estis. 00:16:44.000 --> 00:16:46.000 Ni eniris la ĉambron kaj trovis amason 00:16:46.000 --> 00:16:49.000 da homoj samkiel mi. Homoj, kiuj ne kapablis sidi senmove. 00:16:49.000 --> 00:16:52.000 Homoj, kiuj devis moviĝi por pensi." Kiuj devis moviĝi por pensi. 00:16:52.000 --> 00:16:54.000 Ili faris baleton, klakdancon, ĵazdancon, 00:16:54.000 --> 00:16:56.000 modernan dancon, kaj simile. 00:16:56.000 --> 00:16:59.000 Ŝi finfine membriĝis en la Reĝa Baleta Lernejo, 00:16:59.000 --> 00:17:01.000 ŝi iĝis ĉefdancisto, kaj havis bonegan karieron 00:17:01.000 --> 00:17:03.000 en la Reĝa Baleta Kompanio. Kiam ŝi finis 00:17:03.000 --> 00:17:05.000 tiun lernejon, ŝi fondis sian propran 00:17:05.000 --> 00:17:08.000 kompanion – la Danc-Kompanio de Ĝilian Lin – 00:17:08.000 --> 00:17:11.000 kaj renkontis Andrew Lloyd Weber. Ŝi respondecas pri 00:17:11.000 --> 00:17:13.000 pluraj el la plej sukcesaj muzikaj spektakloj 00:17:13.000 --> 00:17:18.000 iam ajn, ŝi donis plezuron al milionoj da homoj, 00:17:18.000 --> 00:17:21.000 kaj ŝi estas pluroble milionulo. Alia kuracisto 00:17:21.000 --> 00:17:25.000 eble donintus al ŝi premaĵojn kaj dirus, 00:17:25.000 --> 00:17:27.000 ke ŝi sidu trankvile. NOTE Paragraph 00:17:27.000 --> 00:17:30.000 Nu, mi kredas ... (aplaŭdo) Jen mia opinio: 00:17:30.000 --> 00:17:32.000 antaŭ kelkaj tagoj, Al Gore parolis 00:17:32.000 --> 00:17:35.000 pri ekologio, kaj la revolucio lanĉita de Rachel Carson. 00:17:35.000 --> 00:17:39.000 Mi kredas, ke nia sola espero por la estonteco 00:17:39.000 --> 00:17:42.000 estas adopti novan konscion pri homa ekologio, 00:17:42.000 --> 00:17:46.000 en kiu ni refaros nian koncepton 00:17:46.000 --> 00:17:48.000 pri la riĉeco de homaj kapabloj. 00:17:48.000 --> 00:17:52.000 Nia eduksistemo minis niajn cerbojn, 00:17:52.000 --> 00:17:54.000 samkiel ni elminas la teron: por specifa varo. 00:17:54.000 --> 00:17:57.000 Kaj en la estonteco, tio ne plu utilos al ni. 00:17:57.000 --> 00:18:00.000 Ni devas repensi la fundamentajn principojn 00:18:00.000 --> 00:18:02.000 surbaze de kiuj ni edukas niajn infanojn. 00:18:02.000 --> 00:18:06.000 Jonas Salk tre saĝe diris, "Se ĉiu insekto 00:18:06.000 --> 00:18:09.000 malaperus de la tero, 00:18:09.000 --> 00:18:12.000 post 50 jaroj ne plu estus vivo surtera. 00:18:12.000 --> 00:18:15.000 Se ĉiu homo malaperus de la tero, 00:18:15.000 --> 00:18:19.000 post 50 jaroj ĉiuj vivaĵoj disflorus." 00:18:19.000 --> 00:18:21.000 Kaj li pravas. NOTE Paragraph 00:18:21.000 --> 00:18:24.000 Tio, kion TED festas, estas la donaco de la homa imagopovo. 00:18:24.000 --> 00:18:28.000 Ni devas prizorgi la manieron uzi tiun donacon 00:18:28.000 --> 00:18:31.000 por eviti kelkajn el la scenaroj 00:18:31.000 --> 00:18:34.000 ĉi tie distutitaj. Kaj la sola maniero 00:18:35.000 --> 00:18:38.000 fari tion estas prave vidi niajn kreemajn kapablojn 00:18:38.000 --> 00:18:40.000 kiel la riĉaĵojn, kiuj ili estas, 00:18:40.000 --> 00:18:43.000 kaj vidi niajn infanojn kiel la esperojn, kiuj ili estas. Kaj nia tasko 00:18:43.000 --> 00:18:46.000 estas eduki la tutan estulon, por ke tiu kapablas alfronti tiun estontecon. 00:18:46.000 --> 00:18:49.000 Nu, eble ni ne vidos ĝin, 00:18:49.000 --> 00:18:52.000 sed ili ja vidos ĝin. Kaj nia tasko estas 00:18:52.000 --> 00:18:54.000 helpi al ili fari ion el ĝi. Koran dankon.