1 00:00:00,000 --> 00:00:07,000 Bonan matenon. Kiel vi fartas? Bonega tago, ĉu ne? 2 00:00:07,000 --> 00:00:11,000 "Ĉu mi kapablas tiel altnivele partopreni?" mi demandas min. 3 00:00:11,000 --> 00:00:15,000 Fakte ne, mi tuj foriros. (ridoj) 4 00:00:15,000 --> 00:00:19,000 Estis tri temoj, ĉu ne, 5 00:00:19,000 --> 00:00:23,000 dum la konferenco, kiuj rilatas al 6 00:00:23,000 --> 00:00:25,000 mia nuna prelego. 7 00:00:25,000 --> 00:00:29,000 La unua estas la eksterordinara elmontriĝo de homa kreemo 8 00:00:29,000 --> 00:00:32,000 en ĉiuj prezentaĵoj, kiujn ni spektis 9 00:00:32,000 --> 00:00:35,000 kaj en ĉiuj homoj ĉi tie. Simple la diverseco 10 00:00:35,000 --> 00:00:38,000 kaj la larĝeco imponas. La dua temo estas, 11 00:00:38,000 --> 00:00:41,000 ke ni nun havas absolute nenian ideon pri la tuja estonteco, 12 00:00:41,000 --> 00:00:43,000 pri tio, kio okazos poste; 13 00:00:43,000 --> 00:00:45,000 tute mankas bildo pri tio. 14 00:00:45,000 --> 00:00:48,000 Mi havas intereson pri edukado -- 15 00:00:48,000 --> 00:00:51,000 fakte, evidentiĝas al mi, ke ĉiu havas intereson pri edukado. 16 00:00:51,000 --> 00:00:53,000 Ĉu ne vi? Al mi tio estas tre interesa. 17 00:00:53,000 --> 00:00:56,000 Se, dum vesperfesto, vi diras, 18 00:00:56,000 --> 00:00:59,000 ke vi laboras pri edukado -- 19 00:00:59,000 --> 00:01:06,000 fakte, oni ne ofte vesperumas, honeste, se oni laboras pri edukado. 20 00:01:06,000 --> 00:01:09,000 (ridoj) Oni ne invitas nin. 21 00:01:09,000 --> 00:01:14,000 Kaj oni neniam reinvitas nin, strange. Stranga afero. 22 00:01:14,000 --> 00:01:16,000 Sed se, hazarde, vi vesperumas, kaj vi tion diras al iu... 23 00:01:16,000 --> 00:01:18,000 iu demandis, "Kaj kion vi faras?" 24 00:01:18,000 --> 00:01:20,000 kaj vi respondas, ke vi laboras pri edukado, 25 00:01:20,000 --> 00:01:24,000 vi tuj rimarkas, ke la sango forfandas el ties vizaĝo. Tiu murmuras, 26 00:01:24,000 --> 00:01:30,000 "Dio mia, kial mi? Dum mia ununura societumado de la semajno." (ridoj) 27 00:01:30,000 --> 00:01:32,000 Sed se vi demandas pri ties edukado, 28 00:01:32,000 --> 00:01:34,000 ili ekscitiĝas. Ĉar edukado estas afero, 29 00:01:34,000 --> 00:01:37,000 kiu tre profunde gravas al multaj homoj, ĉu ne? 30 00:01:37,000 --> 00:01:40,000 Samkiel religio, kaj mono, inter aliaj. 31 00:01:40,000 --> 00:01:44,000 Mi havas grandan intereson pri edukado, kaj mi kredas, ke tio samas por ĉiuj. 32 00:01:44,000 --> 00:01:46,000 Ĝi gravas al ni ĉiuj, ĉar supozeble 33 00:01:46,000 --> 00:01:49,000 estas edukado, kiu gvidos nin en tiun estontecon, 34 00:01:49,000 --> 00:01:52,000 kiun ni ne sukcesas antaŭkompreni. 35 00:01:52,000 --> 00:01:55,000 Pensu pri tio: infanoj, kiuj komencas sian edukadon ĉijare 36 00:01:55,000 --> 00:02:01,000 finos sian laboran vivon je la jaro 2065. Neniu havas ajnan ideon -- 37 00:02:01,000 --> 00:02:04,000 malgraŭ la parado de ekspertismo dum la kvar pasintaj tagoj -- 38 00:02:04,000 --> 00:02:06,000 kiel aspektos la mondo 39 00:02:06,000 --> 00:02:08,000 eĉ post kvin jaroj. Sed oni tamen atendas, 40 00:02:08,000 --> 00:02:11,000 ke ni iel utile eduku tiujn infanojn. Do la manko 41 00:02:11,000 --> 00:02:13,000 de antaŭvidebleco estas eksterordinara. 42 00:02:13,000 --> 00:02:15,000 Kaj la tria parto de tio estas, 43 00:02:15,000 --> 00:02:20,000 ke ni ĉiuj tamen konsentas pri la 44 00:02:20,000 --> 00:02:23,000 nekredeblaj talentoj, kiujn havas infanoj -- 45 00:02:23,000 --> 00:02:25,000 la kapablo imagi kaj kreadi novaĵojn. Pensu, ekzemple, pri Sirena hieraŭ; 46 00:02:25,000 --> 00:02:28,000 nekredeble, ĉu ne, tio, kion ŝi faris? 47 00:02:28,000 --> 00:02:33,000 Kaj jes, ŝi estas neordinara kazo, sed mi dirus, 48 00:02:33,000 --> 00:02:36,000 ke ŝi ne estas unika kazo el la tuta infanaro. 49 00:02:36,000 --> 00:02:39,000 Ŝi estas persono kun grandega sindediĉo, 50 00:02:39,000 --> 00:02:41,000 kiu trovis sian talenton. Kaj mia konjekto estas, 51 00:02:41,000 --> 00:02:43,000 ke ĉiu infano havas imponegajn talentojn. 52 00:02:43,000 --> 00:02:45,000 Kaj ni plenmalŝparas ilin, vere senkompate. 53 00:02:45,000 --> 00:02:48,000 Do mi volas prelegi pri edukado, kaj 54 00:02:48,000 --> 00:02:51,000 mi volas prelegi pri kreemo. Mia konjekto estas, 55 00:02:51,000 --> 00:02:54,000 ke kreemo nun estas tiel grava en edukado kiel legokapablo, 56 00:02:54,000 --> 00:02:58,000 kaj ni traktu ĝin samstate. 57 00:02:58,000 --> 00:03:06,000 (aplaŭdo) Dankon. Jen ĉio, dankon. 58 00:03:06,000 --> 00:03:10,000 Ĝis revido. (ridoj) ... Do, restas 15 minutoj... 59 00:03:10,000 --> 00:03:17,000 Nu, mi naskiĝis en -- ne. (ridoj) 60 00:03:17,000 --> 00:03:21,000 Mi antaŭnelonge aŭdis bonegan rakonton -- mi ŝategas rakonti ĝin -- 61 00:03:21,000 --> 00:03:25,000 pri knabineto, kiu partoprenis desegnan lecionon. Ŝi estis sesjaraĝa, 62 00:03:25,000 --> 00:03:27,000 kaj ŝi sidis, malantaŭe de la klaso, desegnante, 63 00:03:27,000 --> 00:03:29,000 kaj la instruistino diris, ke tiu knabino apenaŭ iam ajn 64 00:03:29,000 --> 00:03:33,000 atentis pri siaj kursoj, sed en tiu ĉi leciono, ŝi ja bone aŭskultis. 65 00:03:33,000 --> 00:03:35,000 Interesiĝis la instruistino, kaj ŝi iris al la knabino 66 00:03:35,000 --> 00:03:38,000 kaj demandis, "Kion vi desegnas?" 67 00:03:38,000 --> 00:03:41,000 Kaj la knabino diris, "Mi faras bildon de Dio." 68 00:03:41,000 --> 00:03:44,000 Kaj la instruistino diris, "Sed neniu scias kiel aspektas Dio." 69 00:03:44,000 --> 00:03:51,000 Kaj la knabino diris, "Oni scios post kelkaj minutoj." 70 00:03:51,000 --> 00:03:52,000 (Ridoj) 71 00:03:52,000 --> 00:03:57,000 Kiam mia filo estis kvarjaraĝa en Anglio -- 72 00:03:57,000 --> 00:04:00,000 fakte, li estis kvar jaraĝa ĉie, mi devus diri. (ridoj) 73 00:04:00,000 --> 00:04:06,000 Strikte, mi diru, ke kien ajn li vojaĝis, li estas kvarjaraĝa je tiu jaro. 74 00:04:06,000 --> 00:04:08,000 Li partoprenis en kristnaska teatraĵeto. 75 00:04:08,000 --> 00:04:11,000 Ĉu vi memoras pri la historio? Ĝi estis tre fama, 76 00:04:11,000 --> 00:04:14,000 vere famega. Mel Gibson faris la sekvan filmon. 77 00:04:14,000 --> 00:04:19,000 Eble vi vidis ĝin: "Kristo, Parto Dua". Sed mia filo Ĝejmz rolis kiel Jozefo, 78 00:04:19,000 --> 00:04:22,000 kio tre plaĉis al ni. 79 00:04:22,000 --> 00:04:24,000 Ni konsideris tion, kiel unu el la plej gravaj roloj. 80 00:04:24,000 --> 00:04:26,000 Ni disdonis amason da T-ĉemizoj kun la slogano: 81 00:04:26,000 --> 00:04:29,000 "Ĝejmz Robinson ESTAS Jozefo!" (ridoj) 82 00:04:29,000 --> 00:04:31,000 Li ne devis paroli dum la teatraĵo, sed vi konas la parton, 83 00:04:31,000 --> 00:04:34,000 kiam alvenas la tri saĝuloj. Ili envenas portante donacojn: 84 00:04:34,000 --> 00:04:36,000 oron, olibanon, kaj mirhon. 85 00:04:36,000 --> 00:04:38,000 Nu, tio vere okazis -- ni spektadis, 86 00:04:38,000 --> 00:04:40,000 kaj mi pensas, ke ili simple maltrafis la sinsekvon 87 00:04:40,000 --> 00:04:42,000 ĉar ni parolis al la knabo poste kaj ni diris, 88 00:04:42,000 --> 00:04:44,000 "Ĉu ĉio bonis laŭ vi?" kaj li diris, "Jes, kial? Ĉu estis problemo?" 89 00:04:44,000 --> 00:04:46,000 Ili simple interŝanĝis, jen ĉio. 90 00:04:46,000 --> 00:04:47,000 Do, la tri knaboj envenis, 91 00:04:47,000 --> 00:04:49,000 kvarjaruloj kun viŝtukoj surkape, 92 00:04:49,000 --> 00:04:52,000 kaj ili prezentis siajn skatolojn 93 00:04:52,000 --> 00:04:54,000 kaj la unua knabo diris, "Mi donacas oron." 94 00:04:54,000 --> 00:04:57,000 Kaj la dua knabo diris, "Mi donacas olibanon." 95 00:04:57,000 --> 00:05:11,000 Kaj la tria knabo diris, "Mi donacas miron. Ĉu vi miras?" (ridoj) 96 00:05:11,000 --> 00:05:13,000 Jen la komuna aspekto de tiuj rakontoj: infanoj aŭdacas provi ion novan. 97 00:05:13,000 --> 00:05:16,000 Se ili ne scias, ili aŭdacas provi. 98 00:05:16,000 --> 00:05:19,000 Ĉu ne? Ne timigas ilin la ebleco erari aŭ maltrafi. 99 00:05:19,000 --> 00:05:24,000 Nu, mi ne diras, ke "erari" samsignifas kiel "esti kreema". 100 00:05:24,000 --> 00:05:25,000 Sed ni ja scias, 101 00:05:25,000 --> 00:05:28,000 ke se vi ne pretas maltrafi, 102 00:05:28,000 --> 00:05:31,000 vi neniam inventos ion ajn originalan. 103 00:05:31,000 --> 00:05:34,000 Se vi ne pretas erari. Kaj kiam oni alvenas al plenkresko, 104 00:05:34,000 --> 00:05:36,000 la granda plejmulto jam perdis tiun kapablon. 105 00:05:36,000 --> 00:05:39,000 Ili iĝas timemaj je eraroj. 106 00:05:39,000 --> 00:05:41,000 Kaj, flanke, ĝuste tiel ni funkciigas niajn firmaojn. 107 00:05:41,000 --> 00:05:44,000 Ni kritikas kaj punas erarojn. Kaj nun ankaŭ en edukado 108 00:05:44,000 --> 00:05:47,000 ni havas sistemon, en kiu la plej alta peko 109 00:05:47,000 --> 00:05:50,000 estas fari eraron. 110 00:05:50,000 --> 00:05:53,000 Kaj la rezulto estas ke ni "edukas" homojn for el 111 00:05:53,000 --> 00:05:56,000 sia kreemo. Picasso iam diris, 112 00:05:56,000 --> 00:05:59,000 ke ĉiuj infanoj naskiĝas artistoj. 113 00:05:59,000 --> 00:06:03,000 La malfacila afero estas daŭre resti artisto kiam ni pliaĝiĝas. Mi pasie kredas, 114 00:06:03,000 --> 00:06:05,000 ke ni ne kreskas al kreemo, 115 00:06:05,000 --> 00:06:08,000 sed kreskas for el kreemo. Aŭ, pli ĝuste, ni estas edukitaj for el ĝi. 116 00:06:08,000 --> 00:06:10,000 Do, kial? 117 00:06:10,000 --> 00:06:14,000 Ĝis antaŭ kvin jaroj, mi loĝis en Stratford-on-Avon en Britio. 118 00:06:14,000 --> 00:06:16,000 Fakte, ni transloĝiĝis de Stratford al Los-Anĝeleso. 119 00:06:16,000 --> 00:06:20,000 Do vi povas imagi kiel tutglata estis tiu transiro. 120 00:06:20,000 --> 00:06:22,000 (ridoj) Fakte, 121 00:06:22,000 --> 00:06:24,000 ni loĝis en vilaĝo nomita Snitterfield, 122 00:06:24,000 --> 00:06:26,000 iom ekster Stratford, kie naskiĝis 123 00:06:26,000 --> 00:06:31,000 la patro de Ŝekspiro. Ĉu vin ne frapis nova penso? Min, jes ja. 124 00:06:31,000 --> 00:06:33,000 Oni ne pensas pri Ŝekspiro kiel filo, kun patro, ĉu? 125 00:06:33,000 --> 00:06:35,000 Ĉar oni ne pensas pri Ŝekspiro 126 00:06:35,000 --> 00:06:37,000 kiel infano, ĉu ne? 127 00:06:37,000 --> 00:06:40,000 Ŝekspiro kiel sepjarulo? Mi neniam pensis pri tio. Evidente, 128 00:06:40,000 --> 00:06:42,000 li iam estis sepjaraĝa. Li estis en 129 00:06:42,000 --> 00:06:51,000 ies klaso pri la angla lingvo, ĉu ne? Kompatinda instruisto! 130 00:06:51,000 --> 00:07:05,000 (ridoj) "Devas pli lerte labori." Lia patro forsendas lin al la lito, 131 00:07:05,000 --> 00:07:08,000 dirante al Ŝekspiro, "Tuj al via lito, 132 00:07:08,000 --> 00:07:10,000 kaj lasu vian krajonon ĉi tie. 133 00:07:10,000 --> 00:07:18,000 Kaj ĉesu tiun strangan parolmanieron. Ĉiuj konfuziĝas." 134 00:07:18,000 --> 00:07:23,000 (ridoj) 135 00:07:23,000 --> 00:07:26,000 Nu, ni translokiĝis de Stratford en Los-Anĝeleson, 136 00:07:26,000 --> 00:07:30,000 kaj mi volas paroli mallonge pri tiu ŝanĝo. 137 00:07:30,000 --> 00:07:33,000 Mi filo ne volis veni kun ni. 138 00:07:33,000 --> 00:07:36,000 Mi havas du gefilojn. Li nun havas 21 jarojn; mi filino, 16. 139 00:07:36,000 --> 00:07:38,000 Li ne volis veni al Los Angeles. Li ŝategis ĝin, 140 00:07:38,000 --> 00:07:43,000 sed li havis koramikinon en Anglio. Ŝi estis la amo de lia vivo, Sarah. 141 00:07:43,000 --> 00:07:45,000 Li konis ŝin jam de monato. 142 00:07:45,000 --> 00:07:48,000 Tamen, ili jam festis sian kvaran datrevenon, 143 00:07:48,000 --> 00:07:52,000 ĉar monato estas longa tempo kiam oni aĝas 16. 144 00:07:52,000 --> 00:07:54,000 Ĉiukaze, li estis tre plorema en la aviadilo, 145 00:07:54,000 --> 00:07:56,000 kaj li diris, "Mi neniam retrovos alian knabinon kian Sarah." 146 00:07:56,000 --> 00:07:58,000 Kaj ni feliĉegis pri tio, honeste, 147 00:07:58,000 --> 00:08:10,000 ĉar ĉefe pro ŝi ni forfuĝis la landon. 148 00:08:10,000 --> 00:08:13,000 (ridoj) 149 00:08:13,000 --> 00:08:16,000 Sed io okulfrapas min, kiam mi translokiĝis al Usono, 150 00:08:16,000 --> 00:08:18,000 kaj kiam mi vojaĝas ĉirkaŭ la mondo: 151 00:08:18,000 --> 00:08:22,000 ĉiu eduksistemo sur la tero havas la saman hierarkion de studfakoj. 152 00:08:22,000 --> 00:08:24,000 Ĉiu, ie ajn en la mondo. 153 00:08:24,000 --> 00:08:26,000 Oni kredus, ke estus alie, sed ne. 154 00:08:26,000 --> 00:08:29,000 Supre troviĝas matematiko kaj lingvoj, 155 00:08:29,000 --> 00:08:31,000 poste la homaj sciencoj, kaj laste estas artoj. 156 00:08:31,000 --> 00:08:33,000 Ĉie sur la planedo. 157 00:08:33,000 --> 00:08:36,000 Krome, en preskaŭ ĉiu sistemo, 158 00:08:36,000 --> 00:08:38,000 estas hierarkio ene de la artoj. 159 00:08:38,000 --> 00:08:40,000 Desegna arto kaj muziko kutime havas pli altan rangon en lernejoj 160 00:08:40,000 --> 00:08:43,000 ol teatrado kaj danco. Ne ekzistas sur la tero eduksistemo, 161 00:08:43,000 --> 00:08:45,000 kiu ĉiutage instruas dancon al infanoj 162 00:08:45,000 --> 00:08:48,000 same kiel oni instruas al ili matematikon. Kial? 163 00:08:48,000 --> 00:08:50,000 Kial ne? Mi kredas, ke tio ja gravas. 164 00:08:50,000 --> 00:08:53,000 Mi kredas, ke matematiko gravas, sed ankaŭ danco. 165 00:08:53,000 --> 00:08:56,000 Infanoj dancas la tutan tempon se oni permesas tion, ni ĉiuj faras tion. 166 00:08:56,000 --> 00:08:59,000 Ni ĉiuj havas korpon, ĉu ne? Ĉu mi maltrafis kunsidon? 167 00:08:59,000 --> 00:09:03,000 (ridoj) Verdire, jen kio okazas: 168 00:09:03,000 --> 00:09:05,000 dum kiam infanoj kreskas, ni edukas ilin poiome 169 00:09:05,000 --> 00:09:08,000 de la talio supren. Kaj tiam ni fokusiĝas sur la kapo. 170 00:09:08,000 --> 00:09:10,000 Kaj iom je unu flanko. 171 00:09:10,000 --> 00:09:14,000 Se vi vizitus edukadon, kiel eksterterulo, 172 00:09:14,000 --> 00:09:17,000 kaj demandus, "Kio estas la celo de publika edukado?" 173 00:09:17,000 --> 00:09:19,000 Vi estus devigata konkludi -- se vi rigardas la rezultojn, 174 00:09:19,000 --> 00:09:21,000 kiu vere sukcesas laŭ tio, 175 00:09:21,000 --> 00:09:23,000 kiu faras ĉion, kion ili devus, 176 00:09:23,000 --> 00:09:26,000 kiu gajnas la konkurson -- 177 00:09:26,000 --> 00:09:29,000 Mi kredas, ke vi konkludus, ke la ekzisto-kialo 178 00:09:29,000 --> 00:09:30,000 de publika edukado tra la mondo 179 00:09:30,000 --> 00:09:34,000 estas produkti universitatajn profesorojn. Ĉu ne? 180 00:09:34,000 --> 00:09:36,000 Jen la homoj, kiuj finas je la supro de la amaso. 181 00:09:37,000 --> 00:09:40,000 Kaj mi iam estis unu el tiuj, do jen. (ridoj) 182 00:09:40,000 --> 00:09:44,000 Kaj mi ja ŝatas universitatajn profesorojn, 183 00:09:44,000 --> 00:09:48,000 sed ni ne konsideru ilin kiel la plej altan atingon de la homara strebado. 184 00:09:48,000 --> 00:09:50,000 Ili estas nur vivoformo, 185 00:09:50,000 --> 00:09:52,000 alia vivoformo. Sed ili estas iom strangaj, 186 00:09:52,000 --> 00:09:54,000 kaj mi diras tion pro amo por ili. 187 00:09:54,000 --> 00:09:57,000 Estas io stranga pri profesoroj, laŭ mia sperto -- 188 00:09:57,000 --> 00:10:00,000 ne ĉiuj, sed tipe -- ili loĝas ene de sia kapo. 189 00:10:00,000 --> 00:10:02,000 Ili loĝas tie ĉi, kaj iom je unu flanko. 190 00:10:02,000 --> 00:10:06,000 Ili estas senkorpaj, nu, iom laŭlitere. 191 00:10:06,000 --> 00:10:08,000 Por ili, la korpo 192 00:10:08,000 --> 00:10:17,000 estas nur transportilo por la kapo, ĉu ne? 193 00:10:17,000 --> 00:10:24,000 (ridoj) Ĝi gravas nur por vojaĝigi la kapon al kunsidoj. 194 00:10:24,000 --> 00:10:27,000 Se vi volas spekti veran eksterkorpan sperton, 195 00:10:27,000 --> 00:10:30,000 aliĝu al iu konferenco de 196 00:10:30,000 --> 00:10:32,000 altrangaj profesoroj, 197 00:10:32,000 --> 00:10:35,000 kaj vizitu la dancejon je la lasta vesperumo. 198 00:10:35,000 --> 00:10:39,000 (ridoj) Tie vi vidos plenkreskajn virojn kaj virinojn 199 00:10:39,000 --> 00:10:43,000 dancaĉantajn, ŝajne sen konscia regado de si mem. 200 00:10:43,000 --> 00:10:47,000 Tio daŭras ĝis la vesperfino, kaj poste ili verkas raporton pri la sperto. 201 00:10:47,000 --> 00:10:53,000 Nu, nia eduksistemo baziĝas sur la ideo de intelekta kapablo. 202 00:10:53,000 --> 00:10:56,000 Kaj ja estas kialo. 203 00:10:56,000 --> 00:10:58,000 La tuta sistemo estis inventita – ĉirkaŭ la mondo, ne ekzistis 204 00:10:58,000 --> 00:11:00,000 publikaj eduksistemoj, vere, antaŭ la 19-a jarcento. 205 00:11:00,000 --> 00:11:03,000 Ili ĉiuj estiĝis 206 00:11:03,000 --> 00:11:04,000 por provizi laŭ la bezonoj de industriismo. 207 00:11:04,000 --> 00:11:07,000 Do la hierarkio havas radikojn en du ideoj: 208 00:11:07,000 --> 00:11:11,000 unue, ke plej gravas la studfakoj, kiuj utilas por laboro. 209 00:11:11,000 --> 00:11:13,000 Do oni verŝajne malinstigis vin ĝentile for 210 00:11:13,000 --> 00:11:15,000 de aferoj en la lernejo – aferoj, kiujn vi ŝatis – 211 00:11:15,000 --> 00:11:17,000 pro tio, ke ili ne utilos 212 00:11:17,000 --> 00:11:20,000 por posta laboro. Ĉu ne? 213 00:11:20,000 --> 00:11:22,000 Ne faru muzikon, vi neniam estos muzikisto; 214 00:11:22,000 --> 00:11:24,000 ne faru arton, vi ne estos artisto. 215 00:11:25,000 --> 00:11:29,000 Senmalicaj konsiloj – nun, profunde mistrafaj. 216 00:11:29,000 --> 00:11:30,000 La tuta mondo spertas revolucion. 217 00:11:30,000 --> 00:11:33,000 Kaj due, mensa kapablo, kio nun vere dominas 218 00:11:33,000 --> 00:11:34,000 nian ideon de inteligenteco, 219 00:11:34,000 --> 00:11:37,000 ĉar la universitatoj kreis la sistemon laŭ siaj propraj ecoj. 220 00:11:37,000 --> 00:11:39,000 Fakte, la tuta sistemo 221 00:11:39,000 --> 00:11:41,000 de publika edukado ĉirkaŭ la mondo estas longega procedo 222 00:11:41,000 --> 00:11:43,000 por atingi akcepton en universitato. 223 00:11:43,000 --> 00:11:46,000 Kaj la sekvo de tio estas ke multaj talentplenaj, 224 00:11:46,000 --> 00:11:48,000 brilaj, kreemaj homoj kredas, ke ili ne estas tiaj, 225 00:11:48,000 --> 00:11:50,000 ĉar ties talento ne havis valoron en la lernejo 226 00:11:50,000 --> 00:11:54,000 aŭ eĉ havis malvaloron. 227 00:11:54,000 --> 00:11:56,000 Kaj ni ne povas tiel daŭrigi la aferon. 228 00:11:56,000 --> 00:11:58,000 Dum la venontaj 30 jaroj, laŭ UNESCO, 229 00:11:58,000 --> 00:12:01,000 pli da homoj finos lernejajn studojn 230 00:12:01,000 --> 00:12:03,000 ol dum la tuta historio de la homa raso. 231 00:12:03,000 --> 00:12:05,000 Pli da homoj, kaj jen la kombino 232 00:12:05,000 --> 00:12:07,000 de ĉio, pri kio ni parolis – 233 00:12:07,000 --> 00:12:10,000 teknologio kaj ĝia ŝanĝiga efiko sur la laboro, kaj demografio 234 00:12:10,000 --> 00:12:12,000 kaj la kreskego de loĝantaro. 235 00:12:12,000 --> 00:12:15,000 Subite, diplomo valoras nenion. Ĉu ne? 236 00:12:15,000 --> 00:12:19,000 Kiam mi estis studento, tiu kiu havas universitatan diplomon aŭtomate havas laboron. 237 00:12:19,000 --> 00:12:22,000 Tiu, kiu ne havis laboron, simple ne volis laboron. 238 00:12:22,000 --> 00:12:25,000 Kaj, honeste, mi ne volis. (ridoj) 239 00:12:25,000 --> 00:12:30,000 Sed nun junaj licenciuloj ofte 240 00:12:30,000 --> 00:12:31,000 reiras hejmen por daŭre ludi videoludojn, 241 00:12:31,000 --> 00:12:34,000 ĉar oni bezonas majstriĝon tie, kie antaŭe sufiĉis licencion, 242 00:12:34,000 --> 00:12:37,000 kaj la alia laboro neprigas doktoriĝon... 243 00:12:37,000 --> 00:12:39,000 Temas pri eduka inflacio. 244 00:12:39,000 --> 00:12:41,000 Kaj tio montras al ni, ke la tuta strukturo de edukado 245 00:12:41,000 --> 00:12:43,000 ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. Ni devas radikale repensi 246 00:12:43,000 --> 00:12:44,000 nian ideon pri inteligento. 247 00:12:44,000 --> 00:12:46,000 Ni scias tri aferojn pri inteligento. 248 00:12:46,000 --> 00:12:49,000 Unue, ĝi estas diversa. Ni pensas pri la mondo per ĉiu rimedo, 249 00:12:49,000 --> 00:12:51,000 per kio oni spertas ĝin. Ni pensas vide, 250 00:12:51,000 --> 00:12:54,000 ni pensas aŭde, ni pensas tuŝe. 251 00:12:54,000 --> 00:12:57,000 Ni pensas abstrakte, ni pensas move. 252 00:12:57,000 --> 00:12:59,000 Due, inteligento estas moviĝema. 253 00:12:59,000 --> 00:13:02,000 Se oni konsideras la interagojn de la homa cerbo, kiel ni aŭdis 254 00:13:02,000 --> 00:13:05,000 hieraŭ dum kelkaj prelegoj. 255 00:13:05,000 --> 00:13:07,000 inteligento estas belege interagema. 256 00:13:07,000 --> 00:13:10,000 La cerbo ne estas dividita en diversaj fakoj. 257 00:13:10,000 --> 00:13:13,000 Fakte, kreemo – kiun mi difinas kiel la procedo 258 00:13:13,000 --> 00:13:15,000 havi originalajn ideojn, kiuj havas valoron – 259 00:13:15,000 --> 00:13:18,000 plej ofte okazas per la interago 260 00:13:18,000 --> 00:13:21,000 de diversaj vidpunktoj pri aferoj. 261 00:13:21,000 --> 00:13:23,000 La cerbo intence estas – nu, flanke, 262 00:13:23,000 --> 00:13:26,000 estas fasko de nervoj, kiu kunligas la du duonojn de la cerbo, 263 00:13:26,000 --> 00:13:28,000 kaj ĝi nomiĝas la "corpus callosum". Ĝi estas pli dika en virinoj. 264 00:13:28,000 --> 00:13:30,000 Sekve al tio, kion diris Helen hieraŭ, mi kredas, ke verŝajne 265 00:13:30,000 --> 00:13:34,000 estas pro tio, ke virinoj pli bone traktas plurajn aferojn samtempe. 266 00:13:34,000 --> 00:13:36,000 Ĉar tio ja estas la vero, ĉu ne? 267 00:13:36,000 --> 00:13:39,000 Estas amaso de priesplorado pri tio, sed mi scias tion el mia persona vivo. 268 00:13:39,000 --> 00:13:41,000 Se mia edzino preparas manĝaĵon hejme – 269 00:13:41,000 --> 00:13:45,000 tio ne ofte fariĝas, feliĉe. (ridoj) 270 00:13:45,000 --> 00:13:48,000 Sed se ŝi faras tion – nu, ŝi ja havas aliajn talentojn – 271 00:13:48,000 --> 00:13:50,000 sed se ŝi kuiras, 272 00:13:50,000 --> 00:13:52,000 ŝi samtempe parolas telefone, 273 00:13:52,000 --> 00:13:55,000 ŝi parolas kun la infanoj, ŝi farbas la plafonon, 274 00:13:55,000 --> 00:13:58,000 ŝi faras ĥirurgian operacion tie. 275 00:13:58,000 --> 00:14:01,000 Se estas mi la kuiranto, mi fermas la pordon, forpelas la infanojn, 276 00:14:01,000 --> 00:14:04,000 mi ignoras la telefonon, kaj se ŝi envenas, mi ĉagreniĝas. 277 00:14:04,000 --> 00:14:17,000 Mi diras, "Teri, mi petas, mi provas friti ovon ĉi tie. Lasu min trankvile." (ridoj) 278 00:14:17,000 --> 00:14:19,000 Fakte, ĉu vi konas tiun malnovan filozofian demandon, 279 00:14:19,000 --> 00:14:22,000 se arbo falas en la arbaro kaj neniu aŭdas ĝin, 280 00:14:22,000 --> 00:14:25,000 ĉu ĝi okazis? Ĉu vi memoras pri tio? 281 00:14:25,000 --> 00:14:28,000 Mi vidis bonegan T-ĉemizon, kun surskribo, "Se viro diras sian opinion 282 00:14:28,000 --> 00:14:31,000 en arbaro, kaj neniu virino aŭdas lin, 283 00:14:31,000 --> 00:14:40,000 ĉu li ankoraŭ malpravas?" (ridoj) 284 00:14:40,000 --> 00:14:42,000 Kaj la tria afero pri inteligento estas, 285 00:14:43,000 --> 00:14:45,000 ĝi estas aparta. Mi verkas novan libron aktuale 286 00:14:45,000 --> 00:14:47,000 nomitan "Epifanio", kiu baziĝas sur serio de 287 00:14:47,000 --> 00:14:49,000 intervjuoj kun homoj pri la maniero, per kiu ili 288 00:14:49,000 --> 00:14:51,000 malkovris sian talenton. Interesegas min kiel homoj alvenis al tio. 289 00:14:51,000 --> 00:14:54,000 Ĝi venas origine de konversacio, kiun mi havis 290 00:14:54,000 --> 00:14:56,000 kun mirinda virino, kiun eble la plej multo 291 00:14:56,000 --> 00:14:58,000 ne konas, ŝi nomiĝas Ĝilian Lin, 292 00:14:58,000 --> 00:15:00,000 ĉu vi konas la nomon? Nur kelkaj. Ŝi estas baletestrino 293 00:15:00,000 --> 00:15:02,000 kaj ŝia laboro estas tre bone konata. 294 00:15:02,000 --> 00:15:04,000 Ŝi faris la dancojn por la spektakloj "Katoj" kaj "La Fantomo de la Opero". 295 00:15:04,000 --> 00:15:08,000 Ŝi estas mirinda. Mi antaŭe estis estrarano de la Reĝa Baleta Kompanio, en Anglio, 296 00:15:08,000 --> 00:15:10,000 kiel vi povas vidi. 297 00:15:10,000 --> 00:15:12,000 Nu, dum tagmanĝo kun Ĝilian, mi demandis al ŝi, 298 00:15:12,000 --> 00:15:14,000 "Ĝilian, kiel vi iĝis dancisto?" kaj ŝi diris, 299 00:15:14,000 --> 00:15:16,000 estas interese, kiam ŝi estas lernejanino, 300 00:15:16,000 --> 00:15:19,000 ŝi estis terure malbona. Kaj la lernejo, dum la jaroj 1930-aj, 301 00:15:19,000 --> 00:15:21,000 skribis al ŝiaj gepatroj, "Ni kredas, 302 00:15:21,000 --> 00:15:23,000 ke Ĝilian havas prilernan problemon." Ne eblis al ŝi koncentriĝi, 303 00:15:23,000 --> 00:15:25,000 ŝi ĉiam moviĝemis. Nuntempe verŝajne, 304 00:15:25,000 --> 00:15:29,000 oni nomus tion ADHD, ĉu ne? Sed en la 1930-aj jaroj, 305 00:15:29,000 --> 00:15:32,000 oni ankoraŭ ne inventis ADHD. 306 00:15:32,000 --> 00:15:35,000 Tiu malsano ankoraŭ ne disponeblis. (ridoj) 307 00:15:35,000 --> 00:15:39,000 La homoj ne konsciis, ke ili povas havi tion. 308 00:15:39,000 --> 00:15:43,000 Ĉiukaze, ŝi iris al iu specialisto. Kaj en tiu kverk-mura ĉambro, 309 00:15:43,000 --> 00:15:46,000 jen ŝi kun ŝia patrino, 310 00:15:46,000 --> 00:15:49,000 kaj oni sidigis ŝin en seĝon, 311 00:15:49,000 --> 00:15:51,000 kaj ŝi sidis sur siaj manoj dum 20 minutoj, 312 00:15:51,000 --> 00:15:53,000 dum la viro diskutis kun ŝia patrino 313 00:15:53,000 --> 00:15:57,000 pri la problemoj de Ĝilian en la lernejo. Kaj je la fino – 314 00:15:57,000 --> 00:15:59,000 ĉar ŝi ĝenadis homojn, 315 00:15:59,000 --> 00:16:01,000 la hejmtaskoj ĉiam alvenis malfrue, kaj simile, 316 00:16:01,000 --> 00:16:04,000 de tiu ok-jaraĝulo – finfine, la kuracisto sidiĝis apud Ĝilian, 317 00:16:04,000 --> 00:16:06,000 kaj diris al ŝi, "Ĝilian, 318 00:16:06,000 --> 00:16:08,000 mi aŭskultis ĉion, kion diris via patrino, 319 00:16:08,000 --> 00:16:10,000 kaj nun mi bezonas paroli kun ŝi private." 320 00:16:10,000 --> 00:16:13,000 Li diris, "Vi atendu ĉi tie, ni revenos post mallonga tempo." 321 00:16:13,000 --> 00:16:15,000 Kaj ili foriris kaj lasis ŝin. 322 00:16:15,000 --> 00:16:17,000 Sed kiam ili eliris la ĉambron, li ŝaltis la radion 323 00:16:17,000 --> 00:16:19,000 sur sia labortablo. Kaj elirinte, 324 00:16:19,000 --> 00:16:21,000 li diris al ŝia patrino, 325 00:16:21,000 --> 00:16:24,000 "Ni simple rigardu ŝin." Kaj tuj kiam ili foriris, 326 00:16:24,000 --> 00:16:28,000 ŝi diris, ŝi stariĝis kaj moviĝis laŭ la muziko. 327 00:16:28,000 --> 00:16:30,000 Kaj ili rigardis dum kelkaj minutoj 328 00:16:30,000 --> 00:16:33,000 kaj li turniĝis al la patrino kaj diris, 329 00:16:33,000 --> 00:16:37,000 "S-ino Lin, Ĝilian ne malsanas. Ŝi estas dancistino. 330 00:16:37,000 --> 00:16:39,000 Enkonduku ŝin en danclernejo." 331 00:16:39,000 --> 00:16:41,000 Mi demandis, "Do kio okazis?" 332 00:16:41,000 --> 00:16:44,000 Ŝi diris, "Mi patrino faris tion. Mi ne kapablas priparoli kiel bonega ĝi estis. 333 00:16:44,000 --> 00:16:46,000 Ni eniris la ĉambron kaj trovis amason 334 00:16:46,000 --> 00:16:49,000 da homoj samkiel mi. Homoj, kiuj ne kapablis sidi senmove. 335 00:16:49,000 --> 00:16:52,000 Homoj, kiuj devis moviĝi por pensi." Kiuj devis moviĝi por pensi. 336 00:16:52,000 --> 00:16:54,000 Ili faris baleton, klakdancon, ĵazdancon, 337 00:16:54,000 --> 00:16:56,000 modernan dancon, kaj simile. 338 00:16:56,000 --> 00:16:59,000 Ŝi finfine membriĝis en la Reĝa Baleta Lernejo, 339 00:16:59,000 --> 00:17:01,000 ŝi iĝis ĉefdancisto, kaj havis bonegan karieron 340 00:17:01,000 --> 00:17:03,000 en la Reĝa Baleta Kompanio. Kiam ŝi finis 341 00:17:03,000 --> 00:17:05,000 tiun lernejon, ŝi fondis sian propran 342 00:17:05,000 --> 00:17:08,000 kompanion – la Danc-Kompanio de Ĝilian Lin – 343 00:17:08,000 --> 00:17:11,000 kaj renkontis Andrew Lloyd Weber. Ŝi respondecas pri 344 00:17:11,000 --> 00:17:13,000 pluraj el la plej sukcesaj muzikaj spektakloj 345 00:17:13,000 --> 00:17:18,000 iam ajn, ŝi donis plezuron al milionoj da homoj, 346 00:17:18,000 --> 00:17:21,000 kaj ŝi estas pluroble milionulo. Alia kuracisto 347 00:17:21,000 --> 00:17:25,000 eble donintus al ŝi premaĵojn kaj dirus, 348 00:17:25,000 --> 00:17:27,000 ke ŝi sidu trankvile. 349 00:17:27,000 --> 00:17:30,000 Nu, mi kredas ... (aplaŭdo) Jen mia opinio: 350 00:17:30,000 --> 00:17:32,000 antaŭ kelkaj tagoj, Al Gore parolis 351 00:17:32,000 --> 00:17:35,000 pri ekologio, kaj la revolucio lanĉita de Rachel Carson. 352 00:17:35,000 --> 00:17:39,000 Mi kredas, ke nia sola espero por la estonteco 353 00:17:39,000 --> 00:17:42,000 estas adopti novan konscion pri homa ekologio, 354 00:17:42,000 --> 00:17:46,000 en kiu ni refaros nian koncepton 355 00:17:46,000 --> 00:17:48,000 pri la riĉeco de homaj kapabloj. 356 00:17:48,000 --> 00:17:52,000 Nia eduksistemo minis niajn cerbojn, 357 00:17:52,000 --> 00:17:54,000 samkiel ni elminas la teron: por specifa varo. 358 00:17:54,000 --> 00:17:57,000 Kaj en la estonteco, tio ne plu utilos al ni. 359 00:17:57,000 --> 00:18:00,000 Ni devas repensi la fundamentajn principojn 360 00:18:00,000 --> 00:18:02,000 surbaze de kiuj ni edukas niajn infanojn. 361 00:18:02,000 --> 00:18:06,000 Jonas Salk tre saĝe diris, "Se ĉiu insekto 362 00:18:06,000 --> 00:18:09,000 malaperus de la tero, 363 00:18:09,000 --> 00:18:12,000 post 50 jaroj ne plu estus vivo surtera. 364 00:18:12,000 --> 00:18:15,000 Se ĉiu homo malaperus de la tero, 365 00:18:15,000 --> 00:18:19,000 post 50 jaroj ĉiuj vivaĵoj disflorus." 366 00:18:19,000 --> 00:18:21,000 Kaj li pravas. 367 00:18:21,000 --> 00:18:24,000 Tio, kion TED festas, estas la donaco de la homa imagopovo. 368 00:18:24,000 --> 00:18:28,000 Ni devas prizorgi la manieron uzi tiun donacon 369 00:18:28,000 --> 00:18:31,000 por eviti kelkajn el la scenaroj 370 00:18:31,000 --> 00:18:34,000 ĉi tie distutitaj. Kaj la sola maniero 371 00:18:35,000 --> 00:18:38,000 fari tion estas prave vidi niajn kreemajn kapablojn 372 00:18:38,000 --> 00:18:40,000 kiel la riĉaĵojn, kiuj ili estas, 373 00:18:40,000 --> 00:18:43,000 kaj vidi niajn infanojn kiel la esperojn, kiuj ili estas. Kaj nia tasko 374 00:18:43,000 --> 00:18:46,000 estas eduki la tutan estulon, por ke tiu kapablas alfronti tiun estontecon. 375 00:18:46,000 --> 00:18:49,000 Nu, eble ni ne vidos ĝin, 376 00:18:49,000 --> 00:18:52,000 sed ili ja vidos ĝin. Kaj nia tasko estas 377 00:18:52,000 --> 00:18:54,000 helpi al ili fari ion el ĝi. Koran dankon.