Sufiĉe. Venu kun mi. Eble ni devus trovi por vi ion malpli defian. Mi ne komprenas, mi planis ĉion. Mi reprovu. Iam antaŭ longa tempo... Vere? Vi ŝatos ĝin, mi promesas. Kio estas la plej grava elemento por vivo sur la Tero? Akvo. Akvo. Dum longa tempo, la origino de akvo kaj vivo sur nia planedo restis vere mistera. Do ni ekserĉis respondojn ekster la Tero. "De kie venis tiom da akvo?" Poste, ni komencis pripensi pri kometoj, duiliono da kosmaj rokegoj, el glacio kaj polvo kaj kompleksaj molekuloj, postrestantaj la sunsisteman naskiĝon. Iam konsiderataj kiel mesaĝistoj pri sortaĉo kaj detruo, sed tamen tiom sorĉaj, se ni povus kapti unu el ili, mirinde ambiciega plano. Ĉu vi parolas pri la misio "Rosetta"? Ĵetu al mi la sondilon. Ni utiligis eĉ planedojn kaj ties pezofortojn por alproksimiĝi la kometon. Estis tiom da eblaj problemoj... Malsukceso de lanĉo, eraro en kalkulado, kolizioj, multaj nesciataĵoj. Per la tiama teknologinivelo, estis kvazaŭ pafo per katapulto. Diru, kio estis la celo? Scio. Jes, sed ni ankaŭ volis montri kion ni kapablis. Mi scias ĉion ĉi de la arkivoj. Poste estis pli gravaj misioj. Jes, sed ĝi estis la unua misio kapti kometon. Ambicio. Persistemo. Nenio ŝanĝiĝis. Ni falas, ni releviĝas, kaj ni adaptiĝas. Pli frue mi rigardis vin, fakte, vi ĉion faris ĝuste. Estis mi, kiu detruis vian rokon. Mi bezonis vidi vian reagon. Vi pretas. Restartu. Bone, gratulon. Ni komencu. Akvo.