Kiel la ĉi-momente plej malproksimaj mondcivitanoj
kaj la unua ekspedicia skipo sur Kosmostacio Alfa,
ni estas bone komencitaj sur nia vojaĝo de esplorado kaj eltrovo,
konstruante piedtenejon por viroj kaj inoj kiuj vojaĝos
kaj loĝos en lokoj foraj de nia hejmo planedo.
Ni malfermas la portalon al la kosmo
por la tuta homaro.
Orbitante la mondon ĉiu-90-minute,
ni vidas mondon sen limoj, kaj sendas nian deziron
ke ĉiuj nacioj kunlaboros por paco kaj konkordo.
Nia mondo multege ŝanĝiĝis.
La Internacia Kosmostacio restas fizika pruvo ke landoj povas kunlabori konkorde
kaj devus progresigi interpaciĝon kaj tutmondan kunlaboron kaj atingi celojn tutsimple eksterplanedajn.
Je ĉi tiu nokto, ni volas dividi kun vi ĉiuj
nian bonprosperon sur ĉi tiu kosmostacio,
nian miron kaj ekscitiĝon rigardadi sur la grandiozeco de la Tero,
kaj nia sentego, ke la homa spirito fari, esplori, eltrovi
estas senlima.
La situacio malfacilas tra la mondo nuntempe ja,
sed tempas nun por ni ĉiuj pripensi
pri la kunigo kaj tenado en niaj koroj de nia planedo,
kaj kia agrablega vidpunkto de tie ĉi supre.