Bonan matenon. Kiel vi fartas? Bonega tago, ĉu ne?
"Ĉu mi kapablas tiel altnivele partopreni?" mi demandas min.
Fakte ne, mi tuj foriros. (ridoj)
Estis tri temoj, ĉu ne,
dum la konferenco, kiuj rilatas al
mia nuna prelego.
La unua estas la eksterordinara elmontriĝo de homa kreemo
en ĉiuj prezentaĵoj, kiujn ni spektis
kaj en ĉiuj homoj ĉi tie. Simple la diverseco
kaj la larĝeco imponas. La dua temo estas,
ke ni nun havas absolute nenian ideon pri la tuja estonteco,
pri tio, kio okazos poste;
tute mankas bildo pri tio.
Mi havas intereson pri edukado --
fakte, evidentiĝas al mi, ke ĉiu havas intereson pri edukado.
Ĉu ne vi? Al mi tio estas tre interesa.
Se, dum vesperfesto, vi diras,
ke vi laboras pri edukado --
fakte, oni ne ofte vesperumas, honeste, se oni laboras pri edukado.
(ridoj) Oni ne invitas nin.
Kaj oni neniam reinvitas nin, strange. Stranga afero.
Sed se, hazarde, vi vesperumas, kaj vi tion diras al iu...
iu demandis, "Kaj kion vi faras?"
kaj vi respondas, ke vi laboras pri edukado,
vi tuj rimarkas, ke la sango forfandas el ties vizaĝo. Tiu murmuras,
"Dio mia, kial mi? Dum mia ununura societumado de la semajno." (ridoj)
Sed se vi demandas pri ties edukado,
ili ekscitiĝas. Ĉar edukado estas afero,
kiu tre profunde gravas al multaj homoj, ĉu ne?
Samkiel religio, kaj mono, inter aliaj.
Mi havas grandan intereson pri edukado, kaj mi kredas, ke tio samas por ĉiuj.
Ĝi gravas al ni ĉiuj, ĉar supozeble
estas edukado, kiu gvidos nin en tiun estontecon,
kiun ni ne sukcesas antaŭkompreni.
Pensu pri tio: infanoj, kiuj komencas sian edukadon ĉijare
finos sian laboran vivon je la jaro 2065. Neniu havas ajnan ideon --
malgraŭ la parado de ekspertismo dum la kvar pasintaj tagoj --
kiel aspektos la mondo
eĉ post kvin jaroj. Sed oni tamen atendas,
ke ni iel utile eduku tiujn infanojn. Do la manko
de antaŭvidebleco estas eksterordinara.
Kaj la tria parto de tio estas,
ke ni ĉiuj tamen konsentas pri la
nekredeblaj talentoj, kiujn havas infanoj --
la kapablo imagi kaj kreadi novaĵojn. Pensu, ekzemple, pri Sirena hieraŭ;
nekredeble, ĉu ne, tio, kion ŝi faris?
Kaj jes, ŝi estas neordinara kazo, sed mi dirus,
ke ŝi ne estas unika kazo el la tuta infanaro.
Ŝi estas persono kun grandega sindediĉo,
kiu trovis sian talenton. Kaj mia konjekto estas,
ke ĉiu infano havas imponegajn talentojn.
Kaj ni plenmalŝparas ilin, vere senkompate.
Do mi volas prelegi pri edukado, kaj
mi volas prelegi pri kreemo. Mia konjekto estas,
ke kreemo nun estas tiel grava en edukado kiel legokapablo,
kaj ni traktu ĝin samstate.
(aplaŭdo) Dankon. Jen ĉio, dankon.
Ĝis revido. (ridoj) ... Do, restas 15 minutoj...
Nu, mi naskiĝis en -- ne. (ridoj)
Mi antaŭnelonge aŭdis bonegan rakonton -- mi ŝategas rakonti ĝin --
pri knabineto, kiu partoprenis desegnan lecionon. Ŝi estis sesjaraĝa,
kaj ŝi sidis, malantaŭe de la klaso, desegnante,
kaj la instruistino diris, ke tiu knabino apenaŭ iam ajn
atentis pri siaj kursoj, sed en tiu ĉi leciono, ŝi ja bone aŭskultis.
Interesiĝis la instruistino, kaj ŝi iris al la knabino
kaj demandis, "Kion vi desegnas?"
Kaj la knabino diris, "Mi faras bildon de Dio."
Kaj la instruistino diris, "Sed neniu scias kiel aspektas Dio."
Kaj la knabino diris, "Oni scios post kelkaj minutoj."
(Ridoj)
Kiam mia filo estis kvarjaraĝa en Anglio --
fakte, li estis kvar jaraĝa ĉie, mi devus diri. (ridoj)
Strikte, mi diru, ke kien ajn li vojaĝis, li estas kvarjaraĝa je tiu jaro.
Li partoprenis en kristnaska teatraĵeto.
Ĉu vi memoras pri la historio? Ĝi estis tre fama,
vere famega. Mel Gibson faris la sekvan filmon.
Eble vi vidis ĝin: "Kristo, Parto Dua". Sed mia filo Ĝejmz rolis kiel Jozefo,
kio tre plaĉis al ni.
Ni konsideris tion, kiel unu el la plej gravaj roloj.
Ni disdonis amason da T-ĉemizoj kun la slogano:
"Ĝejmz Robinson ESTAS Jozefo!" (ridoj)
Li ne devis paroli dum la teatraĵo, sed vi konas la parton,
kiam alvenas la tri saĝuloj. Ili envenas portante donacojn:
oron, olibanon, kaj mirhon.
Nu, tio vere okazis -- ni spektadis,
kaj mi pensas, ke ili simple maltrafis la sinsekvon
ĉar ni parolis al la knabo poste kaj ni diris,
"Ĉu ĉio bonis laŭ vi?" kaj li diris, "Jes, kial? Ĉu estis problemo?"
Ili simple interŝanĝis, jen ĉio.
Do, la tri knaboj envenis,
kvarjaruloj kun viŝtukoj surkape,
kaj ili prezentis siajn skatolojn
kaj la unua knabo diris, "Mi donacas oron."
Kaj la dua knabo diris, "Mi donacas olibanon."
Kaj la tria knabo diris, "Mi donacas miron. Ĉu vi miras?" (ridoj)
Jen la komuna aspekto de tiuj rakontoj: infanoj aŭdacas provi ion novan.
Se ili ne scias, ili aŭdacas provi.
Ĉu ne? Ne timigas ilin la ebleco erari aŭ maltrafi.
Nu, mi ne diras, ke "erari" samsignifas kiel "esti kreema".
Sed ni ja scias,
ke se vi ne pretas maltrafi,
vi neniam inventos ion ajn originalan.
Se vi ne pretas erari. Kaj kiam oni alvenas al plenkresko,
la granda plejmulto jam perdis tiun kapablon.
Ili iĝas timemaj je eraroj.
Kaj, flanke, ĝuste tiel ni funkciigas niajn firmaojn.
Ni kritikas kaj punas erarojn. Kaj nun ankaŭ en edukado
ni havas sistemon, en kiu la plej alta peko
estas fari eraron.
Kaj la rezulto estas ke ni "edukas" homojn for el
sia kreemo. Picasso iam diris,
ke ĉiuj infanoj naskiĝas artistoj.
La malfacila afero estas daŭre resti artisto kiam ni pliaĝiĝas. Mi pasie kredas,
ke ni ne kreskas al kreemo,
sed kreskas for el kreemo. Aŭ, pli ĝuste, ni estas edukitaj for el ĝi.
Do, kial?
Ĝis antaŭ kvin jaroj, mi loĝis en Stratford-on-Avon en Britio.
Fakte, ni transloĝiĝis de Stratford al Los-Anĝeleso.
Do vi povas imagi kiel tutglata estis tiu transiro.
(ridoj) Fakte,
ni loĝis en vilaĝo nomita Snitterfield,
iom ekster Stratford, kie naskiĝis
la patro de Ŝekspiro. Ĉu vin ne frapis nova penso? Min, jes ja.
Oni ne pensas pri Ŝekspiro kiel filo, kun patro, ĉu?
Ĉar oni ne pensas pri Ŝekspiro
kiel infano, ĉu ne?
Ŝekspiro kiel sepjarulo? Mi neniam pensis pri tio. Evidente,
li iam estis sepjaraĝa. Li estis en
ies klaso pri la angla lingvo, ĉu ne? Kompatinda instruisto!
(ridoj) "Devas pli lerte labori." Lia patro forsendas lin al la lito,
dirante al Ŝekspiro, "Tuj al via lito,
kaj lasu vian krajonon ĉi tie.
Kaj ĉesu tiun strangan parolmanieron. Ĉiuj konfuziĝas."
(ridoj)
Nu, ni translokiĝis de Stratford en Los-Anĝeleson,
kaj mi volas paroli mallonge pri tiu ŝanĝo.
Mi filo ne volis veni kun ni.
Mi havas du gefilojn. Li nun havas 21 jarojn; mi filino, 16.
Li ne volis veni al Los Angeles. Li ŝategis ĝin,
sed li havis koramikinon en Anglio. Ŝi estis la amo de lia vivo, Sarah.
Li konis ŝin jam de monato.
Tamen, ili jam festis sian kvaran datrevenon,
ĉar monato estas longa tempo kiam oni aĝas 16.
Ĉiukaze, li estis tre plorema en la aviadilo,
kaj li diris, "Mi neniam retrovos alian knabinon kian Sarah."
Kaj ni feliĉegis pri tio, honeste,
ĉar ĉefe pro ŝi ni forfuĝis la landon.
(ridoj)
Sed io okulfrapas min, kiam mi translokiĝis al Usono,
kaj kiam mi vojaĝas ĉirkaŭ la mondo:
ĉiu eduksistemo sur la tero havas la saman hierarkion de studfakoj.
Ĉiu, ie ajn en la mondo.
Oni kredus, ke estus alie, sed ne.
Supre troviĝas matematiko kaj lingvoj,
poste la homaj sciencoj, kaj laste estas artoj.
Ĉie sur la planedo.
Krome, en preskaŭ ĉiu sistemo,
estas hierarkio ene de la artoj.
Desegna arto kaj muziko kutime havas pli altan rangon en lernejoj
ol teatrado kaj danco. Ne ekzistas sur la tero eduksistemo,
kiu ĉiutage instruas dancon al infanoj
same kiel oni instruas al ili matematikon. Kial?
Kial ne? Mi kredas, ke tio ja gravas.
Mi kredas, ke matematiko gravas, sed ankaŭ danco.
Infanoj dancas la tutan tempon se oni permesas tion, ni ĉiuj faras tion.
Ni ĉiuj havas korpon, ĉu ne? Ĉu mi maltrafis kunsidon?
(ridoj) Verdire, jen kio okazas:
dum kiam infanoj kreskas, ni edukas ilin poiome
de la talio supren. Kaj tiam ni fokusiĝas sur la kapo.
Kaj iom je unu flanko.
Se vi vizitus edukadon, kiel eksterterulo,
kaj demandus, "Kio estas la celo de publika edukado?"
Vi estus devigata konkludi -- se vi rigardas la rezultojn,
kiu vere sukcesas laŭ tio,
kiu faras ĉion, kion ili devus,
kiu gajnas la konkurson --
Mi kredas, ke vi konkludus, ke la ekzisto-kialo
de publika edukado tra la mondo
estas produkti universitatajn profesorojn. Ĉu ne?
Jen la homoj, kiuj finas je la supro de la amaso.
Kaj mi iam estis unu el tiuj, do jen. (ridoj)
Kaj mi ja ŝatas universitatajn profesorojn,
sed ni ne konsideru ilin kiel la plej altan atingon de la homara strebado.
Ili estas nur vivoformo,
alia vivoformo. Sed ili estas iom strangaj,
kaj mi diras tion pro amo por ili.
Estas io stranga pri profesoroj, laŭ mia sperto --
ne ĉiuj, sed tipe -- ili loĝas ene de sia kapo.
Ili loĝas tie ĉi, kaj iom je unu flanko.
Ili estas senkorpaj, nu, iom laŭlitere.
Por ili, la korpo
estas nur transportilo por la kapo, ĉu ne?
(ridoj) Ĝi gravas nur por vojaĝigi la kapon al kunsidoj.
Se vi volas spekti veran eksterkorpan sperton,
aliĝu al iu konferenco de
altrangaj profesoroj,
kaj vizitu la dancejon je la lasta vesperumo.
(ridoj) Tie vi vidos plenkreskajn virojn kaj virinojn
dancaĉantajn, ŝajne sen konscia regado de si mem.
Tio daŭras ĝis la vesperfino, kaj poste ili verkas raporton pri la sperto.
Nu, nia eduksistemo baziĝas sur la ideo de intelekta kapablo.
Kaj ja estas kialo.
La tuta sistemo estis inventita – ĉirkaŭ la mondo, ne ekzistis
publikaj eduksistemoj, vere, antaŭ la 19-a jarcento.
Ili ĉiuj estiĝis
por provizi laŭ la bezonoj de industriismo.
Do la hierarkio havas radikojn en du ideoj:
unue, ke plej gravas la studfakoj, kiuj utilas por laboro.
Do oni verŝajne malinstigis vin ĝentile for
de aferoj en la lernejo – aferoj, kiujn vi ŝatis –
pro tio, ke ili ne utilos
por posta laboro. Ĉu ne?
Ne faru muzikon, vi neniam estos muzikisto;
ne faru arton, vi ne estos artisto.
Senmalicaj konsiloj – nun, profunde mistrafaj.
La tuta mondo spertas revolucion.
Kaj due, mensa kapablo, kio nun vere dominas
nian ideon de inteligenteco,
ĉar la universitatoj kreis la sistemon laŭ siaj propraj ecoj.
Fakte, la tuta sistemo
de publika edukado ĉirkaŭ la mondo estas longega procedo
por atingi akcepton en universitato.
Kaj la sekvo de tio estas ke multaj talentplenaj,
brilaj, kreemaj homoj kredas, ke ili ne estas tiaj,
ĉar ties talento ne havis valoron en la lernejo
aŭ eĉ havis malvaloron.
Kaj ni ne povas tiel daŭrigi la aferon.
Dum la venontaj 30 jaroj, laŭ UNESCO,
pli da homoj finos lernejajn studojn
ol dum la tuta historio de la homa raso.
Pli da homoj, kaj jen la kombino
de ĉio, pri kio ni parolis –
teknologio kaj ĝia ŝanĝiga efiko sur la laboro, kaj demografio
kaj la kreskego de loĝantaro.
Subite, diplomo valoras nenion. Ĉu ne?
Kiam mi estis studento, tiu kiu havas universitatan diplomon aŭtomate havas laboron.
Tiu, kiu ne havis laboron, simple ne volis laboron.
Kaj, honeste, mi ne volis. (ridoj)
Sed nun junaj licenciuloj ofte
reiras hejmen por daŭre ludi videoludojn,
ĉar oni bezonas majstriĝon tie, kie antaŭe sufiĉis licencion,
kaj la alia laboro neprigas doktoriĝon...
Temas pri eduka inflacio.
Kaj tio montras al ni, ke la tuta strukturo de edukado
ŝanĝiĝas sub niaj piedoj. Ni devas radikale repensi
nian ideon pri inteligento.
Ni scias tri aferojn pri inteligento.
Unue, ĝi estas diversa. Ni pensas pri la mondo per ĉiu rimedo,
per kio oni spertas ĝin. Ni pensas vide,
ni pensas aŭde, ni pensas tuŝe.
Ni pensas abstrakte, ni pensas move.
Due, inteligento estas moviĝema.
Se oni konsideras la interagojn de la homa cerbo, kiel ni aŭdis
hieraŭ dum kelkaj prelegoj.
inteligento estas belege interagema.
La cerbo ne estas dividita en diversaj fakoj.
Fakte, kreemo – kiun mi difinas kiel la procedo
havi originalajn ideojn, kiuj havas valoron –
plej ofte okazas per la interago
de diversaj vidpunktoj pri aferoj.
La cerbo intence estas – nu, flanke,
estas fasko de nervoj, kiu kunligas la du duonojn de la cerbo,
kaj ĝi nomiĝas la "corpus callosum". Ĝi estas pli dika en virinoj.
Sekve al tio, kion diris Helen hieraŭ, mi kredas, ke verŝajne
estas pro tio, ke virinoj pli bone traktas plurajn aferojn samtempe.
Ĉar tio ja estas la vero, ĉu ne?
Estas amaso de priesplorado pri tio, sed mi scias tion el mia persona vivo.
Se mia edzino preparas manĝaĵon hejme –
tio ne ofte fariĝas, feliĉe. (ridoj)
Sed se ŝi faras tion – nu, ŝi ja havas aliajn talentojn –
sed se ŝi kuiras,
ŝi samtempe parolas telefone,
ŝi parolas kun la infanoj, ŝi farbas la plafonon,
ŝi faras ĥirurgian operacion tie.
Se estas mi la kuiranto, mi fermas la pordon, forpelas la infanojn,
mi ignoras la telefonon, kaj se ŝi envenas, mi ĉagreniĝas.
Mi diras, "Teri, mi petas, mi provas friti ovon ĉi tie. Lasu min trankvile." (ridoj)
Fakte, ĉu vi konas tiun malnovan filozofian demandon,
se arbo falas en la arbaro kaj neniu aŭdas ĝin,
ĉu ĝi okazis? Ĉu vi memoras pri tio?
Mi vidis bonegan T-ĉemizon, kun surskribo, "Se viro diras sian opinion
en arbaro, kaj neniu virino aŭdas lin,
ĉu li ankoraŭ malpravas?" (ridoj)
Kaj la tria afero pri inteligento estas,
ĝi estas aparta. Mi verkas novan libron aktuale
nomitan "Epifanio", kiu baziĝas sur serio de
intervjuoj kun homoj pri la maniero, per kiu ili
malkovris sian talenton. Interesegas min kiel homoj alvenis al tio.
Ĝi venas origine de konversacio, kiun mi havis
kun mirinda virino, kiun eble la plej multo
ne konas, ŝi nomiĝas Ĝilian Lin,
ĉu vi konas la nomon? Nur kelkaj. Ŝi estas baletestrino
kaj ŝia laboro estas tre bone konata.
Ŝi faris la dancojn por la spektakloj "Katoj" kaj "La Fantomo de la Opero".
Ŝi estas mirinda. Mi antaŭe estis estrarano de la Reĝa Baleta Kompanio, en Anglio,
kiel vi povas vidi.
Nu, dum tagmanĝo kun Ĝilian, mi demandis al ŝi,
"Ĝilian, kiel vi iĝis dancisto?" kaj ŝi diris,
estas interese, kiam ŝi estas lernejanino,
ŝi estis terure malbona. Kaj la lernejo, dum la jaroj 1930-aj,
skribis al ŝiaj gepatroj, "Ni kredas,
ke Ĝilian havas prilernan problemon." Ne eblis al ŝi koncentriĝi,
ŝi ĉiam moviĝemis. Nuntempe verŝajne,
oni nomus tion ADHD, ĉu ne? Sed en la 1930-aj jaroj,
oni ankoraŭ ne inventis ADHD.
Tiu malsano ankoraŭ ne disponeblis. (ridoj)
La homoj ne konsciis, ke ili povas havi tion.
Ĉiukaze, ŝi iris al iu specialisto. Kaj en tiu kverk-mura ĉambro,
jen ŝi kun ŝia patrino,
kaj oni sidigis ŝin en seĝon,
kaj ŝi sidis sur siaj manoj dum 20 minutoj,
dum la viro diskutis kun ŝia patrino
pri la problemoj de Ĝilian en la lernejo. Kaj je la fino –
ĉar ŝi ĝenadis homojn,
la hejmtaskoj ĉiam alvenis malfrue, kaj simile,
de tiu ok-jaraĝulo – finfine, la kuracisto sidiĝis apud Ĝilian,
kaj diris al ŝi, "Ĝilian,
mi aŭskultis ĉion, kion diris via patrino,
kaj nun mi bezonas paroli kun ŝi private."
Li diris, "Vi atendu ĉi tie, ni revenos post mallonga tempo."
Kaj ili foriris kaj lasis ŝin.
Sed kiam ili eliris la ĉambron, li ŝaltis la radion
sur sia labortablo. Kaj elirinte,
li diris al ŝia patrino,
"Ni simple rigardu ŝin." Kaj tuj kiam ili foriris,
ŝi diris, ŝi stariĝis kaj moviĝis laŭ la muziko.
Kaj ili rigardis dum kelkaj minutoj
kaj li turniĝis al la patrino kaj diris,
"S-ino Lin, Ĝilian ne malsanas. Ŝi estas dancistino.
Enkonduku ŝin en danclernejo."
Mi demandis, "Do kio okazis?"
Ŝi diris, "Mi patrino faris tion. Mi ne kapablas priparoli kiel bonega ĝi estis.
Ni eniris la ĉambron kaj trovis amason
da homoj samkiel mi. Homoj, kiuj ne kapablis sidi senmove.
Homoj, kiuj devis moviĝi por pensi." Kiuj devis moviĝi por pensi.
Ili faris baleton, klakdancon, ĵazdancon,
modernan dancon, kaj simile.
Ŝi finfine membriĝis en la Reĝa Baleta Lernejo,
ŝi iĝis ĉefdancisto, kaj havis bonegan karieron
en la Reĝa Baleta Kompanio. Kiam ŝi finis
tiun lernejon, ŝi fondis sian propran
kompanion – la Danc-Kompanio de Ĝilian Lin –
kaj renkontis Andrew Lloyd Weber. Ŝi respondecas pri
pluraj el la plej sukcesaj muzikaj spektakloj
iam ajn, ŝi donis plezuron al milionoj da homoj,
kaj ŝi estas pluroble milionulo. Alia kuracisto
eble donintus al ŝi premaĵojn kaj dirus,
ke ŝi sidu trankvile.
Nu, mi kredas ... (aplaŭdo) Jen mia opinio:
antaŭ kelkaj tagoj, Al Gore parolis
pri ekologio, kaj la revolucio lanĉita de Rachel Carson.
Mi kredas, ke nia sola espero por la estonteco
estas adopti novan konscion pri homa ekologio,
en kiu ni refaros nian koncepton
pri la riĉeco de homaj kapabloj.
Nia eduksistemo minis niajn cerbojn,
samkiel ni elminas la teron: por specifa varo.
Kaj en la estonteco, tio ne plu utilos al ni.
Ni devas repensi la fundamentajn principojn
surbaze de kiuj ni edukas niajn infanojn.
Jonas Salk tre saĝe diris, "Se ĉiu insekto
malaperus de la tero,
post 50 jaroj ne plu estus vivo surtera.
Se ĉiu homo malaperus de la tero,
post 50 jaroj ĉiuj vivaĵoj disflorus."
Kaj li pravas.
Tio, kion TED festas, estas la donaco de la homa imagopovo.
Ni devas prizorgi la manieron uzi tiun donacon
por eviti kelkajn el la scenaroj
ĉi tie distutitaj. Kaj la sola maniero
fari tion estas prave vidi niajn kreemajn kapablojn
kiel la riĉaĵojn, kiuj ili estas,
kaj vidi niajn infanojn kiel la esperojn, kiuj ili estas. Kaj nia tasko
estas eduki la tutan estulon, por ke tiu kapablas alfronti tiun estontecon.
Nu, eble ni ne vidos ĝin,
sed ili ja vidos ĝin. Kaj nia tasko estas
helpi al ili fari ion el ĝi. Koran dankon.