Bombo? Aŭto eksplodiĝis. Ek, ek, ek, ek, ni foriru, straten!.. [Vitalij, lokano] Iu korpo traflugis en direkton de Ĉeljabinsk City, Poste estis lumeksplodo. Ni pensis, estis artfajraĵo, sed post tio ni vidas lumon, kvazaŭ de raketo. Kaj post ĉirkaŭ du minutoj estis eksplodo. La fenestro en la konstruaĵo rompiĝis, Teo kaj pano — ĉio falis... — Kaj kion vi pensis, kiam tio okazis? — Mi pensis, meteorito falis. Nu, estis lumeksplodo. Ĝi forflugis tiudirekten. Fenestraj vitroj rompiĝis. Unuvorte, ni forhastu. — Aŭ raketo, aŭ meteorito. Serioze! — Vitalĉjo, ĉesu! Ja tutegale ni mortos finfine, ĉu? [Vasilij Roĵko, lokano] Subite la placo iluminiĝis per tre brila lumo, neordinara lumo, nekutima. Ĉirkaŭ tri ĝis kvar sekundoj estis brila lumado, kaj poste — Ree ordinara taglumo, kaj, kiel videblis el la aŭto, ĉi tiu strio aperis. Kaj kiam mi jam alveturis ĉi tien, eksonis eksplodo. — Do vi vidis neniun fajroglobon? — Ne, el la aŭto absolute nenio videblis, Krom la lumado kaj la inversia spuro, aŭ kiel ĝi nomiĝas.