[Script Info] Title: [Events] Format: Layer, Start, End, Style, Name, MarginL, MarginR, MarginV, Effect, Text Dialogue: 0,0:00:00.00,0:00:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Bonan matenon. Kiel vi fartas? Bonega tago, ĉu ne? Dialogue: 0,0:00:07.00,0:00:11.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ĉu mi kapablas tiel altnivele partopreni?" mi demandas min. Dialogue: 0,0:00:11.00,0:00:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte ne, mi tuj foriros. (ridoj) Dialogue: 0,0:00:15.00,0:00:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Estis tri temoj, ĉu ne, Dialogue: 0,0:00:19.00,0:00:23.00,Default,,0000,0000,0000,,dum la konferenco, kiuj rilatas al Dialogue: 0,0:00:23.00,0:00:25.00,Default,,0000,0000,0000,,mia nuna prelego. Dialogue: 0,0:00:25.00,0:00:29.00,Default,,0000,0000,0000,,La unua estas la eksterordinara elmontriĝo de homa kreemo Dialogue: 0,0:00:29.00,0:00:32.00,Default,,0000,0000,0000,,en ĉiuj prezentaĵoj, kiujn ni spektis Dialogue: 0,0:00:32.00,0:00:35.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj en ĉiuj homoj ĉi tie. Simple la diverseco Dialogue: 0,0:00:35.00,0:00:38.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj la larĝeco imponas. La dua temo estas, Dialogue: 0,0:00:38.00,0:00:41.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ni nun havas absolute nenian ideon pri la tuja estonteco, Dialogue: 0,0:00:41.00,0:00:43.00,Default,,0000,0000,0000,,pri tio, kio okazos poste; Dialogue: 0,0:00:43.00,0:00:45.00,Default,,0000,0000,0000,,tute mankas bildo pri tio. Dialogue: 0,0:00:45.00,0:00:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi havas intereson pri edukado -- Dialogue: 0,0:00:48.00,0:00:51.00,Default,,0000,0000,0000,,fakte, evidentiĝas al mi, ke ĉiu havas intereson pri edukado. Dialogue: 0,0:00:51.00,0:00:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu ne vi? Al mi tio estas tre interesa. Dialogue: 0,0:00:53.00,0:00:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Se, dum vesperfesto, vi diras, Dialogue: 0,0:00:56.00,0:00:59.00,Default,,0000,0000,0000,,ke vi laboras pri edukado -- Dialogue: 0,0:00:59.00,0:01:06.00,Default,,0000,0000,0000,,fakte, oni ne ofte vesperumas, honeste, se oni laboras pri edukado. Dialogue: 0,0:01:06.00,0:01:09.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Oni ne invitas nin. Dialogue: 0,0:01:09.00,0:01:14.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj oni neniam reinvitas nin, strange. Stranga afero. Dialogue: 0,0:01:14.00,0:01:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed se, hazarde, vi vesperumas, kaj vi tion diras al iu... Dialogue: 0,0:01:16.00,0:01:18.00,Default,,0000,0000,0000,,iu demandis, "Kaj kion vi faras?" Dialogue: 0,0:01:18.00,0:01:20.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj vi respondas, ke vi laboras pri edukado, Dialogue: 0,0:01:20.00,0:01:24.00,Default,,0000,0000,0000,,vi tuj rimarkas, ke la sango forfandas el ties vizaĝo. Tiu murmuras, Dialogue: 0,0:01:24.00,0:01:30.00,Default,,0000,0000,0000,,"Dio mia, kial mi? Dum mia ununura societumado de la semajno." (ridoj) Dialogue: 0,0:01:30.00,0:01:32.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed se vi demandas pri ties edukado, Dialogue: 0,0:01:32.00,0:01:34.00,Default,,0000,0000,0000,,ili ekscitiĝas. Ĉar edukado estas afero, Dialogue: 0,0:01:34.00,0:01:37.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu tre profunde gravas al multaj homoj, ĉu ne? Dialogue: 0,0:01:37.00,0:01:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Samkiel religio, kaj mono, inter aliaj. Dialogue: 0,0:01:40.00,0:01:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi havas grandan intereson pri edukado, kaj mi kredas, ke tio samas por ĉiuj. Dialogue: 0,0:01:44.00,0:01:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi gravas al ni ĉiuj, ĉar supozeble Dialogue: 0,0:01:46.00,0:01:49.00,Default,,0000,0000,0000,,estas edukado, kiu gvidos nin en tiun estontecon, Dialogue: 0,0:01:49.00,0:01:52.00,Default,,0000,0000,0000,,kiun ni ne sukcesas antaŭkompreni. Dialogue: 0,0:01:52.00,0:01:55.00,Default,,0000,0000,0000,,Pensu pri tio: infanoj, kiuj komencas sian edukadon ĉijare Dialogue: 0,0:01:55.00,0:02:01.00,Default,,0000,0000,0000,,finos sian laboran vivon je la jaro 2065. Neniu havas ajnan ideon -- Dialogue: 0,0:02:01.00,0:02:04.00,Default,,0000,0000,0000,,malgraŭ la parado de ekspertismo dum la kvar pasintaj tagoj -- Dialogue: 0,0:02:04.00,0:02:06.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel aspektos la mondo Dialogue: 0,0:02:06.00,0:02:08.00,Default,,0000,0000,0000,,eĉ post kvin jaroj. Sed oni tamen atendas, Dialogue: 0,0:02:08.00,0:02:11.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ni iel utile eduku tiujn infanojn. Do la manko Dialogue: 0,0:02:11.00,0:02:13.00,Default,,0000,0000,0000,,de antaŭvidebleco estas eksterordinara. Dialogue: 0,0:02:13.00,0:02:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la tria parto de tio estas, Dialogue: 0,0:02:15.00,0:02:20.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ni ĉiuj tamen konsentas pri la Dialogue: 0,0:02:20.00,0:02:23.00,Default,,0000,0000,0000,,nekredeblaj talentoj, kiujn havas infanoj -- Dialogue: 0,0:02:23.00,0:02:25.00,Default,,0000,0000,0000,,la kapablo imagi kaj kreadi novaĵojn. Pensu, ekzemple, pri Sirena hieraŭ; Dialogue: 0,0:02:25.00,0:02:28.00,Default,,0000,0000,0000,,nekredeble, ĉu ne, tio, kion ŝi faris? Dialogue: 0,0:02:28.00,0:02:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj jes, ŝi estas neordinara kazo, sed mi dirus, Dialogue: 0,0:02:33.00,0:02:36.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ŝi ne estas unika kazo el la tuta infanaro. Dialogue: 0,0:02:36.00,0:02:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi estas persono kun grandega sindediĉo, Dialogue: 0,0:02:39.00,0:02:41.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu trovis sian talenton. Kaj mia konjekto estas, Dialogue: 0,0:02:41.00,0:02:43.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ĉiu infano havas imponegajn talentojn. Dialogue: 0,0:02:43.00,0:02:45.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni plenmalŝparas ilin, vere senkompate. Dialogue: 0,0:02:45.00,0:02:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Do mi volas prelegi pri edukado, kaj Dialogue: 0,0:02:48.00,0:02:51.00,Default,,0000,0000,0000,,mi volas prelegi pri kreemo. Mia konjekto estas, Dialogue: 0,0:02:51.00,0:02:54.00,Default,,0000,0000,0000,,ke kreemo nun estas tiel grava en edukado kiel legokapablo, Dialogue: 0,0:02:54.00,0:02:58.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ni traktu ĝin samstate. Dialogue: 0,0:02:58.00,0:03:06.00,Default,,0000,0000,0000,,(aplaŭdo) Dankon. Jen ĉio, dankon. Dialogue: 0,0:03:06.00,0:03:10.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝis revido. (ridoj) ... Do, restas 15 minutoj... Dialogue: 0,0:03:10.00,0:03:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi naskiĝis en -- ne. (ridoj) Dialogue: 0,0:03:17.00,0:03:21.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi antaŭnelonge aŭdis bonegan rakonton -- mi ŝategas rakonti ĝin -- Dialogue: 0,0:03:21.00,0:03:25.00,Default,,0000,0000,0000,,pri knabineto, kiu partoprenis desegnan lecionon. Ŝi estis sesjaraĝa, Dialogue: 0,0:03:25.00,0:03:27.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ŝi sidis, malantaŭe de la klaso, desegnante, Dialogue: 0,0:03:27.00,0:03:29.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj la instruistino diris, ke tiu knabino apenaŭ iam ajn Dialogue: 0,0:03:29.00,0:03:33.00,Default,,0000,0000,0000,,atentis pri siaj kursoj, sed en tiu ĉi leciono, ŝi ja bone aŭskultis. Dialogue: 0,0:03:33.00,0:03:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Interesiĝis la instruistino, kaj ŝi iris al la knabino Dialogue: 0,0:03:35.00,0:03:38.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj demandis, "Kion vi desegnas?" Dialogue: 0,0:03:38.00,0:03:41.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la knabino diris, "Mi faras bildon de Dio." Dialogue: 0,0:03:41.00,0:03:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la instruistino diris, "Sed neniu scias kiel aspektas Dio." Dialogue: 0,0:03:44.00,0:03:51.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la knabino diris, "Oni scios post kelkaj minutoj." Dialogue: 0,0:03:51.00,0:03:52.00,Default,,0000,0000,0000,,(Ridoj) Dialogue: 0,0:03:52.00,0:03:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mia filo estis kvarjaraĝa en Anglio -- Dialogue: 0,0:03:57.00,0:04:00.00,Default,,0000,0000,0000,,fakte, li estis kvar jaraĝa ĉie, mi devus diri. (ridoj) Dialogue: 0,0:04:00.00,0:04:06.00,Default,,0000,0000,0000,,Strikte, mi diru, ke kien ajn li vojaĝis, li estas kvarjaraĝa je tiu jaro. Dialogue: 0,0:04:06.00,0:04:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Li partoprenis en kristnaska teatraĵeto. Dialogue: 0,0:04:08.00,0:04:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu vi memoras pri la historio? Ĝi estis tre fama, Dialogue: 0,0:04:11.00,0:04:14.00,Default,,0000,0000,0000,,vere famega. Mel Gibson faris la sekvan filmon. Dialogue: 0,0:04:14.00,0:04:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Eble vi vidis ĝin: "Kristo, Parto Dua". Sed mia filo Ĝejmz rolis kiel Jozefo, Dialogue: 0,0:04:19.00,0:04:22.00,Default,,0000,0000,0000,,kio tre plaĉis al ni. Dialogue: 0,0:04:22.00,0:04:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni konsideris tion, kiel unu el la plej gravaj roloj. Dialogue: 0,0:04:24.00,0:04:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni disdonis amason da T-ĉemizoj kun la slogano: Dialogue: 0,0:04:26.00,0:04:29.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ĝejmz Robinson ESTAS Jozefo!" (ridoj) Dialogue: 0,0:04:29.00,0:04:31.00,Default,,0000,0000,0000,,Li ne devis paroli dum la teatraĵo, sed vi konas la parton, Dialogue: 0,0:04:31.00,0:04:34.00,Default,,0000,0000,0000,,kiam alvenas la tri saĝuloj. Ili envenas portante donacojn: Dialogue: 0,0:04:34.00,0:04:36.00,Default,,0000,0000,0000,,oron, olibanon, kaj mirhon. Dialogue: 0,0:04:36.00,0:04:38.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, tio vere okazis -- ni spektadis, Dialogue: 0,0:04:38.00,0:04:40.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi pensas, ke ili simple maltrafis la sinsekvon Dialogue: 0,0:04:40.00,0:04:42.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar ni parolis al la knabo poste kaj ni diris, Dialogue: 0,0:04:42.00,0:04:44.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ĉu ĉio bonis laŭ vi?" kaj li diris, "Jes, kial? Ĉu estis problemo?" Dialogue: 0,0:04:44.00,0:04:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili simple interŝanĝis, jen ĉio. Dialogue: 0,0:04:46.00,0:04:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Do, la tri knaboj envenis, Dialogue: 0,0:04:47.00,0:04:49.00,Default,,0000,0000,0000,,kvarjaruloj kun viŝtukoj surkape, Dialogue: 0,0:04:49.00,0:04:52.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ili prezentis siajn skatolojn Dialogue: 0,0:04:52.00,0:04:54.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj la unua knabo diris, "Mi donacas oron." Dialogue: 0,0:04:54.00,0:04:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la dua knabo diris, "Mi donacas olibanon." Dialogue: 0,0:04:57.00,0:05:11.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la tria knabo diris, "Mi donacas miron. Ĉu vi miras?" (ridoj) Dialogue: 0,0:05:11.00,0:05:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen la komuna aspekto de tiuj rakontoj: infanoj aŭdacas provi ion novan. Dialogue: 0,0:05:13.00,0:05:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Se ili ne scias, ili aŭdacas provi. Dialogue: 0,0:05:16.00,0:05:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉu ne? Ne timigas ilin la ebleco erari aŭ maltrafi. Dialogue: 0,0:05:19.00,0:05:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi ne diras, ke "erari" samsignifas kiel "esti kreema". Dialogue: 0,0:05:24.00,0:05:25.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed ni ja scias, Dialogue: 0,0:05:25.00,0:05:28.00,Default,,0000,0000,0000,,ke se vi ne pretas maltrafi, Dialogue: 0,0:05:28.00,0:05:31.00,Default,,0000,0000,0000,,vi neniam inventos ion ajn originalan. Dialogue: 0,0:05:31.00,0:05:34.00,Default,,0000,0000,0000,,Se vi ne pretas erari. Kaj kiam oni alvenas al plenkresko, Dialogue: 0,0:05:34.00,0:05:36.00,Default,,0000,0000,0000,,la granda plejmulto jam perdis tiun kapablon. Dialogue: 0,0:05:36.00,0:05:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili iĝas timemaj je eraroj. Dialogue: 0,0:05:39.00,0:05:41.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj, flanke, ĝuste tiel ni funkciigas niajn firmaojn. Dialogue: 0,0:05:41.00,0:05:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni kritikas kaj punas erarojn. Kaj nun ankaŭ en edukado Dialogue: 0,0:05:44.00,0:05:47.00,Default,,0000,0000,0000,,ni havas sistemon, en kiu la plej alta peko Dialogue: 0,0:05:47.00,0:05:50.00,Default,,0000,0000,0000,,estas fari eraron. Dialogue: 0,0:05:50.00,0:05:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la rezulto estas ke ni "edukas" homojn for el Dialogue: 0,0:05:53.00,0:05:56.00,Default,,0000,0000,0000,,sia kreemo. Picasso iam diris, Dialogue: 0,0:05:56.00,0:05:59.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ĉiuj infanoj naskiĝas artistoj. Dialogue: 0,0:05:59.00,0:06:03.00,Default,,0000,0000,0000,,La malfacila afero estas daŭre resti artisto kiam ni pliaĝiĝas. Mi pasie kredas, Dialogue: 0,0:06:03.00,0:06:05.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ni ne kreskas al kreemo, Dialogue: 0,0:06:05.00,0:06:08.00,Default,,0000,0000,0000,,sed kreskas for el kreemo. Aŭ, pli ĝuste, ni estas edukitaj for el ĝi. Dialogue: 0,0:06:08.00,0:06:10.00,Default,,0000,0000,0000,,Do, kial? Dialogue: 0,0:06:10.00,0:06:14.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝis antaŭ kvin jaroj, mi loĝis en Stratford-on-Avon en Britio. Dialogue: 0,0:06:14.00,0:06:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte, ni transloĝiĝis de Stratford al Los-Anĝeleso. Dialogue: 0,0:06:16.00,0:06:20.00,Default,,0000,0000,0000,,Do vi povas imagi kiel tutglata estis tiu transiro. Dialogue: 0,0:06:20.00,0:06:22.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Fakte, Dialogue: 0,0:06:22.00,0:06:24.00,Default,,0000,0000,0000,,ni loĝis en vilaĝo nomita Snitterfield, Dialogue: 0,0:06:24.00,0:06:26.00,Default,,0000,0000,0000,,iom ekster Stratford, kie naskiĝis Dialogue: 0,0:06:26.00,0:06:31.00,Default,,0000,0000,0000,,la patro de Ŝekspiro. Ĉu vin ne frapis nova penso? Min, jes ja. Dialogue: 0,0:06:31.00,0:06:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Oni ne pensas pri Ŝekspiro kiel filo, kun patro, ĉu? Dialogue: 0,0:06:33.00,0:06:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉar oni ne pensas pri Ŝekspiro Dialogue: 0,0:06:35.00,0:06:37.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel infano, ĉu ne? Dialogue: 0,0:06:37.00,0:06:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝekspiro kiel sepjarulo? Mi neniam pensis pri tio. Evidente, Dialogue: 0,0:06:40.00,0:06:42.00,Default,,0000,0000,0000,,li iam estis sepjaraĝa. Li estis en Dialogue: 0,0:06:42.00,0:06:51.00,Default,,0000,0000,0000,,ies klaso pri la angla lingvo, ĉu ne? Kompatinda instruisto! Dialogue: 0,0:06:51.00,0:07:05.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) "Devas pli lerte labori." Lia patro forsendas lin al la lito, Dialogue: 0,0:07:05.00,0:07:08.00,Default,,0000,0000,0000,,dirante al Ŝekspiro, "Tuj al via lito, Dialogue: 0,0:07:08.00,0:07:10.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj lasu vian krajonon ĉi tie. Dialogue: 0,0:07:10.00,0:07:18.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ĉesu tiun strangan parolmanieron. Ĉiuj konfuziĝas." Dialogue: 0,0:07:18.00,0:07:23.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Dialogue: 0,0:07:23.00,0:07:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, ni translokiĝis de Stratford en Los-Anĝeleson, Dialogue: 0,0:07:26.00,0:07:30.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi volas paroli mallonge pri tiu ŝanĝo. Dialogue: 0,0:07:30.00,0:07:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi filo ne volis veni kun ni. Dialogue: 0,0:07:33.00,0:07:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi havas du gefilojn. Li nun havas 21 jarojn; mi filino, 16. Dialogue: 0,0:07:36.00,0:07:38.00,Default,,0000,0000,0000,,Li ne volis veni al Los Angeles. Li ŝategis ĝin, Dialogue: 0,0:07:38.00,0:07:43.00,Default,,0000,0000,0000,,sed li havis koramikinon en Anglio. Ŝi estis la amo de lia vivo, Sarah. Dialogue: 0,0:07:43.00,0:07:45.00,Default,,0000,0000,0000,,Li konis ŝin jam de monato. Dialogue: 0,0:07:45.00,0:07:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Tamen, ili jam festis sian kvaran datrevenon, Dialogue: 0,0:07:48.00,0:07:52.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar monato estas longa tempo kiam oni aĝas 16. Dialogue: 0,0:07:52.00,0:07:54.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiukaze, li estis tre plorema en la aviadilo, Dialogue: 0,0:07:54.00,0:07:56.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj li diris, "Mi neniam retrovos alian knabinon kian Sarah." Dialogue: 0,0:07:56.00,0:07:58.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni feliĉegis pri tio, honeste, Dialogue: 0,0:07:58.00,0:08:10.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar ĉefe pro ŝi ni forfuĝis la landon. Dialogue: 0,0:08:10.00,0:08:13.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Dialogue: 0,0:08:13.00,0:08:16.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed io okulfrapas min, kiam mi translokiĝis al Usono, Dialogue: 0,0:08:16.00,0:08:18.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj kiam mi vojaĝas ĉirkaŭ la mondo: Dialogue: 0,0:08:18.00,0:08:22.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉiu eduksistemo sur la tero havas la saman hierarkion de studfakoj. Dialogue: 0,0:08:22.00,0:08:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiu, ie ajn en la mondo. Dialogue: 0,0:08:24.00,0:08:26.00,Default,,0000,0000,0000,,Oni kredus, ke estus alie, sed ne. Dialogue: 0,0:08:26.00,0:08:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Supre troviĝas matematiko kaj lingvoj, Dialogue: 0,0:08:29.00,0:08:31.00,Default,,0000,0000,0000,,poste la homaj sciencoj, kaj laste estas artoj. Dialogue: 0,0:08:31.00,0:08:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉie sur la planedo. Dialogue: 0,0:08:33.00,0:08:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Krome, en preskaŭ ĉiu sistemo, Dialogue: 0,0:08:36.00,0:08:38.00,Default,,0000,0000,0000,,estas hierarkio ene de la artoj. Dialogue: 0,0:08:38.00,0:08:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Desegna arto kaj muziko kutime havas pli altan rangon en lernejoj Dialogue: 0,0:08:40.00,0:08:43.00,Default,,0000,0000,0000,,ol teatrado kaj danco. Ne ekzistas sur la tero eduksistemo, Dialogue: 0,0:08:43.00,0:08:45.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu ĉiutage instruas dancon al infanoj Dialogue: 0,0:08:45.00,0:08:48.00,Default,,0000,0000,0000,,same kiel oni instruas al ili matematikon. Kial? Dialogue: 0,0:08:48.00,0:08:50.00,Default,,0000,0000,0000,,Kial ne? Mi kredas, ke tio ja gravas. Dialogue: 0,0:08:50.00,0:08:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kredas, ke matematiko gravas, sed ankaŭ danco. Dialogue: 0,0:08:53.00,0:08:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Infanoj dancas la tutan tempon se oni permesas tion, ni ĉiuj faras tion. Dialogue: 0,0:08:56.00,0:08:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni ĉiuj havas korpon, ĉu ne? Ĉu mi maltrafis kunsidon? Dialogue: 0,0:08:59.00,0:09:03.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Verdire, jen kio okazas: Dialogue: 0,0:09:03.00,0:09:05.00,Default,,0000,0000,0000,,dum kiam infanoj kreskas, ni edukas ilin poiome Dialogue: 0,0:09:05.00,0:09:08.00,Default,,0000,0000,0000,,de la talio supren. Kaj tiam ni fokusiĝas sur la kapo. Dialogue: 0,0:09:08.00,0:09:10.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj iom je unu flanko. Dialogue: 0,0:09:10.00,0:09:14.00,Default,,0000,0000,0000,,Se vi vizitus edukadon, kiel eksterterulo, Dialogue: 0,0:09:14.00,0:09:17.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj demandus, "Kio estas la celo de publika edukado?" Dialogue: 0,0:09:17.00,0:09:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Vi estus devigata konkludi -- se vi rigardas la rezultojn, Dialogue: 0,0:09:19.00,0:09:21.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu vere sukcesas laŭ tio, Dialogue: 0,0:09:21.00,0:09:23.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu faras ĉion, kion ili devus, Dialogue: 0,0:09:23.00,0:09:26.00,Default,,0000,0000,0000,,kiu gajnas la konkurson -- Dialogue: 0,0:09:26.00,0:09:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kredas, ke vi konkludus, ke la ekzisto-kialo Dialogue: 0,0:09:29.00,0:09:30.00,Default,,0000,0000,0000,,de publika edukado tra la mondo Dialogue: 0,0:09:30.00,0:09:34.00,Default,,0000,0000,0000,,estas produkti universitatajn profesorojn. Ĉu ne? Dialogue: 0,0:09:34.00,0:09:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Jen la homoj, kiuj finas je la supro de la amaso. Dialogue: 0,0:09:37.00,0:09:40.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj mi iam estis unu el tiuj, do jen. (ridoj) Dialogue: 0,0:09:40.00,0:09:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj mi ja ŝatas universitatajn profesorojn, Dialogue: 0,0:09:44.00,0:09:48.00,Default,,0000,0000,0000,,sed ni ne konsideru ilin kiel la plej altan atingon de la homara strebado. Dialogue: 0,0:09:48.00,0:09:50.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili estas nur vivoformo, Dialogue: 0,0:09:50.00,0:09:52.00,Default,,0000,0000,0000,,alia vivoformo. Sed ili estas iom strangaj, Dialogue: 0,0:09:52.00,0:09:54.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj mi diras tion pro amo por ili. Dialogue: 0,0:09:54.00,0:09:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Estas io stranga pri profesoroj, laŭ mia sperto -- Dialogue: 0,0:09:57.00,0:10:00.00,Default,,0000,0000,0000,,ne ĉiuj, sed tipe -- ili loĝas ene de sia kapo. Dialogue: 0,0:10:00.00,0:10:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili loĝas tie ĉi, kaj iom je unu flanko. Dialogue: 0,0:10:02.00,0:10:06.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili estas senkorpaj, nu, iom laŭlitere. Dialogue: 0,0:10:06.00,0:10:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Por ili, la korpo Dialogue: 0,0:10:08.00,0:10:17.00,Default,,0000,0000,0000,,estas nur transportilo por la kapo, ĉu ne? Dialogue: 0,0:10:17.00,0:10:24.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Ĝi gravas nur por vojaĝigi la kapon al kunsidoj. Dialogue: 0,0:10:24.00,0:10:27.00,Default,,0000,0000,0000,,Se vi volas spekti veran eksterkorpan sperton, Dialogue: 0,0:10:27.00,0:10:30.00,Default,,0000,0000,0000,,aliĝu al iu konferenco de Dialogue: 0,0:10:30.00,0:10:32.00,Default,,0000,0000,0000,,altrangaj profesoroj, Dialogue: 0,0:10:32.00,0:10:35.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj vizitu la dancejon je la lasta vesperumo. Dialogue: 0,0:10:35.00,0:10:39.00,Default,,0000,0000,0000,,(ridoj) Tie vi vidos plenkreskajn virojn kaj virinojn Dialogue: 0,0:10:39.00,0:10:43.00,Default,,0000,0000,0000,,dancaĉantajn, ŝajne sen konscia regado de si mem. Dialogue: 0,0:10:43.00,0:10:47.00,Default,,0000,0000,0000,,Tio daŭras ĝis la vesperfino, kaj poste ili verkas raporton pri la sperto. Dialogue: 0,0:10:47.00,0:10:53.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, nia eduksistemo baziĝas sur la ideo de intelekta kapablo. Dialogue: 0,0:10:53.00,0:10:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ja estas kialo. Dialogue: 0,0:10:56.00,0:10:58.00,Default,,0000,0000,0000,,La tuta sistemo estis inventita – ĉirkaŭ la mondo, ne ekzistis Dialogue: 0,0:10:58.00,0:11:00.00,Default,,0000,0000,0000,,publikaj eduksistemoj, vere, antaŭ la 19-a jarcento. Dialogue: 0,0:11:00.00,0:11:03.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili ĉiuj estiĝis Dialogue: 0,0:11:03.00,0:11:04.00,Default,,0000,0000,0000,,por provizi laŭ la bezonoj de industriismo. Dialogue: 0,0:11:04.00,0:11:07.00,Default,,0000,0000,0000,,Do la hierarkio havas radikojn en du ideoj: Dialogue: 0,0:11:07.00,0:11:11.00,Default,,0000,0000,0000,,unue, ke plej gravas la studfakoj, kiuj utilas por laboro. Dialogue: 0,0:11:11.00,0:11:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Do oni verŝajne malinstigis vin ĝentile for Dialogue: 0,0:11:13.00,0:11:15.00,Default,,0000,0000,0000,,de aferoj en la lernejo – aferoj, kiujn vi ŝatis – Dialogue: 0,0:11:15.00,0:11:17.00,Default,,0000,0000,0000,,pro tio, ke ili ne utilos Dialogue: 0,0:11:17.00,0:11:20.00,Default,,0000,0000,0000,,por posta laboro. Ĉu ne? Dialogue: 0,0:11:20.00,0:11:22.00,Default,,0000,0000,0000,,Ne faru muzikon, vi neniam estos muzikisto; Dialogue: 0,0:11:22.00,0:11:24.00,Default,,0000,0000,0000,,ne faru arton, vi ne estos artisto. Dialogue: 0,0:11:25.00,0:11:29.00,Default,,0000,0000,0000,,Senmalicaj konsiloj – nun, profunde mistrafaj. Dialogue: 0,0:11:29.00,0:11:30.00,Default,,0000,0000,0000,,La tuta mondo spertas revolucion. Dialogue: 0,0:11:30.00,0:11:33.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj due, mensa kapablo, kio nun vere dominas Dialogue: 0,0:11:33.00,0:11:34.00,Default,,0000,0000,0000,,nian ideon de inteligenteco, Dialogue: 0,0:11:34.00,0:11:37.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar la universitatoj kreis la sistemon laŭ siaj propraj ecoj. Dialogue: 0,0:11:37.00,0:11:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte, la tuta sistemo Dialogue: 0,0:11:39.00,0:11:41.00,Default,,0000,0000,0000,,de publika edukado ĉirkaŭ la mondo estas longega procedo Dialogue: 0,0:11:41.00,0:11:43.00,Default,,0000,0000,0000,,por atingi akcepton en universitato. Dialogue: 0,0:11:43.00,0:11:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la sekvo de tio estas ke multaj talentplenaj, Dialogue: 0,0:11:46.00,0:11:48.00,Default,,0000,0000,0000,,brilaj, kreemaj homoj kredas, ke ili ne estas tiaj, Dialogue: 0,0:11:48.00,0:11:50.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar ties talento ne havis valoron en la lernejo Dialogue: 0,0:11:50.00,0:11:54.00,Default,,0000,0000,0000,,aŭ eĉ havis malvaloron. Dialogue: 0,0:11:54.00,0:11:56.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ni ne povas tiel daŭrigi la aferon. Dialogue: 0,0:11:56.00,0:11:58.00,Default,,0000,0000,0000,,Dum la venontaj 30 jaroj, laŭ UNESCO, Dialogue: 0,0:11:58.00,0:12:01.00,Default,,0000,0000,0000,,pli da homoj finos lernejajn studojn Dialogue: 0,0:12:01.00,0:12:03.00,Default,,0000,0000,0000,,ol dum la tuta historio de la homa raso. Dialogue: 0,0:12:03.00,0:12:05.00,Default,,0000,0000,0000,,Pli da homoj, kaj jen la kombino Dialogue: 0,0:12:05.00,0:12:07.00,Default,,0000,0000,0000,,de ĉio, pri kio ni parolis – Dialogue: 0,0:12:07.00,0:12:10.00,Default,,0000,0000,0000,,teknologio kaj ĝia ŝanĝiga efiko sur la laboro, kaj demografio Dialogue: 0,0:12:10.00,0:12:12.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj la kreskego de loĝantaro. Dialogue: 0,0:12:12.00,0:12:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Subite, diplomo valoras nenion. Ĉu ne? Dialogue: 0,0:12:15.00,0:12:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Kiam mi estis studento, tiu kiu havas universitatan diplomon aŭtomate havas laboron. Dialogue: 0,0:12:19.00,0:12:22.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiu, kiu ne havis laboron, simple ne volis laboron. Dialogue: 0,0:12:22.00,0:12:25.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj, honeste, mi ne volis. (ridoj) Dialogue: 0,0:12:25.00,0:12:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed nun junaj licenciuloj ofte Dialogue: 0,0:12:30.00,0:12:31.00,Default,,0000,0000,0000,,reiras hejmen por daŭre ludi videoludojn, Dialogue: 0,0:12:31.00,0:12:34.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar oni bezonas majstriĝon tie, kie antaŭe sufiĉis licencion, Dialogue: 0,0:12:34.00,0:12:37.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj la alia laboro neprigas doktoriĝon... Dialogue: 0,0:12:37.00,0:12:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Temas pri eduka inflacio. Dialogue: 0,0:12:39.00,0:12:41.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj tio montras al ni, ke la tuta strukturo de edukado Dialogue: 0,0:12:41.00,0:12:43.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. Ni devas radikale repensi Dialogue: 0,0:12:43.00,0:12:44.00,Default,,0000,0000,0000,,nian ideon pri inteligento. Dialogue: 0,0:12:44.00,0:12:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni scias tri aferojn pri inteligento. Dialogue: 0,0:12:46.00,0:12:49.00,Default,,0000,0000,0000,,Unue, ĝi estas diversa. Ni pensas pri la mondo per ĉiu rimedo, Dialogue: 0,0:12:49.00,0:12:51.00,Default,,0000,0000,0000,,per kio oni spertas ĝin. Ni pensas vide, Dialogue: 0,0:12:51.00,0:12:54.00,Default,,0000,0000,0000,,ni pensas aŭde, ni pensas tuŝe. Dialogue: 0,0:12:54.00,0:12:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni pensas abstrakte, ni pensas move. Dialogue: 0,0:12:57.00,0:12:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Due, inteligento estas moviĝema. Dialogue: 0,0:12:59.00,0:13:02.00,Default,,0000,0000,0000,,Se oni konsideras la interagojn de la homa cerbo, kiel ni aŭdis Dialogue: 0,0:13:02.00,0:13:05.00,Default,,0000,0000,0000,,hieraŭ dum kelkaj prelegoj. Dialogue: 0,0:13:05.00,0:13:07.00,Default,,0000,0000,0000,,inteligento estas belege interagema. Dialogue: 0,0:13:07.00,0:13:10.00,Default,,0000,0000,0000,,La cerbo ne estas dividita en diversaj fakoj. Dialogue: 0,0:13:10.00,0:13:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte, kreemo – kiun mi difinas kiel la procedo Dialogue: 0,0:13:13.00,0:13:15.00,Default,,0000,0000,0000,,havi originalajn ideojn, kiuj havas valoron – Dialogue: 0,0:13:15.00,0:13:18.00,Default,,0000,0000,0000,,plej ofte okazas per la interago Dialogue: 0,0:13:18.00,0:13:21.00,Default,,0000,0000,0000,,de diversaj vidpunktoj pri aferoj. Dialogue: 0,0:13:21.00,0:13:23.00,Default,,0000,0000,0000,,La cerbo intence estas – nu, flanke, Dialogue: 0,0:13:23.00,0:13:26.00,Default,,0000,0000,0000,,estas fasko de nervoj, kiu kunligas la du duonojn de la cerbo, Dialogue: 0,0:13:26.00,0:13:28.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ĝi nomiĝas la "corpus callosum". Ĝi estas pli dika en virinoj. Dialogue: 0,0:13:28.00,0:13:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Sekve al tio, kion diris Helen hieraŭ, mi kredas, ke verŝajne Dialogue: 0,0:13:30.00,0:13:34.00,Default,,0000,0000,0000,,estas pro tio, ke virinoj pli bone traktas plurajn aferojn samtempe. Dialogue: 0,0:13:34.00,0:13:36.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉar tio ja estas la vero, ĉu ne? Dialogue: 0,0:13:36.00,0:13:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Estas amaso de priesplorado pri tio, sed mi scias tion el mia persona vivo. Dialogue: 0,0:13:39.00,0:13:41.00,Default,,0000,0000,0000,,Se mia edzino preparas manĝaĵon hejme – Dialogue: 0,0:13:41.00,0:13:45.00,Default,,0000,0000,0000,,tio ne ofte fariĝas, feliĉe. (ridoj) Dialogue: 0,0:13:45.00,0:13:48.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed se ŝi faras tion – nu, ŝi ja havas aliajn talentojn – Dialogue: 0,0:13:48.00,0:13:50.00,Default,,0000,0000,0000,,sed se ŝi kuiras, Dialogue: 0,0:13:50.00,0:13:52.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi samtempe parolas telefone, Dialogue: 0,0:13:52.00,0:13:55.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi parolas kun la infanoj, ŝi farbas la plafonon, Dialogue: 0,0:13:55.00,0:13:58.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi faras ĥirurgian operacion tie. Dialogue: 0,0:13:58.00,0:14:01.00,Default,,0000,0000,0000,,Se estas mi la kuiranto, mi fermas la pordon, forpelas la infanojn, Dialogue: 0,0:14:01.00,0:14:04.00,Default,,0000,0000,0000,,mi ignoras la telefonon, kaj se ŝi envenas, mi ĉagreniĝas. Dialogue: 0,0:14:04.00,0:14:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi diras, "Teri, mi petas, mi provas friti ovon ĉi tie. Lasu min trankvile." (ridoj) Dialogue: 0,0:14:17.00,0:14:19.00,Default,,0000,0000,0000,,Fakte, ĉu vi konas tiun malnovan filozofian demandon, Dialogue: 0,0:14:19.00,0:14:22.00,Default,,0000,0000,0000,,se arbo falas en la arbaro kaj neniu aŭdas ĝin, Dialogue: 0,0:14:22.00,0:14:25.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉu ĝi okazis? Ĉu vi memoras pri tio? Dialogue: 0,0:14:25.00,0:14:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi vidis bonegan T-ĉemizon, kun surskribo, "Se viro diras sian opinion Dialogue: 0,0:14:28.00,0:14:31.00,Default,,0000,0000,0000,,en arbaro, kaj neniu virino aŭdas lin, Dialogue: 0,0:14:31.00,0:14:40.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉu li ankoraŭ malpravas?" (ridoj) Dialogue: 0,0:14:40.00,0:14:42.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj la tria afero pri inteligento estas, Dialogue: 0,0:14:43.00,0:14:45.00,Default,,0000,0000,0000,,ĝi estas aparta. Mi verkas novan libron aktuale Dialogue: 0,0:14:45.00,0:14:47.00,Default,,0000,0000,0000,,nomitan "Epifanio", kiu baziĝas sur serio de Dialogue: 0,0:14:47.00,0:14:49.00,Default,,0000,0000,0000,,intervjuoj kun homoj pri la maniero, per kiu ili Dialogue: 0,0:14:49.00,0:14:51.00,Default,,0000,0000,0000,,malkovris sian talenton. Interesegas min kiel homoj alvenis al tio. Dialogue: 0,0:14:51.00,0:14:54.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĝi venas origine de konversacio, kiun mi havis Dialogue: 0,0:14:54.00,0:14:56.00,Default,,0000,0000,0000,,kun mirinda virino, kiun eble la plej multo Dialogue: 0,0:14:56.00,0:14:58.00,Default,,0000,0000,0000,,ne konas, ŝi nomiĝas Ĝilian Lin, Dialogue: 0,0:14:58.00,0:15:00.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉu vi konas la nomon? Nur kelkaj. Ŝi estas baletestrino Dialogue: 0,0:15:00.00,0:15:02.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ŝia laboro estas tre bone konata. Dialogue: 0,0:15:02.00,0:15:04.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi faris la dancojn por la spektakloj "Katoj" kaj "La Fantomo de la Opero". Dialogue: 0,0:15:04.00,0:15:08.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi estas mirinda. Mi antaŭe estis estrarano de la Reĝa Baleta Kompanio, en Anglio, Dialogue: 0,0:15:08.00,0:15:10.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel vi povas vidi. Dialogue: 0,0:15:10.00,0:15:12.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, dum tagmanĝo kun Ĝilian, mi demandis al ŝi, Dialogue: 0,0:15:12.00,0:15:14.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ĝilian, kiel vi iĝis dancisto?" kaj ŝi diris, Dialogue: 0,0:15:14.00,0:15:16.00,Default,,0000,0000,0000,,estas interese, kiam ŝi estas lernejanino, Dialogue: 0,0:15:16.00,0:15:19.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi estis terure malbona. Kaj la lernejo, dum la jaroj 1930-aj, Dialogue: 0,0:15:19.00,0:15:21.00,Default,,0000,0000,0000,,skribis al ŝiaj gepatroj, "Ni kredas, Dialogue: 0,0:15:21.00,0:15:23.00,Default,,0000,0000,0000,,ke Ĝilian havas prilernan problemon." Ne eblis al ŝi koncentriĝi, Dialogue: 0,0:15:23.00,0:15:25.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi ĉiam moviĝemis. Nuntempe verŝajne, Dialogue: 0,0:15:25.00,0:15:29.00,Default,,0000,0000,0000,,oni nomus tion ADHD, ĉu ne? Sed en la 1930-aj jaroj, Dialogue: 0,0:15:29.00,0:15:32.00,Default,,0000,0000,0000,,oni ankoraŭ ne inventis ADHD. Dialogue: 0,0:15:32.00,0:15:35.00,Default,,0000,0000,0000,,Tiu malsano ankoraŭ ne disponeblis. (ridoj) Dialogue: 0,0:15:35.00,0:15:39.00,Default,,0000,0000,0000,,La homoj ne konsciis, ke ili povas havi tion. Dialogue: 0,0:15:39.00,0:15:43.00,Default,,0000,0000,0000,,Ĉiukaze, ŝi iris al iu specialisto. Kaj en tiu kverk-mura ĉambro, Dialogue: 0,0:15:43.00,0:15:46.00,Default,,0000,0000,0000,,jen ŝi kun ŝia patrino, Dialogue: 0,0:15:46.00,0:15:49.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj oni sidigis ŝin en seĝon, Dialogue: 0,0:15:49.00,0:15:51.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ŝi sidis sur siaj manoj dum 20 minutoj, Dialogue: 0,0:15:51.00,0:15:53.00,Default,,0000,0000,0000,,dum la viro diskutis kun ŝia patrino Dialogue: 0,0:15:53.00,0:15:57.00,Default,,0000,0000,0000,,pri la problemoj de Ĝilian en la lernejo. Kaj je la fino – Dialogue: 0,0:15:57.00,0:15:59.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉar ŝi ĝenadis homojn, Dialogue: 0,0:15:59.00,0:16:01.00,Default,,0000,0000,0000,,la hejmtaskoj ĉiam alvenis malfrue, kaj simile, Dialogue: 0,0:16:01.00,0:16:04.00,Default,,0000,0000,0000,,de tiu ok-jaraĝulo – finfine, la kuracisto sidiĝis apud Ĝilian, Dialogue: 0,0:16:04.00,0:16:06.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj diris al ŝi, "Ĝilian, Dialogue: 0,0:16:06.00,0:16:08.00,Default,,0000,0000,0000,,mi aŭskultis ĉion, kion diris via patrino, Dialogue: 0,0:16:08.00,0:16:10.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj nun mi bezonas paroli kun ŝi private." Dialogue: 0,0:16:10.00,0:16:13.00,Default,,0000,0000,0000,,Li diris, "Vi atendu ĉi tie, ni revenos post mallonga tempo." Dialogue: 0,0:16:13.00,0:16:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ili foriris kaj lasis ŝin. Dialogue: 0,0:16:15.00,0:16:17.00,Default,,0000,0000,0000,,Sed kiam ili eliris la ĉambron, li ŝaltis la radion Dialogue: 0,0:16:17.00,0:16:19.00,Default,,0000,0000,0000,,sur sia labortablo. Kaj elirinte, Dialogue: 0,0:16:19.00,0:16:21.00,Default,,0000,0000,0000,,li diris al ŝia patrino, Dialogue: 0,0:16:21.00,0:16:24.00,Default,,0000,0000,0000,,"Ni simple rigardu ŝin." Kaj tuj kiam ili foriris, Dialogue: 0,0:16:24.00,0:16:28.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi diris, ŝi stariĝis kaj moviĝis laŭ la muziko. Dialogue: 0,0:16:28.00,0:16:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj ili rigardis dum kelkaj minutoj Dialogue: 0,0:16:30.00,0:16:33.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj li turniĝis al la patrino kaj diris, Dialogue: 0,0:16:33.00,0:16:37.00,Default,,0000,0000,0000,,"S-ino Lin, Ĝilian ne malsanas. Ŝi estas dancistino. Dialogue: 0,0:16:37.00,0:16:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Enkonduku ŝin en danclernejo." Dialogue: 0,0:16:39.00,0:16:41.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi demandis, "Do kio okazis?" Dialogue: 0,0:16:41.00,0:16:44.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi diris, "Mi patrino faris tion. Mi ne kapablas priparoli kiel bonega ĝi estis. Dialogue: 0,0:16:44.00,0:16:46.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni eniris la ĉambron kaj trovis amason Dialogue: 0,0:16:46.00,0:16:49.00,Default,,0000,0000,0000,,da homoj samkiel mi. Homoj, kiuj ne kapablis sidi senmove. Dialogue: 0,0:16:49.00,0:16:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Homoj, kiuj devis moviĝi por pensi." Kiuj devis moviĝi por pensi. Dialogue: 0,0:16:52.00,0:16:54.00,Default,,0000,0000,0000,,Ili faris baleton, klakdancon, ĵazdancon, Dialogue: 0,0:16:54.00,0:16:56.00,Default,,0000,0000,0000,,modernan dancon, kaj simile. Dialogue: 0,0:16:56.00,0:16:59.00,Default,,0000,0000,0000,,Ŝi finfine membriĝis en la Reĝa Baleta Lernejo, Dialogue: 0,0:16:59.00,0:17:01.00,Default,,0000,0000,0000,,ŝi iĝis ĉefdancisto, kaj havis bonegan karieron Dialogue: 0,0:17:01.00,0:17:03.00,Default,,0000,0000,0000,,en la Reĝa Baleta Kompanio. Kiam ŝi finis Dialogue: 0,0:17:03.00,0:17:05.00,Default,,0000,0000,0000,,tiun lernejon, ŝi fondis sian propran Dialogue: 0,0:17:05.00,0:17:08.00,Default,,0000,0000,0000,,kompanion – la Danc-Kompanio de Ĝilian Lin – Dialogue: 0,0:17:08.00,0:17:11.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj renkontis Andrew Lloyd Weber. Ŝi respondecas pri Dialogue: 0,0:17:11.00,0:17:13.00,Default,,0000,0000,0000,,pluraj el la plej sukcesaj muzikaj spektakloj Dialogue: 0,0:17:13.00,0:17:18.00,Default,,0000,0000,0000,,iam ajn, ŝi donis plezuron al milionoj da homoj, Dialogue: 0,0:17:18.00,0:17:21.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj ŝi estas pluroble milionulo. Alia kuracisto Dialogue: 0,0:17:21.00,0:17:25.00,Default,,0000,0000,0000,,eble donintus al ŝi premaĵojn kaj dirus, Dialogue: 0,0:17:25.00,0:17:27.00,Default,,0000,0000,0000,,ke ŝi sidu trankvile. Dialogue: 0,0:17:27.00,0:17:30.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, mi kredas ... (aplaŭdo) Jen mia opinio: Dialogue: 0,0:17:30.00,0:17:32.00,Default,,0000,0000,0000,,antaŭ kelkaj tagoj, Al Gore parolis Dialogue: 0,0:17:32.00,0:17:35.00,Default,,0000,0000,0000,,pri ekologio, kaj la revolucio lanĉita de Rachel Carson. Dialogue: 0,0:17:35.00,0:17:39.00,Default,,0000,0000,0000,,Mi kredas, ke nia sola espero por la estonteco Dialogue: 0,0:17:39.00,0:17:42.00,Default,,0000,0000,0000,,estas adopti novan konscion pri homa ekologio, Dialogue: 0,0:17:42.00,0:17:46.00,Default,,0000,0000,0000,,en kiu ni refaros nian koncepton Dialogue: 0,0:17:46.00,0:17:48.00,Default,,0000,0000,0000,,pri la riĉeco de homaj kapabloj. Dialogue: 0,0:17:48.00,0:17:52.00,Default,,0000,0000,0000,,Nia eduksistemo minis niajn cerbojn, Dialogue: 0,0:17:52.00,0:17:54.00,Default,,0000,0000,0000,,samkiel ni elminas la teron: por specifa varo. Dialogue: 0,0:17:54.00,0:17:57.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj en la estonteco, tio ne plu utilos al ni. Dialogue: 0,0:17:57.00,0:18:00.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni devas repensi la fundamentajn principojn Dialogue: 0,0:18:00.00,0:18:02.00,Default,,0000,0000,0000,,surbaze de kiuj ni edukas niajn infanojn. Dialogue: 0,0:18:02.00,0:18:06.00,Default,,0000,0000,0000,,Jonas Salk tre saĝe diris, "Se ĉiu insekto Dialogue: 0,0:18:06.00,0:18:09.00,Default,,0000,0000,0000,,malaperus de la tero, Dialogue: 0,0:18:09.00,0:18:12.00,Default,,0000,0000,0000,,post 50 jaroj ne plu estus vivo surtera. Dialogue: 0,0:18:12.00,0:18:15.00,Default,,0000,0000,0000,,Se ĉiu homo malaperus de la tero, Dialogue: 0,0:18:15.00,0:18:19.00,Default,,0000,0000,0000,,post 50 jaroj ĉiuj vivaĵoj disflorus." Dialogue: 0,0:18:19.00,0:18:21.00,Default,,0000,0000,0000,,Kaj li pravas. Dialogue: 0,0:18:21.00,0:18:24.00,Default,,0000,0000,0000,,Tio, kion TED festas, estas la donaco de la homa imagopovo. Dialogue: 0,0:18:24.00,0:18:28.00,Default,,0000,0000,0000,,Ni devas prizorgi la manieron uzi tiun donacon Dialogue: 0,0:18:28.00,0:18:31.00,Default,,0000,0000,0000,,por eviti kelkajn el la scenaroj Dialogue: 0,0:18:31.00,0:18:34.00,Default,,0000,0000,0000,,ĉi tie distutitaj. Kaj la sola maniero Dialogue: 0,0:18:35.00,0:18:38.00,Default,,0000,0000,0000,,fari tion estas prave vidi niajn kreemajn kapablojn Dialogue: 0,0:18:38.00,0:18:40.00,Default,,0000,0000,0000,,kiel la riĉaĵojn, kiuj ili estas, Dialogue: 0,0:18:40.00,0:18:43.00,Default,,0000,0000,0000,,kaj vidi niajn infanojn kiel la esperojn, kiuj ili estas. Kaj nia tasko Dialogue: 0,0:18:43.00,0:18:46.00,Default,,0000,0000,0000,,estas eduki la tutan estulon, por ke tiu kapablas alfronti tiun estontecon. Dialogue: 0,0:18:46.00,0:18:49.00,Default,,0000,0000,0000,,Nu, eble ni ne vidos ĝin, Dialogue: 0,0:18:49.00,0:18:52.00,Default,,0000,0000,0000,,sed ili ja vidos ĝin. Kaj nia tasko estas Dialogue: 0,0:18:52.00,0:18:54.00,Default,,0000,0000,0000,,helpi al ili fari ion el ĝi. Koran dankon.